Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El fervoja mondo 5/2012 Aŭstralio: Aperos kompanio nur por aglomerzonaj trajnoj

Elŝuti 15.48 Kb.

El fervoja mondo 5/2012 Aŭstralio: Aperos kompanio nur por aglomerzonaj trajnoj




Dato17.03.2017
Grandeco15.48 Kb.

Elŝuti 15.48 Kb.

El fervoja mondo 5/2012
Aŭstralio: Aperos kompanio nur por aglomerzonaj trajnoj

En aŭstrala ŝtato Nov-Suda Velso (New South Wales) okazas la plej granda reorganizo de fervojo en lastaj dudek jaroj. Almenaŭ asertas tion ĉi tiea ministrino de trafiko Cladys Berejiklian. En la dua duonjaro 2013 la kompanio RailCorp dispartigos sin en du, ĉe kio Sydney Trains transprenos aglomerzonan trafikon, kaj NSW Trains longdistancan kaj regionan trafikon.

La registaro esperas, ke la nova ordigo pli bone plenumos bezonojn de klientoj: „La kompanio RailCorp klopodis oferti ĉion por ĉiu, kaj ne sukcesis en tio“, klarigis la ministrino.
Ĉeĥio: Memorando pri kunlaboro de Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) kun Rusio

Ĝenerala direktoro de Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) Petr Žaluda kaj prezidanto de Rusaj Fervojoj Vladimir Ivanovič Jakunin la 18-an de julio 2012 subskribis en Prago Memorandon pri kunlaboro. Reprezentantoj de ambaŭ kompanioj deklaris intereson pligrandigi fluon de pasaĝeroj kaj varoj kun uzo de ĉeĥa kaj rusa fervojretoj. Krom ĝeneralaj celoj, kiel pligrandigo de konkurenckapablo kaj sekureco de trafiko Petr Žaluda kaj Vladimir Ivanovič Jakunin devoligis sin realigi proponojn por transporti turistojn inter Moskvo, Prago kaj Karlovy Vary. En la renkontiĝo oni parolis ankaŭ pri privatigo de slovaka trafikisto ZSSK Cargo kaj pri grava ŝlosila projekto – konstruo de larĝŝpura fervojlinio al Vieno.

La memorando ekvalidis en la tago de la subskribo, kaj ĝi validos por tempo nedifinita. Malgraŭ celoj en ĝi nomitaj, ĝi ne enhavas konkretajn jurajn devoligojn. De teksto de la dokumento tamen rezultas, ke ambaŭ fervojaj kompanioj plirespondecas regulajn renkontojn de ekspertoj kun ebloj krei laborgrupojn.
Ĉeĥio: Veturilkombinaĵo serio 471 „Elefanto“ kun nova farbado

Lundon, la 8-an de oktobro 2012 okazis en Praga Ĉefstacio malgranda solenaĵo – en kiu post presinformado estis prezentata al publiko veturilkombinaĵo 471 011 „Elefanto“ kun nova farbado PID (Praga Integra Trafiko). La solenaĵo okazis por omaĝi 20-an datrevenon ekde komenco de kunlaboro inter Praga Integra Trafiko kaj Ĉeĥaj Fervojoj (ČD). Post mallonga alparolo kaj tosto fare de Ĝenerala vicdirektoro ČD Antonín Blažek kun aliaj personoj oni envicigis la „Elefanton“ en normalan ekspluatadon, kaj kiel pasaĝertrajno ĝi ekveturis je 11:12 horo kun pasaĝeroj al urbo Beroun kaj reen.

Estas menciinde, ke aŭtoro de propono por nova farbado de veturilkombinaĵoj serio 471 „Elefanto“ estas ĉeĥa grafikisto Vít Stanovský, fervoja entuziasmulo kaj IFEF-favoranto, kiu inter alie proponis grafikaĵojn por la 63-a IFEF-kongreso en Liberec, Ĉeĥio, kaj li estas ankaŭ aŭtoro de akceptitaj grafikaj proponoj por Honoraj Diplomoj transdonataj de IFEF.


Teksto al aldonitaj fotoj:



  1. Elefanto 471 011 antaŭ sia unua veturo en nova farbado PID la 8-an de oktobro 2012 en fervoja stacio Praha hl.nádraží (ĉefa stacio).

  2. Grafikisto Vít Stanovský apud „Elefanto“ kun nova farbado PID la 8-an de oktobro 2012 en stacio

Praha hl. nádraží.
Dominika Respubliko: Ĉu en la landon revenos fervojo por pasaĝeroj?

Jam longtempe loĝantoj kaj vizitantoj de Dominika Respubliko ne povas vojaĝi per trajno. Etŝpuraj linioj, ĝis nun restantaj en ekspluatado, servas nur por transporti sukerkanon. Lastatempe la registaro proponis al kompanio de Francio konstrui en la lando fervojan linion por pasaĝertrafiko. Realigo de la projekto kostos 1,8 miliardojn da dolaroj, de kiu unu miliardon pagos franca firmao. La linio kunligos Santiagon kun San-Domingo. Alia linio de haveno Rio Haino al San-Domingo servos al vartrafiko. Se la projekto realiĝos, ambaŭ linioj povus esti konstruotaj en kvin jaroj.


Eŭropa Unio: Bruselo ne donos monon dispone por larĝŝpura linio

Eŭropa Komisiono ne helpos financi plilongigon de larĝŝpura fervojlinio el Rusio ĝis Vieno tra Slovakio. Por Bruselo estas pli grave investi por linioj de normala eŭropa ŝpuro (1435 mm). Slovaka Ministerio por trafiko subtenon el eŭropaj fondusoj tamen atendis. Investojn por konstrui la menciitan larĝŝpuran linion (1520 mm) oni nuntempe taksas je 8 miliardoj da eŭroj.


Francio: Oni atendas verdikton pri germana holdingo

Nova franca ministro por trafiko kaj marekonomio Frédéric Cuvillier devas solvi problemon de ebla holdingo en fervojo. Trafiko en Francio nuntempe estas ekspluatata fare de kompanio SNCF, kvankam posedanto de la infrastrukturo estas RFF (kvankam stacioj plimulte apartenas al SNCF). Nove elektita prezidento Holland laŭ informo de liaj kunlaborantoj favoras la temon, sed politikistoj tamen atendas juĝverdikton de la juĝtribunalo de EU, kiu difinos sintenon al holdingo de Deutsche Bahn.


Germanio: Nombro da dungitoj kreskas

Ekde jaro 1994 germana kompanio Deutsche Bahn kaŭze de reformo de la fervojo reduktas nombrojn de siaj dungitoj. Iom post iome foriris 150 mil da personoj. En la jaro 2011 tiu ĉi tendenco de evoluo haltis, nombro de dungitoj kreskis proksimume je 4 mil, el tiu 1600 en bontenado kaj 1600 en pasaĝertrafiko. Plikreskon oni atendas ankaŭ en jaroj 2012 kaj 2013, en kiuj ĉe Germanaj Fervojoj DB povas aperi 10 ĝis 15 mil de novaj laborlokoj. Germanaj Fervojoj poste povas havi en la tuta mondo 296 mil da dungitoj. Ilia aĝa konsisto tamen ne estas ideala, ĉar 42 procentoj aĝas pli ol 50 jarojn.


Rusio: Entrepreno Ref-Service restas ĉe fervojo RŽD

Rusa Ŝtata Fervojo RŽD fine de 2011 ne vendis filian entreprenon RefService, specialigitan je fridvara trafiko.

Estis planite vendi 100% da entreprena kapitalo minus unu akcion. Laŭ presinformo ĉefa problemo estas malgranda intereso. Fervojaj ekspertoj opinias, ke kialo de nesukceso en vendoprocedo estas tro alta pritakso de la koncerna kompanio. Startpropono en aŭkcio estis destinita al 3,491 miliardoj RUB (proks. 84,2 milionoj da eŭroj). Laŭ informo, aperinta en limtempo, ĝis 27-a de decembro 2011 aliĝis neniu interesato.
Slovakio: Modernigo de koridoro apud Trenčín prokrastita

Ministro de trafiko Ján Počiatek anoncis, ke modernigo de 5-a koridoro sur liniosekcio Zlatovce – Trenčín estas prokrastita je nedeterminita tempo. Moderniga konstruo de la linio por rapido 160 km/h en kuranta programperiodo de EU probable ne plenumiĝos. Kialo estas longaj juĝprocesoj inter kandidatoj, kaj kulpigo kontraŭ decido de Ofico por publika alprovizo aŭ ŝanĝoj en projekta dokumentaro dum konkurso. Parolanto de administranto de la infrastrukturo tamen certigis, ke ŽSR havas preparitajn pliajn du liniosekciojn por konstrua realigo, por ke la eŭropa mono ne restu konstrue neuzita.


Turkio: Per kombinita trafiko pli rapide al Germanio

Turka logistika kompanio Ekol startis alternativan kombinitan trafikan kunligon inter Germanio kaj Turkio. Kompletvagonaro ĝiscela kunligas germanan urbon Worms kun aranĝaĵo Rail Port Arad en rumana limstacio Curtici. De tie ĉi Turkio estas priservata de ŝosea trafiko. Tiumaniere la kunligo fariĝis je unu tago pli rapida ol kombino de trajno kaj ŝipo, okazanta ĝis tiam ekde la jaro 2008. Komence temas pri po unu kunligo en semajno. Plano organizi po tri vartrajnoj en semajno provizore ne plenumeblas pro manko de konvenaj konteneraj vagonoj. Ekol nuntempe dungas 3300 personojn, kaj havas propran reprezentadon en Germanio kaj Italio.


Uzbekio: InterRail organizas veturil-cirkuladojn en Azio

Fervoja eksped-entrepreno InterRail per sia filio en Taŝkento plimultigas siajn veturilcirkuladojn en kontenera trafiko sur fervojo, kiel inter Uzbekio kaj Hinda Unio, tiel ankaŭ inter Uzbekio kaj Ĉinio. Transportoj al Hinda Unio iras tra irana haveno Bandar–Abbas en Persa Golfo, al Ĉinio tra Kazaĥio. InterRail havas propran personalon en landlimaj oficejoj en Sarakhso (Irano) kaj Dostiko (Kazaĥio). De Uzbekio estas eksportataj precipe sterkaĵoj, kotono kaj verdaj fazeoloj. Reen el Hinda Unio estas plene kargataj vagonoj precipe per teknikaj aranĝaĵoj, teo, kuraciloj kaj sanigartikloj. Maloportune sentebla dum unuaj veturil-cirkuladoj estis nesufiĉa nombro de kontenervagonoj kaj ŝanĝo de ŝpuro.


Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 15.48 Kb.

  • Memorando pri kunlaboro de Ĉeĥaj Fervojoj ( ČD ) kun Rusio
  • Veturilkombinaĵo serio 471 „Elefanto“ kun nova farbado
  • Ĉu en la landon revenos fervojo por pasaĝeroj
  • Bruselo ne donos monon dispone por larĝŝpura linio
  • Oni atendas verdikton pri germana holdingo
  • Nombro da dungitoj kreskas
  • Entrepreno Ref-Service restas ĉe fervojo RŽD
  • Modernigo de koridoro apud Trenčín prokrastita
  • Per kombinita trafiko pli rapide al Germanio
  • InterRail organizas veturil-cirkuladojn en Azio

  • Elŝuti 15.48 Kb.