Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ek de la komenco de la historio troviĝas en la homa socio mencio pri diversaj miraklaj okazoj. Ankaŭ nun ne mankas homoj, loĝantaj eĉ en socioj plene prilumitaj de la moderna scienco, kiuj atestas pri tio

Elŝuti 217.46 Kb.

Ek de la komenco de la historio troviĝas en la homa socio mencio pri diversaj miraklaj okazoj. Ankaŭ nun ne mankas homoj, loĝantaj eĉ en socioj plene prilumitaj de la moderna scienco, kiuj atestas pri tio




paĝo1/5
Dato16.03.2017
Grandeco217.46 Kb.

Elŝuti 217.46 Kb.
  1   2   3   4   5

http://uea.org/vikio/index.php/Reĝa_Jogo

Ek de la komenco de la historio troviĝas en la homa socio mencio pri diversaj miraklaj okazoj. Ankaŭ nun ne mankas homoj, loĝantaj eĉ en socioj plene prilumitaj de la moderna scienco, kiuj atestas pri tio. Multaj el ili estas ne kredindaj, ĉar tiuj homoj estas aŭ superstiĉaj nesciuloj, aŭ trompuloj. En multaj okazoj la tiel nomataj miraklaj okazoj estas nur imitaĵoj. Sed kion ili imitatas? Sen ĝusta esplorado malagnoski ĉion ne estas signo de malfermita scienca menso. Tiuj, kiuj havas malprofundan sciencan scion, klopodas tute nei la aferojn, ne povante klarigi diversajn neordinarajn mensajn fenomenojn. Do la supraj sciencistoj estas pli kulpaj ol la homoj, kiuj kredas, ke iu speciala homo aŭ dio super la nuboj plenumas ilian preĝon aŭ agas kontraŭ la naturaj leĝoj. Ĉar la lastaj homoj povas havi la pretekston de nescio aŭ malbona eduka sistemo de knaba aĝo, kiu instruis ilin dependi de tiaj dioj, kio nun fariĝis ilia degenera naturo, sed la antaŭaj homoj ne povas preteksti per io.

Dum miloj da jaroj tiaj fenomenoj, estas pristuditaj kaj esploritaj kaj ĝeneraligitaj; la tuta gamo de homa religia fakultato estas analizita kaj la praktika rezulto estas la scienco de Reĝa Jogo(1). Reĝa Jogo ne malagnoskas tiujn fenomenojn, kiuj estas malfacile klargeblaj per kelkaj obstinaj modernaj sciencaj reguloj, plue ĝi pacience tamen per klara lingvo diras, ke kvankam la miraklaj okazoj, respondoj de preĝoj kaj forto de kredo estas veraj, tamen tio ne povas esti komprenata per superstiĉaj klarigoj, ke iu dio trans la nubo faras tion. Reĝa Jogo deklaras, ke ĉiu homo estas nur markolo por la senfina oceano de scio kaj potenco kuŝanta malantaŭ la homaro.

Tio ankaŭ instruas, ke ĉiuj mankoj kaj deziroj de homoj ekzistas en la homaj koroj, same la forto de ilia plenumado estas ankaŭ enestanta en homo. Kiam ajn kaj kie ajn iu manko aŭ deziro aŭ preĝo plenumiĝas oni devas kompreni, ke tiu plenumado venas el tiu senfina provizo de forto kaj ne per iu magia homo. Kvankam la koncepto de nenatura homo iomete povas veki la agipovon, tio ankaŭ malaltigas la transan naturon de homo. Pro tio perdiĝas sendependenco, terura timo kaj superstiĉoj kaptas lian koron kaj fine tiu sento transformiĝas al tiu timiga kredo, ke homo estas nature malforta.

Jogistoj diras, ke ne ekzistas iu supernaturo, kvankam naturo manifestas sin en diversaj krudaj kaj plej precizaj manieroj. Preciza estas la kaŭzo kaj kruda estas la efiko. La malnetoj estas facile percepteblaj, sed ne la precizaj kaŭzoj. La praktikado de Reĝa Jogo helpos percepti pli pecizajn aferojn.

Ĉiuj ortodoksaj sistemoj de barata filosofio havas unu celon: liberadon de animo per perfektiĝo. La rimedo estas Jogo(2). La vorto Jogo estas tre vast-signifa. Ambaŭ skoloj de filozofioj Samĥjo (3) kaj Vedanto (4) per ajna formo agnoskas la Jogon.

La temo de ĉi tiu libro estas speco de jogo, konata kiel Reĝa Jogo. La aforismo kaj la plej aŭtenta libro pri jogo estas la principoj de Patanĝali (sutro/libro de Patanĝali)(5), dum kelkaj filozofiistoj disputas kun li, kvankam la plej multaj el ili praktike agnoskis unuanime lian metodon. Por instrui kelkajn studentojn en Novjorko la verkisto prelegis kelkfoje, kaj tiuj prelegoj estas plektitaj en la unua parto de ĉi tiu libro. En la dua parto laŭsignifa traduko de la libroj de Patanĝali kune kun konciza klarigo estas aldonita. La fakaj vortoj estas kiel eble plej zorge evitataj kaj oni klopodis skribi per facila kaj simpla dialoga lingvo. En la unua parto kelkaj specialaj konsiloj estas aldonitaj por la praktikantoj, sed ili estas rememorigitaj, ke escepte de kelkaj etaj partoj, rekta helpo de guruo (6) estas necesa por sendanĝere lerni la jogon. Se tiuj ĉi dialogaj konsiloj povas veki homojn lerni plu, ne mankos guruoj.

La filozofio de Patanĝali estas skribita surbaze de Samĥjo,- la diferenco inter la du opinioj estas nesignifa. La ĉefa diferenco estas: unue, Patanĝali agnoskas enkarniĝintan Dion kiel praguruon dum la samĥjanoj taksas ĝin kiel perfektiĝintan homon, dumtempe en iu erao(7) destinita por kreado. Due, la jogistoj taksas la menson kiel ĉievastan same kiel estas la animo aŭ la homo(8), kion la samĥjanoj ne pensas.


CITAĴO


Ĉiu animo estas implicita Bramo (9). Reginte la internan kaj eksteran naturon, eksponi la bramecon de la animo estas la fina celo de la vivo.

Inter laboro, adorado, sinrego de menso, kaj scio, per unu, per pli ol unu aŭ per ĉiuj rimedoj ekspliku la bramecon en vi, kaj liberiĝu. Tio estas la plena doktrino de religio,-- ritoj, religiaj libroj, temploj, aŭ aliaj eksteraj agoj estas nur ĝiaj pasivaj akcesoraĵoj.

Svami Vivekanando



(1) Laŭvorte temas pri Reĝo de Jogo, alivorte pri la ĉefa formo de jogo, la plej bona jogo. Speco de Jogo kiu estas plej bona. Ĉi tie ni tradukas la koncepton per "Reĝa Jogo". Pri Jogo vidu la postan piednoton.

(2) Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kiuj originis en Barato, kie ili daŭras esti vibranta kaj vivanta tradicio, kiu havas la iluminiĝon kiel celon.
En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, ĝi fariĝis ligita plej ofte kun pozicioj de Hata Jogo, kiuj popularas kiel fizikaj ekzercoj.
Jogo, kiel rimedo de enlumiĝo estas centra por hindismo, budaismo, siĥismo kaj ĝajnismo, kaj influis aliajn religiajn praktikojn tutmonde.
La termino 'jogo' venas el la sanskrita vorto योग , kiu signifas union de korpo kaj spirito.

Allan Kardec Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj.

La vorto posedas la saman hindan-eŭropan radikon, kiu troveblas en la franca joug en la angla yoke, en la rumana jug aŭ en Esperanto jug-o.
Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la mio gvidendas al tiu absoluta unio. Sed per la unio de tiuj du elementoj, jogo estas la realiĝo de la vero per la joga vojo. Jogo estas procezo koncentri menson, per kiu oni posedas superkonscian povon por regi super la naturo.

(3) La saĝulo Kapila estis ermito de la tempo de Vedoj kaj li estis unu unu el la fondintoj de la filozofia skolo Samĥjo. Oni kredas, ke li estas la posteulo de Manu kaj la nepo de Bramo. Samĥjo/Samkhya (sanskrite: सांख्य) estas unu el la ses klasikaj skoloj de hindismo.

(4) Vedanto (Vedānta, devanāgarī वेदान्त) signifas "finon de Vedoj" do, post-Vedan verkonn kaj aludas al la verkoj Upaniŝado (उपनिषद्). Ili estas kunmetaĵo de tekstoj religiaj kaj filozofiaj verkitaj dum la 9a kaj 8a jarcento antaŭ nia ero. Vedanto estas unu el la ses ortodoksaj skoloj de hindisma filozofio.

(5) La sutro de Patanĝali estas la aforismoj de Jogo kaj ĝi estas kompilita de Patanĝali dum ĉ. 400 de laa komuna erao. La “Joga Ŝutro” konsistanta el 196 aforismoj estas la fundamento de Reĝa Jogo. Laŭdire Patanĝali verkis kaj “Jogo-Ŝutro-n” kaj “Maha Bhasjo”, la komentarion pri la sanskrita gramatiko, verkita de Panini, tamen nuntempe oni pruvis, ke ambaŭ Patanĝali ne estas la sama persono. La gramatiko estis verkita en la 11a jarcento kaj Jogo-Sutro en la kvara.

(6)“Hinda spirita majstro,instruanta disĉiplon.” (laŭ PIV). Dum tre manova periodo ne ekzistis lernejoj, kiel ni havas nun. La knaboj iris al la domo de ermit-sama instruisto, loĝanta en kabano for de la homloĝejo.La studentoj loĝis tie, laboris kaj lernis. Tiuj instruistoj estis guruoj. Kutime la reĝoj subtenis ilin.

(7) Eono estas unu el la eraoj/epokoj de la universo, senlima periodo. En la gnostiko potenca spirito emanita el la eterna dieco. El PIV. Tio estas hindisma sistemo de eraoj kiel la nuntempaj okcidentaj Kenozoiko, Mezozoiko, Paleozoiko, kaj Antauukambrio

(8) Puruŝo (पुरुष) estas sanskrita vorto, kies signifo estas "homo" kaj foje ankaŭ "viro".

(9) La unua persono de la hindisma Triunuo, kreinto de la universo 2. La transa esenco kaj unuo de la universo,en PIV. La aliaj du estas Viŝnuo kaj Ŝivo.

Ŝivo (sanskrite शिव, Śiva) -fojfoje ankaŭ transskribata kiel Ŝivao aŭ Sivao, "la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas"- estas laŭ Hinduismo formo de Dio.



Unua ĉapitro - jogo

Iri al: navigado, serĉi



  • reiru al Reĝa Jogo



Enkonduko

Ĉiuj niaj scioj estas bazitaj sur spertoj. Hipoteza scio, atinganta de malplia ĝeneralo al plia ĝenralo, aŭ de ĝeneralo al speciala scio, iliaj bazoj estas ankaŭ sperto.??? Kion oni parolas pri preciza scienco(1) la popolo facile komprenas ĝin ĉar tio tuŝas ĉies specialan sperton. Sciencistoj ne diras, ke ili kredas ion. Ili mem rekte sentis kelkajn tiajn aferojn kaj, analizinte aŭ eksperimentinte tiujn, ili atingis iujn decidojn. Kiam ili diras al ni, ke ni kredu ilian decidon, ili petas tion surbaze de universala homa sento. Ĉiuj precizaj sciencoj havas ĝeneralan bazon, el kiu ni tuj komprenas, ĉu la konkludo estas korekta aŭ ne. Nun ni havas demandon: ĉu religio havas tian ĝeneralan bazon? Responde al tio mi devas diri jes kaj ne samtempe.

Kutime en la mondo, kiel oni instruas, religio estas bazita sur estimo kaj kredo. Plej ofte tiuj estas nur aro da diversaj opinioj. Pro tio ni vidas, ke ĉiuj religioj kverelas inter si. Tiuj ĉi opinioj estas bazitaj sur individuaj kredoj. Iu diras, ke grandanima viro sidas super la nuboj kaj regas la tutan mondon. Li insistas kredi tion surbaze de sia koncepto. Povas esti, ke mi mem ankaŭ havas ideon, kiun mi dirus al iu por ke li kredu ĝin. Se oni postulas logikon sub tiu tezo, mi ne povus montri pruvon.

Pro tio nuntempe vidiĝas malrespekto pri religio kaj metafizika filozofio. Ĉiuj edukitaj homoj kvazaŭ volas diri: "Tiuj ĉi religioj estas nur fasko da opinioj, ili ne havas iun normon, laŭ kiu oni prijuĝas ilin; ĉiuj homoj predikas siajn imagitajn ideojn. Spite de tio religia fido havas universalan ĉefbazon, kaj tiu estas la gvidilo de diversaj opinoj kaj sintenoj de diversaj sektoj en diversaj landoj. Se ni iras ĝis la fundo de tio, ni vidas, ke ĝi estas bazita sur universala sperto kaj sento.

Unue, se ni analizas la diversajn religiojn de la mondo, ni povas vidi, ke ili estas dividitaj en du kategorioj. Kelkaj havas librojn, kaj kelkaj ne. Inter ili, tiuj, kiuj estas bazita sur libroj, estas tre fortaj kaj la nombro de iliaj sekvantoj estas grandaj. La religioj ne bazitaj sur libroj(2) estas preskaŭ malaperintaj, tamen aperis kelkaj novaj religioj, kiuj havas nur malmulte da sekvantoj. Tamen videblas unueco inter la supraj sektoj, ĉar iliaj instruoj estas la fruktoj de rektaj spertoj de specialaj homoj.

La kristana religio diras, ke oni kredu al Kristo kaj lia profeteco, kredu al la ekzistado de Dio kaj de animo kaj ke oni kredu al la ebleco de pliboniĝo de la animo(3). Se mi enketas pri la kialo de tiu fidoj, oni diros: "Tio estas mia kredo". Sed se vi irus ĝis la fundo de kritanismo, vi povos vidi, ke tio estas ankaŭ bazita sur la rekta percepto. Jesuo Kristo diris: "Mi vidis Dion". Liaj disĉiploj ankaŭ diris: "Ni perceptis Dion". Multaj homoj ankaŭ diros la samon. Same estas pri Budaismo. Tiu ĉi religio estas bazita sur la rekta percepto de Budao. Li spertis kelkajn verojn, spektis tiujn, venis en kontakto kun tiuj veroj kaj li disvastigis ilin tra la mondo.

Same pri hind-religianoj. En siaj libroj kelkaj verkistoj nome saĝuloj (Riŝioj - (4)) deklaris: "Ni perceptis kelkajn verojn". Ili disvastigis tiujn en la mondo. Do ni klare komprenis, ke en ĉiuj religioj de la mondo, la universala kaj fortika bazo de scioj staras sur rekta perceptado. Ĉiuj profetoj vidis Dion. Ili ĉiuj vidis lian animon, ĉiuj vidis lian eternecon . Kion ili vidis, tion ili predikis.

Tamen la diferenco estas tioma, ke preskaŭ en ĉiuj religioj troviĝas nuntempe homoj, kiuj prezentas al ni strangan disputon, ke tia percepto estas neebla nun. Pri la ekfondintoj de religioj, laŭ kies nomo la religioj estas nomitaj, nur kelkaj el tiuj homoj vidpovis rekte. Nuntempe neniu havas tian percepton, do religio estas nur kredeblaĵo nun — tian koncepton mi tute malagnoskas. En la mondo se iu havis ian sperton pri iu fako de scio, tiam ni povas atingi al universala konkludo, ke tia ebleco devas ripeti milionfoje antaŭe kaj poste- Dum eterno tio devas okazi. Unuformeco estas la rigora leĝo de naturo; kio okazis iam, tio devas okazi ĉiam.

La instruistoj de jogo do diras, ke religio ne estas bazita nur sur la antaŭaj sentoj, kontraŭe, neniu povas esti religia, se li mem ne perceptas. La scienco, per kiu tiaj sentoj perceptiĝas, nomiĝas "Jogo". Ĝis kiam la religio ne estas perceptita, estas vane paroli pri tio. Kial je la nomo de Dio estis tiom da malpacoj, militoj, kaj disputoj? Pri aliaj aferoj ne okazis tiom da sangofluoj, kiuj okazis en la nomo de Dio; ĉar komunaj homoj ne iris al la baza fonto de religio. Ĉiuj estis kontentaj aprobi kelkajn morojn de siaj prapatroj. Ili instigis aliajn ankaŭ fari tion. Ne perceptinte animon, aŭ ne vidinte Dion, ĉu homo rajtas diri, ke Dio ekzistas? Se Dio ekzistas, oni devas vidi Lin, se ekzistas io kiel animo, oni devas percepti ĝin, alimaniere estas vane kredi tion.

Klare parolanta ateisto estas pli bona ol hipokrito. Unu-flanke la sinteno de tiel nomata "klerulo", ke estas vane serĉi religion, filozofion, kaj superhomon kaj aliflanke estas duon-edukitaj homoj, kies sinteno estas, ke religio-filozofio ne havas realan bazon, tamen ĝi havas utilon, ke tio estas forta instigo por la bono de la mondo. Se oni kredas je Dio, li fariĝas honesta, morala kaj labor-dediĉita civitano.

Mi ne povas akuzi toikm, kiuj pensas tiele, ĉar top. kion oni instruis al ili pri religio, estas malorda, senvalora, kaj nur kredo al senfino da deliraj vortamasoj. Oni instigas ilin kredi al tiuj vortoj. Ĉu ili povas tion kredi? Se jes, mi tute ne havas respekton al la homa naturo. Homoj bezonas veron, ili mem volas senti kaj sinteni veron, ili volas sperti veron kaj tutkore percepti. "Nur tiam foriras ĉiaj duboj, deŝiriĝas ĉiuj tenebraj retoj, rektiĝas ĉiuj kurbaĵoj"(5).

Vedo deklaris: "Ho la filoj de ambrozio, ho la loĝantoj de altega sfero, aŭdu mi trovis la vojon iri al la lumo el la tenebro de nescio, oni povas iri tien nur scipovante Lin, kiu estas trans ĉiu mallumo, — ne estas alia vojo por liberiĝo". La scienco de Reĝa jogo proponas pezenti al homaro praktikan kaj science ellaboritan metodon por atingi tian veron.

Unue, ĉiu scienco havas sian propran metodon por esplori. Se vi volas esti astronomo kaj nur pigre krias "astronomio", "astronomio", neniam vi povos esti astronomo, same pri kemio. Vi devas sekvi specialan proceduron, irinte al laboratorio vi devas preni diversajn materialojn kaj, miksinte tiujn, vi devas fari kombinaĵon por fariĝi kemiisto. Se vi volas esti astronomo, vi devas iri al observatorio, preni teleskopon, observi la astrojn kaj la planedojn por fariĝi astronomo. Ĉiuj temoj havas specialan proceduron. Mi povas doni al vi milojn da predikoj, sed se vi ne meditas, vi neniam povos esti religia homo. Senavidaj, pur-animaj kleruloj de ĉiu lando en ĉiu epoko, diskonigis tiun veron.

Ili ne havis alian deziron krom la bono de la mondo. Ili diris, "ni perceptis pli altan veron ol niaj sensiloj povas senti”. Ili ĉiuj invitas al ni testi tian veron. Ili diras mediti sincere per preciza maniero. Se ni ne ricevas pli altan veron, meditinte tiamaniere, ni povas diri, ke tio, kion ili diras pri pli alta vero, ne estas prava. Sed antaŭ ol testi tion, ne estas logike malagnoski tiujn. Do ni devas mediti sindediĉe per definita metodo, kaj certe venos la lumo.

Por akiri ian scion, ni prenas la helpon de generaligado, kiu estas plue bazita sur observado. Unue ni observas la okazaĵojn, poste inkluzivas ĝin en komunan difinon kaj fine ni elpensas pri nia decido aŭ baza principo. Ĝis kiam ni ne povas observi, kio okazas en la interno de menso, ni povas scii nenion pri homa menso, la interna naturo, kaj penso. Estas pli facile observi la aferojn de la ekstera mondo ĉar multaj iloj estas inventitaj tiurilate, sed ni ne havas instrumenton helpan por internaj mondoj. Sed tamen ni ja scias, ke observado estas necesa por atingigi iun scion al vera scienco. Sen analizo, scienco estas sensignifa, senfrukta kaj fariĝas nur senbaza konjekto. Pro tio psikologoj nur kverelas inter si ekde la komenco, escepte de kelkaj, kiuj sciis la rimedon en observado.

La scienco de Reĝa Jogo unue montras al homoj la metodon observi sian internan staton. Menso estas la sola ilo de tiu observado. Kiam la povo de kompreno estas ĝuste gvidata kaj direktita internen, tio povos elanalizi la menson kaj per tiu lumo ni povos kompreni, kio okazas en nia menso. La potenco de menso estas kiel la disaj lumradioj. Se ilia potenco estas koncentrita, ĝi prilumas ĉion, kaj tio estas nia sola rimedo por akiri scion. Ĉiuj uzas tiun potencon kaj en ekstera kaj en interna mondo. La precizan observ-povon, kiun la sciencistoj aplikas en ekstera mondo, psikologo devas apliki tion en menso. Multaj ekzercoj estas bezonataj pro tio. Ekde nia knab-aĝo ni estas instruataj priatenti pri la eksteraj aĵoj, ne pri la internaj. Pro tio multaj el ni perdis la povon observi nian internan mekanismon. Konduki menson internen, kaj bari ĝian eksteren-movon, tiel ke la menso scipovas sian naturon, vidpovas sin, analizinte propran menson, kaj pro tio koncentras ciujn povojn kaj aplikas ilin sur si, estas tre malfacila laboro. Tamen, se ni antaŭeniras per scienca metodo, tio estas la nura rimedo.

Sed kio estas la utileco de tiu scio? Unue, scio estas la plej alta premio de scio. Due ĝi havas utilon. Ĝi forigos ĉiajn mizerojn. Analizante sian menson, homoj trovas tian aĵon, kiu estas nedetruebla,- evidente ĉiam plena, ĉiam pura. Tiam ekzistos nek aflikto, nek sufero. Timo kaj neplenumita deziro estas la kaŭzo de ĉiuj ĉagrenoj. Se oni akiras la supran staton, oni komprenos, ke oni ne mortos, do ne sentos mortotimon, se oni scius, ke li estas plena, ne ekzistus sennecesa deziro. Manke de supraj kialoj ne ekzistus aflikto, anstataŭe tiu ĉi korpo pleniĝos per ekstazo.

La nura rimedo por akiri scion estas koncentri menson. La kemiisto en sia laboratorio koncentrinte sian tutan mensan potencon aplikas ĝin al tiuj aĵoj, kiujn li analizas kaj tiam ekscias la misteron de tio. Koncentrinte la tutan mensan potencon, astronomo tra teleskopo ĵetas sian rigardon en ĉielon kaj tiam suno, luno kaj steloj malkaŝas siajn misterojn. La temo, pri kiu mi nun parolas al vi, estas: "Ju pli mi povas koncentriĝi des pli mi povos prilumi vin." Vi ankaŭ aŭdas mian parolon. Ju pli vi atentos des pli klare vi komprenos

Sen la konentrado de menso, per kiu alia maniero tiu ĉi scio en la mondo estis akirata? Se vi scias frapi la pordon de la la naturo, kaj scias kiamaniere frapi, la tuta naturo estas preta malkaŝi sian misteron al vi. La potenco kaj akreco de frapo venas de unueco de menso. Ne estas limo de mensa potenco de homo. Ju pli tio unuiĝas des pli tio koncentriĝas al iu temo. Kaj tio estas ja la solvo de la mistero.

Fiksi la menson en ekstera aĵo estas relative facile. Menso estas nature ekstercela; Fiksi menson al religio, psikologio, aŭ filozofio ne estas facile, ĉar tie ĉi scianto kaj sciato estas la sama afero. Ĉi tie la subjekto de scio estas interna aĵo. Menso estas la temo de scio. Ni bezonas observi menson kaj menso mem observas menson. Ni scias, ke menso havas tian kapablon per kiu ĝi povas vidi sian internaĵon, kio nomiĝas enrigardo. Mi parolas kun vi kaj samtempe mi estas kvazaŭ alia homo, staranta ekstere kaj mi scias kaj aŭdastion, kion mi faras. Samtempe vi laboras kaj pensas kaj plue alia parto de via menso kvazaŭ vidas de ekstero, kion vi pensas. Por unuigi la tutan povon de menso, vi devas apliki ĝin sur la menso. Kiel la akraj radioj de suno malkaŝas eĉ la sekreton de tre mallumaj anguloj, same unuiĝinta menso malkaŝos sian tre enkorajn sekretojn. Tiam ni atingos la realan bazon de kredemo, tio estas la regulo de naturo. Tiam ni sentos, ĉu animo ekzistas aŭ ne, ĉu la vivo estas mallongdaŭra aŭ eterna, kaj komprenos, ĉu ekzistas iu kiel Dio aŭ ne. Ĉio sursceniĝos antaŭ ni. La Reĝa Jogo volas instrui tion al ni.La celo de ĉiaj edukoj de Raĝa Jogo estas kiel unuigi menson kaj poste kiel malkovri la plej profundan lokon de menso, kaj fine kiel veni al iu ĝenerala sento el la interna sento de menso, kaj el tio kiel atingi la propran decidon.

Pro tio Reĝa Jogo ne demandas: "Kio estas via religio?" Ne gravas ĉu vi estas diisto, sendiisto, judo, budaisto, aŭ kristano. Ni estas homoj; tio estas sufiĉa. Ĉiu homo havas kapablon kaj ankaŭ rajton serĉi la religiismon. Ciuj homoj rajtas enketi la kialon pri ĉiuj aferoj kaj li povas trovi la respondon el inter si. Tamen pro tio oni devas elteni iom da ĉagreniĝo.

Do ni ĝis nun vidas, ke por diskuti pri Reĝa Jogo fido ne estas bezonata. Ĝis kiam vi mem ne vidas, kredu nenion. Reĝa Jogo instruas tion. Ajna helpo ne estas bezonata por establi veron. Ĉu vi pensas, ke por pruvi la realecon de vekiĝeco la helpo de sonĝo aŭ imago estas necesa? Neniam. Por kultivi Reĝan Jogon oni bezonas nur longan kaj daŭran ekzerciĝadon. Parto de tiu ekzerco estas pri korpa rigoraĵo, sed plej parto estas pri mensa sindeteno. Iom post iom ni komprenos kiel menso estas intime ligita kun korpo. Se ni kredas, ke menso estas preciza stato de korpo kaj menso influas korpon tiam estas logike, ke korpo ankaŭ influas menson. Se korpo estas malsana, menso ankaŭ malsaniĝas, se korpo estas sana menso ankaŭ fariĝas bonsana kaj vigla. Kiam homo koleras, lia menso ankaŭ ekscitiĝas. Same se menso estas pertubata korpo ankaŭ pertubiĝas.

Mensoj de la plej parto de homoj estas sub la regado de korpo, kaj iliaj mensoj estas malpli evoluintaj. Mi bedaŭras, ke vasta parto de la homaro estas nur iomete superaj de bestoj. Ne nur tio, en multaj okazoj ilia kontrolpovo ne estas pli malgranda ol bestoj. Ni ne havas komandon super mensoj. Por akiri regpovon al menso, por komandi korpon kaj menson ni bezonas kelkajn eksterajn kaj korpan disciplinon. Kiam korpo estos tute regita tiam ni povas klopodi manipuli la menson. Tiam ni povos regi la menson, kaj povos utiligi ĝin laŭ nia volo kaj povos koncentri la forton de la menso.

Laŭ la reĝjoga scienco ekstera mondo estas la kruda formo de interna mondo aŭ fajnega mondo. Ĉie kialo estas fajnega kaj ago kruda. Do per tiu regulo la ekstera mondo estas ago kaj interna mondo estas kaŭzo. Same la fortoj de ekstera mondo estas nur la kruda parto de pli delikata interna forto. Al tiu, kiu eltrovis tiujn internajn fortojn kaj lernis kiel direkti ilin laŭ sia volo, la tuta naturo venas sub regadon. La jogistoj celas, regi super la tuta mondo kaj regi la naturon. Ili volas atingi en tian staton kie, kion ni nomas "naturaj leĝoj", ne povas influi ilin, kaj en tiu stato ili povas transiri tiujn leĝojn. Tiam ili povos mastri al la tuta naturo, kaj interna kaj ekstera. La signifo de prospero kaj civilizo de homaro signifas nur regi tiun naturon.

Por subjugi la naturon diversaj nacioj adoptas diversajn metodojn. Ekzemple en sama societo iu volas regi la internan naturon kaj la aliaj la eksteran. Same inter la diversaj nacioj,-- iuj nacioj volas regi la internan naturon kaj aliaj la eksteran. Iu opinias, ke, se interna naturo estas regata, ĉiuj estos regataj kaj aliaj opinias, ke, se ekstera naturo estas subjugita, ĉiuj estos cedigataj ????. Se ni procedus ĝis la fino de ambaŭ opinioj, ni vidos, ke ambaŭ aksiomoj estas veraj, ĉar en naturo ne estas distingo kiel ekstera kaj interna, tio estas nur imaga divido, neniam ekzistinta. Eksteristo kaj internisto, kiam ili atingos al la fino de siaj scioj ambaŭ atingos a saman lokon. Kvazaŭ same, kiam fizikisto atingas al la fina limo de sia scio li vidas, ke scienco kaj filozofio estas kuniĝantaj, same filozofo ankaŭ induktos, kion li diris kiel menso kaj materio, tiuj estas nur virtuala divido, fakte la aĵo estas la sama.

El kio manifestiĝis "multo", kiel unu aĵo aperis diversforme,-- eltrovi tiun ajcon estas la celo kaj intenco de ĉiuj sciencoj. La Reĝjogistoj diras, “ni unue lernos pri la interna mondo poste per tio, cedigos???? ambaŭ eksteran kaj internan naturojn” (10)?????

Oni klopodadas pri tio ekde antikveco. Tamen speciala klopodo estis farata en Barato kaj multaj aliaj gentoj ankaŭ iomete klopodis.

En okcidentaj landoj oni pensis ĝin sekreta aŭ mistera, sorĉo-arta scio. La homo, kiu praktikadis ĝin, estis akuzita kiel sorĉisto kaj estis bruligita aŭ almaniere persekutita. En Barato pro diversaj kialoj tiu ĉi scio estis enmangita al tiuj homoj, kiuj perdinte naŭdek procento da ĝi, klopodis teni la restintan tre sekrete. Nuntempe vidiĝas kelkaj tiel nomitaj instruistoj, kiuj estas pli malbonaj ol la barataj guruoj.La antikvaj guruoj de Barato tamen iomete sciis, sed tiuj nuntempaj profesoroj scias nenion.

En jogo la proceduroj, kiuj estas sekretaj kaj strangaj, estas eviteblaj; tiuj, kiuj estas nur fortigaj estas alpreneblaj. Samkiel en aliaj aferoj , ekzemple, en religio tute forlasu tiujn, kiuj malfortigas vin. Amo pri mistereaj aferoj malfortigas la homan cerbon. Pro tio tiu ĉi bona scienco, la jogo-scienco preskaŭ perdiĝis. Antaŭ pli ol kvar mil jaroj tiu jogo-scienco estis inventata, kaj ekde tiu tempo tio estas daŭre rakontata kaj diskonigata laŭorde. Estas strange, ke ju pli la klarigistoj estas modernaj des pli multe estas iliaj eraroj. Ju pli malnova estas la verkisto des pli logika estas lia verkaĵo. Multaj el la nuntempaj verkistoj diras pri diversaj misteraĵoj. Tiele la jogo enmaniĝis al kelkaj homoj, kiuj faris ĝin kaŝebla scio kaj ne permesis lumigi ĝin per la sunlumo de logiko.

Unue mi volas diri, ke nenio ests sekreta, kion mi instruos al vi. Mi diros al vi kiom malmulte mi scias. Mi klopodos klarigi kiel eble plej logike. Sed kion mi rekte ne scias, mi diros pri tio surbaze de jogo-scienco. Ne fidu ion blinde; apliku vian, intelekton kaj logikon; vi devas eksperimenti, ĉu estas vere kio estas skribita en la libro. Kiel vi lernas alian sciencon, same vi devas lerni la jogo-sciencon. Nenio estas sekreta aŭ mistera en ĝi, ne estas timo de danĝero. vi devas malkaŝe diskonigi la veron vi trovas en ĝi. Ajna klopodo misterigi la praktikadon povus inviti dangeron. (11)?????

Antaŭ ol procedi plu, mi diros pri la filozofio Sankja, sur kiu la Reĝa Jogo estas bazita. Laŭ la filozofio Sankhja genezo de percepto okazas jene: Unue fariĝas konektado inter aĵo kaj okuloj, oreloj, lango ktp. La konsisto de ekstera objekto kiel bildo, sono ktp estas sendita al la respektiva cerbocentro. La sensiloj siavice sendas ilin al la menso kaj menso al la animo. Tiam la animo akceptas ilin kaj tiam okazas la perceptado de objekto. Tiam la animo resendas ilin tra la sama vojo al la ag-organoj. Krom puruŝo???????? ĉiuj aliaj estas inertaj tamen menso estas pli preciza ol eksteraj organoj kiel okuloj oreloj ktp.

La materialo, per kiu menso estas farita, produktas aŭreolon (tonmatron)???????? ankaŭ. Se ĝi estus malneta produktiĝas inertaj objektoj. Tio estas la psiĥa scienco de Sankhjo. Do diferenco inter intelekto kaj materio estas nur diferenco de grado de intenseco. Nur puruŝo ???? estas konscia. Menso estas kvazaŭ la ilo de animo. Per tio la animop akceptas la eksterajn aĵojn. Menso estas ĉiam ŝanĝebla, ĝi ĉiam ŝancelas. Kiam la menso fariĝas perfekta foje ĝi ligiĝas kun ĉiuj sensiloj, foje kun unu kaj iam kun nenio. Supozu, ke mi aŭskultas la sonon de horloĝo tre atenteme, en tiu stato mi ne povus vidi iun eĉ se mia okuloj estas malfermitaj. Tio pruvas, ke kiam la menso estis ligita kun aŭdilo, ne estis ligita kun vidilo. Sed menso de perfektiĝinta homo kapablas ligiĝi samtempe kun ĉiuj sensiloj. Plue, menso povas rigardi internen, per tiu povo li povas vidi la tre profundan lokon de sia propra menso. La celo de jogisto estas akiri la povon de enrigardado, koncentrinte ĉiujn mensajn povojn kaj direktinte ilin internen, li volas scii kio okazas ĉe la interno de la menso. Tio tute ne temas pri kredo, tio estas nur la rezulto de psiĥologia analizo de iu filoaofiisto. Moderna anatomiisto diras, ke la vera vidilo ne estas okuloj, tio ekzistas ĉe la nervocentro ene de la cerbo. Kompreneble, tio estas sama por ĉiuj sensiloj. (12)???????????

Ili plue diras, - tiuj ĉi centroj estas faritaj de sama materio per kiu la cerbo estas farita. Sankjanoj ankaŭ diras same, sed la decido de Sankhjo estas surbaze de religio dum la sciencistoj decidas surbaze de fiziko. Do ambaŭ diras same. Nia kampo de esplorado celas transiri tiujn.

Jogisto volas akiri tian staton de preciza sento, ke li povas spekti la diversajn statojn de la menso. Tia percepto estas certe ebla. Oni povas percepti kiel la impulsoj fare de objektoj vojaĝas, kiel la menso ricevas ĝin, kiel tio iras al la detrminanta fakultato aŭ cerbocentro kaj kiel tio donas ĝin al la puruŝo (animo). Ĉiuj sciencoj bezonas ian preparadon kaj havas sian metodon, kiu devas esti sekvata antaŭ ol tio estas komprenata eĉ tia por Reĝa Jogo.

Oni bezonas kelkajn regulojn pri manĝaĵo. Ni devas manĝi tiajn manĝaĵojn, kio donas al ni pli puran la menson. Se vi viztas bestoĝardenon vi tuj komprenos kio estas la rilato inter manĝaĵo kaj korpo. Elefanto estas granda besto, sed lia naturo estas tre kvieta; sed la leono aŭ tigro estas maltrankvilaj kaj malpacaj. De tio ni komprenas kiom da ŝanĝo la manĝaĵo faras. Ĉiuj fortoj, funciantaj en nia korpo devenas de manĝaĵo. Se vi komencas fasti unue via korpo malfortos, korpa fortoj malpliiĝos, post kelkaj tagoj la mensaj povoj ankaŭ malpliiĝos kaj vi ne havos la kapablon memori.

Tiam vi atingos en la stato, kiam vi ne povos rezoni. Pro tio oni devas speciale atenti pri manĝaĵoj dum la unua fazo de praktikado, poste kiam oni gajnos sufiĉe da forto, kaj progresis multe, tiam oni ne bezonos tiom da singardo. La arbido dum kreskado devas esti ĉirkaŭbarita, tiel ke oni ne povas difekti ĝin, sed kiam ĝi elkreskas, barilo ne estas bezonata ĉar ĝi jam havas forton protekti sin el ĉiuj ĝenoj aŭ atakoj. Jogistoj forlasos ambaŭ pli da luksaĵo, pli da mizeremo???????????. Ne indas por li fastadon nek ĉagrenigi la korpon. La verkisto de la Gita, VI 161. diras, ke tiu, kiu sennecese afliktas sin, ne povas esti jogisto. Multmanĝanto, fasteganto, pli vekema, tre dormema, pli aktiva aŭ pli pigra: neniu el ili povas esti jogisto.

1 . Vidjate ............. parabare :Mundak Upanisad2/2/8

2. Mundak Upanisad 2/2/8 3.Ŝetasvar Upanisad 2/5, 3/8



(1) Certa Scienco. Tiu scienco, kies tezo estas tiom korekte establita, ke per kalkulo oni povas certigi la valoron ankaŭ estonte,- ekzemple Matematiko, Astronomio ktp.

(2) La verkinto uzas ĉi tie la sankritan vorton शास्त्र, shastra, kiu en ĉi tiu kunteksto signifas "sanktan libron".

(3) Ātman/आत्मन् estas sanskrita vorto, kies signifo estas 'ena memo' aŭ 'animo'. Ĝi estas tradukata ĉi tie per 'animo'.

(4) En la Vedoj la vorto 'rishi' (ऋषि ṛṣi) indikas poeziverkanto de Vedaj himnoj, kiu sole aŭ en grupo alvokas la diojn per poemoj. Post-veda tradicio konsideras la 'rish'-ojn saĝuloj aŭ sanktuloj.

(5) Ŝrinvantu ....... tasthŭ: Ŝvetasvar Upanisad 2/5, 3/8


  1   2   3   4   5


Elŝuti 217.46 Kb.

  • Unua ĉapitro - jogo

  • Elŝuti 217.46 Kb.