Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Dudekkvara jartempa dimanĉo jaro c – Ambrozia Rito 15ª de Septembro 2007ª 1 eniraj ritoj

Elŝuti 39.23 Kb.

Dudekkvara jartempa dimanĉo jaro c – Ambrozia Rito 15ª de Septembro 2007ª 1 eniraj ritoj




Dato06.01.2018
Grandeco39.23 Kb.

Elŝuti 39.23 Kb.

DUDEKKVARA JARTEMPA DIMANĈO

Jaro C – Ambrozia Rito 15ª de Septembro 2007ª


1 ENIRAJ RITOJ



ENIRA ANTIFONO (Ps. 118, 137.124a) (starante)

A. Justa Vi estas, Sinjoro, kaj rekta laŭ Via juĝo; estu pardonema al Via servisto.

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
A. Amen.

C. La Dio de la espero, Kiu nin plenigas je ĝojo kaj paco laŭ la kredo pro la potenco de la Sankta Spirito, estu kun vi ĉiuj.
A.
Kaj kun via spirito.


KONFESO DE PEKOJ

C. Gefratoj, Jesuo prenis sur sin niajn pekojn kaj pere de Siaj morto kaj resurekto, Li renovigis nian vivon. Ni humile pardonpetu por ke la Eŭkaristio, kiun ni estas celebrontaj estu por ni fonto de savo.

(mallonga silento)

C. Vi, Kiu venis serĉadi tiun, kiu perdiĝis, Kyrie, eleison.
A.
Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu venis por doni Vian vivon, elaĉete por ĉiuj, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.


C. Vi, Kiu kunigas al unueco Viajn disperdiĝintajn filojn, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.


C. Kompatu nin la ĉiopova Dio, kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.
A.
Amen.


GLORO AL DIO

C. GLORO AL DIO EN LA ALTOJ

C.A. Kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo. Ni laŭdas Vin, ni benas Vin, ni adoras Vin, ni gloras Vin, ni dankas al Vi pro Via granda gloro, Sinjoro Dio, ĉiela Reĝo, Dio Patro Ĉiopova. Sinjoro, Filo unu­naskita, Jesuo Kristo. Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l' Patro; Kiu forigas la pekojn de l' mondo, kompatu nin, Kiu forigas la pekojn de l' mondo, akceptu nian petegon, Kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin. Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro, Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro. Amen.


JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO


C. Ni preĝu. (silenta momento)

Gardu nin al Vi fidelaj, ho Dio viva kaj vera, kaj per Via favoro konsolu niajn korojn: permesu, ke ni zorgu kun ĝoja sindediĉo je la kantado laŭde al Vi kaj, ke ni kresku en frata amo. Per Jesuo KrIsto, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.


A. Amen.

2 LITURGIO DE LA PAROLO

UNUA LEGAĴO (sidante)

L. Benu min, ho Patro.
C.
La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La Sinjoro repaciĝis, kaj rezignis la punon, kiun Li intencis fari al Sia popolo."

L. El la libro de la Eliro (32, 7-11.13-14)

En tiuj tagoj Dio parolis al Moseo, kaj diris: “Iru, malsupreniru; ĉar jam mal­virtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo. Rapide ili deflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordo­nis al ili! Ili faris al si fanditan bovidon; poste ili adorkliniĝis al ĝi, alportis al ĝi oferojn kaj diris: Izraelo, jen via dio, kiu elirigis vin el Egip­tujo!” La Sinjoro aldonis: “Mi rigar­dis ĉi tiun popolon: ĝi estas obstina popolo. Lasu do ke mia kolero ekflamu kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos. Sed el vi Mi faros grandan popolon. Tiam Moseo ekpete­gis la Sinjoron, sian Dion, kaj diris: “Kial, Sinjoro, Via kolero ekflamos kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el Egiptujo per granda forto kaj per potenca mano? Reme­moru Abrahamon, Isaakon kaj Izraelon, Viajn servantojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi mem, dirante: Mi multigos vian posteularon kiel la stelojn de la ĉielo; kaj Mi donos al viaj filoj la tutan landon, pri kiu Mi parolis, kaj ili posedos ĝin eterne!" Je tiuj vortoj la Sinjoro repaciĝis kaj rezignis la punon, kiun Li intencis fari al Sia popolo.


Jen la parolo de Dio.
A.
Al Dio estu danko!


RESPONSORIA PSALMO El Psalmo 50 (51))

L. Donu al ni, ho Patro, la ĝojon de la pardono.
A. Donu al ni, ho Patro, la ĝojon de la pardono.


L. Indulgu min, Sinjoro, laŭ Via kompato; laŭ Via granda boneco forstreku miajn pekojn. Lavu min entute de mia kulpo, purigu min de mia peko.
A. Donu al ni, ho Patro, la ĝojon de la pardono.


L. Koron puran kreu al mi, ho Dio, kaj daŭran fidelecon estigu en mi. Ne forpelu min de Via ĉeesto, kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
A. Donu al ni, ho Patro, la ĝojon de la pardono.


L. Malfermu, Sinjoro, miajn lipojn, kaj mia buŝo proklamos Viajn laŭdojn. Pentanta animo estas ofero al Vi agrabla, Dio. Koron suferantan kaj humilan Vi, Dio, ne malŝatas.
A. Donu al ni, ho Patro, la ĝojon de la pardono.



DUA LEGAĴO

L. Benu min, ho Patro.
C.
La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Kristo Jesuo venis por savi pekulojn..."

L. El la letero de la Apostolo Paŭlo al Timoteo (1, 12-17)

Mia amata, mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron: Li trovis min fidinda kaj donis al mi taskon kaj forton por ĝin plenumi. Tamen antaŭe mi parolis kon­traŭ Li, Lin mi ofendis kaj persekutis. Sed Dio kompatis min, ĉar tiam mi estis malproksime de la kredo kaj mi ne sciis, kion mi faras. Pro tio la graco de la Sinjoro abundis en mi: Li donis al mi kredon kaj amon, kiuj venas de la kun­eco kun Kristo Jesuo. Kredinda estas ĉi tiu vorto, kaj ĉiuj devas ĝin akcepti: "Kristo Jesuo venis en la mondon por savi pekulojn:" Kaj mi estas la ĉefa inter ili! Tamen, ĝuste pro tio mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru Sian tutan indulgon, por doni ek­zemplon al ĉiuj, kiuj poste kredos je Li kaj ricevos la eternan vivon. Nun al la Reĝo eterna, sen­montra, nevidebla, al la sola Dio estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.


Jen la parolo de Dio!
A. Al Dio estu danko!



AKLAMA KANTO ((Kp. Joh. 4, 16; 3, 20) (starante)

A. Haleluja, haleluja.
Ni agnoskis kaj kredis je la amo, kiun Dio havas al ni: Se nia koro nin kondamnas, Dio pli grandas ol nia koro kaj ĉion konas. Haleluja.



EVANGELIO

C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laŭ Luko (15, 1-32)
A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.


"Estos granda ĝojo en la ĉielo pro pekulo, kiu sur la tero konvertiĝas."

(Oni povas mallongigi la tekston, finante la legadon ce ۞)

En tiu tempo impostistoj kaj malbonfamaj homoj alproksimiĝis al Jesuo por aŭskulti Lin. Sed fariseoj kaj leĝinstruistoj murmuris, dirante: "Li favore ak­ceptas malbonulojn kaj manĝas kun ili." Tiam Li diris al ili la jenan parabolon: "Se iu el vi havas cent ŝafojn kaj perdas unu el ili, kion li faras? Li lasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras serĉi la perditan, ĝis li retrovos ĝin. Kaj kiam li trovis ĝin, li metas ĝin ĝoje sur siajn ŝultrojn. Kaj reveninte al sia do­mo, li kunvokas amikojn kaj najbarojn kaj diras al ili: 'Ĝoju kun mi, ĉar mi re­trovis mian ŝafon, kiu perdiĝis.' Mi certigas vin, ke en la ĉielo estos pli da ĝojo pro unu pekulo, kiu konvertiĝas, ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne be­zonas konverton. Se iu virino havas dek draĥmojn kaj perdis unu el ili; kion ŝi faras? Ŝi ekbruligas lampon, balaas zorge la domon kaj serĉas dili­gente sian mon-eron ĝis ŝi trovos ĝin. Kaj trovinte, ŝi alvokas amikinojn kaj najbarin­ojn, kaj diras al ili: 'Ĝoju kun mi, ĉar mi retrovis la draĥmon, kiun mi perdis.' Tiel same, Mi diras al vi, ankaŭ la anĝeloj de Dio faras grandan feston pro unu pekulo, kiu konvertiĝas." ۞



Jesuo diris ankaŭ ĉi tiun parabolon: "Iu viro havis du filojn. La pli juna diris al la patro: 'Patro, donu tuj al mi la heredotan parton.' Tiam la patro dividis inter ili siajn havaĵojn. Post ne multaj tagoj la pli juna filo vendis ĉion, kaj kun la akirita mono forvojaĝis al malproksima lando. Tie li perdis sian tutan havon per diboĉa vivado. Sed en tiu lando, kiam li jam elspezis ĉion, okazis granda malsato; kaj baldaŭ la junulo troviĝis meze de gravaj malfacilaĵoj. Tiam li iris al unu el la loĝantoj de tiu lando kaj proponis al li sian servadon. Tiu sendis lin sur siajn kampojn gardi porkojn. La junulo estis tiel malsata, ke li volus plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis, sed neniu donis ilin al li. Tiam li pripensis sian situacion, kaj diris: 'La taglaboristoj de mia patro havas nutraĵojn abunde, dum mi ĉi tie pereas de malsato! Mi reiros al mia pa­tro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi; mi ne plu meritas esti via filo; traktu min kiel unu el viaj taglaboristoj!' Li tuj leviĝis kaj reiris al sia patro. Li estis ankoraŭ malproksime de la patra domo, kiam lia patro lin vidis, kaj kortuŝite kuris renkonte al li. Li brakumis la filon kaj lin kisadis. Tiam la filo diris: 'Patro, mi pe­kis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi. Mi ne plu meritas esti rigardata kiel via filo.' Sed la patro ordonis tuj al siaj servistoj: 'Rapidu: alportu la plej belan robon kaj lin vestu. Metu ringon sur lian fingron kaj sandalojn sur liajn piedojn. Poste prenu la bovidon, kiun ni grasigis, kaj buĉu ĝin. Ni devas havi festenon pro lia reveno: ĉar ĉi tiu mia filo estis por mi mortinta, kaj nun li denove revenis al vivo; li estis perdita, kaj mi denove retrovis lin.' Kaj ili komencis festi. La pli aĝa filo estis sur la kam­po; je sia reveno, kiam li alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj danc­adon. Tiam li alvokis unu el la servistoj, kaj demandis lin, kio okazas. La servisto diris: 'Via frato revenis, kaj via patro buĉis la bovidon, kiun ni gras­igis, ĉar li rericevis sian filon viva kaj sana.' Sed la pli aĝa frato montriĝis ofendita kaj eĉ ne volis eniri. Tiam la patro elvenis, kaj klopodis konvinki lin eniri. Sed la pli aĝa filo diris al li: 'De tiom da jaroj mi servas al vi kaj nen­iam mi malobeis vian ordonon. Tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi fes­tenu kun miaj amikoj. Sed nun revenis ĉi tiu via filo, kiu fordiboĉis vian havon kun malĉastulinoj, kaj por li vi buĉis grasigitan bovidon!' La patro respondis: 'Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas ankaŭ via. Mi ne povis ne esti feliĉa kaj festi, ĉar ĉi tiu via frato estis por mi mortinta kaj nun revenis al la vivo; li estis perdita, kaj nun mi retrovis lin!'"
Jen la parolo de la Sinjoro.
A. Al Kristo estu laŭdo!


KANTO POST LA EVANGELIO (Ps. 101, 12-13)

A. Miaj tagoj estas kiel ombro, kiu mallongiĝas; kiel eltranĉita herbo mi sekiĝas. Sed Vi, Sinjoro, restas eterne, Via memoro restas por ĉiu generacio.

(Sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
A. Ĉiam li estu laŭdata.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, ni nin turnu al Dio, nia Patro, granda en la amo kaj en la pardono, kaj ni Lin propetu, por ke Li elaŭskultu niajn humilajn preĝojn.

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Donu al ni, Sinjoro, Vian pardonon."
A. Donu al ni, Sinjoro, Vian pardonon.


L. Por la Eklezio, disdonanto de la Diaj donacoj: por ke ĉiam ĝi estu akceptema al kiu eraras kaj ĉiam ĝi estu trakurata de la mildeco kaj kompato de Jesuo: ni preĝu.
A. Donu al ni, Sinjoro, Vian pardonon.


L. Por la Sacerdotoj, ministroj de la pardono de Dio: por ke ili havu la konstantan prizorgon servadi Kriston anoncante al la fideluloj la pardonon, kiu savas: ni preĝu.
A. Donu al ni, Sinjoro, Vian pardonon.


L. Por ĉiuj filoj, kiuj forlasis la domon de Dio: por ke neniam ili dubu pri la amo de la Sinjoro kaj estu certaj trovi en Li vivon, liberon kaj pacon: ni preĝu.
A. Donu al ni, Sinjoro, Vian pardonon.


L. Por nia komunumo: por ke unuj al la aliaj ni estu humilaj kaj komprenemaj por rajtu kune ricevi la dian kompatemon: ni preĝu.
A. Donu al ni, Sinjoro, Vian pardonon.


(aliaj intencoj)

KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Ne forlasu nin, ho Dio, kaj ne senigu nin je la donacoj de la graco: el la kompatemo de Via koro de Patro, venu tio, kion ni ne povas plenumi pro nia malforteco. Per Kristo, nia Sinjoro.
A. Amen.


3 EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
A. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
A. Amen.


KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, vokitaj por partopreni je la sama pano kaj je la sama kaliko, en komuneco kun la tuta Katolika Eklezio, ni kune proklamu nian kredon.

C. MI KREDAS JE UNU DIO,

C.A. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstan­ca kun la Patro: per Kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li en­karniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia re­gno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Vivig­anto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo. Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; Kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola. Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj. Kaj mi atendas la revivigon de la mort­intoj, kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Akceptu, ho Dio, niajn oferojn okaze de ĉi tiu mirinda renkontiĝo inter nia povreco kaj Via grando: al Vi ni prezentas tion, kio de Vi al ni venas. Kontraŭŝange Vi al ni donu Vin mem. Per Kristo nia Sinjoro.
A.
Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
A. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.


A. Estas inde kaj juste.

C. Vere estas bone kaj juste Vin ekzaltadi, Dio de senfina kompatemo. Kristo, nia Sinjoro, naskiĝinte de la Virgulino, nin liberigis de la antikva kadukiĝo kaj renovigis nian mortemulan naturon. Pere de Lia Pasiono, Li elaĉetis niajn kulpojn; pere de Lia resurekto, Li malfermis al ni pasejon al la eterna vivo, kaj pere de Lia ascendo al Via gloro, ho Patro, Li malfermis al ni la pordojn de la regno. Pro ĉi tiu plano de graco, kune kun ĉiuj voĉoj adorantaj en la ĉielo kaj sur la tero, ni levu al Vi, ununura kaj senlima Dio kun la Filo kaj kun la Sankta Spirito, la himnon de Via triobla laŭdo:

C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!


(Oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sankt­igu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo † kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.



Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por multaj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.



C. Jen la mistero de la kredo!
A. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni pet­egas ke, partoprenante en la kor­po kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito. Rememoru, Sinjoro, Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo........, nia Episkopo ........, kaj la tuta klerikaro. Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo. Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭ­di kaj glori Vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

C. Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro Ĉiopova, en unu­eco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
A. Amen.

4 RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO

A. La Pano de vivo estas dispecigita, la Kaliko estas benita. Via korpo nin nutradu, ho nia Dio, Via sango al ni donu vivon kaj nin savu.

C. Obeante la parolon de la Savinto kaj de Lia Dia instruo formitaj, ni kuraĝas diri:

C.A. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
A. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
A. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
A. Kaj kun via Spirito.

C. Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton, sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


KOMUNIA ANTIFONO (Ps. 103, 33-34)

A. Ĝis vivon mi havos, mi prikantos la Sinjoron; ĝis mi ekzistos, himnadi mi volas al Dio. De Li estu akceptata mia kanto; en Li estos mia ĝojo.


ORACIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
Ho Dio, Kiu ĉe Via bankeda tablo, nin nutradis per la Pano ĉiela, faru, ke ĉi tiu dia nutraĵo revigligu en ni la amon al Vi kaj instigu nin por ke ni vidu kaj servadu en Vi niajn gefratojn. Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.


5. KONKLUDAJ RITOJ



C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la Ciopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.


A. Amen.

C. Ni foriru en paco.
A. En la nomo de Kristo.

L’Esperanto è una lingua internazionale ideata da L. L .Zamenof, che ne ha pubblicato la grammatica nel 1887

Già dai tempi di Pio X, la Chiesa ha prestato attenzione a questa lingua, fino a riconoscerla come lingua liturgica, con l’approvazione del Messale Romano nel 1990. Il Santo Padre dal 1994 usa anche questa lingua per gli auguri prima delle benedizioni Urbi et Orbi e, dal 1977, la Radio Vaticana dif­fon­de regolar­i trasmissioni in Esperanto.

Dal 1910 si è costituita la Internacia Katolika Uniĝo Esperantista (IKUE: Unione Esperantista Catto­lica Inter­na­zionale) che dal 1992 è riconosciuta dal Pontificio Consiglio per i Laici.

(Per ulteriori informazioni sull’IKUE e sulla sua sezione italiana (UECI), telefonare al 02.2621149 o al 02.66301958 o visitare il sito: www.ueci.it.)





Elŝuti 39.23 Kb.


Elŝuti 39.23 Kb.