Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo4/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

B. Renovigita serĉado de Dio

Tiel mi malfrue vespere ankoraŭfoje enpaŝis la kapelon, eksidis en la lasta benko kaj diris en la aeron antaŭ mi: „Sinjoro, mi ne volas forlasi la kapelon, ĝis Vi Vin al mi revelacias, kiel tiam en mia ĉambreto.” Mi preparis min por pli longa atendado. En mi viviĝis la vorto „Patro”. Mi diris: „Zorgu pri mi, se Vi estas mia Patro!” Post tio mi eksilentis por aŭdi, kian respondon mi ricevos. Nur post kelkaj minutoj venis al mi la frazo: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon” (Johano 3,16).

Denove venis eldiro, Dio amas ankaŭ min – kiel mi jam travivis tion en mia ĉambreto. Se Li amas la mondon, kiu kontraŭ Dio kondutas malamike, tiam en tio ĉi ankaŭ mi estas konsiderita. Je mia surprizo ankaŭ mi povis kredi tion, kion tiu ĉi versiklo eldiras. Jes, mi estas amata, nome, de Dio. Mi delikate gratis la haŭton de mia mano kaj diris al mi: Se tiel, do ankaŭ mi povas min akcepti, ja mi estas akceptita de Dio. Post tiu ĉi malsato de mia animo mi foriris satigita en kvieto dormi. Tiun konfirmon povis doni al mi neniu sakramento, neniu certigo de iu sacerdoto. Kaj tamen mi ne bezonis tion al mi persvade rediri por tion kredi. Mi lasis tion simple validi. La vorto de Dio havas validon en eternon. „La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos” (Mateo 24,35).

La vorto de Dio havas forton, kian neniu homo el sia propra aŭtoritato povas doni. Tio ĉi venas rekte el la aŭtoritato de Dio.




1. La graveco de la tradicio

Kaj denove mi estis plenkovrita per scio kaj animprizorgaj konceptoj por tiel esti preparita por la animprizorga laboro. La influo super la homojn koncerne ilian kredon estis fascina. Temis pri partopreno ĉe la povo de la eklezio kaj por la eklezio. Tiamaniere devus la eklezia komunumo kreski. Per la servo de la eklezio ĉiu kredanto devus esti prizorgita kaj formita, por ke tiu laŭeble bone sin subigu al la tuto de la eklezio. Mi mem fariĝis totala posedaĵo de la eklezio. Kien la episkopo min sendos, tie do estos mia loko. Por tion plenumi mi ankaŭ ricevus la adekvatan komisiitecon de Dio. Tiel mia fido estis plene orientita al la ĉiama decido de la episkopo kaj al tiu graco de Dio, kiu fluis al mi pere de la eklezio. Mi dronis en tiu eklezio kaj nur plu pere de la eklezio, la papo, la episkopo, la sakramentoj, tiel mi opiniis, mi atingas mian Dion. En tiu enlitiĝo mi unuflanke posedis la plenan garantion fare de la eklezio, aliflanke la freŝa aero de la spirado de Dio iĝis ĉiam pli maldensa. Dio mem ne estis rekte atingebla, ĉar tio estis Dio de la eklezio. Tiel ŝajne ĉio venis de Dio pere de la eklezio, kiu la sola klarigis, kion Dio diris.

Sub la pezo de jarmilojn daŭrinta tradicio mi disponigis finfine al tiu supera instanco ĉiujn finajn decidojn. Tiamniere mi sublume de la II-a Vatikana Konzilio 29-an de junio 1963, okaze de la festotago de Petro kaj Paŭlo estis konsekrita por sacerdoto. La primica festo en mia hejma paroĥo sendis min al nova tasko. Brile alta apreco al mi subite proponiĝis kiel frapo kaj mi renkontis ĝin kun forta kontentiĝo en mia nova idento kiel pastro.


3. La fajra testo

Ĉe ĉiuj miaj pastrecaj agoj mi rimarkis, ke mi ĉiam agis sub la taskigo kaj sub la aŭtoritato de la eklezio. Tio donis al mi la senton de grandega majoritato, kiu staris malantaŭ mi. Tiun ĉi dorsodefendan vandon mi ne volis perdi. Tiel mi klopodis pere de mia engaĝiĝo sur la kampo de instruado, de la porjunulara laboro kaj de la diserva liturgio certigi la aprobaprezon ĉe mia eklezio. Tiel mi volis progresigi la paroĥan komunumon laŭ la spirito de la konzilio, kiu desegnis al ni la idealan bildon de la eklezio. Tio postulis flanke de la kredantoj fortan komutŝanĝon kaj novan orientiĝon. La enhejmiĝo ene de tiu nova eklezia bildo iamaniere ne montris veran sukceson. Ĉio estis trapensita kaj klare formulita, tamen ne vere viva. La liturgio de tiu tempo okazis en la ĉiama nacia lingvo, sed kie estis apud ĉio-ĉi Dio mem?

Kompreneble mi provis vivi ankaŭ mian tute personan rilaton al Dio. Mi preĝis por gvidi mian animprizorgadon dum miaj predikpreparoj kaj mi ankaŭ sentis la proksimon de Dio. Sed pli ofte restis sopiro ol plenumiĝo. Venis ankaŭ reeĥoj flanke de la kredantoj, kiuj min ĝojigis. Nur, vera trapenetro tio ne estis.


A. Agado de mi kiel paroĥestro

Mia dezirego, mem gvidi paroĥon, anoncis sin ĉiam pli forte. Mi volis havi nenian rutiniĝintan paroĥon kun malnovaj tradicioj, tiel estis por mi favora okazo, ke en Golling ĉe Erlauf estis konstituita nova paroĥo. Mi aspiris atingi la postenon de paroĥestro tie. Kiel kaplano de Pöchlarn mi la evoluon de la aferoj tie povis observi unu tutan jaron. Per la formiĝo de la foirkomunumo kaj de la paroĥo mi estis instalita kiel la nova paroĥestro de Golling ĉe Erlauf fare de la episkopo. La tuta loko tion spertis kiel avancon. Regis etoso de novaj perspektivoj. Mia alirmaniero al la homoj vekis novajn esperojn.

Ekregis forta komuneca konscio. Preteco kunlabori en la paroĥo estis granda. Ni komencis per festenoj, dum kiuj oni ĝuis tiun ĉi novan komunecan senton. Eklezia ĥoro, paroĥaj konsilantoj estis preparitaj. Okazis grandskala disdivido de la roloj.

Finfine ni fondis unu aldonan dancgrupon kaj novan societon laŭ la sacerdoto kaj popolkuracisto Kneipp. La preĝejo ricevis artan ekipaĵon fare de profesoro Sepp Mayrhuber per aparta lustrotekniko kaj mozaikoj. Li tion faris kun plena idealisma elano, ja li loĝis ene de la paroĥo. Nova orgeno, paroĥa centro kaj finfine la paroĥejo estis masonitaj. Ĉion-ĉi la paroĥo devis kunfinanci helpe de paroĥaj festenoj, bazaroj kun antikvaĵoj kaj tombolo…



  1. Sub la mezuro

de vorto de Dio


Jam mi troviĝis transe de la enviviĝo en la eklezio meze de socia formadproceso, kiu porekstere ŝajnis sukcesa paroĥa vivo. Tamen tio ne konformis al la mezuroj de la biblia komunumo. Sur kio mia laboro estis konstruita? Mi masonis surbaze de la socio, de la kulturo. Mi masonis surbaze de la eklezio, kiu mem elektis sian grundon. Ĉu vere Jesuo estas la grundo, aŭ tio estas la hodiaŭa „Petrus”, la papo, kun sia episkopa kolegaro? La katolika eklezio alte aprezas, ke ĝi estas konstruita sur Petro. Ĝuste pro tio ĝi ankaŭ fundamentas sur la homa faro. Sed la komunumo de Jesuo estas la faro de Jesuo. Li ĝin konstruas. Paŭlo diras: „Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo” (1 Korintanoj 3,11). Ankaŭ Petro la fundamenton de la komunumo ĉiukaze ne ligis kun si mem, sed kun la roko, t.e. kun Kristo mem: „… al kiu alvenante, kiel al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akceptotajn de Dio per Jesuo Kristo. Ĉar estas enhavate en skribo: Jen mi kuŝigas en Cion bazangulan ŝtonon, elektitan, valoregan; kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita” (1 Petro 2,4-6).

Ĉu do mi kun mia eklezio ankoraŭ staras sur la ĝusta fundamento? Aŭ la arbitreco de la popolo de Dio de Sinajo envenis ankaŭ mian eklezion? Ĉu mia eklezio faris por si propran bildon de Dio kaj alvokas kiel Aarono al festeno por la Eternulo, eĉ se temas pri idolo?

Moseo troviĝis sur la mondo de Dio kaj li ricevis la ordon por la tendo de la renkonto kaj por la diservo. Sed la popolo de Dio ne volis plu atendi Moseon kun la instrukcioj de Dio kaj komencis arbitre starigi propran diservan ordon: „Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo” (2 Moseo 32,5).

Ili ambaŭ, Moseo kaj la popolo de Dio, estis okupitaj pri la sama temo: pri la vivordo de la komunumo antaŭ la Eternulo. Moseo lasis ĝin doni al si de Dio. La popolo laŭ propraj religiaj imagoj mem faris por si tian ordon. Tiu arbitreco de la popolo fariĝis laŭ la juĝo de la Sankta Skribo servo al idolo.

Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta. Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta” (2 Moseo 32,7-8).

Tial Aarono cetere ne estis abolita, sed li devis akcepti la instrukcion de la Eternulo. Malantaŭ tia misdecido ĉiam staras la premo flanke de la misgvidita popolpieco: „Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu popolo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon?” (2 Moseo 32,21).
La demando estas:
Ĉu mia eklezio lasos sin korekti de la vorto de Dio, kiel Aarono lasis korekti sin?

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • 1. La graveco de la tradicio
  • 3. La fajra testo
  • A. Agado de mi kiel paroĥestro
  • Sub la mezuro de vorto de Dio

  • Elŝuti 335.09 Kb.