Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto

Elŝuti 102.49 Kb.

Ebla enhavo: Antaŭvortoj Bazaj informoj pri Esperanto Lingva prezenteto de Esperanto Personaj rakontetoj pri Esperanto Zamenhof, iniciatinto de Esperanto Psikologiaj aspektoj de Esperanto Kutimaj demandoj pri Esperanto Lokaj informoj pri Esperanto




paĝo1/4
Dato17.03.2017
Grandeco102.49 Kb.

Elŝuti 102.49 Kb.
  1   2   3   4

Tio ĉi estas ideo pri Esperanto-informilo taŭga por tiuj kiuj ŝatus legi iom pli ol faldfolion, sed tamen ne volas aĉeti tutan libron tuj. La rezulto espereble estos plurlingva, malmultekosta libreto, utila en Esperanto-informado.


Ebla enhavo:

  1. Antaŭvortoj

  2. Bazaj informoj pri Esperanto

  3. Lingva prezenteto de Esperanto

  4. Personaj rakontetoj pri Esperanto

  5. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto

  6. Psikologiaj aspektoj de Esperanto

  7. Kutimaj demandoj pri Esperanto

  8. Lokaj informoj pri Esperanto


Deziroj:

  • La libreto estu tre malmultekosta (ankaŭ elŝutebla kiel PDF-dokumento)

  • Sed tamen laŭeble bela kaj bone ilustrita

  • Eldonanto povus esti E@I aŭ UEA aŭ LS-oj (aŭ pluraj kunlabore)


Demandoj al ĉiuj kiuj legas ĉi dokumenton:

  • Kion vi pensas pri la ideo ĝenerale?

  • Kion vi opinias pri la tekstoj malsupre? (Ĉiaspecaj komentoj bonvenas!)

  • Ĉu vi pretus kontribui per rakonteto (Diru jes . Ne nur diru, ankaŭ verku .)

  • Ĉu vi pretus kuntraduki la libreton vialingven?

Bonege se vi sendus respondojn de tiuj demandoj al hokan@ikso.net.




Esperanto

eta internacia lingvo
kun granda potencialo


Libreto de ?



Enhavo:



Esperanto 2

eta internacia lingvo


kun granda potencialo
2

Antaŭvortoj 4

Bazaj informoj pri Esperanto 5

Lingva prezenteto de Esperanto 11

Personaj rakontetoj pri Esperanto 14

Zamenhof, iniciatinto de Esperanto 17

Psikologiaj aspektoj de Esperanto 20

Kutimaj demandoj pri Esperanto 24

Lokaj informoj pri Esperanto 26

Aldonaĵoj 27




Antaŭvortoj



Kara leganto,
ĉu vi iam volis rakonti al aliaj pri tre bona filmo aŭ fascina libro aŭ io interesa kion vi spertis? En simila maniero estas por ni pri Esperanto. Ni tre ŝatas tiun lingvon kaj pro tio volas ke ankaŭ aliaj sciu pri ĝi kaj kiom taŭga ĝi estas por internacia komunikado. Per tiu ĉi libreto ni volas doni al vi informojn pri la bonaj trajtoj de Esperanto kaj iom rakonti pri niaj spertoj de “Lingvo Internacia” (la origina nomo de Esperanto).
Eble vi jam legis pri Esperanto en la reto aŭ aŭdis je aliaj okazoj pri ĝi. La enhavo espereble estas same interesa por vi egale ĉu vi jam havas iom da antaukonoj aŭ ankoraŭ ne aŭdis pri Esperanto.
“Ni” en tiu ĉi konteksto estas ... [teksto depende de kiu eldonos la libreton]

En la reto eblas spekti informfilmon pri Esperanto (ekz en www.esperantoestas.net), legi pri Esperanto (ekz en www.esperanto.net) kaj eklerni la lingvon (ekz en www.lernu.net). Sed kelkaj ja preferas sursofe aŭ en trajno/buso eniri la mondon de libro. Ĝuste por tiuj estas tiu ĉi libreto.


La enhavo konsistas el sep partoj. Unue ni donas kelkajn bazajn informojn pri Esperanto. Due mallonga lingva prezento de Esperanto estas donita. Tre venas personaj rakontetoj de homoj kiuj multe uzas Esperanton. Kvare estas mallonga priskribo de la laboro de L.L. Zamenhof kiu kreis la bazon de Esperanto. Kvine psikologo traktas internacian komunikadon kaj Esperanton el psikologia vidpunkto. Sese ni respondas al kutimaj demandoj pri Esperanto. Sepe kaj laste legeblas informoj pri la Esperanto-movado en via regiono kaj lando.
Kiel dirite, ni tre ŝatas Esperanton kaj se tiu ĉi libreto igos vin interesiĝanta kaj pozitiva pri Esperanto, ni tre ĝojos.
Agrablan legadon! / (n.t.)
PS. Vi estas bonvena kontakti nin kun komentoj aŭ demandoj – x@y.net

Bazaj informoj pri Esperanto


Esperanto estas lingvo kiel aliaj homaj lingvoj. Oni povas esprimi sentojn kaj pensojn en Esperanto same kiel oni faras en aliaj homaj lingvoj. Eblas kanti en Esperanto, krei poezion, kvereli, ami, klaĉi, konsoli, ŝerci ktp ktp, kaj eblas skribi en Esperanto:
Esperanto estas lingvo. (= nacilingva traduko)

Ni havas revon. (= n.t.)

La suno brilas. (=n.t.)

Ĉu vi vidas min? (=n.t.)

Jes, mi vidas vin. (=n.t.)

Mi amas vin. (=n.t.)

La vivo estas bela. (=n.t.)
Sed el iuj vidpunktoj Esperanto malsimilas de la tiel nomataj naciaj aŭ etnaj lingvoj. Kiam vi aŭdas iun paroli en la ĉina, vi povas supozi ke tiu persono estas ĉino kaj ke li aŭ ŝi kreskis en Ĉinio. La etnaj lingvoj apartenas al nacio aŭ popolo (aŭ pluraj nacioj/poploj). La hungara apartenas al la hungaroj/Hungario, la portugala al la portugaloj/Portulagio kaj al la brazilanoj/Brazilo. Tiel ne estas pri Esperanto, ĝi ne apartenas al iu nacio aŭ iu aparta popolo, ĝi apartenas al ĉiuj kiuj parolas ĝin, sendepende de loĝloko. Esperanto do ne estas nacia aŭ etna lingvo, ĝi estas internacia lingvo kun parolantoj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. La ĉefa celo de Esperanto estas faciligi kontakton kaj komunikadon inter homoj, kiuj ne havas komunan gepatran aŭ landan lingvon.


Alia diferenco inter Esperanto kaj la etnaj lingvoj estas ke unu homo, L.L. Zamenhof, elpensis la bazon de Esperanto. Esperanto do evoluis de unuhoma lingvoprojekto al vivanta lingvo, uzata kaj ŝatata de homoj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. Ĉiutage homoj uzas Esperanton diversmaniere, ekzemple dum vojaĝoj, en konferencoj, en interreto, en sia laboro aŭ en sia familia vivo.



L.L. Zamenhof



"Mi uzas la serban kun miaj infanoj, la anglan en miaj studoj, la svedan en la socio kaj Esperanton kun mia edzo kaj en mia laboro. Ĉiuj lingvoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. El la kvar lingvoj kiujn mi uzas ĉiutage, Esperanto estas la plej fleksebla kaj tiu lingvo en kiu mi sentas min plej komforta."
(Sonja Petrović Lundberg, kunordiganto de www.lernu.net)

Uzkampoj de Esperanto


Kutime oni uzas Esperanton kun homoj kiuj ne havas saman gepatran lingvon kiel oni mem, ekzemple kiam japano, hispano, sudafrikano kaj kanadano interparolas. En tiaj kontaktoj Esperanto do funkcas kiel “pontolingvo” inter homoj kun malsamaj lingvofonoj. Ĝuste tio estas la ĉefa utilo de Esperanto, ke ĝi funkcias kiel ponto aŭ peranto inter “simplaj homoj” en internacia komunikado.
Unu maniero uzi Esperanton estas vojaĝi al internacia Esperanto-aranĝo kie renkontiĝas homoj el pluraj landoj. Jen kelkaj ekzemploj de tiaj aranĝoj:
Universala Kongreso – UK
Granda kongreso kun diversspecaj programeroj, ĉefe prelegoj kaj kunsidoj sed ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj, dancado ks. Kutime partoprenas inter 2000 kaj 4000 homoj el multaj landoj.

Internacia Junulara Kongreso – IJK
Bonega aranĝo por ĉiuj junaj Esperanto-interesiĝantoj. Dank' al la neformala kaj vigla etoso estas facile trovi novajn amikojn kaj ekkoni la junularan Esperanto-movadon. Partoprenantoj venas ofte el ĉirkaŭ tridek landoj kaj nombras kelkcentojn.

Komuna Seminario – KS
Kunlabora seminario kiu laŭvice okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio, por junuloj el ĉefe tiuj landoj. [Pli?]
Nordamerika Somera Kursaro – NASK
NASK okazas dum tri someraj semajnoj ĉe universitato en Usono kaj konsistas el intensa lernado de Esperanto por komencantoj ĝis fluparolantoj. NASK havas internacian instruistaron kaj studentaron.

Kultura Esperanto-Festivalo – KEF
Kelktaga festivalo kun bunta Esperanto-kultura programo, kun diversaĝa partoprenantaro. Okazas proksimume ĉiun trian jaron, en norda Eŭropo.
Alia maniero uzi Esperanton estas vojaĝi en fremda lando kaj gasti ĉe Esperanto-parolantoj. Kiam oni loĝas en hejmoj de ordinaraj homoj en fremda lando oni ricevas bonan bildon de la kondiĉoj kaj kutimoj en tiu lando. Ekzistas reto de gastemaj Esperanto-parolantoj kun la nomo Pasporta Servo. En ĝi ekzistas ĉ 1 200 adresoj en pli ol 90 landoj.
Tria maniero uzi Esperanton estas korespondi kun Esperantistoj per leteroj aŭ per interreto, por tiel ekhavi kontakton kun homoj el aliaj landoj rapide kaj facile.
Interreto forigas la fizikan distancon kaj Esperanto forigas la ‘lingvan distancon’.
Do, interreto kaj Esperanto estas bonega paro por internacia komunikado!”
(Henning Sato von Rosen)
Aliaj manieroj estas aktivi en la movado, por pli bona/paca mondo, legi novaĵojn pri okazaĵoj en diversaj landoj verkitajn rekte de homoj kiuj loĝas en tiuj landoj, aŭ ĝui elstarajn verkojn origine verkitajn en malgrandaj lingvoj, kiuj ne estas tradukitaj al onia gepatra lingvo, sed jes al Esperanto.

Kulturo en Esperanto


Eblas paroli pri du flankoj de kulturo en Esperanto:

1) Esperanto kiel ponto inter naciaj/etnaj kulturoj

2) Esperanto kiel portanto de propra internacia kulturo

Kiel ekzemplo de la unua flanko estas la miloj da libroj tradukitaj en Esperanton el naciaj/etnaj lingvoj. Inter ili estas kaj grandaj klasikaj verkoj kaj nekonataj “literaturaj perloj” en malgrandaj lingvoj. La propra Esperanto-kulturo konsistas ĉefe el libroj kaj muziko origine verkitaj en Esperanto. Ĉiujare aperas pluraj novaj libroj kaj kantoj verkitaj en Esperanto. Ekzistas ankaŭ filmoj kaj teatro en Esperanto, sed ĝis nun en tre limigita kvanto.


Jen kelkaj ekzemploj de muzikistoj kiuj kantas en Esperanto:
Ĵomart kaj Nataŝa

Duopo, origine de Kazaĥio sed nun loĝanta en Svedio, kiu kantas kaj verkas esperante. Ilia muziko estas plejparte lirika, sed lastatempe aperis pli viglaj kaj foje ŝercaj kantoj.


Alejandro Cossavella

Internacia muzikisto, naskiĝinta en Buenos Aires kaj loĝanta tie, kien la vento lin kunportas. Li surbendigis tri Esperanto-diskojn.


Akordo

Akordo estas nederlanda voĉgrupo, kiu kantas senakompane. Ĝia repertuaro konsistas el plurvoĉaj kantoj de diversaj landoj kaj diversaj stiloj: de mezepokaj ĝis modernaj, de folkloraj ĝis roko.


Dolchamar

Dolchamar estas bando, kiu faras elektronikan rokon esperante por internacia publiko. En Esperantujo ĝi estas fama pro sia danciga ritmo, provokemaj tekstoj kaj energiaj koncertoj.


La Pafklik

Hiphopa bando kiu repas en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj.


Hotel Desperado

Desperado estas bando sed ankaŭ hotelo kiu situas meze de tie kie ĉiuj mondpartoj renkontiĝas meze en la monda fondaĵo. Tial ili kantas en pluraj lingvoj kaj ludas en diversaj muzikstiloj.


Se vi volas aŭskulti kantojn en Esperanto vi povas iri al www.vinilkosmo.com/.

Kiel Esperanto iĝis vivanta lingvo?


Kiel povas esti ke lingvobazo elpensita de unu homo poste maturiĝis kaj evoluis al plene funkcianta kaj vivanta lingvo? Estas sufiĉe mirinde, ĉu ne? Preskaŭ nekredeble... Tamen, por ĉiuj kiuj parolas la lingvon estas fakto ke Esperanto estas vivanta lingvo kiu tre bone funkcias en internacia komunikado.
Jen kelkaj el la faktoroj kiuj kontribuis al igi Esperanton vivanta internacia lingvo:


  • Zamenhof estis tre talenta pri lingvokreado
    Jam kiel infano Zamenhof komencis cerbumi pri internacia lingvo kaj kiel dekumulo li malkaŝis la unuan rezulton al siaj lernejaj amikoj. Dum pluraj jaroj li poste ŝanĝis kaj plibonigis la lingvobazon kaj en 1887, kiam li estis 27-jara, li prezentis ĝin sub la nomo “Lingvo Internacia” (la origina nomo de Esperanto).




  • Esperanto rapide ekhavis uzantojn en multaj landoj
    Jam 10 jarojn post la lanĉo, Esperanto havis fidelan parolkomunumon en pluraj landoj kiu uzis, prizorgis kaj ŝatis la lingvon. Dank’ al tio Esperanto povis rapide evolui kaj maturiĝi al vivanta lingvo uzata por internacia komunikado.



  • Zamenhof lasis Esperanton evolui nature
    Dum la unua granda kongreso de Esperanto-parolantoj Zamenhof deklaris ke ekde tiam (1905) ĉiu uzanto de la lingvo same multe posedas Esperanton. Tio montriĝis kiel tre grava decido de Zamenhof ĉar en tiu maniero multaj parolantoj de Esperanto sentis sin parto de la evoluprocezo de la lingvo kaj sekve pli engaĝitaj.



  • Esperanto havas stabilan kernon kiu preventas subitajn reformojn
    Por eviti disputojn pri lingvaj reformoj Zamenhof proponis ke ekzistu neŝanĝebla kerno de la lingvo, prezentita en la dokumento “La Fundamento de Esperanto”. La propono estis akceptita en 1905 kaj ankoraŭ hodiaŭ la “Fundamento” havas stabiligan influon al la evoluo de la lingvo.




  • Esperanto estas bona mikso de natura lingvo kaj planita lingvo
    Kiam oni parolas en Esperanto oni sentas ĝin natura lingvo. Samtempe ĝi estas relative facile lernebla pro sia regula gramatiko kaj saĝa vortfarada sistemo kiu fontas el tio ke la bazo de Esperanto estis planita de unu homo.




  • La interna ideo” ([nacilingva traduko])
    Al Esperanto estas ligita ideologio pri paco kaj frateco inter la popoloj kiun oni kutime nomas “la interna ideo”. Tiu interna ideo donas inspiron al homoj kiuj revas pri pli paca kaj bona mondo iam en la estonteco. Sen ĝi certe ne same multe da homoj investus multe da energio en la Esperanto-movadon.




  • Esperanto ne estas nur eŭropeca lingvo
    La vortoj en Esperanto venas ĉefe el eŭropaj lingvoj, sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn havas plurajn similecojn kun la ĉina, la turka kaj aliaj nehindeŭropaj lingvoj. La sintakso kaj la kutima stilo de Esperanto estas grandparte slavecaj. Sendepende de gepatra lingvo eblas lerni Esperanton dum kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj kaj poste senti ĝin sia lingvo.

Pruvo pri tio ke Esperanto sukcesis evolui al viva internacia lingvo estas ke hodiaŭ ĝi havas stabilan parolkomunumon en ĉiuj mondopartoj. Plej multaj lernas la lingvon kiel junulo aŭ plenkreskulo, sed ankaŭ ekzistas homoj kiuj parolas Esperanton denaske kiel unu el siaj familiaj lingvoj.


Alternativo al la angla


Eble vi iam dum la legado supre pensis simile al ĉi tio:

Esperanto, internacia lingvo... Sed, ni ja jam havas internacian lingvon. La angla estas la internacia lingvo de la mondo kaj preskaŭ ĉiuj parolas ĝin.”


Tute prave, la angla estas la plej multe uzata lingvo en internaciaj cirkonstancoj. Ĉirkaŭ 7% de la homaro parolas la anglan denaske kaj ankoraŭ ĉ 7% atingis altan nivelon de la angla lernante ĝin kiel junulo aŭ plenkreskulo. Sed tiuj, kiuj atingas altan nivelon de la angla, ĝenerale estas homoj kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple germanoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj, turkoj kaj koreoj, kies gepatra lingvo malsimilas de la angla, estas ofte tre malfacile kaj ege temporabe atingi altan nivelon de la angla.
Ni opinias ke Esperanto estas bona alternativo al la angla por rekta komunikado inter homoj el malsamaj landoj, ekzemple el Ĉinio, Usono, Rusio kaj Francio, i.a. pro la sekvaj kialoj:
1) Pli facila

Por ĉiuj kiuj lernis kaj Esperanton kaj nacian/etnan lingvon, krom sian gepatran, estas klare ke Esperanto estas pli facila ol la naciaj/etnaj lingvoj. La relativa facileco de Esperanto rilatas al la strukturo de la lingvo kaj al la genia sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj por kunmeti vortojn el radikoj.


2) Pli neŭtrala

Ĉar Esperanto ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi estas pli neŭtrala ol la naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado. Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia aŭ etna kulturo kio estas granda avantaĝo por lingvo kiu funkciu kiel ponto inter ĉiuj popoloj de la mondo.


3) Pli justa

Ĉiuj kiuj lernas Esperanton havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, similnivele komuniki kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj. Tio validas por ĉiuj popoloj, ne nur la okcidentaj. Ankaŭ, ĉiuj kiuj parolas Esperanton havis similan eblon atingi en ĝi altan nivelon (denaskuloj ĝenerale ne parolas pli bonan Esperanton ol aliaj kiuj serioze lernis ĝin). Pro tio Esperanto estas pli justa kiel internacia lingvo ol ekzemple la angla, kiun kelkaj sen ajna fortostreĉo regas pli bone ol la aliaj, kiuj devis multege peni por entute ekparoli ĝin.


(La supraj argumentoj iagrade validas ankaŭ por aliaj konstruitaj lingvoj. Sed Esperanto estas pli sukcesa ol la aliaj konstruitaj lingvoj.)
Do, por ĉiuj kiuj sentas ke facileco, neŭtraleco kaj justeco estas gravaj trajtoj de internacia lingvo, Esperanto estas tre bona alternativo al la angla. Tamen, eĉ ni Esperantistoj devas konfesi ke la angla estas tre utila por internacia komunikado hodiaŭ kaj certe dum la ontaj jardekoj. Sed, kiu scias, povas esti ke iam en la estonteco pli kaj pli da homoj malkovros kiom taŭga Esperanto estas por internacia komunikado kaj ke la angla kaj Esperanto eble eĉ paralele funkcios kiel internaciaj lingvoj. Tio multon signifus por ĉiuj milionoj da homoj kiuj tre malfacile atingas altan nivelon de la angla.

Gravaj atentigoj


La Esperanto-komunumo estas por lingva diverseco, lingva justeco kaj lingvaj rajtoj. Ĉiuj lingvoj ja estas valoraj kaj konservindaj kaj estus tre bone se ankaŭ la malgrandaj lingvoj povus pluvivi dum longa tempo. Esperanto ne estas etna aŭ nacia lingvo kaj do ne estas konkuranto de naciaj aŭ lokaj lingvoj sed male povus kontribui al la forigo de lingva subpremado kiu okazas plurmaniere en la mondo. Krome, multaj Esperanto-parolantoj interesiĝas ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj ĝenerale. Tia intereso venas nature kiam oni multe korespondas kun homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj.
Ankaŭ gravas diri ke Esperanto ne estas perfekta. Ĝi estas nek perfekte justa, nek perfekte neŭtrala. Tamen ĝi estas, laŭ niaj spertoj, multe pli justa kaj neŭtrala ol la naciaj lingvoj por internacia komunikado.
"Esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos kiagrade ĝi kapablas fari, kion faras naciaj lingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj."
(El la libro "La Bona Lingvo")


  1   2   3   4


Elŝuti 102.49 Kb.

  • Esperanto eta internacia lingvo kun granda potencialo
  • Antaŭvortoj
  • Bazaj informoj pri Esperanto
  • Uzkampoj de Esperanto
  • Kulturo en Esperanto
  • Kiel Esperanto iĝis vivanta lingvo
  • Alternativo al la angla
  • Gravaj atentigoj

  • Elŝuti 102.49 Kb.