Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo9/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   18

B. Sinpravigo antaŭ

la episkopo

Baldaŭ post tio mi estis de miaj ofickolegoj alspronita antaŭ mia episkopo aperte prezenti, kia estas mia kredbazo koncerne la baptadon de beboj, de konsekrado de sacerdotoj, kio ambaŭ estas katolikaj sakramentoj. Por la unua interparolo mi estis invitita al la asista episkopo d-ro Aloizo Stöger. Li estis larĝe akceptita fakteologo por la Nova Testamento. La interparolo estis surprize malfermita kaj li aprezis mian animprizorgan engaĝiĝon. Mi petis, ke la eklezio tamen povu toleri ankaŭ la konscian bapton en fido kaj ne plu insisti je la baptado de la suĉinfanoj. La interparolo finiĝis per postulo, ke mi ne kontaktu plu la liberekleziajn grupojn. Sed tiun poron mi ne povis kaj ne volis plu fermi. Tion mi ankaŭ mesaĝis kaj tiel adiaŭis de la episkopo.

Mia dua limdato estis post kelkaj semajnoj ĉe la dioceza episkopo d-ro Francisko Zak, doktoro pri la eklezia juro. Li jam ricevis leterojn, per kiuj iu paroĥestro plendis, ke mi al la liberaj eklezioj liveras tro da protekto. Tiel li postulis de mi respondon kaj mi donis respondon: „Ĉio, kion instruas la Sankta Skribo, estas la enhavo de mia kredo. Tio, kio iras transe de la Skribo, ne povas plu esti akceptata kiel la fundmento de la fido.” La demando de la episkopo post tio tekstis: „Kion vi opinias per tio, kio en la Sankta Skribo ne troviĝas?” Mi diris, ke la baptado de la suĉinfanoj, la konsekrado de la pastroj, la kompreno de la meso, ĉio-ĉi troviĝas ekster la Sankta Skribo. La homo ne estas farita justa per la bapto, sed surbaze de sia fido. Tio estas la persona fido kaj ne la anstataŭa kredo de la baptopatro aŭ de la eklezio. Jesuo sola estas la ĉefpastro en la Nova Testamento laŭ la ordo de Melkicedek (Hebreoj 6,20) kaj neniu cetera apud li. Li la sola pastrece prezentis la savan oferon.

Nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris [Kristo] unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte la eternan elaĉeton” (Hebreoj 9,12).



1. Mia abdiko

Konsternita demandis min la episkopo, kiom longe mi jam tiel kredas. Li mallongtempe retiriĝis kaj poste diris: „Mi devas vin surloke suspendi (depreni de vi vian oficon).” Super mi regis sentebla trankvilo. Mi provis, kontraŭe, trankviligi la episkopon, ja mi lian decidon komprenis plene. Telefone pri tio estis informita la dekano, ke li por la anoncita vespermeso sendu alian pastron. Mi adiaŭis dankante por la ĝistiama rilato kaj mi preĝis en mia koro. Mi estis tre ĝoja pri tio, ke mi nun finfine aranĝis klarecon kaj tio estis al mi donacita momento. Nun mi sciis, ke mi ĉe tio ne kondutis laŭ mia arbitro aŭ ke ĉe mi estus falsa fervoro. Pli ol iam antaŭe mi rimarkis, ke mi fariĝis la posedo de mia Sinjoro kaj ke la Sinjoro zorgos pri mi. La tuta procedo estis kvazaŭ fulmo sub la ĝusta diro de Dio. Estis dirita neniu vorto de sindefendo el mia buŝo. Mi simple antaŭ mia aŭtoritato aperte prezentis, kio estas la espero de mia savo.

Tagon poste la episkopo sian studkolegon ankoraŭ informis, ke li devis veni al decido, kiu por li estis malfacila, ĉar li bedaŭras la perdon de tiu paroĥestro.


2. Sola surstrate

Lasita sola kun mia Sinjoro mi en mia koro Lin dankis pro Lia gvidado tra tiu horo. Nun en mi troviĝis nenio plu, kio barus mian vojon inter Dio kaj mi. La paŝo de obeo estis farita. Nun mi devis nur plu el la fido vivi kaj agi, ja mi en tiu momento ne havis amikojn el la fido ĉirkaŭ mi. Okaze de mia hejmenveturo estis, kvazaŭ de mi estus laŭvice deprenita unu peco de vesto post la alia. Mia nudeco estis kvazaŭ de ĉiuj flankoj videbla. Kiamaniere mi tion diru al mia paroĥa komunumo, al miaj amataj gefratoj kaj parencoj? Kia lavango ruliĝos nun sur min? Kioma malamo min renkontos? Tiel ankaŭ mia insistospiro ĉe la preĝo estis ĉiam pli mallonga. Sed unu penso min kovris dum ĉio-ĉi. Mi estas la propraĵo de la Sinjoro, mi staras sub lia mano. Mi estas lia ilo, sed li agas.

Tiel mi iris hejmen koncentrita tra la sakristejo el la preĝejo kaj mi proklamis: „La kaplano de Ybbs nun celebras la meson, ja mi estas de mia ofico suspendita.”


3. Proklamo de la juĝo

En la dimanĉo poste venis la dekano al la paroĥa diservo kaj ankaŭ al la vespera meso al Säusenstein, kie mi kunadministris la paroĥon. Mi perdiĝis meze de la popolo en la preĝejo kaj aŭskultis post la iomete deprima diservo la juĝon, kiu falis super min. Laŭ la vortoj de la kondamno mi defalis de la eklezia kredo, mi ne reprezentas plu la plenan doktrinon de la katolika eklezio kaj tiel mi estas de la ofico suspendita. Kiam mi post la diservo la preĝejon forlasis, la kredantoj senintence starigis spaliron. Irinte tra la spaliro mi ĉiun alrigardis okulen kaj por li kaj ŝi preĝis. Mi atendis, ke iu ajn rompu la silenton, por ke mi direktu al ili miajn lastajn vortojn. Sed tio ne okazis. Al ĉiu unuopa paroĥano el la paroĥa konsilio mi proponis manon kaj dankis pro la kooperado. Pli da tio al mi ne estis permesite diri. La rilato, kiun mi dum jaroj konstruis inter la kunlaborantoj, nun per unu frapo estis malkonstruita. Tiu fremdeco kaŭzis doloron. Kien ajn mi iris, ili ne povis min sekvi. Mi devis ilin lasi post mi.



4. Enketita fare de la raportisto

Post la tagmanĝo venis raportisto de la gazeto Kurier en mian domon. Mi volis intervjuon eviti. Sed li diris al mi, ke en la kazo de malakcepto li estus publikigonta tion, kion li ricevis en la najbara paroĥo responde al siaj demandoj. La ŝlosila linio diris:


Harte Konsequenzen für Kritik an kirchlicher Glaubens-lehre: Bischof setzt einen Pfarrer vor die Tür.

(Malmolaj konsekvencoj pro la kritiko je la eklezia kreddoktrino: la episkopo starigis sian paroĥestron ekster de la pordo.)

Sub mia bildo kun la Biblio enmane tekstis: Ĵuru je la Biblio, ne je la eklezio:
Pfarrer Ramel.

(Paroĥestro Ramel)


GOLLING – La paroĥo Golling an der Erlauf devos en estonto rezigni pri sia paroĥestro Johano Ramel, 48. Ĉar li devojiĝis de la esencaj katolikaj instruoj – tiel la oficiala eklezia argumentado – li estis suspendita kiel sacerdoto fare de la dioceza episkopo Francisko Zak. Ĝis la fino de la monato li devas forlasi la paroĥejon!
„La instruoj kaj praktikoj de la katolika eklezio esence diferencas de la eldiroj de la Biblio” argumentas Ramel sian diferencon konfronte al la katolika kredinstruo. La Biblio kiel la kredbazo kaŭzis ankaŭ lian pensan metamorfozon, kiu en li lasis abismon inter lia konscienco kaj la ekleziaj instancoj.
„Mi negas la nocion pri sakramentoj, ja tiu kontraŭdiras la Skribon,” tiel Ramel. La eklezio uzas tradiciajn ritojn, por helpe de la organoj de la eklezio peri la gracon de Dio. Tamen – emfazas Ramel – nur la alpreno de la Sankta Skribo kaj la vivo en ĝia senco havas signifon por la savo de la homo. Surbaze de la biblia interpretado li provas pruvi la ĉefajn misinstruojn de la eklezio:


  • La eklezio multajn bibliajn teksterojn tute ne konsideras.

  • La konsekrado de pastroj en la Biblio tute ne estas menciita.

  • La mesofero ne povas esti ripetita (Rim. de la aŭtoro: Devus teksti: La ofero sur la kruco ne povas esti ripetita dum la meso) kaj

  • La povostrukturo, kia en la eklezio estas praktikata, estas al la Biblio io fremda.

„Mi adiaŭas sen malamo,” opinias Ramel, kiu jam dum jaroj siajn ideojn komparas kun la sampensantaj homoj. Samtempe li energie refutas ĉiun riproĉon, ke li apartenas al sekto: „Mi faros ĉiun responsa, se tiu ion similan asertas. Miaj kontaktoj al preĝkomunumo en Amstetten kiel ia ,Chapter’-aranĝo estis sporadaj, krome ankaŭ tiuj grupoj ne povas esti markitaj kiel sektoj.”

La paroĥestro Ramel ek de la momento estis senlabora. Kiamaniere tio profesie funkcios daŭre, li ankoraŭ ne scias. Same tiel li ankoraŭ ne decidis, ĉu nun li geedziĝos aŭ ne. Tamen li restas ĉe sia nova rekono: „Mi pledas pri senkonfesia kristaneco!“ La paroĥo Gollin estos priservita ĝis la jarfino de la spirita konsilisto Walter Dier el Erlauf.

JOHANN FRANK


Mi aranĝis fasciklon por ĉiuj leteroj, kiujn mi ek de tiam ricevis. Mi troviĝis en tia plago, ke mi apud ordigo kaj malplenigo de mia loĝejo kaj apud mia serĉado de la laborloko ne trovis forton por tiujn leterojn respondi. En ili troviĝis multa kunsento, spertinterŝanĝo en la fido kaj ligiteco el multaj direktoj.

5. En karanteno

Mi devis dum kelkaj semajnoj retiriĝi en la paroĥejo kiel en karantenon. Ĝis tiam mi devis prizorgi por mi novan loĝejon. Bonŝance mi jam antaŭe per mia kredito dum la konstruo de la paroĥejo jam tiam aĉetis loĝejon por la tempo de mia pensiiĝo. Mi propramane aranĝis termoizoladon kaj mi gipsglatigis la vandojn denove. Mi estis surprizita pri mia manlabora lerteco kaj ni laboris en ĝuo.


  1. La vorto de Dio

forigita el la preĝejo

Unu el la unuaj multedirantaj mezuroj flanke de la paroĥo estis, ke ili denove forigis el la preĝejo la Sanktan Skribon, presita per grandaj literoj. La paroĥa komunumo estis ŝancela post ĉiuj tiuj jaroj de mia priservo. La Sankta Spirito trafe parolis per Jesajo:

Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, kaj siajn okulojn ili fermis, por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj, kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, kaj por ke ili ne konvertiĝu, kaj por ke Mi ne sanigu ilin” (Agoj 28,27).

Tiu fermiteco ankaŭ mian priservon blokis per katenoj. Tiun spiritan fonon esprimas la tekstero de Jeĥezkelo 3,24-26:

Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo. Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin; kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema. Sed kiam Mi ekparolos kun vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiel diras la Sinjoro, la Eternulo.”


1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • 1. Mia abdiko
  • 2. Sola surstrate
  • 3. Proklamo de la juĝo
  • 4. Enketita fare de la raportisto
  • 5. En karanteno
  • La vorto de Dio forigita el la preĝejo

  • Elŝuti 335.09 Kb.