Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El la ĉeĥa originalo "Náměsíčný" esperantigis J. V. Šamla

Elŝuti 97.64 Kb.

El la ĉeĥa originalo "Náměsíčný" esperantigis J. V. Šamla




Dato20.10.2017
Grandeco97.64 Kb.

Elŝuti 97.64 Kb.

Jiří Mahen
LUNATIKA
Drama skizo
el la ĉeĥa originalo "Náměsíčný"

esperantigis J. V. Šamla

Dramatický skeč

z českého originálu "Náměsíčný"

do esperanta přeložil J.V. Šamla

Brno 1934


Personoj:


Markizo

Lia edzino

Vikomto

Ĉambristino


Okazas ĉirkaŭ la jaro 1765

(Antaŭĉambro al dormejo de la markizino. Malantaŭe granda pordo kondukanta sur larĝan kastelan peristilon; maldekstre de



la pordo larĝa fenestro, ĉe la muro granda tualettablo, en la antaŭo pordo en ĉambron, dekstre granda kanapo kaj pordo en antaŭ­ĉambron.)

Markizino (sidas vestita en duonnegliĝo antaŭ la tualettablo). Kiel mal­frue estas?

Ĉambristino (devestas la sinjorinon) Duonnokto.

Markizino Vi iru jam dormi. Kial vi he­zitas?

Ĉambristino Mi volus akompani sinjorinon markizinon en la liton.

Markizino Vi estas superstiĉa, Adelo, en ĉio kaj superstiĉeco, mia kara, ne estas jam laŭmoda. Tuj frumatene vi rakontas al mi pri sovaĝa virbovo, kiu en sonĝo vin pelis tra vilaĝoj,-- sovaĝa virbovo, ho, ho, - pri malklara akvo super tuta lando vaste kaj malproksime -- ni ne scias, neniam ni scias, kio okazos kaj plej bone estas resti trankvila. Iru dormi kaj ĉion ceteran translasu al la preĝo. (Ŝi ekstaras kaj iras tien kaj reen.)

Ĉambristino (foriras, hezitas) Ankoraŭ ion mi diros al la markizino.

Markizino Ĝi estas --?

Ĉambristino (flustras) Estia al mi transdonita saketo da ormoneroj.

Markizino De kiu?

Ĉambristino Mi ne scias.

Markizino (mezuras la ĉambristinon per sia esplorema rigardo, glacie - malarde) Almenaŭ vi havos por edziĝfesto kun la supera ĉambristo. Kaj kie vi trovis la monon?

Ĉambristino En mia ĉambreto. Ĝi estis en ŝranko. Ĝi aperis kvazaŭ mirakle.
(Paŭzo)
Markizino (ekskuas la kapon) Vi iru jam.

Ĉambristino Ĉu sinjorino markizino ordonas?

Markizino Jes.

Ĉambristino (riverenco) Mi preĝos por sinjorino markizino, tio estis abomenaj kaj teruraj sonĝoj.

Markizino Jes, mia infano, sed dormu trankvile. Mi esperas, ke ni ĉiuj trankvile dormos.

Ĉambristino (malrapide foriras)

Markizino (duonkokete ridetante). Esccpte min. (Ŝi iras tra la ĉambro, eksidas antaŭ la spegulo, subite ŝi rektiĝas, turnas sian vizaĝon kontraŭ la dekstra pordo, aŭdiĝas paŝoj).

Vikomto (kurenfalas. Junulo. Li duonfermas la pordon kaj staras.)

Markizino (ridetante, tamen severe). Mi sciis tion.

Vikomto Mia, mia belega, sopirata.

Markizino Sinjoro vikomto!

Vikomto Mia kun ĉio kio estas plej bela sub tiu ĉi ĉielo, por eterne mia! (Li iras al ŝi).

Markizino Ĉu vi frenezas?

Vikomto Certe, sed mi estas feliĉa.

Markizino Li ekvidos vin ĉi tie - ni estos malfeliĉaj.

Vikomto Mi scias pri neniu.

Markizino Vi devas scii pri li.

Vikomto Mi scias pri neniu escepte vin. Ferminte la okulojn, mi vidas vin serĉese antaŭ mi, kiel mi vidis vin hodiaŭ, la plej belan de ĉiuj reĝinoj.

Markizino Sinjoro vikomto, la afero estas ekstreme grava. Vi subaĉetis la servistinon, ĉu vi alvenis por travivi aventurojn kun mi? La afero estas en maksimuma grado saerioza. Ĉu vi scias pri tio?

Vikomto Mi scias pri tio.

Markizino Ĝi estas frenezaĵo.

Vikomto Sorĉa frenezaĵo..... (li falas sur genuojn.)

Markizino Ekstaru, rapide foriru.

Vikomto Mi ne kapablas, mi ne darfas. Ĉiuj miaj sensoj malpermesas ĝin al mi. Ĝin malpermesas al mi mia pasio, ne konanta limojn kaj kiu eĉ tra la koridoro ne iris piedfingre, sed rapidis ĉi tien per flugiloj kvazaŭ fulmo rekte kaj senhezite.

Markizino Vikomto de Brazay.

Vikomto Ĉu vi ne aŭdas min?

Markizino Li mortigos vin, trovinte vin ĉi tie.

Vikomto (ridetante) Ne mortigos. (Li volas ekpreni ŝin en siajn brakojn).

Markizino (rapide returnpaŝas).

Vikomto Mi amas vin .... hieraŭ, kiam vi staris en la arbaro sub branĉaro de fago, ĉiela rigardo por la okuloj de nimfoj, hodiaŭ, kiam vi sidis ĉe la tablo, ĉiela bildo por la rigardo, sankta virgulino sur vando -

Markizino (returniras al la muro).

Vikomto (ekstaras, sed denove falas al ŝiaj piedoj). Aĥ, mi volus ĉe vi konfesi ĉiun mian feliĉon, kiu nun plenigas mian bruston, mi volus rakonti al vi pri unusola sinjorino, kiun konas mia animo!

Markizino (severe) Vi blasfemas.

Vikomto (ĵuras) Eĉ la Dio en la ĉielo ne havas tian potencon super mi kiel mia amo al vi. Mi estas tute konfuzita pro ĝi, mi ne plu estas sperta pri io ajn en la mondo kaj mi scias, ke ĉio, kion mi nur kapablas adori, estas la unusola nomo, la nomo de ĉiuj nomoj: Mnon, Manon, Manon... (Li kisas randon de ŝia vesto).

Markizino (metas sian manon sur lian kapon). Vikomto.

Vikomto Kion vi respondos al mi?

Markizino Eĉ nur momenton vi ne rajtas resti ĉi tie.

Vikomto Ĉu vi elpelos min kvazaŭ malsaĝan knabon?

Markizino Estu saĝa. La nokto estas profunda, sed perfida por intrigoj de ĉiuj geamantoj, kiuj ni ne povas esti.

Vikomto Ni devas esti tiuj.

Markizino Ne eble.

Vikomto (malrapide leviĝis, iom cedas). Vi amas alian.

Markizino Kiun?

Vikomto Oni diras -- oh, ĉu entute mi parolu pri tio, mi, kiu vidas en vi sian diaĵon?

Markizino Parolu. Ni estas homoj.

Vikomto Vi amas alian.

Markizino Kiun?

Vikomto La markizon de Berthelemont, kiu estis amiko de via edzo...

Markizino (havante manon sur sia frunto). Markizo de Berthelemont, pri kio vi rakontas?

Vikomto (konfuze) Do ĝi ne estis vera?

Markizino (Paŭzo) Li estis kiel vi ...

Vikomto (arde) Markizino.

Markizino (rifuze) Ni ne povas fariĝi geamantoj, ĉar ...

Vikomto Do ĉu li estis iu alia?

Markizino Kiu?

Vikomto (kun kunpremitaj lipoj) Sinjoro de Groailles.

Markizino (kvazaŭ en sonĝoj). Markizo de Berthelemont kaj sinjoro de Groailles -- pri kio vi parolas kun mi, penetrinte nokte en mian ĉambron?

Vikomto Mi amas vin, vi devas aparteni al neniu, neniu en la mondo krom al mi. (Denove li aliras ŝin).

Markizino (fiere) Mi apartenis, al kiu mi apartenis ... (Ŝi staras severa kaj bela kontraŭ li). Sinjoro Vi komto.

(Paŭzo)

Vikomto (arda rigardo).

Markizino Vi ne estas malbona vi estas eĉ io, kio povus imponi al virino ...

Vikomto Aĥ, vi ludas kun mi, kiel vi ludis ankaŭ kun ili.

Markizino Mi ne ludis kun ili, ili estis demonkaptitaj de pasio same kiel vi, kaj mi ne kulpis pri tio. Mi sciis, ke vi alkuros surda kaj blinda kaj mi povis tion ankaŭ malhelpi -- mi povis fermi la pordon... sed estas aferoj en la mondo, kiujn neniu komprenas (ŝi ekrigardas tra la fenestro).

Vikomto (malrapide alpaŝas la pordon). Dolĉa luna nokta krepusko, trilado de najtingaloj (senintence li etendas sian manon kontraŭ la pordon, li malfermas ĝin) kaj aero, kia aero.

Markizino (mirigita, konfuze). La pordo - kiu - estas - ĉiam - fermita .... luno, nokto, najtingaloj kaj aero ... (ridetante) danĝero, kiu estas la plej dolĉa de ĉiuj kaj kiun estas necese malhelpi, se ni estas ĵus atingonta ĝin kaj al la vera feliĉo... (Enigma ekrideto). Kiel eble, ke la pordo estas malfermita?

Vikomto (reve) Anĝelo malfermis ĝin, por ke ni eliru montri nin al la tuta mondo.

Markizino (revanta, profunde pensante). Al la tuta mondo (simpla rigardo) sen mia edzo.

Vikomto (malame). Sen via edzo.

Markizino Mia edzo estas via amiko.

Vikomto Mi malŝatas lin.

Markizino (rideto) Nature.

Vikomto Kiel eble, ke iam li povis akiri vin, en la ĉielo?

Markizino Ĉu mi scias? (kun arda pasio) Li venis, li estis forta, neelkalkulebla, bela, terura kaj iel ĉiele malbona ...

Vikomto (sible) Mi mortigos lin.

Markizino (simpla ekrideto) Vi ne mortigos, li estas la plej vireca de ĉiuj, sed eble ĝuste pro tio li en la lasta tempo forlasis min kaj ne havas, kion li dirus al mi ....

Vikomto Tion mi ne komprenas. Oni diras --

Markizino Kion oni diras?

Vikomto Ke li freneziĝis ... ke li estas lunatika ... ke li vagas sur balkonteraso kaj ke lia blanka ombro dronas sub peristilo en la profundo de lago ...

Markizino Ĉu lia ombro...? Tio estas li mem.

Vikomto Kion vi diras? Do ĉu ĝi estas vero?

Markizino Jes ...

Vikomto Stranga historio. Mi ne komprenas ĝin.

Markizino Ankaŭ mi ne, vikomto (etendas sian manon al li). Bonan nokton. La tempo venis. Vi devas foriri. (Virine kaprice) Ne estis du homoj, perdintaj sian prudenton, sed tri: la markizo de Berthelemont, la sinjoro de Groailles kaj vikomto de Brazay

(Paŭzo)

Vikomto (energie) Mi ne foriros.

Markizino Vi devas.

Vikomto Mi ne iros.

Markizino Mi ordonas.

Vikomto Vi ne darfas. (Kun rigardo, fascinanta ŝin, li postsekvas ŝin ... Ludo. Atente, sed firme, vire li ĉirkaŭbrakas ŝin, rigardas en ŝiajn okulojn).

Markizino (konsternite) Vikomto,

Vikomto (laŭte ekkisas ŝiajn lipojn, gvidas ŝin al la otomano, genufleksas antaŭ ŝi, metas sian kapon sur ŝiajn genuojn, kisas ŝiajn manojn).

Vikomto Mi sciis tion .. ni estas predestinitaj al ni ... La Dio kreis nin unuajn en la mondo ... nin kaj nian unuan pekon... (pli longa paŭzo).

Markizino (delikate): Kompatinda, freneza knabo. (Kiel en sonĝoj ŝi karesas liajn harojn ... Paŭzo. Subite ŝi mallaŭte ekkrias kaj rigardas fikse al la fenestro).

Vikomto (rekonsciiĝas, fiksas siajn okulojn al 1a markizino, ekrigardas la fenestron).

Markizino (terurigite) Li.

Vikomto (eksaltas, rigardas al la fenestro) Li. (Vikomto ĝibiĝas) Vere li, lunatika ...

Markizino (gesto). Forkuru, ol estos malfrue.

Vikomto (mallaŭte) Ĉu li iam venis ĝis al via pordo?

Markizino Neniam..

Vikomto Li surpaŝas la randon de ŝtona bariero. . kaj iras sur ĝi ... li haltis . . ĉu tio estas statuo ... ĉu tio estas homo?

Markizino Forkuru.

Vikomto Liaj okuloj estas fermitaj ... ĉu li scias pri la ega profundaĵo sub si? Ĝi estas terura ... Ne valoras, li ĉiam havis feran volon kaj logikon. . . (malice) eble li gardas...?

Markizino Mi petegas vin, forkuru. Ne temas nur pri vi.

Vikomto Havi pistolon, mi faligus lin kvazaŭ birdon de la arbo.

Markizino (terurigita) Vikomto.

Vihomto (ridezante) Sinjorino markizino ? Kvazaŭ statuo ... Vere kvazaŭ statuo ... (Paŭzo. Tre mallaŭte.) Aĥ, li ne moviĝas ... ĝi estas fantomo kaj ne homo ... Kaj tamen ĝi estas li ... Eĉ lian hirtigitan lipbarbon mi vidas ... aĥ. Nun subite ekkrii sur la korto, ekpafi malantaŭ la remizo, li defalus.

Markizino Vikomto ...

Vikomto Li defalus kvazaŭ ŝtono.

Markizino Forkuru. Io terura embuskas malantaŭ lia ombro ... mi vidas ĝin ... ĝi iras kvazaŭ sovaĝa besto al nia pordo ...

Vikomto Li timigas ... li ne timigos ... (akcente) li estas lunatika. Akra, mallonga sono sufiĉas ... (Rapide ĉirkaŭrigardas en la ĉambro, ekkaptas glaseton de la tablo, momenton hezitas, poste ĵetas ĝin subite tra pordo sur la balkonon ... Akra tintado de rompita vitro.)

Markizino (ekkrias en tiu momento, poste ekrigardas per larĝe malfermitaj okuloj la vikomton).

(Pli longa paŭzo)

Vikomto (ĝibiĝinta kiel kato li ekrigardas) Li ekŝancelis ... nun ... (li atendas)

Markizino (ankaŭ atendas, poste konsternite) Li staras ...

Vikomto (rektiĝas, konfuzite) Li turniĝis ... li deiras ...

Markizino (senintence ekkaptas la vikomton ĉe la mano) Forkuru,

Vikomto (furioze) Li ne falis en la profundaĵon.

Markizino (kun terurigita vizaĝo) Li alvenas.

Vikomto (per nekredanta voĉo) Li turniĝos, li ne eniros ...

Markizino (retiriĝas al la otomano, la okuloj direktante al la pordo)

Vikomto (staras ĉe la tablo rektigita kaj preparita por ĉio)


(Paŭzo)

Lunatika (eniras . . sur la ŝultroj li havas blankan mantelon ... li eniras, staras, la okulojn fermitaj ... Longa paŭzo. --- Malrapide liaj okuloj malfermiĝas, fiksiĝas al la virino kaj antaŭ la vikomto, de sub la mantelo suprenĵetiĝas du manoj, ili ekpremas la gorĝon de l' markizino kaj subite faligas la kompatindan sur la otomanon ... Ĝi estas sufokado de mortiganto).

Vikomto (terurigite apogis siajn manojn sur la tablon)

Lunatika (premas la gorĝon de la virino, poste metas montran fingron de sia libera mano sur siajn lipojn). Pst!

Vikomto Sinjoro markizo.

Markizo (senĉese tenanta sian viktimon per la maldekstra mano) Pst.

Vikomto Kion vi faras?

Markizo (senĉese la fingron sur sia buŝo, konstante la dekstran manon sur la kolo de la viktimo) Pst. Pst. (Li kliniĝas super la morta, aŭskultas ĉu ŝi spiras, poste li rekt­iĝas, forigas la manon de la morta ...)

Vikomto (eltiras sovaĝe sian spadon) Mortiginto.

Markizo (trankvile deprenas la mantelon de siaj ŝultroj, metas ĝin sur la mortan, enrigardas ankoraŭ unufoje la vizaĝon de tiu kiu pereis per lia mano, poste li denovc rektiĝas. Simple.) Vikomto.

Vikomto (kun teruro kaj timego) Mortiginto. Kanajlo. Mortiginto. (Stariĝas al atako)

Markizo (trankvile) Morgaŭ matene en la parko. Ĉu spadon aŭ pistolojn?

Vikomto (sovaĝe) Pistolojn.

Markizo (ironie) Ĉu dek paŝojn?

Vikomto (malestime) Vi sufokis ŝin kvazaŭ stratulinon en kaŝa domo, ŝin sen­kulpan, ĉarman.

Markizo Mi scias pri tio.

Vikomto Krimo, kiun povas neniu alia su­peri, ĉar vi mortigis la plej belan de l' virinoj.

Markizo Mi scias pri tio.

Vikomto (furioze) Kial mi ankoraŭ rigard­as vian vizaĝon kaj kial mi ne tra­pikas vin?

Markizo (ironie) Ĉu kun rajto de la amanto?

Vikomto Estu eble kun lia rajto.

Markizo (ironie) Vi estis la tria ...

Vikomto (kriegas) Eble la kvindeka. Mi amis ŝin.

Markizo (ridetante. Nu? (Etendas la brakojn, atendas) Tiu, kiun vi amis, ne vivas, la virino, kiun mi amis, estss morta -- kial vi lasas fali la spadon al la tero?

Vikomto (lasis fali 1a spadon, falas sur genuojn) Manon, mia Manon.

Markizo (akre) Vi ne vekos ŝin.

Vikomto (malespere) Ŝi estas morta, estas morta.

Markizo Por ĉiam.

Vikomto (Ekstaras) Aĥ, mi komprenas vin, vi enlogis nin ambaŭ en kaptilon. (Malestime). Ĝi estis komedio inda de nobelo.

Markizo (per seka voĉo) Sinjoro vikomto.

Vikomto Domaĝe, ke vi vere ne estis lunatika, ĥimero, kiu estus ĉe la unua brueto falinta en la lagon.

Markizo (ordigas sur si la veston, premligas zonon kun la spado, kvazaŭ li volus foriri) Mi diros al vi kelkajn vortojn, por ke vi havu en ĉi tiu nokto ion por pripensi antaŭ la mateno. Sinjoro vikomto, iam mi amis mian edzinon per la plej pura amo, sed ŝia koro estis tro virina kaj ne batis egale kun la mia. Tiel venis certaj malakordoj kaj tiel venis ankaŭ amantoj. Kiam mi rimarkis tion, estis jam malfrue, mi do ĵaluze zorgis pri honoro de la domo. Dufoje mi malsukcesis ... Mi do diris al mi, ke mi atendos ĉiun bonon la trian fojon ...Tial mi ekideis ŝajnigi min lunatika, ĉar mi sciis, ke la morala dekadenco, en kiun mia edzino sin ĵetis, naskos en ŝi, ĉar ŝi tiom estis virino, eble eĉ krimulon ... Iam ŝi estis forta virino, ŝi amis min, ŝi perfidis min kaj mi sciis, ke ŝi ankaŭ ekideos forigi min de la mondo... -- Se mi ŝajnigos lunatika, mi diris al mi, ŝi eble provos pure virinan ruzon, ekkrion en la nokto, pafo por momento, mendita pafo malsupre en la korto ... ĉu vi komprenas min? Ĝis tie mi vidis mian edzinon, sed mi ankaŭ diris al mi, ke tie, super la abismo, mi darfas vidi ŝin ne pli longe ol nur momenton. Prefere mi mortigos mian edzinon, ol ke naskiĝu en tiu, kiun mi amis, prostitulino kun trivialaj instinktoj de vagistino ... Lia moŝto la reĝo, mia majesta amiko, mi sciis ĝin, ke li komprenos min kaj pardonos al mi, ĉar li apartenas al la plej delikataj viroj, kiujn iam ajn naskis Francio. Kaj hodiaŭ vi ĉe mia edzino, mi lunatika ekstere, subite ekkrako de elĵetita pokalo sur la balkonon, tio estis la prostitulino en mia edzino. Mi mortigis ŝin -- kaj pri tio eĉ unu vorto inter ni.


(Longa paŭzo)
Vikomto (malame retiriĝas) Mortiginto.

Markizo Vikomto.

Vikomto Mi estus vin mortpafinta jam ĉe la pasinta ĉaso, je sankta Georgo, mi estus farinta tion. Mi malŝatas vin, nun precipe. Se ĝi hodiaŭ estus sukcesinta, se nur estus eble, ke ĝi sukcesu. Vi ludis kun ni per via frenezeco, tio estas ĉio kaj poste nature flugis -- la glaseto el mia mano -- sur la balkonon vane.

(Paŭzo)

Markizo (rigardas lin, nur post momento ekkomprenas, ekkaptas sin ĉe la kapo, iom cedas, per sovaĝa terura voĉo) Sinjoro Vikomto.

Vikomto (maldelikate, mokride) Jes, tio estis mi - ne ŝi.

Markizo (kun terura voĉo) Vikomto. (eltiras sian spadon).

Vikomto (Ridas en la okulojn de la markizo) Mortigu min.

Markizo (Eksvingas la brakon, poste ekŝanceliĝas, subite rekonsciiĝas) Mi bone komprenis vin.

Vikomto (Ironie) Vi ne komprenis, vi forta, neelkalkulebla, bela, kruela kaj ĉiele malbona, kiun la edzino ne ĉesis ami. Vi ne komprenis, vi plej vireca de ĉiuj viroj en la mondo. (Li ekrigardas la markizon, paliĝas.)

Markizo (mezuras lin per frosta, rigardo. Poste li iras, la spadon firme tenante en la mano, malrapide al li, koncize, rigardante en lian vizaĝon). Mi komprenas. Vi atencis kontraŭ la vivo de nobelo kaj mortigis lian edzinon. Lia moŝto la reĝo, mia nobla amiko bone komprenas tiajn aferojn. Mi ne opinias, ke li por tio ĉi --- konsentus - - al vi glavon --- sur la ekzekutejo.

Vikomto (terurigite) Sinjoro markizo.

Markizo (rigardas plu en liajn okulojn), vi estas kanajlo kaj al kanajloj apartenas nur kanaba ŝnuro.

Vikomto (fortege ekkriante). Mi estas nobelo mia sinjoro.

Markizo Kiel vi povus esti?

Vikomto (terurigite petante) Vi estis mia amiko.

(Paŭzo)

Markizo (rigardas en lian vizaĝon, li deturnas sin ... poste mallonge) Vi pravas. (Iom cedas, ekskuas la kapon, ekrigardas la horloĝon sur la kameno, glacie) kvin minutojn, eĉ unu sekundon pli. Miaj pistoloj en la apuda ĉambro estas je via dispono. Ili estas ŝargitaj ... (Li staras senmove kvazaŭ statuo kaj la spadon senĉese kiel atak-preparitan en la mano.)



Vikomto (konfuzite ĉirkaŭrigardas en la ĉambro, ekrigardas la markizon, poste larĝe riverencas kaj malrapide iras en la pordon maldekstre).

Markizo (staras, eĉ brovon ne movante).


(El la apudĉambro aŭdiĝas mallaŭta brueto ... poste kvazaŭ plorsingulto ... Paŭzo).
Markizo (Staras senmove, la spadon en la mano.)
(Silento. Subite ekbruas pafo el la apuda ĉambro.)
Markizo (elpuŝas bestan ekkrion de venko, eksaltas kontraŭ la pordo, rapide ĝin malfermas, enrigardas, falas renverse, ellasas la spadon el la mano). A - a - a - a . (Ekŝancel­iĝas - kun manoj etenditaj al la morta kaj kun fermitaj okuloj.) Manon, mia Manon, mia malgranda, malfeliĉa Manon. (Per preskaŭ in­fana voĉo). Manon, Manon, Manon.


F I N O


Elŝuti 97.64 Kb.


Elŝuti 97.64 Kb.