Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo2/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

Ĉirkaŭita de la amo

de Dio


Kiam mi pensas pri mia komenco, tiel mi ĉiam havas fortan impreson, ke antaŭ mi jam iu troviĝis, pensinta pri mi, antaŭ ol mi estis en tiu ĉi mondo. Tio povus esti miaj gepatroj aŭ ankaŭ miaj gefratoj, sed aparte mia patrino dum ŝia gravedo. Pli poste mi legis en la Sankta Skribo:

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo; kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo; antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo” (Efesanoj 1,3-6).


A. Mia infanaĝo

Mi kreskis kiel la sesa infano en kamparana familio. Mia frato tiam jam havis dek jarojn. Mi havis, ĵus naskita, preskaŭ kvin kilogramojn. Mia patrino pro tio spertis grandan plagon. Mia pezo premis ŝian urinvezikon tiom, ke ŝi troviĝis en danĝero veneniĝi de propra urino. Kuracisto konsilis aborton. Sed mia patrino prefere riskis sian vivon ol mian. Kiel la lasta infano mi rajtis longe kuŝi en la sama lito kun miaj gepatroj. Tio peris al mi multe da sekursento. Mia emocia rilato al miaj gepatroj estis pli forta ol tiu de miaj pli aĝaj gefratoj, kio ilin sporade ankaŭ faris iomete ĵaluzaj.

Kiom longe reen mi povas rememori, mi multe kuniĝis kun infano el najbareco, kiu estis je duona jaro pli juna ol mi. Iun tagon ni ĵetis etajn lignobastonetojn en la akvon de la vilaĝa akvorezervujo por estingi fajron. Je tiu okazo mi glitis kaj jam mi troviĝis meze de la akvo. Mi eĉ nun ne scias, ĉu la akvo estis malvarma aŭ varmeta. Per miaj manetoj mi tiris min je herbtufoj supren ĝis mia brusto, sed tiam la herbtufo elsarkiĝis kaj mi denove falis en la akvon. Post la tria aŭ la kvara provo mi jam kredis, ke mi ĉesu batali. Mia ludkamaradino, ŝi ĵus iĝis kvar jarojn aĝa, tenis per unu mano la palison de la ĝardena barilo kaj la alian ŝi etendis al mi. Kaj jam mi povis rampi el la akvo.

Kiel ĝoja mi estis, post kompleta purigado de mia korpo denove povi troviĝi en la lito, diri la preĝon por anĝela protekto kaj plene elripozi. Hodiaŭ mi scias, ke mi rajtas min per ĉiuj miaj preĝoj turni al Dio, la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Li sola posedas la ordonpovon super la anĝeloj. Al Li sola povas esti dediĉita la honoro kaj ne en anstataŭa rolo al Liaj anĝeloj.

Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovŝvelinte per sia karna menso, kaj ne tenante sin al la kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio” (Koloseanoj 2,18-19).

Ek de tiam por mi estis klare, ke la vivo estas donaco. Ja mi delonge povus esti morta.



1. Mia lernejdeva tempo


Dum mia dviga lernejtempo apud la lernado aparte min okupis, kiamaniere akiri en la lerneja komunumo mian lokon. Pro tio por mi estis la interparolado en la lernejo kaj en la lastaj lernejaj jaroj la teatra ludo grava afero. Mi travivis, kiel en tiu granda komunumo mia ŝirmiteco plilarĝiĝis. Tio por mi estis grave. Ja mi travivis ankaŭ terurajn aferojn kiel aviadilalarmon, dresuron en la lastaj militjaroj, la enloĝiĝon de la germana Wehrmacht kaj poste de la rusa soldataro. La postmilitaj jaroj estis apud la tuta primitiveco de la vivo tamen plenaj da espero. Mi havis mian pajlmatracon en la ĉambraĉo de mia avino. Varmigita briko en la lito dum vintraj monatoj, post la jaro 1947 eĉ jam la elektra lumo, tio estis la mejloŝtonoj de nia bonstato. Sed ĉar miaj gefratoj jam estis tiom pli aĝaj, mi povas revoki nur malmultajn momentojn de nia komuna ludado. Ili ĉiuj jam devis labori. Ankaŭ mi laŭeble frue estis taskigita per certaj laboroj, kiel kolektado de la arbfruktoj por elpremi cidron, por balai la korton, la straton, por alporti hejtlignon, por purigi ŝuojn…

Tiom pli grava sekve estis la dimanĉo. Freŝe lavita de la tutsemajna malpuro, vestita dimanĉmaniere, oni piediris al la preĝejo. Survoje oni renkontis aliajn homojn el la vilaĝo, infanojn kaj plenkreskulojn. Per ĉiu kunveno kun aliaj frekventantoj de la preĝejo kreskis la festa etoso. La preĝejo mem estis per sia sava funkcio kaj kun siaj belaj bildoj iamaniere la fenestro en la ĉielon, de kie sentiĝis veni ankaŭ la sonaro de la orgeno. Okaze de la speciale solenaj diservoj la incensa fumo kovris la altaran spacon per bonodora nebulo kaj desur la ĥorejo la tuta preĝeja spaco estis plenigita per solenaj kantoj, akompane de trumpetoj kaj violonoj, ke la ĉielo mem ŝajnis al mi proksimiĝi. Ĉio en mi kunvibris, kvankam mi ne povis kunkanti. Sed mi ĉeestis. Tie mi povis vidi kune la tuton de mia vivspaco. Tie ŝajnis al mi tiutempe la mondo kaj la ĉielo kiel harmonia unuo. Kaj ĉiuj havis lokon ene de tio.

Sed mi estis deprimita, ke kelkaj homoj tie ne serĉis sian lokon. Ili ne venis en la preĝejon. Ili estis eligitaj el la granda savanta komunumo de la loko. Mi sentis kontraŭ ili fortan malfidemon. Ili estis por mi tre fremdaj. Tamen tiu ĉi en si ŝlosita mondbildo ĉiam pli ofte estis ĝenita. Mi devis ĝisvivi, ke troviĝas ankaŭ alia mondo. Dum la misia semajno devus esti alparolitaj ankaŭ tiuj, kiuj jam dum jaroj ne venis en la preĝejon. Do, troviĝis tiaj, kiuj estis ekstere kaj aliaj, estinte interne. Kaj nur ĉe tiuj, kiuj troviĝis interne de la eklezio, la vivo povis esti en ordo.

Sed mi ankaŭ aŭdis susuri, ke unu el la paroĥa konsilio antaŭe en la unua benko apud sia edzino havis aferon ankaŭ kun sia servistino. Tiu devis pri la afero silenti, cetere ŝi estus sian laborlokon perdinta. Ĉiuj scias tion, tamen neniu aŭdacas kun li pri tio paroli. Unu el revenintoj de la orientfronto rakontis, ke li pafis virinon en Ruslando, ĉar ŝi ne donis al li sian lastan havaĵon. La homoj en lia ĉirkaŭo tion aŭdis, sed diris pri tio nek unu vorton. Tiaj cirkonstancoj minacis mian ŝirmitecon forte.

Okaze de la festo de l’Korpo de Kristo la tuta paroĥo marŝis sub la solenaj sonoj de la blovmuziko tra la foirvilaĝo. Estis, kvazaŭ la reĝo Davido kun la ligokesto kaj la Dia popolo defilus pretere. Tio estis la bildo de la granda unueco de la tuta loko. Kaj tamen tiu unueco ne posedis sufiĉan forton en la aliaj tagoj de la jaro. La buboj kunvenis el la tuta vilaĝo por batali kontraŭ tiuj el najbareco. Estis ĉiam pli komplike trovi sian apartenon.




  1. Miaj sekvantaj pensoj


Kaptis min la travivo de soleco. Dum tiaj horoj miaj pensoj vagadis tra la vivo kaj mi rigardis al la ĉielo super mi. Mi emis foliumi en la preĝlibro de mia patrino „Der Weg des Lebens” (La vojo de la vivo), en kiu por ĉiu dimanĉa evangelio troviĝis aparta bildo. Bildoj, kiel Kristo en majesto kiel ĉefpastro, aŭ ankaŭ la malvasta vojo, plena da ŝtonoj serpentinanta supren, aŭ la larĝa vojo, kiu kondukas en la pereon, ili restis en mia memoro. Mi demandis min, sur kiu el tiuj du vojoj mi troviĝas? Mi havis neniun respondon. Mia vivo ankoraŭ ne havis karakteron kaj tamen mi sopiris trovi la ĝustan vojon.

Mi la respondon al miaj demandoj ne trovis plu en la sekureco de la komunumo. Mi etendis min por ricevi la respondon de Dio mem. Apud ĉiuj bonaj komencoj enkreski en la socion de la adoltoj mi tiun vojon ne sekvis plu. Mi serĉis pli ol tion, kion proponis al mi mia ĉirkaŭo. Mi tiam jam havis dekses jarojn. Mi lernis ludi baritonon ene de la blovorkestro. Mi jam rajtis kunludi okaze de kelkaj eventoj. Ĉe mia pli aĝa fratino, kiu estis dungita en iu buĉejo, mi kun la filino de la buĉista familio lernis miajn unuajn dancpaŝojn. La unua bloveto de la amo trairis min akompane de ruĝiĝinta hontiĝeto. Mi trovis min tre senhelpa.

  1. Mia travivo kun la vorto

de la vivanta Dio


Estis dimanĉa vespero. En tiu tago okazis nenio speciala. Mi postenigis min en la mezo de nia kvarangula korto kaj rigardis kontraŭ la vespera ĉielo. La vespera stelo jam estis videbla. Tiam interna voĉo ekparolis al mi: Kio okazos kun via vivo? Ĝuste tio estis mia plej grava demando. Mi vidis mian vivon ankoraŭ tiel malfermita kiel la vespera ĉielo tio estis. Tiu malfermiteco faris min ĝoja kaj samtempe ankaŭ malkvieta. Mi volis tiel forte scii, kiamaniere evoluos mia vivo, kia aspektos la rezulto de mia vivo. Kiu mi estos por la tuta eterno? Kio konsistas mian vivprodukton, kio estas mia neŝanĝebla personeco? Mi rimarkis, ke temas pri tio, ke mi laboru super tiu personeco. Samtempe mi sciis, ke pli forte temas pri mia vokiteco ol pri mia produkto. Antaŭ miaj okuloj aperis la rakontoj pri la vokiteco, misio de Abrahamo, de Moseo, de tiu aŭ alia apostolo. Nun mi volis scii, kio mia misio estas. Se mi mian mision trovas kaj ĝin postsekvas, tiam mi trovas ankaŭ mian lokon en la eterno. Se mi tion ne trovas, tiam mi egalas al falanta stelo, kiu sian lokon ne trovis kaj nun forbrulas. Mi volis mian poreternan signifon trovi. Kaj estis valore ne perdi tempon. Ĉio devas ankoraŭ en tiu ĉi vivo esti ordigita. Tiel mi ricevis klarecon, kiel granda mia vivo fakte estas. Ĝi ricevas gravecon. Mi devas vekiĝi. Ĉio-ĉi filmkuris en mi en sekundoj ĝis la fino. Mi registris ĉirkaŭ mi nenion.

Mi foriris en mian ĉambreon, kiun mi tiutempe jam povis preni por mi sola. Mia avino jam estis morta. Mi tion aranĝis sen trovi por tio klaran decidon. Mi eksidis kaj malfermis Biblion „Pius-Parsch” kaj metis mian montrofingron sur certan teksteron sur la malfermita paĝo kaj komencis tie legi: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas pli ol tiuj? (Evangelio laŭ Johano 21,15b). Mi sentis varmon ĉe mia koro kaj mi havis kortuŝan impreson, ke Jesuo en distanco de metro kaj duono troviĝis ĉe mi, parolante nun al mi. Tiu ĉi vorto estis tiel viva kaj tiel aktuala! Per ĝi mi travivis mian senditecon kaj mi trovis min en la tuto de la kreitaro sur la ĝusta loko. Ĉio-ĉi havis certan eternecan dimension. Mi sentis min beata kaj plena de kvieto, jes, plena de destina forto. Mi restis en sento de sentempeco. Nun mi sciis, Jesuo ests spite sian superecon kaj grandecon tiu, kiu min amas de la tuta eterno kaj min kondukas. Tio estis la mistero, kiu ne venis el miaj pensoj kaj sentoj, sed estis al mi „promesita” en certeco. Tiu realo fariĝis mia hejmeco. Tiel mi en tute alia dimensio havis mian sekurecon, kia antaŭe sur la homa nivelo por mi estis perdita.



2. For de la
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • A. Mia infanaĝo
  • 1. Mia lernejdeva tempo
  • Miaj sekvantaj pensoj
  • Mia travivo kun la vorto de la vivanta Dio

  • Elŝuti 335.09 Kb.