Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El fervoja mondo 12/2014 Britio: Altlernejo por grandrapida fervojo estos en Birmingham

Elŝuti 17.32 Kb.

El fervoja mondo 12/2014 Britio: Altlernejo por grandrapida fervojo estos en Birmingham




Dato18.03.2017
Grandeco17.32 Kb.

Elŝuti 17.32 Kb.

El fervoja mondo 12/2014
Britio: Altlernejo por grandrapida fervojo estos en Birmingham
Ŝtata teknika altlernejo por grandrapida fervojo havos unan sidejon en Birmingham, kaj duan en Doncaster. Tiu ĉi institucio estos laŭplane malfermita en jaro 2017, kun celo garantii fakan instruadon en speciala fako, destinita precipe por prepari inĝenierojn laborantajn por projekto de grandrapida fervojo 2 – High Speed 2. Laŭ registaro la projekto HS2 kreos ĉirkaŭ 2000 postenojn por disĉiploj, kaj dum konstruado ĝi donos laboron al ĉirkaŭ 25 mil laborantoj. Ĉi tiuj du urboj estis elektitaj baze de publika oferto, kiu pritaksis ĉiujn kriteriojn inkluzive de grandeco kaj konvena lokado, ĝiaj alireblo kaj potencoj por disvolvi fortan kunligon kun labordonantoj kaj ekspluatantoj, en tiu ĉi sektoro jam laborantaj.
Ĉeĥio: Nacia tago de fervojo en fervojnodo Břeclav
Sabaton, la 27-an de septembro 2014 en apudlandlima fervojnodo Břeclav okazis tutŝtata solenaĵo okaze de Nacia tago de la fervojo, kiu krom tradicia festotago de fervojistoj memorigis ankaŭ pri 175-a datreveno ekde komenco de fervoja trafiko sur unua vaportrakcia fervojlinio sur teritorio de nuna Ĉeĥa respubliko, parto de iama Norda Fervojo de la Imperiestro Ferdinando el Vieno al Břeclav, kiu okazis la 6-an de junio 1839.

La solenaĵo, organizita de Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) kun subtitolo „De vaporo ĝis Railjet“ prezentis al vizitantoj historian kaj nuntempan flankojn de ĉeĥaj fervojoj.

Kiel historia parto estis prezentataj veturiloj en lokomotivdeponejo inkluzive sur turnoplato, kaj kelkaj specialaj pasaĝer- kaj vartrajnoj, kiuj prezentcele veturis al diversaj direktoj en fervojnodo Břeclav. Miloj da vizitantoj do inter ekspoziciataj historiaj veturiloj povis admiri ekz. elektran lokomotivon E 499.047 el Slovakio, elektran lokomotivon de origina serio E 94 DR, nun 1020.37 ÖBB el Aŭstrio, aŭ lokomotivon de ČD Cargo – S 489 0001 (230 001). El vaporlokomotivoj estis videblaj ekz. 314.303, 475.101 kaj 475,179 ČSD, 01 1533 DR, O1 12 – 7 PKP aŭ „ĝibulo“ 310.23 ÖBB. Pluaj lokomotivoj de vapora kaj termikmotora trakcioj funkciis trenantaj menciitajn specialajn nostalgiajn trajnojn. Pasaĝertrajnojn ekzemple gvidis vaporaj lokomotivoj 556.036, 534.0432, 477.043 kaj aŭstra 78.618, dizellokomotivoj T 478.1008 kaj 1010, historiaj motorvagonoj M274.004 kaj M262.0018, kaj kelkaj aliaj. Flanke de vartrafiko estis videbla plej interesa paro de „fototrajnoj“ trafikanta el Břeclav al Hrušovany nad Jevišovkou kaj reen, kaj trenata de du dizellokomotivoj“Sergej“ T 679.1600 kaj T 679.1168.

El nuntempo estis prezentataj veturiloj de serio Regio por regiona trafiko, de ČD Pendolino kaj de plej nova Railjet por longdistanca trafiko. Por miloj da vizitantoj krome estis preparita vico da akompanaj aranĝoj, ekz. konkurso en gvidado de permana drezino aŭ ekspozicio pri sekurprova trajno.


Ĉeĥio: Fotoekspozicio FISAIC prezentata en hospitalo en Příbram
Ekde 7-a de oktobro 2014 en Galerio gaudii gratia en regiona hospitalo en urbo Příbram estas publike prezentata ekspozicio kun nomo „Renkonto en tempo kaj spaco II“. Ĝis fino de decembro 2014 ĉi tie estas ekspoziciataj fotografaĵoj – verkoj de membroj de grupo Foto ĉe landa asocio FISAIC ČD, inter tiuj de Jan Týc, Jarmila Šmerhová (membro de Ĉeĥa l.a. de IFEF), Tomáš Kazil, František Pecho, Ivan Gavenda, Jiřina Marášková kaj Jaroslav Škalda. Sur dekoj da fotografaĵoj estas prezentataj motivoj el fervoja agadkampo – trajnoj, stacioj ktp. Informojn vi povas trovi sur retpaĝo http://fisaic-foto.cz/.
Ĉinio: Du grandaj urboj en Tibeto estas kunligitaj per fervojo
Ekde unua duono de aŭgusto 2014 okazas trafiko sur 253 km longa fervoja linio inter tibeta ĉefurbo Lasao kaj la dua plej granda urbo Xigaze en okcidento de tiu montara regiono. Nova fervoja linio reduktis veturtempon inter ambaŭ urboj de 4 horoj ĉe trafiko sur ŝoseo al ĉirkaŭ 2 horoj ĉe trajntrafiko. Konstruado de fervojlinio komenciĝis en septembro 2010 kun planita investo 13,3 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 1,7 miliardoj da eŭroj). La unutraka fervojlinio estas projektita por maksimuma rapido 120 km/h konsidere de malfacila tereno, kiu postulis konstrui 29 tunelojn kaj 116 pontojn en totala longo atinganta ĉirkaŭ duonon de la fervojlinio. Krome estas trairata granda, 60 km longa kanjono Yarlung Zangbo, kie geologiaj kondiĉoj entenas varmakvajn fontojn. Traceado de fervojlinio ankaŭ devis plenumi postulon eviti fontojn de trinkakvo kaj naturrezervejojn.
Francio: Komputila sistemo ŝirmas kablojn antaŭ ŝtelistoj de metaloj
Grupo de fervojentrepreno SNCF informis pri uzado de nova kompleksa sistemo, evoluita de kompanio WiN MS, kiu servas por ŝirmi infrastrukturon kontraŭ ŝtelistoj de metaloj.
Metalo (el greka μέταλλον métallon, "mino, elfosejo, metalo") estas materialo (elemento, kombinaĵo, aŭ alojo) kiu estas tipe malmola, opaka, brila, kaj havas bonan elektran kaj termikan konduktivojn. Metaloj estas ĝenerale maleebla - tio estas, ili povas esti martelitaj aŭ premitaj permanente ekster ilia formo sen rompo aŭ krakado - same kiel fandebla kaj duktila (ebla esti fadenigita al fajna kablo). Ĉirkaŭ 91 el la 118 elementoj en la perioda tabelo estas metaloj (kelkaj elementoj ŝajnas kaj metalaj kaj nemetalaj formoj).
Laŭ statistikaj donitaĵoj pri jaro 2011 sur francaj fervojoj okazis ĉirkaŭ po ok ŝteloj de kabloj tage. Tiuj ĉi ŝteloj por SNCF prezentis aldonajn elspezojn entute 30 milionoj da eŭroj. Nove instalita monitora sistemo estas rekte kunligita kun polica informa sistemo, kio laŭ SNCF ebligis solvi pli multajn okazojn de ŝtelado kaj samtempe kapti kaj kulpigi ŝtelistojn. La kompanio emfazis, ke instalo de nova sistemo ne postulas ĉesigon de trajntrafiko.
Germanio: Regula vartrajno el Hamburg ĝis Zhengzhou
Trafikisto DB Schenker interkonsente kun havenoficejo en Zhengzhou komencis en septembro 2014 trafikon de unua vartrajno el Hamburg al tiu ĉi ĉina urbo, kiu tiel kompletigas la jam ekde aŭgusto 2013 okazantan trajnkurson unufoje en semajno el Zhengzhou al Hamburg. La vartrajno transportas diversajn varojn, ekzemple ekonomiajn robotojn en 41 konteneroj. Trajnveturo laŭ horarplano daŭras ĉirkaŭ 17 tagojn, kaj transiras distancon 10 214 km tra Pollando, Belorusio, Rusio kaj Kazaĥio, kaj tio estas je 20 tagoj malpli ol trafiko surmara. DB Schenker bloktrajnojn ĝiscelajn inter Ĉinio kaj Germanio ekspluatas unufoje semajne ekde jaro 2011, kaj transportis jam 40 mil TEU en jaroj 2012 – 2014. Pli multaj klientoj apartenas al aŭtomobila kaj elektroteknika industrioj.
Germanio: Novaj veturilkombinaĵoj por diagnoziko de fervojlinio ŝparas tempon
Grupo de fervojentrepreno Deutsche Bahn 24-an de septembro 2014, dum berlina trafika foiro InnoTrans, prezentis novajn veturilkombinaĵojn por diagnoziko de fervojlinioj.
Foiro Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.
La aranĝaĵo estas destinita por mezuri deviojn de postulata trakogeometrio, kaj tio ĝis ekspluatrapido 140 km/h. Uzo de la menciata aranĝaĵo signifas (kompare kun uzado de jam ekzistantaj ekipaĵoj de tiu ĉi tipo) por fervojo signifan tempoŝparon. Livero estas parto de vasta modernigo de ekipaĵo por diagnoziko de trakoj, kiujn la grupo de Deutsche Bahn anoncis en jaro 2012. Totalaj elspezoj por realigo de tiu ĉi plano estas taksataj je 30 milionoj da eŭroj. Plimulton da liveroj plenumas aŭstra produktanto Plasser & Theurer.
Japanio: Ekzamencentro Mihara komencis testi veturilojn
Entrepreno Mitsubishi Heawy Industries malfermis provlaborejon, kiu estas unua japana aranĝaĵo funkcianta kiel vasta fervojtrafika sistemo. La centro troviĝas en entrepreno Wadaoki en Hiroŝimo. Aliro estas ebla por al ĉiuj privataj kaj publikaj organizoj en kadro de ŝtata strategio rilate disvolvo de eksporto de japana fervoja teknologio. La centro estas ekipita per 3,2 km longa linimaŝo kun du ŝpuraj – 1435 mm kaj 1 067 mm, por veturiloj trafikantaj per rapido ĝis 100 km/h, kaj ebligas testi ankaŭ veturilojn por ŝpuro 1000 mm. Eblas tie ĉi testi bruon kaj vibradon, sekurecajn aranĝaĵojn, movan ekipaĵon, regadajn kaj komunikadajn sistemojn.
Kazaĥio: Ŝtatprezidento parolis dum inaŭguro de novaj fervojlinioj
Prezidento Nursultan Nazarbajev la 22-an de aŭgusto 2014 donis signalon por samtempa inaŭguro de trafiko sur fervojlinioj en direktoj oriento-okcidento kaj nordo-sudo, en totala longo 1200 km. Per telekonferenco la prezidento parolis al personalo en stacioj laŭlonge de fervojlinioj el stacio Zhezkazgan kaj diris, ke malfermo de ĉi tiuj du linioj en la sama tago okazas en Kazaĥio unuan fojon, kaj ke tuta lando profitos je redukto de transiraj tempoj en vartrafiko inter Azio kaj Eŭropo. Fervojlinio 988 km longa trairas maldense enloĝigatajn stepojn, dezerton kaj salajn marĉaĵojn, kaj sekvas ĉirkaŭ 1000 km longan parton de orient-okcidenta linio inter ĉina landlimo kaj haveno Aktau apud Kaspia Maro. El Aktau iras kunligo al fervoja linio al Turkmenio, de kie iras koridoro al Irano. Tiu ĉi estas jam antaŭ finkonstruo.
Usono: Florido ricevos modernajn pasaĝervagonojn kaj lokomotivojn
Privata organizanto de pasaĝertrafiko All Aboard Florida (AAF) elektis firmaon Siemens por liveri veturilojn por proponata interurba trafiko sur linio Miami – Orlando, kiu uzas fervojan linion sur orienta marbordo de Florido. Siemens liveros dizelelektrajn lokomotivojn Charger, kiuj atingas rapidon 200 km/h, kaj basplankajn pasaĝervagonojn por interurba trafiko. Tiuj ĉi vagonoj estas muntataj en Sacramento kun uzo de komponantoj fabrikitaj en diversaj lokoj en Usono. AAF planas komenci ekspluatadon per kvin trajnkompletoj; ĉiu trajnkompleto konsistos el po du dizelelektraj lokomotivoj kaj kvar pasaĝervagonoj. Trajnoj estos ekspluatataj inter fervojaj stacioj Miami, Fort Lauderdale kaj West Palm Beach, kie oni atendas inaugŭron de trafikado en jaro 2016.
Laŭ Železničář kaj Cargovák preparis Jindřich Tomíšek,

reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 17.32 Kb.

  • Nacia tago de fervojo en fervojnodo Břeclav
  • Fotoekspozicio FISAIC prezentata en hospitalo en Příbram
  • Du grandaj urboj en Tibeto estas kunligitaj per fervojo
  • Komputila sistemo ŝirmas kablojn antaŭ ŝtelistoj de metaloj
  • Regula vartrajno el Hamburg ĝis Zhengzhou
  • Novaj veturilkombinaĵoj por diagnoziko de fervojlinio ŝparas tempon Grupo de fervojentrepreno Deutsche Bahn 24-an de septembro 2014, dum berlina trafika foiro
  • Ekzamencentro Mihara komencis testi veturilojn
  • Ŝtatprezidento parolis dum inaŭguro de novaj fervojlinioj
  • Florido ricevos modernajn pasaĝervagonojn kaj lokomotivojn

  • Elŝuti 17.32 Kb.