Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El mia taglibro, julio 2009 Ĵaŭdo, 9-an de julio

Elŝuti 57.47 Kb.

El mia taglibro, julio 2009 Ĵaŭdo, 9-an de julio




Dato21.03.2017
Grandeco57.47 Kb.

Elŝuti 57.47 Kb.

Vinko Ošlak
El mia taglibro, julio 2009

Ĵaŭdo, 9-an de julio

Ie mi legis la trafan penson de la ĉeĥa pensgrandulo Tomaso G. Masaryk: „Oni ne fariĝas kosmopolito per kutima vojaĝado, per la internacia kaj interŝtata trafiko, sed per la spirita profundiĝo en la vivon de la homoj, de la nacioj, de la homaro.” – Tiom pri kosmopoliteco. Sed: ĉu tio vere estas alstrebinda statuso? Verdire, se oni ricevis iomede da imago pri la kosmo, oni vidas kaj komprenas, ke la plej provinca vilaĝano loĝas en la sama kosmo kiel Parizano, Moskvano aŭ Novjorkano! La kristana homo konas kaj havas ion pli bonan: apartenon al Dia regno, la plenrajtan ŝtatanecon en ĝi! Kosmopolitoj staras en la tertremkatastrofa tereno de la kosmo, kia ĝi estas kaj kia ĝi daŭre ne restos. Tiu ĉi kosmo estas kondamnita al pereo – kaj kosmopolitoj restos sen ĝi. Al ili restos nur la kosma fajro, en kiu la kosmo pereos.

Kiamaniere oni fariĝas civitano de la Dia regno, se mi provas parafrazi la ĉeĥan pensulon kaj ŝtatfondinton Masaryk? Diregnulo (teopolito) oni ne fariĝas per vojaĝado inter la politikaj, ekonomiaj, sciencaj, sportaj, kulturaj kaj religiaj regionoj de la mondo kaj de la vivo, sed per spirita profundiĝo en la Sinjoron, Kreinton kaj Savinton de la mondo, vojaĝante inter la libroj, ĉapitroj kaj versikloj de lia skribita revelacio, nomata Biblio aŭ Sankta skribo.

Iel preterpasis la tutmonda histerio okaze de la funebra ceremonio post la morto de la usona kanzonisto „King of Pop” Michael Jackson. Bone, li povis kanti. Sed pli ol kanti gimnastiki kaj teatrumi per sia korpo. La esenco de lia persono estis mimikrio. Li provis eĉ komplete prikaŝi sian devenon, forigante per operacio la pigmenttavolon de sia nigra haŭto. Kaj por la freneza, ĉar sendia mondo li estis „la reĝo”; kelkaj eĉ rekte diris: „dio”!

Hejme mi spektis videofilmojn pri novaj evangeliaj prelegoj de James DeYong en Gornji Petrovac en Serbio. Ne plaĉas al mi ĉio ĉe li. Li tro flirtas kun la publiko (ĉu mi malpli?). Tamen li bonege orientiĝas en la Skribo kaj havas pedagogian talenton prezenti la aferojn tre klare. Lia centra instruo estas, ke ni troviĝas tre tre proksime al la forpreno de la Eklezio fare de Jesuo. Li ankaŭ bone montras, ke la du atestantoj, kiuj atestos dum la plagotagoj tuj antaŭ la dua alveno de Kristo, estas Henoho kaj Elio. Same tiel, ke Antikristo ne estos judo, sed li venos el la nacioj (en Apokalipso dirite: „maro”) – dum la falsa profeto estos judo. Kiam mia edzino rimarkis, ke mi spektas tiun prelegserion, ŝi komencis akre kaj senhalte primoki mian kredon. Dum kelkaj tagoj mi ne ricevis trankvilon. Se ŝi povus kompreni, kiel forta atestanto pri la ĝisdetala vero de la Skribo ŝi per sia konduto kaj parolo estas! Mi ĉiutage preĝas al la Sinjoro, ke ŝi ricevu la gracon penti, konvertiĝi kaj kredi. Se tio ne okazos, min atendas ankoraŭ tre plaga tempo.

Sabato, 11-an de julio

Hieraŭ mortis en Labako verkisto kaj politika diletanto Petro Božič. Ni konis nin de antaŭ 40 jaroj. Tiam li ofte vizitis pentriston Jozefon Tisnikar en Slovenburgo (Slovenj Gradec). Tiam ofte venis ankaŭ lia verkista kolego kaj mia pli bona konatulo Smoljan Rozman, mortinta pasintjare. En la pentrista ateliero de Tisnikar ni konatiĝis. Kiel dirite, pli proksiman rilaton mi havis kun Smiljan Rozman, niaj animoj pli parencis. Ili ambaŭ bedaŭrinde konsumis pli da alhkoholo ol utile, ankaŭ Tisnikar. Kaj mi, juna idioto, lernis de ili la saman metion. Post jaroj Božič submetis sin al kontraŭalkoholkonsuma terapio kaj lia karaktero forte ŝanĝiĝis, ne nur pozitive. Ni ne havis plu komunan renkontejon kaj interesojn, ni renkontis nin nur sporade, tre malofte.

Li ne estis sen certa literatura talento, tamen tiu ne estis sufiĉe forta, ke li povu rezisti la tenton de la politika nomenklaturo, kiu sciis lin uzi por siaj celoj. Bedaŭrinde li kronis sian vivon per stultaĵo senkompara. Kiel gvidanto de komisiono por atribui nomojn al stratoj kaj placoj, li, inspirita de siaj protektantoj el komunisma tempo, kiuj daŭre rolas kiel „demokratoj” ankaŭ en postkomunisma formale demokratia Slovenio, li iniciatis, ke oni nomu unu el labakaj stratoj laŭ la en 1980 mortinta jugoslavia diktatoro kaj responsulo pri kruela mortigo de centmiloj da homoj post la 2-a mondmilito, Josipo Broz - Tito. Lia argumento kaj argumento de tiuj, kiuj lin en la frenezaĵo subtenis, estas tia, ke laŭ ĝi oni devus aŭ almenaŭ povus nomi po unu straton en Labako kaj aliaj slovenaj urboj ankaŭ laŭ Benitto Mussolini, Adolf Hitler kaj – last but not least – Josef Stalin. Ili ĉiuj estis rimarkebla parto de la slovena historio – kaj per tiu ĉi argumento la iniciato de mia kompatinda kolego Božič estis akceptita kaj realigita – kaj lia nomo por ĉiam trampita en la senhonora kloako de tiu parto de la historio en Slovenio, kiun neniu racia homo deziras revoki. Estas interese: neniu venas al ideo, nomi straton aŭ placon en Labako laŭ la fondinto de la unua Jugoslavio, la serba kaj poste jugoslavia reĝo Petro Karađorđević I-a, kiu ne estis krimulo kaj vivis proksime al la popolo. Aŭ laŭ lia filo kaj regento, poste mem reĝo de la Reĝlando Jugoslavio Aleksandro Karađorđević, kiu mortis en Marsejo kiel viktimo de la kroat-ustaŝa atenco en la jaro 1934. Bone, li persekutis komunistojn – sed ili estis tiam teroristoj kun bomboj kaj pistoloj, kion ili eĉ ne prikaŝis aŭ negis. Sed la homoj vivis sub lia regado libere kiel civitanoj de iu ajn civilizita eŭropa ŝtato. Jugoslavio tiam ĝuis larĝan renomon, eĉ se industrie ne sufiĉe riĉa.

En lastaj jaroj ni en Labako preskaŭ dum ĉiu mia vojaĝo tien hazarde renkontiĝis. Ni evitis pripolitikan konversacion, sciante unu pri la alia, kie ni staras. La lastan fojon antaŭ proksimume tri monatoj mi donacis al li Predikon pri la kredo de Primuso Trubero. Dio frapis ĉe lia korpordo, sed mi timas, ke li ne estis preta malfermi; li ŝajne preferis malfermi sian koron al la laŭtega alarmsireno de siaj maldekstrecaj protektantoj, kiuj nun, post la horo de lia morto, povos lin lastfoje propagande uzi, sed ne plu lin helpi...



Dimanĉo, 12-an de julio

Mortis, 83-jaraĝa, mia iama neprofesia ĉefo d-ro Čegovnik, katolika sacerdoto de alta rango en Klaŭdiforumo. Li devenas el Mežica, urbeto en mia naskiĝvalo en norda Slovenio. Dummilite li frekventis gimnazion en Klaŭdiforumo kaj poste studis en Romo teologion. Li promoviĝis ankaŭ en la fako filozofio. Tio estis ankaŭ kaŭzo, ke ni la unuan fojon renkontiĝis. Kiam mi enposteniĝis ĉe la katolika agado en la diocezo Gurk/Krka kaj transprenis la kampon de „katolikaj kleruloj”, li estis de la episkopo komisiita supervizoro de mia laboro. En la katolika eklezio daŭre regas la principo, ke laboron de „laikoj” tamen devas kontroli kaj stiri sacerdoto. Li ne okupiĝis multe pri mia laboro kaj ne intervenis konstante, tamen li havis tute propran imagon kaj kriterion por tio, kion mi devis prizorgi. Tiel li almenaŭ unufoje jare tre insistis je certaj nomoj, kiujn mi devis inviti kiel prelegantojn. Min ĝenis lia teatre simulita amikeco, kiu reale ne troviĝis. Verdire li estis mia kontraŭulo. Tio min ne ĝenis, mi emas respekti miajn kontraŭulojn, sed la amikecteatron mi ne ŝatas ekstreme. Sed ne tio estas mia penso kaj okupiĝo okaze de lia morto. Mi bedaŭras, ke mi malfruis okazon preĝi por lia konvertiĝo. Mia impreso estis, ke li eĉ ne havis veran kredon en katolika, do biblie falsa maniero. Li daŭre alstrebis pli kaj pli altajn postenojn en la eklezio; li neniam forgesis fanfaroni, ke li foje vespermanĝis „kun” papo en Romo, sed tamen forgesis diri, ke tio ne okazis inter kvar aŭ ses personoj, sed probable pli ol cent... Kun li mi nek unu momenton dum jaroj de nia kunlaboro sukcesis paroli pri Dio kaj transcendo. Li estis homo de tiu ĉi materia mondo, interesita nur pri la aferoj mondecaj. Troviĝas ankaŭ multaj tre pozitivaj atestoj pri lia karaktero kaj faroj. Laŭraporte li helpis diversmaniere al multaj junaj homoj, precipe malriĉaj lernantoj kaj studentoj. La juĝo kompreneble ne apartenas al mi, sed nure al Dio. Mi povas nur raporti, kiel mi lin travivis kaj sentis.

Katolika teologo kaj psikterapeŭto Arnoldo Metnitzer citis dum sia hodiaŭa spirita alparolo en televido interesan lokon de Aŭrelio Aŭgusteno el Hippo: „Estu, kiu vi estas – kaj kresku por fariĝi iu alia!”

Ĉu vere? Ĉu la geniulo fine de la antikva kaj komence de la mezepoka erao pravas? La unuan parton de la sentenco mi, ne sciante pri la deveno, antaŭ jaroj uzis kiel titolon de mia monografia libro pri etna kaj lingva idento, verkita slovenlingve, ankoraŭ en katolika spirito. Sed, ĉu ne temas pri sensenca taŭtologio; oni aŭtomate ĉiam estas, kio oni jam estas. Sed eĉ pli problema estas la dua parto de la frazo: kreski por fariĉi iu alia... Kiu? Kia? Ĉu oni povas tion atingi simple per kresko, do laŭ natura vojo kaj el si mem? Ĉu ne troviĝas jam en tiu ĉi unu frazo la ĝermo de la tuta teologia kaduko en la eklezio de Romo? Se Aŭgusteno per „iĝi iu alia” pensis pri la evangelikonforma novnaskiĝo, kial li tion ne diras klare? Kaj se tamen tiel, ĉu oni povas en tiun novan staton kreski? Ho jes, troviĝas kresko en la evangelio, sed nur post kiam oni jam naskiĝis denove. Apostolo Petro skribas en sia 2-a epistolo 3,18: „Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.” La gracon kaj scion de Kristo oni ricevas nur estinta naskiĝinta denove. Kaj apostolo Paŭlo skribas en sia epistolo al Efesanoj 2,21: „... en kiu (Kristo) ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo”. Denove la samo: nur la novenaskitaj homoj povas kunkreski en la sanktan templon en Kristo. – La baza ideoĝermo de evoluciismo ne naskiĝis erst en la kapo de Darvino, sed jam jarcentojn antaŭ li, en la kapo de granda Aŭgusteno...



Lundo, 13-an de julio

Mi erst hieraŭ eksciis, ke en Karintio troviĝas preĝgrupo – katolika kompreneble, kiu proponas al la eklezio de Romo proklami la antaŭ nelonge en proprakulpe kaŭzita stratakcidento mortinta provincestro de Karintio d-ron Jörg Haider beata. Kiel strange kaj nekredeble aŭdace la propono unuavide aspektas, ĝi tamen ne faras principan escepton kaj plene kongruas kun la trist-komika tradicio de la rom-katolika proklamado de „beatuloj” kaj „sanktuloj”. Se antaŭ kelkaj jaroj oni proklamis beatulo la lastan aŭstrian imperiestron Karlon el la domo Habsburg-Lothringen, kiu tamen permesis uzon de venenaj gasoj dum militaj bataloj, kion eĉ Hitler ne aŭdacis fari, kial do oni ne proklamu beatulo provincan politikiston, kiu en sia vivo mortigis unu nuran homon – sin mem?

Eble iu komentos: Tiu eklezio de Romo faras sin pli kaj pli ridinda. Mi nepre korektas: Dio faras tiun falsan eklezion pli kaj pli ridinda, ĝi mem tion ne povas fari; ĝi faras sin nur malbenita, ĉar falsifanta la Skribon.

Interalie mi legas paralele du librojn: Wozu die Sterne? (Pro kio la steloj) de d-ro Werner Gitt kaj La Origino de Specioj de Darvino en tre bona esperanta traduko de s-ro Klivo Leden, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo. Kvankam la temo de ambaŭ libroj estas tute diversa, ili tamen rilatas la saman centran punkton – Dion. Ĉe Darvino mi ne estas tiom disravita pro lia provo klarigi tiom kompleksan kaj planevidentan fenomenon kiel la vivo en ĉiuj siaj formoj kaj aspektoj estas, sen rekta Dia kreoago, sed multe pli pro la anekdota kaj diletanta strukturo de lia verko, kiu absolute ne konsideras la bazajn regulojn de scienca studado kaj verkado. La libro de Darvino havas unu nuran „kvaliton”, kiu ĝin faras aktuala kaj glorigita ĝis la fino de la homaj tempoj sur tiu ĉi tero: iluzio, ke Dio ne estas plu bezonata por klarigi al si la kosmon, la vivon en ĝi kaj speciale la fenomenon homo, eĉ se Darvino mem preskaŭ ĝis siaj lastaj vivjaroj kredis, ke la unuan vivĝermon tamen kreis Dio, kiun liaj epigonaj disĉiploj tiel facilanime negas.



Mardo, 14-an de julio

En News de 9-a de julio ampleksa raporto pri „Dr. Jörg-Haider-Gebetsliga” (preĝligo por d-ro Haider), kies celo estas atingi proklamon de beateco kaj poste ankaŭ sankteco de la mortinta d-ro Haider. Oni citas la preĝon, kiu estas starigita en apartan interretan hejmpaĝon:


Er hat uns die Heiligkeit

als hohes Maß des täglichen christlichen Lebens

vor Auge geführt,

um durch sie die ewige Gemeinschaft

mit Dir zu erlangen.

Gewähre uns durch seine Fürsprache

und gemäß Deinem Willen die Gnade,

um die wir bitten.

Gott, allmächtiger Vater,

wir flehen zu Dir, in der Hoffnung,

dass unser Jörg Haider

schon bald zur Zahl Deiner Heiligen

dazugerechnet werde.

Darum bitten wir Dich durch Deinen Sohn

Jesus Christus,

unseren Bruder und Herrn,

der mit Dir und mit dem Heiligen Geist

lebt und herrscht in Ewigkeit. Amen.
(Li starigis antaŭ niajn okulojn la sanktecon kiel altan mezuron de la ĉiutaga kristana vivo, por ke oni per ĝi atingu la eternan komunecon kun vi. Donacu al ni laŭ lia porpeto kaj konkorde kun Via volo la gracon, por kiu ni vin petas. Dio, la ĉiopova patro, ni petegas al Vi, en espero, ke nia Jörg Haider jam baldaŭ estos alkalkulita al la nombro de Viaj sanktuloj. Tial ni Vin petas pere de Via Filo Jesuo Kristo, nia frato kaj Sinjoro, kiu kun Vi kaj kun la Sankta Spirito vivas kaj regas en eterno. Amen.)

Ĉio-ĉi pruvas, kiel spite al ŝajna „progreso” kaj „kleriĝo” fakte nenio ŝanĝiĝis. Homoj daŭre bezonas siajn duondiojn, siajn penatojn – kaj troviĝas eklezio, kiu prizorgas modernajn idolanojn per tia materialo – la rom-katolika, el kies sino ĉiam denove naskiĝas tiel evidente frenezaj ideoj.

En Profil interesa artikolo de Christian Rainer. Li konstatas, tute prave kaj bone dokumentite: „Nur idiotoj postulas revenon de la ŝtato kiel entreprenisto.” Bedaŭrinde la tuta mondo, inkluzive Usonon kaj komence kun Usono, reagas al recesio komplete false, reinvitante la ŝtaton en la ekonomian vivon, kvankam ĝuste la ŝtatoj la krizon kaŭzas. Estas interese, ke lasttempe flirtado kun la ŝtato kiel entreprenisto ne venas de la maldekstra flanko kiel kutime – finfine ankaŭ la magazino Profil estas maldekstre orientita – sed de dekstra flanko. Freneza mondo – sed nur portempa kaj jam juĝita mondo. Verŝajne Dio volas montri al la falinta mondo, kiajn fruktojn donas la arbo de la biblia malfidelo kaj homaj elpensaĵoj, per kiuj la homo iom post iom anstataŭas la vorton de Dio.

En radioricevilo raporto: En Aŭstrio nur plu 43 % da homoj, pli junaj ol 30 jaroj, sin prenas por religikredaj. Tio ne signifas, ke la plimulto de 57 % ne havas religion, ja ateismo estas samtiel religio, eĉ pli forte liganta la homon ol religioj kun koncepto de dio aŭ almenaŭ iu nedifinita „supera esto” en transcendo. La vorto de Dio plenumiĝas, ankaŭ en Aŭstrio...

Popularscienca filmo pri la homa ekspedicio al la luno en 1969 kaj la ses, kiuj sekvis. Lee Armstrong rakontis, ke dum la prepara flugo, dum kiu ili nur ĉirkaŭflugis la trabanton de nia planedo, ili sentis bezonon sendi al la surtera centro de NASA en Huston kiel adekvatan mesaĝon la unuajn versiklojn el la biblia raporto pri la kreado de la mondo. Tuj reagis iu usona virino kaj deponis ĉe civila kortumo akuzon kontraŭ la skipo, ke ili per citaĵo el la Biblio agis kontraŭ la konstitucia principo de la disigo inter la ŝtato kaj religio. Foje estas iomete komplike elteni la apartan ĉarmon de ateistoj...

Ĵaŭdo, 16-an de julio

Neil Postman pravas dirante: „Antaŭe infanoj estis singarde en la mondon de la plenkreskuloj ennaskitaj. Niatempe ili estas senpere en ĝin puŝitaj – helpe de la televido.” – Jes, la televido forigis la longtempan bonan leĝtradicion de „hora legalis”, kiu al junaj personoj kaj speciale infanoj malpermesis partopreni en la skandala vivo de la jam koruptitaj plenkreskuloj. Interese, kial oni spite al kreskanta krimagado de adoleskoj ne reenkondukas tiun saĝan institucion, kiu kompreneble ne solvis ĉiujn edukproblemojn de la infanoj kaj iliaj edukantoj. Verŝajne ankaŭ tial, ĉar oni ne povas validigi la limon de „hora legalis” sur televidaj ekranoj. Kaj eble ankaŭ, ĉar en kelkaj ŝtatoj la aĝlimo por partopreni ĉe balotoj jam falis sub la aĝo de jura plenkresko. Kiel la sola pozitiva alternativo restas tiu statistike preskaŭ neekzistanta minoritato de vere kristanaj familioj, kiuj el propra iniciato, ĉar inspiritaj de la vorto de Dio, enkadrigas la ekranon de hejma televido kaj de hejma komputilo en limojn de la biblidevena kaj biblikonforma eduka saĝo.



Vendredo, 17-an de julio

En Die Furche instrua intervjuo de Constantin Graf von Hoensbraech kun evangelia pastoro Joachim Gauck, la spirita „patro” de liberiĝo de la iama Germana demokratia respubliko en la jaro 1989. En siaj trafaj respondoj tiu iama pstroro en Rostock klarigas la por nekristano stranga fenomeno de „Ostalgie” (germana kunmetaĵo por orientgermana komunisma nostalgio). Li priskribas la nunan staton per la vortoj:

„Der große Reiz der Freiheit ist dort verflogen. Wir sind aus dem Raum der Sehnsucht herausgetreten und in der Realität angekommen.” (La granda allogo de la libero de ni vaporiĝis. Ni paŝis el la spaco de sopiro kaj venis en realon.)

Unuarigarde oni sin nepre demandas: Kiel povas okazi, ke la sama popolo, kiu dum duona jarcento riskis kaj ofte perdis sian vivon en provo eskapi la primitivan sistemon de sovetmodela komunismo (alia ĝis nun ne aperis), kiu per tioma obstino preĝis kaj protestis, ĝis la muro meze de Berlino falis, nun, kvazaŭ forgesante sian tutan historion kaj mizeraĉan vivon, nun nostalgie priploras la epokon de Walter Ulbricht kaj Erich Honnecker, ĉar tiam ne troviĝus senlaboreco kaj ĉiuj infanoj havis sian lokon en ŝtataj infanvartejoj (sub Hitler same!)? Sed ĉu la 2-a kaj la 3-a libroj de Moseo ne instruas sufiĉe klare, kia estas la homo, forlasanta la vojon de Dio? Slovena verkisto Karolo Jančar antaŭ jaroj verkis ekscelentan eseon sub la titolo „La potoj egiptaj – plenaj de viando” – kaj ankaŭ tio ne helpas, ke filoj kaj filinoj de la sama popolo, kiu tiom sopiris pri liberiĝo elsub la komunisma jugo, nun tiun grizaĉan tempon de komunisma diktaturo nostalgie postbedaŭras. Joachim Gauck vidas la kaŭzon de tia ŝajne kontradicia konduto en la tempa sinsekvo de la okazintaĵoj. Nur en la 3-a fazo la popolo definitive adiaŭas de sia malbona pasinto. Nun, koncerne la komunismon, la popoloj troviĝas en la 2-a, en la nostalgia fazo, en kiu la vekiĝo en realo per siaj ombraj elementoj superas la memoron pri la iama sklaveco. Li diras: „Wir träumten vom Paradis und wachten auf in Nordrhein-Westfalen.” (Ni revis pri paradizo kaj vekiĝis en Norda Reino Vestfalo.)

Parte la iama pastoro pravas, sed nur parte. Kvankam li estas luterana kaj ne katolika sacerdoto, li ne serĉas la esencan respondon en la vorto de Dio. La moderna amasprotestantismo distingiĝas de la katolika eklezio bedaŭrinde nur plu per tio, ke ĝi ne adoras kulte Mariaon kaj la „sanktulojn” kaj ke iliaj sacerdotoj povas geedziĝi kaj la normoj de morala konduto falis sub la nivelo de la katolikoj. Mi ne supozas, ke la pastoro Gauck tia estas, sed li same asimiliĝis en mondecan teologion kaj eklezion, en kiu la Biblio ne plu estas konsultata unuarange. Modernaj pastoroj serĉas referencojn ĉe modernaj poetoj kaj filozofoj, sed ne en la Sankta skribo.

Tie, en la Skribo, la fama pastoro povus ricevi rektan respondon al siaj dilemoj. Nome: Se liaj samnacianoj en orienta Germanio antaŭ 1989 vere sopirus pri libero kaj ilia kunvenado en protestantaj preĝejoj vere estus signo de ilia kristana, do biblie fundamentita kredo, ili scius, kion Jesuo proklamis portanto de libero: „Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos” (Joh 8,31-32). – Do, se la subjungitaj civitanoj de GDR, sed tiel ankaŭ de Slovenio kaj aliaj ekskomunismaj ŝtatoj plenumus ĉi tiun instruon de Jesuo, ili estus perfekte liberaj, eĉ se sub sklaveca reĝimo de komunismo; eĉ pli: se troviĝus sufiĉe da homoj, kiuj sopirus pri la vero kaj pro tio restus en la vorto de Kristo, la reĝimo kiel la komunisma neniam estus aperinta! Bedaŭrinde la supera plimulto da ili ne sopiris je vero de Kristo – kaj alia ne ekzistas – sed nur je materie kaj leĝe pli komforta malvero de okcidenteŭropa kaj eĉ pli de usona kapitalismo. Tiamaniere ili ĝis niaj tagoj ne estas liberaj, kvankam la komunismo jam antaŭ 20 jaroj malaperis.

En la sama numero ampleksa raporto okaze de 40-a datreveno de usona ekspedo al la luno. La ĉiam citita eldiraĵo de Neil Armstrong: „Malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro” estas falsa. La malo estas vera. Estis grandega paŝo por unu homo Armstrng, sed eĉ ne paŝeto por la homaro. Ĝi troviĝas nun, 40 jarojn post la evento precize sur la sama ne nur geofizika, sed ankaŭ morala, intelekta kaj kultur-arta pozicio. Ne, ankaŭ mi eraras; la pozicio de la niatempa homaro troviĝas en granda retropaŝo elsub la biblia monto Taboro alsub la alia biblia monto Sinajo! Armstrong dum sia lunvizita misio profundiĝis ankaŭ en la kreitan ĉielon kaj klinis sin antaŭ la Kreinto, pro tio granda paŝo por li.

Lundo, 20-an de julio

Jam dum kelkaj tagoj mi lingve revizias biografian romanon de mia amiko kaj kristana frato Rudolfo Mlinar pri d-ro Francisko Sušnik, iam senkonkurenca dojeno de intelekta elito en slovena parto de Karintio kaj la iniciatinto de gimnazio en Ebeno (Guštanj / Gutenstein).

Kvankam mi la ĉefrolulon de la romano relative bone konis kaj tial ankaŭ proponis al Rudolfo ekverki lian biografion, mi tamen trovas en la teksto multajn surprizajn komponaĵojn. Ĉi tie renkontiĝas du grandskalaj dimensioj; tiu de nekredeble riĉa kaj drameca vivo de d-ro Sušnik – kaj tiu de nekredebla rakonttalento de mia amiko, kies maturiĝantan verkadon mi rajtas akompani jam dum dekon da jaroj. La literatura problemo ĉe Rudolfo estas, ke li estas tre bona rakontisto, sed ne tiom bona lirikisto kaj lia lingosento ne atingis jam maturecon de optimuma verkista metio. Parte pro lia karaktera trajto, ke li verkas tre kaj tro haste, parte pro la nature – aŭ supernature, finfine ambaŭkaze supernature – donita fakto, ke lia literatura talento estas epika kaj ne lirika, li troviĝas en embaraso, kiam li volas redoni lirikaĵojn de sia romanrolulo, kiu, ĝuste inverse, havis pli da lirika ol da epika talento, pro tio li, tre verŝajne, ankaŭ ne sukcesis verki romanon pri sia gento kaj naskiĝloko Prevalje, kiel li tiel arde deziris. Tiel mi devis kelkajn troigitajn sentimentalaĵojn forstreki, por ke la romano retenu sian bonan epikan karakteron kaj kvaliton.

En karintia slovena radioprogramo raporto pri partizanmemora festo en Komelj aŭdiĝis interesaj paroladoj. Prezidanto de pseŭdomaldekstre orientita „Zveza slovenskih organizacij” (Ligo de slovenaj organizaĵoj) d-ro Mario Sturm kritikis la ĉiam denove ripetitan starpunkton de la socialista kanceliero d-ro Faymann, ke la laŭleĝa starigo de dulingvaj indiktabuloj en suda Karintio povas okazi nur sub konsento de partioj en Karintio – do neniam – ke tio ne estas eldiro en kongruo kun la konstitucio kaj kun proklamoj de la konstitucia kortumo. Sed la kulpon li ne volas vidi ĉe la kanceliero, sed ĉe la koalicia kristandemokratia partio (ÖVP), kiu, laŭ liaj vortoj, blokas la konstitucikonforman decidon de la registaro. Korvo ne elpikas okulon de alia korvo – socialisto ne kulpigas alian socialiston, krom se temas pri interna lukto je povo. Bedaŭrinde ne nur socialdemokratoj, sed senescepte ĉiuj partiaj aŭ nepartiaj homoj, kiuj ne konvertiĝis kaj estis naskitaj denove.



Mardo, 21-an de julio

Aloizo en sia rubriko Credo en Družina skribas pri la temo „Je bil fašizem naklonjen krščanstvu?” (Ĉu la faŝismo favorigis kristanan religion?). Kompreneble jam en la titolo troviĝas misuzo de la vorto „kristana”. Fakte Aloizo konsekvence skribas pri la rom-katolika religio kaj uzas la vorton „kristana”. Kial li tion prikaŝas sub la nomo, je kiu lia eklezio havas proksimume tian rajton kiel islamo, kiu same asertas kredi en kvar evangeliojn, sed samtempe denuncas, ke kristanoj ilin falsifis, sen montri la „nefalsifitajn”. La katolikoj agnoskas la evangeliojn, kiaj ili estas, sed laŭ propra plaĉo deprenas de ili kaj aliflanke aldonas, kio al ili laŭ propra trovo mankas.

Aloizo citas kelkajn vortojn de Mussolini por pruvi, ke li kontraŭbatalis la eklezion, nome, la katolikan. Oni devus prepari larmosakojn. Tiu nova Diokleciano estis por la papo tiom danĝera, ke li en la jaro 1929 per laterana kontrakto donacis al li la teritorion de Vatikano, per kio la papo denove akiris ankaŭ sian teritorian ŝtaton. Kian rilaton la tiamaj katolikoj havis al faŝismo kaj Mussolini, dokumentas la libro, eldonita en slovena katolika eldonejo Mohorjeva de Celeo en la jaro 1939 „Fašizem in korporativno narodno gospodarstvo” (Faŝismo kaj la korporativa nacia ekonomio) elplume de unu el plej gravaj slovenaj katolikaj pensuloj d-ro Cirilo Žebot. Lia libro estis dediĉita al la papo Leono XIII-a, aŭtoro de la encikliko Rerum Novarum (1891), en kiu la faŝisma doktrino, inkluzive slovenan ekonomiiston Žebot, inspiriĝis. Granda parto de katolikoj en Italio arde simpatiis kun faŝismo, same la sacerdotoj, ankaŭ ĉar – en tio Aloizo pravas – Mussolini tre lerte traktis la kordojn de popolkatolika, religifolklora sento. Kaj Aloizo forgesis aliajn tri faŝismojn en Eŭropo: la aŭstrian, enkondukitan de la katolika sacerdoto kaj kanceliero Seipl, la hispanan kaj la portugalan, kiuj estis plej eble dense ligitaj al la katolika eklezio. Poste aldoniĝis faŝismoj pola, kroata, slovaka – denove kun katolika sacerdoto pinte de la reĝimo en nazivazala Slovakio – kaj slovena en Provinco de Labako, kian fondis la itala okupatoro el la centra kaj okcidenta parto de la okupita iama Banovino de Drava, kiel Slovenio nomiĝis en Reĝlando Jugoslavio. Se oni uzas historiajn argumentojn, estus eble bone konsideri la tutan historian kadron. Aloizo pravas, dirante, ke Mussolini persone ne estis kristano. Li nur pretervidas, ke neniu katoliko, almenaŭ klera por povi legi en la Biblio, estis kaj estas kristano. Dio, havanta patrinon, ne ekzistas – kaj ĝuste en tian dion kredas ĉiu konscia katoliko. Kristanoj kredas en vere ekzistantan vivantan Dion, kies dua persono havas eternan Patron, sed ne patrinon. Krom nomoj kaj vortoj kun religia karaktero la katolikoj kaj same ortodoksoj havas kun biblifidelaj kristanoj tioman komunecon kiel islamanoj. Ankaŭ ili uzas vortojn kaj nomojn, troviĝantaj en la Biblio: Dio, anĝeloj, Satano (ŝejtan), ĉielo, infero, lasta juĝo, peko Jesuo (Isa), Mariao (Miriam), evngelio (inĝil) ktp. Resume: inter la faŝismo ĝenerale kaj ankaŭ speciale en Italio kaj katolikaj kredo kaj eklezio troviĝis kaj daŭre troviĝas profunda akordo kaj komuneco. Ne nur tio: la faŝismo estas al la katolikismo la plej konforma kaj adekvata ideologio kaj ŝtata sistemo! Se ne troviĝus Napoleono kaj Jozefo II-a, la tuta Eŭropo, kie pliparte vivas la katolikoj, estus ĝis niaj tagoj sub la jugo de plej severa kaj opresa klerikalfaŝismo!

Ĵaŭdo, 23-an de julio

Mi sidis ĝardene de kafejo SEVER kaj legis la katolikan gazeton Die Furche kaj en ĝi strangan eldiron de konata teologo d-ro Petro Hünermann pri la evangeliaj kristanoj, kaj subite mi aŭdis tra arbustro dedorse fraŭlinan voĉon, kiu min petis, ĉu mi estus preta pozi kun ŝia kunulino ĉetable, legante kontinue mian gazeton. Ili bezonas la foton por iu publikaĵo, kaj la motivo devus esprimi kontraston inter olda viro, kiu indiferente legas sian gazeton, kaj fraŭlino, kiu – nur nun mi vidis, estis parte tetovita parte maskŝminkita – kaj surdorse ŝi portis paron de anĝelsimilaj flugiloj...

Bone, mi poze legis en mia gazeto kaj ĝin naturmove foliumis, dum unu knabino, la nemaskita, fotis la maskitan en mia ĉetabla societo. Tio daŭris sian tempon. Mi rimarkis, ke ambaŭ knabinoj bone, profesie regis sian metion. Kiam ili post kvaronhoro finis, mi demandis la maskitan, la „anĝelon”, por kiu celo ili bezonas tiun ĉi foton. Ŝi gaje respondis, ke ŝi verkas libron pri tri lastaj jaroj de sia vivo. Por la kovrilpaĝo ŝi bezonas kontrastan motivon de oldulo, leganta gazeton, kaj „anĝelon”, kiun prezentas ŝi mem kaj tion ilustras per teatraj anĝelflugiloj siadorse.

Mi aldone demandis, ĉu ŝi kredas ekziston de veraj anĝeloj. Ŝi diris, en sama gajeco, ke ŝi jam havis renkontiĝon kun tri anĝeloj kaj ke ŝi kun ili parolis. Mi ne montris mian emon rideti, sed kontinuis per demando, ĉu ŝi kredas ankaŭ en ion alian aŭ nur en anĝelojn. Ŝi respondis, ke ŝi kredas „en la universon” kaj ĝiajn „energiojn”. Mi ne komentis por ne rompi la duonrompitan kanon, kiel surtaskigis Jesuo. Tiam ŝi demandis min, ĉu mi povus al ŝi doni konsilon, kiamaniere denove kontakti la anĝelojn. Mi diris en mia kripla angla, ja ŝi germanan lingvon ne parolis, estante litovano, sed tre bone parolanta la anglan, ĉar ŝi dum jaroj vivis en Usono kaj en Britio: „Fraŭlino, kial kontakti servistojn, se vi povas rekte kontakti la plej supran estaĵon, Dion mem?” Ŝi demandis, kiel do kontakti Dion. Mi respondis, ke ni povas, se ŝi tion vere volas, tion aranĝi tuj. Ŝi bezonas diri, sed sincere el sia koro, al Jesuo, la Filo de Dio, mem Dio, nur tri frazojn. La unua tekstas: Mi estas pekulo kaj perdita pro miaj pekoj. La dua: Mi petas vin, Jesuo, Filo de Dio, ke vi pardonu al mi miajn pekojn! La tria: Jesuo, mi kredas, ke vi havas povon kaj volon min savi, mi petas, savu min, mia vivo estu en viaj manoj!

La nekutima fraŭlino aŭskultis tion seriozmiene, same kiel mi seriozmiene spektis ŝiajn anĝelflugilojn. Antaŭ la manpremo mi donacis al ŝi germanan evangelion laŭ Johano, legi ŝi iomete povas, ŝi diris. Ŝi diris: „Mi devas vin ankoraŭfoje renkonti!” – Ni adiaŭis, la knabinoj foriris, ambaŭ perpiede...

Lundo, 27-an de julio

Hieraŭ mi veturis al Šmartno ob Paki por traduki predikon de iu evangeliisto el norda Germanio. Sed li ne venis, do mi devis ensalti per improvizaciita prediko. Mi uzis la saman temon, per kiu mi ĵaŭde al la germane parolanta biblia grupo en Klaŭdiforumo eksplikis la komencajn versiklojn de la 11-a ĉapitro de la epistolo al Hebreoj, parolanta pri la fenomeno „kredo” kaj ĝia senfina povo, kaj pri grandaj modeloj de la kredo, de Abrahamo ĝis Moseo. Ankaŭ pri Noaho, kompreneble.

Mi provis klarigi, kia estas la diferenco inter la kredo kaj la scio. La epistolo al Hebreoj mem tiel mirinde precize diras: „Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj nevidataj” (Heb 11,1). Mi atentigis pri la tre kutima respondo de ateistoj: „Mi kredas tion, kion mi vidas.” Bedaŭrinde ili ignoras, ĉar parolante el infaneca naivo, ke neniu homa vidado posedas certecon, por ne diri garantion de objektiva vidado.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Troviĝas multaj klaraj indikoj, ke nia vidpercepto foje trompas – ekzemple ŝajne rompita bastono en akvo – sed ni havas nek unu veran pruvon, ke la vidbildo parte aŭ eĉ tute egalas al la supoza objekto rigardata. Severe observate oni eĉ ne havas certecon, ĉu la objektoj ekzistas. Tial Kartezio en sia verko Meditationes prave diras, ke li prenas la mondon por reala, ĉar li kredas, ke Dio lin ne volas trompi. Tiel li anticipe refutis la ŝercan solipsismon de George Berkeley (1685-1753), eĉ se – tamen nur metode – Kartezio mem deiris de la pozicio de solipsismo, konstatante, ke troviĝas nur kategorioj de esto: res cogitans (la pensanta mio) kaj res extensa (tuta ekstera mondo) kaj do „la ekstera mondo povus esti nura sonĝo”, kiel li diras en sia verko Principia philosophiae.

Tial ĉiu racie pensanta homo, kiu ion vidas, faras bone, se li starigas al si tri kritikajn demandojn: 1. Ĉu mia viditaĵo havas trompan karakteron en senco de fata-morgano aŭ de senstrompiĝo? 2. Ĉu mia viditaĵo estas vizio, sendita aŭ kaŭzita de spirita instanco (Dio, anĝelo, demono)? 3. Ĉu mia viditaĵo estas sensa bildo de reale ekzistanta objekto, sub tolero de optike, nervtransporte kaj cerbprilabore kaŭzita eraro kaj neakreco resp. neprecizeco? Racia homo do scias: Antaŭ ol vidi kaj tion deklari vera, mi devas fidi, ke mi principe adekvate vidas kaj ke la objekto de mia vidado reale ekzistas!

En Kleine intervjuo kun la iama prezidanto de la ŝtata (konstitucia) kortumo en Aŭstrio d-ro Adamovich. Li prave konstatas, ke oni emas intrige misuzi la ideon pri „sana popolprijuĝo” kontraŭ la senkompromisa valideco de la konstitucio, kiel tio okazas ĝuste en Karintio, kie la ŝtataj kaj provincaj instancoj blokas realigon de devoj koncerne la slovenan minoritaton. Sed li ne diras, ke la unua, kiu tion sisteme faras, estas la ĉiama aŭstria kanceliero, sengrave, ĉu „nigra” (kristandemokrata) aŭ „ruĝa” (socialdemokrata). Ĉiuj direktas sian akuzfingron al la ĉiama karintia provincestro, kvankam la kompetenco kaj internacijura devo kontentige solvi tiun problemon troviĝas ekskluzive ĉe la aŭstria registaro. Li ankaŭ forte eraras, dirante en sia respondo al la demando, kion fari: „Die politische Bildung intensivieren!” (Inensivigi la pripolitikan klerigadon). Se mi tro rapide veturas per aŭto, la policisto ne sendas min en trafiklernejon, sed postulas punpagon; se temas pri forta malrespekto de la leĝo, li forprenas de mi licencon por veturi aŭton kaj ankaŭ la ŝlosilon de mia veturilo...

En la sama numero surprize bona festparolado de Daniel Kehlmann, tre sukcesa juna aŭstra verkisto en Salburgo (Salzburg), okaze de inaŭgura ceremonio de la festludoj en Salburgo. En sia parolado li kritikas la katastrofan staton de la germanlingvaj teatroj – egale valide por la slovenlingvaj! – kaŭzita de tio, ke la reĝisoroj ne volas servi al la drampeca aŭtoro, sed ili starigas sin sur la scenejo kiel reĝoj kaj absolutaj hegemonoj anstataŭ esti en modesto fidelaj reĝisoroj kaj servantoj al la verkinta majstro.



Mardo, 28-an de julio

En televida programo montrita kompleta debaklo de la plej nova elektronika „traduksistemo”, kiun ĉijare surmerkatigis la fama firmao Langenscheidt. La sistemo estas tre simpla. Oni uzas pli bonan poŝtelefonon kun ebleco enstori komputilajn programojn. Por eta sumo de € 60,-- oni ricevas tradukprogramon de Langenscheidt por traduki skribe kaj voĉe inter kvin lingvoj. Oni diras frazon en unu el tiuj 5 (ne timu, karaj slovenoj, retoromanoj, vaskoj, okcitanoj, irlandanoj, islandanoj kaj aliaj inkluzive esperantistojn, ke via lingvo troviĝu inter la kvinopo!) – kaj per premo de certa ŝaltbutono la aparato redonas la frazon en unu el 4 aliaj lingvoj laŭ elekto.

Tre promesoplene. La babela puno ne plu ekzistas. Esperantistoj povas sian lingvon forgesi. Ĉiu homo povas libere komuniki, se li scias du el tiuj 5 lingvoj, kun iu ajn mondcivitano, se ankaŭ tiu scias du el la donitaj 5 lingvoj. La komercistoj glate supozas, ke la tuta mondo scipovas almenaŭ du el tiuj ĉi proponitaj 5 lingvoj.

Sed se tiel, ĉu ne estus pli racie simple interkonsenti, kiu estu tiu el la 5 proponitaj lingvoj, uzata kiel lingua franca mondskale, kaj la aparato estus superflua! Sed la debaklo estas, ke la ludilo simple ne funkcias kaj oni sur la restoracia menukarto anstataŭ la germana „Artischocken” ricevas la anglan „The Arts of Chocks”, ĉar la aparato la vortpartiklon „art” estis „kompreninta” arto kaj ne parto de legomnomo...

Ĉu iu ajn profesoro, alta akademiano, ĝis nun primokis veran utopiaĵon fari maŝinon por traduka arto, kvankam por ĉiu, kiu mem tradukas kaj komprenas, kiel procedas komputiloj, estas klare, ke tio estas pura utopio? Jam dum duonjarcento kaj pli oni provas produkti tian maŝinon – vane! Samtempe la samaj akademiaj sinjoroj daŭre mokprezentas Esperanton kiel „homunculus”, ignorante, ke ĝi dum 120 jaroj kaj pli plene funkcias ne nur kiel praktika komprenilo, sed same sukcese kiel portanto de propra beletra, scienca, faka, kulturenhava kaj distra literaturo. Sed la situacio en la mondo estas tia: por la duone skribkapablaj amasoj validas, ke ekzistas en la mondo nur tio, kion oni montras sur televidaj ekranoj; por la intelektulara elito validas, ke en la mondo ekzistas nur tio, kio estas konfirmita en iliaj renomaj, sed tiel mortaj institutoj kaj akademioj kaj publicita en iliaj ekskluzivaj organoj, aperantaj en kelkcent ekzempleroj.


Merkredo, 29-an de julio

La politika Aŭstrio jam dum du semajnoj freneziĝas, ĉar la tria parlamentprezidanto d-ro Martin Graf de Liberpensula partio (FPÖ) aŭdacis proponi, ke la germanlingva popolo de Suda Tirolio devus ricevi ŝancon per plebiscito decidi, ĉu resti en Italio aŭ „reveni” al Aŭstrio. Ĉiuj partioj krom la kristandemokrata (ÖVP) postulas tujan demision de s-ro Graf kaj tiel punfrapi la partion, kiun li reprezentas. Ĉu ili pravas?

Proponi baze demokratian instrumenton principe ne povas esti traktata kiel kontraŭdemokratia propono aŭ ago. Estas interese, ke antaŭ 30 jaroj neniu politikisto postulis demision de tiuj aŭstriaj politikistoj, kiuj tiam subtenis eĉ terorismajn agojn en Suda Tirolio, inter ili ankaŭ la fama socialista kanceliero d-ro Bruno Kreyski. La kritiko kaj la postuloj de nunaj partipolitikistoj en Aŭstrio tiel estas tute senbazaj kaj mem nedemokratiaj, senkonsidere, ĉu s-ro Graf kaj lia partio plaĉas aŭ ne plaĉas.

Ĉu oni povas el tio konkludi, ke s-ro Graf kaj lia partio pravas? Ni enketu la aferon pli proksime! Se li formulas, ke Suda Tirolio ricevu ŝancon mem decidi pri eventuala „reveno” al Aŭstrio, li pretervidas la historian fakton, ke tiu lando ne foriris de la 2-a aŭstria respubliko, ja ĝi estiĝis nur en la jaro 1945, post kiam la provinco Ostmark kaj poste eĉ Donaugauen estis forigita de la politika mapo kune kun la Tria regno, fondita kaj pereigita de Hitler. Suda Tirolio eĉ ne povus „reveni” al la tiama Ostmark resp. Donaugauen, do en la Trian regnon de Hitler, ja ĝuste Li, kiun multaj historiistoj prenas por germana nacionalisto, definitive „vendis” la germane parolantan popolon de Suda Tirolio al Mussolini, same kiel li tion faris kun la germane parolanta popolo en Kočevje / Gotschee sude de Labako. Sed ankaŭ al la 1-a respubliko, portempe eĉ nomita Deutsch-Österreich (German-Aŭstrio), Suda Tirolio ne povis „reveni”, ja ĝi estis okupita de Italio, kiam ĝi estis parto de Aŭstro-hungara monarkio, kiu samtempe ĉesis ekzisti.

Sed s-ro Martin Graf malfermis per sia propono multajn aldonajn problemojn. Se lia propono havas fundamenton en la politika principo, samtempe formulita de la usona prezidento Wilson kaj de la rusa estro de bolŝevikaj komunistoj Lenin, laŭ kiu ĉiu nacio havas rajton de memdecido, en kiu kaj kia ŝtatkadro ĝi volas vivi; ĉu do en propra nacia aŭ kuna plurnacia ŝtato, tiam s-ro Graf aŭtomate postulas la saman rajton al friulanoj, ladinoj, slovenoj kaj aliaj en Italio; al hungaroj, kroatoj kaj slovenoj en Aŭstrio; al hungaroj kaj italoj en Slovenio, al italoj, slovenoj, hungaroj en Kroatio kaj tialogike tra la tuta Eŭropo kaj la tuta mondo.

Mi mem dum jardekoj estis fervora kaj arda partizano de la „rajto de memdecido de la nacioj”, kiel ĝin formulis Wilson kaj Lenin. Sed kiam mi konvertiĝis al la kristana kredo, kiu en la Biblio vidas la plej altan kaj por ĉiu alireblan aŭtoritaton en prijuĝo de la aferoj en la ĉielo kaj ankaŭ sur la tero, mi komencis min kritike demandi, ĉu la homoj, do tre relativaj aŭtoriratoj kiel Wilson kaj Lenin, estas sufiĉe gravaj kaj fortaj, ke oni prenu iliajn proklamojn la senpriduba leĝo de la mondo.

Ĝuste la kazo de slovenoj en Karintio montras, ke ili la principon de memdecido en la jaro 1920 ne povis efektivigi, eĉ se ili povis per plebiscito libere voĉdoni ĉu laŭ la kriterio de la lingvo-etna aŭ de la ŝtat-historia aparteno. Kvankam multaj karintiaj slovenoj mem voĉdonis por Aŭstrio, tamen la plimulto (ne de la tuta loĝantaro, sed nur de slovenoj) voĉdonis por Reĝlando Jugoslavio. Sed tio al slovenoj ne helpis, ĉar simple ili ne estis la sola etno en provinco. Tiel ne venkis la Wilson-Lenina principo de memdecido de la nacioj, sed efektiviĝis la memdecido de la historia provinco, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj, senkonsidere la lingvan kaj etnan apartenon.

Kvankam la rezulto de tiu plebiscito ne estis favora je etno kaj nacio, al kiu ankaŭ mi apartenas, tamen mi prenas la principon de provinca aŭ regiona aparteno, senrigarde al lingvo kaj etno, sed ankaŭ de religio aŭ alia apartaĵo, por pli justa ol tiu de nacio kaj etno de Wilson kaj Lenin.

Kompreneble s-ro Martin Graf povus obĵeti: „Surbaze de kiu principo do slovenoj en Jugoslavio efektivigis sian sendependiĝon, se ne ĝuste sur la sama nacia principo, formulita de Wilson kaj Lenin?” – Probable eĉ multaj slovenoj mem kredas, ke ili akiris ŝtatan memstarecon surbaze de naci-kriteria rajto je memdecido, tamen tio ne estas vero. Slovenoj sendependiĝis surbaze de la federacia kaj respublikaj konstitucioj el la jaro 1974, en kiu estis garantiita la rajto de ĉiu jugoslavia respubliko disiĝi el la komuna federacia ŝtato. La postulo je memstariĝo tiel ŝtatjure ne estis ribelo kontraŭ la ŝtata povo, sed efektivigo de la konstitucia rajto. La plebiscito de la loĝantaro en Slovenio ne okazis sur la etno-lingva, sed sur la respublik-apartena bazo. Ankaŭ ne-slovenoj, sed loĝantoj de Slovenio, povis libere voĉdoni per la plebiscito, kien aparteni.

Ke la principo pri la memdecida rajto de nacioj estas simple nerealigebla, eĉ se ĝi antaŭ tio ne estus jam maljusta, provas la fakto, ke ĝis nun kelkaj novaj provincoj povis eniri la federacion de nordamerikaj ŝtatoj (Usono), sed neniu ĝis nun povis ĝin forlasi. La 13 konfederaciaj ŝtatoj, kiuj tion provis, incitis per tio teruran intercivitanan militon kaj ĝin per tragediaj perdoj malvenkis. Ankaŭ sub Lenin nur kvar baltaj nacioj por certa tempo sukcesis sendependiĝi – sed ne Ukraino kaj ne Blankrusio, por ne paroli pri Armenio, Georgio kaj aliaj kaŭkazaj landoj.



Tamen troviĝas ankaŭ vera kaj funkcikapabla principo de memdecido de la nacioj: emancipiĝi de nacieca memidolado, de mitoj pri sia gento; de ĉia malbono, kiun ĉiu nacio faras por esti forta inter la aliaj... Vera memdecido de la nacioj estus decido por „reĝa kaj sacerdota” nacio de la por Kristo akiritaj individuoj: „Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan” (1 Pet 2,9).
Vendredo, 31-an de julio

Veturante hejmen al Vieno tagmeze preterveturis filino Helena kun sia edzo Dirk kaj filino Hannah. Mi ĵus kuiris tagmanĝon por mia edzino (stufitan brasikon kaj kuiritajn terpomojn). Do, mi reduktis energion ĉe la fornelo por povi min dediĉi al la vizitantoj kaj boligis akvon por prepari kafon. La plej parolema estis, kompreneble, la 4-jaraĝa Hannah, kiu entuziasme raportis pri la ferioj en la karintia montarregiono. Ili vizitis ankaŭ la mirindan urbon Gmünd kun ĝiaj mezepokaj fascinaĵoj. Bonŝance la infano ne sentas randon de sia eta, sed tamen tiel intensa feliĉo!


Elŝuti 57.47 Kb.

  • Vendredo, 17-an de julio
  • Merkredo, 29-an de julio
  • Vendredo, 31-an de julio

  • Elŝuti 57.47 Kb.