Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo6/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

La decidiĝo

por Jesuo Kristo

Fine de la seminario la de ni trovitaj promesoj de Dio, la ordo de la savo, devus klardecide trovi akcepton en pura fido. Tio devus sekvi kvazaŭ per leĝliga deklaro. La unuan fojon por mi fariĝis klare, ke la fido ne estas io nebula, same ne nur akcepto de certa kredinstruo, sed la fido de mia koro al Jesuo, ke li povas min savi kaj ŝanĝi. Tio anticipas, ke en mi ekregu klaro pri lia resurekto kaj pri tio, ke li vivas en unika plenpovo, kiu etendiĝas super la ĉielo kaj la tero. Li havas povon super ĉiuj definitive validaj ŝanĝoj direkte al la bono. Li estas pli povohava ol la tuta mizero kaj malbono en la mondo.

Tamen mi sciis, en mi troviĝas nesuperpontebla deficito – la peko. Ĝis tiam mankis al mi la gloro de Dio. „Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis anstataŭ per la leĝo kaj la profetoj; nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo; ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo” (Romanoj 3,21-24).

Tiel Jesuo Kristo komencis la batalon, eltiri nin el la regno de la mallumo kaj preni nin en la regnon de sia lumo. Kiel aglo prenas siajn minacatajn idojn kaj ilin forprenas, tiel elprenas li nin el ĉia malbono. La kondiĉo estas, ke ni lasas nin preni de liaj manoj, nin plenigi de lia savanta potenco. Ĉar li savas nin ne sen nin sciigi per sia evangelio kaj sen nia konsento per la fido. Tial estas grave, ke ni havu scion pri la misio de Jesuo, por povi malfermi la pordon en konfido, donante tiel al Jesuo enirpovon en la centron de nia vivo.




1. La kontrakto

La ŝlosilo aŭ la pordo en la verecon de la nova vivo estas iamaniere kontrakto inter Jesuo kaj mi. Tiun ĉi kontrakton starigis neniu pli malgranda ol Dio mem. Ĝi estas sigelita per la sango de Jesuo. En tiu ĉi kontrakto estas konfirmite, ke ni sen Dio vivas en la ombro de la morto, ke Dio tiom amis la mondon, ke Li sian ununaskitan filon donis, por ke ĉiu, kiu en lin kredas, ne estos perdita, sed havas la eternan vivon (komp. Johano 3,16). Kion do ni kredu, kion ni al Jesuo fidu? Ke li havas la plenan povon super la tuta homa senvaloro, doni al ni la eternan vivon (komp. Johano 17,2). Ĉu mi tion al li fidas? Kiamaniere Jesuo tion faras?

Li havas tiun plenpovon de sia Patro. Tion konfirmis la Patro, revokinte lin el la mortintoj. Ankaŭ la releviĝinta Jesuo restas nedisigeble ligita kun sia homa naturo. En la Dio-homo-esto Jesuo kiel la resurektinta estas la Dia vivo en sia resurektinta korpo, tiel ke li estas tute apoteozita. Li nuligis ĉiujn pekojn de la mondo anstataŭe je la prezo de sia sango. La peko havas en li nenian povon plu. Li estis levita al la dekstro de la Patro. La ligo kun la homaro estis negative videbla en la ĉeniĝo de la peko ek de Adam ĝis niaj tagoj. La novo tamen estas nun la ligo de la homaro en la sava senco en Kristo Jesuo. Fariĝis eble, la vivon, la nerompeblan vivon, kiu troviĝas en la Dia rilato, nian homan eston ŝanĝi, ĉar nia homesto sin apogas je nova elirpunkto. Ni estas tiel naskitaj el Dio.

Flanke de Dio la kontrakto estas plenumita. De nia flanko Li atendas nian subskribon. La subskribo konfirmas, ke tio, kio troviĝas skribe en la kontrakto, havas validon. Mi sekvas la instrukciojn de la kontrakto. La instrukcio diras: Mi kredas, mi fidas al Jesuo, ke li povas doni al mi la eternan vivon kaj ke li ĝin al mi donos kaj mi volas Jesuon tiel alpreni.

Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio” (Johano 1,11-13).

Jesuon tiel alpreni efektivigas novan naskiĝon el Dio. Nur tiaj povas vidi la regnon de Dio.

Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio” (Johano 3,3).

Tiu kontrakto estas komparebla kun la nupta kontrakto. Ek de la nuptiĝo la partnero ne apartenas plu nur al si mem, li/ŝi apartenas ankaŭ al sia amata partnero kun sia tuta personeco. Ĝuste tiu ĉi aparteno faras la amfeliĉon kompleta. Ni posedigas nin do al Jesuo tiel, ke ni povas ekzistale diri: Mi apartenas al Jesuo. Tiel la ponto inter Dio kaj la homo estas starigita. Mi laŭ la kontrakta juro jam havas partoprenon en la regiono Dia. Tio pligrandigas nian esperon tiom, kaj ankaŭ la scio pri la amo, kiu troviĝas en Jesuo Kristo.

Tiu ĉi kontrakto tiel estas komparebla ankaŭ kun testamento. Estas la Nova Testamento ekde la ligo de Jesuo. Definitive ekzekutita kaj plenumita tiu ĉi testamento estos okaze de la sinrevelacio de Jesuo en gloro, kiam ankaŭ ni estos revelaciotaj en la gloro. Tiam nenio nin plu malhelpos posedi tion, kio al ni estas promesita.

2. Savita per la kredo

Tiu ĉi enpaŝo en tiun ĉi mirindan realon, tiu ĉi alproprigo de mia savo okazas ne per sakramenta procedo, sed ekskluzive nur per la kredo, tio diras, per mia agnosko de tio, kion Jesuo por mi faras kaj mi tion al li fidas. Tial en la Skribo ne staras skribite, tiu, kiu estos baptita, konfirmita… estos savita, sed, kiu kredas, estas savita.

Kiel unu el la unuaj mi surgenuiĝis, la ĉirkaŭstarantaj kreis cirklon ĉirkaŭ mi en preteco min beni kaj min akompani en preĝo. Mi diris simple: „Jesuo, mi sen vi estas perdita, ekster ĉia savo, ĉirkaŭita per la povo de la peko, de la pereo kaj morto. Vi ankaŭ por mi fiksis sur la kruco la ŝuldleteron de mia peko. Mi petas vin nun, venu kaj posedu la tronon de mia koro kaj konduku min en ĉiuj tagoj de mia vivo. Mi volas aparteni nur al vi kaj vivi el vi. Mi ne volas plu vivi por mi mem. Mi fidas al vi, ke vi alprenis mian preĝon kaj ke okazis tio, kion vi promesis al tiuj, kiuj alprenas vin.”

Okaze de mia pastra konsekrado mi lasis min konsekri al Kristo de la eklezio, kiu ĉiam agis en la vesto de la eklezio. Nun mi subigis min al la resurektinta Kristo Jesuo, kiu efektivigos la tutan gamon da promesoj el la Sankta Skribo. Nenia instanco staras plu inter Jesuo kaj mi, kiu povus al mi alpreni nur ian peritan Kriston. Estas la levita Sinjoro, kiu diris al Paŭlo: „Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo” (Agoj 23,11).

Finfine tiu ĉi ago ne estas homa merito, ankaŭ ne la merito de la kredo, sed ekskluzive graca ago de Dio. Neniu povas el propra forto esti naskita. Oni estas (do pasive) koncipita kaj naskita: „Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito” (Johano 3,6). Tiuj, kiuj en lian nomon kredas, estas naskitaj el Dio (komp. Johano 1,13).

Petro diras okaze de la pentekosta evento: „Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito” (Agoj 2,38).




3. La bapto en Jesuon

Dum mia disponiĝo al Jesuo do mi faris penton, mi konvertiĝis for de la malkonstruaj fortoj de la mondo en mi al la ricevanto kaj realiganto de la fido, Jesuo. Jes, mi mortis al la malnova memo, mi mortis kune kun Kristo kaj nun ne vivas plu mi, sed Kristo vivas en mi. Mi komencis pensi pri la vorto de Jesuo kaj ĝin primediti.

Per sia sekva paŝo parolas Petro en sia pentekosta prediko pri la bapto, kiu porekstere atestas: Mi trovis pardonon en Jesuo. La bapto sekvas erst post la konvertiĝo, kiu ebligis mensan ŝanĝon al Kristo kaj post la kreddecidiĝo por Jesuo nur estas ebla kaj vereca. Tiel mi finfine trovis post kelkaj jaroj de mia konvertiĝo la eblecon lasi min de iu evangeliisto1 el Germanio bapti. Estis ekstraordinare, kiel tiu evangeliisto venis ĝuste al la katolika paroĥestro en Aŭstrio. Mi lasis lin tendumi kun lia loĝaŭtomobilo sur nia paroĥeja herbejo. Sekvatage li veturis for, por kunpreni la bibliojn en orienteŭropaj landoj. Mi post la bapto iris kun miaj amikoj, kiel siatempe la etiopia trezoristo.

Mian trovitan savon mi tamen ne devus gardi en sekreto, sed ĝin publike anonci. Mia konfiddecidiĝo por Jesuo fariĝas la konfeso por Jesuo. La unua kaj la unuaranga enhavo de nia kredkonfeso estis, ke mi ĉe Dio trovis pardonon. La pardonon de la pekoj oni ne povas al si sugestparoli, ne ĝin deziri, ne ĝin almozpeti, la pardonon oni devas sperti. Tio estas la certiga konfirmo de mia konvertiĝo. Sed tiun pardonon mi ne perlaboris por mi mem, mi lasis ĝin doni al mi de Jesuo. Li diras: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj. Ne certa sacerdoto en la konfesprena ŝranko, nek la eklezio povas la pekojn per si mem pardoni, Jesuo kiel la filo de la homo posedas la plenpovon, pardoni la pekojn pere de sia sava morto. De ni postulas li nun, se ni denove pekas, ke ni konfesu la pekon antaŭ li:

Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco” (1 Johano 1,9)


4. Ricevo de donaco de la Sankta Spirito

El la pento, konvertiĝo kaj bapto sekvas: „Kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito” (Agoj 2,38b). Tiu donaco de la Sankta Spirito kapabligas nin ĉiam pli por la servo de atestado por Jesuo: „Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj lin obeas” (Agoj 5,32).

La Sankta Spirito donos al tiuj, kiuj Dion obeas. La sperto de la savo estas io beateca. Tiun sperton komuniki al aliaj, tio estas nia tasko. La Sankta Spirito loĝas ek de mia vivdisponigo al Jesuo en mi. Mi estas naskita el la Spirito (komp.: Johano 3,8). Li estas en mi la fonto de la akvo, kiu kirliĝas en la eternan vivon. Mia korpo fariĝis la templo de la Sankta Spirito (komp.: 1 Korintanoj 6,19). Sed tiu ĉi Spirito devas en mi ankaŭ transpreni la povon, min konduki!

Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio” (Romanoj 8,14).

Tiu ĉi mesaĝo pri la leĝeco de la Spirito, pri la vivo en Kristo Jesuo, devus esti dirita ankaŭ al aliaj, kiuj tian sperton ne jam konas. Tio ofte provokas malakcepton. Paŭlo vokas: Estu plenigitaj de la Sankta Spirito. Tial Jesuo diras: „Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj” (Agoj 1,8a).

La potenco de la Sankta Spirito devus penetri el la mezo de la nove aranĝita templo en mi en ĉiujn regionojn de mia pensado kaj agado, tiel ke li povas sin revelacii al la mondo ankaŭ per mi. Mi simple devis pleniĝi de la Sankta Spirito. Tiam mi petis por mi la donacon de kondukado, de profetado, de distingado inter la spiritoj, la donacon sanigi. Nuntempe mi scias, ke la Spirito disdonas kiel li volas. Li havas la kondukon. Temas pri servado en la komunumo kaj por la komunumo. Tiutempe iu juna viro spontane kaj neatendite diris: „La Sinjoro dum la anoncado de Lia vorto enmetos potencon kaj okazos resaniĝoj por glorigi Lian nomon.” Tio ne aŭdiĝis tiugrade kiel preĝdeziro, sed pli kiel kuraĝigo. Pli poste al mi estis klarigite, ke temis pri la vojmontra vorto – unu el la manieroj de la Sankta Spirito agi (komp.: 1 Korintanoj 12,4-10). Nun mi fariĝis pli singarda koncerne tiajn mesaĝojn. Ofte tiel okazas manipuladoj. Mi malpli atentis pri la vortoj en la preĝoj de tiuj, kiuj staris ĉirkaŭ mi, sed mi fariĝis ĉiam pli malgranda, dum la Sinjoro fariĝis ĉiam pli granda. Mi sentis emon levi la Sinjoron.




  1. Alstrebu la spiritajn donacojn

Paŭlo diras: „Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu. Ĉar tiu, kiu per lingvo [glosolalio] parolas, ne al hpmoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn” (1 Korintanoj 14,1-2).

Foje mi estas deinterne movita preĝi, sen havi kompreneblan klarigon. Tiam mi min unuigas kun la Sankta Spirito, kiu ankaŭ en mi preĝas: „Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias kiel preĝi dece, se la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj” (Romanoj 8,26). Post tia preĝo, per kia mi simple preĝas, ke la volo de Dio okazu en al mi nekonata situacio, revenas la paco per la scio, ke mi sekvis la impulson de la Sankta Spirito. Alifoje temas pri la de la Sinjoro kondukita kontakto kun certa homo aŭ super la konkreta tasko.

Tiu ĉi procedo tamen en la kristana vivo ne devas esti izolita aŭ tia serĉita. Ĉiam temas pri vokiteco por spontana kaj konkreta servo sur la korpo de Kristo, kiu venas el fidela sindediĉo: „Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu judoj aŭ grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito” (1 Korintanoj 12,13).

Nia membreco en la korpo de Kristo estas la granda faro de la Sankta Spirito. Jesuo Kristo kapabligas nin tial ankaŭ por la servado je lia korpo ankaŭ per la donacoj de la Spirito. Tiu ĉi servado devas esti portita per Lia amo: „Se mi parolus la lingvon de homoj kaj anĝeloj, se ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo” (1 Korintanoj 13,1).


  1. Ĉe la demandoj pri la spiritaj donacoj oni povas ankaŭ esti disravita.

Ne ĉiu, kiu diras al mi; Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiuj tagoj: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?” (Mateo 7,21-22).

Ankaŭ en spiritistaj rondoj kaj ĉe aborigenoj, kredantaj je spiritoj, troviĝas ritoj kun ekstaza hurlado kaj kun strangaj korpaj moviĝoj. Tie, kie la kondutmanieroj kaj la asertitaj donacoj ne estas konfirmitaj per la vorto de Dio, alvenantaj nur per aparta etoso aŭ de la grupa kondutpremo, kiu tendencas al la homo kaj ne al la sindediĉo kaj timo antaŭ Dio, tie ni devas singarde enketi kaj resti vekaj kaj nin en serioza kazo ankaŭ de tio distancigi.

Jam pli pruvita estas la frukto de la Spirito por elprovi la aŭtentecon de la efikoj de la Spirito. Temas pri la restantaj efikoj de tia agado. Estas la sperto pri la pardono de pekoj, ke do ne troviĝas plu damneco en mi kaj la vivo de Jesuo en mi fariĝas la supera afero. Mi spertas pacon, repaciĝon, Dian amon kaj ĝojon kaj esperon, kiu ne laciĝas.

Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco” (Galatanoj 5,22).

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • 1. La kontrakto
  • 2. Savita per la kredo
  • 3. La bapto en Jesuon
  • 4. Ricevo de donaco de la Sankta Spirito
  • Alstrebu la spiritajn donacojn

  • Elŝuti 335.09 Kb.