Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo5/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

C .Tiel la faro de ĉiu

estos malkovrita

Okaze de la juĝa fajro de Dio tio ĉi estos ekzamenita: „Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon, ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro” (1 Korintanoj 3,12-13).

Ĉu do mia vivofaro de la animprizorgado en tiu fajro povos rezisti? Jesuo diras: „Ĉar sen mi vi nenion povas fari” (Johano 15,5). Ĉiam do unue temas pri la senpera rilato al Jesuo kaj ne pri ia perita rilato. Sed kie restas tiu senpereco de la efikado de Dio kaze de mia servo? Paŭlo povis diri: „Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco” (1 Korintanoj 2,4-5).

Mia prediko tamen fundamentas prefere sur la homa saĝo. Sed la potenco de Dio, kie ĝi estas? Tiu potenco de Dio ne povas esti preparita de iu ajn homa organizo, ĝi revelaciiĝas de Dio sole. Ĝi ankaŭ ne povas aŭtonomiĝi en la eklezio, ke oni tiel povus ĝin manipuli kiel per instrumento.

Nun por mi fariĝis klare, ke mi devas alveni la fonton. Ne mia propra klopodo, ne mia agado estas la decida afero, sed la ago de Dio en mia vivo. La silento de Dio estas la plej granda plago. Neniu vojo estas malfermita por akiri la majestecon de Dio. Samtempe al mi eklumis io, kie en mia vivo estis spertita tia ago de Dio. Kun miaj dekses jaroj en mia ĉambreto, en la vorto de Dio en la kapelo… En tiu ĉi direkto mi povus trovi tiun fonton.

4. Kaptu la savon en Jesuo Kristo


En la tempo de mia serĉado je nova orientiĝo mi estis atentigita pri seminario en Wiener Neustadt. Unu el la partoprenantoj, laborinta pri la televida serio „Wozu glauben” (Kial kredi) de ORF diris al mi post mia prelego: „En Wiener Neustadt okazas seminario, ĉe kiu temas nur pri la Sankta Spirito.” Tio lasis en mia kapo sparki. Mi pensis ĉe mi: Precize tion ĉi vi bezonas. Al vi mankas la potenco de la Sankta Spirito. Mi surprizige ricevis liberan lernejan tagon kaj mi veturis plena de atendoj kun mia paroĥestro kaj kun iu fratulino el la pilgrima loko Maria Taferl tien.




  1. La enkonduka seminario


Mi veturis al tiu aranĝo sen antaŭsupozo kiel juna virkapreolo, kiu ne rekonas jam danĝerojn kaj malamikojn. Por mi estis grave, ke la seminario estis aranĝita fare de la katolika eklezio. Mi opiniis, ke la katolika eklezio estas la garantio por la vero kaj ĝusta kredinstruo. Kun tiu bonintenca fido Dio rigardis preter mia tempo de nescio antaŭen kaj uzis tiun ĉi vojon por min konduki al la savanta evangelio. Ne okazis jam ekscentraj formoj de pieco, kie temas pli pri la karno ol pri la spirito.

Mi estis tie akceptita ĉe ĉiuj partoprenantoj en kortuŝa renkontiĝo. Estis, kvazaŭ ni estus nin jam de ĉiam konantaj kiel bonaj amikoj en la fido. Per kantado kaj spontanaj preĝoj montriĝis ĝojo pri Dio, kiel mi tion ĝis tiam nenie konis. Ni ĉirkaŭprenis unu la alian kaj ni interŝanĝis spertojn pri Dio. Kelkaj eldiris benantan vorton, kio min tuŝis kore. La preleganto montris al ni la spiritan ordon, sub kiu Dio per nia spirito revelaciiĝis.

La Resurektinta laŭ liaj vortoj iras tra la ŝlositaj pordoj de diversaj konfesioj al ĉiuj gefratoj en la fido. Fakte troviĝis en nia grupo partoprenantoj el la katolika kaj la protestanta eklezioj kaj de iu libera kristana eklezio (Freikirche). Tiun ĉi denominacian nomon mi aŭdis mian unuan fojon. Pli poste mi klare vidis, ke la liberaj kristanaj eklezioj estas komunumoj de kristanoj, havantaj la originan atestadon de la Sankta Skribo por la fundamento de sia kredo kaj vivo. Ili ne apogas sin je privilegioj de la ŝtato aŭ je certa evoluigita instruo paralele al la Sankta Skribo. La alpaŝo al tia komunumo sekvas al ĉies individua decido en la fido al Jesuo, ĉar tiu en tio povas realigi sian kredovivon kaj tion ankaŭ volas fari.

Precipe tiuj ĉi homoj el la liberaj kristanaj eklezioj ŝajnis tiel spontanaj, aŭtentaj kaj kormolaj. Ĉu tio venas de tio, ke la korkiĝoj el la apartaj piecaj kaj kredaj praktikoj ĉe ili ne trovis lokon? Ili neniam aperis artifikaj per certa kredkulturo kun siaj historiaj ŝarĝoj kaj misvojoj. Dum iu adora tempo mi rimarkis, kiel antaŭ mi masoniĝis certa spirita blokiĝo. Mia preĝo haltis. Mi diris: „Sinjoro, helpu min transen de tio ĉi!” La aliaj gefratoj subtenis min en mia preĝo. Kaj la muro antaŭ mia spirito estis tiel denove forprenita kaj mi havis denove mian liberon adori Dion. Ĉu temis pri fortresoj kaj raciaĵoj, pri kiuj parolas Paŭlo en la 2-a epistolo al Korintanoj 10,3-6, aŭ temis pri la antaŭsento de io malaŭtenta?



1. Entuziasmigita de Dio

Dum paŭzo inter aliaj preĝis pli aĝa kredfratino pro miaj problemoj kun reŭmo en regiono de mia ŝultro. Ŝi neobserveble staris malantaŭ mi. Dum ŝia konfideca preĝo mi havis impreson, ke nun ĉio en mia vivo venas sur la ĝustan lokon. Ĉia nekontento retiriĝis; miaj pensoj, sentoj, mia spirito enripoziĝis sur sia ĝusta loko. Mi rigardis tra la fenestro en ĝardenon kaj kontraŭ la ĉielo kaj mi longtempe ne movis min deloke. Mi restis en tiu nova realo, en kiu Dio estis al mi tiel proksima kiel la Kreinto kaj la Patro. Ĉi-okaze mi rememoris la vortojn de Jesuo en la evangelio laŭ Johano:

Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li” (Johano 14,23).


2. Agado de Dio trans

ĉiuj limoj

Dum la tagmeza paŭzo mi iris en la ĝardenon iom distance de la aliaj, dirante: „Sinjoro, mi ĝojas, ke Vi estas tiom grandanima, irante ankaŭ al la kristanoj ekster la eklezio katolika. Nun ankaŭ mi volas preni por mi tiun ĉi liberon kaj havi komunecon kun ili. Ja kion ajn vi faras, tio ne povas esti falsa, eĉ se la katolika eklezio tion ne rigardas kun fervoro.” Tiel mia sekureca stato en la katolika eklezio transiris en novan sekurecon kun la viva kredo. Tio estis tiagrada malstreĉiĝo, kaj multaj problemoj, kiuj min ĝis tiam akompanis, defalis de mi. Estis ĝojo, rajti ĉeesti la nove malkovritan ordon de Dio. Tiun ĝojon povis aldone kun mi dividi tiel multaj homoj el diversaj vivofonoj. Nenio troviĝis inter ni, kio estus nin separiganta, kion ni reciproke malakceptus. La ĝojo super la kredfratoj samtempe estis ĝojo je Dio. Tiel en niaj koroj kreskis senĉese danko al Dio, sen ke iu ajn al tio devus esti stimulita. Inter la partoprenantoj regis esperriĉa atendo je ĉio, kio en la sekvaj horoj nin ankoraŭ renkontos.

Retrorigarde mi tamen rekonas, kiel forte tiam estis manipulite per sentoj kaj per la komuneca spirito kaj ĉio dekomence estis interpretita kiel la efiko fare de Dio. Sed vera pento kaj sinturno al Dio tamen ne jam troviĝis fronte de ni. La pento estis substituita per la konfespreno, la sinturno al Dio per publika volproklamo. Tiel cetere okazis sindecidoj por Jesuo, sed ĉu troviĝis ankaŭ konvertiĝoj kun konsekvencoj? Ĉu troviĝis ankaŭ la aspiro releviĝi en Kristo? La komunumo portis la individuon kaj lin konfirmis. La katolikaj misinstruoj povis resti retenitaj, kiel mi ankoraŭ al tio revenos. La sentoj povas la veron de la vorto de Dio surkovri. La sentoj povas la atendatan konvertiĝon malebligi, se la homo en tio tro forte insistas stari mem en la centro.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • 4. Kaptu la savon en Jesuo Kristo
  • La enkonduka seminario
  • 1. Entuziasmigita de Dio
  • 2. Agado de Dio trans ĉiuj limoj

  • Elŝuti 335.09 Kb.