Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


El fervoja mondo 11/2013

Elŝuti 14 Kb.

El fervoja mondo 11/2013




Dato19.03.2017
Grandeco14 Kb.

Elŝuti 14 Kb.

El fervoja mondo 11/2013

Britio: Tunela linio en Londono estos plisekurigita


Spina tunela linio de fervoja sistemo Crossrail en Londono ricevos sekurecan kaj komunikadan sistemon de kompanio Siemens. Orient-okcident-direkta, 21 km longa linio kun naŭ haltejoj kunligas aglomerzonajn liniojn en antaŭurboj de Londono, kaj kunligas stacion Stratford kun ĝisnuna sakstacio Paddington. Rekonstruo per investo de 50 milionoj da eŭroj finiĝos en jaro 2018. Oni supozas, ke trajnoj sur tiu ĉi grava spina linio trafikos en intervalo de nur 2,5 minutoj, kaj jare tra Londono, respektive al/el ĝia centro ili transportos ĝis 200 milionoj da pasaĝeroj.
Eŭropa Unio: Ĉu malbruaj bremsoj helpos al trajnoj en konkurenco kun ŝosetrafiko?
En junio 2013 estis publikigita konkluda raporto pri programo EuropeTrain, kies celo estas testadi t.n. malbruajn LL-bremsojn. Testada vagonaro, konsistanta el 30 vagontipoj, kaj kargita per diversaj varoj plenumis ekde komenco de 2012 pli ol 200 mil km. En la projekto partoprenis 27 fervojaj kompanioj kaj 8 fabrikistoj de fervoja tekniko. Bremsa sistemo LL havas potencialon redukti fervojtrafikan bruon kompare kun ĝisnunaj gisferaj bremsblok-plandumoj ĝis duono. Tio helpu al fervojo pligrandigi konkurenckapablon kompare kun aliaj trafiksistemoj.
Germanio: Novaj trajnkompletoj por Germanaj Fervojoj
Kompanio Škoda Transportation kaj kompanio Deutsche Bahn subskribis kontrakton por liveri ses duetaĝajn grandkapacitajn trajnkompletojn kun lokomotivo 109 E (ĉe Ĉeĥaj Fervojoj ČD konata kiel serio 380). La novaj trajnkompletoj estos ekspluatataj de trafikisto DB Regio sur fervojaj linioj inter Nurenbergo, Ingolstadt kaj Munkeno. Valoro de la livero estas taksata je 100 milionoj da eŭroj. Trajnoj, kiuj atingos rapidojn ĝis 200 km/h, taŭgas por handikapuloj kaj enhavos specialajn spacojn por bicikloj.
Hungario: Malnovaj pasaĝervagonoj modernigataj
Plibonigado de pasaĝervagonoj okazas ankaŭ en Hungario. Kompanio MÁV decidis modernigi pasaĝervagonojn de serioj Aby(ee) kaj Byd(ee), fabrikitaj en germana Halberstadt. La trafikisto tiujn ĉi reuzeblajn pasaĝervagonojn aĉetis de Germanaj Fervojoj en jaro 2006, ekde tiam ili estas ekspluatataj precipe en okcidenta Hungario. Dudeko da tiuj ĉi pasaĝervagonoj estas ekspluatata ankaŭ de la kompanio GySEV. Estos rekonstruata tuta internaĵo kaj eksteraĵo. La vagonoj ricevos klimatizadon kaj vakuajn necesejojn.
Hungario: Legendo de hungara stepo trafikas pli ol 40 jarojn
Nekredeblajn kvardek jarojn pasis depost tempo, kiam Hungaraj Ŝtataj Fervojoj (MÁV) transprenis sian unuan dizelelektran lokomotivon de serio M41. Okazis tio la 1-an de junio 1973. Depost tiu ĉi tago tiuj lokomotivoj fariĝis nepripensebla konsisto de hungaraj neelektrizitaj fervojlinioj. Ili estas kromnomataj Csörgö kaj estis fabrikataj ekskluzive el hungaraj komponantoj.

Dizelelektraj lokomotivoj de la serio M41 (nove MÁV TR 418) estas ĝis nuntempo elstaraj kaj fidindaj trakciiloj. Malgraŭ sia aĝo ili ĉiam aspektas junaj kaj ĉarmaj, ĉar ilin prizorgas fervojistoj en bontenejoj aŭ en lokaj lokomotivdeponejoj. Oni plu pripensas ilian trafikuzadon en ĉiutaga trafiko.


Pollando: De Varsovia centro al flughaveno en 20 minutoj


Kiel multaj scias, flughaveno Frederyk Chopin, la plej granda flughaveno en Pollando, priservas tage ĉirkaŭ cento da regulaj fluglinioj. La vojaĝantoj povas ekde junio 2012 uzi ankaŭ aglomerzonan fervojlinion, sur kiu trafikas en trajnsinsekva distanco de 15 ĝis 30 minutoj du trafikistoj – Koleje Mazowieckie kaj SKM (apartenanta al Varsovia trafikentrepreno).

Lasta linioparto gvidas tra tunelo en proksimeco de haltejo Warszawa Sŀużewiec inkluzive de nova stacio Warszawa Lotnisko Chopina, kiu longas 1,6 km inkluzive de duonkilometra pasaĝerkajo. De Varsovia ĉefstacio Warszawa Centralna, kaj de apuda stacio Warszawa Srodmiescie, kie haltas plejmultaj aglomerzonaj trajnoj, la traka distanco al flughavena terminalo estas ĉirkaŭ 12 km, kun vojaĝtempo malpli ol 20 minutoj. Kaj trajnoj krome sukcesas priservi, dank´ al pluraj haltejoj, grandan parton de sudaj antaŭurboj de la pola metropolo.

Parto el 16 novaj elektraj basplankaj vagonkombinaĵoj tipo PESA Elf de la kompanio Koleje Mazowieckie krome trafikas al alia flughaveno en Modlin en norda parto de Varsovio, malfermita en jaro 2012. Kiel la verdaj, tiel ankaŭ la ruĝaj Elf-oj estas basplankaj, taŭgaj por handikapuloj kaj ofertas po 190 sidlokoj, bretojn por valizoj kaj klimatizadon. Veturiloj de Koleje Mazowieckie estis aĉetitaj parte el eŭropaj fondusoj, simile estis financata ankaŭ konstruado de nova fervoja kunligo al la flughaveno. De la pola ekzemplo videblas, ke fervojo okupas neanstataŭigeblan lokon en sistemo de publika aglomerzona trafiko, kaj povas fariĝi bona kaj rapida solvo en kunligo de urbocentro kun flughaveno.

Al flughaveno trafikas verdaj kaj ruĝaj aglomerzonaj trajnkompletoj.


Rusio: Sapsan ofertas VIP-saloneton kaj unuan klason
Trafikisto RŽD akceptis projektproponon aranĝi internaĵon de siaj grandrapidaj vagonoj Sapsan (Falko). Oni krom duan klason kaj klason business class enkondukas sidlokojn en unua klaso kun aranĝo 2+1 (business class havas 2+2). Elektre alĝustigeblaj brakseĝoj ofertas pli grandan spacon kaj individuan lumigon. En kapvagono de la veturilkompleto estos ankaŭ nova kvarsidloka VIP-saloneto.
Svisio: Novaj Flirt-oj en Svisio
Svisa kompanio Stadler Rail ricevis mendon por liveri pliajn dudek vagonkombinaĵojn tipo Flirt 3 por kompanio Abellio Rail NRW. Temas pri 13 unukurentaj kaj 7 plurkurentaj kvinvagonaj kombinaĵoj, kiuj ekde decembro 2016 trafikos sur linioj Niederrhein – Netz Düsseldorf – Emmerich, Wesel – Mönchengladbach kaj Emmerich – Arnheim en Nederlando. Flirt-oj 91 metrojn longaj ofertas ĝis 259 sidlokojn. Stadler Rail jam vendis 910 vagonkombinaĵojn Flirt en diversaj modifoj kaj konsistoj.
Usono: Lokomotivo por ĉefaj koridoroj en testado
En Usono oni testas la plej novan elektran lokomotivon fabrikita de Siemens por usona merkato. Ekde aŭtuno 2013 ĝi komencu regulan trafikadon en nordorienta Usono sur jenaj denstrafikaj fervojlinioj: sur koridoro Northeast el Vaŝingtono tra Novjorko al Bostono, kaj sur koridoro Keyston el Filadelfio al Harrisburg. Maksimuma rapido de la lokomotivo Amtrak Cities Sprinter estas 201 km/h, kaj maksimuma povo 6,4 MW. Ĝis la jaro 2016 estos liverataj 70 lokomotivoj kontraŭ 466 milionoj da dolaroj.

Preparis Jindřich Tomíšek



Reviziis Heinz Hoffmann



Elŝuti 14 Kb.

  • Ĉu malbruaj bremsoj helpos al trajnoj en konkurenco kun ŝosetrafiko
  • Novaj trajnkompletoj por Germanaj Fervojoj
  • Malnovaj pasaĝervagonoj modernigataj
  • Legendo de hungara stepo trafikas pli ol 40 jarojn
  • De Varsovia centro al flughaveno en 20 minutoj
  • Sapsan ofertas VIP- saloneton kaj unuan klason
  • Novaj Flirt -oj en Svisio
  • Lokomotivo por ĉefaj koridoroj en testado

  • Elŝuti 14 Kb.