Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo3/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

Vizaĝo de la Sinjoro

Tiel mi forlasis tiun ĉi altecon de la dio-sperto per la vorto, kaj en la malaltecoj de la vivo mi streĉis miajn pensojn plu. Mia pensado estis tute penetrita de la katolika mondaspekto. Ankaŭ la Sanktan Skribon mi aŭdis nur tra la filtro de la katolika diservo. Tiu ĉiutagaĵo havis palan koloron de la travivaĵo kompare kun la supre menciita travivaĵo. Ankaŭ mi konis la senperan leviĝon de mia koro al mia Kreinto. Mi ŝatis la mallongajn memformitajn frazojn kiel preĝon pli ol la lacigan ripetadon de la parkerigitaj preĝoj. Mi ankaŭ povis konstati la diferencon. Se mi preĝis per propraj vortoj, mia rilato al Dio estis viva kaj senpera. Se mi elparolis la formulitajn preĝojn, ili restis sen reeĥo.


  1. En la kaptiteco de la

katolika pensmaniero

Kiam mi en mia ĉambro legis kaj aŭskultis la vorton de Dio, en mi troviĝis varmo, ĝojo, amo kaj kvieta progreso. Estis la vivanta vorto de Dio. Nun mi denove devis sinki en la vivmedion de mia ĉiutagaĵo. Mi tamen devis denove pripensi la vortojn el la Sankta Skribo. Mi estis senpacienca super tio, kiamaniere ties eldiroj povus esti konkretigitaj ĉe mi. Troviĝis certa promeso rilate mian vivon. Kaj nun tio devus esti rapide efektivigita. Tiu plenumiĝo fariĝus mia vivenhavo. Tiel mi komencis ĉion entrepreni mem. Mi preparis por mi propran koncepton por tiun celon atingi. Sub tiu arbitra povo mi renkontis la priskribon de Paŭlo en ties epistolo al Romanoj 10,2: „… ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio!” Tiu ĉi arbitreco plene korespondis kun la katolika ordo. Mi havis opinion, ke mi fariĝu katolika sacerdoto.

Tiu penso plenigis min samtempe per timo kaj angoro. Mi antaŭsentis la tropostulecon de celibata vivo, la povon de la katolika eklezio super min. Tio ne estis la parolo de Jesuo antaŭ mi kiel tiam antaŭe. Nun mi spertis certan superpostuleman Dion, kiu lasis al mi neniun liberon, kiu promesis al mi samtempe ankaŭ certan povon kaj influon, la fascinon de la hierarkiaj ŝtupoj tien supre. Li ne postlasis en mi ĝojon, amon kaj pacon, sed streĉon, riskon kaj premon. Temis pri la bildo de Dio, de la homoj tiel formita, kiel la Dia popolo tiutempe faris. Farita el oro kiel fascina aperbildo, tamen idolo en la okuloj de Dio.

Sub tiu ĉi premo mi komencis agi. Mi esprimis al miaj gepatroj kaj al mia tuta familio mian opinion, ke mi volas fariĝi paroĥestro. Ankaŭ ĉi-foje ia hororo disvastiĝis super ni ĉiuj. Ili timis, ke en la familion povus bati malfeliĉo, se ili ne akceptus tiun mian aspiron. Mia fratino diris: „Se en ĉiuj tiuj jaroj unu bovino malsaniĝas kaj pereas, tio kostus same kiel la studado de Johano.” Mi esperis, ke miaj gepatroj mian intencon estos malakceptintaj. Samtempe mi diris al mia patro, ke li diru pri la afero al la paroĥestro okaze de la dimanĉa diservo. Kontraŭ ĉiu atendo mia patro parolis kun la paroĥestro. Ĉio komencis ruliĝi.




1. Mia studado

en Horn

En Septembro 1953 mi venis al Horn en la seminarian mezlernejon. Studento de medicino, poste fariĝinta pastro, preparis min por la akcepta ekzameno. En la sentegmenta aŭto Jeep, kun litkovrilo kaj la nepra pakaĵo malantaŭ mi, mia patro, frato, mia paroĥestro kaj mi la unuan fojon veturis transdanuben. Estis kvazaŭ veturo de la tiu ĉi en la alian mondon, pli kun zorgoj ol kun atendoj. La veturilo Jeep estis prunteprenita de la komerca firmao Lagerhaus, kie mia frato estis dungita. Ni estis en Horn enloĝigitaj en iu pli posta kazerno. Mi tuj eniris kontakton kun mia litnajbaro el Supra Aŭstrio, dum ni preparis niajn litojn. Li fariĝis mia bona amiko dum tiu tempo.

Vere „ekzotika” prezentiĝis al ni la filo de persa diplomato. Ni simple lin nomis „Perso”. Li kapablis ruli sin trans 15 litoj, sen fali tra iu el interspacoj. Jam en la unua semajno ni havis la horon de la latina. En tiu nova mondo mi estis pli spektanto ol aganto. Estis por mi klare, ke mi devas investi tutan klopodon por povi naĝi kune. Kiam mi rimarkis, ke mi tamen ne fiaskis, mi tiel ankaŭ trovis firman plankon sub miaj piedoj. Mia rigardo direktiĝis al la horizonto de sukceso, de renomo. Mia vivovojo startis. Mi ĝuis ankaŭ mian ĝojon dum la libertempo en la rondo de multaj amikoj kun samaj celoj. Bone efikis sur mi, esti ŝatata. Intertempe tamen anoncis sin ankaŭ ia nedifinita amimpeto, atendinta esti plenumita. Sed nia atento estis pli kaj pli klare direktita al la eklezia kariero. Episkopoj, eĉ ankaŭ la kardinalo, honorigis nin okaze de la festotago per sia vizito. Intertempe ni estis transloĝigitaj en iaman hotelon en Rosenburg. Oni aranĝis kapelon el ligno. La liturgio atingis siajn pintajn momentojn fare de la eminentaj klerikoj, kie la antaŭe preparita scenaro fariĝis tiel videbla. Sed ĉio-ĉi ne povis ŝtopi certan vakuon, kiu ĉiam denove aperis. Mi preĝis antaŭ la Plejsankta en la preĝejo. Tamen nenia vivsigno revenis. Nun mi komprenas, ke tio estis horora misvojo. Nome, Dio volas esti adorata en spirito kaj en vero kaj ne pere de materia objekto. Mi provis prezenti al Dio ultimaton. Sed ĝi ne estis respondita. Post kvin jaroj, sen devi jaron ripeti, mi faris mian abituron „senbalbute”, do sen ripetekzameno.

  1. Mia teologistudado

en St. Pölten

Nun venis tempo, transpaŝi la sekvan ŝtupon, nome la filozofian-teologian altlernejon en St. Pölten. Ni estis enloĝigitaj en konstruaĵo, nomita Alumnat. Temas pri monaĥeja domo kun arkadoj, interna korto kaj altkonstruita muro. En la unua jaro ni dormis en komuna dormsalo – en nia ĵargono nomita „Gruft”. Baldaŭ ni estis vestitaj per la signo de kleriko, per talaro. Tio okazis en intima ĉeesto de la episkopo en la episkopa kapelo.

En la katedralo ni sidis en la presbiterejo, malantaŭ de ni estis la arte formitaj seĝoj por prelatoj kaj altrangaj pastroj. Desupre pendis orumitaj portretoj de la apostoloj. Por la episkopo tri ŝtupojn pli alte troviĝis baldaheno kun la episkopa blazono, kaj la episkopa seĝo. Tie mi travivis en la episkopaj servoj la tiam pli grandan komunumon de la diocezo ene de la plene ekipita loka preĝejo. Denove mi renkontis sekurecon, kian mi ĝuis kiel eta infano en nia paroĥa preĝejo. Temis pri sekureco, kiu kreskis el certa komuneco. Sed ankaŭ tiu ĉi sekureco ne daŭris. La studado peris al mi parte kaj ŝajne ordigitan tuton koncerne la religian instruon de la katolika eklezio, sed samtempe Dio ne estis ĉeestanta proksime. Ĝuste tio faris min neelteneble soleca. Tiu ĉi soleco ne povis esti forigita eĉ fare de la frateco inter la studkolegoj.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • En la kaptiteco de la katolika pensmaniero
  • 1. Mia studado en Horn
  • Mia teologistudado en St. Pölten

  • Elŝuti 335.09 Kb.