Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo8/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   18

Gvidita en la

tentadon


Dum mia preĝa tempo antaŭ la Sinjoro la bildo de la komunumo, kiel la Sinjoro ĝin konstruas, estis por mi ĉiam pli klara kaj aminda. Antaŭ miaj okuloj mi kun tiuj, kiuj por tio decidiĝis, iris la vojon al la savo en la ĝusta sinsekvo: konvertiĝo – alpreno de la kredo – alpreno de la savo en Jesuo per la fido – bapto per la Sankta Spirito en la komunumo. La tradicie katolika komunumo laŭ mia atendo devus fariĝi de Jesuo fondita komunumo.



A. La unua malakcepto de la anonco

Tiom pli min doloris, kiam mi ĉiam pli klare vidis, ke ĉe la paroĥanoj ne venis respondo de la fido. Kelkaj el la preĝrondo memorigis min je tiu riĉa junulo, kiu ne volis ŝanĝi sian alkutimitan vivon kaj ricevis malĝojon super la vortoj de Jesuo. La ĝoja mesaĝo fariĝis mesaĝo, kiu ilin malgajigis, ĉar ili ne estis pretaj enpaŝi la savproponon de Dio. Mi ekkuŝis antaŭ la Sinjoro surgrunde kaj klarigis al Li mian situacion kaj Lin demandis, kio misfunkcias? Mi rememoris pri Moseo, kiel li preĝis por sia popolo, kiam tiu refutis obeon al Dio. En tiu plago tamen mia amo al la paroĥa komunumo fariĝis eĉ pli intima. Samtempe mi klare vidis, ke la fino de mia servo troviĝas en senpera proksimo. Ĉu do la Sinjoro nun ĉion forprenis de mi? Ja mia predigado fariĝis ĉiam pli forteca kaj konfirmita per la trafiteco de la aŭskultantoj. Kaj nun ĉio-ĉi estu de mi forprenita, ĉu vere? Eĉ kiel mi povis kompreni Abrahamon, kiu vivis tutece el la promeso kaj estis preta sur la monto Morijo ĉion redoni, eĉ sian filon, por la promeso!



  1. La respondo

de la Sinjoro

Sinjoro, kio misfunkcias? Kial vi min forlasas? Kion mi faru? La respondo venis per lapidara klaro: „Mi volas vian obeon.” Kiel glavo de la spirito tratranĉis min tiu vorto. Mi predikis: Unue la konvertiĝo, sekve la kredo en Jesuon, kaj poste la bapto. Okaze de ĉiu baptopreparo mi al la gepatroj montris ĉiujn tekstopartojn en la Sankta Biblio pri la bapto:

Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita” (Marko 16,15).

Do, unue kredinta, poste baptita! Tio nenie kaj neniam rajtas fariĝi renversita.

Sed kiam ili [la homoj el la urbo Samaria] kredis al Filipo,predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj” (Agoj 8,12).

Do ĉeestis plenkreskuloj (viroj kaj virinoj) kaj neniuj infanoj, kiuj fariĝis fidantaj kaj lasis sin bapti.

La gepatroj de la infanoj, kiujn mi devus bapti, ne estis pri tio ŝokitaj. Mi proponis al ili, la baptadon de la ĵus naskita bebo prokrasti ĝis la tempo, kiam la infano atingos la aĝon, en kiu ĝi povos kredi en Jesuon. Mi promesis, ke ili ne ricevos reprezaliojn. Mi protektos ilin kiel la paroĥestro en la lernejo kaj en la paroĥo. Kiam do la tempo fariĝos matura, ni havos mirindan baptadon. Sed ili tion malakceptis kaj volis daŭre por ilia bebo tujan baptadon. Kaj mi tiel tamen tiun infanon baptis. – Sed tio estis mia malobeo al la Sinjoro. Mi pli obeis la katolikan eklezion ol la Sinjoron pere de Lia vorto.


2. Malobea en la konfesŝranko

Mi proklamis en la konfesprena ŝranko la homojn liberigitaj de iliaj pekoj, kvankam nek troviĝis klara konfeso de la pekoj nek vidiĝis signo de vera konvertiĝo aŭ de intereso super la Sinjoro. La Skribaĵo tamen diras: Kiu povas pardoni la pekojn krom Dio sola? Kaj la Filo de la homo havas la povon surtere pardoni la pekojn (Marko 2,5-11), ĉar li la Filo de Dio estas.

Pri li [Jesuo] ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonon de pekoj” (Agoj 10,43). Antaŭ Jesuo ni konfesas niajn pekojn:

Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco” (1 Johano 1,9).



  1. La servo de repaciĝo per la
    ĝusta anoncado

La servo de la repaciĝo estas plenumita per la anoncado kaj ne per la sakramentoj. La repaciĝo estas la senpera realigo de la fido en Jesuon, kiu per sia vivdediĉo sur la kruco nin repacigis kun Dio. Ni rajtas, ni vere devus tiun ĉi repaciĝon alpreni, ĝin akcepti.

Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan” (2 Korintanoj 5,17-19).

  1. Malobeo ĉe la

meso

Okaze de la meso mi donis la oferon de Jesuo por la mortintoj, por ke ili post sia morto atingu tion, kion ili dum sia surtera vivtempo malestimis kaj perdis, la savon per Jesuo. Okaze de tio Jesuo dum la lasta vespermanĝo parolis al la vivantaj kaj ne al la mortintaj. Li diris: „Prenu kaj manĝu ĉiuj de tio ĉi” kaj ne: „Oferu ĉiuj per tio ĉi”.



  1. Neniu alvoko por la oferado

Ne diris li: „Oferu ĉiam denove.“ La ofero de Jesuo okazis unu nuran fojon kaj havas povon por ĉiam. Tiel en la epistolo al Hebreoj estas dirite, laŭsence:

Ĉar per unu ofero li poreterne faris la sanktigitajn ĝis la plenumiĝo … Kaj se nun tiuj (pekoj) estas pardonitaj, do troviĝas plu neniu ofero por la pekoj” (Hebreoj 10,11-12).

  1. Nenia transsubstanciiĝo

Kiam Jesuo diris super la pano: „Tio estas mia korpo, donita por vi”, li ne parolis pri la transsubstanciĝo de la pano. Tial neniu pli malgrava ol la apostolo Paŭlo konfirmas:

Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos” (1 Korintanoj 11,26).

Li parolas pri la „pano”, kiu estas manĝata. Se Paŭlo estus kredinta en transsubstantiĝon de la pano, li estus dirinta: Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos la korpon de la Sinjoro; li do ne estus dirinta panon. La vespermanĝo de la Sinjoro estas por tiaj disĉiploj de Jesuo, kiuj tiun ĉi potencon de la savo en Jesuo per sia fido spertis kaj nun festante dum dankdiroj manĝas la panon. Je tio ĉi ili pensas pri la sava faro de Jesuo sur la kruco kaj tion anoncas plenaj de la fido ĝis la videbla denova alveno de Jesuo.

Jesuo jam dum sia pripana parolo diris, ke li kiel la tuteca persono estas donita, por ke ni per li vivu. Tiu, kiu venas al li, tiu ne plu malsatos – tiu manĝis la „panon” laŭ la ĝusta maniero. Tiu, kiu en lin kredas, ne havos plu soifon – tiu trinkis laŭ la ĝusta maniero:

Ĉar la pano de Dio esas tiu, kiu malsupreniras el la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de la vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos” (Johano 6, 33.35).

Alveno al Jesuo kaj la kredo en Jesuon, kiu por nia savo estis oferdonita, tio faras ĉion.

  1. Nenia alvoko por la adorado

Sed mi daŭre surgenuis antaŭ tiu pano, ĝin adorante, kvankam li ne troviĝas en la pano, sed sidas dekstre de la Patro en la ĉielo, kiel Stefano lin vidis antaŭ sia morto. Dio ne povas esti adorata en certa objekto, tio en Liaj okuloj estas idola kultado (5 Moseo 4,14-19).

Dio estas Spirito; kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero” (Johano 4,24). – „La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diras al vi, estas spirito kaj estas vivo. Sed estas iuj inter vi, kiuj ne kredas” (Johano 6,63-64b).

  1. Malobea kiel la sacerdoto

Tiamaniere mi kiel la sacerdoto arogis al mi disponi pri io, kion ekskluzive faris la Filo de Dio. Malantaŭ tiu ĉi piaĵo estis farita falsifado. La homo en la persono de sacerdoto volas disponi pri la manipula povo super Dio. La sacerdoto agas anstataŭe de Dio. Li fakte Dion abolas, kvankam Li sola agas por nia savo. Kaj ni devas por Dio esti disponeblaj, ne Dio estu disponebla por ni.

Unuflanke la katekismo de la katolika eklezio en la alineo n-ro 1544 diras: „Jesuo esta la nura ,Ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek’ (Hebreoj 5,10; 6,20). Kristo estas ,sankta, senpeka, senmakula’ (Hebreoj 7,26) kaj li ,per unu ofero perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn’ (Hebreoj 10,14), nome, per la ununura ofero de sia kruco.”

Malgraŭ tiuj gravaj eldiroj de la Sankta Skribo, ke neniu alia krom Jesuo sola estas la Ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek, la katolika eklezio aliflanke postenigas sian arbitran sacerdotecon sur la saman nivelon per la aserto, ker per la ago de la eklezia pastra servo la ĉeesto de la sacerdoceco de Kristo estas efektivigata (Katekismo de la Katolika eklezio, alineo n-ro 1545). La hierarkia sacerdota servo de episkopoj kaj paroĥestroj kaj la ĝenerala sacerdotaro de ĉiuj kredantoj „partoprenas per aparta maniero la pastrecon de Kristo”. (Katekismo de Katolika eklezio, alineo n-ro 1545).

En la Encikliko de Pio XII-a „Mediator Dei” (La peranto de Dio) estas blasfeme dirite: „Per la konsekreco de sacerdoto, egaligita al la ĉefpastro, tiu posedas (la katolika pastro) la plenpovon, agi en la povo kaj anstataŭo de la persono de Kristo mem.” Jesuo estas tiel abolita, la katolika pastro agas en la anstataŭeco de Jesuo.

„Kristo mem estas disponigita en la eklezia servo de la konsekrita sacerdoto kiel la kapo de Lia korpo … la ĉefpastro de la sava ofero.” La sacerdoto tiel agas „en la persono de Kristo, de la kapo” (Katekismo de la katolika eklezio n-ro 1548). Samtempe anstataŭ tiu ĉiuj postenoj de la pastro kaj instruisto estas donitaj anstataŭe al tia pastreco.

La Sankta Skribo distingas klare inter la levida pastreco (2 Moseo 28,41) en la Malnova Testamento, la popolo de la sacerdotoj, kiel ankaŭ en la Malnova Testamento (Jesajo 61,6) kaj en la Nova Testamento (Apokalipso 1,6) kaj la ekskluziva sacerdoteco de Jesuo laŭ la maniero de Melkizedek (Hebreoj 5,10). Tiuj ĉi diversaj kategorioj de la sacerdoceco ne rajtas esti interŝanĝitaj aŭ nebuligitaj. Tio, kio konvenas ekskluzive por la Filo de Dio, tion la homo ne rajtas arogi por si, kiel la sacerdota savofero de Jesuo tio estas.

8. Honoro, priŝtelita de Dio

Multaj en la paroĥo preĝas al Maria pli ol al Dio. Sed Dio diras: „Alvoku min, se vi troviĝas en plago!” Preĝi signifas interparoli kun Dio. Kial oni dumpreĝe parolas kun la kreitaĵoj, kiuj ne estas Dio? Mi provis ankaŭ ĉi tie enmeti korektadon. Tamen estis senefike. Tiu gloro, kiu konvenas ekskluzive por Dio, estis de Dio deprenita kaj donita al Maria. Kiamaniere tia adorado de Maria povas glori ankaŭ Dion? Maria, prezentita per protektmantelo kaj alvokita kiel la protekta damo. Sed ni devas diri kune kun la psalmisto:

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo estas Dio, kiun mi fidas” (Psalmo 91,1-2).

Maria estas alvokita kiel la damo, jes, kiel la ĉiela reĝino. Sed Jesuo ekskluzive estas la Sinjoro, diras Petro dum sia pentekosta prediko:

Tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo” (Agoj 2,36b).

Antaŭ li ĉiu genuo fleksiĝos. Kiom da homoj surgenuas antaŭ la portreto de Maria! Jesuo diras: „Neniu venas al la Patro krom per mi.” Maria tamen ricevas ĉiam denove maskitan peran rolon, kvazaŭ ŝi disdonus la gracon kaj eldirus promesojn.

Tio ne okazas en la senco de Maria mem, ke oni ŝin tiamaniere prezentas. Ŝi volas la tutan gloron doni al Dio. Ŝi scias, dirante dum sia preĝo, pri sia humileco kaj ŝi levas sian Dion, kiu estas ŝia savanto. Pro tio ankaŭ la aperado en Lurdo estis demaskita, ja la kvazaŭa Maria tie ordonis, je gloro de ŝi konstrui kapelon, anstataŭ doni la gloron al Dio; same la aperado en Fatimo, kie la aperaĵo postulas penti antaŭ ŝi anstataŭ antaŭ Dio. Kompreneble mi konas la malfortajn teologiajn provojn tion ĉi klarigi tiel, ke pere de la adorado de Maria fakte devus esti glorita Kristo. Sed en vero tia piaĵo tamen restas kuŝi sur Maria, dum la akcentoj tiamaniere estas dislokitaj.

Jesuo diras: „Foriru, Satano! Ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu” (Mateo 4,10).



9. Malobeo ĉe la

ĥarismeca renoviĝo


La katolik-ĥarismeca renoviĝo daŭre instruas, ke la kristano estas nove naskita per la bapto en la aĝo de bebo kaj li estas per la konfirmacio baptita per la Sankta Spirito. Laŭ la atesto de la Sankta Skribo tamen oni fariĝas la infano de Dio nur, kiam oni pentas kaj alprenas fidon en Jesuon (Johano 1,12). La ideo pri la baptorenovigo tiel temas pri paŝo en malplenon. Kaze de la beba bapto okazas nenio, do tio ankaŭ ne povas esti renovigita. Ricevo de la savo pere de sakramentoj transmetas la personan fidon en Dion al la anstataŭa kredo de la eklezio. Nur la persona fido povas konduki al la nova naskiĝo. Kaze de la „baptorenoviĝo” cetere povas okazi tia persona fido, kiu kondukas al la novnaskiĝo. Sed tiam la koncerna persono nur ek de tia „baptorenoviĝo” fariĝas novnaskita, sed ne jam okaze de la bebaĝa baptoceremonio.

La katolik-ĥarismeca renoviĝo agnoskas, sub la vorto ĥarismeca renoviĝo kompreni nur la pleniĝon per la Sankta Spirito. Sed tio supozas la spiritan bapton jam anticipe. La spirita bapto tiel estus okazinta okaze de konfirmacio. Ankaŭ tio prezentas vojon en malplenon. Okaze de la konfirmacio la plimulto da konfirmantoj tute ne estas nove naskitaj, ja ili Jesuon tute ne alprenis en fido reale. La spirita bapto ne povas okazi sen la naskiĝo denove. La ripetiĝanta pleniĝo per la Sankta Spirito, kiel atestas la Agoj de apostoloj ene de la komunumo en Jerusalemo, post kiam la disĉiploj de Jesuo post sia liberiĝo preĝis (komp.: Agoj 4,31), povis okazi nur post la ricevo de la Sankta Spirito de la unuopaj kredantoj.

Tiu ĉi konstelacio kondukas al tio, ke enkadre de la ĥarismeca renoviĝado kelkaj katolikoj ŝajne estas nove naskitaj kaj plenigitaj per la Sankta Spirito, se ili rekte kaj per fido sin turnas al la vivanta Sinjoro Jesuo. Tamen ili poste restas ene de la kredinstruo de la katolika eklezio. Ilia orientiĝo ne originas ekskluzive en la vorto de Dio, tiel ĝi restas sur multaj punktoj vualita. Restas espero, ke ili iam ekskluzive sin turnos al la Sinjoro, kiel Paŭlo same esperas por Izraelo. Mi estas konvinkita, ke la Sinjoro per sia Spirito ankaŭ la tempon de senscio finos kaj al tiuj personoj parolos klare en iliajn korojn, kiam ili por tion akcepti estos pretaj:

Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco” (2 Korintanoj 3,16-17).

Aliaj vagadas sur du reloj en la vorto de Dio kaj en la miskredo pri la perado de la savo pere de la eklezio per sakramentoj. Sed Jesuo mem restas por ni kiel la peranto de la savo rekte per nia persona fido. La supre menciita durela iro preparas la grundon por kaŝita misgvido, kie ne plu la vorto de Dio povas esti distingata kaj separata disde la homaj instruoj. Sed la vorto de Dio ne estu intermiksita, ĝi ne toleras intermiksadon. Tiaj homoj daŭre preĝas al Maria kaj serĉas aldone la peradon de Maria apud tiu de Jesuo. Ili forlasas sian rilaton al Jesuo, preĝante en la Spirito kaj en vero kaj tion reduktas per adorado antaŭ tabernaklo, kiel Izraelo sian adoradon de Dio anstataŭis per adorado de la ora bovido.




10. Kiu perdos en la afero?

Tute trafita mi klare vidis, ke sub ĉio-ĉi mi ĉiam deprenis de Jesuo. Samtempe mi kun li negocis. Prenante konsideron ĉe mia katolika komunumo Jesuo do devus tion pretervidi. Kiel mi post tio povus diri, ke mi lin pli amas ol la aliajn? Kiamaniere do li daŭre povus esti mia Sinjoro? Mi sentis timon kaj zorgon antaŭ skuiĝo ĉe la paroĥanoj, kiuj mian kredobeon ne komprenis. Ĉu ili per tio havos pri Dio ankoraŭ pli misan komprenon? Ĉu mi rajtas forlasi la komunumon, kiu estis al mi disponigita je mia responso?

Ĉiuj tiuj, kiuj foriris el Egiptujo, mortis en la dezerto, ĉar ili cetere komencis iri la vojon kun Dio, sed poste ili fariĝis en sia pieco arbitraj. Tiel ankaŭ al mi ne estis donita licenco, konduki al Dio la en katolikismo arbitrecan paroĥon. Tiu ĉi konstato estis por mi unu el la plej malmolaj spiritaj spertoj dum mia animprizorga laboro.


8. La prostituino ne estas allogata

al Kristo

Ne ĉiuj ene de la katolika eklezio estis naskitaj el la semoj de la vorto de Dio. Estas kiel ĉe la agro, sur kiu komence la lolo kaj la tritiko ne distingiĝas videble. La parto de tiuj, kiuj opiniis aparteni al Kristo ene de sia mondiĝinta eklezio, manifestiĝas esti la prostituino, montrita al ni en la Apokalipso, ĉapitroj 17-18. Ŝi tenas en sia mano oran kalikon, sidanta vestita en purpuro sur la grandan beston, simbolon de la politika mondpotenco kaj prezentita kiel la urbo sur sep montetoj. Sed en la Biblio estas ripete ankaŭ la Dia popolo przentita kiel la prostituino, se ĝi ne decidiĝas por la Sinjoro, sed iras aliajn vojojn. La spirita prostituino evoluas arbitrajn vojojn de pieco kaj ne lasas sin plu konduki per la Sinjoro. Iun tagon ĝi estos forpuŝita fare de la besto, la politika potenco. Tiam la falo de ĝi estos profundega.

Sed kiu grupiĝo ene de la kristana mondo niatempe troviĝas plej proksime al tiu horora bildo? Kiu grupo havas propran politikan povon, propran ŝtaton ene de certa urbo kun diplomata statuso en multaj ŝtatoj de la mondo, marŝanta preter la Biblio propran religian vojon; verŝinte la sangon de multaj disĉiploj kaj atestantoj de Jesuo? Post Konstantino fare de la mondiĝinta eklezio estis torturitaj kaj mortigitaj pli da kristanoj ol en la komenco de la kristana kredo fare de la romia imperio. Ne estas nia tasko jam nun montri al ĝi fingre, ja la tago de la lasta juĝo troviĝas en la manoj de Dio. Grave estas, ke ni ne apartenu al la malĉastulino, sed ke ni estu nove naskitaj el la nefiniĝema semo de la Dia vorto (1 Petro 1,23).

Tial eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo. Kaj ne tuŝu malpuraĵojn; kaj Mi vin akceptos, kaj Mi estos por vi Patro, ja vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca” (2 Korintanoj 6,17-18).

Mia penado, fari la paroĥan komunumon biblifidela komunumo, malsukcesis. Tiu ĉi fiasko enkondukis ankaŭ la perdon de mia socia statuso. En tiu konstelacio mi per plena energio laboris por klare prezenti la bazan mesaĝon de la evangelio kaj prezenti la tutan veron pri la Sankta Skribo. Mi predikis, ke Dio nin vokas al pento, nin amas, kun ni planas la plej bonan aferon kaj nin inkluzivigas en siajn promesojn. Kaze de miaj predikpreparoj mi preĝis por tio, ke la paroĥo tamen vekiĝu. Mi metis la Sanktan Skribon kun grandlitera eldono en la preĝejo proksime al altaro, por ke ĉiu frekventanto dumtage havu aliron al la vorto de Dio. Tiu Biblio estis la parolanta atestaĵo de Dio kaj samtempe la juĝinto de la pensoj, kiuj aranĝis muron kontraŭ Dio. Kiel forte mi nun povis kompreni, ke profeto Jeremio meze de sia popolo havis plu neniun hejmon. Ĉiuj estis al li fremdaj, multaj lin malamis, ĉar li ne adaptiĝis al ilia koncepto.

1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • A. La unua malakcepto de la anonco
  • La respondo de la Sinjoro
  • 2. Malobea en la konfesŝranko
  • La servo de repaciĝo per la ĝusta anoncado
  • Malobeo ĉe la meso
  • Neniu alvoko por la oferado
  • Nenia transsubstanciiĝo
  • Nenia alvoko por la adorado
  • Malobea kiel la sacerdoto
  • 8. Honoro, priŝtelita de Dio
  • 9. Malobeo ĉe la ĥarismeca renoviĝo
  • 10. Kiu perdos en la afero
  • 8. La prostituino ne estas allogata al Kristo

  • Elŝuti 335.09 Kb.