Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Deklaro de la 64a ĉiujara konferenco de un dpi/nro bonn, Germanujo, 3a ĝis 5a de Septembro, 2011 Prezentita al la Ĝenerala Asembleo de un: A/66/750 Daŭropovaj socioj; Respondecaj civitanoj Enkonduko

Elŝuti 145.45 Kb.

Deklaro de la 64a ĉiujara konferenco de un dpi/nro bonn, Germanujo, 3a ĝis 5a de Septembro, 2011 Prezentita al la Ĝenerala Asembleo de un: A/66/750 Daŭropovaj socioj; Respondecaj civitanoj Enkonduko




paĝo2/2
Dato14.03.2017
Grandeco145.45 Kb.

Elŝuti 145.45 Kb.
1   2
Institucia kadro por daŭrigebla evoluigo
Ni alvokas por la establo de tutmonda kunordiganta mekanismo pri daŭrigebla evoluigo kaj de paralelaj institucioj je la nacia nivelo, rajtigita plutrakti tutsisteman politikan koherecon por la institucioj de Bretton-Woods-aj kaj UNaj institucioj por antaŭenirigi principojn pri daŭrigebla evoluigo, metodojn kaj politikojn laŭ kunordigita maniero.
Tia mekanismo impliku interaktivajn multkoncernatajn forumojn kaj regulajn renkontiĝojn de ŝtataj kaj registaraj estroj por taksi evoluojn kaj estigi gvidadon en ekonomiaj, sociaj kaj ekologiaj aferoj, por gvidi kaj kontroli la tutmondan daŭrigeblan produktadon kaj konsumadan direktadan proce, kaj helpi sekuran konsekvencon kaj koherecon en la politikaj celoj de ĉiuj ĉefaj internaciaj organizaĵoj.
Ni alvokas ankaŭ por la establo aŭ reformo de subkomitatoj pri daŭrigebla konsumado kaj produktado por igi ilin funkcii ene de naciaj konsilioj por daŭrigebla evoluigo, kun mandato konsili ĉiujn naciajn agentejojn pri daŭrigebla konsumado kaj produktado kaj naciajn reprezentantojn en la interregistaraj mekanismoj por daŭrigebla konsumado kaj produktado. Sufiĉe provizitaj naciaj konsilioj por daŭrigebla evoluigo estu instalataj por okazigi la transiron al verdaj ekonomioj kaj evoluigi nacian daŭrigeblan verdekonomian vojmapon por ĉiu membroŝtato de UN ĝis 2017.
Ni alvokas plie por la fortigo de naciaj kaj internaciaj ekologiaj leĝoj, la estigon de Internacia Ekologia Tribunalo kaj por la fortigo de enlandaj justicoj por pritrakti ekologiajn disputojn.
Ni alvokas por la enpostenigo de publikaj rajto-defendantoj por Estontaj Generacioj je tutmonda, nacia kaj loka niveloj, kiuj advokatu por daŭrigebla evoluigo kiel antaŭvidita kaj difinita de la Brundtland-Komisiono: por plialtigi la bonfarton kaj perspektivojn de estantaj kaj estontaj generacioj, por sufiĉi al ilia bezono, por servi kiel revizoro kerne de registaroj kaj pritrakti civitanajn plendojn.
Ni alvokas por la starigo de interregistara intertraktanta komitato por estigi kadrokonvencion pri firmaa ekologia kaj socia respondeco, por la respondigebleco de kompaniaj investoj de ĉiuj firmaoj listigitaj en borsoj tutmonde kaj enkalkuli la normo ISO 26000 pri kompania respondeco.
Ni insistas pri la adopto de interregistara mekanismo aŭ ilo por taksi la ekologiajn, sanajn kaj sociekonomiajn efikojn de novaj kaj novaperantaj teknologioj, konforme al la antaŭgarda principo. Ni alvokas por kompleta malpermeso de teknologioj, kiuj estigas gravan riskon por la planedo.
Ni alvokas por la instalo de interregistara traktada komitato por estigi kadrokonvencion pri prijuĝo de internaciaj sekvoj por daŭrigeblo, necesiganta la prijuĝadon de la sekvoj por daŭrigebleco de iuj projektoj, planoj, programoj, politikoj kaj leĝdonaj iloj.
Ni alvokas al la konferenco Rio+20 lanĉi intertraktadojn por la instalo de internacia kunsido sur principo 10 de la Rio-Deklaro, kiu pritraktas aliron al informoj, publika partopreno kaj ekologia justeco.
Ni cetere alvokas al la konferenco Rio+20 kuraĝigi la evoluigon de regionaj kongresoj pri Principo 10, inviti interesatajn ŝtatojn konsenti pri la Aarhus-Konvencio kaj mandati la UN Ekologian Programon (UNEP) evoluigi fortikan programon por efektivigi la Gvidliniojn de Bali pri Principo 10 de la jaro 2010.
Ni alvokas por fortigo de ekzistantaj UNEP-korpusoj kaj plialtigo de la statuso de UNEP al altnivela korpuso en la UNa sistemo.
Ni alvokas por vasta ratifiko kaj efika funkciigo de ĉiuj plurflankaj ekologiaj interkonsentoj.
Ni alvokas naciajn registarojn ratifiki kaj efike funkciigi la 1997an traktaton de UN pri Akvofluejoj, la sola tutmonda priekologia traktato, kiu ankoraŭ ne ekefikis.
Ni alvokas UN-on popularigi daŭrigeblan evoluigon en la procedo de Unueca Agado (Delivering as One, UN 2005).
Ni alvokas registarojn certigi, ke la Libera Antaŭinformita Konsento (kiu rilatas al al UN Deklaracio de 2007 pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj) estas efektivigata koncerne evoluigajn decidojn, kaj aliajn decidojn, kia Redukti Eligojn de Senarbarigo kaj Malplibonigo de Grundo, kiu efikas al indiĝenaj popoloj, indiĝenaj grupoj kaj tribaj kaj lokaj komunumoj.
Ni alvokas kompaniojn engaĝi la junularon por fari iniciatojn pri daŭrigebla evoluigo kiel kernan parton de sia laboro, konsiderante lokajn komunumojn.
Ni alvokas ĉiujn koncernatojn por malfermiteco al novaj manieroj volontuli kunigante kaj engaĝigante homojn pere de interreto kaj aliaj novaj teknologioj.
Ni rekomendas, ke kunagadaj strategioj inter komunumoj kaj la privata sektoro per programoj de Sociala Respondeco de Korporacioj, kiaj volontuligo de dungitoj, plibonigo de nunaj volontuladaj eblecoj por kontribui al tutmonda daŭrigebla paco kaj evoluigo.
Ni rekomendas la inkluzivon de volontuladoj en ĉiuj tutmondaj, naciaj kaj lokaj planoj kaj prioritatoj por paco, daŭrigebla evoluigo kaj homa bonfarto por devontigi sin al la estigo de ebliganta ĉirkaŭaĵo, en kiu civitana engaĝiĝo kaj libervola agado povas prosperi.
Ni rekomendas antaŭenigon de junularaj strategioj, kiuj engaĝas gejunulojn kiel agantojn por daŭrigebla evoluigo kaj paco.
Ni rekomendas la dokumentadon kaj interŝanĝadon de plej bonaj praktikoj pri la rolo de volontuloj, precipe je la komunuma nivelo, en paco, daŭrigebla evoluigo kaj penado por homa bonfarto, inkluzivantan ĉiun fazon de katastrofa mastrumado - preventadon, mildigon, preparitecon, intervenon kaj restarigon;
Ni rekomendas la estigon de akademio de Olimpikaj Volontuloj efektivigata de la estintaj direktoroj de programoj pri Olimpikaj Volontuloj en gastigantaj urboj de la Olimpikaj Ludoj, kun la rekte ligita kunlaboro de interesataj Neregistaraj Organizoj kaj membroj de la anaro de Internacia Olimpika Komitato, kaj ke volontulismo estu oficiale agnoskata kiel la kvara subtenilo de la Olimpika Movado, kune kun sportoj, kulturo kaj la natura medio;
Ni alvokas al:

- Registarojn agnoski la potencon, ekonomian kaj socian valoron de volontulismo por atingi celojn de nacia evoluado kaj bonfarto, kaj provizi helpeman medion por daŭriganta volontulismo kun rimedoj kaj subteno por bazostrukturo, kaj ankaŭ agnoski la valorojn de civitana partopreno.
- La privatan sektoron aktive okupiĝi pri volontulado kaj partnerado de dungitoj plibonigante la povojn de volontuloj, inkluzivante organizaĵojn por atingi daŭrigeblan pacon kaj evoluigon.
- La amaskomunikilojn komuniki al la publiko la valoron de volontulismo kaj kiel koncernato aliĝi por antaŭenigo de helpema medio por komunuma engaĝigo kaj volontulismo.
- La civilan socion popularigi volontulismon kaj strategiojn por civitanan engaĝiĝo en programoj por daŭrigebla paco kaj evoluigo.
- Edukajn instituciojn kaj universitatojn integrigi volontulismon kaj komprenon de la civila socio en instruplanojn kaj similajn strukturojn por antaŭenigi pli profundan kaj pli universalan komprenon de civila servo kaj volontulado.
- La esploran komunumon efektivigi krome pli da esploro kaj studoj pri la valoro kaj efiko de volontulismo al la evoluigo kaj pri la rolo de volontulado en prevento de kaj reago al krizoj, kaj evoluigi novajn indikilojn de progreso, kiuj enkalkulas civitanan engaĝiĝon, volontulan agadon kaj homan bonfarton.
- Konfesiajn tradiciojn konfirmi volontulado por paco kaj evoluigo kiel konvenan respondon al la spirita voko por servo kaj homa bonfartigo.
- Organizaĵojn implikantajn volontulismon certigi la efikecon kaj respondigeblon de volontulismo per prudenta direktado, evoluigo de la kapablo estri volontulojn, kaj por kontrolado kaj taksado de efikeco.
- Ĉiuj koncernatojn alvoki por Monda Koalicio de Volontuloj por provizi platformon por antaŭenigo, kundivido de scioj, evoluigo de kapabloj, kaj kolektivaj agadoj pri volontulismo.
- Registarojn, la sistemon de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliajn koncernatojn renovigi siajn penojn efektivigi Rezolucion A/RES/56/38 kaj sekvajn de la Ĝenerala Asembleo pri rimedoj subteni vontulismon kaj antaŭvidi pliajn agojn de la Asembleo rememorigante la dekan Internacian Jaron de Volontuloj kaj daŭre vokante al tutmonda agnosko, subteno kaj konsiloj por volontulismo rilate daŭrigeblan pacon kaj evoluigon.
Ni alvokas registarojn kaj koncernatojn adopti ampleksan kaj unuecan pritrakton al daŭrigebla evoluigo kaj homa bonfartigo tra seksegalece sentema komunumo-orientita alproksimiĝo, kiu utiligas la gravan rolon, kontribuojn kaj valoron de volontuloj por trakti daŭrigeblan evoluigon, vivtenojn, justan komercadon, nutraĵan nesekurecon, energion, arbarigon, akvon, sanon, HIV/Aidoson, katastrofojn kaj aliajn aferojn.
Ni alvokas la aktorojn de la Araba Printempo rapide instali siajn proprajn Ne-Registarajn Organizaĵojn, kaj peti asociiĝon kun UNa Departemento pri Publikaj Informoj, kaj komuniki kun UN, kaj disvastigi informojn pri UN al siaj loĝantaroj kaj aliaj neregistaraj organizaĵoj, tiel kompensante kiel eble plej baldaŭ la malŝparitajn jarojn sub diktatoradoj kiam libereco sin esprimi ne eblis.
Ni alvokas Ne-Registarajn Organizaĵojn en Mezoriento kaj Norda Afriko, kaj la Araba regiono, peti siajn registarojn inviti UNan Departementon pri Publikaj Informoj gastigi la 65an ĉiujaran Konferencon de

la Departemento de Komunikadoj kaj Publikaj Informoj por Ne-Registaraj Organizaĵoj.
Ni cetere alvokas la estraran komitaton de Ne-Registaraj Organizaĵoj kunligitaj kun la UN Departemento pri Publikaj Informoj adopti la sekvantan temon por ajna konferenco dediĉata al, aŭ gastiganta en Mezoriento kaj Norda Afriko, kaj la Araba regiono: "Diverseco: la sola vojo al daŭrigebla paco kaj evoluigo".
Ni alvokas registarojn agnoski la gravecon de la civilsociaj organizaĵoj por la antaŭenigo de volontulismo kaj agnoski, ke fortigi la dialogon kaj interrilaton inter la civila socio kaj Unuiĝintaj Nacioj kontribuas al la vastigo de volontulismo.
Ni notas kun danko la kontribuojn de UNaj Volontuloj dum la lastaj 10 jaroj okaze de la 10a datreveno de la Internacia Jaro de Volontuloj.
Ni ankaŭ notas kun danko la penojn de ĉiuj partoprenantoj de la Konferenco pliigi la konscion pri volontulismo per tutmonda provizado de servoj, kundividado de informoj kaj edukado.
Daŭrigeblaj vivmanieroj:
Ni firme kredas, ke nia planedo kaj la homa tera komunumo postvivos, viglos kaj prosperos nur per movo al ekonomio, kiu estas daŭrigebla kaj justa, kaj fokusita al la elimino de ekstremoj de riĉeco kaj malriĉeco per la agoj de respondemaj civitanoj kaj volontulismo.
Ni notas, ke nedaŭrigeblaj konsumadaj kaj produktadaj kutimoj precipe kontribuis al klimatŝanĝiĝo kaj malriĉeco, kaj ke daŭrigebla evoluigo povas esti certigata nur se homaro, direktata kaj gvidata de registaraj politikoj, adoptas humanajn, daŭrigeblajn, et-karbonajn vivostilojn kaj adoptas daŭrigeblajn vivmanierojn.
Ni notas, ke daŭrigeblaj vivostiloj kaj vivmanieroj estu konstruataj sur daŭrigebla konsumado kaj produkt­ado en nia tutmondiĝanta planedo kaj sur egalrajteco inter generacioj, seksoj, landoj, kulturoj kaj lingvoj.
Ni agnoskas, ke daŭrigebla konsumado precipe devas konsideri la influo-minimumigon de aĉetaj decidoj kaj la maksimumigon de la socia efiko de niaj aĉetoj al la ekologio.
Ni do rekonfirmas, ke individuoj, familioj kaj komunumoj estas ĉefaj aktoroj en la atingado de daŭrigebla konsumado kaj produktado kaj estu sinpovigataj kaj kapabligataj per edukado en la kompetentecoj pri ĉiutaga vivo preni sur sin la respondecon atingi daŭrigeblajn vivstilojn tutmonde.

Civitana engaĝiĝo en direktado de daŭrigebla evoluigo:
Ni notas, ke faciliga direktado de plurflankaj interkonsentoj pri la medio, baziĝante sur la fundamentoj de komunuma partopreno kaj direktadaj strukturoj kaj edukado por daŭrigebla evoluigo, povas estigi pli bonan komprenon por solvi kompleksajn demandojn pri daŭrigebleco.
Ni denuncas la kreskantan nesufiĉon da rimedoj por la civilsociaj organizaĵoj, subpreman agadon kontraŭ sociaj movadoj kaj la pliiĝantan kriminaligon de ekologiaj kaj indiĝenaj movadoj en multaj landoj fare de registaroj kaj grandaj transnaciaj kompanioj.
Ni cetere rekonfirmas, ke civitana partopreno, kiu inkluzivas volontuladon, estis valora partnero en larĝa spektro de pacigo kaj agadoj por daŭrigebla evoluigo, kun supera celo al elimino de malriĉeco kaj la plibonigo de la homa farto, inter kelkaj aliaj celoj.
Ni ankaŭ agnoskas la kontribuojn de la civila socio, movadoj de Ne-Registaraj Organizaĵoj, laborsindikatoj, socialaj entreprenistoj, kaj volontulaj aliancoj kaj asocioj, pretaj kundividi respondecojn kun lokaj kaj naciaj registaroj en siaj komunumoj.
Ni notas la minacojn al la libero esprimi sin, asociiĝi kaj kunveni. Nemalhaveblas, ke la principoj konserv­ataj en la UNa Deklaro pri Defendantoj de Homaj Rajtoj estas respektata en leĝo kaj en praktiko.
Ni rekonfirmas, ke vera envolviĝo de junularo, virinoj, kaj la plia civila socio en decidofaraj procezoj kaj partnerecoj, kiel emfazite en Agendo 21, Sekcio 3, estas esenca por sukcesigi iniciatojn por daŭrigebla evoluigo.
Aliaj temoj konsiderendaj je Rio+20

Edukado kaj lernado pri daŭrigebla evoluigo
Ni agnoskas la neceson rekonfirmi la UNan Jardekon pri Edukado por Daŭrigebla Evoluigo.
Ni firme kredas, ke la ŝanĝiĝo al daŭrigebla socio ege dependas de la eduka sistemo.
Ni asertas, ke edukado traktu la materialajn, sociajn kaj spiritajn flankojn de homa evoluigo, kaj en ĝia plej ampleksa senco, edukado devas provizi la spacon por valorbazita daŭrigebla lernado.
Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiuj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj rilataj naturmedioj, kaj por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo, kiu kombinas facilan ellernadon kaj klarecon kun neŭtraleco, kaj tial rigardeblas kiel esence daŭrigebla.
Ni alvokas edukajn instituciojn pliigi sian partoprenon en la transforma procezo al daŭrigebla socio, por plibonigi la formadon de kompetentecoj de la komunumoj, en kiuj tiuj institucioj troviĝas, estigi medion, en kiu kontentiga kaj daŭrigebla edukado povas okazi, evoluigante nacian respekton por edukado en natura, kultura kaj monda heredaĵo, samtempe popularigante edukadon por daŭrigebla evoluigo en dumviva lernado.
Ni agnoskas, ke muziko kiel natura rimedo kaj kiel tutmonda komunaĵo estu uzata en edukado por konekti generaciojn kaj tutmondajn komunumojn, por doni voĉon al ĉiuj kaj por partopreni en tutmondaj demandoj provizante solvojn de tutmondaj defioj.
Ni konscias, ke sukcesa edukado kaj lernado ĉiaforma dependas de la plena subteno de registaroj je ĉiuj niveloj, de la privata sektoro, de politikfarantoj kaj de civila socio.
Ni sugestas la instalon de laboratoriaj lernejoj kadre de postkonflikta evoluigo, kiuj instruos kapablojn en diversaj fakoj inkluzivantaj sportojn, por evoluigi amplekse pensantajn civitanojn.

Celoj de daŭrigebla evoluigo
Por atingi la celojn de Rio+20 en ambicia, tempolimigita kaj respondigebla maniero, ni alvokas registarojn konforme al homaj rajtoj, la principo de komunaj sed diferencigitaj respondecoj kaj respektivaj kapabloj adopti la sekvontan projekton pri Celoj de Daŭrigebla Evoluigo (CDE) kune kun la subceloj, kialoj kaj klarigoj rilataj al ĉiu celo:
La ĉi-subaj celoj estas aspirindaj. Dum iuj estas bazitaj sur sindevontigoj jam faritaj de registaroj kaj aliaj koncernatoj, aliaj estas proponitaj surbaze de altnivela pensado inter la civilsociaj organizaĵoj.
CDE: Daŭrigebla konsumado kaj produktado
Je 2020, konsekvence kun la Strategia Plano por Biologia Diverseco adoptita ĉe la 10a kunsido de la Konferenco de la subskribintoj de la Traktato pri Biologia Diverseco, la homa ekologia piedsigno estas reduktata tiel, ke restu ene de la Tera biologie difinita kapacito. Konforme al la principo de komunaj sed diferencigitaj respondecoj, ni alvokas naciojn kaj loĝantarojn trafitaj de malŝparema trokonsumado redukti siajn efikojn kaj helpi pliigi la konsumon da nemalhaveblaj varoj kaj servoj por malriĉaj landoj kaj popoloj, tiele ili ankaŭ povas ĝui akcepteble altan vivnivelon, kiu estigas justan alireblon al sanzorgoj, decajn laborŝancojn kaj edukadon.
Plej laste en 2020 registaroj antaŭenigu produktadajn procedojn, kiuj reprezentas la plej bonan haveblan teknikaron por ekologia efikeco, reuzado, refabrikado, reuzo de rubaĵo, stabileco kaj longa vivdaŭro de produktoj. Malŝparaj praktikoj kiel planita eksmodiĝinteco kaj neripareblo estu identigitaj kaj eliminitaj. Normoj por mendado kaj instigoj de publikaj administracioj agnosku gvidantajn kompaniojn, kiuj kundividas kaj disvastigas plej bonajn verdajn praktikojn tutmonde. Plej laste en 2020 la plimulto de la mondaj varoj kaj servoj estu akirata de registaroj el fontoj certigitaj de objektivaj triaj partioj kiel daŭrigeble produktitaj.
Ĉi tiu celo rilatas al la preparo kaj efektivigo de direktiloj pri daŭrigeblo aŭ verda ekonomio, kiuj konsideras kaj traktas komune konsentitajn daŭrigeblecajn principojn, adoptas celojn por daŭrigebla evoluigo en krizaj zonoj, kaj efektivigas direktadajn reformojn por faciligi la transiron al verda ekonomio kaj por plibonigi la institucian kadron por daŭrigebla evoluigo.
Cetere estigi aron da Jarmilaj Celoj pri Konsumado por la periodo 2012-2020 al kreo de intergeneracie kaj internacie dividita rajto por justaj konsumŝancoj kaj certigo de vivokvalito kaj bonfarto de ĉiuj homoj plej laste en 2020, dume eliminante ĉiujn specojn kaj nivelojn de malriĉeco, respektante la bonfarton de bestoj kaj enkadrigante sufiĉecon bazitan sur daŭrigeblaj ekonomioj.
CDE: daŭrigeblaj vivmanieroj, junularo kaj edukado
Plej laste en 2015, landoj devontigu sin al la principo de daŭrigeblaj vivmanieroj kiel rajto por ĉiuj homoj kaj efektivigu monajn, fiskajn kaj lingvajn politikojn por kuraĝigi plenan kaj decan laboron. Plej laste en 2020, konsideroj pri servoj por biologia diverseco kaj ekologia sistemo estu ĉefaj ene de nunaj kamparevoluigaj platformoj kaj iniciatoj por konservi daŭrigeblajn vivmanierojn en indiĝenaj kaj lokaj komunumoj, kiuj dependas de natura kapitalo por postvivi.
Plej laste en 2015, registaroj inkluzivu en siajn evoluigajn kadrojn kiel prioritaton investojn en la edukadon, sanon kaj dungadon de junularo, kiuj konsistigas grandan proporcion de la loĝantaro de evolulandoj kaj alfronti misproporciajn nivelojn de malriĉeco, senlaboreco, seksa diskriminacio kaj malbona sano.
Registaroj aprobu ampleksajn politikojn, junularan partoprenon kaj multsektorajn programojn, kiuj sinpovigas estantajn kaj estontajn generaciojn por plene kaj libere uzi siajn homajn rajtojn, plenumi siajn aspirojn kaj iĝi produktemaj civitanoj.
Plej laste en 2030, naciaj registaroj redirektu ĉiujn naciajn celojn al atingo de daŭrigeblaj socioj kaj faciligu la daŭrigeblan evoluigon en ĉiuj naciaj edukaj politikoj kaj instruplanoj.
Plej laste en 2020 konsekvence kun la Strategia Plano pri Biologia Diverseco, registaroj certigu, ke homoj konsciu la valorojn de biologia diverseco kaj la paŝon, kiun ili povas fari por konservi kaj uzi ĝin daŭrigeble.
CDE: Klimata daŭrigeblo
Plej laste en 2050, registaroj estu atingintaj klarajn vojojn al klimata daŭrigeblo, kiu reguligas la tutmondan altiĝon de la temperaturo sub 1.5 grado. Eligaĵoj de forcejaj gasoj estu reduktitaj per 25% de la 1990aj niveloj plej laste en 2020, 40% en 2030, 60% en 2040 kaj 80% plej laste en 2050. Karbon-impostoj kaj tarifoj estu instalitaj por starigi instigojn por et-karbona evoluigo kaj fabrikado, financado de projektoj por redukti forcejgasajn eligojn kaj redukti eligojn el senarbarigo kaj malplibonigo de grundo (REDD), por aliaj kompenso-mekanismoj kaj verdinfrastrukturajn solvojn por helpi senŝirmajn komunumojn adaptiĝi al klimatŝanĝiĝo.
Evoluintaj landoj, kiel la ĉefaj kaŭzantoj de klimatoŝanĝiĝo, antaŭsupozante ilian historian respondecon, agnosku kaj akceptu sian klimatoŝuldon en ĉiuj ties dimensioj kiel la bazon por justa, efika, kaj scienca solvo por klimatŝanĝiĝo. La ĉi-supra celo inkluzivu la justan dividon de restanta atmosfera spaco, konsiderante la pasintan uzadon kaj konsumon kaj meza- kaj longatempan eligoredukto-celojn, kiuj estas konformaj al tio, kion la scienco postulas.
CDE: Pura energio
Ne pli malfrue ol en 2030, almenaŭ 50% de la monda energiprovizo venu de renovigeblaj fontoj.
Plej laste en 2020 energibezono estu reduktita per efikeco kaj konservado per almenaŭ 20%. Plej laste en 2030 energia malriĉeco estu eliminita provizante universalan aliron al modernaj energiservoj el renovigeblaj fontoj.
CDE: Biologia diverseco
Registaroj estu instigataj plenumi siajn sindevontigojn efektivigi la Strategian Planon por Biologia Diverseco, precipe tiun rilatan al la Verda Ekonomio, kia celo 2, kiu signifas ke plej laste en 2020 valoroj pri biologia diverseco estu integritaj en nacia kaj loka evoluigaj kaj malriĉeco-reduktantaj strategioj kaj planadaj proceduroj kaj estu enkadrigitaj en nacia kontado, kiel konvenaj, kaj raportaj sistemoj; kaj celo 3, kiu signifas ke ne pli malfrue ol en 2020, instigoj, ankaŭ subvenciaj, malutilaj al biologia diverseco estu eliminitaj, stadie nuligitaj aŭ reformitaj por minimumigi aŭ eviti negativajn efikojn. Ni alvokas registarojn subteni investojn en naturan bazostrukturon kaj ekologian restarigon kaj faciligi la evoluigon de merkatoj, kiuj valorigas la reguligajn servojn provizitajn de ekologiaj sistemoj.
CDE: Akvo
Plej laste en 2030, registaroj atingu universalan haveblon de akceptebla kvanto kaj kvalito da akvo por sano, vivotenado, ekologiaj sistemoj kaj produktado, adekvata sanitareco, kuplita kun akceptebla nivelo de akvorilataj riskoj por homoj, medioj kaj ekonomioj. Ĉi tiu celo estas aldona kaj pli alta ol la atingo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj kaj aliaj internacie konsentitaj evoluigaj celoj. La rajto je sekura kaj pura trinkakvo kaj sanitareco estu agnoskita kiel homa rajto kaj estu la respondeco de ĉiuj ŝtatoj respekti tian rajton. Kiel intertempa celo, ne pli malfrue ol en 2015 la proporcio de tiuj, kiuj ne povas atingi aŭ povas pagi la koston de sekura trinkakvo, kaj al kiuj mankas baza sanitareco, estu duonigita kiel konsentite en la Johannesburga Plano de Efektivigo.
De 2020, lokaj, urbaj kaj naciaj registaroj kaj ĉiuj koncernatoj devontigu sin atingi la sekvontajn inter­tempajn celojn:
- 20%a pliigo de entuta efikeco de la nutraĵa provizoĉeno - reduktante perdojn kaj malŝparojn survoje de kampo ĝis telero
- 20%a pliigo en efikeco de akvo en agrokultivado – pli da nutraĵoj kaj plantoj per unu guto
- 20%a pliigo de akvo-uza efikeco en energiproduktado - pli da kWh "per unu guto"
- 20%a pliigo de la kvanto de reuzata akvo
- 20%a malpliigo de akvomalpurigo

CDE: Sanaj maroj kaj oceanoj (blua ekonomio)
Plej laste en 2020, konsekvence kun la Strategia Plano pri Biologia Diverseco, registaroj establu protektataj areoj, almenaŭ 10%ojn da marbordaj kaj maraj areoj. Plej laste en 2030, oceanaj mortintaj zonoj estu resanigataj per redukto de nitrogena defluo de terenoj per almenaŭ 50%. Plej laste en 2020, maraj protektataj areoj estu establitaj en almenaŭ 25% el ĉiuj ekskluzivaj ekonomiaj zonoj kaj sur altaj maroj taŭge interligitaj kaj kapablaj restarigi almenaŭ la minimumon da vivipovaj vivantaroj minacataj, protektante la maran biologian diversecon, kaj maksimumigante profitojn al komerca kaj porviva fiŝkaptado en ĉirkaŭaj partoj de la maro. Ekde 2015, je fiŝkaptado la uzo de fundo-trenretegoj, dinamito, elektro, venenoj kaj aliaj nedaŭrigeblaj praktikoj estu eliminita. Plej laste en 2030, inversigi la malpliiĝon da fiŝrezervoj kaj estigi daŭrigeblajn, diversajn kaj abundajn fiŝrezervojn, subtenataj de sana vivejo por provizi la bezonojn de ĉiuj uzantoj, kaj plej laste en 2015, fini la praktikon fortranĉi naĝilojn je ŝarkoj.
Ni ankaŭ faras la sekvontajn politikajn rekomendojn: (a) redukti malpurigadon per plastoj en la oceanoj, inkluzive la malpermeson aŭ imposton pri unufoje uzotaj plastoj, subteni la uzon de reciklotaj plastoj en novaj produktoj, kaj igi produktantojn respondecaj pri plastoj dum ties tuta vivciklo; (b) establi internacian kontrolreton pri oceana acidiĝo por ebligi, ke la identigo de vundeblaj regionoj kaj industrioj kaj por estigi fruan avertosistemon por industrioj jam spertantaj malutilon; (c) proklami la altajn marojn de la Centra Arkta Oceano kiel zonon por internacia scienca kunlaboro, kie elfosaj kaj malpurigaj aktivaĵoj estu ĉesigataj ĝis ni havos pli bonan komprenon pri la regiono kaj la eblaj efikoj de tiaj aktivaĵoj; kaj (d) plani kiel urĝan aferon, interregistaran konferencon por trakti la pliiĝantajn minacojn al oceanaj regionoj ekster la jurisdikcio de individuaj nacioj.
CDE: Sanaj arbaroj
Plej laste en 2020, ĉiuj restantaj originalaj arbaroj estu protektitaj kontraŭ konverto kaj degenero, konsekvence laŭ la Strategia Plano por Biologia Diverseco per sufiĉaj rimedoj kaj juste regita mekanismo Redukti Eligojn el Senarbarigo kaj Malplibonigo de Grundo (RESM+), kiu respektas la rajtojn kaj sciojn de indiĝenaj popoloj kaj lokaj komunumoj kaj aliaj ekologiaj kaj regaj sekurigantoj, por rekompenci evolu­landojn ppor ilia protektado kaj daŭrigebla mastrumado de siaj arbaroj, ne nur por karbonkaptado kaj karbonstokado sed por la pli vastaj ekologiaj servoj de la arbaroj. Politiko postulanta nenian netan perdon de arbaroj, tutmonde kaj tutlande, ankaŭ estu atingita plej laste en 2020. Tiutempe, ĉiuj novaj arbar-areoj senarbigitaj estu kompensataj de ekologie fidinda restarigo de arbaroj en apudaj lokoj. Restarigo de pli ol 150 milionoj da hektaroj da senarbigita aŭ degenerinta arbara pejzaĝo estu atingita plej laste en 2020, per la estigo de milionoj da novaj laborpostenoj kaj plibonigitaj vivmanieroj, plibonigita sekureco kaj adapto al klimatŝanĝiĝo.
Redukti senarbigajn eligaĵojn de elstaraj firmaoj kaj ties provizaj ĉenoj devontigante sin eviti la aĉeton de produktoj, kiuj kaŭzas senarbarigon, kiaj sojo aŭ bovoj de senarbarigitaj landoj en la Brazila Amazonio, palmoleo de senarbarigita agrokultivaj landoj en Indonezio, aŭ kontraŭleĝa ligno kaj lignoproduktoj tutmonde.
Cetere, por ĉieaj koncernatoj promesi kaj/aŭ partopreni grandskalajn, ekologie kaj sociale respondecajn rearbarigajn penojn.
Aranĝoj intencitaj sub la Mekanismo por Pura Evoluigo estu zorge ekzamenataj de la komunumoj dependaj de arbaroj por ilia pluekzisto, kiam ni vidas, ke ili preferas jam gravan terenekprenon kaj la detruon de siaj vivmanieroj.
Ĉe Rio 20, ni alvokas registarojn promesi konkretan kaj sistemecan subtenon kaj antaŭenigon de multkoncernate administritaj arbar-atestadaj sistemoj, en ĉiuj partoj de la mondo, kun aparta emfazo pri tropikaj pluvarbaroj.
CDE: daŭrigebla agrokultivado
Plej laste en 2030, la tutmonda agrokultiva produktado estu transformita de industria al daŭrigebla. Kemiaj enigoj, herbicidoj, kaj insekticidoj estu plejgrandparte anstataŭigitaj de organikaj kaj biologiaj alternativoj. Izolitaj naturaj lokoj estu protektitaj kaj restarigitaj kiel fontoj de polenado, regado de damaĝantaj organismoj kaj grundo fekundeco. Nutraĵo por eksporto estu duaranga kompare al nutraĵo por loka konsumado. Kultivitaj planto specioj estu diversaj, same kiel produktadaj teknikoj kaj la gamo da agrokultivaj produktistoj. Plej bonaj administradaj praktikoj reduktu erozion per 90% kaj nitrogendefluon per almenaŭ 50%. Loka ekologia scio de indiĝenaj gentoj, tradiciaj, kaj lokaj komunumoj estu uzataj por identigi fortikajn kultivaĵojn kaj kultivadajn metodojn, kiuj estigas maksimuman protekton kontraŭ klimatŝanĝiĝo.
Tiu celo ankaŭ inkluzivu daŭrigeblajn kaj homnutrajn sistemojn, kiuj provizas sanan nutraĵon por sufiĉi al aktualaj nutrobezonoj dume daŭrigante sanajn ekologiajn sistemojn, kultivistan fortikecon, kaj certigi bonan bestan sanon kaj bonfarton, kiu povas ankaŭ provizi nutraĵon por estontaj generacioj kun minimuma negativa efiko al la medio, per ekologiaj agrokultivaj sistemoj. Ni konsideras la rajton konservi siajn proprajn semojn kiel gravan punkton por agrokultivado.
Daŭrigebla kaj humana nutrosistemo antaŭenigu nutran suverenecon de komunumoj, sinpovigon al etskalaj nutraĵoproduktistoj en nutraĵa kaj agrokultiva estrado, kaj ankaŭ kuraĝigu lokajn produktadajn kaj disdonadajn infrastrukturojn kun egalaj ŝancoj por viraj kaj inaj kultivistoj, kaj la gravan rolon de junularo en ĉi tiu kampo, kaj igu nutroriĉan manĝaĵon havebla, alirebla, kaj malaltekosta por ĉiuj, samtempe provizante daŭrigeblan vivtenon al produktistoj per la pago de justaj prezoj por iliaj produktoj. Daŭrigeblaj nutrosistemoj estu bazitaj sur nutrada suvereneco kaj la rajto por etskalaj farmistoj, virinaj grupoj kaj lokaj

komunumoj planti kaj interŝanĝi siajn semojn kaj kundividi sian scion.
Donu fortan kaj pliiĝantan subtenon al et-skala agrokultivado, produktado de sanaj nutraĵoj per celata esplorado, kromaj servoj kaj ebligadaj kondiĉoj, kaj laŭeble vegetaraj dietoj, kaj al certigo de virinaj rajtoj pri posedaĵoj kaj heredaĵoj.
Agnosku kaj subtenu per ĉiuj ebloj la gravan rolon kaj specialajn bezonojn de virinoj kiel la primaraj produktantoj kaj aĉetantoj de nutraĵo, kune kun la efektivigo de virinaj rajtoj pri posedaĵoj kaj heredaĵoj.
CDE: Verdaj urboj
Plej laste en 2030, urboj estu evoluigintaj kaj estu efektivigintaj planoj pri transportado, publika sano kaj ekologiaj bezonoj laŭ harmonia kaj integra maniero. Plej laste en 2030, de la lokaj al naciaj, registaraj politikoj faciligu kompaktan, miksitan, piedirada-orientitan, urban evoluigon, kiu minimumigu energiuzon kaj maksimumigu loĝdoman sanon kaj kiu reflektas la koncepton de socio por ĉiuj aĝoj. Ĉiuj novaj konstruaĵoj plenumu verdajn konstruaĵajn normojn plej laste en 2030. Plej laste en 2030, urbotransportadaj bezonoj estu aŭ restu plejparte plenumataj de amastransporto, piedirado kaj biciklado. Vivokvalito ankaŭ estu plibonigita por loĝantoj plej laste en 2030, ebligante aliron al verdaj konstruaĵoj kun urbaj tegmentoĝardenoj, pura akvo, pura energio, sistemoj por mastrumi malpurigitan akvon kaj daŭrigebla transporto. Plej laste en 2030, urbaj areoj kun grava (ŝtormakva malpuriga) inundo-risko reduktu netralasivan surfacan areon per 30% sub la niveloj de 2012 (por enlasi pli da akvon en la subgrundon).
CDE: Subvencioj kaj investoj
Plej laste en 2020, konsekvence kun la Strategia Plano por Biologia Diverseco, malutilaj instigoj, inkluzivantaj subvenciojn por produktado de fosilia bruligaĵo, nedaŭrigebla agrokultivado, fiŝkaptadaj kaj arbaraj praktikoj, kaj tiuj malutilaj al biologia diverseco, estu eliminitaj, estu stadie nuligitaj aŭ redirektitaj por antaŭenigi renovigeblan energion, daŭrigeblajn praktikojn kaj konservadan kaj daŭrigeblan uzon de biologia diverseco. Plej laste en 2015, registaroj devontigu sin al minimuma investo de 2% de la Malneta Enlanda Produkto (MEP), ĉiujare por faciligi la transiron al verda ekonomio, enkalkulante naciajn soci-ekonomiajn kondiĉojn.
CDE: Novaj indikiloj pri progeso
Plej laste en 2020, nacioj suplementu aŭ anstataŭigu MEPon per nova mezurilo de daŭrigebla ekonomia bonfarto sur bazo de la plej bonaj tiutempe haveblaj informoj. Rendimento de la ekonomio kaj la prognozataj efikoj de politikŝanĝoj estu mezurataj per tiu nova mezurilo. Ni instigas procedon de daŭra plibonigo kaj perfektigo de la nova mezurilo post iom da tempo kaj internacian procedon por fiksi normojn kaj disponigi komunajn metodojn kaj donitaĵajn fontojn. Ni ankaŭ instigas la adopton de kelkaj aliaj ĉefaj indikiloj pri ekologia, ekonomia, sociala, kultura kaj lingva daŭrigebleco por provizi mezuron pri progreso de la transiro al verda ekonomio, kia civitana partoprenado, plibonigita bonfarto kaj

atingo de celoj de daŭrigebla evoluigo.
CDE: Aliro al informoj
Plej laste en 2022, registaroj aprobu kaj efektivigu leĝojn pri libera informado donantajn al la publiko la rajton akiri precizajn kaj verajn informojn, kiujn havas ilia registaro, precipe pri la medio. Registaroj aktive disponigu al ĉiuj koncernatoj utilajn, precizajn kaj verajn bone diskonigatajn donitaĵojn kaj informojn en konvenaj formatoj kaj lingvoj, ankaŭ per interreto. Tiuj leĝoj inkluzivu protekton al denuncantoj kaj etendiĝu al sciigo de informoj per kompanioj.
CDE: Publika partopreno
Plej laste en 2022, registaroj certigu, ke voluntarismo kaj civitana engaĝiĝo estu enkadrigitaj en ĉiuj tutmondaj, naciaj kaj lokaj agoplanoj por efektivigo de daŭrigebla evoluigo kaj homa bonfarto, devontigu sin estigi medion ebligantan civitanan engaĝiĝon kaj volontulan agadon, kaj inkluzivu devigan publikan partoprenadon en (a) aproboj de ĉefaj evoluigaj projektoj kaj proceduroj pri efikoj je la ekologia impliko, (b) redaktadoj de nacinivelaj daŭrigeblaj evoluigaj politikoj, leĝoj kaj reguloj kaj (c) administraciaj decidoj, kia poluad-permeso.
CDE: Aliro al reĝustigoj kaj rimedoj
Plej laste en 2022 registaroj adoptu kaj efektivigu leĝojn certigantajn efikan aliron al juĝaj kaj administraciaj agoj pri daŭrigebla evoluigo, inkluzivante reĝustigojn kaj jurajn rimedojn. Precipe, ili certigu, ke la kostoj de juraj agadoj estas akcepteblaj kaj pageblaj por koncernatoj, kaj ke aliro al tiaj agadoj eblas per vastigo de jura statuso kaj aliaj rimedoj por interesataj homoj kaj organizaĵoj.
CDE: Ekologia justeco por la malriĉuloj kaj marĝenuloj
Plej laste en 2022, registaroj adoptu leĝojn, kiuj devontigas ŝtatagentejojn estigi konvenajn aranĝojn por doni informojn kaj engaĝi malriĉajn homojn, virinojn kaj aliajn malfavoratajn grupojn, kiam ili faras decidojn pri daŭrigebla evoluigo.
CDE: Baza sano
Plej laste en 2015 por subteni atingon la Jarmilajn Evoluigajn Celojn pri sano, kaj por kontribui al sano, bonfarto kaj daŭrigebla evoluigo, certigo de universala aliro al sanzorgoj kaj sanservoj, kie ajn eblas, senpage en la uzloko por virinoj kaj infanoj, kaj inkluzive de seksa kaj reprodukta sano, kaj sekve plifortigi la rezisteblon de homoj kaj komunumoj al la sekvoj de klimatŝanĝiĝo kaj ekologia degenerado.
Ni alvokas registarojn faciligi daŭrigeblajn sansistemojn kiel nemalhaveblan kondiĉon por daŭrigebla evoluigo de socioj per provizo de esencaj sanservoj, antaŭenigo de sanaj vivstiloj, kaj produktado de transsektoraj publikaj sanpolitikoj.
Ni aprobas la finigon de tutmonda hidrargo-traktato plej laste en Februaro 2013, kiu malcedeme limigu la tutmondan uzadon kaj komercadon de hidrargo kaj reduktu la tutmondajn hidrargajn eligaĵojn.
Ni rekomendas malpermeson eksporti hidrargon kaj ties elfosigon por eksporto kaj sekurigon de la inter­konsento per klor-alkalaj kaj elfosaj kompanioj ne komerci hidrargon kaj akcepti la respondecon certigi ĝian sekuran manipuladon.
Ni rekomendas la estigon de novaj partnerecoj pri respondeca liverado de krudmaterialoj por produktado kaj la reguligo de specifaj malutilaj kemiaĵoj.
Ni alvokas por la plia fortigo de la Monda Organizaĵo pri Sano en ĉi tiu procedo.
Ni alvokas registarojn trakti socialajn determinilojn pri sano kiel rimedon por redukti tutmonde malegal­ecojn pri sano konsciiĝante, ke ĉiuj politikoj influas sanon. Egaleco rilate sanon gravegas por daŭrigeblaj socioj.
Ni alvokas registarojn fari senperajn kaj laŭtemajn intervenojn por plibonigi la sanon de junuloj certigante ties rolon kiel ŝanĝantoj por daŭrigebla socio, kaj certigi la evoluigon de financaj mekanismoj por sansistemoj.
Ni bonvenigas la agnoskon de la laboro de la programo de Volontulo de Unuiĝintaj Nacioj kiel la fokusa temo por plua traktado post la Internacia Jaro de Volontuloj, kaj petas, ke ĝi plu altigu konscion pri la kontribuo de volontulismo al daŭrigebla evoluigo, agi kiel kunveniganto pri la temo por la diversaj interesataj koncernatoj, disponigi retumilojn kaj referencajn rimedojn kaj provizi teknikan kunlaboron al evolulandoj, je ilia peto.
Ni alvokas la Unuiĝintajn Naciojn per sia regula buĝeta procedo kaj mekanismoj ebligi al la Departemento de Komunikadoj kaj Publikaj Informoj gastigi ĉi tiun ĉiujaran Konferencon kaj provizi ĝin per konstantaj kaj antaŭvideblaj financaj kaj homaj rimedoj, kiuj necesas por agi tiele.
Ni dankas la homojn kaj la registaron de Germanujo kaj la urbon kaj urbestron de Bonno por ilia elkora bonvenigo kaj por la gastigado de la 64a ĉiujara konferenco de la Departemento de Publika Informo por Ne-Registaraj Organizaĵoj.

-------- fino de la dokumento A/66/750 -------
Tradukita el la angla originalo en Esperanton far Leo Cooman kaj Manfred Westermayer.
Jen la retejo kie trovighas la dokumento en la 6 oficialaj lingvoj de la UN:

http://www.un.org/wcm/content/site/ngoconference/resources/final
Glosaro:

et-karbona = "vivmaniero au agado kiu kauzas plejeble malgrandan eligon da karbondioksido"

(angle: low-carbon ..)
proced(ad)o = procezo (evitenda), sinsekvo de fenomenoj (-ad- por substreki longdauran prodecon)
"Delivering as One" = iniciativo de UN 2005 proponante unuecan kunlaboron rilate dauropovan evoluigon (vidu: en.wikipedia.org)
Akronimoj

anglaj akronimoj (,klarigo) = klarigo en Esperanto, akronimo en Esperanto
CSR, Corporate Social Responsibility = firmaa ekologia kaj socia respondeco
COP10, tenth Conference of Parties about Convention of Biological Diversity

10a Konferenco de Koncernatoj pri Biologia Diverseco
DPI, Department of Public Information = UNa Departemento de Komunikadoj kaj Publikaj Informoj (DPI)
EEZ, Exclusive Economic Zone = Ekskluziva Ekonomia Zono ( EEZ)

en la UN legharo pri la maro, do kutime ghis 200 maraj mejloj for de la bordo.
FPIC, Free Prior and Informed Consent (United Nations Declaration on the Rights of Indigenous Peoples adopted in 2007) = Libera Antaŭinformita Konsento (kiu rilatas al al UN Deklaracio de 2007 pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj)
GHG, GreenHous Gases = forcejgasoj
GDP, Gross Domestic Product = Malneta Enlanda Produkto, MEP
IYV+10 = deka Internacia Jaro de Volontuloj
ICPD = Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Evoluigo, IKLE
JPOI, Johannesburg Plan of Implementation recognizes the New Partnership for Africa’s Development as providing a framework for sustainable development on the continent = Johannesburg Plano de Efektivigo
MDG = Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN, JEC
NGO, Non-governmental organizations = Ne-Registaraj Organizaĵoj, NRO

dum tiu konferenco virino (supozeble el azia lando) proponis eviti la "Non" sed diri pozitive:

Civil-Sociaj Organizaĵoj, CSO
REDD, Reducing Emissions from Deforestation and Land Degradation = Redukti Eligojn el Senarbarigo kaj Malplibonigo de Grundo, RESM
SDG , Sustainable Development Goals = Celoj de Daŭrigebla Evoluigo, CDE
UNCED = UN Konferenco pri Medio kaj Evoluo 1992 en Rio de Janeiro
UNDP = UN Disvolva Programo, eo: UNDP (? en la teksto ciam temas pri evoluigo .., sed ...)
UNEP = UN Ekologia Programo, eo: UNEP
UN DPI = Departemento de Publika Informo
UN programo por pli efika (sama) helpo al pluraj landoj (2005), undg.org
USPFI, Universal Social protection Floor Initiative = Iniciativo de la Universala Kunveno por Sociala Protekto.
1   2


Elŝuti 145.45 Kb.

  • Daŭrigeblaj vivmanieroj
  • Civitana enga
  • Aliaj temoj konsiderendaj je Rio+20
  • Celoj de daŭrigebla evoluigo

  • Elŝuti 145.45 Kb.