Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El nia historio 50 -jariĝo de bulteno «jugoslavia fervojisto»

Elŝuti 17.37 Kb.

El nia historio 50 -jariĝo de bulteno «jugoslavia fervojisto»




Dato22.08.2017
Grandeco17.37 Kb.

Elŝuti 17.37 Kb.

El nia historio
50 -JARIĜO DE BULTENO «JUGOSLAVIA FERVOJISTO»
Kadre de Fervoja Temo, kiu kutime monate okazadas en Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA), en la ejo de KFEA en Zagrebo, kiel parto de regula programo, du foje ĉi-jare oni prelegis pri pri bulteno de eksjugoslaviaj fervojistoj esperantistoj. La unuan fojon tio okazis la 11-an de aprilo sub titolo «Memoro al Jugoslavia Fervojisto» kaj duan foje la 9-an de majo okazis trarigardo de tekstoj el JF en la periodo 1956-1959. Amabaŭ foje pri ĉi-tiuj temoj prelegis Zlatko Hinšt. La 14-an de aprilo 1956 en Zagrebo aperis la unua numero de «Jugoslavia Fervojisto» kiel oficiala organo de la tiama Fervojista Esperanto-Societo Zagreb (fondita en jaro 1954). Post tri numeroj, kiuj estis organo de FES Zagreb, la pluaj numeroj estis oficiala organo de Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj en Beograd (fondita en la jaro 1955).

En la jaro 2006 estas 50-jariĝo de JF kaj, malgraŭ ĝia malapero, ekzistas memoroj. Nia devo estas gardi tradicion kaj valorigi heredaĵon de Esperanto-movado, interalie de fervojistoj. Nome, por kroataj fervojistoj-esperantistoj «Jugoslavia Fervojisto» estas la oficiala organo (en kadro de JAFE kies parto estis FES Zagreb) ĝis la jaro 1991. Post la disfalo de eksa Jugoslavio kaj foriro de FES Zagreb el JAFE, ekestis Kroata Fervojista Esperanto-Societo kiel memstara internacie rekonita faka landa asocio (ekde la jaro 1998 KFES fariĝis Kroata Fervojista Esperanto-Asocio). JF –on daŭrigis eldonadi serbaj fervojistoj en Jugoslavio kiel ilia organo ĝis la jaro 2002.

En libretoj «Niaj kvindek jaroj 1954–2004» eldonita okaze de la datreveno de KFEA ,oni akcentas pri ĉi-tiu bulteno respektive revuo (paĝo 9):

«Dum pluraj jaroj zagrebaj fervojistoj redaktis la bultenon «Jugoslavia fervojisto». Tio estis ĝia plej kvalita periodo: monata, presita sur luksa papero, riĉe ilustrita, kaj ankaǔ kun riĉa faka kaj alia enhavo».

En menciita(j) libreto(j) sub titolo «Nia fiero kaj vojmontrilo: Josip Zupanič» lasta fragmento tekstas jene: (paĝo 20):

«Lia laboro pri faka fervojista terminaro estas nepre menciinda, same kiel traduko de Internacia konvencio pri fervoja vartrafiko. Sed lia plej kara infano estas certe «Jugoslavia Fervojisto» el kiu ni ĉiuj lernadis novajn terminojn kaj kie ni legis pri novaĵoj el fervojista mondo kaj pri la agado de fervojistoj -esperantistoj».

Unua numero enhavis ok paĝoj kaj estis eldonita en ducent ekzempleroj. Ekde 1958 ĝis la jaro 1963 JF estis monata bulteno enhavinta dudek kvar paĝojn eldonita en kvincent ekzempleroj. En la jaro 1963 ĝi aperigadis kiel dumonata bulteno kun reduktita paĝnombro. La tutan tempon kunlaboris multaj esperantistoj- fervojistoj el Kroatio kaj aliaj respublikoj de eksa Jugoslavio. Siamtempe JF, kiel skribas en la libreto, estis legita en ĉiuj kontinentoj.

S-roj Josip Zupanič kaj Ludoviko Sekereš (el Serbio) faris «Fervoja Terminareto» kun 3000 fervojaj fakterminoj kolektita okaze de la laboro en JF kaj kiel terminoj de Internacia Fervoja Unio (UIC) aperinta en la jaro 1971.

J. Zupanič estis redaktoro de «Jugoslavia Fervojisto» dum multaj jaroj - ekde ĝia komenco ĝis la jaro 1983 laborate kun aliaj redaktoroj. Drago Gubijan kaj Nikolaj Kizem estis teknikaj redaktoroj. Menciitaj estis ankaŭ funkciuloj de la FES. Elstara esperantisto verkisto Marniko Gjivoje kiu redaktis organon de tiama Fervoja transporta entrepreno Zagreb «Željezničar», ankaŭ siatempe redaktis kaj kunlaboris en JF. La unua tajpistino preparinta la tekstojn estis Slavica Pirc. Poste longjara tajpistino de JF kaj ties sekretariino estis Ana Medić.

Grandparte kontribuojn por JF realigis la plej elstaraj membroj de FES Zagreb. Akcentante meritojn de elstaraj unuopuloj por bulteno signifas unuavice paroli pri fondintoj de la societo kaj pri niaj radikoj. En sia «Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj» Josip Pleadin plurfoje mencias JF kaj ĝiajn kunlaborantojn en kadro de zagreba FES kaj unu kunlaboranton ekster ĝi (Stevan Stojnić). Inter ili la plej maljuna anino de KFEA s-rino Elfrida Koren estis menciita kiel kunlaboranto de JF. Dum komuna kunlaboro de zagrebaj kaj beogradaj fervojistoj pri ĝia eldonado, helpadis interalie nia eksa prezidanto m-gro Franjo Šlabek. El memoro ni ne deziras ellasi aliajn elstarajn kunlaborantoj el aliaj jugoslaviaj FES-oj (ekzemple, Gvozden Sredić, Dimitrije Janičić, Nedeljka Subotić kaj Mira Lipičar).


La dua prelego temIS pri la enhavo de «Jugoslavia Fervojisto» en periodo 1956-1959 . ni memoris pri niaj gekolegoj el tiama tempo kaj pri iliaj kontribuaĵoj. Bedaŭrinde la plej multaj el ili estas forpasintaj. La prelego celis montri la «spiriton» de la tiama tempo, karakterizita per okazigo de ekspozicio en Kroataj fervojoj kiel «ora periodo de kulturarta amatora laboro» kaj akcenti entuziasmon kaj obstinecon de membraro. Estas menciinde ke JAFE tiam havis sescent membrojn.
En la unua numero, la unua prezidanto de FES Zagreb, Franjo Debić aperigis artikolon pri ĝeneralo striko de jugoslaviaj fervojistoj en la jaro 1920, okazo festita tiam kiel Tago de fervojistoj. Drago Gubijan aperigis serion da artikoloj pri la zagreba historio. Nia nuna bibliotekistino Anka Špehar aperigadis artikoloj en la unua kaj poste en aliaj numeroj de JF pri montgrimpantaj okazaĵoj.
En du numeroj la artikolo «Esperanto en la fakon» oni raportis pri kvin mil fervojaj fakterminoj pri kiu zorgas faka komisiono de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Ka adre de la tiama LES (Laborista Esperanto-Societo) kies parto ĝis memstarigo la 1-an de jaunaro 1956 estis FES Zagreb, sukcese okazadis E-kursoj kun 38 kursanoj. D. Gubijan aperigis artikolon pri diferencoj inter UEA kaj SAT kiel organizoj. En tria numero siaj impresoj el la 8-a IFEF-kongreso en Stockholm prezentis Drago Šnajdar kaj Drago Gubijan.
Dum la jaro 1956 estis grandaj preparoj por IFEF- kongreso en Rijeka, kiu okazis en 1957 (unua kaj sola E-fervojista kongreso en Kroatio). Sekvontjare oni raportadis pri tiu evento en JF. Sekvis kelkaj aliaj IFEF kongresoj kaj kongresoj de UEA kaj SAT pri kiuj oni raportadis. En tiuj okazoj ofte oni prezentis landojn-gastigantojn de diversaj aranĝoj. Oni aperigadis artikolojn ankaŭ pri aliaj aktualaĵoj. Tiama ĵurnalisto de Radio-Zagreb Vlado Jurković estis unu el kunlaborantoj de JF. Oni multe vojaĝis al IFEF- kaj aliaj E-kongresoj.
En kelkaj artikoloj estis priskribitaj belecoj de nia lando (Lagoj Plitvice, Skradinski Buk). Pri historio de laborista Esperanto-movado, aperis artikoloj en pluraj daŭrigoj Josip Vajdlih.
Laborista Esperanto-movado La Laborista Esperanto-movado - en kelkaj landoj iam eĉ pli multnombra ol la neŭtrala - ekestis kun la celo utiligi praktike esperanton por la celoj de la laborista movado, tio estas ĉefe batalo kontraŭ la kapitalismo.
Fervoja laboristo Franjo Jutriša aperigis artikolojn pri sia urbo Slavonski Brod kaj pri la 20-jara aperado de «La Suda Stelo». Precipe interesa kaj grava okazo estis vizito de prezidantaro de FES Zagreb al tiama ĝenerala direktoro de fervoja entrepreno Zagreb Franjo Culjak (li estas envicigita en Biografia leksikono de Pleadin kiel esperantisto).
Tiutempe fondiĝis FES-oj en pluraj urboj de Ljubljana, Sarajevo, Niš , Skopje. El Slovenio estis tre aktiva s-ro Ivo Pavlič. La unua prezidantino de JAFE estas Milica Milisavljević, vicprezidanto Dragutin Buha kaj sekretario Gradimir Macić ( Buha kaj precipe Macić estis aktivaj en JF). Protokoloj el kunvenoj de JAFE tiatempe estis tre longaj kaj leginda por lerni kiel labori tiuaspekte – siaspeca «lernejo» de protokolado.
Precipe estis interesaj fakaj artikoloj pri fervojoj. Rimarkinda estas artikolo de Drago Šnajdar pri evoluo de fervojo en Jugoslavio. Interalie, redaktoro ofte elektadis fakaj artikoloj el eksterlandaj revuoj kiuj aperadis en JF. Tre kvalitaj estis fakaj artikoloj de franca inĝeniero André Blondeux (pri fervojaj trakoj, sekurigaj instalaĵoj, dizeligo ktp). Aperis artikoloj pri horaro, pasaĝera kaj vara transporto, trafika sekureco – tn. «eksterordinaraj okazaĵoj», novaj trajnoj, lokomotivoj ktp. Pri Terminara Komitato raportadis kaj fakaj artikoloj pri fervoja tekniko verkis inĝeniero Ludoviko Sekereš. Kontribuo de esperantistoj de Jugoslavio tiucele estas granda kaj ĝi evidentas sur la paĝoj de «Jugoslavia Fervojisto».
Unuanime ni povus konsenti, ke tio estis vere «ora tempo» de fervojistoj - esperantistoj kun bona «socia klimato» por la Esperanta afero. En ĉi-tiuj cirkonstancoj «Jugoslavia Fervojisto» estis parto de fruktodonaj aktivecoj en kiuj kroataj E-fervojistoj faradis gravan kontribuon.
D-ro Zlatko Hinšt


Elŝuti 17.37 Kb.


Elŝuti 17.37 Kb.