Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Emilia marty jaroslav prus

Elŝuti 318.33 Kb.

Emilia marty jaroslav prus




paĝo1/4
Dato22.03.2017
Grandeco318.33 Kb.

Elŝuti 318.33 Kb.
  1   2   3   4

Karel Čapek

 

A F E R O



M A K R O P U L O S

 

 



El la ĉeha

Josef Vondroušek

 

 

PERSONOJ



 

EMILIA MARTY

JAROSLAV PRUS

JANEK, lia filo

ALBERTO GREGORO

HAŬK-ŜENDORF

Advokato D-ro Kolenatý

Solicitoro Vítek

KRISTINA, lia filino

ĈAMBRISTINO

KURACISTO

MAŜINISTO

ĈAMBRO-SERVISTINO

A N T A Ŭ P A R O L O

Ĉu tiu nova komedio komencis min okupi proksimume antaŭtri aŭ kvin jaroj, do ankoraŭ antaŭ R.U.R.; tiam ĝiprezentiĝis en mia menso kiel romano. Laŭ teme ĝi apartenas doal aferoj, kiujn mi volus jam havi post mi; ankoraŭ unu tiatasko restas al mi, por seniĝi de la malnovaj provizoj. Impulsopor ĝi estis teorio, probable de prof. Meĉnikov, ke maljuniĝoestas memtoksiĝo de organismo.

La du cirkonstancoj tial mi antaŭmencias, ĉar nunjarevintre aperis nova verko de B. Shaw "Retren al Metuŝelaĥ",kiun mi konas ĝis nun nur en ekstrakto kaj kiu - en gradoevidente multe pli grandioza - same okupiĝas pri problemo degrandaĝo. Ĉi tiu temkonferenco estas tute hazarda kaj ŝajnelaŭ la ekstrakto ĝi estas ankaŭ nur supraĵa, ĉar BernardoShaw venas al konkludoj ĝuste malaj. Laŭ kiom mi povas juĝi,sinjoro Shaw vidas en eblo vivi kelkcent jarojn idealan statonde la homaro, ian estontan paradizon. Kiel la leganto ekkonos,en ĉi tiu libro la grandaĝo estas priskribata tute alie, kielstato tre malmulte ideala kaj eĉ tre malmulte dezirinda. Estasmalfacile diri, kio estas pli ĝusta; ambaŭflanke mankasbedaŭrinde propraj spertoj. Sed poveblas antaŭvidi almenaŭtion, ke tezo de Shaw validos kiel klasika optimisma kazo kajtezo de ĉi tiu libreto senespera kazo pesimisma.

Nu, mia persona vivo versimile estos nek pli feliĉa, nekmalpli feliĉa, se mi estos nomata pesimisto aŭ optimisto; sed"esti pesimisto" inkluzivas, kiel ŝajnas, ian publikanrespondecon, ion kiel silentan riproĉon pro miskonduto al lamondo kaj homoj. Mi deklaras do publike, ke tiurilate mi nesentas min kulpa; ke mi kulpiĝis pri neniu pesimismo, kaj sejes, do pretervole kaj tre malvolonte. Male, en ĉi tiu komediomi intencis diri al la homoj ion konsolan kaj optimisman. Mi nescias, ĉu estas optimisme aserti, ke vivi sesdek jarojn estasmalbone, sed vivi tricent jarojn estas bone; mi opinias nur, keproklami la aĝon de sesdek jaroj (mezan) konforma kaj sufiĉebona, ne estas ĝuste krima pesimismo. Ni supozu, ke foje enestonteco estos nek malsanoj nek mizero nek malpura penigalaboro, tio estas certe optimismo; sed diri, ke la nuntempa vivoplena de malsanoj, mizero kaj laborego ne estas tute tiommalbona kaj damna kaj havas ion treege valoran, tio estas - kiofakte? pesimismo? Mi opinias, ke ne. Eble ekzistas duopapesimismo: unu, kiu forturniĝas de la malbonaĵoj al io plibona eventuale elrevita; la alia, serĉanta en la malbonaĵo memalmenaŭ ion iom pli bonan, eĉ se nur utopian. La unua serĉassenpere la paradizon: ne estas pli bela direkto por la bonaanimo. La alia serĉas tie kaj alie almenaŭ erojn de la relativabono; eble ankaŭ ĉi tiu eksperimento ne estas tute senvalora.Se tio ne estas optimismo, trovu por ĝi alian vorton.

Per ĉi tio mi ne priparolas nur ĉi tiun teatraĵon, kiunmi ne ŝatus speciale emfazi; ĝi estas senpretenda afero, alkiu mi revenis ial pro ardamo. Ĉefe mi opinias la "El vivo deInsektoj", kiu stampis mian kunaŭtoron kaj min per Kain-signode pesimismo. Certe estas ege pesmimisme kompari la homansocion al insektoj; sed eĉ ne minimume pesimisma estas kompariunuopulon - homon al Vagabondo; kaj tiuj riproĉintaj laaŭtorojn, ke per siaj insektoj ili misfamigas la homaron,forgesis, ke per sia vagabondo ili opinias homon kaj parolas alhomo. Kredu, ekzistas sola reala pesimismo, kaj ĝi estas tiu,kiu krucmetas la monojn; mi dirus, etika defetismo. Homo, kiulaboras, serĉas kaj realigas, ne estas kaj ne povas estipesimisto. Ĉia strebanta aktiveco signifas konfidon, ankaŭ senverba motivado. Tia Kasandra povis esti pesimisto, ĉar nenionŝi faris; se ŝi batalus por Trojo, se ne estus tia.

Krome ekzistas ia pesimisma literaturo; ĝi estas tiu, enkiu la vivo montriĝas kiel senespere malinteresa kaj homo,ankaŭ la socio kiel io komplike kaj probleme enuiga. Ĉi tiumurda pesimismo tamen estas tolerata.

K.Č.


 

 

 



AKTO UNUA

Ĉambro de solicitoro ĉe doktro Kolenatl. Fone pordo alekstero, maldekstre en la oficejon. Ĉe la malantaŭa muro altaregistroteko kun sennombraj fakoj alfabete signitaj apud ĝieskaleto. Maldekstre tablo de la solicitoro, meze duoblaskribista tablo, dekstre kelkaj foteloj por atendantaj klientoj.Sur la muroj diversaj tarifoj, anoncoj, kalendaro ktp. kajtelefono. Ĉie multe da dokumentoj, libroj, volumoj kaj aktoj.

VÍTEK (ordetante aktojn en la registrotekon): Ho! Ho, miadio! La unua .... La maljuna ne plu venos. - Kazo Gregor-Prus. G, GR, jen. (Li ascendas la eskaleton) Kazo Gregor. Vidu, ankaŭ ci finiĝis. Aĥ! Miadio! (Li foliumas en aktaro.) Mil okcent dudek sep. Mil okcent tridek du. Tridek du. Mil okcent kvardek. Kvardek. Kvardek. Kvardek sep. Post kelkaj jaroj ni povis havi jarcentan jubileon. Domaĝe pri tiom bela proceso! (Li enigas la aktaron.) Ĉi tie ...ripozas... kazo Gregor-Prus. Aĥ, nenio daŭras eterne. Vantaĵo ... Polvo kaj cindro ... (Enpense li eksidas sur la plej alta rungo de la eskalo.) Memkomprene, nobelaro. Malnova nobelaro. Nu jes, barono Prus. Kaj oni procesas cent jarojn, malnobluloj! - (Paŭzo.) "Citoyen! Civitanoj! Ĉu vi plu toleros, ke ĉi tiuj privilegiitoj, ĉi tiu malnova aristokrataro dorlotata de reĝoj de Francio, ĉi tiu klaso, kiu por siaj privilegioj dankas nek al la naturo nek al la racio, sed al tiranado, ĉi tiu areto da korteganoj kaj heredaj altranguloj, ĉi tiuj terposedantoj, posedantoj de potenco kaj rajtoj ..." Aĥ!

GREGORO (restas staranta en la pordo, mem ne rimarkata, tempeton aŭskulatas): Bonan tagon, civitano Marat!

VÍTEK: Ne Marat, tio estas Danton. Parolo el la 23-a de oktobro 1792. Mi petas milfoje pardonon, sinjoro.

GREGORO: La doktoro ne estas ĉi tie?

VÍTEK (descendas de la eskaleto): Ankoraŭ li ne revenis, sinjoro.

GREGORO: Kaj la verditko?

VÍTEK: Nenion mi scias, sinjor' Gregoro, sed -

GREGORO: Ĉu ĝi statas malbone?

VÍTEK: Mi ne povas vin servi; sed domaĝe pri tiel bela proceso, sinjoro.

GREGORO: Ĉu perdite?

VÍTEK: Mi ne scias; nia maljuna estas de matene ĉe tribunalo. Sed mi -

GREGORO (ĵetiĝas en fotelon): Telefonu tien. Voku doktoron Kolenatl. Rapide, homo!

VÍTEK (kuras al telefono): Mi petas, tuj. Allo! - (Li turniĝas de la aparato.) Mi, sinjoro, mi ne apelacius al la Supera Tribunalo.

GREGORO: Kial?

VÍTEK: Ĉar - Allo, du du tridek kvin. Tri kvin. Tri kvin. Jes. - (Li turniĝas.) Ĉar tio signifas finon, sinjoro.

GREGORO: Kian finon?

VÍTEK: Finon de la proceso. Finon de la kazo Gregor. Tio jam ne plu estis proceso, sinjoro, tio estis historia memoraĵo.

Kiam ĝi daŭras jam pli ol naŭdek - (en la aparaton.) Allo, fraŭlino, ĉu ankoraŭ ĉe vi estas advokato Kolenatl? Jen lia oficejo. Mi petas lin al aparato. - (Li turniĝas.) La aktaro Gregor, sinjoro, jen parto de historio. Preskaŭ cent jarojn, sinjoro - (En la aparaton.) Allo! Jam li foriris? Mi dankas. (Li alkroĉas la aŭskultilon.) Jam li foriris. Versimile li estas survoje ĉi tien.

GREGORO: Kaj la verdikto?

VÍTEK: Mi ne povas vin servi, sinjoro. Mi volus, ke estus neniu. Mi - ne povas helpi al mi, sinjor' Gregoro; sed kiam mi konsciigas al mi, ke hodiaŭ estas la lasta tago de la kazo Gregor - Jam tridek du jarojn mi okupiĝas pri ĝi. Tiam venadis ĉi tien via mortinta sinjoro patro, Dio donu al li la eternan gloron sed li kaj la mortinto doktoro Kolenatl, patro de ĉi tiu, ili estis granda generacio, sinjoro.

GREGORO: Mi dankas.

VÍTEK: Eminentegaj juristoj, sinjoro. Nura kasaciado kaj prezentado de kasacio kaj tiaj fintoj. Tridek jarojn ili kontinuigis la proceson, sinjoro. Kaj vi, bum! Tuj al Supera Tribunalo. Nur ke estu fino! Por vi estas domaĝe tia bela proceso. Tiel mortigi la centjaran kazon.

GREGORO: Ne parolaĉu, V!tek, el tio oni povus freneziĝi: senĉese havi antaŭ la nazo cent kvindek milionojn .. havi ilin preskaŭ enmane .. De la junaĝo nur aŭdi pri ili .. (Leviĝas.) Ĉu vi opinias, ke mi perdos tion?

VÍTEK: Mi ne scias, sinjoro Gregoro. Ege disputebla kazo.

GREGORO: Nu bone. Sed se mi malgajnos, poste -

VÍTEK: - poste vi pafmortigos vin, sinjoro. Ĝuste same tion diradis la mortinta patro.

GREGORO: Ja li pafmortigis sin.

VÍTEK: Sed ne pro nia kazo. Pro ŝuldoj. Kiam oni tiel vivas je konto de la heredaĵo ...

GREGORO (turmentite, sidiĝas): Silentu, mi petas!

VÍTEK: Aĥ, vi ne havas nervojn por grandaj procesoj. Tia bela materialo! (Li ascendas la ekaleton kaj eligas la aktaron Gregor.) Rigardu, sinjor' Gregoro, la aktojn. Mil okcent dudek sep. La plej malnova numero en nia oficejo. Unikaĵo, sinjoro! Ĝuste por muzeo. Kaj ĉi tiu kaligrafia skribo el la jaro mil okcent kvardek. Miadio, tiu homo havis la manon! Nur rigardu, kia skribo! Mi diras al vi, ĝuo.

GREGORO: Vi estas frenezulo.

VÍTEK (pie ordmetas la aktaron): Aĥ, Jesuo, eble la Supera Tribunalo ĝin ankoraŭ prokrastos.

KRISTINA (malfermas silente la pordon): Paĉjo, ĉu vi iros hejmen?

VÍTEK (descendas): Atendu, tuj - tuj - Nur kiam la ĉefo revenos.

GREGORO (leviĝas): Ĉu fraŭlino filino?

VÍTEK: Jes. Iru eksteren Kristina. Atendu en la koridoro.

GREGORO: Gardu dio, fraŭlino. Eble ja mi ne ĝenas. Ĉu el lernejo?

KRISTINA: El ekzameno.

VÍTEK: Mia filino kantas en teatro. Do, iru jam: Ĉi tie nenio por vi.

KRISTINA: Paĉjo, tiu Marty estas ko - lo - sa !

Kiu fraŭlino?

KRISTINA: Nu, Marty! Emilia Marty!

GREGORO: Kiu ŝi estas?

KRISTINA: Vi scias nenion! Ŝi estas la plej granda kantistino en la mondo. Hodiaŭ vespere ŝi kantas - Matene ŝi repetitoris kun mi - Paĉjo!

VÍTEK: Nu, kio?

KRISTINA: Paĉjo, mi - mi iros for el la teatro! Mi ne restos tie! Por nenio! Por nenio! (Ŝi plorsingultas kaj dorsturniĝas.)

VÍTEK (kuras al ŝi): Kristina, kion oni faris al vi?

KRISTINA: Ĉar ... Nenion ... mi scias. Paĉjo, tiu Marty --- Mi ... Se vi aŭdus ŝin ... Neniam plu mi volas kanti!

VÍTEK: Rigardu do! Kian voĉeton ŝi havas - pa, ci malsaĝulino! Mi petas cin, infano!

GREGORO: Kiu scias, fraŭlino; eble tiu via glora Marty ĝuste nun envius vin.

KRISTINA: Kaj kion?

GREGORO: Vian junecon.

VÍTEK: Nu jen! Vidu do, Kristina. Jen sinjoro Gregoro, sciu. Atendu, ĝis vi havos ŝian aĝon ... Kiun aĝon havas tiu Marty?

KRISTINA: Mi ne scias. Tion ... neniu ... povas ekkoni. Eble tridek.

VÍTEK: Nu, vidu do, tridek! Tio jam estas aĝo, knabino!

KRISTINA: Kaj belega ŝi estas! Miadio, kiel belega ŝi estas!

VÍTEK: Mi petas vin, en aĝo de tridek jaroj! Ne konsiderinde! Atendu, ĝis vi -

GREGORO: Fraŭlino, hodiaŭ vespere mi iros rigardi en la teatron. Sed ne Marty'n. Vin.

KRISTINA: Vi devus esti azeno, se vi ne rigardus Marty'n. Kaj krome esti blinda.

GREGORO: Dankon tio sufiĉas.

VÍTEK: Aĥ, kia senĝenulino.

KRISTINA: Li ne parolu pri Marty, ne konante ŝin. Ĉiu frenezas pri ŝi! Ĉiu! (Eniras doktoro Kolenatl.)

KOLENATÝ: Ni vidu, Kristinja! Disanon - Ha, sinjoro kliento ĉi tie. Kiel vi fartas?

GREGORO: Kiel ni sukcesis?

KOLENATÝ: Ankoraŭ neniel. La supera tribunalo ĵus foriris -

GREGORO: Al konsultiĝo?

KOLENATÝ: Ne al tagmanĝo.

GREGORO: Kaj la verdikto?

KOLENATÝ: Nur posttagmeze, kara sinjoro. Nur paciencon. Ĉu vi jam tagmanĝis?

VÍTEK: Miadio, miadio!

KOLENATÝ: Kio okazas?

VÍTEK: Domaĝe pri tiel bela proceso.

GREGORO (sidiĝas): Denove atendi! Kiel terure!

KRISTINA (al V!tek): Iru, do, paĉjo!

KOLENATÝ: Kiel vi fartas Kristinja? Vere mi ĝojas, ke denove foje mi vidas vin!

GREGORO: Doktoro, tute sincere: kiel ni statas?

KOLENATÝ: La, la.

GREGORO: Ĉu malbone?

KOLENATÝ: Aŭdu, amiketo, ĉu iam mi igis vin esperi?

GREGORO: Kial do .. kiel ...

KOLENATÝ: Kial mi procesas? Nu, ĉar mi vin heredis, amiko. Vin, V!tek'on, kaj tiel tiun tablon. Kion vi volas? Kazo Gregor, tion oni heredas en la familio kiel malsanon. Ja, ĝi kostas

vin nenion.

GREGORO: Vi ricevos honorarion, kiam mi gajnos ĝin.

KOLENATÝ: Ege mi ĝojas.

GREGORO: Vi opinias tamen -

KOLENATÝ: Se vi volas tion scii, jes.

GREGORO: - ke ni malgajnos?

KOLENATÝ: Nu, memkomprene.

GREGORO (konsternite): Bone.

KOLENATÝ: Nu, ankoraŭ vi ne bezonas vin pafmortigi.

KRISTINA: Paĉjo, li volas sin pafmorigi?

GREGORO (memregante sin): Nepre ne, fraŭlino. Estas ja interkonsentite, ke hodiaŭ vespere mi venos rigardi vin.

KRISTINA: Ne min. (Sonorigo.)

VÍTEK: Kiu denove - Mi diros, ke vi ne ĉeestas. (Eliras eksteren.) Elĵeti! Elĵeti!

KOLENATÝ: Pro la diamo, Kristinja, vi elkreskis! Baldaŭ vi iĝos virino.

KRISTINA: Ne, nur rigardu!

KOLENATÝ: Nu, kio?

KRISTINA: Tiu sinjoro ... kiel ege li paliĝis!

GREGORO: Mi? Mi petas pardonon, fraŭlino. Iomete malvarmumita.

VÍTEK (post la pordo): Tra ĉi tie, mi petas. Jes, mi petas. Nur bonvolu.

Eniras EMILIA MARTY, post ŝin VÍTEK.

KRISTINA: Jesuo, jen Marty!

EMILIA (sur la sojlo): Ĉu doktoro Kolenatl?

KOLENATÝ: Mi petas. Per kio mi povas servi?

EMILIA: Mi estas Marty. Mi venas al vi en afero -

KOLENATÝ (kun ega riverenco montras al sia kancelario): Bonvolu, mi petas!

EMILIA: - en la afero de Gregor-proceso.

GREGORO: Kio? Sinjorina moŝto -

EMILIA: Mi ne estas edziniĝinta.

KOLENATÝ: Fraŭlino Marty, jen sinjoro Gregoro, mia mandato.

EMILIA (pririgardante Gregoron): Ĉi tiu? Nu, li restu. (Sidiĝas.)

VÍTEK (puŝante Kristinan tra la pordo): Iru, Kristina, iru! (Piedpinte li foriras, riverencante.)

EMILIA: Tiun knabinon ie mi vidis.

KOLENATÝ (fermante la pordon post ili): Fraŭlino Marty, estas por mi grandega honoro -

EMILIA: Ho, mi petas. Vi estas do tiu advokato -

KOLENATÝ (Sidiĝante kontraŭ ŝin): Je via dispono.

EMILIA: - kiu reprezentas tiun Gregoron -

GREGORO: Nome min.

EMILIA: en la heredaĵo de Pepi Prus?

KOLENATÝ: Nome baronon Jozefon Ferdinandon Prus, mortintan en 1827.

EMILIA: Kio, jam li mortis?

KOLENATÝ: Bedaŭrinde. Ja preskaŭ jam antaŭ cent jaroj.

EMILIA: Aĥ, povrulo. Tion mi ne sciis.

KOLENATÝ: Ho. Ĉu eble mi povas servi al vi en io alia?

EMILIA (leviĝas): Ho, mi ne volas vin ĝeni.

KOLENATÝ (stariĝas): Pardonu, fraŭlino. Mi opinias, ke vi ne ĝenis vin senkaŭze.

EMILIA: Ne. (Residiĝas.) Mi volis diri ion al vi.

KOLENATÝ (sidiĝas): En la afero de Gregor?

EMILIA: Eble.

KOLENATÝ: Sed vi estas fremdulino, ĉu?

EMILIA: Kompreneble. Nur hodiaŭ matene entute mi sciiĝis pri via .. pri la proceso de ĉi tiu sinjoro. Tute hazarde.

KOLENATÝ: Ni vidu!

EMILIA: Nur el ĵurnaloj, sciu. Mi serĉas, kion oni skribas tie pri mi, kaj subite mi legas: "La lasta tago de la proceso Gregor kontraŭ Prus." Hazardo, ĉu?

KOLENATÝ: Nu, tio estis en ĉiuj ĵurnaloj.

EMILIA: Ĉar ... hazarde ... ĉar mi rememoris ion ... Malonge, ĉu vi povas diri al mi ion pri la proceso?

KOLENATÝ: Demandu, kion vi volas. Mi petas.

EMILIA: Mi scias nenion pri ĝi.

KOLENATÝ: Tute nenion? Eĉ ne vorton?

EMILIA: Mi aŭdas ja pri ĝi unuafoje.

KOLENATÝ: Se .. pardonu .. mi ne kommprenas ja, kian intereson vi havas -

GREGORO: Rakontu nur, doktoro.

KOLENATÝ: Nu, fraŭlino, ĝi estas tia mucida proceso.

EMILIA: Se Gregoro pravas, ĉu?

KOLENATÝ: Evidente. Sed per tio la proceson li ne gajnos.

GREGORO: Komencu do.

EMILIA: Almenaŭ en la ĉefaj konturoj.

KOLENATÝ: Nu, se tio amuzas vin .. (Eksidas konforte en fotelo kaj rapide citas.) Do ĉirkaŭ jaro 1820 regis super barona bienego de Prusidoj, nome super bienoj Semonice, Loukov, Nov Ves, Knigsdorf kaj tiel plu debila barono Jozefo Ferdinando Prus -

EMILIA: Ke Pepi estis debila? Ho, ne!

KOLENATÝ: Eble do strangema.

EMILIA: Plivere malfeliĉa.

KOLENATÝ: Pardonu, tion ja vi ne povas scii.

EMILIA: Nepre ne vi.

KOLENATÝ: Nu, dio juĝu. Do Jozefo Ferdinando Prus, mortinta senedzinece, seninfana kaj sen testamento en 1827.

EMILIA: De kio li mortis?

KOLENATÝ: Je meningitido aŭ io. La heredaĵon ekposedis lia kuzo, pola barono Emeriko Prus-Zabrze-Pinski. Kontraŭ li ekprocesis pri la tuta heredaĵo ia grafo Szephzy de Marosvr, nevo de ia patrino post la mortino, kio neniel koncernas nin; kaj kun pretendo je posedo de Loukov ia Ferdinando Karolo Gregoro, sekve prapatro de mia kliento.

EMILIA: Kiam?

KOLENATÝ: Tuj en jaro 1827.

EMILIA: Atendu: tiam Ferdi nepre estis ankoraŭ knabo.

KOLENATÝ: Tute ĝuste. Tiam zorgato de Tereza Akademio, reprezentata de viena advokato. Lia pretendo je bieno Loukov bazis sur la jenaj faktoj: unue, ke la mortinto jaron antaŭ la morto venis persone, hochpersnlich, al administranto de la Tereza Akademio kaj deklaris, ke li transdonas das obengenante Gut samt Schloss, Hfen, Meierhfen und Inventar, do la tutan supre menciitan posedaĵon por fruktuzo des Genannten Minderjhrigen, de la jam citita neplenaĝa Gregoro, kaj la nomita, falls sobald er majorenn wird, nome en templimo de plenaĝo estu enkondukonta in Besitz und Eigentum, tio estas en kompletan proprieton de la supremenciita posedaĵo. Item o fakt, pro sekundo: ke la nomita neplenaĝulo ricevadis laŭ ordono kaj dum la vivo de la mortinto enpsezojn kaj etatojn de la supremenciita posedaĵo kun titolo Besitzer und Eigentmer

des Gutes Loukov, per kio estas donita pruvo pri tiel nomata natura proprietado.

EMILIA: Sekve ĉio do estus en ordo, ĉu?

KOLENATÝ: Pardonu. Kontraŭ tio barono Emeriko Prus obĵetis, ke akto de donaco de la supremenciita posedaĵo ne estas farita hipoteke, nome per enregistro en katastro-libro, ke la mortinto ne postlasis skriban testamenton kaj male - hingegen - ke en sia lasta horeto li faris parolan decidon favore al alia persono -

EMILIA: Ne eblas! Al kiu persono?

KOLENATÝ: Jen la nodo, fraŭlino. Atendu, tuj mi tralegos tion al vi. (Ascendas eskalon al la registroteko.) Kia ŝercaĵo, vi vidos. Ha, jen ĉi tie. (Li eligas dosieron Gregor, sidiĝas sur la lasta rungo kaj rapide foliumas.) Zvzvzvzv, ha. "Das whrend des Ablebens des hochwohlgeborenen Majortatsherrn Freiherrn Prus Jozefo Ferdinando von Semonitz vorgenommene Protokol usw." Do, protokolo pri morto, fraŭlinu, kiun subskribis iu pastro, doktoro kaj notario ĉe mortlito de Jozefo Prus. Jen: ..."la agonianto

.. en forta febro ... demandite de la subskribiĝinta notario, ĉu li havas ankoraŭ ian deziron ... plurfoje deklaris - wiederholten Male - ke la posedaĵo Loukov - dasz das Allodium Loukov ... Herrn Maĥ Gregor zukommen soll ..." (Li fermas la aktojn.) Herrn Maĥ Gregor. (Enigas la dosieron.) Al iu sinjoro Maĥ, fraŭlino. Al iu Gregor Maĥ, aŭ ĉeĥe al |eho} Maĥ, persono nekonata kaj netrovebla. (Restas sidanta supre.)

EMILIA: Sed kia eraro! Pepi ja certe opiniis Gregoron, Ferdi Gregoron!

KOLENATÝ: Evidente, frua^lino; sed kio estas skribite, estas skribite. Tiam vere la menciita Gregoro oponis, ke la vorto "Maĥ" aperis en la parola testamento nur pro ia misaŭdo aŭ misskribo, ke "Gregoro" estus tie nomo familia kaj ne baptonomo et caetera. Sed litera scripta valet, - kaj Emeriko Prus fruktuzis Loukov-on kaj la tutan heredaĵon.

EMILIA: Kaj Gregoro?

KOLENATÝ: Gregoro nenion. Dume tiu kuzo Szepthzy, laŭ ĉio ege interesa kanajlo, ie elsondis ian individuon, hazarde nomiĝanta Gregoro Maĥ. Do ĉi tiu Maĥ anonciĝis ĉe tribunalo, ke la mortinto havis al li sekretajn devontiĝojn - versimile de tikla karaktero -

EMILIA: Mensogo!

KOLENATÝ: Certe. Kaj ke li pretendas la heredaĵon Loukov; post kio sinjoro Gregoro Maĥ malaperis, postlasante en la manoj de sinjoro Szephzy notarian cedon de siaj pretendoj je Loukov,- por kio, tion oni ne diras. Kaj nun tiu kavaliro Szephzy lianome procesis pri Loukov, kaj konsideru, ke li gajnis tion. Nun Loukov estis denove lia.

EMILIA: Kia absurdaĵo!

KOLENATÝ: Farso, ĉu? Kaj tiam la menciita Gregoro komencis procesi kontraŭ Szephzy: ke la respektiva Gregoro Maĥ ne estas laŭjure heredanto de Loukov, ke la mortinto faris la parolan testamenton en stato de forta febro kaj diverson. Post longa treniĝo li gajnis, la antaŭa verdikto estis kasaciita, sed Loukov ne estis transdonita al Gregoro, sed denove al Emeriko Prus, ĉu vi komprenas?

GREGORO: Sciu, fraŭlino, tion oni nomas justeco.

EMILIA: Kaj kial Gregoro ne ricevis tion?

KOLENATÝ: Nu, kara fraŭlino, pro tiaj kaj aliaj alte formalaj kaŭzoj, kaj poste, konsidere tion, ke nek Gregoro Maĥ, nek Ferdinando Karolo Gregoro estis al la mortinto en parenca rilato -

EMILIA: Sed atendu! Ja li estis lia filo!

KOLENATÝ: Kiu? Kies filo?

EMILIA: Gregoro! Ferdi estis ja filo de Pepi!

GREGORO (eksaltas): Lia filo? Kiel vi scias tion?

KOLENATÝ (haste descendinte desur la eskalo): Lia filo? Kaj kiu estis, mi petas, lia patrino?

EMILIA: Patrino? Ŝi estis .. ŝi nomiĝis Ellian Mak Gregor, kantistino el la Viena Kortega Opero.

GREGORO: Kiel ŝi nomiĝis?

EMILIA: Mak Gregor. Sciu, tio estas skota nomo.

GREGORO: Ĉu vi aŭdas, doktoro? Mak Gregor! Mak! Mak! Neniu Mak! Ĉu vi komprenas jam?

KOLENATÝ (sidiĝas): Kompreneble. Kaj kial, fraŭlino, ŝia filo ne nomiĝis ankaŭ Mak Gregor?

EMILIA: Nu, pro konsideroj al la patrino - Ferdi nome tute ne ekkonis sian patrinon.

KOLENATÝ: Ha, tiel. Kaj ĉu por tio, fraŭlino, vi havas iajn dokumentojn?

EMILIA: Mi ne scias. Do plue.

KOLENATÝ: Do plue. Nu, ekde tiu tempo la proceso pri la heredaĵo Loukov daŭras kun iaj intervaloj ĝis la nunaj tagoj, do preskaŭ cent jarojn seninterrompe inter kelkaj generacioj de Prusidoj Szephz-idoj kaj Gregoridoj kaj kun bonega jura helpo de doktoroj Kolenatl. Dank' al tiu helpo la lasta Gregoro malgajnos tion definitive, kaj hazarde ĝuste hodiaŭ posttagmeze. Nu, kaj jen ĉio.

EMILIA: Kaj ĉu Loukov valoras pro tiom da kvereloj?

GREGORO: Memkomprene.

KOLENATÝ: Sciu, en la sesdekaj jaroj oni komencis ekspluati sur grundo de Loukov karbominejon. Prezo eĉ ne proksimume taksebla. Ni diru cent kvindek milionojn.

EMILIA: Ne pli?

GREGORO: Ne, ne pli. Al mi ĝi sufiĉus.

KOLENATÝ: Kara fraŭlino, ĉu ankoraŭ vi havas ian demandon.

EMILIA: Jes. Kion vi bezonas por gajni la proceson?

KOLENATÝ: Nu, pleje mi ŝatus solidan skribitan testamenton.

EMILIA: Kaj vi scias pri ia testamento?

KOLENATÝ: Ne ekzistas.

EMILIA: Kiel stulta.

KOLENATÝ: Sendube. (Leviĝas.) Ĉu ankoraŭ ia demando?

EMILIA: Jes. Al kiu nun apartenas la malnova domo de Prus?

GREGORO: Ĝuste al mia kontraŭulo. Al Jaroslav Prus.

EMILIA: Kiel oni nomas tiujn ŝrankojn, en kiujn oni metas malnovajn dokumentojn.

GREGORO: Arkivo.

KOLENATÝ: Registroteko.

EMILIA: Aŭdu do, en domo de Prus estis tia teko. Ĉiu tirkesto havis jarindikon. Kaj tien Pepi metadis malnovajn etatojn, fakturojn kaj aliajn aĵojn, ĉu vi komprenas?

KOLENATÝ: Jes, tion oni faras.

EMILIA: Kaj sur unu tirkesto estis jarindiko 1816. Sciu, tiujare Pepi konatiĝis kun tiu Ellian Mak Gregor. En viena kongreso aŭ en tiu tempo.

KOLENATÝ: Ha!

EMILIA: Kaj en tiun tirkeston li kaŝis ĉiujn leterojn, kiujn li havis de Ellian.

KOLENATÝ (sidiĝas): Kiel vi scias tion?

EMILIA: Ne demandu min.

KOLENATÝ: Pardonu. Laŭplaĉe.

EMILIA: Tie ankaŭ estas leteroj de administrantoj kaj tiaj homoj, sciu. Koncize, ege multe da malnovaj paperoj.

KOLENATÝ: Jes.

EMILIA: Ĉu vi opinias, ke iu jam forbruligis tion?

KOLENATÝ: Eble. Povas esti. Cetere ni vidos.

EMILIA: Ĉu vi iros rigardi tien?

KOLENATÝ: Certe. Kompreneble, se permesos sinjoro Prus.

EMILIA: Kaj se li ne permesos_

KOLENATÝ: Kion fari!

EMILIA: Tiun tirkeston vi devas akiri alie, ĉu vi komprenas?

KOLENATÝ: Jes, meznokte per ŝnurskatolo, dirkoj kaj tiel plu. Fra^ulino, fraŭlino, kiajn opiniojn vi havas pri advokatoj!

EMILIA: Sed vi devas ricevi tion en la manojn!

KOLENATÝ: Nu, ni vidos. Kaj plue?

EMILIA: Se estas tie la leteroj, -- do estas .. inter ili ... ia granda flava koverto -

KOLENATÝ: Kaj en ĝi -

EMILIA: La testamento de Prus. Propramana kaj sigelita.

KOLENATÝ (ekstaras): Ho, dio.

GREGORO (eksaltas): Ĉu certe vi scias tion?

KOLENATÝ: Mi petas, kio estas en ĝi? Kia ĝi estas?

EMILIA: Nu, en ĝi Pepi testamentas ...bienegon Loukov ... al sia eksteredza filo Ferdinando .. naskiĝinta en Loukov ... tiun kaj tiun tagon. La daton mi forgesis.

KOLENATÝ: Ĉu eksplicite?

EMILIA: Eksplicite.

KOLENATÝ: Kaj la koverto estas slgelita?

EMILIA: Jes.

KOLENATÝ: Per originala sigelo de Jozefo Prus?

EMILIA: Jes.

KOLENATÝ: Mi dankas do. (Sidiĝas.) Kial, fraŭlino, verdire vi mistifikas nin?

EMILIA: Mi? Ha, vi ne kredas min.

KOLENATÝ: Memkompreneble, ne. Nek unu vorton.

GREGORO: Sed mi kredas al ŝi! Kiel vi povas aŭdaci -

KOLENATÝ: Estu prudenta. Se la koverto estas sigelita, kiel iu povas scii, kion ĝi entenas? Nu, diru!

GREGORO: Sed -

KOLENATÝ: En la koverto cent jarojn sigelita!

GREGORO: Tamen -

KOLENATÝ: Kaj en fremda domo! Ne estu naiva, Gregoro.

GREGORO: Mi kredas kaj fino!

KOLENATÝ: Nu, kiel vi volas. Kara fraŭlino Marty, vi havas specialan, specialan kapablon rakonti ... fabelojn. Stranga manieto, vere. Ĉu vi suferas pro ĝi pli ofte?

GREGORO: Ho, almenaŭ silentu!

KOLENATÝ: Memkomprene, kiel tombo. Absoluta diskreto, fraŭlino.

GREGORO: Sciu, doktoro, laŭvorte ĉion vi kredas, kion la fraŭlino diris al ni -

EMILIA: Almenaŭ vi estas ĝentlemano.

GREGORO: - kaj tial, aŭ vi veturos tuj en la domon de Prus kaj petos la dokumentojn el la jaro 1816 -

KOLENATÝ: Versimile tion mi ne faros. Aŭ -

GREGORO: - aŭ mi petos pri la servo la unuan advokaton el la telefonlibro kaj konfidos al li la kazon Gregor.

KOLENATÝ: Egale al mi -

GREGORO: Bone. ( Iras al la telefono kaj foliumas en la adresaro.)

KOLENATÝ (iras al li): Aŭdu, Gregoro, lasu la stultaĵojn. Ni estas ja amikoj, ĉu? Mi eĉ opinias ke mi estis via kuratoro.

GREGORO: D-ro Abeles Alfredo, dudek sep sesdek unu.

KOLENATÝ: Homo, almenaŭ tiun ne volu! Jen mia lasta konsilo. Se vi volas nepre ruinigi vin -

GREGORO (telefonas): Allo! Dudek sep sesdek unu.

EMILIA: Bone, Gregoro!

KOLENATÝ: Ne faru skandalon! Vi ne donos ja nian heredan kazon al tia -

GREGORO (telefonas): Ĉu doktoro Abeles? Jen Gregoro en kancelario de -

KOLENATÝ (elŝiras de li la aŭdilon): Atendu. Mi veturos.

GREGORO: Al Prus?

KOLENATÝ: Eventuale al diablo. Sed nepre ne moviĝu de ĉi tie.

GREGORO: Doktroro, se vi ne venos post unu horo, mi vokos -

KOLENATÝ: Hu, ĉesu! - Pardonon, fraŭlino. Kaj mi petas vin, ne frenezigu lin tute. (Kuras eksteren.)

GREGORO: Fine.

EMILIA: Ĉu vere li estas tiom malsaĝa?

GREGORO: Ne. Li estas nur praktikulo. Li ne scias kalkuli kun mirakloj. Mi atendis ĉiam miraklon, kaj venis vi. Permesu, ke mi danku vin.

EMILIA: Pa, ne dankinde.

GREGORO: Sciu, preskaŭ mi certas, ke ... ke la testamento vere troviĝos. Mi ne scias, kial tiom ege mi kredas al vi.

Eble tial, ĉar vi estas tiel bela.

EMILIA: Kian aĝon vi havas?

GREGORO: Tridek kvar. Fraŭlino Marty. Ekde mia infanaĝo mi vivis nur per tio, ke mi devas ricevi tiujn milionojn. Vi ne povas imagi, kio ĝi estas. Mi vivis kiel frenezulo, mi ne sciis alie -- Se vi ne estus veninta -

EMILIA: Ŝuldoj?

GREGORO: Jes. Versimile hodiaŭ nokte mi devis min pafpmortigi.

EMILIA: Absurdaĵo.

GREGORO: Nenion mi kaŝas antaŭ vi, fraŭlino. Neniu povis helpi al mi. Kaj subite venas vi, dio scias de kio, glora, miriga, plena de sekretoj ... por savi min! - Kial vi ridas? Kial vi mokas min?

EMILIA: Stultaĵoj. Nenio ĝi estas.

GREGORO: Estu, mi ne parolos pri mi. Kara fraŭlino, ni estas solaj. Mi ĵuras vin, parolu! Klarigu ĉion al mi!

EMILIA: Kion ankoraŭ? Mi diris eĉ tro.

GREGORO: Temas pri familiaj aferoj. Eĉ pri iaj .. familiaj sekretoj. Vi estas inicita pri ili per ia neordinara manirero. Miadio, diru ĉion al mi!

EMILIA (kapneas).

GREGORO: Ĉu vi ne povas?

EMILIA: Mi ne volas.

GREGORO: Kiel vi scias pri la leteroj? Kiel vi scias pri la testamento? De kie? Kiel longe? Kiu diris ĉion-ĉi al vi? Kun kiu vi rilatas? Komprenu, ke mi devas scii, kio enestas en ĝi. Kiu vi estas? Kion ĉio-ĉi signifas?

EMILIA: Miraklon.

GREGORO: Jes, miraklon. Sed ĉiu miraklo devas klariĝi. Alie ĝi estas netolerbebla. Kial vi venis?

EMILIA: Vi vidas. Por helpi al vi.

GREGORO: Kial vi volas helpi al mi? Kial ĝuste al mi? Kian intereson vi havas en tio?

EMILIA: Mia afero.

GREGORO: Ankaŭ mia. Fraŭlino Marty, se mi estos devontigita al vi por ĉio por la havaĵo, por la vivo mem, diru al mi: kion por tio mi darfas meti al viaj piedoj?

EMILIA: Kion vi opinias per tio?

GREGORO: Kion mi proponu al vi por tio, fraŭlino Marty?

EMILIA: Ha tiel, vi volas doni al mi ... Oni nomas tion provizio, ĉu?

GREGORO: Miadio, nomu tion aliel! Nomu tion simple dankemo; ĉu povas vin ofendi, kiam -

EMILIA: Pa, mi mem havas sufiĉe.

GREGORO: Pardonu, nur malriĉulo povas havi sufiĉe. Riĉulo neniam.

EMILIA (ekbolas): Ni rigardu! Tiu fiulo proponas al mi monon!

GREGORO (ofendite): Pardonu, mi ne scias akcepti ... bonfaron. (Paŭzo.) Fraŭlino, oni nomas vin diina Marty. Sed en nia homa mondo eĉ reĝido el fabelo postulus .. sian parton por tia servo. Ĝi estas deca kaj en ordo.Komprenu, mi parolas pri milionoj.

EMILIA: Tiu etulo volus jam disdonadi! (Iras al fenestro kaj rigardas el ĝi.)

GREGORO: Kial vi parolas kun mi kiel kun knabo? Mi donus duonon de la heredaĵo, se vi --- Fraŭlino Marty!

EMILIA: Nu?

GREGORO: Estas preskaŭ netolereble, kiel apud vi mi sentas min malgranda. (Paŭzo.)

EMILIA (turniĝas): Kiel ci nomiĝas?

GREGORO: Gregoro.

EMILIA: Kiel?

GREGORO: Mak Gregoro.

EMILIA: Per baptnomo, stultulo!

GREGORO: Alberto.

EMILIA: La panjo cin nomas Berĉjo, ĉu?

GREGORO: Jes. Nome mia panjo jam mortis.

EMILIA: Ba, ĉio nur mortas. (Paŭzo.)

GREGORO: Kia ... kia estis .. Ellian Mak Gregor?

EMILIA: Fine! Fine ci ekhavis ideon demandi pri ŝi!

GREGORO: Ĉu vi scias ion pri ŝi? Kiu ŝi estsi?

EMILIA: Granda kantistino.

GREGORO: Ĉu bela ŝi estis?

EMILIA: Estis.

GREGORO: Ĉu ŝi amis mian .. prapraavon?

EMILIA: Jes. Eble. Siamaniere.

GREGORO: Kiam ŝi mortis?

EMILIA: ... Mi ne scias. Jam sufiĉe, Berĉjo. Nur alifoje. (Paŭzo.)

GREGORO (proksimiĝas al ŝi): Emilia!

EMILIA: Por ci mi ne estas Emilia.

GREGORO: Kaj kio estas mi por vi? Miadio, ne incitu min! Ne humiligu min! Opiniu momenton, ke mi estas al vi per nenio devontigita; ke vi estas nur belega virino, kiu ... iun ravis. Aŭdu, mi volus diri al vi ... lMi vidas vin unuafoje .. Ne, ne moku min! Vi estas terure ekstravaganca.

EMILIA: Mi ne mokas Berĉjo. Ne estu freneza.

GREGORO: Mi e s t a s freneza. Neniam mi estis tia frenezulo kiel nun. Vi, vi estas mirige ekscitita. Kiel batal-alarmo. Ĉu jam vi vidis flui sangon? Tio onin furiozigas ĝis senresponsivo. Kaj vi, tio estas unuavide sentebla: en vi estas io terure sovaĝa. Ĉu vi multon travivis? Aŭdu, mi ne komprenas, kial vin ĝis nun neniu mortigis.

EMILIA: Ne komencu!

GREGORO: Nun lasu min paroli! Vi bruskis je mi; tio forpelas prudenton. Apenaŭ vi envenis kaj ĝi alblovis min .. kiel el fajrujo. Oni tuj ekflaras kaj baŭmas kiel besto. Vi vekas ion teruran. Ĉu jam iu diris tion al vi? Emilia, vi scias kiel belega vi estas.

EMILIA (lace): Belega? Ho, ne diru tion! Rigardu!

GREGORO: Miadio, kion vi faras? Kion vi faras kun la vizaĝo? (Retiriĝas.) Emilia, ne faru tion! Nun .. nun vi aspektas maljune. Kiel terura!

EMILIA (mallaŭte): Nun ci vidas. Iru, iru Berĉjo, lasu min. (Paŭzo.)

GREGORO: Pardonu, mi estis ... Mi ne scias, kion mi faras. (Sidiĝas.) Mi estas ridinda, ĉu?

EMILIA: Berĉjo, ĉu aspektas mi tre maljune?

GREGORO ( ne rigardante ŝin): Ne, vi estas belega. Frenezige bela.

EMILIA: Ĉu vi scias, kion ci povus doni al mi?

GREGORO (levas la kapon): Kion?

EMILIA: Ci mem proponis al mi .. Ĉu scias ci, kion mi volus de ci?

GREGORO: Ĉio estas via.

EMILIA: Aŭdu, Berĉjo, ĉu ci scias greke?

GREGORO: Ne.

EMILIA: Nu, vidu, do ĝi ne havas por ci valoron. Donu al mi tiujn grekajn dokumentojn!

GREGORO: Kiujn?

EMILIA: Tiujn, kiujn ricevis Ferdi, komprenu, Gregoro cia praavo. De Pepi Prus. Sciu, tio estas .. tio estas nur memoraĵo. Ĉu donos ci tion al mi?

GREGORO: Pri neniuj mi scias.

EMILIA: Sensencaĵo, nepre ci havas ilin. Pepi ja promesis, ke li transdonos ilin al li! Miadio, Alberto, diru ke ci havas ilin!

GREGORO: Ne havas.

EMILIA (impete leviĝas): Kio? Ne mensogu! Ci havas ilin, ĉu?

GREGORO (ekstaras): Mi ne havas ilin.

EMILIA: Malsaĝulo! Mi volas ilin! Mi devas ilin havi, ĉu ci aŭdas? Trovu ilin!

GREGORO: Kie ili estas?

EMILIA: Ĉu scias mi? Serĉu! Alportu ilin! Tial ja mi veturas ĉi tien - Berĉjo!

GREGORO: Jes.

EMILIA: Kie ili estas? Miadio, pripensu iom!

GREGORO: Ĉu ili estas ĉe Prus?

EMILIA: Forprenu ilin de li! Helpu - helpu al mi - (Telefono sonoras.)

GREGORO: Momenton. (Kuras al telefono.)

EMILIA (sinkas en fotelon): Miadio, trovu, trovu ilin!

GREGORO (en la telefonon): Allo! Ĉi tie kancelario de doktoro Kolenatl. - Li ne estas ĉi tie. _ Ĉu ion komuniki al li? Ĉi tie Gregoro. - Ĝuste tiu. - Jes. - Bone. Mi dankas ĝentile. - (Alkroĉas la aŭdilon.) Prete.

EMILIA: Kio?

GREGORO: La proceso Gregoro - Prus. Supera Tribunalo ĵus verdiktis. Provizore nur konfidenca informo.

EMILIA: Kaj?

GREGORO: Mi perdis ĝin. (Paŭzo.)

EMILIA: Ĉu tio cia azeno advokato ne povis tion tempeton reteni?

GREGORO (silente ŝulatrolevas)

EMILIA: Sed ankoraŭ ci povas apelacii, ĉu?

GREGORO: Mi ne scias. Mi opinias, ke ne.

EMILIA: Kiel malsaĝa. (Paŭzo.)

EMILIA: Aŭdu, Berĉjo, mi pagos ciajn ŝuldojn, ĉu ci kopprenas?

GREGORO: Tio ne interesu vin. Mi ne volas.

EMILIA: Silentu, ci! Mi pagos ilin kaj fino. Kaj nun ci helpos al mi serĉi tiun manuskripton.

GREGORO: Emilia -

EMILIA: Alveturigu aŭton -

(Rapide eniras D-ro Kolenatl kaj post lin Prus.)

KOLENATÝ: Ni trovis! Trovis! (Ĵetiĝas antaŭ Emilia sur la genuojn.)Moŝta fraŭlino, mi petas milionfoje pardonon.

Mi estas maljuna stulta besto kaj vi estas ĉioscia.

PRUS (aletendas la manon al Gregoro): Mi gratulas al la brila testamento.

GREGORO: Senkiale. Ĵus vi gajnis la proceson.

PRUS: Sed vi postulos tamen la restituon?

GREGORO: Kion?

KOLENATÝ (leviĝas): Memkomprene, karulo! Nun ni faros la restituon de nia kazo.

EMILIA: Ĉu ĝi estis tie?

KOLENATÝ: Memkoprene: la testamento, leteroj kaj ankoraŭ io ...

PRUS: Mi petas, prezentu min.

KOLENATÝ: Ho, pardonu. Fraŭlino Marty, jen sinjoro Prus, nia ĵurinta malamiko.

EMILIA: Ĝojigas min. Kie estas la leteroj?

KOLENATÝ: Kiuj?

EMILIA: De Ellian.

PRUS: Ankoraŭ ĉe mi. Sinjoro Gregor ne bezonas timi pri ili.

EMILIA: Ĉu li ricevos ilin?

PRUS: Se li heredos, tutcerte. Memore post ... fraŭlino prapatrino.

EMILIA: Aŭdu, Berĉjo -

PRUS: Ha, vi du bone vin konas. Mi supozis tion.

GREGORO: Pardonu, mi ekkonis fraŭlinon Marty nur nun -

EMILIA: Silentu! Berĉjo, la leterojn poste vi redonos al mi, ĉu?

PRUS: Redoni? Ĉu ili estis iam viaj?

EMILIA: Ho ne. Sed Berĉjo donos ilin al mi.

PRUS: Fraŭlino, senlime mi estas devontigita al vi pro via malkovro. Fine oni scias, kion oni havas hejme. Por tio tre ŝate mi proponus al vi belan bukedon.

EMILIA: Vi ne estas donacema. Berĉjo proponis al mi multe pli.

PRUS: Plenan vetturilon da floroj, ĉu?

EMILIA: Ne, sed mi ne scias kiom da milionoj.

PRUS: Kaj vi akceptis ilin.

EMILIA: Gardu Dio.

PRUS: Bone vi faris. Nur nenion preni anticipe!

EMILIA: Ĉu io mankas al ni?

PRUS: Nu, eble ia bagatelo. Ekzemple dokumento, ke tiu filo Ferdinando estas nekontesteble Ferdinando Gregoro. Sciu, tiuj juristoj estas pedantoj.

EMILIA: Ia ... skriba dokumento?

PRUS: Elmenaŭ tio.

EMILIA: Bone. Doktoro, matene mi sendos ion tian al vi.

KOLENATÝ: Kio, vi veturigas tion kun vi? Pro disinjoro!

EMILIA (abrupte): Ĉu ĝi estas tiom stranga?

KOLENATÝ: Ne, ne, jam pri nenio mi miras. Gregoro, voku eventuale dudek sep sesdek unu.

GREGORO: Doktoron Abeles? Kial?

KOLENATÝ: Ĉar, hometo, ŝajnas al mi, ke - ke - Nu, ni vidos.

PRUS: Fraŭlino Marty, elektu prefere mian bukedon.

EMILIA: Kial?

PRUS: Tion vi havas nepre pli certan.

 

K u r t e n o .



L A D U A A K T O

Scenejo de granda teatro, malplena, nur iom da malordo post lahieraŭa prezentado: iaj rekvizitoj, ruligitaj dekoracioj,lumigiloj, la tuta nuda kaj dezerta reverso de teatro. Enantaŭo teatra trono sur podio.

ORDIGISTINO: Pro sinjoro, tiom da gloro. Ĉu vi vidis la bukedojn?

MAŜINISTO: Ne vidis.

ORDIGISTINO: Dum mia tuta vivo mi ne vidis tian gloron. La homoj kriegis; mi pensis, ke la teatron ili detruos. Tiu Marty iris minimume kvindekfoje danki, kaj la homoj ne kaj ne ĉesi. Tute ili freneziĝis.

MAŜINISTO: Aŭdu, tia ino nepre havas multege da mono.

ORDIGISTINO: Aj, Jesuo! Tion mi opinias, Kudrno. Kiom nur oni elspezas por la bukedoj. Jen tie ankoraŭ da ili tuta amasego. Eĉ ne ĉion ŝi forveturigis.

MAŜINISTO: Mi venis ja post la kulisojn momenton aŭskulti; sed sciu, en oni ĉio tremas, kiam ŝi kantas.

ORDIGISTINO: Mi diros tion al vi, Kudrno, mi tute ploraĉis. Mi aŭskultas kaj subite, io fluas sur mia vango; kaj mi ploraĉas.

PRUS (eniras.)

ORDIGISTINO: vi bonvolas serĉi?

PRUS: Ĉu estas ĉi tie fraŭlino Marty? En hotelo oni diris al mi, ke ŝi iris en la teatron.

ORDIGISTINO: Ŝi estas ĉe sinjoro direktoro. Sed ŝi devas ĉi tien veni, ŝi havas ion en vestejo.

PRUS: Bone, mi atednos. (Stariĝas flanke.)

ORDIGISTINO: Li jam la kvina. Ili atendas ŝin kiel en kliniko.

MAŜINISTO: Nur mi ne povas enkapigi al mi, ĉu ankaŭ tia virino havas virojn.

ORDIGISTINO: Ho, jes. Do certe jes, Kudrno.

MAŜINISTO: Ha, sakre!

ORDIGISTINO: Nu, kio? Kial vi tiel koncentriĝis?

MAŜINITO: Tamen mi ne povas tion enkapigi al mi. (Foriras.)

ORDIGISTINO: Nu jes, por vi tio ne estas. (Foriras aliflanken.)

KRISTINA (eniras): Janek, venu ĉi tien! Janek! Neniu ĉi tie.

JANEK (post ŝi): Ĉu neniu elĵetos min?

KRISTINA: Ne, hodiaŭ oni ne provas. Aĥ, miadio, Janek, mi estas malfeliĉa!

JANEK: Kial? (Li volas ŝin kisi.)

KRISTINA: Ne, Janek, ne kisi. Kun tio jam sufiĉe. Mi - mi havas nun aliajn zorgojn. Jam mi ne darfas pensi pri vi.

JANEK: Nu, Kristina!

KRISTINA: Estu prudenta, Janek! Se vi volas ion atingi - Mi devas tute ŝanĝiĝi, vere. Janek, se oni konstante pri io pensas, kaj nur pri tio kaj nur pri tio, ĉu oni devas sukcesi?

JANEK: Memkomprene.

KRISTINA: Nu, vidu. Mi devas do pensi nur pri la arto. Vere tiu Marty estas grandioza, ĉu?

JANEK: Estas, sed -

KRISTINA: Tion vi ne komprenas. Kia kolosa tekniko. Tutan nokton mi ne dormis. Nur mi renversadis min kaj turmentiĝis, ĉu iri for el la teatro aŭ ne - Se almenaŭ

nur iometon mi scius!

JANEK: Sed vi scias ja!

KRISTINA: Ĉu vi opinias? Ĉu vi opinias, ke plu mi kantu? Sed poste ĉio ĉesos, ĉu vi komprenas? Poste mi devas fari nur teatron.

JANEK: Aj, Kristina! Tiun tempeton ĉiutage .. dufoje ĉiutage kun mi ...

KRISTINA (sidiĝas sur la trono) : Jen ĝuste tio, ke tio ne estas nur tempeto. Ĝi estas terura, sciu, Janke. Mi pensas

pri vi la tutan tagon. Kia sentaŭgulo vi estas! Kiel nur

mi povas ion fari, se mi devas senĉese pensi pri vi?

JANEK: Kaj se vi scius, Kristinja, kiel mi - Mi jam ne scias pensi pri io, nur pri vi.

KRISTINA: Vi povas, vi ne kantas ja, kaj entute - Aŭdu do, Janek, pri kio mi decidiĝis. Sed vi ne darfas oponi.

JANEK: Ne, tio ne validas! Tion mi ne allasos ! Mi -

KRISTINA: Mi petas vin, Janek, ne faru tion al mi ankoraŭ pli peza! Estu prudenta, infano: mi devas jam komenci ion fari, serioze. Kaj entute, mi ne volas esti malriĉa kaj nekontata knabino, jam pro vi - Kaj krome, - mia voĉo nun formiĝas, kaj mi ne darfas multe paroli.

JANEK: Mi parolos do sola!

KRISTINA: Ne, atendu. Jam mi decidiĝis. Inter ni estas fino, Janek. Definitiva fino. Ni vidos nin nur unufoje tage.

JANEK: Sed -

KRISTINA: Kaj dume ni devas esti fremdaj al ni, dum la tuta tago. Mi ege laboros, Janek. Kanti, mediti kaj lerni kaj ĉion. Mi, sciu, mi volus esti tia damo, kia ŝi estas. Venu ĉi tien, vi stultulo, ĉi tie ankoraŭ loko. Ĉe mi. Neniu ja estas ĉi tie. Ĉu vi opinias, ke ŝi amas iun?

JANEK (sidiĝas sur la tronon al ŝi): Kiu?

KRISTINA: Ŝi Marty.

JANEK: Marty? Memkomprene.

KRISTINA: Ĉu vere? Sciu, tion mi ne komprenas: se ŝi estas tiel granda kaj glora, kiel ŝi povus vere iun ami ... Vi ne scias, kio ĝi estas, se virino iun amas. Tio estas tiom humiliga -

JANEK: Eĉ minimume ne!

KRISTINA: Ne, tute serioze, tion vi ne scias. Tiam ŝi ne plu pensas pri si, ŝi sekvus lin kiel servistino .. tia ne plu sia, ia ties .. Iam mi batus min!

JANEK: Sed -

KRISTINA: Kaj krome, ĉiu frenezas pri Marty. Por ŝi tio havas tute nenian valoron. Ĉiu, kiun ŝi ekrigardas, vere.

JANEK: Malvero!

KRISTINA: Mi havas antaŭ si tian timon -

JANEK: Kristinja! (Ŝtele ŝin kisas.)

KRISTINA (cedante): Ho, Janek! Se iu vidus nin!

PRUS (iom antaŭpaŝas): Mi ne rigardas.

JANEK (eksaltas): Paĉjo!

PRUS: Vi ne bezonas fuĝi. (Iras pli proksimen.) Fraŭlino Kristinja, ĝojigas min, ke mi ekkonas vin. Bedaŭrinde mi

ne povas diri, ke jam mi aŭdus pri vi. La bubo povus almenaŭ fanfaroni antaŭ mi!

KRISTINA (descendis desur la trono kaj kaŝas Janek-on): Mi petas, sinjoro Prus venis nur por - por -

PRUS: Kiu sinjoro Prus?

KRISTINA: Jen sinjoro - sinjoro -

PRUS: Li estas nur Janek, fraŭlino kaj neniu sinjoro Prus. Kiel longe li postkuras vin?

KRISTINA: Jam unu jaron.

PRUS: Ni vidu! Sed ne opiniu tiun aĉulon tro serioze, fraŭlino; mi konas lin. Kaj ci, sinjorido - Nu, ne lasu vin ĝeni; sed ĉi tie vere la loko estas - iom nekonvena, ĉu?

JANEK: Paĉjo, se vi opinias, ke vi embarasos min - do vi eraras.

PRUS: Bone. Viro neniam estu embarasita.

JANEK: Kaj neniam mi ekpensus, ke vi spionos min tiel.

PRUS: Bonege, Janek! Nur ne lasi sin!

JANEK: Mi parolas serioze. Estas aferoj, pri kiuj mi malpermesas - kiuj - kiuj neniun -

PRUS: Tute ĝuste, amiko. Donu al mi la manon.

JANEK (kun subita infana angoro, kaŝante la manojn): Ne, paĉjo, mi petas -

PRUS (donas la manon): Nu - ?

JANEK: Paĉjo! (Donas al li hezite la manon.)

PRUS (fermas lian manon): Tiel estas bone, jes? Kamaradece kaj kore.

JANEK (paŭtas la vizaĝon, memregas sin, fine li ekkriegas pro doloro kaj tuta kurbiĝas): Ve!

PRUS (lasas lin): Nu,

  1   2   3   4


Elŝuti 318.33 Kb.


Elŝuti 318.33 Kb.