Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Edizioni eva

Elŝuti 1.35 Mb.

Edizioni eva




paĝo1/11
Dato16.03.2017
Grandeco1.35 Mb.

Elŝuti 1.35 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

SAMIDEANO


Kiu konis sinjoron

Bosko Nedelkoviĉ?

EDIZIONI EVA

ANTAŬPAROLO

Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?


1
Alvoko miksita kun nostalgio kaj espero, speco de preĝo al nekonatuloj reeĥis en la interreto dum longa tempo, ĝi estis lanĉita de nekonata viro pere de Vizaĝlibro: temis pri iu Sinjoro Samideano. La alvoko konsistigis, se tiel diri, la komencon de la rakonto kiun oni ĉi tie verkas, kaj, sekve, ni ĝin fidele transskribas ĉi tie.


Jen ĝi:

Jam antaŭ multaj jaroj, kiam ankoraŭ la tut- tera- teksaĵo aŭ TTTejo ankoraŭ ne dominis, alvenis al mi stranga kaj interesa ciklostilaĵo; ĝi estis subskribita de iu Bosko Nedelkoviĉ. En ĝi li priskribis ampleksan filozofion pri individua libereco, ekster la tradiciaj skemoj, sed rava pro iu ajn kongrueco al konfuzita, nerezistebla kaj frustraciita sopiro kiu stamfis en mia juna animo. En ĝi travidiĝis ne ordinara psikologia kompreno kaj ĝi lanĉis la miraĝon de utopia medio kun profunda kaj reciproka komprenemo inter la estaĵoj.


Certe li ne povis substreki ĉiun vidpunkton pri la civila vivo en malmulte da paĝoj; kaj, do li lasis kelkajn demandojn. Sekve mi decidis skribi responde al li por demandi al li ion ajn kaj, mi rememoras, por eldiri kun mia granda intereso kion ĉiu el ni estus devinta pagi per psiĥologiaj ŝiraĵoj al la sama rajto de la aliuloj eniri tion, kion li indikis kiel substancan reordigon de la subjektiva loko.
La respondo alvenis sufiĉe abrupte. Ne estis rekte Bosko kiu ĝin skribis, sed estis ĵurnalistino kiu opiniis miajn konsiderojn aparte sensivajn kaj tial ŝi deziris min koni persone. Mi neniam sukcesis kompreni ĉu Nedelkoviĉ estis gravulo elpensita de Alenjo Onjali por plenumi sociologian esploron, aŭ ĉu, kiel ŝi diris al mi, li estis vera slava sinjoro kiu estis loĝanta dum mallonga tempo en Italujo, kaj kiun ŝi havis la ĝojon ekkoni kaj el kiu ŝi ricevis la kontaktaktadresojn, inter kiuj estis ankaŭ la mia, kaj la verkaĵojn antaŭ lia foriro.
Kian influon havis sur mia printempa menso kaj sur mia sentmaniero la intimecon kun tia trankvilega sinjorino estas longa, delikata kaj kompleksa rakonto, eĉ se mi ne povas aserti ke temas pri alia rakonto, kiel oni kutimas diri kiam oni volas silenti pri io. Estas intrigo, kiun mi ankoraŭ malplektas en la flustrado, mi ne scias el kiom kaj kiaj planoj de mia konscio.
Mi min demandas ĉu iam Bosko revenis. Ĉu ankoraŭ liaj adeptoj aŭ iluminitaj uloj, kiujn li lasis ĉi tie, ankoraŭ kulturas kiel mi nostalgion pri tiu komunumo kiun li opiniis eblan kaj kiu ekster la ununura ekzemplo de la ĵurnalistino, mi en neniu alia homo iam vidis aperi. Kaj mi prefere konstatis, kiel la liberoj de la individuoj ĉiam pli kontrastas kun tiuj de la aliuloj, kaj, do ili estas kontraŭaj al tiuj lanĉitaj fare de Bosko. Verŝajne mi tion kuraĝas opinii, Bosko Nedelkoviĉ estis kaŝnomo elpensita de tiu virino kiu imstruis al mi kiamaniere malligi la intimajn streĉitecojn kaj kiu verŝajne estas nun jam perdita por ĉiuj. Aŭ li estis neaŭskultita profeto, kiu, poste, sin turnis al asketa vivo. La malapero de ambaŭ min lasis neŭtrala; kaj ĝi estis kvazaŭa universala deklaro ke, por ni, ĉi tie, ne estas espero. Kaj ĉi tiu estas loko de perforto kaj de defalo, kiel ĉiuj scias. Temas pri pesimismo, kiu distranĉas vivradikojn kaj kontraŭ kiu jen mi ankoraŭ batalanta. Kelkfoje,alveninte ĝis la dubo pri la pasintaj kontroloj, mi reiras frapi ĉe la pordo de Alenjo. Kaj mi ĉiam trovas nekomprenebla la fakto ke neniu memoras ŝin, kiel al mi estas ne akceptebla la fakto, ke tio donas al mi la saman malesperon.
Mi volus povi diri: Bosko Nedelkoviĉ neniam forlasis nin, aŭ, en la plej malbona kazo, li revenis tien.
Mi volus povi sekvi la spurojn de lia identeco kaj de lia instruado. Se iu el vi estus koninta Bosko-n aŭ Alenjo-n, aŭ estus aŭdinta priparoli ilin, tiu bonvolu ne plu silenti tion al mi. Kaj kiu ankoraŭ gardus eĉ ununuran frazon kiu povus esti atribuebla al ili, tiu bonvolu kundividi ĝin kun mi.
samideano@hotmail.it
Bezonanta laciĝi, Samideano foriras en la vento, en sensuna lumo; la kolera pinarbaro ululas kaj fajfas, la cedanta vestaĵo flirtas; neniu birdo videblas; kartuziana kato rigardas de malantaŭ turmentita herbotufo, kvazaŭ ŝteliste per siaj makulitaj kaj malhelflavaj okuloj. La naturo estas ekstera, malkvieta kaj arkana; ĉiu kompreno fariĝas malfacila., Dum li transpasas la montetojn, al la maldika kaj senkarna viro ŝajnas, ke lia konscio vagas kiel glisilo, kiu ne ekvidas alteriĝon, kaj kiu cirkaŭflugas super la kredeblaĵo kaj la absurdaĵo, super la dramo taksita kiel ludo. Kion oni faru per tiom da respondoj, kaj kompatvekaj kaj senkompataj? Temis pri venenaj veroj, sakrilegiaj mensogoj, kaj senkuraĝiĝaj mesaĝoj.
Sube, la rando de la insulo griziĝinta estas markita per blankaj penikstrekoj; supre la horizonto alrigardas la nekompreneblan nordon, fermita per ostra bordo; trans la maro, pulsas aŭ estingiĝas la forlasita vivo; nefidindaj personoj laboras por malplenigi al li la koron. La lasta skurĝobato de duonmalseketa sablo sur lian vizaĝon kaj tuj la silento; poste alvenas la muĝado de la tondroj de trans tiu limo de la marvasto, kiu disigas la pasintecon, la Eŭropon kaj la mondon; estas flagroj poste ankoraŭ alvenas murmuradoj, maltrankvilaj pensoj atendante la pluvon. Malvarmaj, silentemaj, malgrandaj, malpezaj estas la gutoj; ĉeestas kvieta angoro, malpreciza kaj muta, temas pri antaŭanonco de nehaltigeblaj pluvtorentoj; la senkapitulaca destino furiozas.
Li ne laciĝis, li nur sin banis. La kameno nun voras la ŝtipojn per varmaj flamoj; la viro frapas sur la klavaron; la printilo elĵetas paperfoliojn; li ilin prenas kaj legetas starante, li sidiĝas sur la sofo antaŭ la fajro; li legas malĝoje.

LIBROVENDEJO EN STRATO RIGA

Je la naŭa matene akurate la fera rulkurteno de la antikvaĵa librovendejo en Strato Riga bruege leviĝas.

Kiel ĉiutage la maljuna mastro, Sinjoro Gustav Keler, algluas al la vitro la karteton kun la skribaĵo “malfermita”, antaŭ ol sin okupi pri la preparo de la montrofenestro.

La librejo vendas maloftajn kaj malnovajn eldonaĵojn, kiuj estas precipe adresitaj al malvasta klientaro da kolektistoj. La porokazaj aĉetintoj malfacile eniras tien, por ion serĉi scivoleme.

La juna helplaboristo estas okupita senpolvigi la librobretojn kaj de tempo al tempo li eligas spirblovon kiu similas la siblon de serpento. Li moviĝas per miriga rapido.

«Evan», krias Sinjoro Keler, «ĉu vi pretigis la pakaĵon, kiun ni devas forsendi al la advokato?».

La junulo sin turnas kaj kruela fulmobrilo fajrigas lian rigardon.

«Gustav, vi min maltrankviligas. Pri tio ni parolis hieraŭ vespere kaj al mi ŝajnas rememori, pli ĝuste, mi certas, ke mi diris al vi, ke mi persone ĝin liveris.»

«Mi volis nur certiĝi ke mi tion bone komprenis. Ĉiukaze mi konsilas al vi neniam plu respondi al mi tiamaniere.»

La librovendisto demetas la okulvitrojn, ilin remetas en ilian ujon kaj per eksterordinara salto, preskaŭ ne ebla al tia aĝulo, li alproksimiĝas al la knabo.

«Atentu Evan», rediras Gustav «mi povus min penti, ke mi vin elektis kiel helpanton kaj maldungi vin. Mi havas ankoraŭ multe da tempo antaŭ ol mi finos mian taskon, kaj vi devos ankoraŭ obei al mi dum longa tempo»

Evan sin klinas artikulaciinte nekompreneblajn frazojn.

La sonorado de la sonorilo alkroĉita al la enirpordo de la librovendejo avertas ilin ke iu eniriris la butikon.

Maljunulo direktiĝas al la mezo de la ĉambro , li estas alta super la meza nivelo kaj elegante vestita.

«Bonan tagon. Ĉu mi rajtus paroli kun la mastro?» li diras, sin adresante al ambaŭ viroj.

«La mastro estas mi» respondas Gustav sin prezentante. «Kiamaniere mi povas vin helpi?»

«Mi estas serĉanta libron tre maloftan, verŝajne ĝi estas eĉ ne trovebla, ĝi temas pri la mistero de la rondo de la anĝeloj. Mi faris kelkajn esplorojn kaj mi scias, ke iun latinan tradukon – verkitan de la monaĥo Belarmino – aĉetis antaŭ multaj jaroj librovendisto de tiu ĉi urbo. Vi estas mia lasta espero ĉar la aliaj du vendistoj, al kiuj mi petis ĝin, diris al mi ke mi min turnu aliloken.»

Gustav kaj Evan alproksimiĝas al la viro kaj en iliaj okuloj, momente, ne plu estas lumo.

«Mi povus havigi al vi, sinjoro, la libron, kiun vi serĉas, sed antaŭe necesas ke mi sciu kial vi interesiĝas pri tiu temo».

«Ĉu vere vi… sed tio estas mirindaĵo!» la viro ekscitita plenĝojas.

«Vi ne respondis al mia demando» rediras Gustav.

«Pro la Povo, kiu estas interligita al ĝi. Kiam mi eksciis pri la ekzisto de tiu ĉi antikva manuskripto, mi promesis al mi mem, ke mi estos trovinta ĝin koste de mono kaj tempo. Bonvolu diri al mi, ĉu vi havas la verkon tie ĉi?»

Gustav, respondinte eĉ ne vorton, prenas la ŝlosilon kiun li gardas pendigitan ĉe sia kolo kaj malfermas etan kartaron. Liaj longaj kaj skeletaj fingroj glitkuras rapide sur la flaviĝintaj kartetoj, kiuj tie estas garditaj. Kiam li haltigas la serĉadon, li eltiras unu el ili kaj ĝin montras al la kliento.

«Jes ĝi estas tio, kion mi estas serĉanta. Kie troviĝas la verko?»

«Ekde ĉiam mi vendas maloftaĵojn kun la celo min certigi, ke kion mi vendas iru en la ĝustaj manoj. Estas mi kiu decidas se kaj kiam doni libron kaj, kredu al mi laŭ mia vorto, neniam temas pri mono.

La afero povos ŝajni al vi stranga kaj ĝena sed mia ŝato por la libroj ne povas esti komprenata de ĉiu ajn. Fidu je mi kaj vi atingos kion vi volas.»

Evan silenta spektas la konversacion okazanta inter la du viroj dum siblo akompanas lian malican ridon.

«Mi bezonas scii ĉu vi ĝin vendos al mi aŭ ne. Bonvolu scii ke mi povas pagi ĉian ajn sumon.»

«Sinjoro, Vi devos plenigi formularon kaj respondi al iuj demandoj antaŭ ol mi decidos. Bonvolu sidiĝi.»

Gustav ŝajnas esti pli senpacienca ol la kliento.

«Kiel vi nomiĝas?» demandas Evan skribopreta.

«Bosko Nedelkoviĉ.»

Evan kaj Gustav restas senmovaj kaj fantoma, tuja silento falas tien.

«Bosko Nedelkoviĉ kiom aĝa vi estas?» demandas Evan per orelagaca voĉo.

«Sepdekdujaraĝa.»

«Ĉu vi jam venis en mian librovendejon, sinjoro Nedelkoviĉ?» demandas Gustav, dum li rigardas la viro fikse en la okuloj.

«Jes, sed tiam mi aĉetis nenion. La afero ne konkludiĝis.»

La ombro de Gustav longiĝas sur la muro, akirinte strangajn minacajn formojn.

«Do, vi estas la sama viro kiu jam antaŭ multaj jaroj vizitis mian librovendejon. Mi estas maljuniĝinta, mi estus devinta Vin rekoni.»

«Jes, estas mi, sed ĉifoje mi volas tute plenumi la negocon.»

Gustav sin turnas al Evan kaj adresas al li misteran mansignon.

«Bonvolu sidiĝi tie kaj atendi min dum momenteto» trude ordonas la librovendisto. «Mi devas kontroli iun aferon kaj mi poste revenos al vi.»

Bosko Nedelkoviĉ sidiĝas sopirĝemante. Li frostas, sed li ne intencas plendi.

En la malantaŭo de la librovendejo troviĝas ĉambro kies muroj estas farbitaj per nigra koloro. En la mezo de la ĉambro ŝego el marketrita ligno tronas soleca.

Gustav sidiĝas kaj la helpanto ekkaŭras ĉe liaj piedoj.

«Hodiaŭ ni havos la animon de Nedelkoviĉ, mia kara Evan, ĉar ĉifoje mi ne lin lasos foriri.» «Vere por ĝin havi… mi pretas lasi al vi mian postenon antaŭ ol kiam estas fiksite.»

Evan restas aŭskultanta siblanta sonplene. Li volus rekonfirmi ke, se la homoj malkovrus la sekreton, por ili ambaŭ ĉio finos.

Kontraŭe li silentas.

Ekde antaŭ multe da jaroj li atendas tiun momenton kaj versajne lia periodo de metilernado baldaŭ finos.

Pri tio konscias ankaŭ Gustav, kiel li ankaŭ konscias ke li ne povas sin permesi lasi foriri el la librovendejo Bosko-n Nedelkoviĉ.

«Ha, ĉifoje mi ne min lasos kuntreni en la babiladojn de tiu viro, iu kiu kredas je la plena libereco, kaj kiu pro tio eĉ kelkfoje krimas, mi ne min lasos kuntreni en lian senton pri libereco kiu infektas tiujn kiuj aŭskultas lin. Mi kunportos lin kun mi kaj lin tenos tiel alpremita al la muro ke li ne povos forfuĝi. Kien ni iros neniu estos inklina apogi liajn kapricajn ideojn kaj eĉ ne eniri filozofiajn kompromisojn. Li vagos komdamnita silenti. Pro tio li revenis!»

Evan aŭskultis la korelverŝon sen ĝin interrompi.

«Vi devos peni sen mi, kara Gustav,» diras Evan malice. «Ĉifoje nur unu el ni povos resti ĉi tie kaj mi opinias ke por vi jam alvenis la fino. Mi kalkuladis kaj ni preskaŭ alvenis al la fino» . Ankoraŭ unu siblon li faris.

La librovendisto leviĝas kaj abrupte li suprenlevas la junulon per ununura mano. Lia forto estas eksterordinara. Evan frapas la kapon al la plafono dum Gustav restas por rigardi gaje lian flugadon.

«Jam pasis tro da jaroj ekde kiam mi vin eltenas. Vi estas mia anstataŭanto, sed, rememoru ke vi devos perlabori vian postenon. La viro kiu sidiĝas en la butiko estas tro grava por mi, do, bonvolu permesi ke mi konduku la intertraktadon laŭ mia maniero»

«Vi ne povas liveri al li la Misteron de la rondo de la anĝeloj, vi detruos nin ambaŭ» krias Evan intuiciinte liajn intencojn.

«Estas liaj ideoj kiuj detruas», deklaras kolere Gustav.

Bosko Nedelkoviĉ atendas sen urĝemo. Li eniris la librovendejon kun la certeco plenumi sian destinon kaj li ne foriros antaŭe. En alia okazo li ricevis donace dudek jarojn da vivo, sed nun li ne plu volas antaŭeniri. Li malsanas kaj interŝanĝi tion kio restas el lia vivo permesos al li fini siajn suferojn. Tamen li ne devos sin malkaŝi nek cedi al la tento konfesi sian sanstaton. Li ja scias ke la morto ne povas esti trompita du fojojn.

Gustav abrupte aperas.

«Jen mi, sinjoro Nedelkoviĉ, mi pardonpetas ke mi pasigis tiom da tempo por serĉi la libron kiu interesas al vi, sed mia helpanto estas tre malorda kaj ĝin metis en la malĝustan lokon»

«Ne maltrankviliĝu por mi, sinjoro Keler, la tempo estas la lasta el miaj zorgoj.»

«Do, ni revenu nun al la plenigenda papero. Ni vidu, jes, jen ĉi tie.

Mi devas plenigi tiun ĉi malplenan spacon skribante ion pri via vivo, kaj por tion fari vi devas rakonti al mi, kion vi faris ekde la lasta fojo kiam vi estis ĉi tie. Bonvolu nenion preterlasi, sinjoro Nedelkoviĉ, por mi ĉio gravas.»

Nun ili estas unu antaŭ la alia sed neniu el la du kuraĝas sin rigardi malkaŝe reciproke.

Subtila rikano arkigas la lipojn de Gustav Keler.

«Iuj informoj kiuj rilatas vin, sinjoro Nedelkoviĉ, estas jam transskribitaj tie, sed dudek jaroj da vivo por rakonti certe nin okupos dum kelkaj horoj. Ĉu vi deziras tason da varma teo?»

La viro vespiras etendante la krurojn.

«Teo mi plezure akceptas. Ni povas komenci.»

«Ĉu vi scias kiu mi estas?» demandas Gustav kunfrotante siajn manojn.

«Mi opinias ke mi tion intuiciis, sed la certeco alvenos nur kiam mi havos mian libron. Ĉu ne okazas tiamaniere la interŝanĝo?»

«Kiamaniere vi tion komprenis?» scivoleme demandas Gustav.

«Mi vivis cirkaŭita de la odoro de la morto kaj mi lernis ĝin rekoni.»

«Ĉu vi ne timas?»

«La timo estas malnobla sento kiu malebligas al la homoj evidentigi siajn konvinkojn kaj vivi respektante la liberecon.»

«Koncerne min, mi vivis tutan vivon klopodante malebligi al mi timi.»

«Finfine mi havas antaŭ mi iun respektindan. Se vi scius ekde kiom da tempo mia laboro ne plu entuziasmigas min.»

«Kaj kio rezultas el tio, sinjoro Keler? Ĉu ne vin entuziasmigas decidi la sortojn de la aliuloj?»

« Estas ĉiam la sama sekvo kaj mi aŭdacus diri ke plenumi mian taskon ofte estas enuiga afero. Ĉifoje, tamen estas malsama afero, mi opinias ke, kun vi tio ne okazos. Vi povas nomi tion supernatura intuicio.»

«Mi ŝatus daŭrigi nian interparolon konante vian veran aspekton.»

Gustav leviĝas.

«Ĉu vi vere opinias ke mi povu esti malsama? Mi ne atendis de vi tiun demandon » Gustav  balancas la kapon, «Ĉu ankaŭ Vi imagis min tute envolvita en nigra mantelo kun mia vizaĝo kaŝita en la mantelkapuĉo? Vi min seniluziigis sinjoro Nedelkoviĉ.»

Gustav levas la rigardon kaj renkontas la okulojn de Bosko Nedelkoviĉ.

La viro perceptas senton da malvarmo kaj konfuziĝo neniam antaŭe provitaj.

«Vi estas viro, kiu vivis en la pekado kaj en la konvinko esti jam elpaginta siajn surterajn kulpojn, iluziiginta de si mem. La tutan vian vivon, laŭ mia scio, vi vivis konvinkite, ke ĉio estas permesata. Eĉ trudi Vian kredon povas esti konsiderata kiel krimo.

Kaj pri tio ni parolos post nelonge , kiam ĉio estos malkaŝita.»

«Li ne devas malkovri ke mi denove estas trompanta lin», pensas Nedelkoviĉ. «La venko de la idealo sukcesos.»

«Li ne devas malkovri mian sekreton» , pensas Gustav.

«Ĉu vi vin opinias justulo, sinjoro Nedelkoviĉ?»

«Vi tute bone scias, ke mi estas utopiisto kaj kiel tia mi volas esti konsiderata ankaŭ kiam mi ne plu estos tie. Mi luktis kontraŭ la malfidemo de la homo pri la koncepto de ideala mondo kaj, pro tio mi kelkfoje krimis, kaj pri tio vi ĉion konas, sed mi estas justulo, kiu strebas al la kompreno inter la homoj. »

«Kial ĝuste nun?»

«Ĉar nun mi estas preta.»

«Tio estus devinta okazi en alia intersekco. Ekzistas dato por ĉiu el vi kaj tiu ĉi antaŭigo ebligas min preni gravajn decidojn rilate Vin.»

«Ankaŭ por mi ne estis facila afero, decidi oferdoni tion, kio restas el mia vivo, sed nun mi estas tie kaj en plena paco kun mi mem.»

«Ĉiukaze io ne min konvinkas, mi sentas ke Vi ne estas diranta al mi la tutan veron kaj, se tiel estus, vi havos neniun avantaĝon reveninte ĉe mi.»

«Gustav, nun estas Vi kiu seniluziigas min. Mi certas, ke nia renkontiĝo alportos al ni reciprokan avantaĝon. Ĉu mi rajtas havi alian sukerpeceton?»

Kaŝite, Evan aŭskultas la dialogon inter la du viroj, li estas frustriĝinta pro la malebleco manifesti sian malkonsenton. Tamen neeltenebla ĝojo superas lian ĉagrenigan senton ĉar Gustav baldaŭ malaperos por ĉiam kaj li anstataŭos lin.

La lasta animo, la lasta tasko, la plej problema.

«Sinjoro Nedelkoviĉ mi scias kiom malfacile akcetebla estas la ideo…morti, kompreneble mi intencas priparoli tion el homa vidpunkto.» Gustav ŝajnas pripensi ion antaŭ ol daŭrigi paroli. « La mortotimo devigas al pripensado, al pardonpeto, al reprilaboro de la propra travivado, kiam oni perceptas la konkludon de sia destino mem. La homaj estaĵojn ne estas ĉiam pretaj elpagi siajn kulpojn, sed la timo pri la eterna komdamno ilin konvinkas pente liberiĝi. Kontraŭe kiam la morto alvenas surprize oni ne havas tempon por ion fari, forlasinte la sirteran vivon senŝanĝa. Kredu min, ankaŭ kiu pripensas la memmortigon devas rezisti al la timo pri la morto kaj, pro tio li elektas rapidi. En Via afero, kontraŭe ekzistas la konscio pri la fino, la senespera cedo. Tio min allogas.»

Bosko Nedelkoviĉ ridetas.

« Sokrato, en la verko de Platono pri la “Apologio de Sokrato”, asertas ke la morto estas tuta manko de sensaĵoj, kaj do ĝi estas la neniaĵo. Por utopiisto kia mi estas , kiu vivis en la espero vidi siajn ideojn konkretiĝi kaj sin trovas kun neniu faritaĵo, por tiu ulo la morto estas la nova trompo. Mi ne timas morti kaj pro tiu kialo mi ne konfesos miajn pekojn nek al vi nek al Dio, ĉar mi ne kredas je la Justeco, eventuale mi kredas je la ekvilibro. Bonvolu konsideri tion kiel mian lastan malobeon.»

« Ne forgesu», asertas fiere Gustav, « ke la morto estas la granda produktantino de utopioj, ĝi estas malstabiliga kaj danĝera ĉar ĝi estas nedifinebla. Mia kara, vi aspiras tion, kio ekzistas trans la vivo, kaj pro tio vi estas luktanta kontraŭ vi mem. Vi devas akcepti kredformulon al tio, kio vin atendas en la transmonda medio».

Ambaŭ fikse rigardas sin reciproke en la okuloj.

«Kial vi deziras koni la Mistero de la rondo de la anĝeloj?» demandas Gustav, ŝanĝinte konversacitemon.

« Mi estas viro, kiu kredis je kio ne realiĝis kaj kiu postkuris la ideon pri perfekta mondo, ĉar ĝi estos pli bona. Post ĉiuj ĉi jaroj travivitaj klopodante realigi sonĝon, mi lernis ignori la senton de frustracio rezultinta de la fiasko de miaj idealoj, kaj mi akceptis serĉi ilian realigon en iu alia nekonata loko.» Gustav balancas la kapon antaŭ ol Nedelkoviĉ rekomencas paroli. « Mi eksciis pri la ekzisto de la libro kaj pri ĝia povo antaŭ multe da jaroj» daŭrigas la viro. «Mi ĝin serĉis dum multe da tempo kaj nun mi nenion alian deziras, ol povi ĝin trafoliumi».

« La verko pri la mistero de la rondo de la anĝeloj antaŭkondiĉas, ke vi devas kredi je Dio kaj tiel ne estas. Ĉu vi eble ŝanĝis vian ideon?» rebatas Gustav.

« Ne, mi ne povus tion fari. La persona Dio ne ekzistas; sed ekzistas Forto kiu trapenetras ĉion kaj estas samsubstanca kun ĉio, atinginte tiamaniere la suprojn de la konscio en la homo, kies penslibereco atestas ĝian esprimeblon.»

« Sinjoro Nedelkoviĉ, Vi estas obstina sed kontraŭdira homo. Mi volus memorigi al vi ke nei la ekzistadon de io, je kio oni ne kredas estas nur konjekto pri realaĵo, kiu kondukas al la ideara tutismo. Vi serĉis en viaj personaj spertoj por trovi en ili la sencon de via pensmaniero sen sukcesi tion fari; pro tio nun vi estas tie ĉi, antaŭ mi, por iri renkonten al la fina travivaĵo, kiu konvinkos vin ke la tempo havas superegan povon kaj fiksas la finon de la aĵoj. Verŝajne vi trovos mondon, kie oni devas elpagi la kulpojn, aŭ vi trovos la nenion por elturniĝi. Por iu kiel vi tia estas la eterna kondamno plej timenda. Aŭ ĉu mi eraras?»

«Gustav vi ne konsideras la esperon, la senton kiu estas kondiĉo por la homa

agado kaj penso. Mi ankoraŭ ne rezignis la esperon povi ŝanĝi la mondon aŭ, anstataŭe,trovi mondon kie nenio estus ŝanĝinda ĉar ĝi estas jam perfekta. Mi konsideras la perfektecon kiel la ununuran eblecon kontraŭ la malperfekteco.»

«Do, ĉu Vi estas netolerema?»

« Laŭ filozofia vidpunkto, jes mi estas tia, sed mi povas aserti ke mi ne eltenas la homaron batalantan kontraŭ siaj pasioj, dezirante, ke mia lasta vojaĝo min konduku al la insulo de la harmonio.»

« Vi vere ne sukcesas rezigni vian utopian, vizian opinion pri ideala mondo. Nun, tamen mi volus ke vi rakontu al mi, kion vi opinias pri la amo, pri la ampasio, kaj tio vi ne faru el idea vidpunkto, sed el vidpunkto de via sperto kiel viro.»

Gustav malfermas la karton kiun li havas antaŭ si kaj li estas preta skribi.

« La amo! Nedelkoviĉ ve-spiras. «Mi preskaŭ forgesis la ekziston de tiu ĉi sento. Pli ĝuste mi parolus pri seksa instinkto, pri praa instinkto kiu nin puŝas serĉi en la seksumado la materian kontentigon de nedifinita neceso. La homo diferenciĝas de la besto ĉar li devis akcepti la monogamion, dum mi preferis la amon sen egoismoj kaj ekzkluzivecoj. Mi amis multajn virinojn dum mia tuta vivo kaj la plej granda parto el ili nenion signifis por mi. Unu fojon, nur unu fojon mi amis virinon per mia tuta koro kaj pri ŝi mi ankoraŭ memoras la odoron de virino, la guston de la haŭto, la koloron de la okuloj. Ŝi nomiĝis Mila kaj tiuepoke mi opiniis, ke mia amo al ŝi estus ŝparinta al mi la fuĝon el mia lando. Kontraŭe la milito nin ambaŭ devigis forkuri. Mi rifuĝis en Suda Ameriko kaj pri ŝi nenion plu mi sciis. Mi, dum tiuj ĉi jaroj ne ĉesis pripensi Mila-n kaj nun mi komprenas, ke mi estus devinta ŝin serĉi. Estas ne elteneblaĵo malkovri, ke la rememoro al ŝi ankoraŭ estas doloriga kaj ke mi ankoraŭ batalas kontraŭ la malforteco de la bedaŭro».

Nedelkoviĉ fermetas la okulojn kaj rekomencas memori.

« Mila estis bonhumora virino kaj malavara amantino. Ŝia beleco estis aparta, preciosa beleco, sed mi estis blindigita de ŝia brila inteligento. Ŝi studadis astrofizikon ĉe la Universitato de Ljubljano dum mi estis preferinta aliĝi al la fakultato pri Filozofio. Mila mokis min pro tiu ĉi elekto asertante, ke revulo estis devinta interesiĝi pri konkretaj studoj kiel la juro, mi min defendis asertante ke ni ambaŭ estus studintaj por neceso je klereco kaj ne por fariĝi konkretaj homoj. Ŝi ridadis pro miaj asertoj kaj ni kune planis la estontecon. Per aroganteco ni plivastigis nian estontecon al la tuta homaro.»

«Do, vi gardis en vi memoron ligitan al aminklino por iu virino», rebatas Gustav, «eĉ se vi ĝin forrifuzis por postkuri la liberon. Tiu ĉi malforteco, la difino estas via, permesis al vi vin savi dum…»

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 1.35 Mb.


Elŝuti 1.35 Mb.