Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo17/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Ili kunvenadis en domoj

(Romanoj 16, 5)

Dum longa tempo mi estis allogita en aliajn lokojn kun pli grandaj kunvenoj. Se iu estis alparolebla pri la temo kredo, mi tiujn stimulis simple kunveni. Samtempe mi estis klopodanta tiujn, kiuj komencis kredi, kunvoki en niaj domoj surloke. Tamen tro rapide tiuj kristanoj estis engaĝitaj en aliaj lokoj rilate kredon. La densa programo engaĝis ilin tiom, ke ili por sia hejma loko ne plu estis malfermitaj.




1. Enhejmiĝo en la fido

Mia edzino tamen tuttempe en niaj domkunvenoj vidis sian hejmiĝon, kiu sin montris en ordo. Ni rimarkis la benon en nia rilato ĝuste pere de tiu esti-unu en la kredo. Ĉio devus esti el la komunaj trovoj en la vorto de Dio prenita kaj vivata. Ŝi havis embarason antaŭ alpreno kaj manipula direktado fare de aliaj; garantii por la finance troigitaj projektoj, kiujn la homoj por siaj gvidaj pozicioj elravis. Ĉio, kio misevoluis al certa teatraĵo kaj kio ĝenis nian pozicion antaŭ la Sinjoro, fariĝis misa afero kaj por ŝi skandalo.




2. La misio venas el Jesuo

El tiu spertofono mi rimarkis, ke mi dum jaroj permesis al mi forŝteli la alvokitecon por mia kredserva agado en la propra vivloko. Multaj volis en mi vidi adepton, kiu luktos por ilia afero kaj mi mispaŝis en la falilon. La voko de la Sinjoro estis supervoĉigita per la homa varbado. Kiel Jesuo ĉiam venis al la homoj de sia Patro kaj li ne permesis sin devigi fare de la homoj, tiel ankaŭ ni devus atenti, ke nia eliro ĉiam okazu el nia ligo kun la Sinjoro en preĝo kaj konforme al liaj instrukcioj. Tiel ni invitis la gefratojn en nian domon por atingi viglan interŝanĝon de la kredspertoj, travivon de la aminda komuneco kaj por havi reciprokan subtenon en la kredo kaj en la preĝo. Ĉiu partoprenanto devus kunpreni sian Biblion kaj sin kompreni kiel la kunportantan helpe de la donaco de la graco, kia al tiu estis donita. Ni interŝanĝe servis unu la alian ĉe la vorto, kio aldone ankaŭ estis interkonsentita.



3. Eta grego

Tiaj domkomunumoj devus ankaŭ ĉiam pli ricevi helpon, por ke ili estu akompanataj sur la vojo de la biblie akordigita komunumo, en kiu la ĉiamaj servkontribuoj de la unuopuloj estu alprenataj. La nove konvertiĝintaj estas ankoraŭ profunde kundeterminitaj de la antaŭmetitaj strukturoj de la ĝistiamaj grandaj eklezioj, kaj tiu ĉi pensmaniero rapide kaŝrevenas. Temas pri buroeska pensmaniero, laŭ kiu ĉio estas pripensita kaj decidita fare de certa organizaĵo. Temas pri transiro de la kunvenada stilo el la dom-kunveno en la bazilikan kunvenon. Baziliko estis publika konstruaĵo, en kiu la pagana reganto rezidis kun sia povo. Tio fariĝis la modelo por la kristanoj, kiuj jam troviĝis sur la misa vojo al la katolika eklezio. Oni simple anstataŭis la bildon de la cezaro per la bildo de Kristo-Pantokrato (Kristo kiel la mondreganto, sidanta sur la ĉielarko). Sed trono estis starigita ankaŭ por la episkopo, kiu, koncipita la reprezentanto de Kristo an la reganta senco, aldone kun la paganaj signaĵoj de mitro (la episkopa ĉapo en la formo de la fiŝkapo), kian antaŭe portis la sacerdotoj de la kulto de la fiŝdiaĵo Dagono.

Tiel la gefrata kunveno transformiĝis al kunveno, strukturita laŭ la regpovo. Ju pli granda tia kunveno estis, des pli da intereso, fascino kaj povo ĝi akiris. La tento de la povo estis la baza tento de Satano, adresita al Kristo. Kaj tio restos ankaŭ la plej granda tento por la komunumoj. Ĉiam temas pri tio, pretendi la venkon kun la perfektiĝo helpe de propra povo. Ĉe tio estas serĉata ankaŭ la propra konfirmiteco. Oni volas ŝpari al si la vojon de la insisto kaj elprovo.


4. Kreski en grundfesteco

El tiu ĉi fono la komunumo en la domo estas la sana formo de la vojo maturiĝi. Tie, kie la Sinjoro troviĝas en la mezo, ĉar neniu alia staras bare survoje; kie la gvidado fare de la Sankta Spirito estas serĉata, ĉar ne troviĝas ankoraŭ iu, kiu estus ĉion antaŭpreparinta, antaŭdecidinta kaj stirinta; kie oni praktikas la reciprokan servon, ĉar ankoraŭ neniu unudirekta trako de la servado inter la prizorganto al la prizorgato troviĝas; kie okazas interŝanĝo, ĉar ĉiu rajtas ion kontribui kaj tion ankaŭ laŭeble faru. Tiel ne estu konflikta temo, ke ankaŭ en pli grandaj komunumoj la samo povas okazi kaj ankaŭ fakte okazas.




5. La rilatoj de la korpaj membroj

La ligiteco de la komunumo en diversaj lokoj estas certigita per la kapo kaj la subtenantaj artikoj (la reciproke sin subtenantaj servantoj kun la servotalentoj) en la korpo:

El kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per la energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo” (Efesanoj 4,16).

Tiuj artikoj ne estu forpuŝitaj, sed ili estu akceptitaj sur siaj lokoj. Ĉe tiuj komunikaj punktoj la tuta korpo estas kunligita. Tiel simile okazas ankaŭ en la tutmonde troviĝanta rilato inter la disĉiploj de Jesuo. Estas bone, se la mano estu elstreĉita tutglobe, sen aspiri la regadpovon.

Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon. Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikis inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta aŭ kurinta” (Galatoj 2,1-2).

La falsaj fratoj foje volas ion eldevigi de la aliaj (Agoj 15,1-2). Tiel ili povas praktiki super la komunumoj sian povon, sufokanta la spiriton. Ili volas bari la alirvojon al la veraj kolonoj. Ili ne konsideras ĉiam tion, kion efektivigas la Spirigo de la Sinjoro, sed ankaŭ la intereson de sia influo. Al tiaj falsaj fratoj estis disponigita ankaŭ la apostolo Paŭlo:

„… sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu” (Galatoj 2,4). Sub tiujn, kiuj do nian liberecon en Kristo spionas, nin sklavigas, ni ne rajtas nin tro rapide disponigi:

Al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi” (Galatoj 2,5).




  1. La kolonoj, kiuj rekonas la gracon

Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado) – tiuj valoruloj nenion aldonis al mi; sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido (ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj), Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo” (Galatoj 2,6-9).

En tiuj sanaj rilatoj la unua rigardo serĉas, kiamaniere la Sankta Spirito agas en la unuopuloj. El tiuj efikoj venas la aŭtoritato, kiun donas la Sinjoro, estante registrita kaj en la komunumo agnoskita.

En Jerusalemo troviĝis rondo da valoraj, da kolonoj, kiuj ne estis disigeblaj. Sed ili ankaŭ konstante estis ligitaj kun la kompleta komunumo. Tie estis trovita mondlarĝa konkordo per la disvastigo de malfermaj demandoj ankaŭ antaŭ la presbiteroj kaj la tuta komunumo, rigardĵete al la efikado de la Sinjoro kaj per la atestado de la Sankta Skribo (La agoj 15).



  1. Tamen nenia blanka ĉeko

en la aferoj de la fido

Tamen eĉ tiaj kolonoj kiel Petro, Jakobo kaj aliaj povis misiri (Galatoj 2,12-13). En tiu interligo diras Paŭlo:

Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero el la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj” (Galatoj 2,14).

En tia tikla situacio bezoniĝis lukto por la konsekvenca vekiĝo super la fido. Nia tempo troviĝas en danĝero, ĉion lasi al organizaĵoj. La organizaĵoj estas bona helpilo por atingi celojn. Tamen ili devus servi nur kiel bona helpilo por la estraro, kiu kiel fidindaj elpruvitaj gvidpersonoj kaj gardantoj tenas siajn okulojn malfermitaj por la efikoj de la Sankta Spirito, fortigante tiel la komunumon laŭmezure de sia servtalento.



8. Postenigita fare de la Sinjoro

La gvidado fare de la Sinjoro do restis konstante en la antaŭa loko. Se oni ĉesas koncerne la demandojn pri gvidi konsulti unue la Sinjoron, tiam restas nur plu la homa gvidkapablo. Pro tio super neniu estu tro rapide metitaj la manoj, se la Sinjoro sian konfirmon ne jam donis.

Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj” (1 Timoteo 5,22). La antaŭregado de la Sinjoro estu atestita per lia konfirmo.

Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi por profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas” (1 Timoteo 4,14-16).

Tia aŭtoritato maturiĝas laŭ la atesto de la Sankta Skribo subgvide de la Sankta Spirito prefere en la cirkonstancoj de la preĝanta komunumo. Tiu aŭtoritato povas nerimarkite memstariĝi en certa organizaĵo kaj tiel ĝi venas en danĝeron, sin mem disigi for de la komunumo. Tiel estiĝus denove hierarkio, kia sin komprenas en la grandaj eklezioj en la senco mem esti la eklezio, pretendante la arbitran plenpovon super la komunumo. Per tio denove estiĝus disdivido inter la komunumo je la estraro kaj la popolo de Dio, kiel en la katolika eklezio. Per tio la organizaĵo fariĝus anstataŭante per si mem levita al la komunumo kaj tiel ĝi pretervidus la ekziston el la korpo de Kristo, karakteriza por la komunumo.

La de Dio donita aŭtoritato fariĝas rimarkebla por la komunumo kaj samtempe dankeme agnoskita. Tie la voĉo de la unuela paŝtisto Jesuo denove estas ekkonita. Tio kreas la fekundan grundon, sur kiu la paco kaj la kresko kaj la maturiĝo prosperas.




1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • 1. Enhejmiĝo en la fido
  • 2. La misio venas el Jesuo
  • 3. Eta grego
  • 4. Kreski en grundfesteco
  • 5. La rilatoj de la korpaj membroj
  • La kolonoj, kiuj rekonas la gracon
  • Tamen nenia blanka ĉeko en la aferoj de la fido
  • 8. Postenigita fare de la Sinjoro

  • Elŝuti 335.09 Kb.