Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Deklaro de la 64a ĉiujara konferenco de un dpi/nro bonn, Germanujo, 3a ĝis 5a de Septembro, 2011 Prezentita al la Ĝenerala Asembleo de un: A/66/750 Daŭropovaj socioj; Respondecaj civitanoj Enkonduko

Elŝuti 145.45 Kb.

Deklaro de la 64a ĉiujara konferenco de un dpi/nro bonn, Germanujo, 3a ĝis 5a de Septembro, 2011 Prezentita al la Ĝenerala Asembleo de un: A/66/750 Daŭropovaj socioj; Respondecaj civitanoj Enkonduko




paĝo1/2
Dato14.03.2017
Grandeco145.45 Kb.

Elŝuti 145.45 Kb.
  1   2

La 7an de Oktobro, 2011
Deklaro de la 64a ĉiujara konferenco de UN DPI/NRO

Bonn, Germanujo, 3a ĝis 5a de Septembro, 2011
Prezentita al la Ĝenerala Asembleo de UN: A/66/750
Daŭropovaj socioj; Respondecaj civitanoj


Enkonduko
La partoprenantoj de la 64a ĉiujara konferenco de UN DPI/Ne-Registaraj Organizaĵoj, kunveninta de la 3a ĝis la 5a de Septembro 2011 en Bonno, Germanujo, sidejo de UNaj organizaĵoj kaj kongresoj laborantaj super daŭrigebla evoluigo tutmonde kaj hejme por interdisciplina aro da neregistaraj organizaĵoj kaj institucioj laborantaj en la kampoj de volontulismo, medio kaj evoluigo;
Rimarkigante ke la 64a ĉiujara konferenco de UN DPI/NRO estas ĉefa evento de koncernatoj celanta kontribui al la du kunsidoj atentantaj la volontulecon de la UNa Ĝenerala Asembleo, planitaj je 5a de Decembro 2011 en Nov-Jorko honore al la 10a datreveno de la Internacia Jaro de Volontuloj;
Plue rimarkigante ke la 64a ĉiujara konferenco de UN DPI/NRO ankaŭ celas informi la preparan procedon al UNa Konferenco pri daŭrigebla evoluigo (Rio+20) en Rio de Ĵaneiro, de la 4a ĝis la 6a de Junio 2012;
Memorante la celon de la Tuttera Pintokunveno (Rio+20) komisiita de Rezolucio A/64/236 de la UNa Ĝenerala Asembleo, por certigi renovigitan politikan sindevontigon al daŭrigebla evoluigo, taksi la ĝisnunan progreson kaj la restantajn mankojn en la efektivigo de la rezultoj de la ĉefa pintokunvenoj pri daŭrigebla evoluigo kaj trakti novajn kaj novaperintajn defiojn, kiuj inkluzivas la temojn de verda ekonomio en la kunteksto de elimino de malriĉo kaj daŭrigebla evoluigo kaj la institucia kadro por daŭrigebla evoluigo;
Konsciante la malsukceson de ŝtatoj sekve trakti la urĝecon sciigitan en la malferma alineo de Agendo 21:

- la homaro aktuale staras ĉe difina momento en la homa historio. Ni alfrontas daŭrigon de malegalecoj inter landoj, kaj plia malboniĝo de malriĉo, malsato, malsaneco kaj skribmalklereco kaj la daŭra difektiĝo de la ekologia sistemo, de kiu ni dependas por nia bonfarto; (Agendo 21, UNCED, 1992)
Notante la neceson reaserti kaj renovigi Agendon 21, kiu, en sekcio 3.7, emfazas, ke daŭrigebla evoluigo estu atingata ĉe ĉiu nivelo de la socio kaj ke registaroj, kunlabore kun konvenaj internaciaj kaj neregistaraj organizaĵoj, aprobu komune konsentitan pritrakton de daŭrigeblo;
Agnoskante ke la forto de daŭrigebla evoluigo estas ties esenca naturo interligi problemojn kaj solvojn trans larĝa spektro de problemaroj;
Gvidite de la dokumentoj rezultintaj de la ĉefaj tutmondaj pintokunvenoj en la 1980aj kaj la 1990aj jaroj, Agendo 21 kaj la Deklaro de Rio, la Johanesburga plano pri efektivigo de la tutmonda pintokunveno pri daŭrigebla evoluigo en 2002, kaj la popola interkonsento de Koĉabambo;
Memorigante ke la Tera Ĉarto kune kun la Kulturo de Paco povas ludi decidan rolon helpante inspiri renovigitan politikan sindevontigon atenditan por Rio+20 kaj gvidi la transiron al daŭrigebla, justa kaj paca socio kun respekto kaj zorgo por la tuta vivokomunumo;
Memorigante pri la Deklaro en Rio pri Naturmedio kaj Evoluigo, precipe principo 10, pri la neceso certigi partoprenon de ĉiuj koncernataj civitanoj en ekologia decidofarado kaj ankaŭ aliron al ekologiaj informoj kaj ekologia justeco kaj principoj 20-22 pri la neceso antaŭenigi partoprenon de virinoj, junularo, kaj indiĝenaj popoloj;
Rekonfirmante la gravecon atingi la celojn fiksitajn en la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Evoluigo, la kvara monda konferenco pri virinoj, kaj la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN;
Plie gvidata de la Resolucio 63/153 de la 18a de decembro 2008 de la Ĝenerala Asembleo invitante registarojn kaj aliajn koncernatojn organizi aktivecojn fokusitaj al la dekjariĝo de la Internacia Jaro de Volontula Engaĝiĝo;
Memorante ke la Ĝenerala Asembleo, en paragrafo 16 de tiu verko, A/RES/63/153, petas la UNan Ĝeneralan Sekretarion raporti al la Ĝenerala Asembleo ĉe ties sesdeksepa kunsido pri la efektivigo de la deka datreveno de la Internacia Jaro sub la punkto kun la titolo Socia evoluigo, kaj esti sekvata de la UNa Volontula programo, ties partneroj kaj la aliaj tiutemaj partoj de la UNa sistemo;
Konscie pri la neceso plutrakti post la Internacia Jaro de Volontula Engaĝiĝo de 2011 kaj notante, ke la kreita impeto kontribuis al pliigo de la moviĝo de volontulismo tutlande, regione kaj tutmonde kun partopreno de pluraj registaroj, pluraj civilsociaj organizaĵoj, pluraj privatsektoraj partneroj, kaj pluraj homoj el pli vasta parto de asocioj;

ĜENERALAJ DEKLAROJ
Agnoskante ke homoj rajtas je sana kaj produktiva vivo en harmonio kun la naturo.
Alarmite de la pliiĝanta perdo de biologia diverseco; la indico de dezertiĝo, senarbiĝo, precipe en la tropiklandoj kaj arbara degenerado tutmonda; la disfalo de fiŝkaptaj rimedoj, kaj la pligraviĝintaj efikoj rezultantaj de tutmonda varmiĝo;
Agnoskante ke biologia diverseco kaj lingva diverseco estas neapartigeblaj, kaj alarmite de la perdo de tradicia scio pro la perdo de lingva diverseco;
Maltrankviligite de klimatŝanĝiĝo kaj ties efikoj inkluzivantaj pliiĝantan perdon de biologia diverseco kaj ankaŭ acidiĝo de oceanoj kaj la disfalo de glaciejoj, glacikovraĵoj kaj polusaj glaciamasoj;
Agnoskante ke miliardoj da homoj vivas en malriĉo, kaj ke malriĉo ofte trafas virinojn;
Agnoskante ankaŭ la mankon de konstantaj kaj daŭrigeblaj energifontoj por la evoluintaj kaj la evoluantaj landoj, la nedaŭrigeblan agrikulturon, kaj altiĝojn de prezoj por nutraĵoj;
Konstatante la interrilatojn inter la ekologiaj defioj, klimatŝanĝiĝo, nutraĵokrizo kaj mona kaj financa malstabileco, pligravigata de la senprecedenca koncentriĝo de financaj rimedoj kaj evidentaj malegalecoj inter homoj;
Notante ke solvoj surbaze de malreguligitaj merkatoj pligravigis la problemojn kaj estigis sekvojn malfavorajn por la homaro; kaj ke sindevontigoj pri financado por evoluigo ne estas plenumitaj;
Agnoskante ankaŭ ke la aktuala mona, financa, komerca kaj ekonomia sistemoj kune kun neegalaj potencorilatoj estas la ĉefaj instigiloj por la aktiva procezo de ekologia, morala kaj spirita malriĉigo;
Agnoskante ke paco, antaŭenigo de packulturo kaj respekto por homaj rajtoj estas konsistigaj elementoj por daŭrigebla evoluigo, kaj ke la grandaj elspezoj destinataj al militado kaj militistaj aktivaĵoj, interalie esplorado precipe por la uzo de atomarmiloj, reprezentas gravan minacon al la planedo influantan la homan vivon ĉie, kaj prezentantan neakcepteblajn riskojn, precipe postlasadon de atomaj rubaĵoj kaj ekspluatadon de uranio sur la sanktaj grundoj de indiĝenaj popoloj, kaj eventuala difektiĝo de nukleaj reaktoroj kaŭzita de naturaj kaj homfaritaj riskoj;
Alvokas la membroŝtatojn de UN kaj ĉiujn koncernatojn tuj ekagi en traktado de la alarma krizo kaj malsatego en la Korno de Afriko;
Agnoskante ke daŭrigebla evoluigo kiel ilo por certigi homan bonfarton necesigas, ke interrilatoj inter loĝantaro, rimedoj, la medio kaj evoluigo devus esti plene komprenataj, agnoskitaj, konvene administrataj kaj metataj en harmonian, dinamikan ekvilibron, ŝtatoj antaŭenigu taŭgajn politikojn inkluzivante loĝantarorilatajn politikojn, inkluzive de lingvopolitikoj, por plenumi la bezonojn de nunaj kaj estontaj generacioj sen kompromisi la eblecon de estontaj generacioj plenumi siajn proprajn bezonojn;
Agnoskante, ke la reĝimo de internacie konsentitaj evoluigaj celoj estas la fundamento por daŭrigebla evoluigo, kaj ke la nunaj komercaj praktikoj kaj politikoj devus ne esti akceptataj;
Reliefigante la bezonon sinpovigi la junularon pere de formala kaj neformala edukado pri daŭrigebla evoluigo, kaj ankaŭ per partopreno je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj stadioj de decidofaradaj procedoj;
Agnoskante la gravan rolon de formala, neformala, malformala kaj metia lernado kaj dumviva edukado por daŭrigebla evoluigo;
Agnoskante sinergiojn kaj interrilatojn inter seksa egalrajteco kaj daŭrigebla evoluigo, la gravecon de knabina kaj virina partopreno en decidofarado pri procedoj por daŭrigebla evoluigo kaj direktado je ĉiuj niveloj, kaj ilian rolon kiel agantoj por ŝanĝo; kaj la neceson certigi ilian plenan kontribuon por konstrui verdajn ekonomiojn kaj daŭrigeblajn sociojn;
Devontigante sin al antaŭenigo de respekto por kultura, lingva kaj etna diverseco kaj faciligo de solidareco kaj reciprokeco inter popoloj, inkluzive de indiĝenaj popoloj kaj nacioj kaj alianco kaj partnereco inter civilizacioj;
Konsciante la gravan rolon, kiun ludas la amaskomunikiloj kaj modernaj komunikiloj en la plialtigo de konscio kaj faciligo de kunlaborado, antaŭenigante daŭrigeblan konduton kaj evoluigante sud-al-sudajn novaĵo-diskonigajn mekanismojn;
Agnoskante ke homoj kaj naturo interdependas, kaj ke la tutmondaj komunaĵoj - ekzemple la aero kaj oceanoj, estas resursoj, de kiuj ni ĉiuj dependas, ni instigas komunumojn, registarojn kaj aliajn koncernatojn estri kaj dividi la respondecon de decidofarado pri sekurigado kaj pliigado de la fruktoj de naturo kaj socio, kiuj estigas la fundamenton de verda ekonomio;
Agnoskante ankaŭ ke biologia diverseco kaj lingva diverseco estas neapartigeblaj, interligitaj kaj interdependaj, kaj alarmite pro la pliiĝanta perdo de lingva diverseco kaŭzanta perdon de tradicia scio, kiu estas esenca por daŭrigado de biologia diverseco;
Agnoskante plie ke la efektivigo de la agoprogramo por daŭrigebla evoluigo necesigas krom fortaj politikaj agoj kaj politika estrado la ĉiutagajn, volontulajn agadojn de milionoj da homoj kaj la civilsociaj organizaĵoj tutmonde;
Agnoskante kaj plibonigante la efikon de volontuleco por adapto al kaj mildigo de klimatŝanĝiĝo, kaj por la evoluigo de daŭrigeblaj vivtenoj, memorigante la longan historion de volontula sindevigo en ekologiaj aferoj, gravos agnoski, ke la rolo de civitana sindevontigo kaj volontula agado eĉ pligraviĝos en la certigado de ekologie daŭrigebla estonteco kaj verda ekonomio en la kunteksto de daŭrigebla evoluigo kaj elimino de malriĉeco, precipe kiel ni alproksimiĝas al Rio+20;
Agnoskante la rolon de volontulismo por atingi daŭrigeblajn sociojn per faciligo de socia inkluzivo kaj kiel ilo por okupi kaj utiligi ĉiujn segmentojn de la socio, inkluzive de virinoj, infanoj, junuloj, maljunuloj, kripluloj, indiĝenaj gentoj, malplimultoj, migrantoj, kaj tiuj ekskluditaj kaj senŝirmaj pro sociaj, lingvaj aŭ ekonomiaj kialoj;
Agnoskante ke volontulismo, kiel speco de neformala edukado, proponas ŝancojn al gejunuloj preni respondecon pri sia vivteno, akiri kapablojn kaj kompetentojn kaj agi kiel pozitivaj imitinduloj por aliaj junuloj;
Rekonfirmante ke volontulismo estas grava elemento de ajna strategio celanta mobilizi komunumojn al atingo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN, aparte de elimino de malriĉeco, komunumocentra daŭrigebla evoluigo, sano, inkluzive de seksa kaj reproduktiĝa sano, redukto de katastrofa risko, administrado de postkatastrofa restarigo kaj interpacigo;
Agnoskante ke volontulismo, en la centra pozicio por inspiri la tutmondan evoluigan dialogon, gvidu la penojn de ĉiuj koncernatoj por evoluigi kundividitan vizion de partnereco por la kresko de la tutmondaj komunaĵoj en aferoj, kia edukado, kaj ĉe la etnivelo en familioj kaj ĉe la nacia nivelo, junulara aktivismo per la artoj kaj per enreta ĵurnalismo, kaj per novigaj, daŭraj metodoj de mem-organizado kaj kolektiva agado, kiuj devus esti dokumentitaj kaj antaŭenigitaj per konvenaj tutmondaj informosistemoj;
Reliefigante la kernan kontribuon de volontulado en postkonfliktaj kuntekstoj por konstrui daŭrigeblajn sociojn per rekonstruo de institucioj, loka kapacito, kaj socia kohereco per diversaj formoj de volontulado;
La Neregistaraj Organizaĵoj ĉeestantaj ĉi tie en Bonno, Germanujo, je la 5a de Septembro, 2011, deklaras la jenon pri la aferoj de verda ekonomio en la kunteksto de elimino de malriĉo, daŭrigeblaj vivmanieroj, edukado kaj dumviva lernado por daŭrigebla evoluigo, civitana sindevontigo en estrado de daŭrigebla evoluigo kaj volontulismo:

Rio+20 kaj Civitana Engaĝiĝo
Ni alvokas registarojn adopti la celojn de daŭrigebla evoluigo detalitajn ĉi-sube;
Ni instigas ĉiujn koncernatojn implikiĝi en Rio+20 kaj fari siajn proprajn sindevontigojn por daŭrigebla evoluigo;
Ni alvokas registarojn:

- veni al Rio+20 reprezentate de ŝtatestroj aŭ registarestroj, kun konkretaj sindevontigoj entrepreni individuajn kaj kolektivajn agojn por daŭrigebla evoluigo kaj trakti mankojn kaj aperantajn aferojn, surbaze de la principo de komunaj sed diferencigitaj respondecoj;
- verki politike ligan rezultan dokumenton, kiu devigas registarojn atingi daŭrigeblan evoluigon;
- estigi aldonaĵon al la rezulta dokumento enhavante sindevontigojn de la landoj por formi la fundamenton de tutmonda registrado de daŭrigeblecaj agadoj kaj sindevontigoj de ĉefaj koncernatoj, kiuj inkluzivas severajn kontroladajn kaj raportadajn kondiĉojn;
Ni alvokas al la preparo kaj efektivigo de programoj por verda ekonomio, kiuj konsideru kaj traktu la komune konsentitajn principojn de Rio, kaj al la adopto de celoj por daŭrigebla evoluigo en krizaj zonoj, kaj al la efektivigo de direktadaj reformoj por faciligi la transiron al verda ekonomio kadre de daŭrigebla evoluigo kaj elimino de malriĉo, subtenante volontulismon kaj plifortigante la institucian kadron por daŭrigebla evoluigo.
Ni alvokas por anstataŭigo de la aktualaj malŝparaj, nedaŭrigeblaj kaj nejustaj ekonomiaj, monaj, financaj kaj komercaj modeloj per politikoj, kiuj antaŭenigas prefere ol bremsas celojn por daŭrigebla evoluigo kaj kiuj konstruadas prefere ol forkonsumadas la provizon de natura, homa, konstruita kaj socia kapitalo, de kiu homa bonfarto fine dependas. Ni proponas, ke, kie la aktuala ekonomio helpas maljustecon, detruon kaj avarecon, ĝi estu anstataŭata per ekonomio, kiu prizorgas la homan teran komunumon.
Ni alvokas por la estigo de la proponita financa spezimposto por helpi konstruadi sociajn protekto-sistemojn en la plej senŝirmaj landoj, la malplej evoluintaj landoj, kaj kontribui al daŭrigebla klimatiĝadapto, plifortigi la civilan socion tutmonde kaj subteni pli daŭrigeblajn kaj justajn ekonomiojn.
Ni alvokas por plibonigita aliro al informadaj teknologioj, precipe por gejunuloj, por faciligi kreskon al sanaj komunumoj laŭ ĉiaj sencoj - civitana sindevontigo, sano, sekso, edukado, nutraĵa sekureco kaj socia stabileco.
Ni alvokas la Ĝeneralan Asembleon de UN proklami la 21an de Decembro de ĉiu jaro kiel internacian tagon por malaltkarbona vivmaniero, por esti tago de pripensado pri pli simpla kaj daŭrigebla vivo rekonante la interligitecon de nutraĵo kaj energio, kaj ke la Ĝenerala Sekretario invitu la UNajn membroŝtatojn, interregistarajn organizaĵoj, agentejojn kaj programojn de la UNa sistemo, internaciajn instituciojn, urbojn, la civilan socion kaj interesitajn individuojn kaj volontulojn soleni tiun tagon per konvenaj malaltkarbonaj eventoj tutmonde.
Ni per ĉi tio alvokas registarojn labori en partnereco kun la civila socio, la privata sektoro kaj internaciaj institucioj plenumi la sindevontigojn prezentatajn en ĉi tiu deklaro antaŭ kaj je Rio+20.

Verda ekonomio kadre de daŭrigebla evoluigo kaj elimino de malriĉeco
Nin malkvietigas la aktuala ekonomi-modelo, kiu antaŭenigas nedaŭrigeblajn konsumadajn kaj produktadajn skemojn, faciligas ekstreme maljustan komercosistemon, malsukcesas elimini malriĉon, helpas ekspluatadon de naturaj resursoj ĝis la rando de malapero kaj plena forkonsumiĝo, kaj estigis multoblajn krizojn sur la Tero. Ĝi devas esti anstataŭigata per daŭrigeblaj ekonomioj en komunumaj, lokaj, naciaj, regionaj kaj internaciaj sferoj.
Nin maltrankviligas, ke la superanta ekonomi-evoluiga modelo konstruita sur politikoj, kiaj privatigado, evoluigo direktata al eksportado, strukturŝanĝo, malreguligo, anstataŭigo de naturo per teknologio, kaj premata de la celo kreskigi la Malnetan Enlandan Produkton, MEP, (GDP) suferas pro aro da merkataj kaj instituciaj malfunkcioj, kiuj igas ĝin malefika, nedaŭrigebla, maljusta, kaj malprava rimedo por antaŭenigi daŭrigeblajn evoluigajn celojn.
Ni agnoskas la neceson estigi novan manieron mezuri la progreson al daŭrigebla evoluigo per diversaj indikiloj inter ili pri seksoegalrajteco, kiuj inkluzivas interalie civitanan sindevontigon, integrigante ilin kun tiaj de daŭrigebla evoluigo, prefere ol nur baziĝanta sole sur la MEP de iu lando.
Ni alvokas registarojn kaj aliajn koncernatojn fari sistemecan uzon de loĝantaraj donitaĵoj kaj projekcioj por antaŭvidi kaj plani loĝantaran dinamikon kaj trakti tiurilatajn defiojn en agadema maniero.
Agnoski homajn rajtojn kaj liberojn, registaroj vastigu individuajn elektojn kaj ŝancojn certigante universalan aliron al seksa kaj reprodukta sano kaj familia planado, sinpovigo de virinoj, kaj investo en edukado, precipe de malfavorataj infanoj kaj junularo, kaj knabinoj kaj junulinoj.
Ni alvokas por plena kaj efika efektivigo de Agendo 21, la Jarmilaj Evoluigaj Celoj , la Pekina Agado­platformo, kaj la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Evoluigo, por certigi gejunulajn rajtojn al edukado, dungiteco kaj sano, emfazante seksan kaj reproduktan sanon, interalie aliron al kontraŭkoncipiloj, kaj universalan aliron al HIV/Aidoso-preventado kaj kuracado komprenante la ligojn inter sociala, ekologia kaj loĝantara dimensioj.
Ni alvokas registarojn komenci debaton, kiu agnoskas la elektojn, kiujn ni devas fari pri homa loĝantaro, konsiderante la limojn de la nutrokapacito de la planedo kaj la neceson ebligi justan kaj egalrajtan uzon de haveblaj resursoj kaj ankaŭ lasi spacon por faŭno kaj sovaĝejo.
Ni konscias, ke la indico de homa disvolviĝo de la UNa Evoluiga Programo uzis unuafoje socialajn indikilojn kiel edukadon, seksan egalrajtecon kaj vivdaŭran esperon por mezuri evoluon, kaj, ke okazos grava plialtiĝo de homa bonfarto, kiam registaroj efektivigos la Iniciativon de la Universala Kunveno por Sociala Protekto.
Ni cetere agnoskas, ke la merkataj kaj instituciaj eraroj prenas la formon de prezoj, kiuj ne reflektas ilian veran ekologiajn kaj socialajn kostojn, malsufiĉan investon en naturan, homan, konstruitan kaj socialan kapitalon, malutilajn kaj perversajn subvenciojn, limigitan aliron al informoj pri produktadaj teknologioj kaj ties efikojn, mankon de demokrata ekonomia direktado, pliigantan senlaborecon kaj neadekvatajn indikilojn pri progreso.
Ni firme kredas, ke verdaj ekonomioj kadre de daŭrigebla evoluigo kaj elimino de malriĉeco estu ekonomiaj sistemoj, kiuj nutras civitanan partoprenon; postulas socialan justecon kaj egalrajtecon kaj seksan egalrajtecon; protekton de ekologiaj sistemoj; estigon de ekonomia sufiĉeco, kaj kiuj celas por la kerna ideo, ke verdaj ekonomioj plibonigu daŭrigeblan evoluigon kaj prosperon de ĉiuj landoj; certigas la bonfarton de ĉiuj homoj; respektas la rajtojn, kulturojn, lingvojn kaj scion de indiĝenaj gentoj kaj lokaj komunumoj; sekurigas la bonfarton de bestoj kaj konservas biologian diversecon por estontaj generacioj, dume emfazante, ke verda ekonomio ne anstataŭigas daŭrigeblan evoluigon.
Ni agnoskas, ke justa transiro al verdaj ekonomioj ene de daŭrigeblaj socioj estas kadre de daŭrigebla evoluigo, elimino de ekstremoj de riĉeco kaj malriĉeco, klimata justeco, kaj justa investo en homaj edukado, sano, kaj deca laboro kaj ĝusta vivtenado.
Ni ankaŭ agnoskas, ke verdaj ekonomioj ene de daŭrigeblaj socioj ankaŭ certigu seksan egalrajtecon, demokration, plibonigon de homa bonfarto, redukto de ekologiaj riskoj, kaj certigo, ke laborpostenoj kaj sociala bonfarto estas juste distribuataj inter ĉiuj popoloj;
Konsiderante, ke daŭrigeblaj ekonomioj devus baziĝi sur prudenta politikofarado, ni bezonas vojojn al la verdaj ekonomioj, malaltkarbona evoluado kaj novaj monpolitikoj kun klaraj kaj devigaj celoj kaj cel-datoj.
Tial ni alvokas al registaroj:

- Certigi ekspluatadon de materialoj nur laŭ daŭrigebla maniero kaj surbaze de sufiĉeco, kaj ke ĉi tiuj resursoj estas efike utiligataj.
- Certigi la reuzon de ruboj kiel krudmaterialon por novaj produktoj por mtempe la vivociklon kaj ekagi provizante la taŭgajn instigojn por esplorado kaj realigado.
- Stadie nuligi subvenciojn por fosiliaj bruligaĵoj, starigi ekologie kaj sociale favorajn fiskajn instigojn, kaj funkciigi ampleksajn novigajn fontojn de financado, kia la proponita financ-transakcia imposto.
- Faciligi la transiron al ekologie bazita, fortika, justa, ĉioninkluda kaj humaneca agrokultivado, kaj la estigo de partoprena mekanismo por kontroli la transiron. La tutmonde milionoj da etterenaj kultivistoj, precipe virinoj, estu politike sinpovigataj kaj ebligataj aliri al konvenaj rimedoj kaj justaj merkatoj.
- Efektivigi justan transiron al daŭrigeblaj ekonomioj laŭeble plej baldaŭ per senprecedenca nivelo de kunlaborado kaj politika kohero je la loka, ŝtata, nacia kaj internacia niveloj, por sud-al-suda kaj triangula kunlaborado, per la kundivido de verdaj teknologioj kaj scipovoj, per restrukturado de reguliga, imposta kaj elspeza politikoj, kaj per estigo de demokrata kontrolo de ekonomia politika decidofarado.
- Estigi verdajn laborpostenojn kaj verdigi ekzistantajn laborpostenojn kun speciala atento por junularo, virinoj kaj malfavorataj grupoj.
- Anstataŭigi aŭ suplementi MEPajn kaj alia tradiciajn ekonomiajn mezurilojn per pli larĝaj indikiloj.
- Instituciigi normojn pri daŭrigebla aĉetado, kiuj inkluzivas tiujn, kiuj kuraĝigas la uzon de reciklitaj produktoj kaj renovigebla energio.
- Fortigi lokajn ekonomiojn kaj eviti la detruon de arbaroj kaj biologian diversecon per subteno al sendependaj atestadaj sistemoj surbaze de fortikaj principoj, aplikotaj de travidebla kaj ekvilibraj partoprenaj procedoj certigantaj la rajtojn kaj interesojn de indiĝenaj gentoj kaj lokaj komunumoj, kaj kun sendependa, surloka monitorado, raportado kaj konfirmado. Registaroj kaj la privata sektoro promesu konkretan kaj sistemecan subtenon kaj antaŭenigon de tiaj atestadosistemoj pri multkoncernate administrata arbaro en ĉiuj partoj de la mondo, kun aparta emfazo pri la tropikaj pluvarbaroj.
- Antaŭenigi interŝanĝan subtenon inter komerco kaj daŭrigebla evoluigo kaj ekologi-afablaj justokomercaj produktoj.
- Reguligi la ekonomion por haltigi spekuladon pri nutraĵoj kaj tutmondaj komunaĵoj.
- Antaŭenigi lokajn alternativajn ekonomiojn, kiel tempobankoj, kompletigaj monsistemoj, kaj rekonsideri la monsistemon por igi ĝin bazite sur de karbon-normo.

  1   2


Elŝuti 145.45 Kb.

  • ĜENERALAJ DEKLAROJ
  • Rio+20 kaj Civitana Engaĝiĝo
  • Verda ekonomio kadre de daŭrigebla evoluigo kaj elimino de malriĉeco

  • Elŝuti 145.45 Kb.