Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo18/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Alpaŝi la homojn

La lasta kaj certe la plej grava tasko, kiun la Sinjoro donis al siaj disĉiploj, diris: „Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita” (Marko 16,15-16). – „Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis” (Marko 16,19-20).

Tiu ĉi taskigo ne povas esti efektivigita sen la senditeco kaj sen la povo de Dio. Pro tio estas skribite:

Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la malproksima parto de la tero” (Agoj 1,8).

Ne estis nur la apostoloj, kiuj tiun ĉi taskigon postsekvis, sed ankaŭ la disĉiploj, kiuj eĉ estis forpelitaj en aliajn regionojn:

Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. Kaj la homamaso unuanime atendis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris” (Agoj 8,4-6).

1. Eliru!
Sub la preparita preĝo kaj aŭskultado al la Sinjoro mi ankaŭ eliras por trovi malfermitan pordon por la bona mesaĝo de la savo, fare de Jesuo. Je mia miriĝo kelkaj vere estis malfermitaj. Unue mi devis instali verecan rilaton kaj komunecon, poste ni ankaŭ povis enpaŝi la vorton de Dio. Dum la interparolo ĉiam la enpaŝo en la vivon kaj same la konkreta praktiko de la kredo estas observataj. Tio samtempe kaŭzas la komencan kredsperton, el kiu sin nutras la intereso por la sekva vojparto. Mi ĉiam denove demandas, ĉu mi rajtas veni denove. Kaj ĉiam estis respondite jese.

Regule vizitas min juna viro. Pliparte li ricevas energion, se ni post elĉerpa interparolo pri kiel formi sian vivon, ni prezentas antaŭ Dio preĝante ĉion, atendante la lumon kaj la orientigon de LI. Li parolas pri tio, kia kvieto lin dum tio plenigas kaj li povas daŭrigi sian vojon plifortigita. Dume li jam preĝas por sia amiko, kiel tio simple venas el lia koro kaj ankaŭ dirante post tia preĝo: „Jen la plej bela donaco, kian vi al mi povis doni.” Lia ĝisnuna pieco lin per tio ne povis regali. Donace li trovis certan manieron de repaciĝo, kian li el sia homa potenco ne povis trovi. Tiaj homoj travivas, ke la Sinjoro troviĝas aktuale kaj vive en proksimo, se oni lin el aŭtenta koro alvokas, kaj li transformas onian tutan vivon. Kio en tiaj momentoj okazas, povas nur Dio scii. Mi ne povas pri tio atesti grandskalajn sukcesanoncojn. Ĉio-ĉi estas la efiko fare de la Sinjoro. Sed temas pri spertoj, kiuj min igas troviĝi tre proksime al la Sinjoro. En tiu ĉi servo mi rajtas lerni, kiel sperti la gvidadon fare de la Sinjoro. Tio estas la beno kaj la granda ĝojo, kio nin en ĉio daŭre tenas kaj lasas nin fari kontinuon.

Ankaŭ la telefonaj interparoloj kaj la korespondado kun multaj, kiuj intertempe legis mian libron aŭ min konis pro miaj prelegoj, ŝtopas grandan parton de miaj tagoj. Tio kondukas min ankoraŭ pli motivite en la preĝon kaj en tiun lukton, por ke mi anoncu la tutan konsildecidon de Dio, la evangelion de la graco de Dio kaj ke mi konduku tiujn homojn al Dio, lia vorto kaj graco, ja Li havas povon superkonstrui kaj disponigi heredaĵon al la sanktigitaj (komp. Agoj 20).

10. Perspektivo

Retrorigarde sur mian kredvojon mi vidas min poetape en false komprenita subordiĝo, en kiu mi ne ĉiam sen malhelpo povis postsekvi mian profesion, ĉar iu alia volis min subigi laŭ siaj arbitraj imagoj. Tiel mi dankas mian Dion kaj Patron, ke Li min ĉiam denove liberigis el falsa humilo kaj donis al mi kuraĝon de libero postsekvi la vorton de Li. Estas mia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu min alvokis kaj min ankaŭ volas formi por sia servo.




  1. La vojo de la fido – kiel

la obeo el la fido

Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kein li iras” (Hebreoj 11,8).

Per la fido obeema trovis Abrahamo sian lokon antaŭ Dio kaj atendis je la promesoj. Li ricevis la povon, ĉar li prenis por fidela tiun, kiu la promesojn al li donis. Li prenis sin por fremdulo kaj sen la ŝtatanecaj rajtoj sur la tero kaj sopiris je la ŝtataneco en la ĉielo. Tial Dio ne cedis sin mem nomi lia Dio, ja Li preparis por li la urbon, la ĉielan Jerusalemon.

Tio ĉi estas la bazaj linioj, kiuj ankaŭ por mia fido estas la ruĝa fadeno. El tiu ĉi fono oni evas la titolon de tiu ĉi libro En la erupto de la fido… finfine kompreni. Temas pri la erupto, kiu ne estis tiom kaŭzita fare de iu homa agado, sed fare de la alparolebla Dio, kiu inter multaj ankaŭ min prenis en sian servon. Ĉar mia senditeco venas de Dio, mi rajtas malpli alpreni sendecon donite de la homoj, kiuj Dion ne konas. Pro tio en la mezo troviĝas la libro de la vorto, kiu okupis plene mian koron: MI VOLAS VIAN OBEEMON. La obeemo, kia decas por la Sinjoro, ne rajtas esti dividita kun la pretendoj de la homoj. La obeemo al la homoj ĉiam restas la al Dio subigita obeo. Tio povas portempe ankaŭ konduki en solecon, tamen ĉiam denove en animan komunecon kun tiaj, kiuj Dion povas ame koni kaj Lin servi.

Ni vivas apud la tuta plago en la tempo de la plenumiĝo de ĉio tio, kion Dio per la buŝo de la profetoj anticipe anoncis (komp.: Agoj 3,18). En tiu ĉi tempo ni estas vokitaj, nian opinion pri Dio ŝanĝi; pri Dio denove pensi tiel bone, kiel Li vere estas. Ja lia vereco kaj efektivigopovo devus nin denove difini. La mesaĝo de la evangelio restas: La ĉiela regno alproksimiĝis. Ne temas do nur pri punktuala savo, sed ankaŭ pri nova vivmedio, ene de kiu la Spirito de Dio alprenas la superregadon. Tiam ankaŭ la tempo de la revivigo venos de la apero de la Sinjoro (komp.: Agoj 3,19). El tio fariĝos nove spertata ĝojo pri la agado de Dio en nia vivo, kiu efektivigos novan kunligitecon inter ni, ene de kiu multo estos portata de la amo.

  1. La sinrevelacio

de lia komunumo

Kiam nia vivo estos lumigita de la atendo de la manifestiĝo de Jesuo, de la restaŭro de ĉiuj aferoj, pri kiuj parolis la profetoj jam de ĉiam (komp.: Agoj 3,21), tio restos lia komunumo. Mi malpli supozas fortan ondon de konvertiĝoj tie kaj tie aŭ ian duan reformacion, sed mi supozas la manifestiĝon de lia komunumo en la tempo de la plago kaj elprovo, kiun la Sinjoro por si preparas kaj ĝin alprenos enĉielen. Same, kiel dum la pentekostaj tagoj neniu katolika aŭ ortodoksa aŭ evangelia komunumo aŭ io simila troviĝis, tiel ankaŭ okaze de la elpreno de la komunumo per Jesuo neniajn tiaspecajn markojn por sin identigi prezentos la komunumo. Lasu ni nin restaŭri en tiu origineco, kiel de Dio ĉiam volite. Paŭlo elparolas tiun misteron de Dio tiel:

Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo; kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multnombra saĝeco de Dio, laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li” (Efesanoj 3,8-12).

Ni homoj estas vokitaj penti, nove pensi akorde kun Dio, nin konverti al Dio, veni sub lian kondukon kaj ĝisatendi la alvenon de Jesuo. Ĉion alian faros Dio, kelkion ankaŭ per la graco, kiu por ni ne restos senefika.


Kiel forte en niaj tagoj la atestado pri la Sankta Skribo estos nove serĉata kaj ankaŭ trovata, la viva diosperto per la fido en Jesuon. La prilaboro de la biblia instruo estos multloke farita ĝenerale alirebla, kiel same ankaŭ la reciproka atestinterŝanĝo survoje al la celo kreskas. La aŭtentaj kaj la malaŭtentaj aferoj povos esti ĉiam pli klare distingataj unu disde la alia.
Sed la finfine komuna afero estas kaj restas la korpo de Kristo, tiu unu komunumo de Dio, kiu kunvenas en iu ajn loko. „Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj, kaj ĉiuj estas trinkigitaj en unu Spirito” (1 Korintanoj 12,13).
El tiu ĉi kompreno ankaŭ eliros neniu difinita kreddirekto. Ne malmultaj kun rajto vivas sub la konduko de la Sinjoro, sen serĉi certan kreddirekton. Grave estas, ke ĉiu trovas la puran vorton de Dio kaj la plenan kredobeon kaj kondukadon fare de la Sankta Spirito en sia komunumo trovas kaj povas tion dividi kun la aliaj. Se iu tion ne trovas, bonvolu survojiĝi kaj iri la vojon kun la Sinjoro. Tiu ekkonos la vojkamaradojn.
Konsiderante ĉian spondanecon kaj malfermitecon restas la marko de la insisto kaj ordo kiel sana signo de certa komunumo. Paŭlo praktikis certan koncepton de sia instruo kaj ordon de la komunuma vivo (komp.: 2 Tesalonikanoj 2,15), sed ankaŭ disdonon de la taskoj al unuopaj kunlaborantoj (komp.: 1 Korintanoj 16,10-18). Tiel ia organizaĵo, adaptita al la ĉiamaj tempaj cirkonstancoj, tamen estas al la biblia instruo konforma praktiko.
Koncerne la demandojn pri la reciproka konduto (Romanoj 12,3-21) estas bezonata komuna kapablo kunporti, per kiu oni prenas unu la alian per amo. „Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem. Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo pro tia bono, kia taŭgas por edifi” (Romanoj 15,1-2).
La eta grego (Luko 12,32) restu orientiĝinta al la disĉipleco sur la fundamento de la vorto de Dio kaj sur la kresko de sia komunumo, per kiu la tuta larĝo de ties efikado montriĝu.
La komunumo havas Jesuon Kriston por sia kapo kaj la Sanktan Spiriton por sia konsilanto. Ĉiuj aliaj servoj en la komunumo estu kiel la gractalentoj subigitaj al la Sinjoro. Sed tiaj servoj estu en la komunumo ankaŭ rekonitaj kaj estimataj.
Ĉia servo en la komunumo, ankaŭ tiu de la pastoro, de la instruisto … estas parto kaj tiel bezonanta kompletigon per la servo de ĉiuj membroj. „Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de dono de Kristo” (Efesanoj 4,7).
La celo de la komuna servo en la komunumo sub la kapo Jesuo estu la kresko de la kopo ĝis ĝia memedifo en la amo (Efesanoj 4,16).
Nun al Tiu,

kiu povas tre abunde fari,

super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi,

laŭ la potenco, kiu energias en ni,

estu gloro en la eklezio

kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj

por ĉiam kaj eterne.

Amen”

Efesanoj 3,20-21




C. Kaptu la savon!

Estimata leganto! Nun antaŭ viaj okuloj troviĝas mia vivatestado, la kuro de mia ekpreniteco fare de Jesuo. Mi ne deziras tiun ĉi libron fermi, sen vin motivigi, ke ankaŭ vi mem malfermu la pordon por Jesuo. Li estis levita sur la krucon kaj per la resurekto, por ke ĉiu, kiu en lin kredas, havu la eternan vivon. Vi ricevas vian partoprenon je tiu vivo, se vi vin deturnas de ĉia sendieco, alprenante Jesuon via persona savanto kaj Sinjoro, kiel ankaŭ la Patro lin estis sendinta. Vi povas tion esprimi per sekva preĝo:


Sinjoro Jesuo, ankaŭ mi scias pri mia manko,

pri miaj personaj pekoj

kaj pri mia perditeco, estante sen vi.

Mi vivis ĝis nun sen vi.

Jen LA peko, kiun mi antaŭ vi konfesas.

Mi dankas vin, ke vi min tiel amis,

ke vi oferis vian vivon.

Hodiaŭ mi dankeme alprenas vian savservon,

mi vin alprenas kiel mian savanton kaj Sinjoron.

Venu en mian vivon kaj min konduku!

Vi staras antaŭ la pordo de mia vivo

kaj frapetas sur ĝin.

Mi nun min al vi malfermis, por ke vi min

allasu al la tabla komunumo de la vivo.

Estu danko al vi el mia tuta koro!

Vi estas mia paŝtisto, nenio al mi mankos.

Amen.

Se vi faris tiun ĉi decidon kaj en ĝi fidele restas, mi bondeziras al vi pro via NOVA VIVO en Kristo Jesuo. Konstanta konfida pensdialogo kun LI en preĝo kaj daŭra konsidero de la vorto de Dio, kion vi ĉiam denove laŭeble konsumu, kaj la varmkora komuneco kun la gefratoj en kredo, kiuj same konas Jesuon, lin amas, estas la plej bona nutra bazo por tiu ĉi nova vivo, kiu faras onin feliĉa.

***


Postvorto

La aktualeco de tiu ĉi libro dum lastaj jaroj kreskis. La vorto de la Sinjoro al Jeĥezkel faras min trafita:

Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos el mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo. Kiam mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto; tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano” (Jeĥezkel 33,7-8).

Ni devus klare diri, ke Dio estas konkreta kaj viva, kiun ni rajtas alvoki, kiu pardonas nian tutan kulpon kaj nin prenas en sian rilaton kaj nin renovigas.

La skribistoj kaj fariseoj demandis al Johano: „Kiu vi estas, pro kio vi baptas, en kies povo vi tion faras kaj instruas?” Ili serĉis ĉe li nur homan aŭtoritaton. La spiritaj gvidantoj ricevis tiutempe sian komisiitecon de la povuloj de tiu ĉi mondo. Eĉ la ĉefpastro estis instalita fare de la romia okupacia povo.

Tiel ili la proponon de Dio malakceptis kaj ne partoprenis en tio, kio faris la mesaĝon de Johano Baptisto, nome malfermiĝi por la regno de Dio, por la alveno de la reĝpovo de Dio, penti kaj konverti sin al Dio. Ili restis kontentaj pri si mem per sia memjusteco sen Dio.

Vere troviĝis templo, troviĝis diservoj en tiu templo, okazis kunvenadoj en sinagogoj, la legadoj en la Sankta Skribo, okazis eksplikadoj de la Skribo. Tamen estis Johano Baptisto sendita, nome de Dio mem. Troviĝas certa servo, per kiu Dio parolas per ŝoka maniero, alimaniere ol oni estas alkutimiĝinta – kompreneble ĉiam en rilato al la revelacio, al la tuta Sankta Skribo. Tiu parolo de Dio estas la granda graco por ĉiu en nia tempo. „Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, kiel en la tago de la tento en la dezerto” (Hebreoj 3,8).

Neniu alia aparteno havas tiel larĝajn konsekvencojn, kiel la aparteno al Jesuo Kristo, kiu estas viva, resurektinta kaj kiu estas la kapo por la korpo, kiu por li estas la komunumo. En ĝin ankaŭ mi estis prenita – ne per suĉula bapto – sed, kiam mi min deturnis de mia ĝistiama vivstilo kaj mi alprenis Jesuon per savodona kredo kiel mian savanton kaj Sinjoron.

Tiu alpreno, plenigita de la fido, estis realigita, kiam mi min devige ligis kun mia Sinjoro Jesuo Kristo. Kaj tiel mia kredkonfeso estas: „Jesuo Kristo estas la Sinjoro je la gloro de Dio Patro” kaj ne plu „romkatolika”, ne „evangelia”, ne „ortodoksa”, ne „anglikana” aŭ ia ajn cetere. Mi apartenas al la Sinjoro kaj mi rajtas min identigi kun li.

Paŭlo diris: „Mi kredas ĉion, kion Dio parolis per la profetoj kaj per la Leĝo tra la Sankta Spirito”, antaŭ ĉio, kion li per sia Filo parolis al ni. Estas skribite en la Sankta Skribo. Tiel ni volas nek por unu piedspuro forlasi la Sanktan Skribon, sed ni volas resti sur la grundo de nia kredo, sur la fundamento de la apostoloj, reteni tiel la instruon de la apostoloj en la Sankta Skribo.

La komunumo, al kiu mi apartenas, ne estas konstruita surbaze de tiu aŭ alia homa persono, ankaŭ ne sur Petro, sed sur Jesuo Kristo, la fundamenta ŝtono, kiu ligas ĉion. Kaj neniu povas meti alian grundon, kiu estis metita, krom Jesuo Kristo. Sur lin indas plukonstrui, sin enkonstrui, por ke ni fariĝu la templo de Dio, kie Dio ĉeestas, kie la Spirito de Dio agas kaj Dio en li apoteozita estas laŭ la maniero, kiu Lin decas. Multaj aferoj el la pagana mondo enfluis kristanecon, ĉar ne okazis konvertiĝo. Tiel naskiĝis la falsa eklezio. Ĉu ni pro tio ne havas elireblon el tiu ĉi blinda strato?

Tamen, estas eble returni sin al la Sinjoro, ĉion antaŭmeti antaŭ la Sinjoron kaj alpreni la ordon, kiun la Sinjoro donas kaj laŭ ĝi vivi. Jesuo diras: „Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, (nome, per religiaj tropostuloj) kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza” (Mateo 11,28-30). Komparu ankaŭ: Agoj 15,10.

Ni observu la patrinon de Jesuo laŭ lia korpo, Marian, kiu el sia kredobeo permesis, ke okazu, kion Dio diris pri ŝia vivo kaj poste ŝi diras al la homoj: „Faru ĉion, kion li – la filo de Dio – al vi diras!”

Tiel ni konsentas kun Maria, ke ne estas en ordo, se ni atribuas al ŝi la gloron, kian nur Dio meritas. Kaj pro tio ni ne ripetas la praktikon, doni al Maria gloron kiel al reĝino de la ĉielo, ja unu nura estas la Reĝo, la Sinjoro de la sinjoroj, Jesuo Kristo. En la Malnova testamento troviĝas parolo pri certa reĝino de la ĉielo, pri la pagana diino de fertileco Semiramis. Ni ankaŭ ne dividas la opinion, ke ni devus konsekri nian koron al Maria, kiel la papoj faris.

Paŭlo diras: „Ĉio apartenas al vi, sed vi apartenas al Kristo (komp.: 1 Korintanoj 3,21-23) – kaj al neniu alia krom al Kristo.” Kiu Dion ne serĉas, tiu Dion ne trovos, tiu restas ene de la kreitaro, ene de la substituaĵo de Dio. Kaj tio estas la idolana servo. Dio diras: „Se vi estas en plago, alvoku min” (komp.: Psalmo 50,15). Kaj tiuj, kiuj la nomon de la Sinjoro alvokos, estos savitaj!

Tiu ĉi libro pritraktas la efikadon de Dio en nia vivo, en la homa vivo, kiu estis tuŝita de Dio kaj tiel trovis vojon sub la gviado de Dio. Sur tiu vojo postuliĝas nepraj plibonigoj, kiuj en siaj konsekvencoj fariĝis videblaj tiel, ke mi ĉesigis mian servon de paroĥestro.

Nome, en la tuta Sankta Skribo troviĝas neniu mencio pri konsekrita sacerdoteco, kiel mi tion praktikis kiel la katolika paroĥestro. Ni havas mirindan ĉefpastron, kiu sian pastrecon efektivigas en la regiono de la plej sankta areo antaŭ la trono de Dio en la ĉiela mondo, kiu sur la tero bezonas neniun anstataŭanton, ĉar la decidaj aferoj okazas antaŭ la vizaĝo de Dio.

Kiam ni kunvenas antaŭ la Sinjoro, ni rigardas supren al la inicianto kaj finplenumanto de nia kredo, al Jesuo Kristo. En la fido ni ricevas la antaŭpagon de la heredaĵo; ni levas Dion en nia adorado kaj dankesprimado. Ni aŭdas la promesojn de Dio kaj liajn instrukciojn en la Sankta Skribo kaj ni petas ĉe Li por la adekvata rekono de Lia volo en nia ĉiutaga vivo.

Ĉar la homo ne estos savita per la sakramentoj, sed per sia kredo, se ni fidas al Jesuo, por kio li estis sendita de la Patro. Kaj li venis, por ke neniu estu perdita, sed ke ĉiu, kiu en lin kredas, havu la eternan vivon (komp.: Johano 3,16). Do ĉiuj, kiuj en lin fidas – tio diras, lin tiel alprenis, kiel la Patro tion volas – ricevas la dian vivon, la eternan vivon, kiu ne konas plu morton, ne konas plu pekon, malsanon, ke do estas sana, estante fonto, fluanta en eternon.

La alstrebo de la homoj unuiĝi ofte estis ribelo kontraŭ Dio, kiel ni vidas tion kaze de Babelo, kie tekstas: „Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero” (1 Moseo 11,4). Tiaj turpintoj en la ĉielo estas la bildo de la homa religieco. Kaj foje ili kunfalas dum unu nura horo.

La evidenta restaŭro de ĉiuj aferoj okazos fine de la tempoj. Tio okazos sub majesta juĝo fare de Dio. Sed mi atendas meze de ĉiuj plagoj en la fina tempo ankaŭ klaran revelacion de la komunumo de Jesuo. La vojo al tiu revelacio helpe de Dio kondukas nin tra la efektivigo de la promesoj de Dio, kiun antaŭvenos nova sentivo pri Dio kaj homoj, orientiĝo reen al Dio kaj la pento kaj la sperto de la pardono de pekoj. La disĉiploj demandis Jesuon antaŭ lia ĉieleniro: „Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?” (Agoj 1,6). La respondo de la Sinjoro estis, ke ni la tempolimon, kiun la Patro por tiu restarigo difinis, ne konas. Sed per tio li ankaŭ diris, ke venos tempa limo, kiam tio ĉi tamen okazos.

Dum nia generacio post preskaŭ du jarmiloj la 15-an de Majo 1948 la sur ĉiuj kontinentoj dispelita Izraelo denove estis kunvenigita por esti unu nacio, kaj restarigita estis propra ŝtato Izraelo kaj Jeruzalemo fariĝis la ĉefurbo kaj la sidejo de la registaro. Ĉu tio ĉi ne estas jam la signohava lumiĝo por la restarigo de la regno Izraelo, kian Dio faros en gloro? Jesuo sanktigos sian komunumon, la fianĉinon de Kristo, kaj ĝin purigos per la akvo de la vorto de Dio, „por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, por ke li starigu ĝin antaŭ sia glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta” (Efesanoj 5,26).

Tiu ĉi procedo ne povas esti organizita memvole fare de la homoj, kiel oni pova organizi reformacion aŭ ekumenisman unuiĝon. Tamen ni rajtas esperi je la procedo de la purigado kaj por ĝi preĝe peti pere de nia tute persona konvertiĝo kaj refreŝigo, kiu estos al ni donacita.

Mi havas certecon, ke Dio ĉion venigos al sia celo, kiun Li antaŭanoncis. Tio estas la espero, kiun Dio donis, kaj tio fariĝis ankaŭ mia espero en tiu ĉi libro.


Aldonaĵo

(La konsekra dokumento de pastrigo en esperanta traduko)

Franzisko


PER LA GRACO DE DIO KAJ DE LA APOSTOLA SEĜO

EPISKOPO DE ST. PÖLTEN


Agante en la fido ni surbaze de la antaŭmetitaj kontroldokumentoj en la jaro de la savo mil naŭcent sesdek tria, la 29-an tagon en la monato Junio, la estotago de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo laŭ la rito de la sankta roma eklezio nian amatan

J o h a n n e s R a m e l,

la diocezan disĉiplon de la episkopa sacerdota seminario, la diakonon, elprovita sub la ĉeesto de la Sankta Spirito starigas en la pozicion de

SACERDOTECO +)

Tion ĉi ni konfirmas per la propramana subskribo kaj per nia sigelo valida.

El nia dioceza sidejo ĉe la sankta Hipolito en Aŭstrio, la 29-an tagon de la monato Junio en la jaro de la Sinjoro 1963
+ Franziskus Zak

Episkopo
+) En la latina origina dokumento „PRESBYTERATUS“ –, kio laŭvorte signifas „la presbitera servo” kaj ne la sacerdoteca servo. Ĉi tie oni vidas, ke tra ĉiuj jarcentoj eĉ en la roma katolika eklezio ekzistas faka esprimo por konsekrita sacerdoteco.

Aliaj publicaĵoj

(en la germana lingvo):



Brief eines ehemaligen Pfarrers

an seinen Schulfreund


Selbstverlag, Pb. 48 ISBN 3-9500771-1-1

VIDEO
Der Aufbruch eines Pfarrers

aus der Röm. kath. Kirche

Alphaplus W. Bartl, Gmunden,


Kontaktadreso:

Johannes Ramel

Neudastr. 10

A-3375 Krummnussbaum
Tel +43 (0)2757 – 84 31

E-Mail: ramel.johannes@utanet.at

web.utanet.at/johannes.ramel


1 Ĉi tie la vorto „evangeliisto” ne signifas la skribiston de unu el kvar evangelioj, sed la anoncanton de la evangelio, kiaj aperas ĉe aŭtentaj kristanoj ĝis niaj tagoj kaj ili aperos ĝis la dua alveno de Kristo – rim. de trad.



1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • 10. Perspektivo
  • La vojo de la fido – kiel la obeo el la fido
  • La sinrevelacio de lia komunumo
  • C. Kaptu la savon!
  • Postvorto
  • Franzisko

  • Elŝuti 335.09 Kb.