Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo11/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   18

B. Benita en la profesia laboro

Post pluraj monatoj mi estis vokita al la ĉefo, kie estis al mi mesaĝite, ke mi estos lokigita en alian sekcion. Sed mi devis en la administrejo fari ankoraŭ kelkajn kopiojn kaj dume oni min vokis denove, kaj mi eksciis, ke mi venos denove al alia laborloko. En mi kreskis konsterniĝo, kiamaniere oni procedas super mi. Sed la voĉo de la Sinjoro diris al mi tute klare: „Restu trankvila, lasu tion okazi!” Mi diris enpense al la Sinjoro: „Sed se tiel, faru el tio ion bonan!” Poste mi ankaŭ povis spontane esperi. Post unu jaro malfermiĝis la ebleco deponi petskribon por esti translokigita al Amstetten. Je mia granda surprizo ĉiuj decidaj instancoj aprobis mian peton. Nun mi povis ŝpari al mi mian ĉiutagan veturadon al Vieno. Nun mi sciis, ke temis pri la respondo de la Sinjoro al mia obeo.

En Amstetten mi ricevis postenon de familia financhelpo. Mia unua laboo en tiu por mi fremda sektoro estis la ekzekuto de la financa helpo por la lernantoj, kiuj veturis ĉiutage en lernejon. Mia kontakto kun la kolegaro estis kolegeca kaj familieca. Okze de la karnevala festtago la unua frazo pri mi tekstis: „Nun ni akiris la paroĥestron, por ke en la financa agentejo neniu plu mensogu.” Dum la klienta frekventado venis homoj ne nur kun iliaj petskriboj por ilia familia financhelpo, helpo okaze de naskiĝo, helpo por veturado kaj kun petskriboj por aldonaj financhelpoj ktp., sed ankaŭ kun siaj tute personaj plagoj kaj zorgoj. Tiel okazis ne rare ankaŭ interparoloj pri la kredo kaj kelkajn fojojn eĉ preĝo. Mia koro batis pli forte, kiam tiaj homoj denove iris de ni kuraĝigitaj.

Post jaroj miaj kunlaborantoj rimarkis, ke mi vivas en certa sekureco, el kiu venas mia gajeco, mia bona humoro kaj mia alparoleblo. Tiel oni trovis bona, ke mi okaze de iu kristnaska festeno spontane estis vokita diri al la kolegaro kelkajn vortojn, ja la respondeca parolisto, la ĉefo, ne povis veni. Ek de tiam mi flanke de mia ĉefo kaj de la personara servo estis petita aranĝi niajn kristnaskajn festenojn. La lastan fojon nia ĉefo diris: „Vi parolas tiel spontane kaj neĝenite pri Dio, ke estas vera refreŝiĝo vin aŭskulti. Ne troviĝas io malagrabla, kio la homon starigus en embarason.”


  1. Pensiiĝo, por esti libera

por la Sinjoro

Ĉar mi povis finkalkuli la limtempon de mia pensiiĝa valideco kaj mia 60-a vivjaro komenciĝis 1-an de Majo 1997, mi por la 31-a de Julio 1997 deponis mian petskribon. Ankoraŭfoje mi invitis la tutan sekcion kun la ĉefo al mia hejmo por festi en amo. Okaze de tio disponiĝis ebleco montri ankaŭ miajn antaŭajn laborkampojn, estinte paroĥestro. En la tempo de mia servo kiel paroĥestro la preĝejo en Golling an der Erlauf estis fare de la akademia pentristo prof-o Sepp Mayrhuber arte prilaborita en la senco de speciala tekniko „stuccolustru”. Tiu ĉi tekniko estis trovita en Pompeo kaj en Herkulaneo kaj similas al la artefarita marmoro. La altarbildon kun la prevalenta motivo de la apostazita Kristo la artisto priparolis kun mi laŭ ĝia teologia enhavo. Troviĝas nenia sanktula kultado. Francisko genuas super sarkofago. Li vivas ĉe Kristo kaj levas siajn manojn al la apostazita Jesuo en preĝo. Samtempe li troviĝas tiel sub la ŝirma brako de la apostazita Kristo. Jesuo estas konfirmita per la mano de sia Patro, kiu vinkas el la lumo. El la Sankta Spirito iras la helaj koloroj tra la tuta fono, kio volas esprimi la efikadon de la Sankta Spirito en la mondo. La sekiĝinta arbo, trafita per la veneno de la serpento nun per la akvoj de la vivo de Kristo denove estas vekita en vivon.

Inter la amzorge aranĝitaj adiaŭaj donacoj estis al mi donacita ankaŭ iu libro. La titolo estis: Er war einer von uns (Li estis unu inter ni) de Rien Poortviliet kaj Friedrich Meisinger, Kawohl-Verlag. Temas pri la bildlibro pri la vivo de Jesuo kun tre densa teksto. La dediĉo tekstis tiele:

Kara Johano!



LI ESTIS UNU INTER NI. . .

La titolo validas ankaŭ senkonsidere la enhavon de la libro.

Kaj tamen mi esperas, ke la titolo ne estas

tute adekvata; ke, nome, vi ĉiam estos iomete UNU INTER NI kaj tio restos!


Mia rilato al ili ankaŭ okaze de manpremado en la lasta tago de mia laboro multajn el miaj gekolegoj igis diri al mi vortojn de alta aprezo. Tiel mi konsideris en mia preĝo kaj en miaj pensoj de simpatio ilin ĉiujn kaj preparis por ili leteron, per kiu mi al ili ankoraŭfoje klarigis, kio estis la plej gravaj aferoj por ili kaj por mi.

D. Karaj gekolegoj!



(Letero al miaj karaj gekolegoj!)

Okaze de la fino de mia laboro per 31-a de Julio 1997 mi volas postlasi vorton de danko. Mi estis nur malmultajn jarojn dungita en granda laborproceso de la alta financa agentejo. Ankaŭ en la tempo de kreskinta laborkvanto mi retenis la satisfakcion, ke la familioj, speciale la unupersonaj edukintoj povis ĝustatempe ĝui la ŝtatan helpon.

Kion mi ĉe la kolegaro tiom aprezas, estas la pliriĉiĝo en rilatoj, la aprezado de pensinterŝanĝo pri la vivsenco kaj la partopreno ĉe la ĝojiga kaj ankaŭ malpli ĝojiga flankoj de la vivo. La gaja interparolo, la pensoj, kiuj kondukas antaŭen kaj reciproka akceptado ligis nin unu kun la alia.

Ĉio-ĉi restas transe de la tempo de nia kuneco al ni konservita. Tiel mi volas malpli adiaŭi, sed pli doni spronon por ĝojo je la vivo. Laŭ mia aprezo por vi venas ankaŭ miaj bondeziroj, kiuj etendiĝas super la ĉiutaga vivo. Mi konas potencon, kiu nin portas tra la vivo. Sub la suno de Dio mi vidas mian malfruan transiron de la paroĥestro al la simpla disĉiplo de Jesuo, mian feliĉan familian vivon en komforta domo kun multa verdaĵo ĉirkaŭe. En la vorto de la Skribo kaj meze de bonaj amikoj en la fido mi travivas iom da tiu potenco de Dio. Pro tio mi skribas pri mia sperto, kiun mi povas peri antaŭen en la senco de mia bondeziro, ĉar ĝi povas iĝi alirebla por ĉiu. Mi vidas mian vojon de plenumiĝo en kvar eldiroj, kiuj sekvas unu el la alia.


1. Dum ies vivo al mi estis perita difektita bildo pri Dio, pro tio Dio estis al mi ankaŭ tiel longe fremda. Malantaŭ unu nura ĉelo troviĝas tuta biologia konstruprogramo de la kompleta estaĵo, tiel ne revelacias sin nur multa inteligento, sed tiel staras persona, inteligenta Kreinto. Li difinas rilatojn kaj komunumojn, la vivon, kiu vivas el la amo. Ĉio kontraŭdia detruas la komunecon kaj la amon, faras la homon soleca kaj izolita, igas la homon morti. Tiu ĉi amo de Dio, kiu lasas min vivi, povas min atingi. Pro tio mia unua baza eldiro:

Dio min amas kaj volas doni al mi plenumitan vivon.
2. Koncerne min mi ne havas kapablon, starigi vivan rilaton kun Dio. Multaj religiaj rilatoj baziĝas sur la pseŭda rilato, estas produkto de oniaj propraj pensoj, sentoj, deziroj kaj de onia religia eduko, kiuj havas falsan adreson, falsan bildon pri Dio. Al Jesuo estas donite, kiel al neniu alia, doni la eternan vivon (la vivo, kiel Dio ĝin havas). Tiu vivkvalito ne estas produkto de onia pieco. Pro tio jen mia dua baza eldiro:

Mi ne povas transponti la vojon al Dio.
3. La sonmuro inter la Dia kaj la homa regiono povas esti trabatita nur fare de Dio. Pere de Jesuo Dio venis al mi. Lia alveno estis antaŭdirita per multaj detaloj, kiel tio aperas ĉe neniu religia fondinto. Li posedas en sia agado kaj parolo Dian memkonscion kaj li komprenas sian mision en tio, doni al mi la ŝlosilon por la regno de Dio. Li forigis la baron inter Dio kaj la homo. Li povas min deaĉeti el la mortporta izolo, se mi al li fidas en tio, kion li volas diri al mi kaj kion li faris por mi. Pro tio jen la tria baza eldiro:
Nur Jesuo malfermas al mi la veran alpaŝon al Dio.
4. Ĉar en ia rilato du flankoj estas engaĝitaj, ne sufiĉas la nura ago de Dio por restarigi la Dio-homa rilato. La amo ne konas sltrudan feliĉigon, ĝi vivas el la reciproka libera decido unu por la alia. Tiu decido korektas la malsanan vivsintenon, vivi nur el mi mem aŭ tamen el la anstataŭa Dia principo. Tiel el la pseŭda rilato fariĝas viva rilato kun Dio. Mia malfido al Dio denove fariĝas vivo, fidanta al Dio. Mi fidas al Li, kion Li en la Sankta Skribo diras pri mia rilato al Li. Mi komencas kompreni kaj vidi min en tiu ĉi lumo de Dio. Tiu ĉi vido eligas sentojn, dirantaj al mi, ke mi ne estas sufiĉe bona. Mi estas denove amata kaj akceptita kaj ne plu eligita. Do mi ne devas ĉion-ĉi erst meriti. Estas kiel inter la amantaj homoj. La amo, kiun mi ricevas de mia partnero, ne bezonas esti meritata de mi. Estas alies libera decido, min ami. Mi rajtas la amon simple alpreni, lasi ĝin validi. Dio jam deĉiam la unua min amis. Tio min faras libera de la spasma klopodo plenumi mian devon. La vivo estas la donaco kaj volas esti plenumita laŭ la maniero de la donaco. La tuta kulpo, la tuta deficito estas al mi pardonita, se mi Lian proponon de la savo alprenas. Tion diras la kvara baza eldiro:
Mi decidas rilate tion, kion Jesuo al mi signifas kaj donas. Estas mia kreddeklaro, per kiu mi alprenas Jesuon.

Tiu ĉi deklaro pri la alpreno de Jesuo ŝanĝis mian vivon. Per sekvaj vortoj mi tion esprimis:



Sinjoro Jesuo, mi vidas mian vivon en via lumo. Mi scias pri mia perditeco. Al mi mankas la gloro de Dio, mi estas la kreitaĵo malsolida kaj plena je mankoj. Nun via plenpovo min savi fariĝis al mi klara. Mi vokas vin mia Savanto kaj Sinjoro. Venu en mian vivon kaj malfermu vian rilaton al mi, kiu kunprenas la diecan vivon. Plenumu min per la Sankta Spirito, kiu min konduku laŭ viaj intencoj. Vi estas bona. Mi volas rakonti pri via mizerikordo en ĉiuj tagoj de mia amo.
Tiu ĉi vojo estas tiel simpla kaj povas esti transpaŝata de ĉiu. Por aldona interparolo, por interŝanĝo de spertoj aŭ ankaŭ por la sporada komuna preĝo mi ĉiam volonte troviĝas je dispono.

La Sinjoro vin benu kaj gardu!

La Sinjoro lasu sian vizaĝon lumi super vi kaj estu al vi gracoplena!

La Sinjoro levu sian vizaĝon sur vin kaj donu al vi la pacon!


Kun plena rememoro via
Johannes Ramel


1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • Pensiiĝo, por esti libera por la Sinjoro
  • D. Karaj gekolegoj!

  • Elŝuti 335.09 Kb.