Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Elisée By’Elongo Ish’Eloke Verdaj esperoj de l’apartisma Ĉielarknacio Historio de la Esperanto Movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj

Elŝuti 237.36 Kb.

Elisée By’Elongo Ish’Eloke Verdaj esperoj de l’apartisma Ĉielarknacio Historio de la Esperanto Movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj




paĝo1/3
Dato24.03.2017
Grandeco237.36 Kb.

Elŝuti 237.36 Kb.
  1   2   3



Elisée By’Elongo Ish’Eloke

Verdaj esperoj de l’apartisma Ĉielarknacio

Historio de la Esperanto Movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj

Biografie kaj omaĝe por s-ro Axel von Blottnitz



Esperanto Asocio de Suda Afriko (E.A.S.A)
2011


Figure 1 Axel von Blottnitz (AvB)


Enhavo
Dediĉo 5
Antaŭparolo 6
Enkonduko 8
Skizo pri Esperanto en Afriko : ĉu unika medio? 9

Esperanto kurso kaj ties programo

Esperanto en Sud-Afriko kaj Kongolandana fenomeno 18
Okazintaĵoj 21
Esperanto kurso kaj ties programo 22

Verkoj de Axel von Blottnitz 30


Religioj 34
Esperantistoj en Sudafriko 35-36
Esperanto en Sud-Afriko en 1985
Aliaj esperantaĵoj 37
Korespondaĵoj 38
Artikoloj kaj 24 leteroj publikigitaj en ĵurnaloj aperintaj laŭdate
Zamenhof/Esperanto/Objektoj (ZEO) en Sudafriko
EASA eldonaĵoj kaj aliaj publikaĵoj
Prezidantoj, Sekretarioj, kasistoj de EASA kaj aliaj komitatanoj

Korespondamikeco 87-91


Pasporta Servo Mondskala kaj ties defioj 92-94
Kategorioj de Esperanto-favorantoj: Rangskalo
Pliaj historiaj informoj pri Esperanto en Suda Afriko95-103
Aliaj Esperantistoj estis alilandanoj

sed nepre esperantujanoj 103-107


Nekrologo 107-108
Politika aktivismo 108-116
Esperantaĵoj eldonitaj en Sudafriko
Bibliografio 118-124

Dediĉita al Axel von Blottnitz (1933-2010), majstro kiu forpasis Septembre la 25an pro kiu mi fariĝis dumviva membro de EASA kaj kies forpaso igis min verki tiun ĉi libron

Kontribuantoj en la verko
Prof. D-ro. Edwin de Kock

D-ro Renato Corsetti

S-ro Oscar Sher

Adv. Julian Cloete



Mallongigoj troveblaj en la teksto
Ar1 : artikolo numero 1
AvB : Axel von Blottnitz
BE : Bona Espero
C.I.T.D: Centre for Information, Training and Development
CAF : Confédération Africaine de Football
DRK : Demokratia Respubliko de Kongo
D-ro : Docktoro
DŜI : Dokumentoj-ŝirmo Internacia
EASA: Esperanto Asocio de Suda Afriko
E-D-E: Partio en Francio favora al Esperanto
EEU : Eŭropa Esperanto Unio
EKDO: Esperanto Klubo-Durbano
E-O : Esperanto
EP : Eŭropa Parlamento
FAEA: Fellow of the Australian Esperanto Association
ĜS : Ĝenerala Sekretario
HASA: Humanist Association of South Africa

ILEI : Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj


ILo : Internacia Lingvo
IZo : Institut Zamenhof
J.E.S : Johanesburga Esperanto Societo
JCAE: Johannesburg Council of Adult Education
JOZI : alia neoficiala nomo de Johanesburgo
Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)
Ktp : Kaj tiel plu
MA : Master of Art
MAS : Monda Asocio Socia
PE : Port-Elizabeth
PEK : Portelizabeta Esperanto Klubo
RSA : Respubliko de Sud-Afriko
S-A : Soudafriko
SEA : Sudafrika Esperanto Asocio
SOWETO: South Western Township
SVO : Ia lingvistika terminologio
ttt-ejo: tuttera tutmonda ejo, aŭ www angllingve
TV : Televido
UCT : University of Cape Town
UDPS: Union pour la Démocratie et le Progrès Social
UEA : Universala Esperanto Asocio
UK : Universala Kongreso
UKZN: University of KwaZulu-Natal
ZEO : Zamenhof/Esperanto/Objekto


Tabeloj
Gazetoj, ĵurnaloj kiuj publikigis artikolojn pri E-o 20
Leteroj senditaj aŭ ricevitaj de Esperantistoj pri E-o 25-28
Kelkaj ĵurnaloj tra SEA inventorigitaj en 1983 julie 32an
Membroj de EASA 34
Aliaj esperantaĵoj 36
Pri esperantaj artikoloj publikigitaj

en Sudafrikaj ĵurnaloj 37


Artikoloj kaj 24 leteroj punblikigitaj en jurnaloj aperintaj laŭdate 40
E-o kluboj en RSA en 1983 aŭguste 47
Kelkaj libroj, dokumentoj kaj gazetoj legitaj de AvB 60
Leteroj legitaj ne nur de AvB 1 61
Leteroj legitaj ne nur de AvB 2 62
Zamenhof/Esperanto/Objektoj (ZEO) en RSA 64
EASA eldonaĵoj kaj aliaj publikaĵoj 71
Prezidantoj, Sekretarioj, Kasistoj de EASA kaj aliaj komitatanoj 77
A: Kategorioj de E-o favorantoj: Rangskalo 91
B: Kategorio de E-o favorantoj: Rangskalo 91
Esperantajoj eldonitaj en Sudafriko 112

Ilustraĵoj/Fotoj

Foto de AvB 2


Foto de Adèle Fouché 48
Esperantistoj en Johanesburgo 56
ZEO ekzemple 76
Axel kun junaj lernintoj de E-o 121

Antaŭparolo
(D-ro Renato Corsetti)

Enkonduko
“JUNA SUD-AFRIKO”:

La frap’ de ni’ bovvagonradoj

Interrompis trankvil’ de centjaroj.

Sonon de antaŭŝarĝ-pafilpafoj

Aŭdis la valoj kaj montrandoj.

La bestoj silentstarant’ aŭskultis,

Murmuretis la arboj tremante:

Tio estas la VENO de jun’ Sud-Afrik’!


(Eitemal en la Historio de Esperanto, fonto: J. Semmelink, 1944 paĝo 53)

En tiu ĉi libro vi legos pri multaj aferoj. Ĉefe pri Axel von Blottnitz kun la popolo ĉirkaŭ li. Vi do legos pri homoj kiuj ofertis tutan vivon por la Movado kaj kiuj malgraŭ la malfacilaĵoj dum la apartisma reĝimo ili staris por la bono. Ili ne vidis homojn tra koloroj sed “homoj kun homoj”.


Krom la historio de individuoj, vi legos pri la Esperanto Asocio de Suda Afriko same kiel pri la malfortaj periferiaj E-movado, kaj kio okazis dum jardekoj da esperantumado en tieaj medioj.
Por verki tiun libron mi esploris diversmaniere. La ĉefaj fontoj estis la esperantaĵoj (tri skatolegoj, lasaĵoj de Axel von Blotnitz ricevitaj la 25an de majo 2011 sende de Julian Cloete - tri tagojn antaŭe el Johanesburgo. Cloete eble jam iris preni la librojn kaj dokumentskatolojn ĉe AvB. Krom la centoj de dokumentoj, dekon da intervjuoj estis faritaj. Per observado eblis kolekti kaj travivi multajn gravmomentojn kaj de tio lerni. 13 jarojn de konatiĝo kaj “fal-amo” kun Esperanto movado en la Ĉielarknacio nepre kontribuis al la “unuamana” informo kiu nutris la verkon. Tiu triangula esplormetodo ebligis la redaktoradon de la tuto.
Krom la esperantaĵoj, ĉar mi estas verkemulo libroverma, kiu vivas kun libroj i.a en unu okazo pli ol 400 en mia apartamento, kaj laŭkonte legis - 250 depost mia alveno en Sudafrikon, mi relegis biografiojn kaj eseojn por provi kompreni kiel verki tiun ĉi libro. Nepre la verkado de la magistra tezo por metalurgia industrio ankaŭ influis tiun ĉi libron, ĉefe kiam temas pri la referencsistemo laŭ Havard metodo, tamen tiu metodo ne estas la sola uzita en la libro kaj eĉ kie ĝi estas uzita, kelkfoje ĝi devis ŝanĝi aŭ adaptiĝe iĝi io alia, laŭplaĉe aŭ laŭ bezone de la aŭtoro. Inter la libroj kiujn mi devoris kaj relegis troviĝas: Long Walk to Freedom de Nelson Rolihlahla Mandela; An Autobiography: The story of my experiments with truth de M. K. Gandhi; La Perestroika de Michael Gorbatchev; Thabo Mbeki: The dream deffered; the rise and fall of the house of Windsor, I write what I like de Steve Biko pri konsciiĝo de nigruloj ktp. Kelkfoje tiuj ĉi libroj nur igis min decidi pri la strukturo aŭ pri la stiluzo. Sur ĉio la plej inspirigaj estis la libro de Heidi Goes, Konsciza Historio de la Esperanto Movado en Afriko; kaj Sub la bluaj Ĉieloj de Edwin de Kock.
Mi vizitis Gautengon por intervjui samideanojn kaj…
Bonan legadon!
Elisée Byelongo Isheloke, Durbano 2011.07.31

Omaĝe al Axel von Blottnitz
La Axel von Blottnitz kiun mi konis

de Edwin de Kock


Neatendite frapis min la informo, ke li forpasis. Ĉar en siaj retleteroj al mi, li neniam eĉ sugestis ion pri malsanproblemoj, la novaĵo min profunde ŝokis kaj same mian edzinon Ria. Malgraŭe li ja ne estas plu, sed en mia memoro li restadas kaj viglos tiel longe kiel mi ekzistos fizike aŭ per miaj verkoj.

Mi unue konatiĝis kun Axel kadre de la Sud-Afrika Esperanto-movado, precipe ekde 1977 kiam mi fariĝis ĝia prezidanto, post transloĝiĝo al Pretorio. Fidele li ĉiam ĉeestis la kunvenojn de kaj la estraro, en kiu li membris kiel vicprezidanto, kaj la Johanesburga klubo.

Elstaris lia rolo rilate la Port Elizabetan landkongreson en 1987 dum la centjara jubileo de nia lingvo. Kun ĝojo ni memoras lian helpopretecon bonhumoran en ĉiuj aranĝoj, interalie kiel li persone transportadis homojn de la flughaveno. Sur la kongrestereno troviĝis ankaŭ malgranda preĝejo de kie sub la suno videblis la bluego de la maro. Pro mia Adventismo, li tie—je nia ambaŭa miro—aranĝis diservon Sabatan, en kiu mi predikis. Se mi ĝuste memoras, mi parolis pri la du grandaj vivprincipoj: ami Dion kaj la proksimulon kiel nin mem.

Kun la ceteraj kongresanoj, ankaŭ li ĉeestis kaj atente aŭskultis, kvankam li estis ateisto, kion li neniam kaŝis. Axel tamen pruviĝis esti, laŭ la esprimo de Tertuliano, anima naturaliter Christiana (animo laŭnature Kristiana). Pri tio li efektive havis sintenon paradoksan. Kiel li en iu kunvenvespero klarigis al mi: “Mi ja ne kredas je Dio sed mi estas Kristano.” Tio konjektigas, ke ie dum la pasinteco lin eble profunde ŝokis doloriga konduto de iuj profesiaj kredantoj.

2

Li estis mirindulo, kies amikeco neniam ĉesis kaj nin sekvis eksterlanden post nia formigro en la fremdujon dum 1994. Praktikaj pruvoj pri tio neniam mankis. Malgraŭ ke tio povus ĝeni, li ĝisfine vendadis en Sud-Afriko miajn librojn pri la Bibliaj profetaĵoj kaj zorge transpagis la koncernajn sumojn laŭ miaj indikoj. Por tio li firme refuzis kompense akcepti pagan procentaĵon. La plej elstara pruvo pri praktika Kristaneco je mi okazis en 2001, kiam min frapis severa korproblemo. Subite mi troviĝis en multekosta hospitalo Usona sen malsansekuro. Kaj jen Axel sekrete transsendis al mi kelkcent dolarojn por helpi, kun la peto, ke en miaj retleteroj mi zorge evitu pri tio mencion. Li volis kaŝi tiun faron, por ke ne eksciu la edzino. Eble tiutempe la financa situacio de la familio estis iom malfacila. Post lia forpaso mi tamen nun informas la mondon pri tiu elmontro de praktika bonkoreco, kio ne povas ne pensigi pri la vortoj de Kristo: “Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo. . . . Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi” (Mateo 25:34-40).



Mi ne estus surprizite se iam, post la relevo el la mortintoj, ni renkontiĝos denove en cirkonstancoj feliĉaj, en la ĉefurbo de la nova tero kiun, laŭ la Apokalipso, kreos la Sinjoro por siaj servantoj. En mia imago mi troviĝos tiuloke kun Ria sur la stratego apud la rivero de la vivo senfina kaj jen, ridetante, almarŝos ankaŭ Axel, kiu je sia granda surprizo kaj ĝojo ankaŭ estos tie.

Edinburgo, Teksaso, 2010.12.31



Kondolencegoj pro la forpaso de grandulo "Axel Von Blottnitz"

De mi (Elisee Byelongo Isheloke)

Gekaraj esperantistoj kaj familianoj,
Mi elkore aldonas kondolencegojn de la familio kaj de mi al la
familioj, biologia kaj esperantista, de Axel Von Blottnitz ĝenerale
kaj al la vidvino "Elly" speciale. Estis ŝoko, kiam en mallonga konversacio William Sampewi (en
Pietermaritzburgo) sciigis al mi hieraŭ la 15an de oktobro 2010 je la 21h00a
pri la forpaso de tiu grandulo, kiun mi alvokas Onkl'Axel. Poste Johano
konfirmis ke li forpasis la 22an de Sept.2010 (Kompreneble Johano estis
en Hispanio)- fakte li forpasis la 25an de septembro.

Onkl'Axel estis pli ol amiko al mi kaj al aliaj. Li estis fojfoje


patro, avo, amikego, konsilanto, kolego, instruisto, trejnanto, diplena
pastro, kaj majstro.
Kiel patro li proviziis al la monaj, edukecaj kaj materiaj bezonoj de
esperantistoj i.a. nigruloj, ĉu Sud-Afrikanoj, ĉu rifuĝintoj el
DR-Kongo (plejparte bemboj). Kiel Konsilanto, li gvidis la paŝojn de
multaj el ni, precipe pri la agado en E-ujo. Liaj konsiloj ĉefe
ĉirkaŭis la deziron havi pli demokratian Esperanto-movadon en RSA, kaj
tiu klarigas la inicion de li membrigi multajn nigrulojn. Multaj
aniĝis en EASA pro li kaj por li. Kiel “diplena pastor”, li zorgis pri
la morala sinteno de esperantistoj kaj laboregis por la paco kaj la
frateco inter ili. Kiam okazis konflikto inter du aŭ pli, li tuj
establigis meĥanismojn por amika solvo, kaj zorgis pri la daŭrebleco de la homeca rilato.
Laste sed ne malgrave, li estis majstro. La vera majstro. Majstro kiu
ne rigardis disĉiplon fali rulrule teren, sed kiu prenis la manon de la disĉiplo por fortigi liajn piedojn, malfermi liajn okulojn kaj
helpi lin ĝis atingo de pli ol iamaj atingoj de la majstro. Li intencis vidi Esperanton kiel instrulingvo en Afriko, laborlingvo por
Afrika parlamento kaj la internacia lingvo en la mondo. Li kunpioniris
la projekton enkonduki esperanton en DR-Kongo kiel kurso en lernejoj.
Li planis kaj kunproviziis platformon por la establigo de
EKDO-Esperanto klubo de Durbano. Kiel majstro li verkis, kaj lernigis
verki, korektis, kompletis la verkojn de aliaj i.a. Eĥoj el Bembujo
(eldonita de MAS en 2009, aĉetebla ĉe FEL kaj UEA).

Karaj samideanoj, vortoj ne povas priskribi la malplenon kiun ni havas


pro la forpaso de mia kara amiko kaj “avo” Axel. La vortoj ofte lasas
gravan elementon kaj maljuste komunikas emociojn. Plejofte oni bezonas
aldoni gestojn kaj uzi signojn por kompleti la signifon. Tion estas
malfacile fari virtuale.
Kiam grandulo "iras tre for", la nura maniero havi lin proksime estas
celebri lian vivon. Konsciante ke la suprecititaj faktoj ne sufiĉas,
mi proponas ke ni daŭrigu la iniciojn de Axel, ke ni en Sud-Afriko
dediĉu unu eldonon de EASA- bulteno (Bona Espero) al Axel, ke ni "post
morte" premiigu lin laŭ la premio diskutita de la komitato. Krom mi
bezonos viziti la tombon de Onkl'Axel kaj almeti floraron, por tio mi
planos kun samideanoj en Johanesburgo kiam mi sukcesos viziti la
Gautenga-provincon.

Jes, jen multaj vortoj por vi por legi. Permesu ke mi elparolu kelkajn


al nia Axel: ELKORAN DANKON PRO ĈIO! SE VI KONIS TIUN AMIKON BONVOLU OBSERVI MINUTON DE SILENTO POR SALUTI LIAJN ATINGOJN KAJ HOMECON (Mi
petas vin). P.-S: (Por EASA-Esperanto Asocio de Sud-Afriko:Tiu letero
iras ankaŭ al aliaj landoj, al amikoj kaj al MAS-Monda Asocio Socia)
Vidu ankaŭ la alkroĉitan dokumenton, mi petas vin!
De Elisée Byelongo Isheloke
P.O.BOX 61223 BISHOPSGATE 4008 Sud-Afriko
Axel ne estas plu!
Jen informo pri Axel de lia nevo D-ro Harro, sekretario de EASA:
"Axel von Blottnitz (1933-2010) forpasis la 25an de septembro en Pretorio,
Sudafriko. Li membriĝis en la Sudafrika Esperanto Asocio en 1973 kaj estis
dumviva membro, delegito kaj fakdelegito de UEA dum multaj jaroj."

De Prof. D-ro Harro von Blottnitz (2010)


Kiel Axel forpasis?

Formiĝis buletoj en lia sango, unu blokis fluon de sango al la kapo kaj pro tio li hospitaliĝis. Operacio estis sukcesa, sed post kelkaj tagoj (kiam


li ankoraŭ estis en hospitalo) denove okazis ke buletoj blokis fluon de
sango, ĉi-foje en la cerbo. Ne ricevinte oksigenon, lia cerbo unue mortis.
Li estis en hospitalo 8 tagojn inter la unua atako kaj lia morto.

De Harro von Blottnitz



Skizo pri Esperanto en Afriko: ĉu unika medio?

Antaŭ ol pristudi la movadon ĝenerale en la Suda parto de tiu malnova kontinento kaj precipe en Sud-Afriko, preferindas unue kompreni la afrikan kuntekston kun ties realaĵoj kaj defioj. Sud-Afriko ne estas izolita tuto sed ŝi estas parto de la Esperantista Afrikujo por ne diri Afrika Esperantujo.


Sed unue iom pri Esperanto de la komenco ĝis nun. Esperanto, lingvo kreita en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof fariĝis internacia, vivanta kaj do tre utila (The Kowie Announcer, 1987:11-13).
Malakcepti la Naturecon aŭvivantecon de Esperanto aŭ nei ĝin estus kvazaŭ simila al malakcepto aŭ neo de natureco de bebo obtenita per tubmetodo scienca (van der Merwe, 1986: 74). Esperanto do estas “natura kaj vivanta” lingva fenomeno, samekiel bebo obtenita per la helpo de maŝino estas tamen natura bebo! La franca akademio establigis 2796 lingvojn en la mondo (Zeelie en Family Post, 1978:7)!
Tiu lingva fenomeno jam servas kiel interkontinenta helplingvo kaj sia potencialo grandas malgraŭ skeptikuloj kaj pesimistoj. Tio Naturas!
Zeelie (1985:1-4), fervora Sudafrika Esperantisto, Klarigis la gravecon de Esperanto en prelego farita ĉe Portelizabeta Teknikono septembre de la referencita jaro. Li same eldiras kial Esperanto fariĝis necesa en la mondo de la komenco ĝis hodiaŭ. Inter aliaj demandoj, la prelego respondis al kiel Esperanto startis, kial ĝi interesas la homojn, kiuj devus lerni la interlingvon, kio estas Esperanto kaj eĉ enkondukis la partoprenantojn al mallonga leciono pri afiksoj kaj radikoj kun la celo pruvi la facilecon de la helplingvo.
Axel von Blottnitz ĉiam memorigis la aŭskultantojn la eltrovon de Count Tolstoy kiu perfekte skribis leteron en E-o ĝuste post lernado de libreto por duonhoro. Verŝajne tuj poste, Tolstoy deklaris ke oni mastrus Esperanton post nur 3 tagoj da lernado(The Kowie Announcer, 1987:11-13).
En alia okazo, Cobus1 Zeelie elmontris, ke Esperanto komenciĝis post konstato far Zamenhof, ke homoj kiuj ne scipovis la Lingvon, t.e. la germanan, estis persekutitaj. Li do konklude trovis ke por kunmarŝi, kunvivi, efektive komuniki, la homojn bezonas interkompreniĝi preter ĉio ajn.
Kvankam lia patro provis, sed vane, bremsi la projekton bruliginte la manuskriptojn kies enhavo certe koncernis “la miraklan lingvon”, li refaris la tuton ĝis la lingva projekto fariĝis realeco. Tiu porEsperanta anglalingva prelego liveris informojn pri la influo de la universalaj kongresoj de UEA kaj la rolo kiun ili ludas en la formtajlado de la opinio. La Budapeŝta kongreso en kiu 5000 homojn el ĉiu angulo de la mondo kongresis antaŭ, ankaŭ, “krokodilantaj” amaskomunikiloj, estis sukcesa. Tiu “stranga fenomeno” surprizis la mondon ĉar la homoj povis rilati sen honto, sen limoj, junuloj kun maljunuloj, docentoj kun nepagipovuloj, Rusioj kun Sudafrikanoj, nigruloj kun blankuloj ktp. Tion la mondo aŭdis tra TV, Radio kaj ĵurnaloj. Tuj post tiu eksterordinara kongreso, 150 membrojn de la Brituja parlamento ekstudis Esperanton kun centprocenta apogo de Margaret Thatcher. Multaj lernejo enkondukis Esperanton apud la lernlingvo, ĉu Hungara, ĉu la angla aŭ ĉu la franca. Estas raportita ke en Madagaskaro, oni oficialigis la lernadon de Esperanto en lernejoj (Zeelie (1985:1-4).
Tiu fenomeno estas aparte vera ankaŭ en Togolando kaj aliaj lernejoj en Eŭropo kvankam temas nur pri unu-du ekzemploj en la tuta Afriko -la Instituto Zamenhof de Lomeo kaj la Madagaskara sukceso2. Madagaskara Esperanto Asocio (MEA) fariĝis “la tria afrika landa asocio aliĝinta al UEA post Sudafriko kaj Zario”,nun DRKongo (Esperanto, 1988 paĝoj 17/18). Estas ideale, ke ĉiu eklernu Esperanton ĉar kune kun la gepatra lingvo ili servos je la bono de la lerninto.
Zeelie (1985:2-3) listigas 15 kialojn por lerni Esperanton, kialojn kompreneblajn kaj inspirendajn por ĉiuj. Ekzemple li diras, ke Esperanto solvas la problemon ĉe internaciaj pintkonferencoj aŭ kongresoj kie interpretistoj estas tutkoste bezonataj kelkfoje kun nur relativa lingvkapablo de la alia lingvo en kiun ili devas traduki. Al la demando scii kio estas Esperanto, la preleginton indikis ke aparte esti vivanta lingvo, estas akademio kiu simile al la franca kaj la angla akademioj zorgas pri la bonuzo aŭ la protekto de la lingvo. Von Blottnitz korespondis kun Leopold Sedar Senghor, eks-prezidento de Senegalio kaj membro de la franca akademio. Krom ne estas pruvo de letero el Senghor!
Alia okupiĝo de la akademio estas la modernigo de la lingvouzo laŭ la teknologia disvolviĝo. Estanta fonetika lingvo esperanta prononco ne kaŭzas problemon ĉar ĝi similas kaj por ĉinoj kaj por la francoj kaj por la aliaj lingvanoj.
En verko, Vojaĝo en Esperanto-lando, Boris Kolker reproduktas artikolon verkitan de la majstro Zamenhof mem, en kiu li klarigas la vojeton laŭ kiu la lingvo disvolviĝis.
La planlingvo Esperanto ŝuldas sian sukceson al la ekzisto de la lingva komunumo kiu cetere estas la plej granda atingo kaj tre grava paŝo dum sia disvolviĝo (Tonkin, 2011: 75-75; The Kowie Announcer, 1987). Kiel plene funkcianta lingvo kun relativa sukceso inter pli ol mil aliaj lingvprojektoj, kiuj tamen malsukcesis, i.a. Ido, Volapuko ktp, Esperanto sekvas la lingvistikan “Zipf leĝon” kaj ĝi havas SVO vort-ordan preferon. Lingvistoj konsideras la Zipf leĝon kiel la bazan regulon por iu ajn natura lingvo. Kiel Haitao Liu elmontras, kvantaj karakteristikoj de la planlingvo pruvas ke Esperanto estas normala homlingvo laŭ la strukturo (Liu, 2011: 76-77; Zeelie, 1985:1). La sociala integriĝo de Esperanto realiĝis dank’al la akiro de la kono per la elstudo de granda amaso de tekstoj kies rezulto estis la kreo de la Esperanta komunumo. La plej grava atingo de d-ro Zamenfhof. Tiam la lingvo akiris sian propran spiriton (Kolker, 2002:16). Kiam mi eklernis Esperanton en 1993 de s-ro Mateso Bilimba, Kongolandana politikisto el Dar es Salamo, kiu venis instrui E-on al kelkaj elektituloj ĉe Ecole des Nations, en Buĵumbura, mi aŭdis ke proksimume 11 milionojn da homoj parolas E-on en la mondo. Statistikoj en “The Kowie Announcer” (1987) estimis al 8 milionoj la esperantistoj en la mondo.
Zamenhof ebligis la kreonde egalrajta internacia komunumo per sia sinteno. Jam en 1912 li “rompis kun la sklaveco oficiala kaj deklaris: “La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi, poste, se mi povas veni, vi ĉiam vidos min nur inter vi”(Semmelink, 1944: 52; Historio de Esperanto, n.d:52). Tiu inspiriga sinteno ebligis multajn atingojn far esperantistoj. Ekzemple, jam en 1930 UEA havis - 9000 membrojn,regule aranĝis UK-jn, en Nunberg Germanujo 4963 partoprenis, fakte la plej multnombra, ligoj fondiĝis inkluzive de la Internacia Esperanto Ligo (I.E.L) kiu havas 13 000 anojn (t.e. en 1944), 30 landaj asocioj tiam ligiĝis al UEA, kaj 29 faka asocioj internaciaj ekz. Sciencaj, sennacieca, Universala Asocio de Blindul-organizaĵoj kun 10000 anoj en 1944 kaj la pacifista E-o ligo inter aliaj. Tiu fonto informas ke en tute 115 lernejoj en 21 landoj oficialigis la instruadon de Esperanto kelkfoje eĉ devige. Inter tiuj lernejo permesu ke mi citu kelkajn: Bishop Auckland (Anglujo), Colchester, Dagenham, Leeds, London, Romford, Worcester (Anglujo); Desvres, Epineux-le-Seguin, Lille kaj Rouen en Francujo; BiltHoven (Nederlando), Trondheim (Norvegujo) kaj Wellington (Nov-Zelando). Dum la listo estas vera por 1944, aldoniĝis aliaj instruejo de Esperanto en la mondo. Eĉ en Afriko La “ Institut Zamenhof en Togolando” ests elstara ekzemplo por la kontinento. “Tio estas la celo de la organizita Esperanto Movado” (Historio de Esperanto en Semmelink, 1944).
AvB partoprenis UK-jn. Li iris al tiu de Germanujo en 1974 kaj en 1981 en Brazilo por ne citi ke de mi konatajn eventojnkaj la fonto disponebla(The Kowie Announcer, 1987:11-13).
D-ro Esperanto, pseŭdonomo de la majstro Zamenhof, estis judo vivanta en la nuna Pollando, tiama Rusio, en Bjalistoko, kie li artefaris la lingvon E-on kaj taksis al si la trovon de la unuaj disĉiploj, poste vokitaj esperantistojn. Zamenhof eltrovis ke malriĉaj lingvrilatoj interhomaj estas kaŭzitaj de lingvlimoj inter la popoloj. Li antaŭvidis solvon “facilan universalan helplingvon” (The Kowie Announcer, 1987:11-13). La lingvo do unue disvolviĝis en Europo kaj nur poste en aliaj kontinentoj. En 1975 Esperanto estis antau la franca parlamento. Leĝpropono emis enpreni E-on la internacia lingvo kiel fakultativa lingvo aŭ “libervola fako” en sekundaraj publikaj lernejoj ( dua ordinara sesio ĉe nacia asembleo 1974-1978 en Heroldo de Esperanto, 1975:1). Dum kelkaj diras figurece ke Zamenhof nur eltiris Esperanton el europaj lingvoj, la “verda Biblio” je la inspiro de la vera Biblio klarigas kiel Zamenhof kreis ĝin paŝ-al-paŝen ĝis li proviziis por la lingvo kaj la fundamenton kaj la radikaron kaj tuj poste ektravivis la esperantistan spiriton, tiu ne tanĝibla, tamen reala, faktoro kiu karakterigas Esperanton kaj verŝajne estanta la plej grava elemento, kiu altiras afrikanojn al Zamenhofa “aventuro”, al Zamenhofa vivo.
Zamenhof scipovis multajn lingvojn. Jam en la infaneco li ellernis la germanan, la francan, la anglan kaj eĉ la latinan kaj grekan. Zamenhof rimarkis jene:
La simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank’al la kruta transiro al ĝi de la gramatiko latina kaj greka…La riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn (Zamenhof en Kolker, 2002:14).
Poste, li enkondukis afiksojn kiuj prenu la lokon de io ajn kaj baldaû tio li havis skribitan kaj la gramatikon tutan kaj la vortaron de Esperanto. En 1878 la lingwe uniwersala estis preta sed tiam iom malsimila al la nuna Esperanto. 5 ĝis 6 jarojn poste la lingvo akiris ĉirkau ĝi la spiriton de bonfaradon, tiun homaranismon kiu estas la sango kaj la animo sen kiu la lingvo Esperanto ne povas vivteni sin kaj pro kies manko aliaj projektoj kiel Ido kaj volapuko forpasis (Zamenhofa artikolo “Kiel naskiĝis Esperanto” reproduktita de Kolker, 2002:14-15; artikolo de Izrael Lejzerrowicz “En la verda Biblio”, Kolker, 2002: 15-16).
Nur malfrue, Esperanto atingis “la nutrujon de la universo”, Afrikon. Kaj nur eĉ pli malfrue afrikanoj proponis la enkondukon de afrikaj lingvradikoj kaj unikaj konceptoj kiuj nur en la “nigra” kontinento ili trovas sian sencon. Inter tiuj kiuj ekagadis por la enmeto de Afrikaj terminoj en Esperanto estas Oliver Mazodze, la unua afrika Cseh-instruisto, regretita Zimbabva docento kiu forpasis komence de 2011 kaj mi, Byelongo Elisee Isheloke kaj Renato Corsetti. Oliver Mazodze prelegis sugestante la enkondukon de vortradikoj laŭ afrikaj realaĵoj okaze de la kvara afrika kongreso okazinta en Moshi, Tanzanio (Retpoŝta korespondado kun Corseti, 2011; Jacobsen referencita de Goes, 2007:70).
Laŭ Goes (2007:12-15), ne nur la intelekta fono sed ankaŭ la strukturigado de Esperanto-movado havas kiel geografian situon, Eŭropon. Ŝi ĝuste enkondukas la leganton al la ekkono de la Esperanto-movado en Afriko kaj tion farante permesas al afrikanoj kaj la mondo miri pri tiea rareco de indiĝenaj afrikaj E-o parolantoj antaŭ la sendependiĝa epoko.
Gebglo (2007: 20-22) ankaŭ mencias la artefaritecon de Esperanto kaj subtenas la veron pri la rarecon de nigruloj kiuj scipovas la “verdan lingvon” antaŭ la alveno de la fenomeno Hans Bakker en 1987. Same kiel Goes, Gbeglo kiu tamen negative kritikas kaj UEAn kaj la pioniran verkon de Goes kaj aliajn sindonemajn Esperantistojn, kiel Renato Corsetti, aprezas je sia ĝusta valoro la atingojn de la “patro Hans”, la arkitekto de la nuna nigrafrika Esperanto movado3.
Goes (2007: 7-54) primontras la “troeŭropecon” de la Esperanto-movado kaj agnoskas ke la vera saltekapero sur la interkontinentan scenejon okazis nur en 1987 kun la historia partopreno de la unuaj nigruloj en la Universala Kongreso (UK) de Esperanto. Gbeglo (2007: 22-23) parolas pri jubilea kongreso kies partoprenantoj enhavis ankaŭ 13 nigrulojn kiuj mastris la lingvon. Sep jarojn post la preteresperanta laboro de Hans Bakker, afrikaj esperantistoj ne nur povis ĝui la etoson, sed ankaŭ ili studis por perfektiĝi helpe de Bakker kaj Anita Dagmarsdotter.
Tonkin (2011) elmontras ke la lingvostrukturo de Esperanto malsimilas al tiu de aliaj eŭropaj lingvoj. La “kodo-libra” strukturo igas Esperanton lernebla eĉ de homoj kiuj nenion prisciis kaj neniam lernis la lingvon, kondiĉe ke ili posedu la kvardek paĝan libreton, la fundamenton de Esperanto.
Tamen li agnoskas ke la sintaksa reto de Esperanto similas al tiu de aliaj lingvoj (Tonkin, 2011:75). Tamen Esperanto similas al la ĉina laŭ sinteksa reto kaj pro tia morfologia ŝanĝo, E-o estas unu el izolanta lingvo kaj ĝi situas proksime de la angla laŭ la ordo(Liu, 2011: 74). Tiu ĉi vero estas lingvistika! Van der Merwe (1986: 74) asertas ke Esperanto jam pruvis ke ĝi estas egala al la Ŝakespira angla laŭ la kapablo liveri elstaran verklaboron.
En alia verko, mi, Byelongo-Isheloke (2009: 46-49) liveras informojn pri parto de Esperantujo Afrika kiu nek Goes nek Gbeglo pristudis. Rifuĝintaj esperantistoj kaj enloĝantoj de la landoj de la vastaj lagoj, centra Afriko, konatiĝis kun Esperanto kaj fariĝis “grava parto” de aliaj naciaj asocioj kiuj, laŭ la vorto de Bakker (Byelongo-Isheloke, 2009:15), fariĝis por ili nova patrolando. Tiu nomadema fenomeno de esperantistoj nepre rajtakiru la atenton de scivolemuloj, ĉar ĝi estas unika kaj interesa. EASA jam akceptis, helpas kaj nun promocias multajn esperantistojn kiuj fuĝis la militojn en DRK kaj Burundio.
Burundo aŭ Burundio, (burunde kaj france Burundi), Respubliko Burundi (burunde Republika y'u Burundi, france République du Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj.
EASA povus partopreni en Afrika Kapitalo jene:
disponigante grandan sumon, per solena promeso, dum kelkaj jaroj (minimume) kvin por la agado en Afriko. Nur la renton ĝi disponigus ekzemple por komuna agado en la suda parto de Afriko, por subteni klubojn per malgrandaj subvencioj, por donace dissendi sian gazeton. Ni jam faris similan paŝon en Nederlando, kun 100 000 eurojn apartigitaj, kies rento estos, laŭ klara regularo, je dispono de UEA por instruado de Esperanto en Afriko. La disponigantoj faris kontrakton pri tio kun UEA. Jam ekzistis nun du tiaj kazoj: unu nomiĝas “Fondaĵo Saliko”, la alia Fondaĵo Hans”, laŭ la nomo de mortinta esperantisto Hans ten Hagen (Bakker, 2003)”.
Kial ne ekestu Fondaĵo Axel por la Suda parto de Afriko kaj eĉ por la tuta kontinento? (nia demando).
De Kock (2007) plejparte malkonsentas kun Gbeglo same kiel li malkonvenas kun Goes. Ankaŭ laŭ li, la Universala Esperanto Asocio (UEA) “diskonigis mensongon” pri la –is-eco de Esperanto en Sub-Sahara Afriko ĝenerale kaj Sud-Afriko aparte. Temas pri lamento pri rasismo en la movado Sudafrika kaj pri la malvera aserto laŭ kiu, E-o unue atingis la centran afrikon antaŭ ol Sudafriko. Li precizigas ke:
laŭ la Enciklopedio de E-o, la internacia lingvo jam pli frue ol UEA raportoj menciis ekzistis en Sub-Sahara Afriko. Unuaj pioniroj troviĝis en Pretorio jam en 1894 kaj 1896 do antaŭ la dua mondmilito, ili estis respektive H. Best kaj H. P. Alberts.
Certe esperantistoj jam delonge ŝanĝis plejparte eble kun la ŝango en la politiko de RSA post la liberigo de Nelson Rolihlahla Mandela en 1990. AvB kiu verŝajne favoris la malnovan sistemon, tuj trovis plian kialon distance sin al la malbonvenigata apartisma ideologio [reference al letero al Libor Matejka de AvB la 17an de Julio 1977:1). Samekiel pagano fariĝas kristano, Axel kvazaŭ ĵuris brakumi alirasulojn i.a. nigrulojn, eĉ pli [nia komento]. La problemo de la Esperanto movado rilate al la apartisma reĝimo estas ke la movado nepre operaciis en la apartisma reĝimo kiu absorbis eĉ kelkajn klopodojn distingiĝi for de ĝi. Eble kelkaj homoj sinkondutis kontraŭ iujn ktp sed ĝenerale samideanoj klopodis esperantigi eĉ nigrulojn. Videble estas ke la strategioj ne efikis eble pro la ĝeneralaj apartismaj ĉirkaŭaĵoj kaj realeco. Estus bonege diferencigi la apartismo de la registaro kaj la movado de Esperanto.
Kvankam iuj sentas sin liberaj por identigi sin kun la malnova sistemo, estas ĝenerale akceptata ke la apartisma sistemo perfortigis la homojn kaj depravis aliulojn la rajtojn totalĝui la vivon. Per ĉiaj vortoj meritas kondamni ĝin ĉar la vivo belas en la unuiĝo, en la kuniĝo kaj Dio kreis la homojn en siaj imaĝoj (Genezo 1: 26-28) –nia komento.
Dum la periodo de Transvala Respubliko kaj la Brita imperio, esperantistoj establiĝis en Suda afriko. Tamen RSA estis lando kie “vivas nigrulojn kaj blankulojn laŭ principoj tute ne uzataj en aliaj partoj de la mondo”(letero de Stanislav Kulshi al AvB,n.d).
Dum Gbeglo (2007) traktas nur la nigran Afrikon detale kaj malkonsentas kun De Kock (2007), Goes (2007) agnoskas la aparteblecon kaj unikecon de Sud-Afriko. Esperanto laŭ ŝi atingis Sud-Afrikon eĉ pli frue, ŝi tamen miras ke tie Esperanto restis la afero de blankuloj. Malsame al la resto de Afriko, kie esperantistoj estis kolonisoldatoj, Sud-Afrikaj eŭropdevenaj esperantistoj estis naturaligitaj civitanoj kiuj vivis permanente en la lando.
En intervjuo kun Cloete (2011), al la demando kial ne nigruloj ne lernas Esperanton multnombre, li opiniis ke nigruloj volas laboron kiun nur la anglakono povas garantii. Por multaj blankuloj en RSA, Esperanto estas nur hobio. Tamen krom Clemont Mokone, estas S-ro Septoli kiu lernis perfekte Esperanton inter nigrasudafrikanoj. Nun Septoli estas tre maljuna kaj ne plu aktivas por la movado. Kiam H. Appel kaj AvB instruis Esperanton al Septoli, li verŝajne estis matura kaj tiam li vivis en Johanesburgo. Nun li eble estas en Sasolburgo inter Transvalo kaj Oranĝ-liberŝtato. Kvankam Septoli estas fluparolanto, la espero de EASA kuŝas en Mokone kiu estas grava persono por la estontenco de Esperanto movado en RSA, kiel la nura nigrnaciano kiu aktivas en la asocio, kaj pro tio ke li havas multajn kontaktojn en SOWETO, aldonis Cloete (2011). Tamen estas koncerno ke lia lingvoscio ne perfektiĝis depost la vizito al Europo! (nia komento)
En letero al Ges-roj Schilperoord kiu versajne interesigis pri la sorto de nigraj esperantistoj en Sudafriko, Axel informas ke li klopodis varbi Mzilikazi James Khumalo. Pro verkado de magistra tezo ktp, Khumalo malprioritatigis la lernadon de E-o. Tamen Axel estis pacienca kaj esperis kapti tiun fison en proksima estotenco. Jen kiel AvB pensis: “Ni komprenas jam kiom grava estas por ni, gajni tiun nigrulon en niajn vicojn speciale pro lia profesio kaj pozicio kaj personeco, li kapablas verŝajne estiĝi pordego por multaj nigrulaj intelektuloj”. En tiu periodo Sudafriko havis jam 30 esperantistoj instruistoj, membroj de ILEI-sekcio fondita en RSA kaj tiam la nura en Afriko. Pro tio Sudafrikaj esperantistoj revis pri ILEI kunveno okazonta en tiu-ĉi lando. Plano estis por krei klubon ĉe Wits kie Khumalo aktivu kaj kvazaŭ flago li reprezentu la landon ĉe ILEI. Khumalo estis membro de la eklezio “Salvation Army” kaj ties ĥorestro (Letero de AvB al ges-roj Schilperoord la 22an de majo 1978; The Citizen, 1978:14).

Bakker (2003) pensas ke estas la tempo ĝusta por “Afriko, kiu dum jarcentoj suferis diskriminacion kaj fremdigon fare de grandaj potencoj, konscii ke ĝi havas siajn valorojn kiuj meritas saman respekton. Retrovi sian dignon, eskapi la sklavecon (ankaŭ la lingvan kaj kulturan), estas prioritata por Afriko”.


Kontrastante la diroj de Byelongo-Isheloke (2009) kaj la priskriboj de Gbeglo (2007), mi eltrovas, ke Axel von Blottnitz (AvB) estas la arkitekto de la nova nigrablanka Sudafrika E-o movado, same kiel Hans Bakker estas la patro de la nurnigra afrika Esperanto movado. Tamen Bakker agadis ankaŭ en Sud Ameriko. Von Blottnitz estas por Sud-Afriko, tio kio Hans estas por la tuta kontinento de Kairo al Kaburbo trans Tumbuktu.
En Afriko la movado devis alfronti ne nur socio-politikajn malfacilaĵojn, sed pli aldone financajn aŭ ekonomiajn problemojn. Tiuj defioj nepre ludis negativan rolon kiu pezis kontraŭ la evoluo de la movado en Afriko.
Estas malkorekte miksi la situacion de la Esperanto movado de Suda Afriko kun tiu de la resto plejparte nigra Esperantujo. Sud-Afriko estas la nura afrika lando kiu ekonomie sendependiĝis en la aferoj de Esperanto. Estas eble la nura Afrika lando kiu ne ricevas subvencion de iu ajn eŭropa lando. Sud-Afrikaj samideanoj sinregas disde UEA kaj pro tio, ĵaluze, kelkaj homoj laborantaj por la universala organizaĵo taksis mensonge pri rasismo Esperanton Asocion de Suda Afriko (EASA). Mensonge ĉar, unue estis klopodoj peti la monon de EASA por investo ĉe UEA, EASA-komitatanoj inkluzive de la aŭtoro kontraŭvoĉdonis tiun peton. Estas multe kion oni povas fari por utiligi la monrimedojn lasitajn de Sudafrika malavara “samideano” por la Esperanto-lando de Nelson Mandela. Kial sendi la monon al Eŭropo kiam Afriko mem bezonas eĉ pli?
Jes, Afriko estas unika medio por Esperanto; sia potencialo jam fariĝas realeco kaj post nelonge eĉ pli da afrikanoj lernos Esperanton. Kiel Hans Bakker opiniis:
“Esperanto estas egala por ĉiuj. Ne nur por ĉiuj parolantoj de malsamaj lingvoj, sed ankaŭ por ĉiuj niveloj de edukado. Ne instruita kamparano povas lerni Esperanton preskaŭ same facile kiel intelektulo. Ĝi do estas egala por diversaj nacioj kaj diversaj sociaj klasoj”(Bakker, 2003).
Tiu opinio de Bakker kiu samas al tiu de Zamenhof (Van der Merwe, 1986:74) estas inspiriga kaj laborenda.
Atendu kaj vi vidos ke ne nur la ĉielark-nacio verdiĝos sed ankaŭ la plejparta Afriko. Tamen tian opinion Harro von Blottnitz juĝas tre optimisma (retpoŝte al la aŭtoro, H. von Blottnitz, 2011).
Kvankam esperantistoj kelkfoje havas strangajn ideojn laŭvidpunkte de neesperantistoj kaj de Oscar Sher (2011), Bakker opinias ke “Esperanto ne estas iu fremda (eĉ stranga) doktrino, sed ke ĝi estas parto de la tutmonda emancipa movado. Ĝi kongruas kun ĝeneralaj principoj de egalaj rajtoj en la ombro” (Bakker, 2003).
Kiel Mao Tse-Tong iam diris raportite de Michael Ross sekve al populara kunlernado de Esperanto en Ĉinio(Zhang Qicheng en Ross, 1986):
Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata”(Ross, 1986)
Kiel van der Merwe asertis neniu povas mortigi bonan ideon (1986:74). Neniu povas mortigi Esperanton en Afriko.
  1   2   3


Elŝuti 237.36 Kb.

  • Figure 1 Axel von Blottnitz (AvB) Enhavo
  • Dediĉita al Axel von Blottnitz (1933-2010), majstro kiu forpasis Septembre la 25an pro kiu mi fariĝis dumviva membro de EASA kaj kies forpaso igis min verki tiun ĉi libron
  • Antaŭparolo (D-ro Renato Corsetti) Enkonduko
  • Omaĝe al Axel von Blottnitz La Axel von Blottnitz kiun mi konis
  • Kondolencegoj pro la forpaso de grandulo "Axel Von Blottnitz"
  • Skizo pri Esperanto en Afriko: ĉu unika medio

  • Elŝuti 237.36 Kb.