Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto

Elŝuti 102.49 Kb.

Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto




paĝo3/4
Dato17.03.2017
Grandeco102.49 Kb.

Elŝuti 102.49 Kb.
1   2   3   4

Zamenhof, iniciatinto de Esperanto


Kiel infano, Zamenhof havis plurajn revojn kiel unuigi kaj pacigi la homaron. Iniciati komunan lingvon estis unu el ili, kaj tiun revon li neniam povis forlasi kvankam li bone komprenis kiom malfacile estus krei novan lingvon kaj poste disvastigi ĝin en la mondon. En la sekvaj paĝoj vi ekscios de kie venis lia ideo pri nova komuna lingvo kaj kiel li provis realigi ĝin.

Malgranda infano kun granda revo


En la jaro 1859 naskiĝis knabeto kiu ricevis la nomon Ludwik Lejzer Zamenhof. Li elkreskis en la malgranda urbo Bjalistoko kie loĝis poloj, rusoj, germanoj, judoj kaj iom da litovoj. Zamenhof rapide rimarkis ke tiuj homgrupoj ne ĉiam bone kongruis kaj ke la miskomprenoj kaj kvereloj inter ili ofte fontis el la manko de komuna lingvo. Lia patro estis lingvoinstruisto kaj kelkfoje li sukcesis interveni por solvi iun konflikton dank’ al siaj lingvokonoj kaj la kapablo interpreti inter homoj el malsamaj etnoj. Tiuj spertoj forte influis la junan Ludovikon kaj jam kiel infano li ekhavis grandan revon pri komuna lingvo (aldone al ĉiuj etnaj lingvoj) inter la diversaj popolgrupoj. Kun komuna lingvo lokoj kiel Bjalistoko iĝus pli trankvila kaj homoj havus ŝancon rekte interparoli por provi solvi eventualan konflikton antaŭ ol ĝi iĝus vera kverelo.

Ĉu per klasika lingvo?


Zamenhof jam de la komenco estis konvinkita ke ne bonus se la komuna lingvo inter la diversaj etnoj apartenus al unu el ili. Tio povus krei ĵaluzon ĉe la aliaj etnoj kaj doni grandajn avantaĝojn al homoj por kiuj tiu lingvo estus la gepatra. En la gimnazio Zamenhof eklernis la latinan kaj la helenan kaj li komencis cerbumi pri la eblo uzi unu el tiuj klasikaj lingvoj kiel internacian komunan lingvon. Tamen, post iom da lernado li konkludis ke ili ne estas tre facile lerneblaj, eĉ por li kiu jam parolis en pluraj lingvoj: la pola, hebrea, jida, germana, franca kaj rusa. Do, kiel estus por aliaj homoj kiuj havas nek grandan intereson pri lingvolernado nek grandan sperton pri tio? Ne, la komuna lingvo devus esti pli facile lernebla ol la klasikaj lingvoj, sed tamen same neŭtrala kiel ili. Sed kiu lingvo estas tia?

“Lingvo arta”


Neŭtrala lingvo, kaj samtempe facile lernebla. Ĉu tio entute eblas? Lerni lingvon ja neniam estas tre facila afero kaj ĉu troviĝas io en la mondo kio estas tute neŭtrala? Verŝajne ne, sed tio ne signifas ke lingvo ne povas esti pli facile lernebla kaj pli neŭtrala ol la etnaj lingvoj. Zamenhof multe pensis pri tio kaj alvenis al la konkludo ke “lingvo arta” estus la plej bona solvo. Per tiu esprimo, “lingvo arta”, li celis lingvon konstruitan de unu aŭ pluraj homoj. Jam kiel gimnaziano Zamenhof komencis eksperimenti pri kiel kunmeti novan lingvon, sed li ofte havis dubojn ĉu eblus tion fari kun bona rezulto. Spite al ĉiuj duboj li konstante revenis al sia revo kaj plueksperimentis pri “lingvo arta”, kio iom post iom donis rezulton...

Facila gramatiko, sed kion fari pri la grandaj vortaroj?


Lernante la anglan lingvon, fine de la gimnazio, Zamenhof inspiriĝis de la relative simpla gramatiko de la angla, kompare kun la gramatikoj de la latina kaj helena, kaj eksentis ke eblus krei novan lingvon kun simpla kaj klara gramatiko. Li komencis faciligi la gramatikon de sia kreata lingvo kaj post zorga laboro li estis sufiĉe kontenta pri la klara gramatiko, sed la vortaroj iĝis pli kaj pli grandaj! Kiel solvi tion, ja lingvo devas havi vorton por pli-malpli ĉio. Du rusaj ŝildoj igis lin ekpensi pri ebla solvo. La vortoj sur la ŝildoj estis ”Ŝvejcarskaja” (Pordistejo) kaj ”Konditorskaja” (Sukeraĵejo). Ambaŭ vortoj enhavas la sufikson “skaja” kaj Zamenhof komprenis kian grandan signifon povus sufiksoj havi por lia lingvoprojekto. Li komencis kompari vortojn kaj serĉi rilatojn inter ili por decidi kiuj prefiksoj kaj sufiksoj utilus en lia lingvo. Tiu laboro montriĝis ege grava kaj tiel li sukcesis draste malgrandigi la nombron da lernindaj vortoj. Du ekzemploj:


  • La prefikso mal- donas malan signifon:

    • granda (granda) - malgranda (malgranda)

    • bona (bona) - malbona (malbona)

    • rapide (rapide) - malrapide (malrapide)



  • La sufikso -ej- indikas lokon:

    • loĝi (loĝi) - loĝejo (loĝejo)

    • parki (parki) - parkejo (parkejo)

    • vendi (vendi) – vendejo (vendejo)

Lingwe uniwersal


Kiel 17-jarulo Zamenhof povis prezenti al siaj lernejaj amikoj sian novan lingvon – “lingwe uniwersala”. (Kiom da dekumuloj provas kaj ankaŭ sukcesas kunmeti novan lingvon tute mem?) Pluraj el la amikoj inspiriĝs kaj lernis la lingvon. La 5an de decembro 1878 ili renkontiĝis por festi la pretiĝon de la lingvo uzante ĝin inter si kaj kantante ĝian himnon:
"Malamikete de las nacjes
Kado', kado', jam temp' esta'!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba'."
("Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas.")

Elprovado kaj plibonigado


Zamenhof ne volis tuj prezenti sian lingvon en pli grandaj rondoj, parte ĉar li estis tro juna por tio, sed ĉefe pro tio ke li volis unue zorge elprovi la lingvon kaj fari plibonigojn. Kelkaj el la gimnazianoj kiuj lernis “lingwe uniwersal” provis paroli kun aliaj pri la lingvo, sed rapide ĉesis pri tio kiam ili renkontis primokojn de plenkreskuloj. Zamenhof decidis kaŝe plu labori pri sia lingvoprojekto dum la ontaj jaroj, kiam li studis medicinon en Moskvo. Uzante la lingvon praktike, ekzemple por traduki grandajn verkojn, li rimarkis ke multaj aferoj, kiuj antaŭe ŝajnis bone funkciantaj el teoria vidpunkto, estis ŝanĝindaj kaj li konstante faris plibonigojn en la lingvo. Iom post iom li konstatis ke necesas eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo sed anstataŭe rekte pensi en la nova lingvo. Farante tion Zamenhof sentis ke lia lingvo ekhavis sian propran spiriton kaj iĝis pli kaj pli vivanta. En tiu maniero naskiĝis la bazo de la nuna Esperanto.

Lingvo Internacia


Farante sian medicinan praktikadon en Varsovio (nuna ĉefurbo de Pollando), Zamenhof komencis serĉi eldonanton por prezenti la novan lingvobazon per publika libreto. Li preparis manuskripton kun la titolo ”Lingvo Internacia”, sed anstataŭ meti sian veran nomon li uzis la pseŭdonimon ”D-ro Esperanto”. La vorto “esperanto” signifas personon kiu esperas kaj tiel la pseŭdonimo ja bone priskribis Zamenhof: Doktoro kiu esperas je pli bona mondo, unuiĝo kaj paciĝo inter la popoloj. Sed li ne povis tuj eldoni la libreton, estis problemo trovi presejon kiu volis eldoni ĝin kaj ankaŭ mankis mono. Bonŝance por Zamenhof, el pluraj vidpunktoj, li estis ĵus fianĉiĝinta kun Klara Silbernik kiu subtenis lian ideon pri “neŭtrala lingvo”. Somere 1887 ili ricevis financan subtenon de la patro de Klara por eldoni la tiel nomatan “Unuan Libron” (n.t.). La libreto, kiu unue aperis en la rusa kaj poste en aliaj lingvoj, enhavis i.a. antaŭparolon kun kelkaj poemoj en Esperanto, priskribon de la gramatiko kaj vortareton. Nun sekvis plenaj jaroj de la novgeedziĝintoj Zamenhof kun beboprizorgado, Esperanto-korespondado kaj laboro. Ili ne estis riĉaj, sed tamen sukcesis aranĝi relative bonan vivon kaj en 1905 havis sufiĉe da mono por povi vojaĝi al Francio kaj partopreni la unuan kongreson de Esperanto en la urbo Bulonjo-ĉe-Maro. Tie regis bona etoso inter la ĉ 700 partoprenantoj el 20 landoj. Al ili Zamenhof emocie parolis pri sia laboro kaj kredo je unuiĝo de la homaro. Jen parteto de lia parolo:
Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-ĉe-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.”

Ĉu naiva idealisto?


Zamenhof estis naiva pri pluraj el siaj ideoj kaj revoj kaj Esperanto ne disvastiĝis tiom multe kiel li esperis. Li ja esperis ke Esperanto funkciu kiel dua lingvo por ĉiuj homoj en la tuta mondo. Sed, kiel konate, estas pli facile kritiki ol fari ion mem kaj multaj kiuj diras ke Zamenhof estis naiva idealisto kies lingvo fiaskis, verŝajne mem ne povus fari pli bonan lingvobazon ol “Lingvo Internacia”. Estas ĝuste ke Esperanto ne amase disvastiĝis en la mondon, sed ĝi tamen havas centmilojn (aŭ eĉ milionojn) da uzantoj kiuj tre ŝatas la lingvon kaj aktive uzas ĝin. Neniu alia sukcesis krei bazon de lingvo kiu poste maturiĝis al vivanta lingvo, disvastiĝis al ĉiuj mondopartoj kaj nun estas ĉiutage uzata kaj ŝatata. Do, el tiu vidpunkto Esperanto bone sukcesis kaj ni Esperanto-parolantoj sentas plej grandan respekton al Zamenhof kaj lia kreema laboro.


Psikologiaj aspektoj de Esperanto


Oni povas aliri la mondan lingvoproblemaron laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia, ktp. Ĉi tie ĝi estas traktata el psikologia vidpunkto de la psikologo Claude Piron kiu dum multaj jaroj ankaŭ laboris kiel tradukisto ĉe UN:
Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke ilia afero ne progresas sufiĉe rapide. La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiĉe rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ili deziras, ke Esperanto progresu, kaj ili reagas al tiu deziro kiel eta infano: ili ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter ilia deziro kaj ĝia plenumiĝo. Ili do sentas frustron. Kiam ili sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto, ke al ili dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en ili, ili serĉas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas ilin. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece.

Nekompreno fare de la socio


Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas la esperantistojn, mi tuŝis psikologian aspekton de la situacio. Kial la mondo ne komprenas la esperantistojn? Ĉar la socio ne bone komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman. Alia psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne bone komprenas la lingvan problemaron, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemaron, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemaro simple ne ekzistas. "La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?" ŝi aŭ li diros al vi. Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon. Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun aŭ tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: "se oni persekutas aŭ kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min."
Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.

Tabuo


Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ĉirkaŭ 99 elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.
En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche opérationnelle"). Se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.

Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemaron surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo.

Eŭropa Unio  Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
Ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemaro estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado montras, ke agas tabuo.


En kio radikas la tabuo?


Kial tiu tabua aliro al la lingvoproblemaro? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto "lingvo", en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras "milito" aŭ "mono" aŭ "patrino" aŭ "sekso" aŭ "atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.
Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo" inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.
Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.
Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".

Monstro


Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. Ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj “Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887”. Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.
Esperanto, kia ĝi estas uzata nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. Ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. Ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.

Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj


Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemaro, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La tabuo ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas, laŭ mi, la plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion oni diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do la frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed ĝi verŝajne ne povos superi la faktojn en longa perspektivo.
[Piron akceptis ĉi tiun mallongigon de lia artikolo retpoŝte en februaro 2004.]


1   2   3   4


Elŝuti 102.49 Kb.

  • Malgranda infano kun granda revo
  • Facila gramatiko, sed kion fari pri la grandaj vortaroj
  • Elprovado kaj plibonigado
  • Psikologiaj aspektoj de Esperanto
  • Nekompreno fare de la socio
  • En kio radikas la tabuo
  • Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj

  • Elŝuti 102.49 Kb.