Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo14/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

G. Ni trovis nin

denove

Kiam mi sur la kajo elpaŝis, mi vidis Elisan, iranta dorse kontraŭ mi preteriri. Mi ekscitita ŝin postkuris sub necerteco, ĉu ŝi povos min denove akcepti. Dumsalute ŝi troviĝis en tia malforto, ke mi ŝin kuraĝis ĉirkaŭpreni nur tre singarde, dum ŝi staris tie tute senemocie. Kiam ni en Mondsee eliris aŭton, iu preterpasanto nin alparolis, ĉu li eventuale helpu, ja li rimarkis la malforton de mia edzino. Mi prizorgis trinkaĵon kaj ni serĉis kvietan ĉambron, por ke ŝi povu iomete ekkuŝi.

Por mi estis malfacile nun ekparoli. Kiu vorto povus esti en tiu situacio kredinda? Tiel ni sen vortoj simple sentis nian proksimon. Mi estis atenta pri ĉiu signalo, kiu de Elisa venis. Ŝi spiris profunde kaj peze. Kaj tamen ankaŭ ĉe ŝi iom post iom revenis vivo. Ni preĝis kune kaj dankis Dion, ke ni denove venis en nian kunecon. Ŝi poste diris al mi, ke ŝi en sia plago ĉion transdonis en la manojn de Dio, ja ŝi sur la tero havis neniun plu, por al ŝi helpi. Ŝi sciis, ke al ŝi okazis maljustaĵo, tial ŝi sin konfidis al Dio, la Patro. Ŝi volas min tamen ne influi, mi devas decidi tiel, kiel mi en mia konscienco trovas en ordo. Nun mi al ŝi malkaŝis, ke mi la volon de Dio ne trovis en la katolika eklezio, kiu por mi pli certe fariĝis baro kontraŭ la volo de Dio. Ni devas iri nian vojon sen la subteno de la katolika eklezio, kiel ĝin montras al ni la Sinjoro. Abrahamo ne povis plu progresi en la protekto de la religio de sia patro, kiam Dio lin vokis iri en novan landon sur novaj vojoj. La vorto de Dio fariĝis lia kompaso.


  1. Ne plu en la manoj

de la homoj

La konvinko, kiun ni el la vorto de Dio jam trovis komence de nia rilato, ke Dio la geedzecon benas kaj ne malpermesas, estis konfirmita post ĉiuj ĉi travivaĵoj tiom pli firme. Tiu ĉi vero de la vorto de Dio faris nin liberaj kaj donacis al ni vivon, pacon kaj ĝojon.

Mia unua klarigo al la paroĥa komunumo okaze de la unua dimanĉa diservo post mia reveno estis: „Mi apartenas nek al la paroĥa komunumo nek al la aklezio, mi apartenas al la Sinjoro.” Tiamaniere mi volis klare indiki, kiu aŭtoriato troviĝas super mia vivo. Tro intensive mi haŭttuŝe travivis la detruan aŭtoritaton de la eklezio. La duan fojon mi al tia potenco ne plu malfermos pordon. Tiel mi ankaŭ sciis, ke miaj tagoj kiel paroĥestro en la katolika eklezio proksimiĝas al la fino. Tiel ankaŭ tiu ĉi ĉapitro trovis sian bonŝancan finon en la formo de la suspendo de mia servo ene de la katolika eklezio, per kio la vojo por geedziĝi en la magistrato estis libera.

2. Benita en la domo

Kiam Elisa kaj mi post mia suspendo forlasis la paroĥan domon kaj transloĝiĝis en loĝejon, ŝi sentis antaŭ ĉio mankon de ĝardeno, kian ni havis ĉe la paroĥa domo. Ŝi bedaŭris ĉe la Sinjoro ankaŭ tion kaj diris: „Johano pro vi forlasis la paroĥejon. Vi mem diris:

Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon” (Marko 10,29-30).

Mi ektrovis min pro tio en embaraso antaŭ la Sinjoro kaj mi volis min ekskuzi pro la altrudemo de mia edzino. Mi ankaŭ sciis, ke tiu ĉi citaĵo el la Skribo rilatas la apartenon al la komunumo. Sed mia Elisa ne lasis sin devojigi de tio, por uzi la citaĵon en sia preĝo por ĝardeno. Ni preĝis kaj inspektis malgrandajn parcelojn. El tio fariĝis nenio. Kaj finfine ni diris: „Unufoje ni ankoraŭ preĝos por tio, poste ni lasos la aferon tute en la manoj de la Sinjoro, kion li volas fari.” Tiel ni iris en nia fido kaj paco el tiu nia komuna preĝo. Post kelkaj semajnoj iu konata virino diris al ni, ke ŝi scias pri parcelo, kiu eventuale povus esti je dispono por aĉeto. Ni estis kortuŝitaj kaj ĝojaj kaj ni tuj demandis pri la afero. La propriantino unuflanke konsentis por vendi, sed la ĝistiama luinto volis la parcelon daŭre utiligi. Post monatoj Elisa insistis, ke mi denove demandu. Mi faris tion en maniero de fidobeo. Kaj la propriantino fakte diris: „Jes, nun vi povas la parcelon havi.” Ni ĝojis kaj eldiris dankon al la Sinjoro. Tio estis rapide cirkulita kaj venis kandidatoj por aĉeti laŭ pli bona prezo. Niaj konatuloj bedaŭris jam nian situacion, ke ni ne atingos nian celon. Mi kontroldemandis kaj la respondo estis: „Vi estis la unua, kiu la parcelon volis havi, mi diris al vi mian prezon kaj ĉe tio restas.” Tiel ĉio estis realigita per notario.



  1. Propra planko

subpiede

La unuan fojon ni surpaŝis la parcelon kun kortuŝo kaj respekto, kiel se ni enpaŝus la promesitan landon. Fakte temis pri nia „promesita landpeco”. La parcelo jam estis enbariligita, la akvokondukto estis instalita, tie staris ĉarma ĝardena laŭbo kaj apude grandaj fruktarboj: du aprikozaj, du nuksaj, pluraj pom- kaj pirarboj. Ni sidiĝis en tiu ĝardeno kaj ni ĝuis la silenton ĉirkaŭ ni, kvankam la parcelo toviĝis tuj apud la setlejo. Inter la loĝejo kaj ĝardeno estis nur ĉirkaŭ 100 metroj. Ni havis plu neniun itereson por migri aliloken aŭ por ekskurzi. Nia ĝardeno estis la vivloko, en kiu ni laboris kaj revis, ripozis kaj preĝis. Ni sentis, kvazaŭ la beno de Dio ĉiun fojon sin kuŝigus super nin.

Prefere ni volis resti en ĝi. Tiel ni revis pri ĝardena dometo. Ĉar la parcelo havis nur dektri metrojn en larĝo, ni ne povis starigi tie domon. La najbara parcelo estis denove disponigita je vendo. Inter la aĉetkandidatoj troviĝis ankaŭ iu benzinstacia posedanto. Se iutage iu tie konstruus domon, ni estus forte fermitaj. Tamen la parcelo ne estis vendita. Tiel mia edzino puŝis la aferon pripensi, ĉu ni tamen alparolu la posedanton. Mi ne vidis financan eblecon. Kaj samtempe ni devus forgesi nian revon pri muntita domo. Ŝi diris al mi: „Preĝu ni por tio; se ni post tio interkonsentos, ke estas en kongruo kun la volo de la Sinjoro, tiam ni faru, cetere ni lasu nefarita.” Je nia surprizo venis la posedanto baldaŭ poste preter ni dirante: „Se vi iam havos la bezonatan sumon, vi povos la parcelon havi.” Tio estis por ni tia surprizo, ja li ĝis tiam malakceptis vendi kaj li certe povus trovi pli pagipovajn aĉetantojn. Estis tiel evidenta konduksignalo de la Sinjoro, ke ni ankoraŭfoje preĝis al Li por akiri la saĝon ĝuste kompreni Lian volon. La ŝparita sumo ĉe la banko, heredita monsumo de mia edzino… kaj aldona kredito povus kovri la prezon. Konsiderinte ĉiujn pripensojn ni akiris certecan trankvilon. Dume mi mem konceptis la aĉetkontrakton por tiel ŝpari al ni la notariajn kostojn kaj lasis ĉion oficialigi ĉe la distrikta tribunalo. La saman tagon, 26-an Februaron 1990 ni per grundborilo boris truojn por la aluminia barilo. La preterirantoj miris pri la novaj posedantoj, ke tiuj estis tiel rapidaj ĉe la laboroj. Kelkaj el ili nin demandis, kiam do ni komencos per konstruaj laboroj. En miaj oreloj tio sonis pli malpli ironie. En la printempo ni plantis arbedojn el la malnova en la novan eksteran parcellimon.


4. La muntita domo

Oni ne povas negi, ke sur tiu ĉi parcelo nova domo farus tre bonan bildon. Estis observite, ke ni nun ne kuraĝis plu peti por tio ĉe la Sinjoro. Sed samtempe estis forta la deziro, ke ni en tia domo povus aranĝi kunvenadon de la disĉiploj de Jesuo. Tiel ni preĝis: „Sinjoro, se vi povas tiun domon utiligi, tiam ni vin petas, por ke tiu sukcese realiĝu.” Ni lasis al iu muntdoma entrepreno prepari por ni planon kaj proksimuman financan antaŭkalkulon. Ni planis kelon sen multaj partoj kaj kun ekstera enirejo, por ke tie povu okazi pli grandaj kunvenoj.

La kredita pomonata sumo por ĉiu el ni du estis iel pagebla, kondiĉe, ke ni vendu la loĝejon kaj lasu antaŭelpagi nian vivasekuraĵon… Per mia fervoro laŭeble efektive laborigi nian monon mi investis la asekuran monon kaj niajn ceterajn ŝparaĵojn en la negoco kun akcioj. Mi baldaŭ estis avertita, kiamaniere Abrahamo volis helpi al la antaŭdiro de Dio ricevi filon, preninte apudedzinon. Sed ĝuste tio ne estis la vojo, antaŭvidita de la Sinjoro. Kvankam mi tion rimarkis kaj mia edzino min nepre avertis, mi tamen investis. Jam post kelkaj monatoj, postsekvaĵo de la milito en la arabia Golfo, miaj akcioj degelis en nenion. Mi volis ilin revendi, sed tio ne estis al mi ebligita.

Mi jam dum kelkaj tagoj konfesis mian falsan agon antaŭ la Sinjoro kaj sentis min kaptito de la afero. Mia edzino minacis: „Se mi ne rehavos la monon denove en miaj manoj, la domkonstruo ne okazos.” Sed dum la lasta minuto mi tamen rericevis mian investan kapitalon. Jam kelkajn semajnojn poste tio ne plu povus esti ebla.

La semajnoj, en kiuj la likvido de la propra kontribuo devus esti por la konstruŝpara kontrakto atingita. Mi transdonis ali iu makleristo la taskon vendi nian loĝejon. Venis du interesitoj, sed kiam ili eksciis pri la kreditpartopaga sumo, ili retiriĝis. Ankaŭ tio ĉi estis por mi kvazaŭ damokla glavo super mia kapo. Surprize estis mia edzino en tiu ĉi afero tute kvieta kaj ŝi havis fidan certecon je la Sinjoro. Ŝi diris: „Ni preĝis kaj ni demandis la Sinjoron, ĉu ni rajtas masoni. Ni ja ne masonas ĝin por ni sole, sed por uzi ĝin en la afero de la Sinjoro. Mi havas certecon, ni vendos la loĝejon ĝustatempe, sed ankaŭ ne eĉ unu tagon antaŭ tio.” Tian parolmanieron mi ĉe mia edzino ne konis. Ŝi estis, kiu ĉe la unuaj malhelaj nuboj en ĉio komencis dubi. Por mi persone tio estis la plej forta konfirmo fare de la Sinjoro.

En la lasta vendredo en la semajno tuj antaŭ la limdato vokis nin denove iu familio, ke ili volas aĉeti la loĝejon. Ili estis pri la aĉetprezo kontentaj kaj ni rezervis renkontiĝon ĉe la notario por la sekva mardo. Ĉio funkciis tiel nekredeble, ja ili devis unue frekventi kaj inspekti la loĝejon. En la atendejo ĉe la notario ni ricevis por legi la tekston de la aĉetkontrakto. Tie estis menciita ĝuste la sumo, kiun oni devis tuj pagi kaj kiun ni bezonis por la aprobo de la konstruŝpara kontrakto. La aĉetantoj ricevis la monon de la ŝtata fervoja kompanio kiel la dungadiaŭan sumon.

Kvankam ni jam en Februaro 1991 betonmasonis la kelkadron kaj ni samtempe helpe de iu konstrutraba firmao lasis fari ankaŭ la kelon mem, la vetero ĉiam estis favora por niaj laboroj. Ĉiun tagon mi ĉeestis kun plena koro da laŭdo kaj danko al la Sinjoro. Dum unu nura semajno la muntita domo jam staris inkluzive kun plankoj kaj kelkonektoj kaj instalaĵoj.

Grupo da fratoj en kredo el domkomunumoj, ĉe kiuj mi okaze servis, helpis nin ĉe translokiĝo kaj ĉe la surmeto de la herbtapiŝo. La najbaroj miris pri la helppreteco de tiuj homoj. De momento al momento mi laboris ankaŭ ĉe pavimigo de la vojetoj kaj ĉe la spalta glatigo de la kelmuroj.

Intertempe la domo staras ene de abunde surkreskita ĝardeno. La gastoj emfazas, ke ili ĉi tie ĉiam fartas bone. Pliparte temas pri gastoj, kun kiuj ni en la ĝardeno parolas pri nia komuna espero en la Sinjoro kaj ili tiel ĝojas kun ni. Dumtempe multaj aldone venis el nia domkomunuma rondo.


1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • Ne plu en la manoj de la homoj
  • 2. Benita en la domo
  • Propra planko subpiede
  • 4. La muntita domo

  • Elŝuti 335.09 Kb.