Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En la erupto de la fido

Elŝuti 335.09 Kb.

En la erupto de la fido




paĝo10/18
Dato14.03.2017
Grandeco335.09 Kb.

Elŝuti 335.09 Kb.
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   18

7. Fortigita per la forto

de la Sinjoro


Inter la kristnaska tempo kaj novjaro mi helpe de eta kamiono translokiĝis kun miaj havaĵoj. Parton de miaj libroj kaj ceteraj ekipaĵoj mi devis intertempe deponi ĉe iu meblofirmao. Helpis min frato en fido, kiu etendis sian manon, kie troviĝis granda bezono kaj min tiel helpis. Lia proksimo faris al mi bonon. Li povis min bone kompreni. Li mem iam estis tre aktiva en la katolika laborista movado kaj kiel tia li estis delegito ĉe la dioceza sinodo. Ankaŭ li invitis al biblia kurso, kiu baldaŭ allogis multajn vizitantojn, kiuj serĉis novan orientiĝon en la vorto de Dio kaj en Lia Spirito. Ankaŭ nuntempe estas lia ĝojo konduki homojn al la kredo.




A. Serĉante laboron

Komence de la jaro 1986 mi dissendis tutan liston da laborserĉaj leteroj al diversaj firmaoj kaj publikaj institucioj. La novo kaj la fremdo de la situacio iĝis haŭtproksima. Mi preĝis por akiri gvidadon de la Sinjoro. Alvenis kelkaj malakceptoj, cetere simple deprima silento. Proponitaj estis nur eblecoj labori kiel vojaĝanta reprezentanto por asekuraj firmaoj.

Tiel mi komencis studis diversajn postenproponojn ĉe iu filio de Bausparkasse (banko por krediti konstruadon); helpe de videoklipo mi spektis la proponitan kontrakton. Per tio mi paŝis sur la ŝtupon de praktiko. Ankaŭ sur tiu vojo mi denove preĝis por la halpo ĝuste konduti, fare de la Sinjoro. Sub la instrukcio de Petro:

Benadantaj, ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon” (1 Petro 3,9), mi benis la homojn, kiujn mi renkontis. Mi sciis ankaŭ en tiu situacio, ke mi unue troviĝis tie por respondi, se iu min demandis pri mia espero kaj fido. Fakte aperis ĉiam denove surprizitaj vizaĝoj, kiuj demandis, kvazaŭ pafite el pistolo: „Do, sinjoro paroĥestro – mi daŭre vin titolas sinjoro paroĥestro – kiel domaĝe, ke vi foriris!” Kiam mi menciis mian motivon, ili ĉesis interparolon. Subpene realiĝis potage unu ŝparkontrakto, por kiu mi devis ĉiun tagon veturi 50 ĝis 80 kilometrojn da laborvojo. Per plena precizo mi laboris, rigardante al mia celo kaj planinte, notinte protokolon semajno post semajno. Tiel mi akiris ankaŭ kurson por akiri laborpostenon de plenhora laboro kiel faka konsilisto kaj mi vivis de provizioj. La psika premo ĉe tiu laboro igis min foje laŭte krii al Dio, akompanate de larmoj.

Mi sciis, ke mi por tia laboro daŭre ne estas kapabla. Mia urbestro porparolis por mi denove, ke oni disponigu al mi postenon ĉe Finanzamt (ŝtata agentejo por enkasigi impostojn). Sed je ĉiuj decidniveloj troviĝis fortaj baroj. Iun tagon mi ricevis leteron de la financoficeja direktorejo. Mi estis invitita al la sinprezenta intervjuo. Kun koro, plena de espero, mi veturis al Vieno al la direktorejo, kie mi vagadis tra diversaj ejoj ĝis la respondeca instanco. Sed mia tuta peno falis flanken, dirite, ke mi atingu reciprokan interkonsenton kun la eklezio. Tiel mi devis antaŭmeti propran leteron de la episkopo en la senco de rekomendo. En espero, supervenki la baron, mi denove reveturis.

Post kelkaj semajnoj denove venis letero kun nova limdato por plia interparolo. Sur la tablo kuŝis letero, en kiu estis menciitaj la kialoj de negativa respondo por la posteno ĉe la financa agentejo. Laŭdire mi estis en la ĉirkaŭo konata, estinte subtenita de organizaĵo, kiu kontraŭas la eklezion. Tamen mi de neniu ricevis eĉ nur unu ŝilingon. Temis pri la premo flanke de la eklezio kontraŭ mi, kiun mi devus klare senti. Tiu ĉi premo estis sentebla ankaŭ dum pliaj interparoloj, kie mi denove estis pridemandita pri la kialo de mia kreddecido. Mi respondis tiel: „Kaze de la religia instruhoro mi estis devinta diri, ke oni fariĝas infanoj de Dio per la bapto. En la evangelio laŭ Johano tamen estas skribite: ,Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li onis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo’ (Johano 1,12). Laŭ la atesto de la Skribo do oni iĝas infanoj de Dio, kiam oni en kredo alprenas Jesuon.”

La oficisto respondis ekscitita: „Pro tiu ĉi tekstero do vi kubĵetis je tia grando, ĉu? Tio estas la motivo, kial ni vin ne povas dungi. En plej bona kazo vi povas komenci en Vieno, kie neniu vin konas.”

1. Lastaj baroj

Peza ŝirmkurteno nun troviĝis antaŭ mi, kiu dum certa tempo ebligis al mi nenian rigardon en la estonton. Okaze de mia reveturo en densa trafikstato mi kriis al la Sinjoro por helpo. Tio venis el la senkonsola forlasiteco de mia animo. Sed en mia koro iu voĉo parolis: Estu silenta kaj fidu la Sinjoron! Mi estis de tio surprizita. Mi bone sciis, tio venis de la Sinjoro. Ek de la momento mi silentiĝis kaj mi troviĝis en atendo al la Sinjoro. En mi okazis larmsekiga konsolo. La densa kurteno estis denove detirita. Mi veturis kun silento en mia animo en la direkton de mia estonto. Mi pensis, la Sinjoro laboras. Mi lasas tion al Li, kion ajn Li faros. En mi troviĝis plu nenio timenda, sed silenta espero. Tiu respondo de la Sinjoro estis nenio, kion erst mi estus devinta al mi enparoli. Tio lasis min malstreĉa, ja tio venis de Lia flanko. Mi ankaŭ ne bezonis erst serĉi por tio mian fidon, estis certeco, kiun mi ne bezonis prienketi. Ĉion-ĉi ebligis al mi sperti la efikpovo de Dio. Mi povis denove komenci Lin adori, sen devi elparoli novan porpeton. Tio, kion la Sinjoro montris al mi en mia koro, estis demonstrita erst post pliaj monatoj. Buŝa sciigo fare de la urbestro venis al mi en la tago antaŭ mia nupto. La skriba formo estis de mi atendita ankoraŭ du monatojn. Sed finfine mi povis komenci mian laboron ĉe la financa agentejo en Vieno 6-an de Aŭgusto 1986.




2. La Sinjoro estis proksime al mi

ĉe mia laborloko

Post ĉiuj-ĉi baroj survoje al la nova profesia ekzisto nun la pordo estis aperta, ke mi povis labori kiel kontrakte dungita en la financa agentejo en Vieno. Ek de Augusto 1986 mi ĉiutage veturis pertrajne al Vieno. Mi leviĝis je la 5-a kaj 15 minutoj kaj denove revenis je la 18-a horo hejmen. En la trajno mi havis tempon por riĉa legado de la Skribo: jen psalmo, jen ĉapitro el la historiaj bibliaj libroj, ĉapitro el la profetoj en la Malnova Testamento kaj ĉapitro el la Nova. Mi povis dum tio sufiĉe profundiĝi kaj lasi la Sinjoron mem paroli al mia koro. Estis altnivela estado kun la Sinjoro meze de la trajna loko kun multaj frekventvojaĝantoj. Dufoje okazis al mi, ke mi metis mian Biblion flanke, ĉar mi estis enplektita en interparolon kaj mi forgesis ĝin denove meti en mian aktujon. Sed ĉiam denove mi ĝin rericevis, ja ĉiu konduktoro sciis, al kiu la Biblio apartenas.

En la administra kancelario mi en la unua tago ricevis de la organiza ĉefo la unuajn neformalajn instrukciojn por poste esti prezentita en unuopaj sekcioj kaj ricevi mian laborlokon en la sekcio de la financa kaso. La unuaj fakaj esprimoj kiel datena preparo pere de la akordiga rondo, kontotenado, transaj kalkuloj, datenkontrolo kaj markadtenado enhavis precizan laborprocedon, kiun endis travidi. Pli poste atendis min multaj leĝoj, kiel ankaŭ la procedpreskriboj, regularo de la mondediĉo por la respubliko, la leĝoj pri la impostigo de enkasigoj, montrafiko, salajra laboro, grundposedo, propraĵposedo, trafiko kaj kapitalo, same ankaŭ la pagdevoj laŭ la konsumado kaj monopolstatuso, kontribuoj… kiuj estas uzataj en la sekcio de la prepozicioj, en la kancelario por prijuĝo, pri la punkondamnoj, ekzekutado kaj salajroimpostado. Apud tio ĉiu laborprocedo estis plena da erareblecoj, ja ĉiam oni devis konsideri multajn flankaĵojn. Oni povus apliki § 103 aŭ § 98, sed eble ankaŭ § 8 de unu nura leĝo en tiu ĉi kazo aŭ eĉ tute alian leĝon kun certa paragrafo. Tiel mi haŭtproksime spertis, kiel malsupre nun mi devis komenci. Mi havis 49 jarojn kaj ektrovis min en tute fremda mondo. Ankaŭ inverse, mi estis por multaj eksparoĥestroj sur tiu ĉi loko tre fremda mondo. Tiel ni komencis nin malrapide interkonatiĝi home. Kelkaj provis sin bone prezenti, do ili estis okupitaj pri si mem. Aliaj demonstris sian konon kaj povon, kiujn ili en la sekcio kaj ekster ĝi havis. Denove aliaj varmigis sin temp-al-tempe sub bonaj kontaktoj kun kelkaj bonaj amikoj. Por ĉiu el tiuj homaj trajtoj mi estis tre dankema. Iu kolego alparolis min antaŭtagmeze, ke mi iru kun li manĝi. Post nia unua parolinterŝanĝo, dum kiu mi en mallongaj skizoj prezentis la kialon de mia decido en la fido, li diris: „Mi faris same, vi estas alia homo. Vi havas radiadon, kiun mi tuj sentis. Ĉe multaj el ni ĉio estas tiel morta, tiel senpersona, ili restas al oni fremdaj. Ĉe vi mi tuj trovis alpaŝon.”

Dum la sessemajna enkonduka kurso ĉe la „Finanz-landesdirektion” (provinca direktoraro por financoj) ni kune kun la dungitoj A (juristoj) per prelegoj kaj multaj ekzamentestoj estis informitaj pri la baza scio super la tuta financa problemaro. Samtempe oni volis testi ankaŭ la ŝarĝkapaciton de la kandidatoj. Mia sukcesatingo de 94 % situis ekstraordinare bone. Tamen tio kostis mian penadon kaj ŝvitadon. Aldone mi akiris postenon por predispozicioj kiel anstataŭanto pro la graveda libertempo de iu kolegino, por prizorgi la grupon de verkistoj kaj artistoj.




3. Gardita okaze de la akcidento

La 21-an de Majo 1987 mi transveturis sur mia vojo al la oficejo frumatene la straton Kaiserstraße. Tiu strato estis dense frekventita kaj sur ĝi tie troviĝis neniaj zebrostrioj por la piedirantoj. Tiel mi inter du parkigitaj aŭtoj transveturis tiun vojparton kaj mi tuŝis per mia aŭto la antaŭan kotŝirmilon de iu subite alveninta aŭto. Mi frapis per mia kapo en la glacon kaj falis aliflanken de mia aŭto kaj rompis mian maldekstran brakon. Tion diris al mi la akcidentprotokolo. Mi mem havis en mia memoro neniun sekundon pri la okazaĵo. Kun krania rompo, cerba pistiĝo, tranĉetoj je la cerba haŭto kaj rompo de la supra makzelparto mi venis en la malsanulejon por akcidentuloj. Tagon poste mi denove akiris konscion. Post unu semajno mi la unuan fojon vidis mian vizaĝon, kie ĝi ne estis bandaĝita, estinte malhelblua, flava kaj verdeca. La tuan tempon de mia troviĝo en la malsanulejo mi estis plena de danko al la Sinjoro, ke Li min gardis antaŭ la morto. La kontrolkuracisto diris al mi, ke mi dufoje eskapis la morton. Kaze de la cerba pistiĝo normale postrestas gravaj daŭraj damaĝoj; se la tranĉetoj de la cerba haŭto estas pli fortaj, la cerba fluaĵo elfluas, kio kondukas en garantiitan morton. En la kranian kovraĵon oni devis bori kvin truojn por elsigeli la ostojn. Ĉi tie mi rememoris, ke la Sinjoro difinas la limon, ĝis kie la frapo de Satano povas iri. Nun mi tiom pli rajtas esti la atesto pri la gvidado de la Sinjoro.



1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   18


Elŝuti 335.09 Kb.

  • A. Serĉante laboron
  • 1. Lastaj baroj
  • 2. La Sinjoro estis proksime al mi ĉe mia laborloko
  • 3. Gardita okaze de la akcidento

  • Elŝuti 335.09 Kb.