Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ekstrema humuro en esperanto

Elŝuti 196.1 Kb.

Ekstrema humuro en esperanto




paĝo1/2
Dato18.03.2017
Grandeco196.1 Kb.

Elŝuti 196.1 Kb.
  1   2

EKSTREMA HUMURO EN ESPERANTO

Rubén Feldman González
Unua Premio pri Humurajho

 

D-ro Ruben Feldman Gonzalez ricevis la Unuan Premion por Humurajho en EKRA-03 de la Esperantista Domo Pri Kulturo "D-ro Ivan Kirchev"



La verko estis: "Ekstrema Humuro en Esperanto"-37-pagha-

La auxtoro estas el Argentinio kaj vivas en Meksiko.

La Jurio konsistis el:

Prezidanto: S-ro Georgi Mihalkov- Chefredaktoro de "Bulgara Esperantisto"

Membroj: S-ro Ljubomir Trifoncovski-Chefredaktoro de "Literatura Foiro"

kaj Ivanicka Magarova sekretarino de EDK.

Foiro Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.



La auxtoro sendas libronon senpage al petantoj

Eblaj publikigantoj de la libro estas bonvenaj. Kontaktu la auxtoron.

La adreso de la premiito: rufegon2002@gmail.com

La adreso de EDK: esperanto_razgrad@mail.bg

 
Enhavo

1-Cigano kaj Princino

2-La hundo de sinjorino Bono

3-Vojagho al Charango

4-Kompatinda Stefano

5-Paskaj memoroj pri la dolcha patrino

6-Moho


7-La kolero de monahxo

8-Metafiziko de milighishi

9-Rakontetoj hontigaj-Pastro Johano-Rekomendoletero-La luno-

10- Kial klachulo koleris ?

11-Konsiloj al dikeguloj

12-Ekster Prizono

13-La suspektema fizikisto

15-Meditoj pri la medito

14-La Nigra Plago

16- Ekzercilo- Unua Meksika Mangho-Kiam telefoni kuraciston en Latinameriko

17-14 rekomendoj por frauxla sinteno en la lito

18-La Pesimisto

19-La juna najbarino de Sherlock Holmes

20- La peto de Petro.

21- Kompilo de 50 Internaciaj Shercoj
21-Shercetoj
1) Cigano kaj Princino

humuro de Ruben Feldman-Gonzalez

La patrino de la princino

admonis shin ne danci kun ciganoj...

“ne marborde, ne inter pinoj...

Ili havas malhelajn planojn”...


La princino (kontraux la konsilo)

minijupe iris al la arbaro...

Shi kashis poshe grandan tranchilon

por uzi kontraux la fi-cigano...


Venis la cigano kaj ravis la princinon.

Li brakportis shin malantaux shtono;

kisis shin, tushis shin sub shia kalsono

kaj fikis shin stare kvazaux kutimo.


Kompaton sentis la povra patrino:

“la princinon influas malbona stelo”

(chagrenis patrino) sed la princino

ridetis kun ridet’ de orel’ al orelo !

--------------------------------------------------------------

2) La hundo de Sinjorino Bono

Bazita sur klasika angla infanpoemo
Sinjorino Bono havis belan hundon

ghi konstante ion al shi petis

shi donis al ghi bonvole (en abundo)

kaj la hundo ridetis.


Sinjorino Bono tiom amis la hundon

ke shi ofte kisis ghin sur la lipojn.

Dorlote ghi vivis de lundo ghis lundo

kaj la hundo ech fumis la pipon...


Ili du reciproke sin amis

kaj ghuis la du reciprokan shaton.

Ghi ofte kredigis al shi ke ghi lamis

kaj la hundo ech manghis la katon...


La hundo ja estis shia amo kaj ghojo.

Ghi mortis...shi igis por ghi monumenton.

“Mi jam ne auxskultos ghian bojon”

shi flustris dum longa lamento.

__________________________________RFG
3) VOJAGHO AL CHARANGO

Humurajho


La vojaghagento vendis al mi bileton al Charango kiam mi diris ke mi volis elstudi Budhismon.

En Katmanduo alia charvojagha agento vendis al mi alian bileton al Charango char iuj manghajhoj estis achetendaj antau ol vojagh-komenco. Li diris ke oni ne scias chu oni trovos manghon survoje.

Mi demandis: kiel vi scias tion?

Li respondis: “Mi estas Pa-chon, regho el Charango”

Mi ree demandis: kial vi ne vivas en Charango?

Li diris: “Mi gajnas pli da mono chi-tie!”

Alveninte al Charango mi devis pashi tra fajra kurteno. La fajro estis che la pordo mem de la urbo por ne permesi la eniron de malbonaj spiritoj. Mi perdis nur plastikan jakon pro la fajro.Nur surfacaj hautobrulighoj…

Domoj estis konstruitaj el koto. Mi devis pagi unu dolaron por glaso da akvo.

Oni donacis al mi kol tofon el blanka silko (nomitan hato).

Mi demandis al policisto pri la regho Pa-chon, sed li ne konis iun reghon. “Mia regho estas la registaro”, diris la policisto.

Preskau chiuj uzis la modajn shuojn faritajn en Chinio.

Mi demandis al S-ro vestita kiel monahho : “Kion vi povas diri pri Budhisma Sunjo, la malpleno el kiu vera vivo shprucas?”

Li diris: “Sunjo?” “Vi eble pensas pri Bruce Lee, la filma karatekisto!

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj-artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.
” Li ridetis ghoje!

Mi suprizite ekdiris: “ Chu vi estas Budhisma Monahho?”

“Jes, sed oni devas ankaú manghi dufoje chiutage.”

Mi demandis preskau timeme: Chu vi scias ion pri la Dharmo?

“Chion” -li ekkriis- “Mi vidis Rambon tri-foje. Tre bona filmo el Usono. Silvestro multe plachas al mi”.

Chu vi praktikas Brahmcharjo-n? Mi demandis, preskau agreseme.

“Mi preferas viskion Johny Walker”. Li respondis surprizige.

Ni eniris restoracion kie oni rostis hordeon kaj bolis buter-teon per fajro nutrita el sterko.

Kion vi diras pri Ahimsa? Mi ech pli zorge demandis.

Li diris iom agreseme: “Bedaurinde, mi preferas rok-muzikon de Metalika kaj Iron Maiden”.

Li komencis movigi pregh -radon kaj ripete diris: “Un- chancha-rengo-kere” “Un chancha-rengo-kere” (au ion similan).

Li klarigis ke li preghis al Dio por havi iam plenan stomakon per bonegaj manghajhoj.

Mi kuraghe konfrontis lin dirante: Turistoj influis Charangon tre multe, Chu ne?

“Jes” -Li diris- “Turistoj nur parolas pri la du Lamaoj” “Ni zorgas pli pri akvo kaj manghado”.

Mi eksklamaciis: Chu du Lamaoj?

“Jes”. Diris la praktika monahho. “Se la du Lamaoj volas pugnobati unu la alian ni invitos ilin al Charango por ke ili pacighu”. “Tio estos turismo-kreska bombo”.

“La mono iros al la registaro kaj ankau al la regho el Charango”. “Veraj Lamaoj ne interesighas pri mono au komerco”.
Dr. Ruben Feldman González

120 A -Rockwood Ave.

MSC 40-716

Calexico-California-USA



rufegon2002@gmail.com
4) KOMPATINDA STEFANO

Malmutaj personoj povis paroli pri Stefano ne dirinte unue la vorton “kompatinda”.

Tamen li ne havis videblajn problemojn.

Liaj samlernejanoj moke nomachis lin “spaca kadeto”, “stratosfero”, “viandobulo” kaj ech “sterkokapo”.

Li estis priskribita ofte kiel “unuhoma frakasighanta shipanaro”.

Li neniam estis invitita al naskightagaj festoj.

Li perdis ajhojn. Li perdis skrib- plumojn, shlosilojn, okulvitrojn, kaj ech jakoj aux pluvombreloj.

Li ofte auxskultis personojn lauxte kaj ripete dirante al li: “Vi neniam auxskultas”! Vi neniam auxskultas!

Li ne estis bona organizanto kaj unufoje li uzis kalsonon sur pantalono.

Li chiam klopodis fari chion pli bone. Li diris al bela frauxlino: “Mi amas vin”. Li poste estis serioze pugnobatita de shia fiancho. Blua okulo inkuzivighis.

La fiancho foriris dirinte: “Vi havas belan koron. Mi duone tranchos ghin per kulero”.

Tiuj ne estis komfortigaj vortoj.

La sekvintan tagon, sinjorino diris: “ Kompatinda Stefano”.

Neforgeseblaj vortoj kun kiuj Stefano vivis preskaux chiutage, resonante kvazaux ehxo en siaj oreloj: “belan koron”... “kompatinda Stefano”...”viandobulo”.. “spaca kadeto”... “sterkokapo”... “per kulero”...

Li komencis meditigan vojaghon kun la intenco trovi enajn spacegojn de percepto kaj konduto. Li nur trovis korteton kun florghardeno. Li silente suferis.

Tamen, en sia deziro trovi la epopeajn dimensiojn kaj gloran belecon de la vivo li achetis chokoladan glaciajhon.

Li estis dispelata de du fortoj: unu, (hejma), ege stulta, kaj la alia (socia), analfabeta.

Unu fojon li sidis sur parkobenko. Li tiris el siaj du oreloj forte kaj firme per ambau manoj, dum longa tempo.

Policisto, ghentila kaj helpema, demandis al li: “Stultulacho de la fekajho, kial vi faras tion?”

Stefano respondis: “Chi tiu estas la plej bona maniero malpliigi palpebran shvelighon, skulpti grekan nazon kaj elimini dikan duoblan mentonon”.


Dr. Ruben Feldman González

120 A Rockwood Ave.-MSC 40-716

Calexico-California-92231-USA

e-mail: rufegon2002@gmail.com www.unitaryperception.org

5) Paskaj memoroj pri la dolcha patrino

Humuro Rubén Feldman González

Mia patrino rakontis historiojn al mi antauh dormigho:

“Kuniklo vidis korvon en la alta pinto de fosto:

Kion vi faras, S-ro korvo ?”

Mi faras absolute nenion, diris la korvo.

Chu mi povas fari la samon ?

Jes, certe, S-ro kuniklo !

La kuniklo sidis tie farante nenion.

Lupo venis kaj manghis la kuniklon.

Moralero: Vi povas fari absolute nenion, sed vi devas vivi tre alte.

-----------------------

Mia patrino instruis al ni estimi laboron bone faritan:

Shi dolche diris al ni:” Se vi mortigos unu la alian, faru tion ekster la domo, mi jhus finis la dompuradon”.-

Shi instruis religion:

Shi dolche diris al ni: “Vi pli bone preghu ke chi tiu makulo estas purigebla el la tapisho”

Shi igis nin kredi je tempovojaghoj:

Shi dolche diris al ni:”Se vi ne pacighas mi piedbatos vin en la mezon de la venonta semajno”

Shi instruis logikon:

Shi dolche diris al ni:”Char mi diris tion.Tial”.-

Shi instruis antauhvideblon:

Shi dolche diris al ni: “Estu certaj ke vi uzas purajn kalzonojn, char akcidento povus okazi”.

Shi instruis ironion:

Shi dolche diris al ni:” Ridu, ridu plu kaj mi donos ion al vi por plori, kiel ekzemple baton sur la kapo”.

Shi instruis paradokson:

Shi dolche diris al ni: “Fermu la bushon kaj manghu la manghajhon”...

Shi fidigis nin ke ni povis fari ion ajn :

Shi dolche diris al ni: “vidu la malpuron je la dorso de via kolo !”

Shi instruis paciencon:

Shi dolche diris al ni: “Vi sidu tie ghis la spinaco malaperos el la telero”...

Shi instruis pri la vetero:

Shi dolche diris al ni: “Shajnas ke tornado kaj trombo balais vian chambron”...

Shi instruis astronomion:

Shi dolche diris al ni: “ Se mi krias char mi vidas meteoron falante sur vian kapon, chu vi auhskultos min tiam ?”

Shi instruis hipokritecon:

Shi dolche diris al ni:”Mi diris al vi cent milionoj da fojoj: ne troigu !”

Shi instruis bonan konduton:

Shi dolche diris al ni: “Ne agu kiel via patro”...

Shi instruis pri la ciklo de vivo kaj morto:

Shi dolche diris al ni: “ Mi alportis vin je chi tiu mondo kaj mi povas resendi vin per kelkaj piedbatoj sur via pugo”.

-----------------------------------------------------------------------RFG-----------



  1. MOHO

Mal-hipokondriazo ( Moho)

Ruben Feldman Gonzalez

Hipokondriazo estas la miskredo ke oni malsanas kvankam oni sanas.-

La malo estas kredi ke chio bonas kiam multaj aferoj malbonas.

Oni suferas pro mal-hipokondriazo kiam oni rapidas la tutan tagon meze de babilado,bruado,muzikado, insultoj kaj aliaj formoj de inter-homa mistrakto kaj ne vidas iam la bezonon resti kaj silenti.-

Dum mal-hipokondriazo (ankauh nomata Moho) oni povas achetadi nenecesajn varojn ghis ega enshuldigho.Oni vidas nenion eraran dum tia konduto.

Dum Moho oni kredas ke la felicho estas perdi pezon, kreskigi muskolojn ( auh mamojn se oni estas virino) kaj ferii en Disnejlando dum semajnfino.-

Oni povas legi en revuo “Newsweek” de Auhgusto 14-an ke la monata elektrokonto pliighos de 50 dolaroj ghis 190 ( post shtata malreguligo de energi-plantoj) kaj ke via sanasekura kompanio mergighis kun alia pli granda Asekur-korporacio.

Tio signifas havi alian privatan asekuron kie la kun-pago via estos 60 % el la totalo en kazo de hospitaligho ( sen pago de medikamentoj flanke de la kompanio).-

Oni pagas kreditkartan bilon (40 dolarojn). Vi shuldas al tiu kreditkarta Banko 1470 dolarojn.-

Revenas klarigo de la kreditkarta Banko:

Kredito: 40 $

Antauha shuldo: 1470 $

Nuna shuldo: 1480 $

Sed oni (suferanta Moho) demandas : Chu monda krizo ?

Pri kia monda krizo vi parolas ? Chu lauhlegha rabegado ? Pri kia rabado vi parolas ?


Ne gravas por Mohoanoj ke la vivo mallongighu 20 auh 30 jaroj pro mizero, strechigho kaj manko de kuracista apogo. Vivo, post chio, “ne vivindas”.-

Oni kantas lauhmodan kanzonon : “Vi enfermighas en viaj suferoj kaj viaj plezuroj estas nur enshloshighoj”.

Oni hipnotighas pro la rubajho de troa sensignifa laboro kaj la revo de certigita estonteco.

Oni achetas komputilon kaj tuj poste la edzino maledzinighas “pro perdo de la edza atentemo al shi”.-

Sed la edzo ne chagrenighas. Li havas 300 elektron-amikojn en la reto.-

Li havas 10 vid-ludilojn por ekranigi per komputilo.-

Li havas 3 pornografi-kanalojn televide kaj 3000 komercanoncojn tage.-

Ne necesas viziti geamikojn nek dialogi pri “io tro peza”.

Ret-novajhoj estas videblaj dum la tuta tago, chiuj el ili banalaj kaj ne-necesaj.-

Oni auhdas vortojn kiel “postmodernismo” nenie difinitaj.

Eble temas pri manko de revolucio, religio, utopio kaj chio.-

Dum Moho oni cinike paralizighas kaj trovas nenion farendan auh farindan.-

Nenio veras dum Moho.-

Moho finas pro la morto mem dum oni pensas ke oni neniam trovos ion farindan por fari.

La suferantoj de Moho mortas “komplete sanaj”.-

------------------------------------------------------------------- Ruben Feldman Gonzalez---------

7) La Kolero de Monahxo

humurajho

Josefo farighis monahho post sia agnosko ke memmortigo ne estis la plej bona solvo por vivproblemoj. Li ankaux agnoskis surprizite ke provo de memmortigo ofte rezultas en simpla morto.

Li rekonsideris la plej enigmajn kaj perpleksigajn temojn el la homa vivo kaj finfine akceptis sendefende ke Ii neniam povos kompletigi Rubikan kubon.

Li deziris rompi la chenojn kiuj sklavigis sin mem je la karno, do li neniam masturbighis pli ol dufoje en la tago.

Post masturbigho li devigis sin preghi tricent “nia patro-jn” .

En la mateno li kantis kelkajn gregoriajn chantojn en la greka lingvo. Kiam li forgesis la lirikon li simple sin turnis, kiel lasta rimedo, je langoparolado, por ne honti antaux chirkauxstarantoj.

Surface Josefo aspektis charma, ghojiga kaj deliciga por chiuj konatuloj.

Apenaux li havis la oportunon li rakontis la shercon pri la sankta monahho Eriko kiu mortas kaj iras al la Paradizo. Petro renkontas che la Chiela Pordo la sanktan monahhon Eriko kaj tre baldaux permesas lian eniron al la “plej verda valo”. Tamen Eriko petas mallongan gvaton al la infero. Petro hezite akceptas, sed unue avertas Erikon pri eterna damnado. Eriko iras al la infero, diboche festas kun senhonte nudaj modeloj de Revuo “Plajboj” kaj revenas al Petro petegante permeson por ree eniri la inferon. Petro avertas lauxtvoche chifoje, sed Eriko ne auxskultas kaj kuras al la infero. Chifoje diablo venas kaj enkarcerigas Erikon kiu ne plu estos registrita kiel turisto, sed jam kiel chiama legha kaj volontula loghanto.

Josefo vere ne havis familion. Dum Kristnasko kelkaj monahhoj revenis “al la mondo” por viziti gepatrojn, amatinojn aux edzinojn. Josefo elektis vestighi kiel senhejmulo kaj almozis por manghajhoj pordon post pordo.

Li kutimis ricevi kokidon rostitan aux melearon en japana soja sauxco, sed nun, pro granda nombro da maldungituloj kaj partdungituloj li chefe ricevis etan pecon da mozarela fromagho kun salbiskvitoj.

Josefo vizitis auxtobusan stacidomon char li ne kuraghis peti por banchambro dum almozado. En la stacidoma banchambro li feliche urinis kaj felichighis pro la malshargho sed la felicho finis kiam samseksemulo petegis Josefon kison sur la bushon.

Josefo preferis kuri kvazaux persekutita de demono.

Dum kurado li chantis en Latina lingvo la kanton “Vade Retro Satan” (“Reiru hejmen Satano”).

Li ankaux iomete malsekigis sian pantalonon, pro simpla paniko.

Jam sekure sidante en placo kovrita el negho Josefo memoradis sian patron.

La patro pafis lin sur la postajho (tie kie la dorso perdas sian indan nomon) kiam Josefo estis nur sepjara, sed li estis bonshanca, char la kuglo estis deviata de vostosto kaj nestighis en pugmuskolo.

Kirurgo faciligis la doloran sperton sed en la lernejo Josefo estis renomata “la kokino” pro la stranga irmaniero.

Larmoj de kolero revenis al la okuloj de Josefo pro siaj infanmemoroj.

Li diris al si mem iom literature: “Oni povas esti morta kun aux sen kugloj”. Li ankau memoris ke dum puga kuracado li legadis la libron “Flegado de la Spirito” (de Pastro Cushman).

Memoro alportis memorojn kaj li venis al pli profunda kono pri kio signifas esti homo kiam li diris al fraulino ke li amis shin kaj shi tuj sputis longan shprucon el koka-kola sur lian surprizitan vizaghon.

Pelata pro spirita inspiro kaj iom da malespero miksita kun kolero, li decidis farighi monahho. Post eniro en la monahhejon li neniam povis esti sola denove.

350 monahhoj loghighis en la monahhejo kiu estis konstruita por nur 50.

Tiel ghi shajnis prizono, sed kelkfoje ili havis kokidon por la vespermangho. (Nur vegetarana hamburgera hakbovajho en prizono).

Finfine, post jaroj da petego al la episkopo, oni donis al Josefo ekskluzivan chelon. La abato emfaze rekomendis la episkopan permeson char post la patra pafo Josefo ne povis reteni furzojn.

Dr. Ruben Feldman González



rufegon2002@gmail.com petu librojn , inkl. Pri humuro

www.unitaryperception.org


  1. METAFIZIKO de MILIGHISHI

Humurajho

Chu vi povas prononci la vorton “funebrentreprenisto” kvarfoje senerare ?

Se tiel estas,vi certe havas altan inteligenton kaj longan, flekseblan langon.

Mi fakte eraras post la dua fojo kaj ghenerale diras “frunebentepenistro”,vorto kiu signifas absolute nenion.

La kialo de la eraro sendube estas la kashita rilato de tiu profesio kun la morto,kiu estas denaska homa karakterizo kaj temo ghenerale prokrastata ghis la fino de la vivo.

Tia profesio estas la unua shtupo de metafiziko kaj anoncas timeme la tipo de problemoj kiujn la spirito povas trairi post la morto de la korpo.

Ech pli granda problemo estas la morto de la spirito ANTAú morto de la korpo.Jen terura kondicho suferata kelkfoje de politikistoj kaj vendistoj de fraúlinoj,de tabakaj cigaredoj aú de viskio.

Nu, ni revenu al tiu temo kiun vi prokrastis la tutan vivon.

Kio okazas al vagabonda spirito ?

Kie li (shi) pasigas la nokton ?

Chu ghi (li),(shi) povas digesti shafan viandon kun pipra saúco ?

Viando Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.
(Sen helpo de vino).

Chu li (ghi),(shi) verkas poeziojn ? Kaj chu ghi,li,shi havas legantaron ?

Kaj chu lighishi (metafizika nomo de spirito) devas daúrigi Chiele la militon inter naziaj hierarkuloj, komunistoj,judoj,araboj,ciganoj,piedpilkaj fanatikuloj,katolikoj,protestantoj,ktp ?

En tiu kazo (oni rajtas demandi), kiu estas la armilo ?

Kiu vendas ghin ?

Kien iri ?

Chu chiuj pasportoj estas por “lighishi”.

Aú chu chiuj spiritoj estas nur unu,kaj la pasporto estas por “ili” ?

En tiu kazo,chu ni ankaú estas “ili” ?

Chu en la spirita mondo ekzistas ankaú pli ol unu Tibeta Lamao ?

Kiu el ili elekti en kazo de milito inter ili ?

Kial ?

Dum la lasta kongreso pri Metafiziko che Insulo Pasko (en Chilio),mia propono nomi chiujn spiritojn “Milighishini” estis malaprobata kaj ech konsiderata “neserioza produkto de degenerinta menso”.



Ili povis kontraúproponi “milighon” aú ion similan,sed ili ne degnis fari tion.

Ili ankaú akuzis min ke mi ne estas bramano, pastro, shafisto, ministro, rinpocho, shamano, guruo, nek monahho.Kaj ech ne chilia civitano.

Mi inde respondis per rugha kaj vizaghvarmiga kolero: “Karaj metafizikuloj: mi lernis pli pri metafiziko de mia onklino Pilaro ol de Hegel, Kant kaj Kierkegard, la tri metitaj unu sur la alia”

Dr. Ruben Feldman González



rufegon2002@gmail.com



Rakontetoj hontigaj

 
_______________________________________________________________________________

 

Pastro Johano

 

Pastro Johano amis sian enkaghigitan birdeton.

Eke la birdeto malaperis. La Pastro ne povis vidi la malplenan kaghon sen plori.

Li atendis la dimanchan meztagan meson (plena de homoj) por demandi:



"Kiu vidis birdeton ?"

Chiuj la virinoj staris.

La Pastro tuj komprenis ke li ne estintis klara en sia demando.

Li diras:  "Ne , vi miskomprenis; mi volas demandi: chu iu el vi havas birdeton ?

Chiuj viroj staris.

"Ne, ne, vi dauxre miskomprenas-diris la Pastro Johano- kiu el vi vidintas MIAN BIRDETON ?"

Chiuj la monahhinoj kaj la infanoj de la hhoruso staris...

 

_________________________________________________________________________________



Rekomendoletero
Ruben Feldman Gonzalez

 

Vi petas de mi rekomendon pri Josefo Perezo.



Lia intelekto povas esti mezurata kiel la chambra temperaturo.(25 ghis 30 ?)

Mi preskauh rekomendas akvumi lin dufoje semajne.Same kiel al planto.

Li brilas kiel Alasko dum Decembro.

Li povas iri tre malproksime dum  sia vivo, kaj kiel eble plej baldauh li faros tion, des pli bone estos por chiuj ni chi tie.

Mi demandas al mi mem, nun, skribante pri li...

Kiel povis esti ke tiu spermatozoo venkis unu milionon da aliaj dum la unuaj momentoj de sia vivo ?

Sincere

                                Adolfo Garzia-Chefo de laboristoj.
La Luno

Chu la luno kaúzas nenormalan sintenon kiel shtelon,telepation,memmortigon aú enamighon al dikulino ?

Klachdire, la suno estigas aútomobilakcidentojn je la noktighhoro sed la luno eble nur estigas virinan menstruon.Eble ankaú martajdojn.

Sed se tiu estus vera,menstruantaj virinoj, kiuj retenas akvon dum tiu periodo devus levighi almenaú ses metrojn super la grundo dufoje en la tago.

Tio preskaú neniam okazas !

----------------------------------------



  1. Kial Klachulo Koleris ?

Li estis konata kiel Klachulo char li povis paroli nenion bona pri iu persono.

Li auxskultis la novajhojn de la 7-a vespere kaj je ties fino li sentis grandegan neklarigeblan koleron.

Sed inter tremetoj kaj kvazaux konvulsia muskola aktiveco de sia korpo li finfine demandis al si mem: "Kial mi koleras ?"

"Kompreneble"-li respondighis flustre-"iu anonima maljunulo 80-jara gajnis la Loterion de Kalifornio (proksimume 48 milionoj da dolaroj) kaj tio estas netolerebla, acha fakto."

"Jen mi"-pensis Klachulo-"kun 200 dolaroj en mia bankokonto kaj premata de nepageblaj kaj neimageblaj shuldoj."

"Sed jen artrita maljunulacho, eble monhava, sed kun unu piedo che la tombo kaj la alia che la kuracista oficejo, malspirita, laca de la vivo, nekapabla ghui plu ech unu bananon, probable preskauh blinda kaj surda, imageble kun chagrena mieno, kokinhauxta, kun granda ventro,kiu jam forgesis kiel konduti dece aux akcepteble aux saghe.La oldulo neniam lernis kiel paroli lauxmode aux fari amikecon inter influaj socikonektoj.Li certe nur atendas la momenton silentan en konversacio por esprimi iun arkaikan opinion pri politiko aux moralo.Aliflanke, neniu komprenas hodiaux kio estas politiko kaj moralo.

Sed li senhonte ricevas 48 milionojn da dolaroj !"

"Neeltenebla, netolerebla, fiacha, rubajha fakto !"

Klachulo prenis la libreton kie li notis siajn shuldojn kaj legis lauxtvoche, por mildigi la malkomforton:

" Rento de mia chambracho: 125 dolaroj monate."

"Plastika lugreto-neniam uzata- 3500 dolaroj.""Deponejo por ghi (monate): 65 dolaroj"

"Auxtomobilo Mazda Protégé 2001: 21.000 dolaroj.Achetota klimatizatoro por ghi:2000 dolaroj"."Mankas pagi 38.750 dolaroj kun interezoj post 5 jaroj."

"Pistoleto Beretta: 850 dolaroj-pagitaj jam:35 dolaroj."

"Interreta Internacia Junulina Provizo: 35 dolaroj monate."

"Silka cigana chemizo: mankas pagi 65, 25 dolaroj."

"Kulinara bakilaro-neniam uzata ankoraux: 325 dolaroj."

"Radara identigilo por povi rapidi kashe en auxtoshoseoj: 210,99 dolaroj."

"Granda ora ringo por la maldekstra orelo-kun oreca metal-imito por la dekstra orelo: 150 dolaroj."

"Ora pikilo por trabori la langon: mankas pagi 85,99 dolaroj."

"Ledaj nigraj militaj botoj por diskodanco ornamitaj per arghentaj maltaj krucoj: mankas pagi 150 dolaroj."

"Vira parfumo kun shutigilo Giorgio Armani: mankas du pagoj de 35 dolaroj monate."

"Japana Robota Hundo (kiu bojas): mankas du pagoj de 50 dolaroj monate."

"Ora Samuraja kolekta kanalizita sabro: mankas tri pagoj de 150 dolaroj monate."

"Ora Kamikaza kolekta ondetanta ponardo: mankas kvin pagoj de 50 dolaroj monate."

"Arghenta SS du-fulma insigno de 1943 por la jak-roverso: mankas tri pagoj de 35 dolaroj monate."

"Svisa ponardeto kun korktirilo, ungopurigilo kaj kombilo; mankas pagi nur 35 dolaroj."

"Auxstra standardo de la servutuloj kaj Vasaloj de Duko Von-Kruger-1715-Kun masto; mankas pagi 45 dolarojn."

"Vitaminoj kaj mineraloj por fortikigi la virecon: 199,99 dolaroj jare."

"Revuo Ludmasklo: 40 dolaroj jare."

"Brazila Karnivala chagrenshajna Masko el latuno (neniam uzata char ghi estas tro peza por la vizagho kaj la kolo).Uzu sur la muro de dormochambro (bona vekigilo se oni ghin rigardas eke en la frumateno)."-

Klachulo cerbumis senchese, nehaltigeble kaj agitite jene:

"Oni povas labori kiel Konga Ministo 12 horojn tage kaj oni tamen baraktas en la shulda marcho."

Kiel li faris chiutage post la novajhoj de la 7-a vespere, li atakis malame sian komputilon por navigi en la inter-reto. La telefona tarifo estas malpli alta post la 7-a vespere.

Li havis mesaghon de junulino el Thailando, dirante ke shi volas edzinighi kun viro el Kalifornio, ekzakte kiel Klachulo priskribas sin mem:

"Tre alloga kaj inteligenta junulo, 25-jara, blonda, bluokula, atleta figuro, shtalaj muskoloj, finance tre sekura, portempe sen laboro, oferas sin por internacia geedzigho kun virga junulino 18-jara . Junulinoj sen zodiako ne bezonas skribi."

La junulino aldonis ke shi "estas-hodiaux dekokjara, naskita la unuan de majo-tago de la laboristino- de la signo zodiaka Tauxro-tamen ne shatas kornojn-regata de la planedo Venuso.

Venuso lauxdire favoras seksumadon sur la planko, fortikigas la libidon kaj pliigas la voluptosaton de ambaux fikantoj"...

Klachulo ankoraux tremetis pro kolero kaj li profitis la okazon por respondi kun rideto malica:

"Mi ne interesighas pri putinoj."

Post tion skribi li sentighis mirakle malpli kolera kaj nur tremo de siaj lipoj persistis kvazaux sucha reflekso de mamulido.

Post nur unu momento li jam rekunigis diablan motivon: respondi rete al personoj kaj grupoj.

Li fervore tajpis:" Homaj Rajtuloj nauxzigas min, do bonvolu ne skribi plu al mi.Se mi ricevas alian mesaghon de vi, mi vokos mian advokaton."

Li memoris ke simila mesagho en la pasinteco timigis lin multe.Li nur komprenis la vorton "advokato". Chio cetera estis nekomprenebla mistero por li.

"Esperantistoj: ne skribu plu al mi. Vi nur estas verdaj pro jhaluzo de la angla lingvo"...

Li entuziasme frotis siajn manojn, krachante salivon inter ili kaj dauxrigis la koleran taskon...

Post kelkaj malamemaj mesaghoj auh simplaj resendoj de mesaghoj dirante "jen al vi via propra rubajho"...li sentighis multe malpli kolera.

Sed obsede revenis la penso de la tago: "Stulta maljunulo !-Kion li faros kun 48 milionoj da dolaroj !...kaj kiu estis tiu juna belulino kun minijupo ridetante rigide apud la oldulo ?"

Post varie insulti al chiuj kiuj sendis retmesaghon al li, Klachulo decidis stiri sian novan auxtomobilon tra la granda parko, kie multaj promenis noktighe. Li lauxte insultis chiujn kiujn li povis de la sekureco de la rapida auxtomobilo.

Li iris al la juda templo kaj desegnis svastikan krucon surmure.

Li iris al Islama moskeo kaj desegnis stelon de Davido sur la ligna pordego.

Poste li haste eniris en okupatan auxtoshoseon kun la centra fingro de la maldekstra mano levata al la chielo ekster la auxto-fenestreto.Li kriis furioze inter krachoj malamaj:

"Kie vi lernis auxtostiradon, stultuloj, homa rubajho, nekapablaj bestoj.Iru al viaj domoj kaj haltu la dangheron .! Malspritaj mikroboj !!!!"

Post unu horo de tia agado li malsatis kaj iris manghi al McDonald’s.

Kompreneble li manghis sola. Kiam li vidis kokidan hauxton inter du pecoj de pano en la sandvicho li neeviteble memoris denove la maljunan milionulon, kaj ankorauh tremetis misdigeste pro kolero.

Li achetintis 50 numerojn de la diabla Kalifornia Loterio, tute vane...

"Sed la maljunulo"...

-------------------------------------------------------------------------------------RFG


  1. Konsiloj al dikeguloj.

Vi estas 40-jara kaj pezas 600 pundoj.Jes ja vi estas dikegulo.

1) Forpelu kovrilojn de regule grandaj klozetoj kaj fekseghoj.Vi bezonas pli da spaco.Multe pli.

2) Se vi iros al domo kiu havas malgrandan banchambron,bonvolu ne trinki likvajhojn 12 horojn antaú iri.

3) Ne iru al hoteloj kiuj nur havas regule grandajn banujojn.

4) Neniam staru sur nur unu piedo por surmeti pantalonojn.Vi povus fali kaj tiel krei hhaoson.

5) Neniam surgenuighu.Vi neniel povus stari poste.

6) Ne klopodu grati vian dorson.Vi povus fali.Nur grumblu.

7) Kiam vizitante geamikojn ne sidighu facile. Antaú sidighi kalkulu se vi ne rompos la sofon kaj tiel perdos vian dignon (kaj geamikojn !).

8) Ne dormu sur via ventro.

9) Ne seksumu. Iu povus sufokighi ghismorte.

10) Se vi povas ankoraú stiri, ne parkumu apud aliaj aútomobiloj.Vi riskas ne povi eliri el via aútomobilo.

11) Prezentighu tiel: "Mi estas dikega.Mi ne estas stulta.Mi ne estas mallaborema.Mi malmulte ghojas". Nur tiel kelkaj personoj povus pardoni vin.

12) Ne rigardu televidilon dum komikaj programoj kiuj montras dikegulojn klopodante eliri el aútomobiloj, sofoj kaj banujoj.Vi povus deprimighi severe.

13) Kalkulu vian pezon antaú eniri en lifton.

14) Ne iru al la kinejo.

15) Ne iru en aviadilojn.

16) Ne diru ke vi kutime manghas kiel birdeto.

17) Ne komparu vian pezon kun pezo de pianegoj.Ne ech "Stainway and sons" pianegoj.

18) Neniam petu chirkaúpremon de via edzino aú gefiloj.Ili tuj ekvidos la neeblon plenumi la taskegon kaj gardos malamon al vi.

----------------------------------------------------------------------------------------------------RFG



  1. Ekster Prizono

Jes, li shtelis el kelkaj bankoj. Ni diru proksimume kvardek.

Tio estis pli facila ol iri al la laborejo de 9 ghis 5.

Li ne estis iu Robin Hood. Li shtelis por sia propra plezuro, mangho kaj vestoj.

Li kutimis pagi noktomanghojn por pluraj geamikoj kaj poste luis limuzinon por chiuj tiuj kiuj ne povis stiri pro ebrieco.

Li ofte iris al Las Vegas (Nevada), chiun fojon per alispeca auxtomobilo. Li achetis kazinon tie, por rabi lauxleghe.

Li vochdonis favore al Nixon , Reagan kaj Bush.

Rabado estis lia politiko, lia religio, kaj lia obsedo. Li legis librojn pri piratoj kaj pri la angla Regha Familio kaj pri chiu kies vivo estis malespera, senzorga pri la homara destino kaj blinda pri agkonsekvencoj.

Li enamighis per cigana pasio al kelnerino en Las Vegas. Shi putinis duontempe por pagi bonan luejon. Shi denuncis lin al la polico kiam li rifuzis acheti novan Lamborghini por shi.

Li estis kondammita je 15 jarojn en prizono sed li estis tie nur sep .Sep sinsekvaj Kristnaskaj tagoj.

Li revenis al la libero, sciante ke statistike 50% el prizonuloj revenas al la prizono.

Li komencis labori che McDonald’s. Li vivis povrece por la una fojo.

Li neniam havis papermonon. Li eluzis tri kreditajn kartojn kaj poste li povis havigi al si neniun.

Kiel liberulo li lernis la "koleron de la konfuzituloj". Li farighis kiel museto. Li neniam respondachis al feminismaj virinoj, ech kiam sia sango bolis post insulto aux humiligo.

Li kondutis kiel ludurseto de sofo: silenta, senmova, surdeta, mallauxta, milda, ech kompatinda.

Li suferis chiutagajn maldignojn dignamaniere.

Li lernis leki la pikilon de malrespekto en sia propra hauxto.

Li vidighis kiel regho de deviga mezkvalita homeco, pluvivante per teruraj kaj mizeraj manghaghoj.

Li vidis chagrenon en sia malsovaghigita libereco.

Li farighis silenta, malrapida kaj malpli valora versio de si mem.

Li lernis rampadon por esti libera.

La pasintan lundon li eniris Bankon kaj shtelis unu milionon da dolaroj.

Li flugis aviadile al Mazatlan (Meksikio).

Neniu vidis lin denove che sia laborejo.

Ankaux ne perdu vian tempon en Mazatlan serchante lin.

 13) La suspektema fizikisto-

D-ro Faústino Perezo volis kompreni elektron ghisfine,sed, bedaúrinde li ne fidis la instrumentojn por mezuro.

Li uzis siajn proprajn manojn por mankapti la elektrodojn kaj mezuris kurenton tiel:

1) Shoko ghis la fingroj : Elektrokurento unugrada.

2) Shoko ghis la pojnoj: Elektrokurento dugrada.

3) " " " kubutoj: " Trigrada.

4) " " " Dentoj: " Kvargrada.

5) " " " radikoj de la kapharoj: " kvingrada.

Post du jaroj de tia scienca esploro (kies rezultoj estis neniam malkashitaj de Faústino), li komencis montri strangan konduton. Li difinis sian aktivecon kiel "observado per apartaj procedoj sen instrumentoj por malkovri la plej grandan sekreton de elektrokurentoj, inkluzivante la elektronajn orbitalojn FO".

Li loghis en spirita soleco sen iu spuro aú nuanco de paco. Charmo kaj mistero farighis vulgara kaj perforta malfido.

En sia plej shatata china restoracio li petis francajn frititajn terpompecojn.

La kelnero memorigis Faústinon ke li estis en china restoracio kaj Faústino respondis: "la china ekonomio igos la tutan azian ekonomion pli stabila".

Eble li pravis,sed la povra kelnero devis fidiskuti kun la china kuiristo tre multe por ke la frititaj terpompecoj atingu la tablon de Faústino.

Post unu semajno Faústino revenis al la china restoracio,chifoje tremante subtile sed videble kiam oni rigardis liajn fingrojn jam iom bruligitajn de la elektrodoj.

"Chu hodiaú rizon kun kokido ?" Laúte demandis la vigla kelnero kun la intenco elveki kaj faciligi la memoron de Faústino pri china taúga kaj propra kuirado.

Faústino respondis: "La franca teamo gajnis la Futbalan Mondpokalon 1998 char ili ludis dece kiel grupo, ne kiel individuoj.Krome mi ankoraú volas vidi la faman Ronaldon aperi en iu signife efektiva ek-lud-movo dum la macho. Mi ne scias kiel la brazilanoj venkis en Koreio-Japanio.

Brazilanoj Brazilanoj estas ĉiuj homoj, kiuj naskiĝas en Brazilo laŭ landa rajto, ĉiuj filoj de brazilanoj kiuj naskiĝas ekster Brazilo, se iliaj gepatroj enskribas ilin en ia brazila ambasadejo, aŭ eksterlandanoj kiuj post 5 jaroj de enloĝado volas brazilaniĝi.
"

Li ankaú (eble) pravis chi-foje,sed li ne trafis la oportunan momenton por pravi.

Oni trovis lin elektrokutita en sia laboratorio la sekvintan matenon.En sia maldekstra mano li prenis paperfolion en kiu li estis skribinta: "Finfine mi komprenas" !!

Sed li ne estis skribinta plu.

-------------------------------------------------------------------------------

14) Nigra humuro LA NIGRA PLAGO

La nigra plago shajnigis la malariajn atakojn de la Roma Imperio kvazau ili estus estintaj ordinaraj akneoj.

La plago komencis en Persio proksimume en 1320 kiel dia puno pro la pasintaj invadaj manioj de siaj imperiestroj, kalcitraj lau naturo.

Jam en 1348 ghi estis mortiginta trionon de la loghantoj en Anglio.

La loghantoj de Hispanio, Francio kaj Germanio organizis festajn karavanojn kiam ili audis pri la malbonaj novajhoj el Anglio, kiuj estis tradukitaj en siajn lingvojn kiel bonegaj novajhoj.

Tiu ghoja situacio dauxris ghis 1349, kiam la plago afliktis la tutan Euxropon.

La plago estis nomita “angla malsano” en Hispanio kaj “hispana malsano” en Anglio.

La monda tiama loghantaro estis 400 milionoj da personoj kaj la plago mortigis 100 milionojn. La intelektuloj de 1350 jam asertis ke la tero estas tauxga nur por 100 milionoj da personoj, sed tiaj intelektuloj ne estas plu inter ni.

Shtelado estis tiam respektinda vivrimedo en Anglio, chefe por bankposedantoj, reghoj kaj vojrabistoj. La plago igis shteladon pli ofta, sed paradokse ghi estis konsiderita la nurnura solvo por tiu kronika homa problemo.

Shtelado alportis malsaton kaj sendomigon por multaj el ghiaj viktimoj sed pluraj personoj preghis por ke la plago revenu kaj finigu la shtelistojn.

La plago certe revenis kaj mortigis pliajn viktimojn sed ghi respektis la shtelistojn, kiuj baldau regis Euxropon ghis hodiau.

Auxdinte pri chiuj tiuj oportunoj, la japanoj volis eniri Euxropon lauxleghe, sed ili estis malakceptitaj de la Oficejo de Enmigrantaj Servoj.

Revenante hejmen, la japanoj shtelis dum sia vojagho preskau chiujn mongolajn virinojn, kiuj tiam aspektis kiel rusinoj, sed la mikso igis mongolidojn aspekti kiel hodiau.

Tio okazis char la mongolaj viroj ne estis hejme.Ili estis invadante Turkion kaj Austrion.

Post reveno hejmen, la mongoluloj aktualighis pri la novajhoj kaj ne invadadis plu. Ili nur helpis la japanojn tuj reveni hejmen.Oni ne konas kiujn rimedojn la mongoloj uzis tiam.

Onidire, la hispana inkvizicio uzis tiujn samajn mongolajn rimedojn kontrau fremduloj kaj poste bruligis la librojn.

Post chio tio la Euxropanoj altgradigis siajn lertecojn pri rabado kaj shtelado. Ili inventis bankojn, piratojn kaj komencis koloniigi la tutan mondon kaj invadadi unu la aliajn ghis hodiau.

Ne nur la plago estas infektiga.


D-ro Rubén Feldman González

Auxtoro de “La Nova Paradigmo en Psikologio”



15) Meditoj pri la Medito
Medito estas ne scii kaj ne pensi.

Tial ne eblas scii kio estas mediti.

Supozeble vi bezonas 1500 dolarojn usonajn por acheti “mantraon” de agnoskata aú ech fama “guruo” el Hindio, Japanio aú Koreio.

Tibeta “mantrao” kostas 2000 usonajn dolarojn.

Vi bezonas 2500 dolarojn por acheti duonkilon da Pejoto el OAXAKA-Meksikio.

Sed ech ne tio necesas.

Sufichas kredi ke vi meditas kaj punkto.

Dum Kristnasko aú Pasko demandu al vi mem: Chu mi estas io krom oficisto ?

Demandu tion al vi mem solece, tio estas en kinejo, stadiono aú trajno.

Ankaú spiru profunde kaj elspiru rapide sur orelo de persono apud vi en kinejo, trajno aú stadiono.

Kiam la persono turnos sian kapon kun rugha , kolera vizagho, ege torditaj trajtoj kaj ronde malfermitaj okuloj, profitu la draman momenton por demandi:

Kion vi volas el la vivo ?

Se vi estas insultata aú frapata surkape klopodu shanghi la sidlokon.

Vi eble bezonas feriojn en Akapulko.

-------------------------------------------

16) EKZERCILO
Chu vi lacighas kiam vi subpremas cigaredon kontrau cigaredujo ?

Chu vi agitighas kiam vi levigas kokidkruron el la telero ghis la busho, dum la tagmangho ?

Chu vi svenas aú perdas sangon tra la nazo kiam vi provas ligi viajn shulachojn ?

Jen la solvo: “Aerobika Mekanika Trejnisto”

Estu preta por ebligi denove la trairon tra la pordo de via plej shatata restoracio !

Premu butonon kaj “A-Mo-To” programigos chian movon por vi.

Ni ne rekomendas “A-Mo-To-n” kiel anstataúon por seksumo.Vi povus perdi valoran parton de vi mem.

“A-Mo-To” kalkulas la tempon por komencantoj. Ne trouzu ghin dum pli ol 15 minutoj en la komenco.La fabrikistoj ne respondecas pro pli profundaj okulaj bluringoj !

Evitu troigoj kiuj alportas nenian bonon.

Memoru la malnovan dirajhon: “Per pacienco kaj tekniko la elefanto amoris kun formiko”

-----------------

Unua Meksika Mangho:

Mia argentina patrino kuiris eúrope kaj ne uzis ech pipron.

Dum mia unua vizito al meksika restoracio mi demandis kio estas “halapenjo”.

La vigla kelnero diris laúte: “Vi ne povas morti sen manghi almenaú unu “halapenjon”

Entuziasme konvinkita mi ordonis ghin kune kun mistera “burito”.

Halapenjo aspektis kiel verda, brila, malseka, naiva, fresha, mola, nedanghera olivego.

Same kiel mi faris kun olivoj, mi enbushigis ghin tute ( male inkluzivante la semojn internajn).

Tiam mi memoris la verkajhon de Sankta Johano en la libro de Apokalipso,chapitro 16:

“Kaj mi aúdis grandan vochon el la templo,dirantan al la sep angheloj: iru kaj elvershu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio, la homoj brulvundighis per suna fajro kaj ili blasfemis la nomon de Dio kaj ili mordis siajn langojn pro dolorego kaj ili blasfemis la Dion de la chielo pro siaj doloroj kaj ulceroj”.

-------------------

Kiam telefoni kuraciston en Latinameriko:

1) Se la avo sekighas surlite kaj li ankoraú spiras.

2) Se iu familiano montras la blankan parton de siaj okuloj dum laúta kriado kaj ripeta mordado de siaj genuoj.

3) Se iu persono falas bruege kontraú la planko kaj poste silentas senmove.

4) Se infaneto ne dormas post 8 semajnoj kaj li havas okulajn bluringojn.Ankaú se li ne urinas kaj li shvelighas kvazaú Zeppelino.

5) Se la ebriega onklo diras ke li vidas mil serpentojn sur la plafono.

6) Se oni trovas dikan piedfingron sur litotuko frue en la mateno.

------------------------

17) 14 rekomendoj por frauxla sinteno en la lito

1) Se vi estas sola, memoru ke la lito estas nur por dormi.

Manghu la krakenetojn antaú enlitigho se vi volas dormi bone.

2) Se vi estas sola kaj ne povas dormi,klopodu kalkuli la por-militan bugheton de Usono.

Ne dorminte tiel, kalkulu ankaú la por-militan bugheton de Pakistano,Belgio kaj Anglio.

3) Se vi estas kun bela fraúlino, klopodu ne strechighi nek nervozighi.Se subite vi ne scias kion diri aú fari, kalkulu ion facilan kiel la bugheton de Argentinio por pensiuloj.

4) Ne demandu al shi brutale “kion diablo vi volas antaú la seksumo”. Multaj rilatoj finis pro tio kaj la fama frazo “mi volas nenion POST la seksumo”.

5) Se vi demandas la ege rekomenditan frazon :”kiel mi povas plezurigi vin”, bonvolu ne meti vian longan fingron en shian nazon.

Ankaux ne demandu tion dum vi malfermas kondompakajhon.

6) Se vi bruligas kandeletojn por romantikigi la chambron, klopodu uzi pli ol dek, alimaniere vi eble ne povos trovi la liton.

7) Uzu jakon kaj kravaton dum vi senvestigas shin, tiel shi ne nervozighos. Komence uzu ankaú pantalonon. Neúrozaj fraúlinoj kelkfoje petas ke vi uzu jakon kaj kravaton tra la tuta nokto ghis la mateno.

8) Se shi petegas ke vi mallumigu la kandeletojn, restu firma kaj diru afable:”ne karulino”.

9) Ne dis-shiru shiajn vestojn.Estu pacienca kun chiu vestopeco (chefe chirkaux la mamzono).

Ne jhetu shiajn vestojn sur la plankon !

10) Demetu viajn pantalonojn nur se shi konsentas.

11) Ne diru “mi vidas nenion per la kandeletoj”.Shi rajtos diri ke vi estas hipokrito se vi poste, dum la furoro de la amoro, pasie asertas “kia bela vi estas”.

12) Ne liku shian vizaghon. Tiu estas kulture neakceptebla amesprimo.

Tamen estas laúmoda kutimo liki fingron.Ne unu el VIAJ fingroj,do.

13) Ne metu manon sur shian ventron.Shi povas pensi ke vi pensas ke shi estas tro dika kaj la renkontigho povus fini tie kaj tiam.

14) Dum pli intimaj momentoj ne kriu “hundino, chio mia estas por vi”.

Shi plej probable koncentrighos pri la vorto “hundino” kaj malatentos vian malavaran kaj grandaniman oferon.

-----------------------------------------------------------------------------------------



18) La Pesimisto

LA PESIMISTO


Leo estis lia nomo. Leo povis esti chu chagrene neparolema, chu vigle charma alterne.

Li diris al chiuj ke ili ne devus esti trompitaj de la taglumo, char meznokto baldau alvenus.

Li ech kredis ke Rochefort estis la franca “brancho” de la richa familio Rockefeller el Novjorko, kiu, post malbona komercado de petrolo, komencis profitdonan industrion de blua fromagho.

Li emfazis, ech post bonega noktomangho, dum deserto kun bonaj geamikoj: “Chi tiu planedo estas soleca valo”.

Li diris ke li evitis spegulojn char li aspektis sombra.

Kaj certe li aspektis tia!

Li ne kutimis legi multe, sed liaj sangoparencoj asertis ke la plej shatata libro de li estis “Mark Twain pri la diable damninda homa raso”.

Li neniam plutenis rilaton kun fianchino pli ol unu semajnfinon. Edzigho neniam okazis.

Amiko iam diris al li ke li aspektis tiom laca ke li ech shajnis memmortigema.

Leo respondis: “Mi ne volus senigi la mondon de mia talento kaj unikeco”.

Chu aroganta? Jes, sendube.

Sed li ja povis esti charma ankau. Li ludis klarneton tre bone.

Inter du kanzonoj li demandus al la publiko: “Kial esti sobra?” kaj tiam li trinkegis litron da vino el la botelo mem. Post tio li diris kion ajn, ne chiam ridigan.

Li skribis kanzonon titolitan “Mi bezonas virinon”.

La kantisto nur devis laúte krii la titolon konstante kaj dauxre. Ghis la fino.

Tio estis chio. La kantisto kantis ghin nur unufoje char je la fino li havis ambauxflanke du ege dikajn maljunulinojn tute ebriajn petante al li rendevuon.

Li panikis tiel ke li ne skribis nek kantis plu.

Piana batado ne estis unu el diaj donacoj por Leo, sed li farus tion se li ne povis trovi klarneton. Li kriadis (pli ol kanti) “Marshu mejlon en miaj shuoj” kaj je la fino de la kanzono Leo vidighis ech pli izolita kaj soleca. Tiam li kantus “Sendu al mi la kapkusenon sur kiu vi songhas” ripete kaj dauxre.

Li ludadis la melodian “Majstro de la doloro” kiam cerba arterio eksplodis post deserto kaj Leo mortis eke.

Dum funebra ceremonio nur sepult-entreprenisto cheestis. Sur tombshtono oni povis legi: “Jen Leo che la plej bona loko kiun li povis trovi surtere.”


19) (Nigra humuro) LA JUNA NAJBARINO DE SHERLOCK HOLMES
Detektivo Williams ridetis kiam la junulino (Susan) diris ke shia najbaro estas Sherlock Holmes.

Shi estis perdinta sian unu-jaran fileton, kiu jhus nun komencis piediri, dum achetpromenado en okupita bazaro.

Shi telefonis 911 (urgha numero) kaj diris kolere kaj chagrene: “Mia fileto estis infanshtelita. Mi nur trovis unu el siaj shuetoj inter chiuj la personoj. Bonvolu helpi min trovi mian fileton.”

Kelkaj tagoj poste la juna patrino ricevis etan shuon per la poshto.

Dum chagreno kaj malespero shi ricevas la etan skatolon perposhte sen resend-adreso kaj sen letero. Nur eta shuo el paro.

Ho, kiel shi ploris kiam shi vidis la paron de shuetoj.

Shi plordiris: “Nun mia bebo nur mankas”.
Detektivo Williams ridetis ech pli kiam Sherlock Holmes akceptis pridemandadi al la juna patrino Susan. Jen la dialogo:
Sherlock Holmes:Susan, malstrechighu. Bedauxrinde mi jam scias ke vi mortigis vian fileton, do, vi nur devas diri al mi kie vi lin enterigis.
Susan: S-ro Sherlock, kian achan parolmanieron vi havas! Mi chiam estis bonega patrino kaj vi nur devas trovi la forkaptiston!
Sherlock Holmes: Vi diris al la telefonistino de 911 ke via fileto estis estinta forkaptita. Tiu estis la unua pasho de via mortiga plano. Stultulino kiel vi devus esti perdinta sian pacan animstaton, sed tio neniam vere okazis. Viaj okuloj chiam brilis el plezuro.

Vi nur devis esti dirinta: “Mia fileto perdighis, mi ne scias kie li estas”. Sed kiam vi diris ke li estis forshtelita vi jam estis pensanta pri la venonta pasho, kiu estis la ricevo de la shueto kiun vi sendis al vi mem.

Neniu infanshtelisto sendus al vi shueton char vi ne povas pagi elachetan monon al iu persono. Vi estas juna, malricha, senedza patrino.
Susan: Mi ne komprenas, sinjoro.
Sherlock Holmes: Ho, jes vi komprenas, karulino, char via fileto estis tro malgranda por serchi profiton au seksan plezuron el li.

Neniu sendis al vi leteron, elachetan averton au io ajn!

Neniu infanshtelisto havas tempon por sendi shueton perposhte kiam li devas zorge flegi infanon nur unujaran!

Krome, vi havas fianchon kiu vizitas vin hejme (memoru ke vi estas mia najbarino kaj iam vi okupis parton primitivan el mia cerbo). Mi ofte sentighis jhaluza pri tiu fripono!

Nun mi nur kompatas vin kaj lin!

Mi iam auxdis lin diri al vi ke li ne edzighos al vi char vi estas tro juna, kaj krome, vi jam havas infanon kiu ne estas de via fiancho...


Susan: S-ro Sherlock...

Sherlock Holmes: Silentu friponino! Nur diru al mi kie vi metis la kompatindan fileton vian!


Susan: (Ekploradas). (Ploras pli kaj pli lauxte).
Sherlock Holmes: Friponetino, mi ne havas la tutan tagon por vi! Vintro jam alvenas. Diru al mi!
Susan kunirigis Sherlockon kaj Williams-on al la arbaro ekster la urbo.

La fileto estis enterigita zorge kovrita per vintraj vestajhoj. La formikoj jam estis komencintaj manghadi la korpeton. Susan ploregis multe je tiu kriza momento.

Williams komentis: “Tiu kazo shajnis tre facila por vi Sherlock!”

Sherlock arogante ridis kaj nur recitis: “Elementa racia penso, Williams, elementa...”


  1   2


Elŝuti 196.1 Kb.

  • La auxtoro sendas libronon senpage al petantoj Eblaj publikigantoj de la libro estas bonvenaj. Kontaktu la auxtoron.
  • rufegon2002@gmail.com petu librojn , inkl. Pri humuro www.unitaryperception.org
  • Pastro Johano
  • "Kiu vidis birdeton "
  • Vi petas de mi rekomendon pri Josefo Perezo. Lia intelekto povas esti mezurata kiel la chambra temperaturo.(25 ghis 30 )
  • Li povas iri tre malproksime dum sia vivo, kaj kiel eble plej baldauh li faros tion, des pli bone estos por chiuj ni chi tie.
  • Sincere Adolfo Garzia-Chefo de laboristoj.
  • Kial Klachulo Koleris
  • 18) La Pesimisto

  • Elŝuti 196.1 Kb.