Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo7/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   18

5. Konfirmo de la

Sinjoro


Ekipitaj per nova orientiĝo el la vorto de Dio ni denove veturis hejmen. Estis samtempe veturo en novan tempon. Ni sentis nin ekipitaj de la Sinjoro. Dum la veturo ni kantis glorajn kantojn, ni rakontis al ni la eventojn. Estis kvazaŭ multvalora lumo, kiun ni estus kunprenintaj. Tiuj lumoj nun iris en ĉiujn direktojn. Ju pli proksime ni venis al niaj hejmoj, des pli forte ni sentis, ke ne nur la lumon ni portis kun ni. Ni ricevis ankaŭ la okazon, vidi la spiritan mallumon ĉirkaŭ ni. Tiom pli singarde ni provis nian lumon reteni.



  1. Reen en mian

laborkampon

En la samaj semajnoj okazis la pastra konferenco de la dekanejo. Mi havis taskon raporti pri la seminario pri la Sankta Spirito. Nun mi komencis min demandi, kio do estis la ĉefa afero ĉe la tuta seminario. Temis pri la vivdediĉo al Jesuo kaj pri la donacoj de la Spirito. Ju pli mi pri tio pensis, des pli mi estis interesita pri la interligoj de ĉiuj-ĉi aferoj. Mi samtempe enloĝiĝis en novan domon. Nun mi volis pli bone inspekti la unuopajn ejojn kaj la ekipaĵon. Mi volis min bone envivigi en la nova domo. Tiun ĉi teologian superkonstruon mi dum mia teologia studtempo ne ricevis. Mi komencis legi en la Sankta Skribo per notickajero kaj krajono; mi notis por mi la temojn sur unu folion kaj kompilis la adekvatajn skribitajn lokojn. Mi estis mirigita, kiel ĉiuj temoj en la Sankta Skribo estas superordigitaj. Ĉiam pli malfermiĝis por mi ankaŭ la senco de la Sankta Skribo, ĉar mi vidis la tutecan bildon. La sava volo de Dio, la vojo de la savo, la mirindaj intencoj de Dio, tra la tempoj. Mi konatiĝis kun ĉio-ĉi kaj tiel ankaŭ mia vivo ordiĝis tutece sub la volo de Dio. Fine la ordo, kiu daŭras, kiu portas, kiu ne malaktualiĝas, kiu ne montras sin falsa. Kio ĝis tiam ŝajnis komplika, nun mirige aperis simpla, sen ke mi ion ajn balaŭ sub la tablon.




1. Firmigo de novaj spertoj

En tiu tempo mi per lernopaŝoj de la kredo ankoraŭfoje ripetis ĉion. Estis kvazaŭ ĉe la unua aŭtostira kurshoro. Mi rigardis nur mallongajn unuojn. Tial mi ne kuraĝis jam avanci. Mi timis devojiĝi. Ju pli mi rigardis antaŭen, despli rapide mi komencis avanci. Tiel mi sopiris ekhavi spiritan superrigardon, por povi pli rapide trapasi tiun ĉi vojon.

Post miaj unuaj spiritaj progresoj mi lasis kunfari ankaŭ la aliajn. Mi startis preĝrondon en la paroĥo. Mia plano estis, lunde, je 18.30 troviĝi en la paroĥa centro dum unu horo por kanti, preĝi kaj legi en la Skribo, sendepende de tio, ĉu iu venos aŭ ne. Je mia miro ĉiam iu venis. Per la prediko mi provis prezenti la nove malkovritajn spiritajn leĝecojn kaj mi invitis la homojn, tiujn ĉi paŝojn de la kredo iri kun mi. Tio estis nekutima afero. Ili aprobis la mesaĝon. Sed ili estis surprizitaj, ke ilia paroĥestro volas realigon de la kredo. Ĝis tiam ili aŭdis la predikon kaj fine, diris „Vergelt’s Gott” (Dio rekompencu) kaj iris post siaj tagokupiĝoj. Foj-foje okazis aldona interparolo.

Nun mi kun bedaŭro rekonas, ke kelkaj konceptoj de la seminario tro forte emfazis la disponigon de sia vivo al Jesuo kaj la alprenon de Jesuo kaj tiamaniere la konvertiĝon kaj la penton prezentis tro feble. La unua marko de la graco estas la sperto de la pekrekono, la ekscio pri sia perditeco, kiu kondukas al vera pento. Erst kiam la homoj trafitaj aspiras la pardonon de siaj pekoj, ili estis baptitaj: „Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito” (Agoj 2,37-38).


  1. Perado de tio al aliaj,

kion mi ricevis

Mi komencis sisteme viziti homojn en iliaj domoj. Mi antaŭanoncis min telefone kaj interkonsentis pri la tempo. Je la komenco de tiaj renkontiĝoj ni krozis ĉirkaŭ multaj kredodemandoj. Mi serĉis ĉe tiuj rondoj ĉiam la ĝustan momenton por atingi la demandon: Kiamaniere mi povas ricevi vivan rilaton kun Dio?

Hodiaŭ mi scias, ke el tio ofte estiĝis senparaŝuta falo. La familioj per tio ankoraŭ ne scipovis barakti. Ili pacience alaŭskultis. Foje ni ankaŭ preĝis por ricevi eblecon disponigi nian vivon al Jesuo. Sed restis nur certa preĝo kiel multaj aliaj. Vera decidiĝo ne okazis, same okazis nenia pli profunda, devliga ŝanĝo de la pensmaniero, pento kaj konvertiĝo.

Tiel mi foje venis al iu militinvalido. Li havis kugle trafitan kapon. Senĉesaj kapdoloroj estis la sekvo. Ĉi-foje mi simple parolis pri Jesuo. Li estas la sama hieraŭ, hodiaŭ kaj poreterne. Ni povas lin alparoli. Li nin aŭdas. Estis mallonga interparolo, ĉar mi registris, ke li ne povas plu absorbi. Je la fino mi lin demandis, ĉu mi rajtas preĝi pro lia kapdoloro. Li permesis kun certa pasiveco. Miaj vortoj estis: „Jesuo, vi konas tiun ĉi sinjoron, lian militan handikapitecon. Vi sanigis malsanulojn kaj vi komisiis ankaŭ viajn disĉiplojn sanigi la malsanajn. Vi ne savis nin nur surkruce, sed vi kunportis sur la lignon de la kruco ankaŭ niajn malsanojn. Ni alportas al vi tiujn ĉi kapdolorojn. Mi konfidas al vi, ke vi tion ĉi povas sanigi. Mi petas vin por tio kaj mi dankas vin por tio. Amen.” La unuaj vortoj je reago estis: „Sinjoro paroĥestro, nun trinku ni ankoraŭ glason da vino.” Min doloris, ke li simple preterparolis la preĝon. Sed estis ankaŭ gesto de lia ligiteco kun mi. Tiel mi akceptis. Preĝinte en mia koro mi restis en amo kaj espero je la Sinjoro kun li. Post minutoj li levis sian manon al la frunto kaj diris: „Mia kopdoloro estas for.” Mi sentis min kvazaŭ kunprenita sur la glacisurfacon. Singarde mi diris: „Se la kapdoloro post unu semajno ankoraŭ estos for, bonvolu min pri tio sciigi.” Post kelkaj tagoj mi venis al la dirigento de la eklezia ĥoro. Li diris al mi: „La militinvalido estis hodiaŭ ĉe ni por preni lakton kaj li rakontis al ni, ke lia kapdoloro estas for.” La samon pli poste konfirmis ankaŭ li mem ĉe ĉiu okazo. Tamen li eskapis kreddecidiĝon. Tiu signo de Dio povus esti por li invito, trovi sian savon en Jesuo, sed bedaŭrinde li la manon de la Sinjoro ne akceptis.

Post iu dimanĉa diservo venis en la paroĥan kancelarion virino kun sia filino en aĝo de 10 jaroj. Ŝi diris al mi, ke la infano suferas sub epilepsio kaj pro tio estas primokita de aliaj infanoj. Ankaŭ tiun kazon mi metis preĝe antaŭ la Sinjoron. Post kvar jaroj mi renkontis tiun virinon surstrate. Ŝi intertempe translokiĝis. Ŝi paŝis al mi kaj diris: „Mia infano ek de tiu tempo ne plu havis epilepsian atakon.” Kiel mi dankis al la Sinjoro!

Mia najbara paroĥestro ofte suferis pro fortaj depresioj. Ni rondpaŝis en lia ĝardeno. Post simpla kredinterparolo mi proponis al li, preĝi por la afero. Ni restis starantaj. Mi prenis lian manon kaj preĝis kun li. Mi proponis al li rigardi al Jesuo, kiu la potencon de ĉia malsano rompis. Mi vidis antaŭ mi la vortojn de la Sankta Skribo: „Sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos” (Marko 16,18).

Ĉe la afero mi pli fidis al Jesuo kaj al lia liberiga ago ol al mia preĝo. Fine la paroĥestro min alrigardis videble malpezigita kaj diris: „De mia koro nun falis peza ŝtono. Mi sentas min tiel malpeza kaj libera.” Ni laŭdis Dion kaj preĝis ankoraŭ unu psalmon. Post tio li diris: „Antaŭe akuzis min ĉiu biblia vorto. Nun ĝi alportas al mi ĝojon. Kiel tio povas esti?”

Mi memorigis lin ankoraŭfoje, ke li preferu sian tutan vivon porti antaŭ Dion kaj nur kun Li parolu per la preĝo. Li, nome, havis ankaŭ grandan emon praktiki adoradon de Maria, per kio al Maria estis atribuita la gloro, kia nur por Dio decas. Estas danĝere devojiĝi de la vorto de Dio.

Kelkaj, malmultaj, tamen venis al la viva kredo en Jesuon, en kiu ili spertis la pardonon de siaj pekoj kaj la savon antaŭ la eterna morto. Ili troviĝis poste en la preĝa rondo.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • Reen en mian laborkampon
  • 1. Firmigo de novaj spertoj
  • Perado de tio al aliaj, kion mi ricevis

  • Elŝuti 335.09 Kb.