Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto

Elŝuti 102.49 Kb.

Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto




paĝo2/4
Dato17.03.2017
Grandeco102.49 Kb.

Elŝuti 102.49 Kb.
1   2   3   4

Lingva prezenteto de Esperanto


Ĉi tie ni mallonge prezentas la lingvon Esperanto. Ĉar postulus tro da spaco priskribi la tutan lingvon, ni limingos la prezenton al literoj kaj vortoj. (Por prezento de la gramatiko, kursoj kaj ekzercoj, ni rekomendas la multlingvan paĝaron www.lernu.net.)

Literoj kaj prononcado


Esperanto havas 28 literojn, el kiuj 5 estas vokaloj:

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

Granda avantaĝo estas ke ĉiu litero ĉiam prononciĝas same en ĉiuj vortoj, kaj ke oni literumas vortojn same kiel oni prononcas ilin. Do, se oni scias kiel prononci vorton, oni ankaŭ scias kiel literumi ĝin. La akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo, ekzemple: hUndo, internacIa, flOro, do oni ne devas koni vorton por povi ĝuste laŭtlegi ĝin.


Vortoj


La vortradikoj en Esperanto devenas de diversaj lingvoj, ĉirkaŭ 75% el la latinidaj lingvoj, ĉ 20% el la ĝermanaj kaj ĉ 5% el aliaj lingvoj. Zamenhof provis elekti vortoradikojn kiuj jam estas konataj en la grandaj eŭropaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj:


  • el latinidaj lingvoj:

    • el la latina: sed, tamen, okulo, akvo

    • el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko

    • el la itala: ĉielo, fari, voĉo

    • el pluraj latinidaj: facila, fero, tra, verda

  • el ĝermanaj lingvoj:

    • el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur

    • el la angla: birdo, spite, suno, ŝarko, teamo

    • el pluraj ĝermanaj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hundo, ofta, somero

En Esperanto multaj vortoj ne ekzistas kiel radikoj, sed kiel kunmetaĵoj. Ekzemple ne ekzistas radiko por la vorto tranĉilo, sed oni uzas la radikon “tranĉ-” (n.t.) kun la sufikso “il” kiu indikas ilon kaj la finaĵon “o” kiu indikas substantivon kaj kunmetas tion al “tranĉ/il/o”.


Vortfinaĵoj


Interesa afero en Esperanto estas ke ekzistas difinitaj vortfinaĵoj kiuj aplikeblas je ĉiu vortradiko. Ekzemple, se ni prenas la radikon vintr (n.t.) kaj al ĝi aldonas la finaĵon o (kiu indikas substantivon) ni ricevas vintro (n.t.), sed se ni aldonas a, kiu indikas adjektivon, la vorto iĝas vintra (n.t.) kaj aldonado de e, kiu indikas adverbon, donas la vorton vintre (n.t.). La finaĵo j estas uzata por montri pluralon: vintroj (n.t.).
Jen iom pli detale kun pli da ekzemploj:
-o por substantivoj

Substantivo estas nomo de aĵoj aŭ aferoj. Substantivo respondas al la demando "Kio ĝi (ŝi, li) estas?". Ekz: homo (n.t.), ideo (n.t.), nomo (n.t.), domo (n.t.)


-a por adjektivoj

Adjektivo priskribas substantivon. Adjektivo respondas al la demando "Kia ĝi (ŝi, li) estas?" Ekz: bela (n.t.), bona (n.t.), longa (n.t.), granda (n.t.)


-e por adverboj

Adverboj priskribas verbon, adjektivon, adverbon aŭ tutan frazon.


Ekz: bele (n.t.), longe (n.t.), bone (n.t.)
(Ekzistas ankaŭ adverboj kiuj ne finiĝas per -e, tiel nomataj primitivaj adverboj.)
-j por pluralo

Pluralo signas ke temas pri pli ol unu afero.

Ekz: homoj (n.t.), ideoj (n.t.), grandaj domoj (n.t.)
-n por objekto

Objekto estas tio kio estas rekte trafata de la ago en la frazo.

Ekzemple en la frazo "Li amas ŝin." "ŝin" estas la objekto.
-i, -is, -as, -os, -us, -u

La finaĵoj kiuj rilatas al verboj estas:



  • -i por la bazformo

    • ekz: vidi (n.t.), kanti (n.t.), frapi (n.t.)

  • -is por estinta tempo

    • ekz: vidis (n.t.), kantis (n.t.), frapis (n.t.)

  • -as por estanta tempo

    • ekz: vidas (n.t.), kantas (n.t.), frapas (n.t.)

  • -os por estonta tempo

    • ekz: vidos (n.t.), kantos (n.t.), frapos (n.t.)

  • -us por kondiĉformo

    • ekz: vidus (n.t.), kantus (n.t.), frapus (n.t.)

  • -u por admonoj

    • ekz: vidu (n.t.), kantu (n.t.), frapu (n.t.)

Tiuj verbfinaĵoj validas por ĉiuj verboj kaj sekve ne ekzistas neregulaj verboj en Esperanto.


Vortfarado


Unu sama vortradiko povas en Esperanto doni plurajn diversajn vortojn en kombino kun diversaj antaŭsilaboj, postsilaboj kaj finaĵoj. Tio signifas ke oni ne bezonas lerni same multe da vortoj kiel en aliaj lingvoj.
Unu eblo estas uzi la diversajn vortklasfinaĵojn:

skrib' =>

skribo (n.t.)

skriba (n.t.)

skribi (n.t.)

skribe (n.t.)

interes' =>

intereso (n.t.)

interesa (n.t.)

interesi (n.t.)

interese (n.t.)
Per diversaj prefiksoj (antaŭsilaboj) kaj sufiksoj (postsilaboj) oni povas krei pli da vortoj de la sama radiko. Ekzistas 10 prefiksoj kaj 32 sufiksoj en Esperanto, jen kelkaj ekzemploj:


  • mal- indikas malan signifon:

    • bona (n.t.) – malbona (n.t.), juna (n.t.) – maljuna (n.t.)

  • -ej- indikas lokon:

    • lerni (n.t.) – lernejo (n.t.), loĝi (n.t.) – loĝejo (n.t.)

  • -il- indikas ilon:

    • tranĉi (n.t.) – tranĉilo (n.t.), ŝraŭbi (n.t.) – ŝraŭbilo (n.t.)

  • -ul- indikas personon:

    • juna (n.t.) – junulo (n.t.), grava (n.t.) – gravulo (n.t.)

W-citaĵo pri afiksoj?”


Vortlisto, kutimaj frazoj kaj ?superrigardo de la gramatiko? troviĝas sub “Aldonaĵoj” fine de la libreto.
Se vi ŝatus aŭskulti parolatan Esperanton ni rekomendas al vi la retpaĝon Radio Verda - www.radioverda.com/.


Personaj rakontetoj pri Esperanto


Jen sekvas kelkaj personaj rakontetoj de homoj kiuj multe uzas Esperanton.
[Sube ekzemploj de rakontetoj. Poste aldonindas fotoj de la rakontintoj.]

“”


Nomo:

Loĝlando:

Profesio:

En la Esperanto-movado interalie:

-

Persona rakonteto:

Io

“Esperanto estas parto de mia normala vivo”


Nomo: Renato Corsetti

Loĝlando:Italujo

Profesio: Profesoro pri psiĥolingvistiko, emerita

En la Esperanto-movado interalie:

- Eksa prezidanto de TEJO kaj de UEA



Persona rakonteto:

Mi lernis Esperanton, kiam mi estis relative juna, ĉirkaŭ dudek-jara, pro interesiĝo pri lingvoj. Mi mem en tiu periodo lernis la svahilan aŭ la urduan simple pro la plezuro lerni pliajn lingvojn. Esperanton mi ellernis meme el lernolibro, kiun mi trovis ie. La ceterajn lingvojn mi nur iom lernetis kaj ĉefe komprenis kiel ili funkcias. Sed mi ne restis esperantisto pro la lingvo kaj ĝiaj mirindaj lingvaj ecoj. Mi restis esperantisto pro la politika signifo de Esperanto. Tiam mi estis juna, kaj mi pensis, ke en la vivo en la fino ĉiam gajnas la bonuloj. Estis la jaroj en la fino de la 60-aj ajroj kaj en la komenco de la 70-aj, kiam la junulara ribelo trakuris Eŭropon kaj Usonon, kaj mi estis kaptita de la potencialo de Esperanto funkcii kiel lingvo kontraŭ la kultura imperiismo de la grandaj landoj. Tiun ideon mi ankoraŭ konservas nun, kvankam intertempe mi tro longe vivis por kompreni, ke ofte la malbonuloj sukcesas maski sin kiel bonulojn, kaj kaŭzi multajn nerenverseblajn katastrofojn. Tio okazis pri la medio kaj tio okazis ankaŭ en la lingva kampo en la lastaj jardekoj, tiel ke la homoj nuntempe estas pli kaj pli konvinkitaj, ke la plej bela lingvo, la plej facila lingvo, la plej lerninda lingvo estas la lingvo de la plej forta popolo. Ni povas nur daŭre prediki nian predikon: ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj, ĉiuj kulturoj havas en si ion valoran, kaj se vi serĉas vere internacian lingvon, jen estas Esperanto. Poste aldoniĝis aliaj elementoj al mia esperantista vivo, ĉar mi edziĝis al angla esperantistino kaj ni daŭre parolas Esperanton hejme. Ni havas du filojn, jam tute plenkreskajn, kiuj parolas Esperanton aldone al la itala kaj al la angla. Do, Esperanto estas parto de mia normala vivo, kiam ni iras aĉeti ĉe la loka supervendejo aŭ kiam ni verkas aŭ amuziĝas. Mi volas nur ankoraŭ diri, kial mi parolas Esperanton daŭre kun mia edzino, malgraŭ tio, ke ŝi dum tridek jaroj lernis la italan tute bone, kaj ke mi en la sama periodo daŭre uzis ankaŭ la anglan por specifaj celoj. Mi parolas Esperanton kun mia edzino, ĉar tio estas la plej natura solvo. Kiam oni parolas oni volas paroli, ne fari konversaciajn ekzercojn en la angla aŭ en la itala. Esperanto estas lernebla je tia grado, ke vi povas uzi ĝin kiel vi uzas vian gepatran lingvon.


“Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo”


Nomo: Katalin Kovats

Loĝlando: Nederlando (sed estas el Hungario)

Profesio: Instruisto kaj redaktoro de ttt-paĝaroj

En la Esperanto-movado interalie:

- Iniciatinto kaj redaktoro de www.edukado.net

- Tre ŝatata instruisto kaj pedagogo

Persona rakonteto:

Atendante mian unuan infanon kaj kuŝante en hospitalo dum longaj monatoj, en la lastaj semajnoj mi subite ekpensis pri Esperanto, pri kio mi aŭdis jam plurfoje en mia vivo, kaj petis mian edzon akiri al mi lernolibron kaj vortaron. “31 nap alatt eszperantóul” (Ene de 30 tagoj en Esperanto) estis la titolo de la libro, kiun mi intense studis antaŭ ol mia unua filo naskiĝis. Estis granda ĝuo en mia tiama “senkapableco” alproprigi lingvon je komunikkapabla nivelo ene de kelkaj semajnoj! Mi plulernis ankaŭ post la nasko kaj baldaŭ mi mem ekinstruis Esperanton en la lernejo, kie mi instruis matematikon kaj la rusan lingvon. Poste mi serĉis kontaktojn kun esperantistoj. Tio en Hungario ne estis malfacila tasko, ja abundis kaj abundas ankaŭ nun diplomitaj instruistoj pri Esperanto. Ankaŭ mi fariĝis tio kaj la “verda lingvo” komencis trateksi nian vivon. Mian kaj tiun de la tuta familio. Pere de ĝi ni ekhavis eblojn vojaĝi, mi staĝis en Esperanto-centro en Svislando kaj instruis en Francio, poste unu post la aliaj mi gvidis kursojn en dekoj da landoj de Eŭropo. Kelkfoje mi havis okazon instrui ankaŭ en Usono, Aŭstralio kaj en Afriko. Miaj gefiloj – male al siaj samklasanoj – ekhavis amikojn el multaj landoj, kio signife larĝigis iliajn mondkoncepton kaj malfermitecon al diversaj kulturoj kaj lingvoj. Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo. Redaktante la paĝaron www.edukado.net (kiu konstruiĝis laŭ miaj imagoj kaj planoj) mi povas nun malpli vojaĝi kaj de mia hejmo helpi al instruistoj kaj ankaŭ mem instrui Esperanton al centoj da personoj. Miajn materialojn uzas 1800 esperantistoj en pli ol 100 landoj. Mi donas bonan ekzemplon ankaŭ hejme, ĉar en nia nova familio Esperanto fariĝis ankaŭ la hejma lingvo, kiun nia 7-jara filo, Martin, ne nur ŝatas, sed ankaŭ pli kaj pli bone parolas krom siaj tri aliaj lingvoj (hungara, franca kaj nederlanda).


“Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj”


Nomo: Marcos Cramer

Loĝlando: Germanujo

Profesio: Doktoriĝanto pri logiko

En la Esperanto-movado interalie:

- Redaktisto de gazeto pri la junulara Esperanto-movado

- Kontribuanto al la Esperanta Vikipedio

Persona rakonteto:

Dek-ses-jara mi komencis lerni Esperanton pro intereso pri la gramatiko de facila planlingvo. Tuj post la eklernado mi ekinteresiĝis ankaŭ pri la idealoj de Esperanto, nome la internacieco kaj la egaleco, kiuj estis gravaj faktoroj por la plulernado. Komence mi lernis Esperanton el lernolibreto, poste praktikis ĝin en Interreto, kaj jam post naŭ monatoj unuafoje partoprenis tutsemajnan internacian junularan Esperanto-renkontiĝon, kie mi povis bone praktiki la paroladon. Mi nun uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage en Interreto, kie mi havas kontakton kun homoj el diversaj kontinentoj. Aldone, mi ofte partoprenas en internaciaj junularaj aranĝoj kiuj uzas Esperanton, kaj kelkfoje uzas la gastigan servon Pasporta Servo por vojaĝi malmultkoste kaj kun pli rekta kontakto al la loka loĝantaro. Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj, kaj ankaŭ mian intereson pri aliaj lingvoj. Per ĝi mi ekkonis mian duone rusan edzinon kaj multajn bonajn amikojn el diversaj landoj.


“Por mi Esperanto estas inspiro”


Nomo: Hokan Lundberg

Loĝlando: Svedio (Norda Eŭropo)

Profesio: Gimnazia instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Unu el la fondintoj de la organizo E@I kaj www.lernu.net

- Unu el la kreantoj de la filmo “Esperanto estas...”

Persona rakonteto:

En la lernejo mi havis problemon lerni fremdajn lingvojn. Mi luktis pri la angla kaj la germana dum multaj jaroj, sed neniam atingis bonan rezulton. Kiam mi estis 20-jara mi ekhavis emon lerni Esperanton pro influo de la dana verkisto Martinus. Ankaŭ pri Esperanto mi devis lukti dum pluraj jaroj, sed la diferenco estis ke mi sentis ke mi povos regi ĝin iam kaj poiomete mi atingis altan nivelon. Do, eblas diri ke mi estas pruvo pri tio ke persono sen talento lerni fremdan lingvon povas bone lerni Esperanton. Ĝuste pro tiuj spertoj mi kredas ke Esperanto povus esti tre granda helpo al la homaro iam en la estonteco, kvankam tio nun sonas nerealisme. Tiu mia “kredo” je Esperanto inspiras min labori por la lingvo en pluraj manieroj. Dum kelkaj jaroj mi plentempe okupiĝis pri Esperanto-projektoj, sed nuntempe nur en mia libertempo. Ankaŭ mia edzino, Sonja, tre ŝatas Esperanton. Ni renkontiĝis dank’ al Esperanto en seminario ĉe la Nigra maro en Bulgario kaj ekde tiam uzas Esperanton inter ni. Sonja estas el Serbio kaj mi el Svedio, do Esperanto funkcias kiel lingva ponto inter niaj malsamaj fonoj. Ŝi parolas la serban kun niaj infanoj kaj mi Esperanton. En la infanejo kaj la ĉirkaŭaĵo ili uzas la svedan. Tio funkcias tre bone. Estas mirinde vidi kiel infano povas rapide ŝanĝi inter malsamaj lingvoj depende de kun kiu ĝi parolas.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Ni decidis ke mi uzu Esperanton kun niaj infanoj pro tri kialoj: 1) Por eviti ke ilia sveda iĝu tro domina kompare kun ilia serba, tiel ke ili ne nur komprenu la serban sed ankaŭ uzu ĝin aktive. 2) Ĉar mi kaj mia edzino volas pluuzi Esperanton inter ni kaj do havi ĝin kiel nian ĉefan familian lingvon. 3) Ĉar mi tre ŝatas uzi Esperanton, aparte kun miaj amoj .



[Ĉi tie estu pluraj rakontetoj pri Esperanto kiuj donos personan bildon de la lingvo kaj la komunumo. Se vi volas kontribui, bv skribi al hokan@ikso.net. Povas temi pri kial vi eklernis Eon, kiel vi lernis, aŭ pri io interesa okazaĵo/sperto en via E-vivo aŭ io alia rilate al vi kaj Eo.]

1   2   3   4


Elŝuti 102.49 Kb.

  • Literoj kaj prononcado
  • Vortoj
  • Vortfinaĵoj
  • Vortfarado
  • Personaj rakontetoj pri Esperanto
  • “Esperanto estas parto de mia normala vivo”
  • “Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo”
  • “Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj”
  • “Por mi Esperanto estas inspiro”

  • Elŝuti 102.49 Kb.