Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Dr. Lenkovics Barnabás Parlamenta Komisiito de Civitanaj Rajtoj

Elŝuti 7.12 Kb.

Dr. Lenkovics Barnabás Parlamenta Komisiito de Civitanaj Rajtoj




Dato22.03.2017
Grandeco7.12 Kb.

Elŝuti 7.12 Kb.

Dr. Lenkovics Barnabás

Parlamenta Komisiito de Civitanaj Rajtoj




Plendo



Al mia demando, pri akcepto de la ŝtata lingvoekzameno de Esperanto kiel por la diplomo devige bezonata lingvoekzameno, mi ricevis de la Pedagogia Fakulato de la Eotvos Lorand Ĉeflernejo en Baja la kunsenditan respondon.


En sia respondo la ĉeflernejo informas min, ke la "129/2001. (VII.13.) Registara dekreto, kiu enhavas la postulojn de la humanfakaj kvalifikoj, ek de la septembro de 2002 donas eblon akcepti nure nur el vivanta fremda lingvo faritan ŝtate agnoskitan lingvoekzamenon... Ĉe la nunaj lastjaraj studgrupoj ĉi jare ankoraŭ ni akceptas la ŝtate akceptitan (akreditan) esperantan lingvoekzamenon, same kiel la latinan, kiuj ne estas vivantaj fremdaj lingvoj. (La sciencan grupigon de tiuj eblas en multaj fakliteraturoj trovi.)”

Tiu ĉi informado ne estas taŭga, ĝi estas erara, kontraŭleĝa, baziĝas sur diskriminado, kaj certan grupon de civitanoj en siaj personecoj ofendas.

La respondo ne estas taŭga, ĉar la ne vivantan staton de Esperanto deklaras aŭtokrate. Ne estas klara, kial laŭ scienca fakliteraturo kaj kial ne laŭjure taksas. Ankaŭ pri tio ne informas, ke en la fakliteraturo kie troviĝas la akceptita grupigo.

La respondo estas erara, ĉar en la fakliteraturo ne, aŭ nur eventuale, diaspore, en sciencaj rondoj ĝenerale neakceptate aperas la ne vivanteco de Esperanto. La demando de vivanta lingvo, laŭ mia scio, plejofte aperas en la kazo de naciaj lingvoj, sed ekzemple laŭ la opinio de la konata germana lingvisto H. Haarmann Esperanto estas vivanta lingvo (Klienes Lexikon der Sprachen).

La respondo estas kontraŭleĝa, ĉar la citita dekreto ne donas liberan elekteblecon al la instrua instanco, en pedagoga fakultato linngvoekzameno el ajna vivanta fremda lingvo sufiĉas. Krome ne estas akceptebla la starpunkto, ke la regulojn pri la lingvoekzameno la lernejo reen modifu. La lernado de ajna lingvo konsumas konsiderinde grandajn tempon, energion kaj financan forton, tial la studentoj juste pretendas, ke la stato valida ĉe enskribiĝo estu la bazo, de kiu deflankiĝi nur en la pli cedema direkto eblas.

La respondo esence baziĝas sur la diferenciigo de la la naciaj kaj ne naciaj lingvoj, la lastajn diskriminante, anticipe malakceptante, kio estas ne nur por mi grava persona ofendo, sed profunde ofendas ankaŭ signifan aron da esperantistoj.

La citita registara dekreto bedaŭrinde ne okupiĝas pri tio, kion signifas la esprimo de vivanta lingvo. La praktiko montras, ke tiu manko en la kazo de Esperanto kaŭzas akrajn decidajn problemojn, la akcepto kaj rifuzo de Esperanto dependas de la arbitreco de la koncernaj instruadaj instancoj kaj de la insistemo de tiuj, kiuj volas fari lingvoekzamenon el Esperanto. Tiu ĉi stato kaŭzas signifan malcertecon, kaj limigas la transireblecon inter la diversaj instruadaj instancoj. Tiun, la civitanajn rajtojn, financajn statojn grave ofendantan staton eblus simple forigi per la kompletigo de la registara dekreto.

Mi proponas, kiel ekiran materialon por la ekkono de la faktoj rilatantaj al Esperanto la studaĵon aperintan en la oficiala bulteno de la itala Instruada Ministerio (Bollettino del Ministero della Publica Istruozione, n. 21-22, 1995, junius 1- majo 25, pp 7-43.), kies hungarlingvan varianton mi sendas sur la aldonita disketo en formato MS Word 97.


Baja, 2002. aprilo 3.

Székely Csaba



delegito de UEA, Baja


Elŝuti 7.12 Kb.


Elŝuti 7.12 Kb.