Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Scienca-Teĥnika Sekcio, Fervojista Sekcio

Elŝuti 428.35 Kb.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Scienca-Teĥnika Sekcio, Fervojista Sekcio




paĝo7/7
Dato14.03.2017
Grandeco428.35 Kb.

Elŝuti 428.35 Kb.
1   2   3   4   5   6   7

5.0. Konkludo

La rezultoj kaj konkludoj faritaj surbaze de testado montras pravecon de la elektita koncepto kaj ĝustecon de la praktikaj faroj inklude la analogan kaj difitan filtrilojn.

La jam atingita stato de spertoj permesas aserti, ke ekzistas teĥ­nika solvo por kunordigi la aŭtomatizan sistemon KOMPAS kun elektra trakcio.


6.0. Litetaturo
(l) Adamovský, J.: Energetický přínos elektrických posunovacích lokomotiv. En: Železniční technika 5/1953 Praha NADAS.

(2) Hájek, Z.: Filtrace digitálních signálů, En: Sborník prací V02 n-ro 29. Praha, VOZ, 1983.

(3) Chrdle, P.: Posouzení vlivu elektr. trakce na zařízení v sdělovací a zabezpečov. technice. Aplikace na vyvíjený čs. systém automatizace spádovišť Kompas. Praha, ČSAV URE 1985.

(4) Vysloužil, J. - Krapka, Z. - Chrdle, P.: Automation of ČSD Gravity Yards with Accelecating Gradient Marchelling Tracks. En: Control in Transportation System. Wien, IFAC 1986.

(5) Chrdle, P.: Citliv. zesilovač s vysokou imunitou proti rušení. En: Železniční technika 3/1987. Praha, NADAS.
(6) Chrdle, P.: Aŭtomatizo de akcelaj ranĝodeklivoj. En: Scienca Revuo 2/1987. Pizo.

(7) Chrdle, P.: Aŭtomatigo de ranĝodeklivoj en ČSD. En: Internacia Fervojisto 6/1987. Naestved.

(8) Chrdle, P.: Omezení vlivu rušení od závislé trakce na automatizační systém Kom­pas. Kandidátaká diaertační práce. Praha, URE ČSAV 1987.

(9) Chrdle, P.: Resumo (en Esperanto). En: lit. (8)

(10) Chrdle, P.: Limigo de perturbaj efikoj fare de elektra trakcio al la aŭtomatiga sistemo Kompas. En: Internacia Fervojisto 5/l988. Naestved.

(11) Chrdle. P. - Hájek, Z.: Vliv elektrické trakce na spádovištní automatizační systémy. En: Sborník 8. konference VSDS. Žilina 1988.

(12) Krapka, Z. - Hájek, Z. - Chrdle, P.: Automatizace spádovišť s urychlujícím sklonem smšrových kolejí. En: Sborník prací VOZ n-ro 41. Praha VOZ, 1989.

(13) Chrdle, P.: Fervoja Esplorinstituto en Prago. En: Internacia Fervojisto 4/1989. Naestved.



7.0. Figuroj

Fig. l - Simpligita skemo de la plej efika modifaĵo, tiu de Kompas 5

Fig. 2 - Mezurado de rapido

Fig. 3 - Situigado de la mezurlatoj dum eksperimentoj

Fig. 4 - Anstataŭigite cirkvito por difino de paralela kurento 1p

Fig. 5 - Tipa formo de la signalo eliranta el mezurlato

Fig. 6 - Baza skema plano de dupolusa filtrilo

Fig. 7 - Fina konstruo de la analoga filtrilo

Fig. 8 - Montro de efiko de la analoga filtrilo

Fig. 9 - Envicigo de ambaŭ filtriloj en la ĉenon

Fig. 10 - Sinsekvo de le datumoj por propono de kalkuloformulo
Fig. 11 - Respondo de la diĝita filtrilo al provsignalo
Tab. l2 - Montro de efiko de la diĝita filtrilo

Traduka laboro por la fervoja terminaro de IFEF

Gernot Ritterspach (D)



Fervojistoj dekomence klopodis pri terminaro

La broŝuro de IFEF "Historio 1909-1984" (1) dediĉas pli ol kvar paĝojn al terminaraj aktivecoj, akcentante ke jam en 1909 dum la fondkunveno de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj (IAEF) oni decidis "starigi specialan vortareton". De tiam konstan­te daŭras la klopodoj tiucelaj kaj la nomoj de meritplenaj kolegoj sur terminara kampo plenigus longan liston (1) + (2).

En tiu ĉi artikolo mi volas prezenti nur la lastan etapon de la traduka laboro, kiu kulminas antaŭ nelonge (en aprilo 1989) per presita eldono de unulingva terminaro en Esperanto kun pli ol 8 mil fervojfakaj terminoj (3). Intence mi flanke lasas ĉiujn laborojn pri dulingvaj terminaretoj, jen temo por aparta ampleksa prelego. Mi do komencas en 1957, kiam la Internacia Fervoj-Unio (UIC) en Parizo unuafoje eldonis plurlingvan terminaron (4), kaj la Termin­ara Komisiono de IFEF dum la kongreso 1959 en Linz (Aŭstrio) de­klaris tiun verkon modelterminaro tradukenda en Esperanton.
Elekto de modelterminaro

Kial necesis modelo? Teorie oni povus laŭokaze kolektadi fer­vojfakajn terminojn el nacilingvaj fontoj kaj prezenti ilin al T6 por tradukado. Sed tiu procedo neniam finiĝus kaj oni ne estus certa, ĉu iu termino esperantigita ekzemple en Hispanio, Hungario aŭ Svedio estus precize same komprenita en la certaj landoj, kie TK-kunlaborantoj ja devus kontroli kaj eventuale korekti la tradu­kojn. Krome tia proponadsistemo kondukus al senfruktaj diskutoj, eble disputoj, ĉu necesas akcepti tiun aŭ jenan terminon. Fine la plurlingva bazo - unu lingvo apud la aliaj - multe faciligas la tradukadon kaj ebligas partoprenon de kolegaro el multaj landoj sub preskaŭ egalaj kondiĉoj.



Disdivido de la laboro

Tre malfacile estas praktike realigi internacian kunlaboron sur terminara kampo. Ĉiu kunlaboranto estu taskigita laŭeble pri sama kvanto da terminoj por unuafoja traduko, poste ĉiuj kunlabor­antoj kontrolu, plibonigu, reviziu la proponitajn tradukojn. Sed kiel difini tiun kvanton? Oni povus simple dividi la nombron de terminoj per la nombro de kunlaborantoj - jen ĉiu havus la saman kvanton. Tamen la nombro de kunlaborantoj ne estas konstanta, foje iu aldoniĝas, alia ĉesas. Do finfine ni dividis la laboron laŭ al­fabetaj literoj inter la landoj kun la intenco doni ĉ. 700 termi­nojn al ĉiu. Jen tabelo montranta kiu lando estas taskigita per kiu(j) litero(j):

D DDR

la"do Y'l! F H D SF CS CS 5 5 5 S 5 5 E l GB / t CH 1 5 B NL M D D D D litero B C D E F G H I J R L M H 0 P Q R 5 T U Y H Z



Tiu disdivido komenciĝis en 1968 kaj daŭris kelkajn jarojn. Tamen ĝi montriĝis optimuma, ĉar transiro al pli aktuala modelterminaro ne kaŭzis problemojn. Tio ja necesis eĉ trifoje: en 1965 UIC eldonis sian terminaron en ses lingvoj (5), 1975 sekvis la tria eldono (6) kaj fine en 1988 la kvara eldono (7).
Laborpaŝoj laŭ agadprogramo

La revizia laboro montriĝis same malfacila kiel la tradukado. Kun danko kaj respekto mi povas diri, ke mia samlandano Heinz Die­ter Hartig (D/HG) sukcesis tranĉi la "Gordian nodon" per regula eldonado de komunikilo "Terminara Kuriero" (TeKu). En oktobro 1976 aperis la unua numero kaj de tiam regule en ĝi prezentiĝis proble­moj, argumentoj kaj proponoj, ebligante tiel kontinuan laboron eks­ter la dumkongresaj kunsidoj. Eĉ pluraj interkongresaj renkontiĝoj estis organizitaj helpe de TeKu, sed ĉefe la agadprogramo, kiun mi resumas jene: la terminara kunlaboranto (tk) taskigita pri difinita litero, restu respondeca pri ĝi ĝisfine; lia siglo estu "rtk". Li tradukas unuafoje siajn terminojn kaj tajpas el ili la bazfolion (bf). Kopiojn li dissendas al ĉiuj tk. La revizado okazas inter la diverslandaj tk kaj la rtk per korespondfolioj (kf). Je fiksita limdato rtk resumas la ricevitajn proponojn en resumfolio (rf) denove dissendata al ĉiuj tk. La ricevantoj elektas inter la diversaj proponitaj tradukoj la plej taŭgan, la resendata folio nun nomiĝas elektofolio (ef). La rtk starigas el la ricevitaj ef protokolfolion (pf) kiel finpunkton de la tradukado. Nur dubajn terminojn oni dis­kutis pere de TeKu aŭ en kunsidoj dumkongresaj. Denove D/HTG ludis la plej gravan rolon, ĉar per multobligado li certigis, ke ĉiu tk ricevis ĉiujn bf, rf, pf. Kaj en TeKu li regule aperigis "spegulon" pri la stato de la laboro, admonante, laŭdante, kritikante, instig­ante..., por ke neniu laciĝu. Per trafaj karikaturoj li draste bildigis ĉion!


Fakvortkompleksoj kaj Forumoj

Malgraŭ ĉiuj kompleksoj ni konstatis, ke neniam ni atingos homogenan, koheran verkon? Efika problemsolvo estis la kompilado de fakvortkompleksoj, kies elementoj troviĝis dise en la tuta alfabe­to. Jen ilia listo, espereble kompleta:

transportaj reĝimoj / frajto (marto 83) | dentradaĵo / transmisio (aprilo 85)

regi / komandi (decembro 84) | trakforko / nadlorelo (julio 8a)

pantografo / kurentodeprenilo (feb. 85) | katenario / kontaktodrato (julio 85)

rigli / bloki / interklinki (aprilo 85) | elkliki / ekfunkciigi (aŭgusto 85)


| ranĝi / manovri f februaro 86)
Kaj ĉiam denove TeKu instigis al diskutado pri problemoj en la rubriko "Forumo". 56-foje aperis Forumo en TeKu, kelkaj temoj eĉ plurfoje estis traktitaj. Kompreneble la diskutoj per Forumoj kaj Fakvortkompleksoj kaŭzis daŭran aktualigon de protokolfolioj kolek­titaj en "verda dosiero", kiel ni nomis la zorge gardatan finpro­dukton. D/Hg dissendis 16 korektofoliojn de septembro 1983 ĝis ok­tobro 1986.
Komputilo savis la aferon

Per la multnombraj manskribaj korektoj pli kaj pli perdiĝis la ebleco retrovi tion, kion oni serĉis. La lia korektolisto surprizis nin per tute nova aspekto de la literoj: D/Hg kristnaske 1986 estis aĉetinta komputilon (8). Tio estis vera mejloŝtono por la terminara laboro de IFEF. Jam delonge mi konsciis, ke la senĉesa aldorado kaj forstrekado de tradukoj en la vortolistoj surpaperaj apenaŭ kon­tentige eblas en mia propra ekzemplero, sed ke tio neniel eblos paralele en 15 landoj ĉe ĉiuj kunlaborantoj. Sole per komputilo eblis majstri niajn problemojn. Restis tamen multege da taskoj far­endaj, precipe por D/Hg: li devis mem elpensi kaj realigi specifajn programojn por multnombraj laborpaŝoj, ĉar la ordinara softvaro ne kontentigis. Tio ja estis aŭtodidakta majstraĵo!


Paralela laboro kun UIC

Intertempe ĉe UIC "maturiĝis" la manuskripto por kvara eldono de nia modelterminaro. Plie klariĝis, ke UIC ne povis liveri liston de novaj terminoj aldonotaj, ĉar oni konservis en la laborpaperoj la numerumon de la tria eldono. Oni funde reviziis ĉiujn terminojn, forstrekante 4400 terminojn kaj aldonante 2100 novajn terminojn. Mi ofertis mian helpon al tiu oficeja kolego, kiu de UIC estis tas­kigita pri la germanlingva rubriko, kaj kompense li disponigis al mi la laborfoliojn de UIC, sume 12I8 plentajpitaj paĝoj! Ilin ĉiujn mi fotokopiis kaj eltondis la nove aldonitajn terminojn, surgluis ilin sur 80 duoble grandajn foliojn (A3), kiujn mi fotokopie reduk­tis al normala formato (A4) kaj multobligis ilin por ĉiuj kunlabor­antoj. Tio daŭris tutan jaron, de aŭgusto 1986 ĝis aŭgusto 1987. Denove komenciĝis la diversaj laborpaŝoj: bazfolio, korespondfo­lioj, resumfolio, elektofolio, protokolfolio... - en decembro 1987 la lasta bazfolio pretis, en marto 1988 ĉio estis storita en "nia" komputilo, inkluzive la fakajn kodnumerojn por ĉiuj terminoj, unua­foje uzataj en la kvara eldono por identigi la fervojan fakon, al kiu apartenas la terminoj: ĉu komerca, ĉu jura demando, ĉu parto de trakciilo, ĉu objekto de signalado, por doni ekzemplojn. Sinonimoj - entute 1940 - estas unuafoje markitaj kiel tiaj.


Numerumo de la modelterminaro

Antaŭ ol alfabetigi la Esperanto-tradukojn nepre necesis anstataŭigi la provizorajn per la definitivaj numeroj uzotaj de UIC por la kvara eldono. Tio kaŭzis grandan embarason, ĉar tiuj numeroj ne ekzistis surpapere, nur sur 23 disketoj kun registraĵo de la tuta manuskripto. Po unu disket-kompleto estis je dispono al la fervojoj germana, brita, itala, trispana kaj nederlanda, por ke ili starigu mem la nacilingvajn indeksojn laŭalfabetajn. Post nepri­skribeblaj malfacilaĵoj mi ricevis grandaniman permeson de la in­formadika servo en Frankfurt, vespere post deĵorfino de tie preni la paperpakon, sur kiun oni elpresigis la disketenhavon, sed fruma­tene antaŭ deĵorkomenco mi devis raporti ĉion al Frankfurto, por ke oni povu labori pri la indekso. Nur semajnfine mi havis la senfine falditan paperbendon iom pli longe je dispono... Estis vere sisifa laboro ŝanĝi 10205 numerojn manskribe en tia tradukfoliaro, preci­pe, ĉar la vortsinsekvo estis grave ŝanĝita kaj mi devis "rekoni" el franca kaj germana tekstoj sur la paperbendo la koncernan Espe­ranto-tradukon!

Nu ankaŭ tiu laborego finiĝis sukcese kaj D/Hg povis "nutri" sian komputilon per la definitivaj numeroj. Poste li fine povis alfabete vicigi la Esperanto-tradukojn por krei indekson. Provizora eldono en 1988.

Sed antaŭe jam proksimiĝis la IFEF-kongreso 1988 en Perpignari, kaj mi ne volis veni tien kun malplenaj manoj. La 27-an de majo, unu semajnon antaŭ mia ekveturo, la provizora eldono de la unua, laŭnu­mera parto kun 138 paĝoj estis preta en 50 ekzempleroj por distri­bui dum la kongreso. La duan parton, la alfabetan indekson, ni dis­sendis dum julio 1988 al ĉiuj TK kun la peto, ĝis fino de oktobro zorge trastudi ĉion kaj komuniki rimarkigojn al ni.- Proksimume samtempe UIC transdonis siajn manuskripto-disketojn al presejo-el­donejo en Chur (Svislando).



Nova presilo por la definitiva eldono

La 67a numero de la Terminara Kuriero en oktobro 1988 surpri­zis ĉiujn tk per bele legeblaj literoj: D/Hg havis novan tiporadan presilon anstataŭ la nadlaro-presilo. Kaj denove komencis por li la tasko reverki programojn, adapti aliajn. Tre, preskaŭ tro frukto­dona estis la alvoko al revizio de la provizora eldono. Centoj, eĉ pli ol mil proponoj por ŝanĝoj alvenis, gravaj, kaj etaj, akceptin­daj kaj nekunvenaj. TK el ses landoj sendis kontribuon, krome mi mem dufoje traplugis la tutan verkon, unufoje laŭ la alfabeta regi­stro kaj unufoje laŭ la finfine aperinta UIC-terminaro. Zorge mi selektis, kion ŝanĝi, kion lasi. Ĉion konsideri signifus rekomenci diskutadon, preskaŭ nove skribi ĉion. Kaj la ceteraj tk ankoraŭ ne posedas la novan UIC-terminaron kiel bazon por profunda kontrolado. Do ŝraŭbo senfina. Zorgeme kaj skrupule mi faris la lastajn decid­ojn pri proponitaj ŝanĝoj, D/Hg pacience korektadis en la komputilo ĝis la lasta momento, eĉ post finpretigo de la presota paperaro li ankoraŭfoje devis anstataŭigi pli ol cent paĝojn pro etaj eraroj.

Kial mi tiel detaliĝis? Mi volis pridokumenti la faritan laboron por veki respekton pri tiu ĉi terminaro, kiu servu - kvazaŭ "Plena Vortaro" de fervojistoj - por unueca verkado de dulingvaj terminaroj en kiel eble plej multaj landoj. Malgraŭ multaj neper­fektaĵoj, kiuj sendube kaj neeviteble troviĝas en ĝi.
Se ni kreas tiajn dulingvajn terminarojn en lingvoj ne troviĝantaj en la libro de UIC (LG IV), ekzemple ĉeĥa, hungara, pola, serbokroata, kaj se ni prezentos ilin al la Organizaĵo por kunla­boro de fervojoj (OSSHD), ni eble povos instigi tiun gravan insti­tucion fari denove paralelan eldonon al LG IV kiel farite en 1978 al LG II (9). Pro la fakto, ke en tiu verko la ok lingvoj estis presitaj unu sub la alia (kaj ne unu apud la alia), estus facile aldoni eventuale unu lingvon pli, ekzemple Esperanton.
Indiko de fontoj:

(1) Internacia Fervojista Esperanto-Federecio: Historio 1909-1989 (Herzberg 1984) p. 42-45

(2) André Blondeaux/FFEA: Fervoja leksikono (Paris 1978) antaŭparolo

(3) G. Ritterspach/H. D. Hartig/IFEF: Fervoja Terminaro en Esperanto (Mainz 1989)

(4) UIC: Lexique général des termes ferroviaires (Paris/Bern 1957) kun 5 lingvoj (franca, germana, angla, itala, hispana), terminoj nurneritaj de 1 ĝis 8807 (LG 1)

(5) UIC: Lexique général des termes ferroviaires (Paris/Amsterdam) kun 6 lingvoj

(Kiel n-ro 4 sed, nederlanda), terminoj numeritaj de 1 ŝis 11610 (LG 1)

(6) UIC: Lexique général des termes ferroviaires (Paris/Karlsruhe) kun 6 lingvoj

(kiel n-ro 5), terminoj numeritaj de 1 ĝis 11699. (LG III)

(7) UIC: Lexique géneral des termes ferroviaires (Paris/Chur) kun 6 lingvoj (kiel n-ro 5) terminoj numeritaj de 1 ĝis 10204.

(8) Komputilo de tipo Commodore CBM 8032, storilo CBM 8050 kun 1000 Kb, presilo CBM 8029

(9) Wydawnictwa Komunikacji i Lacznošci: Osmiojezyczny slownik kolejowy (Warszawa 1979) kun lingvoj: franca, germana, rusa, hungara, pola, rumana, ĉeĥa, angla), enhavo kiel n-ro 5.



Programado kaj ĝia instruado

Josef Vojáček (CS)

1. Enkonduko

Antaŭ kelkaj jaroj estis programado speciala fako, regata nur de fakuloj - profesiaj programistoj. Sed la apero de mikrokomputi­loj, kaj lernejaj, kaj personaj, ŝanĝis la situacion. Tiaj komputi­loj estas atingeblaj por larĝa uzantaro. Kiu volas uzi ilin, devas scii programi, se li ne volas esti tute dependa je pretaj progra­moj. La nuna uzanto de komputilo, precipe de mikrokomputilo, povas esti preskaŭ ĉiu, sendepende de propra fako. Tial instruado pri komputoscienco kaj programado fariĝis ĝenerala lerno - aŭ studob­jekto en mez- kaj altlernejoj de diversaj tipoj. La bazajn konojn akiras eĉ bazlernejanoj en diversaj interesrondetoj. Pri kelkaj fenomenoj kaj problemoj, kiujn alportas la instruado de programado de estontaj fakuloj, kiuj profesie ne okupiĝos pri komputiloj kaj programado, mi volas mencii en mia prelego.


2. Ĝeneralaj konsideroj

La uzado de komputiloj kaj mikrokomputiloj kaj la alligita instruado de programado proksime rilatas al la nuna direkto de soci-ekonomia evoluo, kiu akcentas aplikadon de rezultoj en scienco kaj tekniko en la praktiko kaj strebas ŝanĝi la ekstensivan evoluon al la intensiva.

Tial ŝanĝiĝis ankaŭ la metodoj de instruado de programado al pli efikaj. Unuopajn instrukciojn de programlingvo ne indas klarig­adi aparte kaj nur teorie. Estas grave, ke grupigitaj instrukcioj estu praktike (post baza klarigo) ekzercataj per komputilo. Taŭgaj ekzemploj kaj taskoj, ordigitaj ekde facilaj al pli pretendaj kaj komplikaj, multe helpas en la instruado. La unuaj funkciantaj pro­grametoj, donantaj rezultojn, ĝojigas gelernantojn, kiuj kreis kaj enkomputiligis ilin, kaj instigas la gelernantojn al plua laboro. Grava do estas la ekipo per komputiloj. Se ne ĉiu lernanto, do al­menaŭ ĉiu duopo havu la mikrokomputilon je dispono dum la instruho­ro. En ĉi tiu punkto estas en Ĉeĥoslovakio ankoraŭ mankoj.

Ĉar temas pri mikrokomputiloj, kies plej kutima programlingvo estas BASIC (legu Bejzik), estas ankaŭ plej disvastigita ĝia in­struado. Grava postulo por la instruado estas, ke ĝi estu sufiĉe efikeca kaj rapida. Dum la relative mallonga tempo estas necese, ke la gelernantoj alproprigu al si bazajn konojn pri komputiloj, ilia konsisto kaj funkciado, priservo kaj programado. Por tio necesas ankaŭ adapti la uzitajn instrumetodojn.


3. Teknikaj kaj programadaj rimedoj en lernejoj

En mezlernejoj (iom ankaŭ en altlernejoj) estas plejparte uza­taj mikrokomputiloj IQ 151, produktataj en ZPA Nový Bor. Plue funk­cias en mez- kaj altlernejoj mikrokomputiloj PMD-85-1 aŭ 2, kiujn produktas Tesla Bratislava. La nomitajn tipojn estas eble per plua ekipo konekti en reton kun moldiska storo, alkonektita ĉe instruis­ta komputilo IQ 151, kaj presilo. Sporade mezlernejoj, sed pli ofte altlernejoj, posedas pli grandajn mikrokomputilojn, ekzemple el la vico PP (personaj komputiloj), tipoj 1-6, produktataj en ZVT B. Bystrica. Por altlernejoj estas liverataj ankaŭ mikrokomputiloj TNS, produktataj en Agrokombinato Slušovice. Mikrokomputiloj TNS-HC estas destinitaj por la retoj regataj per TNS-GC. Precipe teknikaj altlernejoj kaj tiuj, en kies instruataj fakoj estas Iarĝskale uza­taj komputiloj, posedas ankaŭ aliajn tipojn de mikrokomputiloj, inkluzive de 16 bitaj (AT, XT) kaj komputilojn el la vico de SMEP (sistemo de malgrandaj elektronikaj komputiloj), ekzemple SMEP 50/50.

Por bazlernejanoj ekzistas interes-rondetoj de "Junaj Tekniki­stoj" ĉe Domoj de junpioniroj kaj junularo aŭ rondetoj organizataj de diversaj organizaĵoj kiel Svazarm (Asocio por kunlaboro kun armeo) aŭ Sciencteknika Asocio ČSVTS. Tie oni uzas plejparte PMD-85 aŭ ankaŭ IQ 151.

Por PMD-85 kaj IQ 151 estas plej ofte uzata programlingvo BASIC. Por PMD-85 grafika BASIC-G aŭ BASIC-602, kiu enhavas kelkajn modifojn de klavaro. Ekzistas ankaŭ versioj de FORTH kaj PASCAL. Por retoj estas specialaj operadsistemoj kaj instrusistemoj. Pli graridaj mikrokomputiloj jam havas programrimedojn pli abundajn. Plej parte, krom grafika BASIC, ankaŭ Fortran, Pascal, eble C-ling­von, Cobol. Ekzistas ankaŭ diversaj tekstoprilaboraj programoj kaj aliaj helpaj programoj, kiuj kutime estas al tiaj komputiloj liver­ataj. Plue ankoraŭ diversaj programsistemoj, kiel datumbazoj k.a.

Ĉi tiu ĉapitro ne enhavas kompreneble elĉerpantan liston de la rimedoj, ĉar ĝin devus antaŭiri pli profunda esploro. Tio eĉ ne estas celo de la prelego. Konklude eblas diri, ke por lernejoj restas problemo havi sufiĉe grandan nombron de relative malmultekostaj kaj fidindaj mikrokomputiloj.

4. Skizo de enhavo de baza kurso/instruobjekto pri komputiloj kaj programado

Unue ni devas havi klaran celon, kiun ni volas atingi. Mi jam menciis, ke mi volas okupiĝi pri instruado de neprofesiaj programi­stoj. Tial por ili ne estas necesaj profundaj teoriaj konoj, kiuj eĉ ne estus atingeblaj en la limigita tempo. Estas necese, ke ili havu imagon pri konsisto kaj funkciado de komputila sistemo, poste kiamaniere prepari la taskon por prilaboro per komputilo. Plue ne­cesas akiri kapablon priservi mikrokomputilon, lerni unuopajn pro­gramordonojn kaj krei el ili simplajn programojn por solvi certajn nekomplikajn taskojn. Fine ankaŭ memstare solvi ian lernejan taskon el propra fako, de ĝia analizo ĝis funkcianta programo kaj prilabo­ri la dokumentaro.

Tia kurso devus doni al la lernintoj certan superrigardon pri komputiloj, pri iliaj eblecoj kaj ilia uzebleco en propra fako. Provizi gestudentojn per fakaj esprimoj, por ke ili estu kapablaj pridiskuti kun komputistoj solvotan aŭ solvatan problemon aŭ pro­jekton, por kiu devas prepari ampleksan programon jam specialistoj. Sed por ili antaŭe devas prepari ĝin fakuloj de propra fako, t.r. analizi ĝin, precipe el la vidpunkto de ĝia solveblo per komputilo.

Elirante el tio, ni jam povas pripensi la skeleton de la kurso. Laŭ amplekso tio povas esti enhavo de studobjekto en mez- aŭ altlernejo.

La enkondukaj lecionoj povas okupiĝi pri hardvaro:

-*konsisto de la komputila sistemo kun mencio ankaŭ pri softvaro kiel unu el ĝiaj komponentoj, kiu dum evoluo de la fako pligravi­ĝas.

-*Koncize pri funkciado de komputilo - storo, regilo, operacia unuo (aritmetikilo), en- kaj eligiloj kaj iliaj roloj. Kio estas procesoro, mikroprocesoro kaj centra komputadunuo. Indas mencii principojn de funkciado de ferita kaj duonkonduktilaj internaj storoj.

-*Certan atenton dediĉi ankaŭ al periferioj kaj principoj de funkciado de ties unuopaj tipoj kun plia atento al eksteraj magnetaj storoj - magnetbenda, magnetdiska, moldiska, magnetkarta kaj ka­sedaj magnatdiska magnetbenda.

-*Al la antaŭa leciono rilatas manieroj de storigo de informoj kaj en la interna kaj en la eksteraj storoj.

Plua parto povas okupiĝi pri preparo de tasko por solvo per komputilo kaj ĝiaj unuopaj etapoj: Formulado de tasko, ĝia analizo, kreado de algoritmo, starigo de la programo, ĝia senerarigo kaj poste funkciado. Pli multe da tempo bezonas algoritmoj - ilia star­igo kaj desegno helpe de programaj fluskemoj.

Poste eblas transiri al softvaro - unue al ĝenerala trarigardo kaj poste al konkreta programlingvo. Ĉe mikrokomputiloj, kiel jam dirite, ĝi kutime estas BASIC. Antaŭ teoriaj klarigoj de unuopaj programordonoj estas bone konatigi gelernantojn kun priservo de mikrokomputilo, por ke ili povu jam praktike ekzerci tion, kion ili lernas. Grava estas elekto de taskoj, direktataj de facila kaj kon­ata al pli komplika kaj nova. Sed tio estas unu el la bazaj pedago­giaj principoj.

La finan parton estas bone dediĉi al memstara laboro de gestudentoj, por ke ili havu eblon praktike uzi tion, kion ili lernis. Sub gvido de instruisto ili solvas taskon, kiu rilatas al ilia propra fako, de anonco de ĝia temo ĝis funkcianta programo. La re­zulton poste montras prilaborita dokumentaro, kiu enhavas priskri­bon de la tasko, ĝian analizon, programan fluskemon, tekston de la programo kaj rezultojn, plej ofte tabelon, aŭ reskribitan laŭ ek­rano, aŭ presitan per presilo, se ĝi estas konektita al la mikro­komputilo.



5. Didaktika tekniko, uzeblo en la instruado

Por instruado de programado estas uzebla ĉiuspeca didaktika tekniko, kiun oni uzas por aliaj studobjektoj. Tamen specialan lokon inter ili okupas mikrokomputilo kiel laborrimedo de gestuden­toj kaj ankaŭ de instruisto. Mi ankoraŭ revenos al ĝi.

Memkompreneble, ke la moderna tekniko ne eligis el la instru­procedo la klasikan tabulon kaj kreton. Uzi troige la modernajn teknikajn rimedojn, precipe tie, kie povus pli efike servi la pli simplaj, estas la sama eraro, kiel tute ne uzi ilin. Sed ilia taŭga kombinado interesigas kaj vivigas la instruadon. Al ĉi tiuj rimedoj ni povas vicigi projekciilojn, aŭ por diapozitivoj, aŭ por folioj, aŭ la filman. Plej larĝan uzadon povas trovi projekciilo por foli­oj, ĉar la foliojn eblas facile kaj memhelpe prepari.

Plue uzeblas fermita televida cirkvito (FTC), konsistanta el kamero, amplifilo kaj televidaj monitoroj. Anstataŭ el la kamero eblas preni la bildon el mikrokomputilo aŭ el videomagnetofono, kiu povas anstataŭi la filman projekciilon.

Uzi mikrokomputilon kun FTC por prezenti didaktikajn progra­mojn estas unu el la ebloj, kiamaniere povas uzi mikrokomputilon instruisto. Temas ne nur pri prezento de preta programo kaj ĝia funkciado, sed didaktikaj programoj povas bildigi ekzemple konsis­ton de komputilo kaj ĝian funkciadon, aŭ funkcion de unuopaj in­strukcioj aŭ partoj de programoj laŭ iliaj fluskemoj. Kaj la bildoj ne devas esti nur statikaj, sed povas moviĝi.

Komputilon eblas uzi ankaŭ por ekzamenado. Konvenas prepari specialan programon, kiu prezentas demandojn kaj kontrolas kaj tak­sas respondojn, aŭ doni taskon en formo de starigota programeto.

Komputilo povas helpi al instruisto ankaŭ ekster instruhoroj. Tia helpo ne estas destinita speciale por instruado de programado, sed ĝi estas uzebla ankaŭ por aliaj studobjektoj. Temas pri genero de taskoj en diversaj variantoj, preparo de instruado k.s. Komput­ilo povas forpreni de instruisto mekanikan laboron kaj por li res­tos pli multe da tempo por faka pedagogia laboro aŭ individua la­boro kun elstaraj kaj postrestantaj studentoj.

Bonajn rezultojn ĉi-rilate donas mikrokomputilaj retoj. Ili estas uzeblaj kaj por instruado kaj por ripetado kaj konsultado kaj testado-ekzamenado. Respondoj al la konsultaj demandoj kaj rezultoj de testoj estas registrataj sur moldiskoj je dispono de instruisto. Li havas poste kontrolon, kiomgrade la gelernantoj komprenis la instrumaterialon, kiom necesas ankoraŭ ripeti aŭ ekzerci. Sed oni ne devas kaj ne rajtas forgesi, ke komputilo estas nur ilo, hel­pilo, kiu ne povas komplete anstataŭi instruiston, ĉar la ĉefrolan­to de la instruprocedo restas plu instruisto.


6. Fino

Por la prelego mi ĉerpis materialon plejparte el miaj propraj spertoj. Fakajn esprimojn mi prenis aŭ kontrolis en Komputika vor­taro E-ĉeĥa kaj ĉeĥa-E de F. Cabák, eldonita de ĈEA en 1983 kaj en komputika terminaro, preparata de Michael Behr (GDR) perkomputile, enkadre de TEC.



Mi volas ankoraŭ mencii du problemojn, kiujn mi en la prelego ne tuŝis.

Temas pri instruado kaj edukado de instruistoj por uzo de kom­putiloj. Por tiuj, kiuj havas neniajn aŭ minimumajn konojn pri kom­putiloj kaj ne havas spertojn labori kun ili, kompreneble ne sufi­ĉas duontaga kurso aŭ semajnfina seminario. Organizi amase pli lon­gan kaj kompleksan instruadon alportas evidente plurajn problemojn. Due mi volas mencii pri kursoj, kies celo estas konatigi nur kun priservo de mikrokomputilo kaj bazaj principoj de programado. Tiam eblas ellasi la unuajn partojn de la kurso, skizita en la ĉapitro 4 kaj la taskojn adapti al amplekso de la kurso.
1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 428.35 Kb.

  • Traduka laboro por la fervoja terminaro de IFEF
  • Elekto de modelterminaro
  • Laborpaŝoj laŭ agadprogramo
  • Fakvortkompleksoj kaj Forumoj
  • Komputilo savis la aferon
  • Numerumo de la modelterminaro
  • Nova presilo por la definitiva eldono
  • Programado kaj ĝia instruado Josef Vojáček (CS) 1. Enkonduko
  • 3. Teknikaj kaj programadaj rimedoj en lernejoj
  • 4. Skizo de enhavo de baza kurso/instruobjekto pri komputiloj kaj programado
  • 5. Didaktika tekniko, uzeblo en la instruado

  • Elŝuti 428.35 Kb.