Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo15/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

9. Benita per la faro

de la Sinjoro

Post mia suspendigo surbaze de mia kreddecido okazis multaj kontaktoj, kiun mi ankoraŭ devis superrigardi. La plureco de la kredorientiĝoj, kvankam ili ĉiuj anoncis la evangelion pri nia savo per la graco de Jesuo Kristo en la fido, faris min nesekura, al kiu el tiuj orientiĝoj mi min ligu. Kiudirekten iras mia persona vokiteco? Mi decidis veke aŭskulti la volon de la Sinjoro kaj tiel ligi min al neniu el tiuj orientiĝoj. En la Skribo ja ne troviĝas parolo pri tiaj orientiĝoj kiel modeloj, kontraŭe, estas prefere avertita kontraŭ ili. Ankaŭ nuntempe multaj fadenoj kondukas en la falsifon en la spirito de la ekumenismo.

Ni estas vokitaj lukti la batalon de la kredo, meze de la danĝeroj esti devojigitaj en nia tempo. Tiel ni devas ĉiam resti vekaj en la vorto de Dio, por ke la fremda spirito, iu alia „kristo”, iu alia „evangelio” ne misgvidu nin (komp.: 2 Korintanoj 11,4).


  1. De kiu mi estas

varbata?

Kelkaj gefratoj en kredo, kiuj el la gazetoj informiĝis pri mi, kunvenis foje ĉe mi por preĝi aŭ por neformale interŝanĝi opiniojn. Tio okaze estis ankaŭ nerekta varbado por tiu aŭ alia direkto inter la ekleziaj grupoj. Mi tamen ne venis pro certa kristana grupiĝo al mia kreddecido. Decida estis ekskluzive la vero kaj realo de la Sankta Skribo kaj la el tio venanta kredo. Temis pri mia disponiĝo por la evangelio en sia plena dimensio.

Diversaj nomoj de diversaj grupiĝoj faris min iomete timema, ĉar ili estis por mi io tiel fremda, kaj mi ne povis jam prijuĝi, en kiun direkton ili verdire kondukas. Mi volis min neniukaze iel ajn disponigi. La admono de la apostolo Paŭlo en la epistolo al Galatoj sonis en mia orelo:

Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio” (Galatoj 1,6).

Tiu situacio kondukis al certa embaraso. Unuflanke troviĝis la ĝojo, ke tamen troviĝas tiomaj decidiĝintaj kredantoj, tamen aliflanke mi pri kelkaj sentis certan fremdecon, ĉar ili tiom varbis pri ilia aparta movado. Mi demandis min: „Ĉu ĉe tiuj ĉiam unue estas la evangelio kaj poste la movado, aŭ ili la aferon iomete renversis, kiel mi tion trovis en la katolika eklezio: unue katoliko, poste kristano?” La senperecon de la evangelio, kiel tion alparolas Paŭlo en la epistolo al Galatoj, mi ne volis permesi kovri per nova konfesia direktiĝo.


1. Kien mi apartenas?

Mi vivas en la „komuneco de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro” (1 Korintanoj 1,9), en unu korpo de Kristo, en la de Kristo fondita komunumo, kiu ne estas dividebla. Ĝia origina nomo estas „ekklesia”, la de Jesuo elvokita kaj tiel de Jesuo formita kunveno, kiu heredos la benojn de la Sinjoro.

Tiel la komunumo, la kunveno, restas ankaŭ inter la unuopaj semajnaj kunvenoj. Kiam la disĉiploj de Jesuo el multaj lokoj kunvenas, ili tamen estas ĉiam unu kunveno, unu komunumo. En diversaj lokoj estas ĉiam nur unu kaj la sama kunveno (komunumo) de Jesuo videbla. La diversaj kunvenoj ĉe diversaj lokoj tiel ne povas unu la alian ekskludi, se ili fundamentas sur la alvoko per Jesuo kaj en lia spirito kunvenas.

Tiu unueco venas el la unueco de Dio mem. En la korpo de Kristo ni estas alprenitaj en la unuecon de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito … „por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi kaj mi en Vi” (Johano 17,21). Mi povas bone kompreni, ke disĉiplo de Jesuo sen la komuneco kun komunumo en sia loko ne povas esti regula ekzemplo. Nia kristana ekzisto ne estas forigebla disde la altira forto de la komunumo kaj tiel en la kunveno de la disĉiploj de Jesuo kaj en la insisto de la komunumo, en kiun la Sinjoro disponigis siajn servajn talentojn kaj ankoraŭ disponigos (Efesanoj 4,1-16).

Tiu ĉi vivovojo de la komunumo okazas ne malofte en ies domo kaj en ies loĝejo. Tie mia edzino decidis lasi sin bapti kaj eksiĝi el la konfesio, kiu la kredobeon rilate la vorton de Dio ne prenas serioze.

La instruo de la katolika eklezio, ke la nova naskiĝo por tiel fariĝi la infano de Dio, okazas per la bapto de bebo, malebligas la veran novnaskiĝon el la kreda alpreno de Jesuo en sian vivon. Tiel la ŝlosilo de la regno de Dio estis forĵetita, kaj tiuj, kiuj volas eniri, estas per falsa sakramenta doktrino malhelpataj eniri. Pro la senco de tiu ĉi respondeco ni devis fari distancon al la katolika eklezio. Tion oni ĝenerale priskribas kiel elpaŝon el la eklezio, kio fakte ne korespondas kun la faktoj. Ni ne elpaŝis el la komunumo de Jesuo, sed el la konfesio kun devojiĝinta kredinstruo.

Al tiaj gefratoj kiel al la komunumo en ilia domo Paŭlo skribis siajn epistolojn, foje li nomis ilin per iliaj nomoj, kiel oni povas legi fine de la epistolo al Romanoj. Ankaŭ niatempe la gardantoj de la kredo devus sin senti alparolitaj helpi en tiaj krizoj, al ili skribi, ilin viziti kaj kuraĝigi. Tiuj homoj devus esti konfirmitaj, ke ili estas la komunumo de Jesuo. Se tiel, ni spertos interligitecon, kiu povas konvinki. La unueco venas el la reciproka servo en la kredo (Romanoj 12).

2. Tentoprovo por iu dependaparteno

Unu el la tentoj ene de nia disĉiplaro estas, se ni estas invitataj al aparteno – tiel fare de diversaj sektoj, kiel eĉ de misvojiĝintaj kredgefratoj, kiuj mem estis kontaminitaj per forta aparteneco. La vorto „sekto” venas el la latina vorto „sequere”, signifante postsekvi la unuopan majstron kiel ties adepto. Tio ne devas nepre esti falsa. Grave estas, ĉu tia majstro konstruas propran instruon per intenco ricevi adeptojn, aŭ ĉu li volas servi al la tuta vorto de Dio kaj invitas aliajn tion postsekvi.

Ankaŭ la fariseoj uzis fortan fervoron por fari el homoj siajn adeptojn. Ili aranĝis proprajn bibliajn lernejojn, lernejojn por disĉiploj, kaj ili evoluigis grandskalan doktrinon por siaj adeptoj. Farante tion ili opiniis, ke ili tiel plej bone obeas la Sanktan Skribon, diference de la cetera popolo Izraelo. Tamen kelkaj aferoj estis karakterizaj:


  1. Ili ligis la homojn al si, al sia agado, sed ne al la Sankta Skribo mem.

  2. Ili evoluigis doktrinojn pri la Skribo, tamen pli ol ĝi mem diras, por supoze certigi la validon de la Skribo.

  3. Ili sin prenis por la pli bonaj kaj malrespektis la aliajn.

4. Ili subjugis la aliajn – ankaŭ la senditojn de Dio kiel Johanon, eĉ Jesuon – sub sian instrumodelon kaj sub sian pretendon je aŭtoritato, sub kiu ili lin kondamnis al la morto. Ili ne estis kapablaj lerni, same ne kapablaj fari komunecon.
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj, ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton [vian disĉiplon]; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem” (Mateo 23,15).

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • De kiu mi estas varbata
  • 1. Kien mi apartenas
  • 2. Tentoprovo por iu dependaparteno

  • Elŝuti 335.09 Kb.