Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo16/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

B. Mia servo por la fratoj

Mia amo por la kredgefratoj tiris min en ĉiam pli larĝajn cirklojn por tie servi, kuraĝigi kaj firmigi. Mia agadradiuso etendiĝis en ĉiujn provincojn de Aŭstrio, en Svislandon kaj Germanion. Pretere mi vizitis Bratislavon kaj Hämeenlinna en Finlando, kie mi referis pri la katolikismo sub la lumo de la Sankta Skribo kaj mi servis per atestado.

Unu kristanan komunumon mi ekkonis ankoraŭ kiel katolika paroĥestro. Per Albert Betschek, la pastoro en Salburgo (Salzburg) kaj fine en Vieno, mi trovis dum jaroj proksiman kaj konfidindan partneron por interŝanĝi spertojn. Li ĉiam pensis pri la sana instruo. Pere de lia rekomendo mi helpis ankaŭ en St. Pölten dum kelkaj jaroj ĉe la tiea konstruo de la komunumo kiel predikanto kaj presbitero.

Sed plej forte min kortuŝis, kiam iu domeklezia rondo estis tiel solida kaj fidela, ke ĝi alprenis la trajtojn de la biblie orientita komunumo; kiam viviĝis junaj komunumoj en ĝojo je la mesaĝo, ĉar ili ricevis konfirmon, ke la Sinjoro per sia Spirito al ĉiu inter ni donas la saman mesaĝon kaj donacas la samajn spertojn. Surprize por mi estas ankaŭ, ke oni povis tuj dekomence trovi tioman konkordon, kvankam la invititaj el diversaj konfesiaj direktoj alvenis. Tiom longe la rigardo estis direktita sur la kapon de la korpo, Jesuo, kaj la kunagado de la Sankta Spirito estis libera kaj de li estis atendita la tuta kondukado, tiom longe troviĝis neniu splitiĝo, la unu nura korpo de Kristo estis spertita



  1. Zorgiĝo super la komunumoj

(2 Korintanoj 11,28)

Per tuta malfermiteco ĉiam denove en la Nova Testamento estas la parolo pri falsaj profetoj, pri falsaj fratoj, kiuj cetere povas veni el la mezo de la komunumo; ili neniam vere estis konvertitaj, sed ili estas falsaj fratoj, kiuj envenigas la dissplitiĝon. Estas respondecpostula tasko, averti pri tio ĉi. Ĉar ĉiam denove kuras la kredgefratoj sen konscio en la brakojn de la falsaj fratoj. Paŭlo admonas kaj postulas, ke ni distanciĝu de tiaj:

Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj” (Romanoj 16,17-18).

Markite estas, ke tiaj ne servas al Kristo, sed al sia ventro. La ventro ĉi tie troviĝas kiel la sidejo de la sentoj kaj emocioj. Ili ne alparolas la spiriton, la kapablon prijuĝi, la konsciencon. Ilia agado venas el la ventro, la sugestipova homa nivelo.

La falsaj fratoj tamen ne estis vere la nura danĝero. Niaj propraj eraroj kaj nia propra malmatureco kondukas nin al ne malgravaj problemoj. La ĝojo super la gefrateco en la kredo de neniu estu de ni prenita, sed same ne tro alte taksita. Tamen mi volis veki ankaŭ mian sublimon por la aŭtenta kaj por la malaŭtenta kaj ilia diferenco.

Kiam inter la apostazita Sinjoro kaj la ago de la potenco de la Sankta Spirito ĉe iu peranta personeco aperis, la rigardo de la komunumo baldaŭ sin turnis for de la kapo kaj tien al la peranto. Tiaj dominecaj estraj naturoj kiel movigantoj de certa movado ofte montris multan entuziasmon, sed ili ankaŭ „konsumis” kelkajn el siaj adeptoj. Kvankam nur unu sola povas esti nia peranto, Jesuo, kelkaj perantoj denove troviĝis en la antaŭaj lokoj, kiel mi estis alkutimiĝinta ene de la katolika eklezio. La kredo kaj la fidelo tiam estis mezuritaj laŭ la mezuro de la fidelo kaj lojaleco al tiaj homaj perantoj.

La tiel manipulitaj kaj influitaj frekvetantoj troviĝis en forta konvinkiĝo, ke la Sankta Spirito en certa momento efektivigis ion certan. Pere de similaj okazintaĵoj baldaŭ aperis sugesta nivelo. Sed la Spirito efikas kaj mesaĝas al ni, kiel li volas, ne kiel ofte estas anoncite. La anoncoj de tia speco estis pro tia fono por ni la unua alarmsignalo de falsifo.

La vizitantoj ofte glitis per forta preteco sin oferi en religian eŭforion – tamen sen la viva Dio. Kaj tiu, kiu en tiu entuziasmo ne pretas kuniri, subite ne estis plu prenita por sufiĉe „vive-kredanta”. Sed tiu ĉi stato alprenis nenian sperton pri Dio, neniun pacon, neniun finan hejmon, nenian amon. Li alportis pekon, ekposedon, blindigon, materian ekspluaton, laŭtan amuziĝon, vivon sen Dio, ies idoladoradon.



  1. Danĝeroj ĉe la falsaj fratoj

( 2 Korintanoj 11, 26)

Ne malmultaj homoj venis pere de tia evoluo en spiritan plagon. Ili spertis la vivan Dion, la pardonon de la pekoj, la infanecon en la Sankta Spirito kaj ankaŭ komencan personan gvidadon per la Sankta Spirito. Ili ne antaŭsentis danĝerojn. Ili prenis ĉion dankeme, ili vidis nenian falilon kaj neniujn malamikojn. Ili ĉiuj estis inter si fratoj kaj fratinoj, ĉio estis amo kaj simple bonsento.

En tiaj rondoj fakte ne estis permesite pri tio paroli, ke ni devus esti singardaj kontraŭ la falsaj profetoj kaj pastoroj, kiuj en la ŝafpeltoj per sia ekstera bildo aperas, sed en vero ili estas por la gefratoj la disŝirantaj lupoj. Tia parolado estus prenita por ribelado, ĉar komprenita kiel demaskigo. Paŭlo tiel serioze admonas la komunumon:

Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon” (2 Korintanoj 11,20).

Danĝere, blasfeme estus tiam, se en la kunvenoj tiaj sugestopovaj procedoj de ĉiuj estus rigardataj kiel la efikoj de Dio. Tio estus en vero sindisponiĝo al la mesaĝo de certa agitatoro kaj ties agoj kaj ne al Jesuo mem.


  1. Renversiĝo de la

rilatoj

Se la falsaj fratoj alproprigis la gvidadon al si, ili per sia estreca stilo ne permesis sin travidi. Ili eme pentris ravbildon pri la komunumo, ili malantaŭ la kurteno faris siajn decidojn, kolektis proksime ĉirkaŭ si nur tiajn, kiuj ne havis tian travidkapablon aŭ eĉ eme faris kunajn aferojn, tiam kiel la unuaj eliris tiuj, kiuj daŭre aŭskultis la voĉon de la bona paŝtisto kaj serĉis la gvidadon ĉe la Sankta Spirito. Tiel povas okazi okazi renversiĝo en la komunuma estraro. Tion faris la grandaj eklezioj jam rilate niajn kredfratojn el la movado de baptistoj kaj ankaŭ koncerne multajn aliajn disĉiplojn de Jesuo. Tio estis provita de la komenco ĝis en nia tempo. Konsideru 2 Korintanoj, 3 Epistolo de Johano … en tia plaga situacio ni ne povas nin apogi je homoj, same ne je iu ajn konzilio kaj kunveno de la komunumo. Tiom pli ofte tiaj homoj okaze de tiaj demandoj alprenis falsajn decidojn, se ili ne permesis sin konduki de la Sankta Spirito.



  1. Koni Lian voĉon

(Johano 10, 5)

Pro tio estas tiel grave, ke ni rilate tiajn danĝerojn aŭskultas la voĉon de Jesuo kaj la parolon de la Sankta Spirito.

Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li” (1 Johano 2,27).

Misvojige ili ofte ne venas erst en la komunumon, ili venas el la komunumo, diras la apostolo Johano: „De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni…” (1 Johano 2,19). En la epistoloj de la apostoloj troviĝas aperta kaj abunda parolo pri tio ĉi. En tia situacio ni ne rajtas permesi, esti kondukataj fare de homaj pensmanieroj, ja cetere estiĝas malkonstruema povobatalo en la komunumoj, kiu deruas ankoraŭ pli. Tio ĉi povas esti prijuĝita nur spirite. En tiu ĉi demando la apostolo Paŭlo ne cedis eĉ unu paŝon, sed li postulis de la kredantoj fari decidon. Li menciis multajn markojn de la aŭtenta kaj de la malaŭtenta apostolo (2 Korintanoj 2,14 – 7,16 kaj 11,3 – 33). Same Petro (2 Petro 2,1-22) kaj Johano (1 Johano 4,1-4; 2 Johano 7-11) kaj Judaso (Judaso 8-19) tion faris. Ano de la komunumo devus ekkoni, kiu antaŭ li staras.




5. Ne plu malplenaĝaj

La celo ne estas la malplenaĝo de la disĉiploj, sed la plenaĝo. La sanktaj devus esti por la laboro de la servo armitaj por la konstruo de la korpo de Kristo (Efesanoj 4,12).

Por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; se parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo” (Efesanoj 4,14-16).
Pri kio do finfine temas:
- En komunumon povas enveni ankaŭ trompa doktrino.
- La vento de la trompa doktrino devu neniun plu faligi, ja li povas elprovi kaj li devas elprovi.
- La unuopulo devus esti kuraĝigita por rifuzi la falsan doktrinon.
- Ĉiuj devus kreski ĝis la kapo, Jesuo. Li restas por ĉiam la kapo de la komunumo.
- De la kapo kaj de la gvidado fare de la Spirito venas la unueco de la komunumo.
- Ĉiu estas efika laŭ la mezuro de unuopa parto, tial bezonanta kompletigon.
- Kun ĉiuj kune realigas la Sinjoro la memkonstruadon en la amo, la kreskon de la korpo. Tiu ĉi kresko venas eksteren el la interno kaj ne inverse, el la ekstero en la internon.

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • Zorgiĝo super la komunumoj (2 Korintanoj 11,28)
  • Danĝeroj ĉe la falsaj fratoj ( 2 Korintanoj 11, 26)
  • Renversiĝo de la rilatoj
  • Koni Lian voĉon (Johano 10, 5)
  • 5. Ne plu malplenaĝaj

  • Elŝuti 335.09 Kb.