Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


En ĉio ĉi intervenas ankaŭ la ventoj, precipe

Elŝuti 9.84 Kb.

En ĉio ĉi intervenas ankaŭ la ventoj, precipe




Dato20.10.2017
Grandeco9.84 Kb.

Elŝuti 9.84 Kb.

Karsto

La triesta Karsto estas tute unika teritorio, ne komparebla kun aliaj similaj en Eŭropo: teritorio fascina kaj mistera, ŝvebanta inter imagpovo kaj mito.

Tiu kalkoŝtona altebenaĵo, vasta 130 kvadratajn kilometrojn, kies maksimuma altitudo egalas al ĉ. 600 metroj super la marnivelo, de krono el malaltaj pintoj - Monto Cocusso [elp. kokùs'so] la plej alta: 672 m. - kuras al la Adriatika Maro, kies akvoj bele vidiĝas de la karstaj suproj kiam vetero klaras, por fine plonĝi en ĝi.

Sur la karsta regiono, malgraŭ la tereno tre arida, kunkreskas la mediteranea makiso kaj la alpa flaŭro, kio donas al la teritorio tute specialan karakteron nerenkonteblan aliloke: Karsto estas ŝtona sed ĝia beleco aparte allogas ĉiun spektanton.

Gravan rolon, kompreneble, ludas la klimato. Karsto karakteriziĝas pro transira klimato, inter atlantika kaj kontinenta sistemoj; la norda Adriatika Maro estas tre grava renkontiĝejo de atlantikaj ciklonoj kaj, samtempe, troviĝas sub rekta influo de rusa-siberia kontraŭciklono.

En ĉio ĉi intervenas ankaŭ la ventoj, precipe bora kaj siroko: bora, orienta-nord-orienta vento, negative influas, sekigante la grundon kaj erodante la surfacojn, dum siroko alportas malsekecon. Sed ĝuste al tiaj mediaj kaj klimataj faktoroj oni ŝuldas kaj riĉeĉon kaj diversecon de la karsta flaŭro, reprezentata de pli ol 1 600 specioj.

En la triesta karsta teritorio, dum praromia epoko, abundis kverkaj arbaroj, sed pro la agado de l’ homo, kiu dum jarcentoj hakadis arbojn por celoj konstruadaj kaj hejtadaj, ĝi transformiĝis al veprejo kun fraksenoj, karpinoj kaj kverketoj. En la dua duono de la 19a jarcento, Karsto aspektis kiel senviva regiono, preskaŭ senarba, tiom ke en la jaroj ĉirkaŭ 1850, la Aŭstria administracio startigis grandiozan programon pri rearbarigo. Plejparte oni plantis nigrajn pinojn, kiuj tre bone kaj rapide adaptiĝis al tiu malfacila medio.

Parolante pri Karsto, nepras mencio pri ĝia specifa simbolo, la dolino. Ties nomo estas slovena kaj signifas valon. Temas pri rondforma kavaĵo kun diametro kaj profundeco tre variaj, rezulto de ruiniĝo de la subaj grotovolboj. Ĝia plata fundo, plena je ruĝbruna tero, estas medio tute speciala, kun propra mikroklimato, aparte favora por kultivado. En dolino regas precipe la blanka karpino, avelarbo, kverketo kaj tilio.

E
La Giganta Groto
stas konate, ke Karsto avaras je akvo, kvankam, tie kaj tie, oni povas renkonti kelkajn lagetojn. Sed se akvoj ne troveblas surface, ili, male, abundas subtere, kie, dum jarmiloj, gutoj post gutoj, senĉese eliĝantaj el ŝtono, traboris fantazian sinsekvon de abismoj, galerioj, potoj, kavernoj, grotoj, kelkaj el kiuj trapasataj de riveroj, kaŝe fluantaj en la profundoj.
La plej mita kaj mistera restas ankoraŭ hodiaŭ la rivero Timavo. Kaj en tiuj profundoj, la samaj gutoj fabele konstruis kristalajn palacojn kaj katedralojn, ornamis tiujn kavaĵojn per ŝtoniĝintaj puntoj kaj florigis tigoplenajn kristalo-herbejojn.

Grota esplorado estas aparte emocia sperto kaj multaj dediĉas sin al tio. Pli ol kvinmil estas la karstaj grotoj jam klasifikitaj sed ankoraŭ multo malkovrendas. Antaŭ kelkaj monatoj, dum konstruado de aŭtoŝoseo, malkaŝiĝis la tiel baptita “Neebla groto”, kiu, plurajn kilometrojn longa, konservas en si la spurojn de prarivero tute ĝis nun nekonata. Ĝi estas ankoraŭ esplorenda: kiajn mirindaĵojn oni spektos en tiu ĵus malkovrita natura miraklo!

Kelkaj grotoj estas viziteblaj, sed nur malmultaj estas lumigitaj por permesi admiradon de la kalkoŝtonaj fenomenoj.

Kaj nun iom pri la karsta faŭno de nia regiono: en la Karsta altebenaĵo kunvivas multaj bestoj el eŭro-aziaj, iliriaj-balkanaj, meditera-neaj, centreŭropaj specioj. Karsto estas ankaŭ transira teritorio por kelkaj birdaj specioj, kiuj ofte ĉi tie nestas. Sur la marbordaj karstaj rokoj loĝas ermita pasero kaj, de kelkaj jaroj, paro da pilgrim-falkoj.

En arbaroj kapreoloj kaj aproj abundas kaj ankaŭ cervoj, tie kaj tie, paŝadas. Inter serpentoj, la vipuro tre ŝatas la rokaran medion.

Por pli bone admiri la variecon de karsta flaŭro kaj medio, endas viziti la botanikan ĝardenon “Carsiana”, kiu situas apud la vilaĝo Sgonico, je 18 km de Triesto. Fondita en 1964 de grupo da studemuloj kaj amantoj de la karsta flaŭro, la ĝardeno prezentas la plej signifajn aspektojn de karsta pejzaĝo, kun la tipaj vegetaĵoj ĝin karakterizantaj: veprejo, makiso, subarbejo, surroka kaj gruzdekliva plantaĵaro… Tie videblas pli ol 600 specioj, tipaj de la triesta, goricia kaj slovena Karsto, ĉiu en propra specifa medio, kaj - laŭ la ĝardenaj padoj - priskribafiŝetoj donas ĉiajn necesajn klarigojn.




Valo Rosandra


Elŝuti 9.84 Kb.

  • La Giganta Groto
  • Valo Rosandra

  • Elŝuti 9.84 Kb.