Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ekde kiam Hans kaj Anna geedziĝis, ŝi kontrolas la finanĉojn. Li ĉiumatene ricevas monon por la buso, nenion krome

Elŝuti 40.14 Kb.

Ekde kiam Hans kaj Anna geedziĝis, ŝi kontrolas la finanĉojn. Li ĉiumatene ricevas monon por la buso, nenion krome




Dato29.10.2017
Grandeco40.14 Kb.

Elŝuti 40.14 Kb.
Tamen Plu Oficiala organo de Esperanto en Sudaŭstralio, majo 2012, jarkolekto 31. Redaktanto: Bob Felby – Tel. (08) 8242 1460 – 6 Dorset Street, Semaphore Park. S.A. 5019. esperantobob@bigpond.com Ekde kiam Hans kaj Anna geedziĝis, ŝi kontrolas la finanĉojn. Li ĉiumatene ricevas monon por la buso, nenion krome. Iun tagon li revenas kaj kun ĝojo raportas, ke ili gajnis 1 milionon da dolaroj en loterio. Ŝi nur minace kaj malbonhumore rigardas lin: “De kie vi havis la monon por aĉeti loteribileton” Peter Weide Gravaj Esperanto-eventoj: Merkredon la 2-an de majo okazos kunveno en la Skatolfabriko je la 18-a horo. Sabaton la 19-an de majo ek de la 17-a horo okazos Teatraĵa Posttagmezo ĉe Pat. De la 9-a ĝis la 11-a de junio okazos vintrokurso de Esperanto. De lundo la 25-a de junio ĝis merkredo la 4-a de julio okazos mallonga kursaro de Esperanto en sunplena Dallas, Teksaso. http:esperanto.orgnask. Sabaton la 14-an de julio okazos, je la 14-a horo, Literatura Posttagmezo ĉe Charles. Ĵaŭdon la 26-an de julio 2012 ni festos la 125-an datrevenon de la Unua Libro de Esperanto. La kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazos de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto en Hanojo, Vjetnamujo. Sabaton la 25-an de aŭgusto, je la 14-a horo, okazos Kvizludadposttagmezo ĉe Katja kaj Trevor. De lundo la 3-a ĝis vendredo la 28-a de septembro okazos Esperanto-ekspozicio en la urbodomo de Adelajdo. De sabato la 29-a de septembro ĝis lundo la 1-a de oktobro 2012 okazos AEA-kongreso en Hotelo George Williams, 317-325 George Street, Brisbano. Sabaton la l3-an de oktobro, je la 16-a horo, okazos Esperanto-kantovespero ĉe Indrani. Sabaton la 3-an de novembro Libby gvidos boatekskurson en Adelajdhaveno. Sabaton la 15-an de decembro, je la 15-a horo, okazos Zamenhoffesto ĉe Indrani. En 2013 la kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazos en Rejkjaviko, Islando. Policanoj de Esperanto proponas ŝvabrilon en pugon La vorto “Esperanto” ekhavis malagrablan kromguston en Rusujo post novaj malkovroj pri polica perforto. Pasintsemajne arestito en la urbo Kazano mortis pro krevo de rektumo, post kiam policanoj torturis lin, ŝovante ĉampanbotelon en lian pugon. La okazaĵo klare montris la fiaskon de la polica reformo, entreprenita de prezidento Dmitrij Medvedev.
Dmitrij Anatoljeviĉ Medvedev (ruse Дмитрий Анатольевич Медведев, aŭdu; naskiĝis la 14-an de septembro 1965 en Leningrado) estas rusia politikisto kaj nuna Prezidanto de la Registaro de Rusio. Li okupis postenon de Prezidento de Rusio en 2008 - 2012, lia inaŭguro okazis la 7-an de majo 2008.
Por konvinki la publikon ke temis pri escepta okazaĵo, la aŭtoritatoj decidis tute malfondi la policejon Dalnij, kie okazis la skandala perfortaĵo. Tamen baldaŭ oni malkovris similajn okazaĵojn en du pliaj policejoj de Kazano. Unu el tiuj estas la policejo Esperanto, tiel nomita ĉar ĝi situas en la Esperanto-strato. Ni publikigas eltiraĵon el la reta gazeto “Gazeta.ru” pri la okazaĵoj, kiuj nun disfamigas la vorton Esperanto en Rusujo. En ‘Esperanto’ oni instruis konfesi En la nuna momento kunlaborantoj de Kazana Homrajta Centro preparas deklaron direktotan al la Respublika Esplorkomisiono kun la postulo ke krimesplorado estu komencita koncerne kelkajn laborantojn de la policejo Esperanto. Kiel rakontis al Gazeta.ru loĝanto de Kazano, Vera Jeruslanova, policanoj de Esperanto de pli ol unu jaro klopodas enmalliberejigi ŝian nevon, la 18-jaran Aleksandr Fatejev. En januaro 2011 al la teknika instituto de Fatejev venis laborantoj de Esperanto, kiuj sen klarigo de kialoj prenis lernantojn de leciono al la policejo, rakontis Jeruslanova al Gazeta.ru. Kune kun li ili prenis ankoraŭ du sengepatrajn knabojn. Kiam la instruistoj demandis la detektivojn, kien ili portas la infanojn kaj surbaze de kio, tiuj diris ke temos pri interparolo, kiu ne daŭros pli ol duonhoron, diras Jeruslanova. Sed la policanoj ne limigis sin al 30 minutoj. Ĝis la momento kiam onklino Fatejeva eksciis, kie troviĝas la nevo, li pasigis en la policejo jam kelkajn horojn, asertas Jeruslanova. En Esperanto la deĵoranto diris, ke “nek Fatejev, nek la aliaj knaboj estis portataj al la policejo dum tiu tago”. Mi telefonadis al la detektivoj, sed ili remetis la parolilon aŭ tute ne respondis. Finfine mi anoncis, ke mi ne foriros el la policejo antaŭ ol oni diros al mi, kie la knaboj estas kaj kion oni faras al ili tie. Tiam unu el la laborantoj telefonis al la detektivoj, kaj mia nevo eliris, ŝi asertas. Montriĝis, ke Aleksandr Fatejev kaj du el liaj kurskamaradoj estis akuzataj pri atako kontraŭ taksiisto. La junuloj, laŭ la asertoj de la detektivoj, atakis la ŝoforon, batis lian kapon per martelo, kaj difektis la aŭton. Dum la kvin horoj, kiujn Fatejev pasigis ĉe la detektivoj, tiuj laŭ la vortoj de Jeruslanova klopodis devigi ilin konfesi sian kulpon pri perforta rabatako (paragrafo 2 de la artikolo 162 de la krimkodo), kaj tio okazis en malĉeesto de advokato kaj leĝa reprezentanto. Li, post la interrilatado kun la policanoj rakontis al mi, ke ili forprenis lian pantalonon, prenis ŝvabrilon, metis sur ĝin kondomon, kaj minacis, ke se li ne subskribos tion, kion ili bezonas, estos pli malbone al li. Li konsentis subskribi. Oni diktis al li, ĉar li mem sciis nenion pri la atako, aldonas Jeruslanova. Baldaŭ poste krimesplorado estis komencita koncerne la junulon, sed ĝi fine ne atingis la kortumon. Jeruslanova volis ke la kunlaborantoj de Esperanto respondecu pri siaj faroj. Ŝi faris deklaron al la Esplordirekcio de la Esplorkomisiono, al la prokurorejo de la respubliko kaj al la Direkcio de Interna Sekureco ĉe la loka sekcio de la Ministerio de Internaj Aferoj, sed ĉie oni respondis al ŝi, ke mankas kialo por komenci krimesploradon. La tuta originala artikolo ĉe gazeta.ru El Libera Folio “Kiom da leĝistoj necesas por ŝanĝi elektran ampolon” “Nu, kiom da mono vi havas” Heroldo ĉesis aperi Ŝajne ĉesis aperi Heroldo de Esperanto, kiu iam estis unu el la ĉefaj gazetoj de la Esperanto-movado. La lasta numero laŭ la regula vicordo estas numero 10 por la pasinta jaro. Poste sekvis truo de tri numeroj, ĉar la sekva aperinta numero estis numero 14 por 2011. La lastaj tri pasintjaraj numeroj ne aperis, same ne aperis iu ajn numero de la jaro 2012, kiuj devus jam esti tri aŭ kvar. Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanujo, kiel semajna gazeto, unue sub la titolo Esperanto Triumfonta. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto, eĉ se la aperritmo iĝis dusemajna kaj poste eĉ pli maldensa, tiel ke en la lastaj jaroj laŭplane devis aperi po 17 numeroj. Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro.
Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.
En la praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito, kio supozeble gvidis al malkresko de la abonkvanto. La Civito neniam publikigis precizajn informojn pri la abonantaro de Heroldo, sed jam je la transpreno en 1996 la kvanto estis sub mil. Ankoraŭ komence de la 80-aj jaroj la preskvanto estis pli ol 4.000 kaj la abonantaro verŝajne ĉirkaŭ 3.000. Unu kialo por la nuna, eventuale provizora halto de Heroldo sendube estas la manko de redaktoro ekde la komenco de la pasinta jaro. En oktobro estis anoncita elekto de redakcia teamo, kun Etel Zavadlav. La grupo devis labori ĝis la definitiva elekto de ĉefredaktoro fine de februaro 2012. Tamen en novembro la retejo de la Civito anoncis, ke Etel Zavadlav tute ne aŭdiĝis post sia elekto, pro kio oni nuligis ŝian elekton kaj elektis anstataŭ ŝin Anna Bartek. Evidente ankaŭ ŝi ne multon faris por antaŭenigi Heroldon, ĉar la unua mankinta numero, kiu devintus aperi en aŭgusto pasintjare, venis al la abonantoj nur en januaro ĉi-jare. La manko de formala redaktoro tamen apenaŭ estas la ĉefa kialo de la halto, ĉar la efektiva ĉefredaktoro de Heroldo estas la “imprimatura komisiono”, kiu praktike konsistas el Valerio Ari, kaj kiu revizias ĉiun numeron antaŭ la presado. La imprimatura komisiono tamen evidente havas kreskantan problemon pro forfalo de pluraj konstantaj kunlaborantoj. El Libera Folio Usona turisto ĝuis gvidatan rondiradon en Londono, en la Abatinejo de Westminster. La gvidisto montris al monumento dirante: “Jen kuŝas fama, honestulo kaj ege renoma leĝisto.” “Ĉu vere” diris la usonano. “En Usono oni neniam enmetas du mortintojn en la saman tombon.” Forpasis Josef Shemer Karaj geamikoj ! Mi devas dividi kun vi ŝokan, malĝojegan sciigon: la 29-an de marto forpasis Josef Shemer, 61 jaraĝa. Unu el la pilieroj de la israela movado dum pli ol kvar jardekoj kaj internacie konata kaj ŝatata esperantisto, li longjare estis redaktoro de la revuo “Israela Esperantisto”, antaŭa prezidanto de ELI kaj laste ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel-Avivo. En februaro li trapasis komplikan operacion, el kiu li estis malrapide resaniĝanta, sed en la lastaj tagoj lia situacio severe malboniĝis. La entombigo okazis la 30-an de marto (vendrede) je la 11-a horo, en la tombejo Kirjat Shaul, sude de Ramat Hasharon apud la kruciĝo Kfar Hajarok. Dolore kaj funebre, Amri Eniris viro policejon ĉar li deziris paroli kun la ŝtelisto, kiu perforte eniris lian domon la antaŭan nokton. “Vi havos vian ŝancon en la kortumo”, diris la aktuaro. “Ne, vi ne komprenas”, diris la viro. “Mi deziras scii, kiel li povis eniri la domon en la mezo de la nokto ne vekante mian edzinon. Mi mem provas tion fari jam multajn jarojn!” La 7-an kaj 8-an de aprilo estis la tagoj de la Adelajda Kajto-festivalo. Ĝi jam tradicie okazas ĉe la ĝeto de Semaforo kaj allogas milojn da spektantoj. Sabate, la 7-an, Trevor, Katja, Indrani, Libby kaj Eileen starigis ĉe la sama promenejo etan inform-standon pri Esperanto. Ni ne sukcesis allogi grandan intereson, sed certe ni ne bedaŭras la sperton Katja La laboro de “Grupo de Esperanto-Pac-horo” Ĉiun jaron la brazila Esperanto-grupo “Grupo de Esperanto-Pac-horo” faras disvastigon de Esperanto inter Spiritismaj Centroj en sia regiono.
Allan Kardec Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj.
La bazaj kursoj komenciĝis en aprilo. La plej interesa propono ĉi-jara de la grupo al la lernontoj estas konkurso. La du plej bonaj lernantoj, ĉe la fino de la jaro, ricevos senpagan aviadilvojaĝon al la Brazila Esperanto-kongreso. La bildo montras kukon, memorige al la laborego okazigita la pasintajn 26 jarojn de “Esperanto-Pac-horo”. La portugala vorto supre sur la kuko estas ‘Parabéns’ kio signifas gratulon ! Celso Pinheiro Ĉiun matenon viro preterpasis domon. Tra la fenestro li povis vidi virinon batantan la kapon de sia edzo per franca pano.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Iun tagon li vidis ke la virino uzis fruktkukon anstataŭ francan panon. Li fariĝis iomete pli scivolema kaj frapis la pordon. “Ĉu vi ne kutime batas la kapon de via edzo per franca pano” li demandis la virinon. “Jes,” ŝi respondis, “sed hodiaŭ estas lia naskiĝtago.” Kurante tra la urbo, junulino ekvidis velkantan maljunulon ridetantan al ŝi de sia ĝardena enirejo. “Vi certe aspektas feliĉa!” ŝi diris al li. “Kio estas via sekreto por tiom longa kontentiga vivo” “Mi fumas tri paketojn da cigaredoj ĉiutage,” li ridetis. “Kaj mi trinkas keston da viskio ĉiun semajnon, manĝas nenion krom grasan nutraĵon kaj neniam gimnastikas.” “Tio estas miriga,” diris la junulino. “Kiom vi aĝas” “Tridek du jarojn,” li respondis. EU-himno en Esperanto – ne nur blago La unuan de aprilo Libera Folio publikigis ŝercan artikolon, laŭ kiu esperantistoj turnis sin al la gvidorganoj de Eŭropa Unio por proponi devigan kantadon de himno en Esperanto en la lernejoj.
 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
Jam en la sekva tago tute surprize por la redakcio evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksima al la vero ol oni povis supozi. Eŭropa Esperanto-Unio tiam efektive sendis al la Eŭropa Komisiono proponon pri civita iniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. ”Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe”, komentas la prezidanto de EEU, Seán ó Riain. Ĉi tiu artikolo ne estas ŝerco. La organizaĵo Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el landaj asocioj de UEA en landoj de Eŭropa Unio, en formo de Eŭropa Civitana Iniciato sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, sian proponon kun la sekva enhavo: EU rekomendas la kantadon de la Eŭropa Himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartecon al komuna samrajtiga Eŭropo. La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj. Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, kiuj efektive ekvalidis la 1-an de aprilo, la komisiono devas ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Post tio, se la propono estos registrita, EEU provos kolekti unu milionon da subskriboj subtene al la propono. En la dokumentoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono, EEU precizigas, ke ĝi proponas komunan kantadon nur de la unua strofo, kiu laŭ EEU “festas la reunuiĝon de Eŭropo en paco kaj harmonio, kaj la forlason de milito en la pasinteco”, per la sekvaj vortoj: Kantu kune, amikaro, ni la ĝojon festas nun, nek rivero, nek montaro, plu landlimoj estas nun. Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’, nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’. Via flago kunfratigas homojn post milita temp’. Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’. La dua strofo de la proponata teksto laŭ la interpreto de EEU estas “klare federisma”, kaj tial laŭ la propono restu libervola. Ĝin la dezirantoj kantu kun la jenaj vortoj, kelkloke iom similaj al La Espero” De l’ Malnova Kontinento ĵus ekstaris la popol’, gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’. Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord’. Tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’. Jen ekzemplo por la mondo: jen direkton, jen la voj’: tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’. En sia propono, sendita al al Eŭropa Komisiono, EEU aldonis laŭvortan tradukon de la Esperanta teksto en la angla, sed ankaŭ tradukojn en multaj aliaj lingvoj, inter tiuj pluraj ekstereŭropaj, kiel la japana (traduko de Etsuo Miyoshi), indonezia, bengala kaj araba. Libera Folio turnis sin al la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio por certiĝi, ke vere ne temas pri ŝerco. L.F: En mirinda maniero okazis, ke post aperigo de la unuaaprila ŝerco en Libera Folio oni eksciis pri vera civitana iniciato de EEU pri kantado de la himno en Esperanto. Ĉu vi povas rakonti pri kio temas Seán ó Riain: Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe. Sed kial EEU elektis ĝuste ĉi tiun temon, pri kiu fari iniciaton Sendube multaj esperantistoj opinios, ke troveblus pli indaj temoj, rilataj al uzo de Esperanto en EU. La kialo estas la opinio de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Profesoro Jerzy Buzek, ke tiu temo estus aparte utila por EU. Ene de la EEU ni diskutas la temon jam ekde januaro 2010. Plurfoje ni petis taŭgajn temojn de esperantistoj. Neniu alia taŭga temo venis ( venis multaj maltaŭgaj ideoj), kaj la grandega plimulto de la asembleo de EEU, post longa kaj detala konsidero kaj diskutado, akceptas la opinion de Profesoro Buzek, eksĉefministro de Polujo. Ĉu vi povus diri, kiaj aliaj ideoj estis proponitaj, kaj kial ili ne taŭgis Kiam vi rigardas la regulojn de la civitana iniciato, vi vidos ke ne tre facilas kontentigi ĉiujn postulojn. Kelkaj esperantistoj volas tro fari tro rapide, kaj ne spertas pri la realaj obstakloj. Facilas trovi pli indajn temojn…, kiuj ne plenumas la leĝajn postulojn. La aliaj proponitaj ideoj estis plejparte pri deviga instruado de Esperanto, tuja uzo de Esperanto en la Eŭropa Parlamento, postuli ke la Komisiono uzu ĉiujn lingvojn parolatajn ene de la 27 EU-landoj, eĉ interne! Ili ne taŭgis, ĉar ili klare ne helpis al pli efika funciigo de EU, laŭ la nunaj EU-traktatoj aŭ ĉar ili estis ekster la nunaj povoj de la Komisiono. Kian signifon laŭ vi havus, se efektive la nuna iniciato de EEU estus akceptita Se la tuto sukcesos, estos eta sed konkreta antaŭenpaŝo por Esperanto, la unua paŝo havi rolon en la EU-nivelo. Temus pri sufiĉe grava simbola rolo. Tio povus esti signalo al aliaj mondopartoj ankaŭ doni etan, sed konkretan, rolon al Esperanto. El Libera Folio


Elŝuti 40.14 Kb.

  • Dmitrij Medvedev

  • Elŝuti 40.14 Kb.