Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ekspedicio trovis novajn speciojn de flaŭro kaj faŭno en Nov-Gvineo

Elŝuti 2.95 Kb.

Ekspedicio trovis novajn speciojn de flaŭro kaj faŭno en Nov-Gvineo




Dato08.01.2018
Grandeco2.95 Kb.

Elŝuti 2.95 Kb.

E-M 3.

Ekspedicio trovis novajn speciojn de flaŭro kaj faŭno en Nov-Gvineo*



En pasintjara decembro ekspedicio gvidata de aŭstraliaj sciencistoj ĉe monta regiono en okcidenta Nov-Gvineo trovis „la plej similan pejzaĝon al tiu de la Ĝardeno de Edeno troveblan sur la Tero”, kiel diris unu el la partoprenantoj.
Temas pri ĝangalo daŭre kovrata de nebulo, kun preskaŭ unu miliono da hektaroj. La unua birdo, kiun vidis la ekspedicianoj, estis nekonata specio. En la dua tago ili povis rigardi la dancon je amindumo de tiaj paradizbirdoj, kies specion oni kredis jam de kelka tempo estingiĝinta. Inter pliaj trovaĵoj estas specio de rododendro kun eble la plej granda floro sur la tero.
La bestoj de tiu regiono, kiuj neniam antaŭe havis kontakton kun homoj, ne timis la ekspedicianojn kaj ne fuĝis. Pro tio la sciencistoj povis observi ilin senprobleme. La eskpedicianoj diris, ke la studado de la trovitaj specioj daŭros multan tempon. Ili taksas ĉi tiun ĝangalon grandega riĉaĵo, kiun oni devas konservi per la kunlaboro de internaciaj organizaĵoj kaj la lokanoj.

* Új-Guinea


Elŝuti 2.95 Kb.


Elŝuti 2.95 Kb.