Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto

Elŝuti 102.49 Kb.

Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto




paĝo4/4
Dato17.03.2017
Grandeco102.49 Kb.

Elŝuti 102.49 Kb.
1   2   3   4

Kutimaj demandoj pri Esperanto


En tiu ĉi sekcio vi trovas respondojn al kelkaj kutimaj demandoj pri Esperanto.

Kiom da homoj parolas Esperanton?


Ne estas klare kiel nombri la Esperanto-parolantojn, ĉar ne ĉiuj Esperanto-parolantoj estas membro en iu organizo. Krome dependas de la difino de "paroli Esperanton": ĉu oni nombru nur altnivelajn regulajn parolantojn, aŭ ĉu oni nombru ĉiujn kun baza scio de la lingvo, eĉ se ili ne aŭ nur tre malofte uzas Esperanton. La taksoj de Esperanto-parolantoj en la mondo do multe varias, de kelkcent miloj ĝis kelkaj milionoj. Ĉiuokaze estas sufiĉe multaj Esperanto-parolantoj mondskale por havi viglan kaj internacian komunumon.

Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?


Plejparto de la vortradikoj venas el la eŭropaj lingvoj, precipe la latinidaj, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj, sed faras ĝin iom simila al ekzemple la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.

Ĉu estas facile lerni Esperanton?


Kompare kun la naciaj lingvoj, jes. Sed, kiel ĉiam, multo dependas de la individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam lernis. Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facila" afero, laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas malpli malfacila ol la naciaj/etnaj lingvoj kutime estas. Ankaŭ por homoj kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon Esperanto estas lernebla! Sed, necesas multe da lernado kaj ekzercado se oni volas flue kaj korekte uzi la lingvon.

Kial lerni Esperanton?


Respondo venos...

Kiel lerni Esperanton?


Se ne ekzistas iu kurso en via urbo aŭ regiono (vidu en la lasta parto), ni rekomendas al vi komenci ĉe www.lernu.net kie troviĝas pluraj interagaj kursoj por komencantoj. Kiam vi scios iom da Esperanto, gravas ekuzi la lingvon kun aliaj, ĉu per interreto, ĉu en Esperanto-renkontiĝoj.

Kial oni nomas la lingvon Esperanto?


Komence la lingvo nomiĝis “Lingvo Internacia” - la internacia lingvo. Kiam Zamenhof prezentis la lingvon li uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (signifas: doktoro kiu esperas). Pro tio homoj kelkfoje parolis pri “la lingvo de d-ro Esperanto” kaj iom poste nur “Esperanto” kaj tio estas la kutima nomo nuntempe.

Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn?


Jes, estas kelkaj. La verda stelo estas la plej malnova kaj plej vaste uzata, i.a. por la Esperanto-flago. La verda koloro estas simbolo de "espero" kaj la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn.

Kial kelkaj lingvistoj faris negativajn eldirojn pri Esperanto?


Tiuj kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda. Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado.

Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto?


Ofte oni povas diveni de la akĉento de kiu lando venas persono kiu parolas en Esperanto, sed ne ĉiam, ekzistas ankaŭ tiuj kiuj havas “neŭtralan” elparolon.

Kiom da denaskaj Esperanto-parolantoj ekzistas?


Verŝajne ekzistas ĉirkaŭ 1000 homoj kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj. (La denaskaj Esperanto-parolantoj ĝenerale ne parolas la lingvon pli bone ol tiuj kiuj lernis Esperanton kiel junulo aŭ plenkreskulo.)

Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?


Se oni deiras de punkto tre praktika: kiun elekton homoj havas hodiaŭ? Anstataŭ preni kiel referencbazon idealan lingvon, kiu ne ekzistas, oni komparu Esperanton al la komunikrimedoj, kiuj disponeblas en la praktiko. Oni ankaŭ prenu en konsideron la sorton de la neokcidentaj popoloj. Tamen, se la neokcidentanoj ne elektas Esperanton, ili aŭ devas entute rezigni je rektaj internaciaj kontaktoj, aŭ provi lerni la anglan. Ĉi-lasta enhavas la malbonajn tro okcidentajn trajtojn de Esperanto en treege, vere treege pli alta grado, fakte tiagrade, ke nur eta elito el tiuj popoloj (almenaŭ en orienta Azio) sukcesas lerni la lingvon por kapabli efektive komuniki.
Orienta Azio Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato - musona.
Esperanto donas konsiderinde pli bonajn rezultojn. Atestoj de orient-azianoj, kiuj lernis kaj la anglan kaj Esperanton, estas unuanimaj en la konstato, ke atingi efikan nivelon en Esperanto postulas multe malpli da peno kaj tempo ol en la angla.
El tio eblas konkludi, ke, tiel longe, kiel alia pli bona ĝenerala komuniklingvo ne establiĝis kaj vivas, mondo kun Esperanto estas pli justa, pli komforta, pli agrabla ol mondo sen Esperanto por tiuj, kiuj devas intergente komuniki.
Koncerne la pli idealan lingvon, ne nur ĝia vivigo postulos longan tempon da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo, sed sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas tre malmultajn ŝancojn fariĝi vera vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Almenaŭ kun Esperanto la procezo okazis kaj la lingvo nun estas preta.

[Ĉu enmeti pli da demandoj?]




Lokaj informoj pri Esperanto


[Pri Esperanto-organizoj, kluboj, kursoj, aranĝoj ktp en la lando de la eldonlingvo. Ĉi tie la tradukanto(j) povas enmeti informojn pri Eo-agado en sia lando. Ekzemple laŭ la malsupra skemo:]

Organizoj / kluboj




Kursoj




Aranĝoj




Librovendejoj




Kontaktinformoj




Aldonaĵoj

Oftaj vortoj


Venos...

Kutimaj frazoj


Bonan apetiton.

Bone!


Ĉu vere?

Damne!


Dankon.

De kiu lando vi estas?

Eble.

Ĝis!


Kiam vi venos?

Kie vi loĝas?

Kiel vi fartas? / Kiel vi?

Kio estas via nomo?

Kio okazas?

Kioma horo estas?

Kion vi faras?

Kompatinda!

La suno brilas.

Mi amas vin.

Mi estas laca.

Mi estas malsata.

Mi fartas bone.

Mi ĝojas.

Mi konsentas.

Mi ne komprenas.

Mi ne volas.

Mia nomo estas...

Saluton!

Tre bone!

Vi estas bela.

Vi estas stultulo.

Vi pravas.

Superrigardo de la gramatiko


[kie eblas trovi bonan kaj mallongan superrigardon?]

Pri E@I/ILEI (depende de kiu ev eldonos la libreton)


Venos...





1   2   3   4


Elŝuti 102.49 Kb.

  • Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas
  • Ĉu estas facile lerni Esperanton
  • Kial lerni Esperanton Respondo venos... Kiel lerni Esperanton
  • Kial oni nomas la lingvon Esperanto
  • Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn
  • Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto
  • Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado
  • Lokaj informoj pri Esperanto
  • Oftaj vortoj Venos... Kutimaj frazoj
  • Superrigardo de la gramatiko [kie eblas trovi bonan kaj mallongan superrigardon] Pri E@I/ILEI (depende de kiu ev eldonos la libreton)

  • Elŝuti 102.49 Kb.