Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El fervoja mondo 6/2013

Elŝuti 21.58 Kb.

El fervoja mondo 6/2013




Dato24.03.2017
Grandeco21.58 Kb.

Elŝuti 21.58 Kb.

El fervoja mondo 6/2013
Aŭstralio: Fervojon en Sidnejo atendas tempo de konstruado
La plej granda aŭstralia urbo Sidnejo (Sydney) kun sia vasta aglomeraĵo jam dum dek jaroj devas solvi problemojn en publika trafiko. Post lastatempaj personecaj politikaj ŝanĝoj nun estas preparata nova projekto, celanta pligrandigi kapaciton de nuntempaj linioj, kaj konstrui novajn liniojn.

Aŭstralia ŝtato Nova Sud-Kimrio kun urbo Sidnejo jam longtempe provas solvi problemojn pri amastrafiko. Trajnoj ekspluatataj en reto de apudurba fervojo Sydney CityRail estas opiniataj malrapidaj kaj nefidindaj, alfluo de monsubteno en lastaj dudek jaroj estis malrapida kaj plejofte nesuperis unu procenton de la buĝeto en jaro.

(Por komparo, en Melburno (Melbourne), la dua plej granda aŭstralia urbo, interjara kresko en sama periodo estis 5%.) Kulpas en tio laŭdire kontraŭiraj politikaj interesoj.
Ambiciaj planoj por konstruado

Antaŭa registaro de Nova Sud-Kimrio provis solvi iujn el menciitaj problemoj pere du ambiciaj relprojektoj similaj al metroo. Ili ambaŭ fine estis reduktitaj por malgranda teritorio ĉirkaŭ centra komerca regiono kaj poste prokrastitaj, per kio portempe estis ŝparitaj 500 milionoj da aŭstraliaj dolaroj. Post ŝanĝo de la registaro en jaro 2011 okazis retakso de rigardo je publika trafiko, kaj venis decido konstrui tielnomatan nordokcidentan relkunligon (North West Rail Link – NWRL), kiu garantiu trafikan kunligon de evoluantaj antaŭurboj. Post dudekjara klopodo estis antaŭ kelkaj monatoj publikigita t.n. tuteca trafiko, kiu prezentas mondnivelan trafikan reton.

Por priservo de antaŭurboj validos la origina projekto kun nomo Sydney´s Rail Future. Tiu ĉi inkluzivas investojn por pligrandigi kapaciton, sed ankaŭ konstruon de t.n. nordokcidenta kaj sudokcidenta fervojlinioj inkluzive de pligrandigita frekvenco de trajnoj, redukton de veturtempoj kaj konstruon de dua kunligo por havena teritorio. La projekto plie enhavas planojn por plia ekspansio de malpeza fervojo en centra komerca teritorio, inkluzive de nova seskilometra linisekcio el Lilyfield al Dulwich Hill.

Demandoj okaze de financado


La ĝenerala plano estas kreita tiel, por ke la novaj fervojaj survojigoj povu facile integriĝi en ekzistantan sistemon. Pli poste povus sekvi pliaj plibonigoj, kiel elektronikaj fervojbiletoj, interligitaj horaroj, informoj por vojaĝantoj en reala tempo kaj moderna veturilaro, kiu gvidos al plibonigita priservo de klientaro. La plano tamen malhavas klaran informon pri tio, kiumaniere tiuj ĉi projektoj estos financataj.

Sur baza, 23 km longa fervojlinio Rouse Hill – Epping (NWRL), kie financaj kostoj estas antaŭtaksataj al naŭ miliardoj da aŭstraliaj dolaroj, konstruado estas planata en ok jaroj. Maniero de la financado estos ankoraŭ precizigita. La linio origine estis destinita por vartrafiko, nun ĝi tamen estas realigota kiel grandrapida kaj plilongigota ĝis la 13 km malproksima Chatswood. Bezonata konstrua permeso estis jam donita kaj nun estas preparata nomaro de interesatoj pri tunelborado sur 15 km longa linioparto. Ebloj de financado estas solvataj en raporto pri evoluo de infrastrukturo en Nova Sud-Kimrio por periodo 2012, kaj titolita „First Things First”.

La raporto konfirmas, ke ĉe planata altigado de subtena mono por fervoja trafiko je 37 procentoj en venontaj dudek jaroj ĝi alportos plian plikreskon en kapacito de la fervojo, plejparte en centra komerca regiono, kien alvenas ĝis 44 procentoj da vojaĝantoj el totala nombro de transportataj homoj.

Ĉu plikreskos veturprezoj?


Por fervojlinio CityRail estas konsilata en sekvaj tri jaroj plialtigi veturprezon meznivele je 4,4 procentoj en jaro. Ĉi tiea trafikministrino tamen estas konvinkita, ke veturprezo ne superkreskos indekson de konsumprezoj (kiu nuntempe estas du procentoj), se ne estas klare pruveblaj plibonigoj de servoj por klientaro. Kvankam la registaro de Nova Sud-Kimrio klopodas entrafikigi pli multajn trajnojn por klientaro kaj plialtigadi nivelon de la servoj, la trafikministerio decidis, ke plialtigo de veturprezoj dume ne estas bezonmotiva. Decido rifuzi la proponon por plialtigo de la prezoj estas klara signo, ke politiko estas pli preferata antaŭ financaj monsubtenoj en fervojan reton en Sidnejo, kio antaŭdiras nenion favoran por planata konstruado, fervoja trafiko ja por sia evoluo bezonas longtempan planadon kaj financadon, kaj ne radikalajn ŝanĝojn en koncepto post ĉiuj elektoj. (foto)
Britio: Arriva prosperas en londona trafiko
Filia kompanio de Germana Fervojo por entreprenado en eksterlando Arriva sukcesis en Londono, kiel unu el du partneroj en komuna entrepreno (joint venture) LOROL, akiri plilongigon de kontrakto por pliaj du jaroj ĝis novembro 2016.

La mendo prezentas valoron 200 milionoj da sterlingoj (proks. 236 milionoj da eŭroj). LOROL garantias trajntrafikadon inter dudek londonaj urbokvartaloj kaj prizorgas ankaŭ trafikreguligon de koncernaj stacioj. Ĝiajn servojn tage uzas ĉirkaŭ 400 miloj da pasaĝeroj en pli ol mil trajnkunligoj.
Ĉeĥio: Interkonatiĝa trajnkurso de Railjet tra Moravio kaj Bohemio
Eksterordinara specialcela trajnkompleto Railjet venis ĵaŭdon, la 21-an de februaro 2013 por nepublika interkonatiga trajnkurso al Ĉeĥa respubliko. La trajnkompleto estis ekspedita en kunlaboro de Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) kaj Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) el Vieno tra Břeclav kaj Brno al Česká Třebová, kie post teknologia paŭzo ĝi antaŭvespere forveturis tra Olomouc, Přerov kaj Břeclav reen al Vieno. La trajnparo estis destinita nur por dungitoj de ČD, ÖBB kaj teknikistoj de la viena entreprena filio de Siemens.

La partoprenantoj en veturado praktike interkonatiĝis kun iuj ekspluatadaj parametroj, funkciado de informada, rezervada kaj rega sistemoj disponigataj de priservadaj aranĝoj, kaj pruvis kvaliton de vojaĝado en Railjet.

Ĝi fariĝis bona praktika provo por reprezentantoj de trajnakompana personalo kaj trakciilkondukistoj, kiuj povis la trajnkompleton „pripalpi“ en reala trafiko: ili provis propran regadon de la trajnkompleto inkluzive ekzemple funkciigon de pordoj.

Dum la tuta veturo de Railjet en Ĉeĥa respubliko dungitoj de Aŭstraj Federaciaj Fervojoj kaj teknikistoj el kompanio Siemens, kiu jam komencis en Vieno tiujn ĉi trajnkompletojn por bezonoj de ČD fabriki, estis dispone al siaj ĉeĥaj kolegoj. „Iuj niaj kolegoj, okupiĝantaj pri varbadveturoj kaj prezentado de sekurecinstalaĵo povis la trajnkompleton provi el vidpunktoj de komforto, dislokiĝo de sidlokoj, ties numerindikoj en trajno kaj ankaŭ de priservo de vojaĝantoj per manĝado kaj aliaj bezonaĵoj (catering)“, diris direktoro de Servo por longdistanca kaj internacia trafiko Jiří Ješeta, kiu la prezentveturon partoprenis.
Agordo de du trafikistoj en uzataj teknologioj

Jiří Konečný el Servo de relveturiloj ĉe Ĝenerala Direkcio ČD diris, ke celo de la misio estis agordigi teknologiojn uzatajn en trajnkompletoj kun oficiala nomo Siemens Viaggio Comfort. „Kun teknikistoj el firmao Siemens, kaj ankaŭ el ÖBB ni ĉiujn eventualajn problemojn konsultis rekte en la trajno, prove ekzamenis datumenigon en rezervan sistemon kaj ilian interŝanĝeblon. Plie, nia sperta dungito Jiří Valín, kiu gvidis la trajnon sur nia teritorio sub kontrolo de la aŭstria instruktoro, povis interkonatiĝi kun regadekipaĵo de la lokomotivo Taurus serio 1216.2 el kondukadvagono de Railjet, kio ja unuafoje okazis en Ĉeĥio. Trajnkompleto Railjet en Ĉeĥio jam kelkfoje estis, sed ĉiam nur en tirreĝimo kun helpo de sendependa lokomotivo tipo Taurus. Ni estas kontentaj, ke la trajno senprobleme funkciis ankaŭ en puŝadreĝimo dum veturo el Česká Třebová reen tra Přerov kaj Břeclav en hejmstacion en Vieno“, diris Jiří Konečný.



Al la bildoj:

  1. Trajnestro Lukáš Stružka el RCVD Břeclav interkonatiĝas kun trajnkompleto

  2. Pretendemaj pasaĝeroj certe trovos plaĉon je luksaj sidiloj en vagonklaso Premium


Ĉinio: Bombardier ekipadas plimultajn ĉefliniojn
Fine de 2012 estis enkondukita al trafiko nova grandrapida linio, kunliganta ĉefurbon Pekino kun urbo Zhengzhou en nordĉina provinco Henan. Tiu ĉi fervojlinio estas ekipita per komanda kaj trajnsekuriga sistemaro ERTMS/ETCS en apliknivelo 2 de la firmao Bombardier. La linio disponas pri pliaj instalaĵoj, ankaŭ el investaj fontoj de la firmao Bombardier: centraj radiofoniaj sekurecinstalaĵoj EBI Com 2000, kaj veturilaj ekipaĵoj EBI Cab 2000 de teknologio ATP. La kompanio Bombardier instalis antaŭ tri jaroj (2010) la unuan sistemaron ERTMS/ETCS en apliknivelo 2 sur ĉinaj fervojlinioj; ankaŭ nuntempe ĝi enkondukas teknologiojn sur plimultaj ĉeflinioj de la lando.
Eŭropa Unio: Alvoko 2050 enhavas vizion kaj celojn
En kadro de transdonado de Eŭropaj fervojaj aprezoj (European Railway Award) estis aperigita Alvoko 2050. La dokumento prezentas vizion de fervoja sektoro por jaro 2050 kaj priskribas renovigajn procedojn kaj neeviteblajn investojn. La dokumento rezultas el Blanka libro por trafiko el la jaro 2011, kaj identigas gravajn komercajn celojn. La Alvoko 2050 priskribas, kiuj taskoj staras antaŭ fervojo en 21-a jarcento.
Germanio: Ekonomiaj rezultoj montras positivajn nombrojn
Germana Fervojo (Deutsche Bahn) anoncis, ke en la jaro 2012 ĝi transportis 1,97 miliardojn da vojaĝantoj (sen kompanio Arriva), kio estas je 49 milionoj pli multe ol en 2011. Enlanda flugtrafiko en la sama tempo malkreskis je 3,8 procentoj, kaj ŝosea trafiko preskaŭ je 3 procentoj. Ĉe DB kreskis ankaŭ transporta povumo – 82,4 miliardoj da pasaĝerkilometroj, kio signifas je 4 procentoj pli multe ol en la jaro 2011. Deutsche Bahn en 2012 atingis spezon (en- kaj el-spezojn) 39,3 miliardoj da eŭroj (+3,7 procentoj), ekonomia rezulto de EBIT estis 2,7 miliardoj da eŭroj (+17,3 procentoj). La kompanio investis 3,5 miliardojn da eŭroj, samtempe neta financa ŝuldo atingis 16,4 miliardojn da eŭroj.
Japanio: Sur Tohotu Shinkansen oni trafikas en rapido 320 km/h
Sur fervoja linio Tohoku Shinkansen ekde horarŝanĝo en marto 2013 estas permesata maksimuma rapido de trajnoj 320 km/h. Pligrandigitan rapidon de originaj 275 km/h enkondukis kompanio JR East, kiu garantias trafikon el Tokio al nordorienta Japanio. La pligrandigita maksimuma rapido interligiĝas kun entrafikigo de novaj grandrapidaj trajnoj kun vagontipo ES, kaj fino de ekspluatado de pli malnovaj vagonaroj serio 200. La kompanioj Kawasaki kaj Hitachi jam liveris 25 el 59 menditaj vagonaroj. Celo de plirapidigo estas redukti vojaĝtempon el Tokio al Shin-Aomori en la plej norda parto de ĉefinsulo Honšú al proksimume tri horoj.

Pollando: Lokomotivoj estas modernigataj
Entute 20 lokomotivojn de serio SM42 volas modernigi kompanio PKP InterCity. Lokomotivoj ricevas novan motoron, kaj duono el ili estas ekipata per elektra hejtado. Tiuj ĉi aranĝoj ebligas ilian sezonan entrafikigon sur malpli longaj neelektrizitaj linioj, kiel estas Gdynia – Hel Kłodzko Kudowa Zdrój. Povumo de renovigataj lokomotivoj estos 800 ĝis 1000 kW, kaj rapido almenaŭ 90 km/h. Ili trafike deĵoros ekzemple en stacioj Warszawa Grochów, Kraków Prokocim Gdynia Grabówek.
Serbio: Trafiko en Beogrado kun svisaj Flirt-oj
Svisa kompanio Stadler Rail liveros al Serbaj Fervojoj 21 kvarvagonajn veturilkombinaĵojn Flirt de tria generacio por 100 milionoj da eŭroj. Ili estos liverataj en jaroj 2014 kaj 2015. Aĉeto estos financata de Eŭropa banko por renovigo kaj evoluigo. La veturilkombinaĵoj estas destinitaj por aglomerzona trafiko en Beogrado. Ilia kapacito estas 234 sidlokoj, el tiuj 14 kun klapseĝo kaj 12 en unua klaso. Maksimuma rapido estas 160 km/h. Stadler Rail tiel jam ricevis mendojn por ĉirkaŭ 900 kombinaĵoj Flirt.
Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 21.58 Kb.

  • Demandoj okaze de financado
  • Ĉu plikreskos veturprezoj

  • Elŝuti 21.58 Kb.