Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉe viroj, kiuj sentas amon bei Männern, welche Liebe fühlen W. A. Mozart: La sorĉa fluto

Elŝuti 56.57 Kb.

Ĉe viroj, kiuj sentas amon bei Männern, welche Liebe fühlen W. A. Mozart: La sorĉa fluto




Dato10.01.2018
Grandeco56.57 Kb.

Elŝuti 56.57 Kb.

OPERETARIOJ EN TRADUKO DE J.GIESSNER


en la repertuaro de Miroslav Smyčka

ĈE VIROJ, KIUJ SENTAS AMON

Bei Männern, welche Liebe fühlen *** W. A. Mozart: La sorĉa fluto


Pamina: Ĉe viroj, kiuj sentas amon,

ne mankas ja tenera kor’.

Papageno: Kunsenti tiun ardan flamon,

plej altŝatata invalor’.

Ambaŭ: La amon ĝuu vi kaj mi:

vivas ja nur per amo ni,

vivas ja nur per amo ni!

Pamina: Dolĉigas am’ la tutan mondon,

al ĝi oferas la kreaĵ’.

Papageno: Regadas la naturan rondon,

por vivo estas la spicaĵ’.

Ambaŭ: Ekzistas ja laŭ ĉies dir’

pli nobla ne ol in’ kaj vir’,

pli nobla ne ol in’ kaj vir’.

Vir’ kaj in’ kaj in’ kaj vir’,

vir’ kaj in’ kaj in’ kaj vir’:

preskaŭ estas dia spir’.

DONAC’ DE ROZOJ EN TIROL

Schenkt man sich Rosen *** C. Zeller: La birdovendisto


Adam:

Donac’ de rozoj en Tirol’, kion signifas la parol’?

Ne nur la rozojn pro inklin’, oni ja mem eĉ donas sin.

Aŭdu la sonojn el la kor’, aŭdu la sonojn kun favor’,

aŭdu, konsolu dolĉe min, kaj kun la rozoj donu vin.

Donac’ de rozoj en Tirol’, kion signifas la parol’?

Ne nur la rozojn pro inklin’, oni mem donas eĉ sin.

Kia feliĉ’ en spegul’ de ŝia ĉarma okul’!

Rozoj por mi kun plezur’, sed ne la rozoj nur.

Princelektistino:

Donac’ de rozoj en Tirol’, kion signifas la parol’?

Ĝi ne validas ĉie ajn, ĉar ni jen estas ja ĉe l’Rajn.

Portas feliĉon mi por vi, do ne reprenas la rozojn mi.

Prenu la rozojn kun plezur’, sed la rozojn sole nur.

HO, KIU LIGIS NIN?

Wer uns getraut? *** J. Strauß: La ciganbarono


Ho, kiu ligis nin? Jes, li. Pirol’ geedzigis nin

sub blu’, ĉiela blu’ sen fin’.

Nur vidu la gloron en majestec’ kaj bril’,

en luma or’, en luma or’ de l’steloj mil’ kaj mil’.

Ja mildkantis najtingal’ tra l’nokt’ per voĉa bel’:

la amo, ĝi estas potenco de l’ĉiel’.

Atestis kiu nin? Jes nin?

Ja, du cikonioj nur, salutis ili kun plezur’.

Kapjesis, klakadis por kvazaŭ diri nin:

Ho, amu nur, ĉar estas vi en amo vir’ kaj in’.

Jam ofte feliĉon portis ni al hom’ kun fidel’,

se amo ĉi loĝis, potenco de l’ĉiel’.

DONU MANON, DONU ĜIN

Her die Hand, es muss sein (Werberlied) *** J. Strauß: La ciganbarono


Donu manon, donu ĝin, for de l’ino kara.

Trinku nun el varbo-vin’ de la trup’ husara.

Jen la ĉako por la kap’, sekvu la husarojn,

kaj la malamikoj, knab’, spertu kun tim’ viajn farojn.

Jen vin’, jen vin’!

Jen la vin’, prenu ĝin, kaj trinku tuj!

Trinku el plena glas’, vivu! Vivu la arme’, vivu la arme’!

Frat’, validu via ĵur’, donu vian forton,

ĉar hungaroj konas nur venkon ja aŭ morton.

Sango nia, fluu ĝi ruĝe en la teron,

en batalo kreas ni al malamik’ senesperon.

Jen vin’, jen vin’!

Jen la vin’, prenu ĝin, kaj trinku tuj!

Trinku el plena glas’, vivu! Vivu la arme’, vivu la arme’!

Ĉardas:

Ni estu gajaj nun sen fin’ ĉe plena glas’ da vin’,

ĉe bona, fajra vino, ĉar ĝin ŝatas la husar’, hej!

Kaj kiam vinon havas ni, montriĝas kun pasi’

knabinoj ame sen avar’, hej, bonvenaj al husar’, hej!

Vi bruna, ne hezitu vi husaron kisi pli kaj pli,

ĉar li kaj vi ja estas bela par’, hej!

Ja estas am’ sen kompromis’

frandaĵ’ kun vin’ kaj via kis’,

ja kis’. Prenas ĝin la husar’.

Kaj ĉiam estu vin’ kaj am’ de l’vivo fajra flam’.

Jes, kaj ilin dum la tuta jar’, hej, amas la husar’.

JA, JA, LA CHIANTI-VIN’

Chianti-Lied *** G. Winkler


Vivu glasoj kaj la vino, vivu sano, tralalala!

Je la suno, je la vitoj, je la amo, tralalala!

Kaj ni ridas, kaj ni kisas, kaj ni trinkas, tralalala!

Tiaj oraj sorĉaj horoj nin konvinkas, tralalala!

Ja, ja, la Chianti-vin’,

ĝi tuj invitas nin al la feliĉ’ sen fin’.

La vivon, ĝuu ĝin ĉe l’ora Chianti-vin’!

Ja, ĉe la Chianti-vin’ neniam neas in’,

per vin’ regalu nin,

feliĉ’ por ni destin’ ĉe l’Chianti-vin’.

Jesas via kor’ en la stela nokta blu’,

ho, favora hor’, delikata amo-ĝu’.

Flugas kanto-son’, tuŝas nin la rava ton’,

kaj aŭskultas nun ni al la sorĉ-melodi’ en feliĉa ebri’.

Dolĉe revas ni tra la temp’ kaj spaco pli,

funde dronas la kor’, dum la kant’ ŝvebas for,

ĝis nin vekas la ĥor:

Vivu glasoj ...

JAM ŜVEBAS NI

Funiculi funicula *** L. Denzo *** kanto itala


Vespere ni ascendis al la monto, ĉu diri ĝin?

Ne povis la afliktoj de la mondo plu ĝeni min.

Fajrego tie brulas, sed permesas ja gardi vin.

Ne sekvas ĝi, sed ankaŭ ĝi ne ĉesas, forgesu ĝin.

Alten, supren,

jam ascendas ni, ascendas plu, ascendas ja,

jam ascendas per Funikuli, Funikula.

De l’tero ĝis la pinto de la monto ne longa kur’.

Mi povus vidi ĝis la horizonto, vin vidas nur.

Ŝnurego tiras vin nun senprokraste al la ĉiel’,

ĝi tiras vin facile, vente, haste jam ĝis la cel’.

Alten, supren,

jam ascendas ni, ascendas plu, ascendas ja,

jam ascendas per Funikuli, Funikula.

Ascendis monten, alten ŝi ĝis fino, atingis ĝin.

sed tamen ŝi revenis pro inklino por preni min.

La amo ŝvebas, ŝvebas kaj estiĝas nur ĉirkaŭ ni.

La koroj kantas, ĉar ŝi edziniĝas ja nun kun mi.

Alten, supren,

jam ascendas ni, ascendas plu, ascendas ja,

jam ascendas per Funikuli, Funikula.

KIEL VAGABOND’

Als flotter Geist *** J. Strauß: La ciganbarono


Kiel vagabond’, jen la rakont’, vojaĝis mi tra l’tuta mond’.

Faktoto longe estis mi en granda bestmenaĝeri’.

De l’orfazano ĝis balen regadis bestojn mi sen pen’.

Flatadis min la sonserpento, goril’ karesis min kun sento.

Leon’ kondutis laŭ infan’, manĝegis tigro el la man’.

Mi diris "ci" al la hieno, kun ŝarko naĝis en baseno.

Per rostro miksis elefanto por mi salaton, granda kvanto.

Ja, pro mia honor’ kun la man’ sur la kor’

estas mi matador’ kun furor’, kun furor’.

Raraĵojn vendis kun persvad’, mi poste estis akrobat’,

fariĝis fine eĉ helpist’ ĉe iu majstra magiist’.

Per mia nigra sorĉmagi’ alvokas cent demonojn mi,

kaj estas lerta flam-manĝanto, en paŭzoj eĉ tranĉilglutanto.

Kaj ĉion balancadas mi, ĉevalojn regas kun graci’.

Mi en la art’ de l’kartolud’ superas ĉiun sen diskut’.

Sorĉist’ mi estas sen komparo kaj ĉio tute sen preparo.

KISIS MI SIMPLE NUR

Ach, ich hab' sie ja nur *** K. Millöcker: Der Bettelstudent


Ĉu mi estu galantulo kontraŭ ĉiu bela in’?

Hipokrita flatemulo nur lakee montru min?

Bonkonata en Polio kaj Saksio estas mi,

ĉiu eĉ en Podolio nomas min herogeni’.

Kiu ĉe Vistul’ kaj Pruto, ĉe la Elbo venkis nur,

kaj ĉe Grodno, Baŭcen* estis por la malamik’ terur’?

Ha... la heroon ne venkitan en milit’ kaj batal’

in’ kuraĝis frape bati, jam l’ide’ estas skandal’.

La memor’ longe min turmentos pro la vangofrapa insulto.

Sed ŝi tre baldaŭ l’aferon pentos, venĝo la rezulto.

Ĉu mi hontigis ŝin, humiligis ŝin, ke ŝi tiel punis min?

Ha... kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin,

kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin.

Jen mi sentis en vizaĝ’ frapon ventumilan tre.

Multon jam travivis mi,

tamen tion, tion ne, tamen tion, tion ne!

Multon jam travivis mi, tamen tion ne, tion ne, tion ne!

Tiu trofiera damo ofendiĝis pro la kis’,

kiu estis ja reklamo, flat’ por ŝi sen kompromis’.

Post insult’ mi ĉiam venĝis tuj per sango kaj kruel’,

brakojn, gambojn mi fortranĉis dudek fojojn en duel’.

Freneziĝas mi kolere, pensas pri satisfakci’,

ĵuras mi - kaj tre sincere - ŝian punon havos ŝi.

Ha, tia honto kaj doloro, tamen ridis ja mi.

Furiozis mia koro pro la sorta ironi’.

Plende do mi grimacojn faris, ŝiris min la honta mizer’,

amuziĝis ŝajne, kvankam amaris, ardis la sufer’.

Kaj kial do la kverel? Nura bagatel’ estis, kion faris mi.

Ha... kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin.

Ridindigis min la dam’, ĉiu scias ĝin, ho ve!

Multon jam travivis mi,

tamen tion, tion ne, tamen tion, tion ne!

Multon jam travivis mi, tamen tion ne, tion ne, tion ne!

* Baŭcen - Bautzen, urbo en Saksio

MALHELRUĜAJN ROZOJN

Dunkelrote Rosen *** K. Millöcker: Gasparone


Malhelruĝajn rozojn, jen, vi bela in’!

Kaj vi scias, kion rozoj diras vin.

Delikataj sentoj, amoplena kor’,

kun diskret’ alludas malhelruĝa flor’!

Kaŝe en florprofund’ kuŝas la senc’ sur grund’,

kion amatoj farus, parolus ne florabund’?

Se en konvena hor’ mankas la vort’ al kor’,

ho, kion ne kuraĝas ĝi, per floroj diras ni.

MISTEROKULOJ

Zwei Märchenaugen *** E. Kálmán: La cirkoprincino


Ek al scenej’, al lumradiad’,

al la maneĝ’ kun gaja ridad’.

Blanka vizaĝ’ laŭ cirkomastra ordon’,

montru vin nun, li ja pagas per mon’.

Klaŭn’ nur vi estas, ludil’ de la sort’,

montru la artojn per tuta fort’.

Se al publik’ vi plaĉas, venas aplaŭd’,

se malsukces’, estas mallaŭd’.

Vivos mi kun favor’, mi prenos,

devos mi for, eltenos.

Se feliĉ’ venos jen, prenu tuj, arleken’,

prenu tuj, arleken’! Prenu!

El sangoruĝa vin’ radias la fortuno, la idealo.

El vinpokalo vekiĝas en imag’ de l’viv’ iama suno.

Du blankaj brakoj kaj buŝ’ sur grund’

de l’glaso lumas en la vinprofund’:

Misterokuloj, kiel steloj la bel’,

misterokuloj de amata anĝel’.

Ĉu mi forgesu la okulojn de ŝi?

La ĝoj’ iama nun perdiĝis por mi.

Vi rev’ de l’amo, ho, maltrafis mi vin,

feliĉsopiro, nur prisonĝis mi ĝin.

Vi iluzio kaj ĝu’ kaj turment’, ho, vi fabelo, perdita sent’.

Ke oni de la klaŭn’ detruis la feliĉon,

li devas preni kaj ĝin elteni.

Ek al maneĝo nun! Plenumu la dediĉon!

Vizaĝon masku, ne pensu plu pri ĝu’ kaj am’

kaj kion perdis vi:

Misterokuloj, kiel steloj la bel’ ...

VOLGO-KANTO

Wolga-Lied *** F. Lehár: La Carido


Solec’! Kaj nur solec’! Sola, tutsola!

Forkuras mia beljunec’ en longa, tima malgajec’.

Min premas mia peza kor’, forlasis min la bonhumor’.

Jen staras soldat’ ĉe l’Volgostrand’,

gardstaras por la patroland’

dum nokt’ obskura en fidel’,

nek lumas lun’ por li, nek stel’.

Kaj la step’ en plensilent’.

Larmoj fluas pro malgaja sent’.

Lin turmentas anima tragedi’,

forlasita ĝemas li, plendas li, petas pli:

Ho, ĉu jen supre forgesis vi min?

Sopiras al am’ mi, al kor’ de in’.

Multas anĝeloj en ĉielo ĉe vi,

Sendu unu el ili al mi.


Elŝuti 56.57 Kb.

  • DONAC’ DE ROZOJ EN TIROL
  • HO, KIU LIGIS NIN
  • DONU MANON, DONU ĜIN
  • JA, JA, LA CHIANTI-VIN’
  • JAM ŜVEBAS NI
  • KIEL VAGABOND’
  • KISIS MI SIMPLE NUR
  • MALHELRUĜAJN ROZOJN
  • MISTEROKULOJ
  • VOLGO-KANTO

  • Elŝuti 56.57 Kb.