Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo13/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

D. Reciproke donitaj por la geedzeco

Ni havas do laŭ nia envido la permeson de Dio, geedziĝi. Tiel ni akompane de preĝo donis al ni la reciprokan nuptan promeson kaj ni sciis en nia konscienco, ke ni surbaze de la falsa jugo de la home elpensita celibata regulo agis laŭorde. Tiu ĉi nia konsciencdecido tamen ne povis esti tiel rapide esti transprenita kiel la ĝenerala regulo. Ni cetere eniris kun pura konscienco nian geedzecon, ĉar ni ne vidis alian vojon, tamen ni devis konstati, ke oni la geedzecon – kiel Dio ĝin anoncas – tiamaniere ne povas realigi.

En la korsincera amo kaj dankemo al Dio ni nin ĉirkaŭprenis akompane de nia preĝo. Mia edzino tiel translokiĝis kun sia kvarjara filo Mihaelo en mian ofican loĝejon de la paroĥestro. Ŝi plenumis mian administran laboron por la paroĥo kaj prizorgis la dommastrumadon apud sia cetera profesia laboro. Pli poste ŝi estis dungita en sia firmao nur plu duontempe, por ke ŝi povu pli intense labori por la paroĥo. Tiel ŝi asistis ankaŭ kiel „tablopatrino” okaze de la unua komunio kaj super aliaj paroĥaj okazintaĵoj kaj partoprenis instruhorojn por ludi orgenon, kaj tiel ŝi baldaŭ transprenis la orgenservon okaze de enterigoj kaj piadoraj horoj.

  1. Proklamo de nia

geedzeco

Dum la paso de la jaroj mi al ĉiam pli da paroĥanoj malfermis la envidon en nian konsciencdecidon rilate nian geedzecon. Ni gajnis pro tio multe da komprenemo. Nun nia sekreto estis konata ankaŭ en la paroĥestraj rondoj. Tuj mi estis ĉe ili izolita kaj malakceptita. La premo sur min estis tiom forta, ke Elisa kaj ankaŭ ŝia infano tion sentis kaj sub tio suferis. Pro tio mi 15-an de oktobro 1979 skribis kiel paroĥestro al la papo:


Sankta patro,

la apostolo Paŭlo diras en la 1-a epistolo al Timoteo 3,2 kaj al Tito 1,6, ke la sacerdoto estu edzo de unu edzino; kaj en la 1-a epistolo al Timoteo li diras, ke tiuj, kiuj la geedziĝon malpermesas, sekvas la herezan instruon de demonoj. Laŭ la evangelio laŭ Mateo 15,6, oni ne rajtas aboli la vorton de Dio pro la tradicio.

Surfone de tiuj ĉi vortoj mi alvokas vin, sankta patro, la eklezian celibatleĝon por la sacerdotaro denove aboli kaj la eklezion denove konduki reen al la vorto de Dio.

Mi ne ĉesas peti la plej altan Sinjoron de la eklezio, Jesuon Kriston, ke LI vin, la sanktan patron, spronu, solvi la celibatdemandon en la senco de la Dia vorto.

En la kazo, se vi la vorton de Dio daŭre abolos surbaze de la tradicio (Leĝo), mi ne ĉesos la kristanojn en la tuta mondo peti je ilia preĝo kaj fastado por tiu ĉi intenco.

Via en la vorto de Dio ligita paroĥestro Johano Ramel.


Revenis nenia reago. La semajnon post tio mi eksciis, ke la papo skribe dankis ĉe iu virino pro ŝiaj naskiĝtagaj deziroj.

1. Protektita dum la malsano

Sub tiu nevidebla premo fare de la eklezio mi tiris kaze de miaj aktivadoj kaj agoj pertempe inter Elisa kaj mi pli kaj pli klare senteblan separlinion. Per tia konduto mi submetis mian edzinon al multa sufero kaj mallaŭta deprimo. Aldone ŝi estis fine de julio 1981 mordita de iksodo kaj ricevis inflamon de sia cerbhaŭto de la plej alta grado. Komence ni supozis, ke ŝi ricevis gripon, ĝis ŝi el sia lito ne povis plu leviĝi. En la hospitalo ŝi dum ok tagoj kuŝis en komao. Okazis kompleta lamiĝo, mem okulojn ŝi ne povis plu movi. Ili estis ŝmirkovritaj per ia ŝmiraĵo, por ke ili ne sekiĝu. Ŝi ricevis gorĝtranĉon kaj maŝinan spiradon. Nur la koro ankoraŭ funkciis. Dum la duonjara hospitaliĝo poste la lemiĝo iom post iom delasis.




2. Ĉio estas donaco

Dum la horoj de ŝia agonio mi preĝis por ŝi en mia aŭto dumveture al ŝi. Mi dankis la Sinjoron, ke Li ĝis nun ŝin al mi donis kaj mi redonis ŝin en Liajn manojn, ne sub impreso, ke nun ŝi mortos, sed en scio, ke nun ŝi ekskluzive troviĝas en Liaj manoj. En la dimanĉa evangelia legaĵo estis parolo pri la siriofenica virino, kiu petis Jesuon por sia filino. La situacio parolis al mi tre forte. Ankaŭ mi havis nenian eĉ tiel malgrandan postulrajton antaŭ la Sinjoro. Sed eĉ la hundoj ricevas de la paneroj, falintaj desur la tablo. En tia modesta kredo mi petis la sinjoron por la resanigo de Elisa. Ĉe tio mi ne premis, mi disponigis la tutan kredon en Lin kaj lasis Lin fari. Mi havis konsilplenan kredon, ke la Sinjoro la situacion konas kaj faros el ĝi la plej bonan eliron. Mi dumpreĝe etendis miajn manojn super ŝi memorante je Marko 16,18b:

Sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.”

Kaj mi rimarkis, ke mi rajtas tion fari en konfido en la vorto de la Sinjoro.

Dum tuta semajno mi ŝin ĉiutage vizitis en la hospitalo kaj observis ŝia malrapidan revenon, mi aŭdis ŝian feblan voĉon kaj tenis ŝian manon. Iu amika familio gastumis Mihaelon kaj min en tiuj semajnoj kaj ankaŭ aliaj helpis al ni.
Post ses monatoj Elisa tre pliboniĝis, ke tiel ŝi denove povis iri labori, kvankam la asekurejo al ŝi proponis antaŭtempan pensiiĝon. Post unu jaro ŝi denove provis skii. Sed ĉe ĉiu eta baro ŝi kunfalis. Estis trista situacio. Sed ŝi denove rektiĝis. Komence oni kredis, ke ŝi restos flegenda kazo. Nun ŝi estas restaŭrita kun plenaj fortoj.


F. Premo, fare de la eklezio

La eklezia premo dum jaroj super ni du kreskis kaj finfine mi cedis antaŭ la postulo de la eklezio denove. Mi interkonsentis kun la episkopo, ke mi translokiĝos malproksimen en iun benediktanan klaŭstron en Luksemburgio por tiel oferi mian rilaton al Elisa. Pro mia malkuraĝo mi tion ĝis lasta minuto tenis antaŭ Elisa en sekreto. Tiu tago estis kiel tempmezura aparato, kiu kuris en la rapido de sekundoj. Estis dimanĉo. Mi devis celebri ankoraŭ festmeson en la festena tendego de la Ligo de Samaritanoj. Post la tagmanĝo ni ankoraŭ iris en publikan banejon por du horoj. Kaj post tio venis la ŝokminuto. Kun sanganta koro mi diris al Elisa, ke mi por ĉiam forveturos. Mi petis ŝin laŭeble al mi tion pardoni, mi devas la katolikan eklezion obei. Ĉio-ĉi venas antaŭ miajn okulojn, kvazaŭ nun estus okazinta murdo. Estis terura homofero sub la falsa timoplena opinio, ke tio estas de mi postulata. Mia bildo pri Dio fariĝis por mi fremda, malmoliĝinta al la sangavida idolo, en kies potenco estas devigo kaj detruo.




  1. Kaptita en la postulo de la eklezio

Mi tremis je mia tuta korpo, deŝirinte min de Elisa kaj forveturinte. Pro sia malesperiĝo ŝi kuris for de mi sencele en sia doloro. Dum la tuta tempo mi en neniu momento sciis, kion ŝi estus preta kontraŭ si fari. Tiel mi veturis en trajno dum horoj dumnokte ĝis mi en malfrua posttagmezo atingis mian malcertan celon.

Inter la askezaj klaŭstraj ŝtonoj mia tuta vivo aperis antaŭ mi ŝtoniĝinte. En la klaŭstro oni parolis france, nur kelkaj patroj parolis germane. Mi havis por legi nur mian Biblion kaj la horpreĝan Brevieron. Mi retiriĝis en mian ĉelon kaj kriis al Dio. Mi ekkuŝis sur la plankon disstreĉiĝinte kaj atendante ploris kaj preĝis. Dum horoj mi legis en la Biblio, unue la libron Ijobo kaj la psalmojn, poste el la Nova Testamento kaj denove el la libroj de Moseo… Mi faris dum legado taglibrajn noticojn por noti, kio povus esti el la legado de la Skribo al mia koro dirita. Mi interrompis tion nur per la enkoridoraj promenoj kaj per la fiksitaj diservaj tempoj kaj manĝtempoj. Dum la plilongigitaj promenoj mi volis interparoli kun mia Sinjoro. Mi ricevis nenian eĥon. Min ĉirkaŭis tia angora silento de Dio, ke mi ne vidis min plu kapabla, iam ajn en estonto prezenti predikon. La responsa patro, kiu havis la taskon min spirite akompani, nur mallonge parolis kun mi post la unuopaj manĝoj, kaj li ne sciis, kiamaniere al mi helpi. Nur li estis mirigita, kiamaniere mi povis tiom longe legi ekskluzive nur en la Biblio. Iu alia patro rimarkis mian situacion kaj demandis min pri la fono de mia ĉeesto. Mi malfermite klarigis al li, ke mi havas devligan rilaton kun mia edzino kaj mi nun pro obeo al la eklezio ŝin forlasis. Li ekscitita diris: „Vi malsaĝulo, veturu tuj hejmen al via edzino!” Mi diris al li en larmoj: „Tion mi tamen ne rajtas fari.” Poste li dekovris al mi la faktajn cirkonstancojn, kiaj aperas ankaŭ ene de la klaŭstro. En Francio troviĝas aparta sekreta kliniko por orduloj kaj ordulinoj, kiuj pro la celibato estas psike kaj nerve grave damaĝitaj, por ke nenio penetru eksteren. Kiel eruptas la homoseksualaj inklinoj kaj unuopuloj dum jaroj flegas rilaton ankaŭ kun edziniĝintaj virinoj. Ĉar mi tion ne povis kredi, li nomis al mi aliajn patrojn en gvidaj postenoj, kiuj povus al mi konfirmi la samon.


2. En la profundega plago

Mi ne povis plu libere spiri; mi vidis min en maro de forlasiteco fare de Dio. La vorto pri Judaso min persekutis: „Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris, kaj forirante, pendigis sin” (Mat 27,5). Mi ĵus troviĝis en densa foliarba bosko kaj mi haŭttuŝe travivis, kiel nevidebla mano min kaptis. Mi kriis al la Sinjoro por ricevi helpon: „Sinjoro, savu min, por ke mi ne pereu!” (laŭ: Jes 44,17; Psa 3,8; Psa 69,2). Dum neniu alia horo mi travivis tian minacon. Kaj tiam la Sinjoro venis min helpi. Li do tamen ne estis malproksime de mi. Sed Li ne venis min helpi perate far la katolika eklezio, sed pro mia helpalvoko al Li.



3. Tie, kie la Sinjoro estas

En tiu momento estis por mi klare, kie la Sinjoro estas. Ne en mia ĝistiama eklezio. Nun tio fariĝis por mi videbla kiel la demone minaca povo, kiu povus detrui mian aliron al Dio kaj same ankaŭ mian vivon. Mi vokis la najbaran familion de mia edzino kaj demandis pri Elisa kaj ŝia farto. La dommastrino diris, ke ŝi devis esti dumnokte ĉe Elisa, ĉar ŝi sola ne povis ĉion-ĉi elteni. Ŝi apenaŭ estas kapabla ion manĝi. Ŝi ne scias, kiel vivi plu. Sed mi estis deŝarĝita per scio, ke ŝi ankoraŭ vivas.

La generala vikario min voikis, ĉu mi preferus iri en mision. Se tiel, mi devus unue lerni kelkajn fremdlingvojn kaj informiĝi pri la kulturo de la misiaj landoj. Mi decide malakceptis. Cetere mi trovis min tute nekapabla ion ajn entrepreni.


  1. Konsolu, konsolu

mian popolon

La paroĥanoj intervenis energie ĉe la episkopo, ke li min revoku en la servon. Tiel mi tuj entreprenis mian revenon. Mi telefonis nun kun Elisa, ĉu ŝi al mi permesas, ke mi ŝin renkontu, revojaĝante al mia hejmo en Supra Aŭstrio, por ke ni priparolu ĉion. Mi fartis kiel Jakobo antaŭ sia renkontiĝo kun Esavo. Ŝia voĉo sonis feble. Tamen trapenetris la kablon malforta „Jes”. Mia stato, dum kiu kontinue malaperis mia vivforto, ŝanĝiĝis en tiu senco, ke nun revenis nova vivforto. Kurento de inklino kaj de la konsolanta amo verŝiĝis super tiu distanco en la direkto al Elisa. La melodio de la oratorio de G. F. Händel „Der Messias” (La Mesio) troviĝis en mia orelo kaj samtempe la vorto el la Skribo: „Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalemo, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado…” (Jesajo 40,1-2).




1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • Proklamo de nia geedzeco
  • 1. Protektita dum la malsano
  • 2. Ĉio estas donaco
  • F. Premo, fare de la eklezio
  • Kaptita en la postulo de la eklezio
  • 2. En la profundega plago
  • 3. Tie, kie la Sinjoro estas
  • Konsolu, konsolu mian popolon

  • Elŝuti 335.09 Kb.