Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


De la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

Elŝuti 0.69 Mb.

De la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio




paĝo1/16
Dato17.03.2017
Grandeco0.69 Mb.

Elŝuti 0.69 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   16

Stanislav Kamaryt
Historio

de la Esperanto-movado

en Ĉeĥoslovakio

ANTAŬPAROLO


Estis la Someraj Esperanto-Tendaroj (SET) en Ĉeĥoslovakio, aran­ĝataj ĉiujare de 1952 kiel ennatura studkursaro precipe por la junula­ro, kiuj en siaj lecionoj pri la historio eksentis mankon de manlibro pri la historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio. D-ro Kamarýt volonte akceptis la instigon de SET en Žimrovice kaj fervore eklaboris sur tiu ĉi ĝis nun neplugita kampo. Lia partopreno en la movado ekde la jaro 1980 plifaciligis la taskon.

Kamarýt finis la verkadon en la jaro 1955. Laŭ la letero al Vlastimil Novobilský, la posta aŭtoro de la literatur-historia manlibro por SET [340], Kamarýt jene imagis la finan parton de sia Historio: "Mi pre­zentas al mi, ke la historio finiĝos en 1952, kiam ĉesis aperadi la Asocia organo Esperantista kaj Esperanto-Asocio en ĈSR estis likvidita. Tiam komencis agadi organizite kaj konscie nia Junularo. Estus bele fini per aparta ĉapitro pri tiu (junulara) epoko. Tial mi tre dankus vin, se vi sendus al mi materialon, kiun vi ricevos de viaj [junularaj] delegitoj kun eventualaj rimarkoj viaj pri sintenoj kaj meritoj de unuopuloj.“ Sed la subita morto [ 1956-07-30 ) malhelpis lian planon.

Nur post 15 jaroj aperis ideo publikigi la verkon de d-ro Kamarýt, okaze de la konferenco en Brno traktanta la historion de la movado en niaj landoj [ 1971-06-12/13 ]. La manuskripton afable disponigis la filino de la aŭtoro, prof. Zdenka Gruberová en Prago.

La verko estis trovita nepreta por preso, estis necese submeti ĝin al ampleksa redakta laboro, kiun unue prenis sur sin Vuk Echtner, poste en 1978 Jan Werner, kiu fine de 1979 en la redaktan kolektivon akceptis duopon Jaroslav Mařík kaj Zdeněk Hršel. La ĉefa tasko de J. Mařík estis kunlabori super la indekso de personoj, krom tio li grave kontribuis per pluraj kompletigaj detaloj kaj tutaj tekstopartoj. La ĉefa tasko de Z. Hršel estis kompili la bibliografian indekson, plu li helpadis verkontroli iujn informojn donitajn en la verko.

Per la indeksoj ni celis malpezigi la tekston, forigi person-datojn kaj bibliografiajn indikojn pri libroj kaj tamen konservi ilin en la verko, ja eĉ ampleksigi kaj alirebligi, ĉar la manuskripto ĝuste el tiu vidpunkto estis nekompleta.

Malgraŭ nia peno ni ne sukcesis trovi datumojn pri pluraj personoj kaj publicaĵoj, precipe el la malnova aŭ iom malnova tempo (pro lik­vidoj de la Asocio kaj la membro-kartotekoj, pro gazet-eldona vakuo en iuj periodoj, nealireblo de iuj malnovaj gazet-kolektoj, neprecizaj gazet-informoj, malhavo de serioze kaj fake gvidata arkivo, ofte tre nekontentige prizorgataj bibliotekoj k. a.). Kiomgrade ni sukcesis, vi konstatos mem. Kaj se vi scias pliajn datumojn, liveru ilin al la responda redaktoro de tiu ĉi libro ĉu rekte, ĉu pere de ĈEA en Prago cele por eventuala plua eldono de la verko.

Kiu konis d-ron Kamarýt, tiu scias, ke lia Esperanto estis rapide fluanta, mallongvokala, portanta trajtojn kvazaŭ malnovtempajn, tamen riĉa. La teksto posedas liajn lingvajn specifaĵojn, ekzemple en fraz­konstruo, en ioma neglektado de la difina artikolo. La redakta laboro ne estis facila ankaŭ pro konstanta prikonsiderado de la specifaĵoj, kiuj en iuj kazoj bezonis korekton. Plurloke ni do metis la gramatikan artikolon, ŝanĝis vortordon, precipe en kazo de adverboj, kies pozicio ludas gravan rolon en rilatigo nur al sekvanta frazelemento.

Estis necesaj kelkaj kompletigoj de la teksto mem. Tiujn ni laŭ sub­jektiva prikonsidero aŭ envicigis kun atentigo pri redakcia aldono (A. d. 1. red.) aŭ noto (N. d. 1. red.), aŭ, se ili havis karakteron de nura prifakta elnombro, simple aldonis en la tekston sen atentigo pri editora tuŝo.

Plej ampleksa kompletigo rilatas la radioelsendojn en la ĉapitro 5.26., ĉar ne estis trovita en la postlasaĵo la manuskripta folio n-ro 196. La folio probable enhavis tekston pri la artoprogramoj de Radio Praha. La ĉapitro pri radioelsendoj estis do rekonstruita, iom pli detale, fare de J. Mařík. Li parte uzis raportojn de Kamarýt en "Es­perantista“ kaj parte verkis novan tekston surbaze de siaj spertoj en la elsendoj el Prago kaj surbaze de reserĉoj en la gazetaro. E1 la ori­gina manuskripto devenas la teksto 5.26.1. kaj parte 5.26.6.

Ni devas mencii ankaŭ, ke ne estis trovitaj la folioj 200-206 de la manuskripto. Ilian enhavon ni ne sukcesis difini, sed ni decidis aldone kompili informon pri niavidpunkte diskutebla temo "Interhelpo“, ĉar la laborista temo estis apud la mankantaj folioj.

La verko tempe ampleksis la movadon ĝis 1955. La redaktantoj kon­sideris utile ampleksigi ĝin per koncizaj faktoj ĝis fondiĝo de la nunaj Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Asocio de Esperantistoj en SSR. Tiu ĉi aldono formas la sesan ĉapitron.

En serĉado de diversaj informoj, precipe por la indeksoj, afable helpis dekoj da esperantistoj, el inter kiuj ni nomu almenaŭ Jana Cí­chová-Hrdličková kaj Jiří Patera, kiuj grave helpis per elĉerpado de person-datoj en malnovaj gazet-kolektoj. Al ĉiuj apartenas nia danko.

Ni kredas, ke publikigo de la "Historio“ verkita de Kamarýt estas ago utila. Ne estas necese polemiki pri tio, ĉu la verko estas nura kroniko de la movado, ĉu rememoroj de unu el niaj unuaj kaj elstaraj pioniroj de la movado, ĉu kompetenta scienca prihistoria verko. Ni scias, ke ni helpis savi verkon gravan, informoplenan kaj interesan: Ni deziras, ke ĝi estu kiel tia akceptita de la publiko, kaj ne last­vice, ke ĝi servu en formado de esperplena futuro de lingvo inter­nacia.

Brno, majon 1981.


LA EDITOROJ

RIMARKIGOJ


(Plejparte por eksterlandaj legantoj)
Numeroj en krampoj [ ] ĉiam referencas al koncerna literaturaĵo en la bibliografia indekso.
La indeksoj sekvas internacian literordon. Tial la ĉeĥan kaj slovakan "ch“ (ĥ) oni serĉu sub "c“. La specialaj ĉeĥaj kaj slovakaj literoj č, š, ž kaj la ĉeĥa ř estas vicigitaj laŭ la ĉeĥa maniero, t, e. post la nesupersignitaj c, r, s, z.

Prononcado en la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj estas preskaŭ fonetika, la akcento estas ĉiam sur la unua silabo.

La literoj supersignitaj per " “ estu elparolataj jene: č = ĉ; š = ŝ; ž = ĵ; proksimuna elparolo en kazo de ď = dj; ň = nj (kiel la franca gn); la ĉeĥa ř = rĵ, rŝ; ť = tj.

La digramo ch estu elparolata ĥ.

La vokalo ě moligas la tutan silabon (ekz.: bě = bje;pě = pje; vě = vje), resp.la antaŭan konsonanton: estu elparolata proks. dje; ně = nje; tě = tje; mě = mnje.

La slovakan molan oni elparolu proks. lj.

La oblikva streko super vokaloj (á, é, t, ó, ú, ý kaj ankaŭ ů en la ĉeĥa) faras tiujn ĉi longaj, ĝi ne signifas akcenton.

Inter i kaj y, resp. í kaj ý, ne estas diferenco en la prononcado.

Tamen, la silaboj di, ti, ni estas elparolataj mole (krom en la fremdaj vortoj: proks. dji, tji, nji.

La slovakaj silaboj de, te, ne = (proks.) dje, tje, nje.

La slovaka ä = e (larĝa).



Alinaciaj familiaj nomoj aperas en Ĉeĥoslovakio ne malofte, precipe germanaj, sed ankaŭ polaj kaj hungaraj. Tiuj estu elparolataj proksimume laŭ reguloj de koncerna devena lingvo.

Familiaj nomoj de virinoj havas la finaĵon -ová, en nemultaj kazoj (formo de adjektivo).

Mallongigoj estas en la verko nemultaj, ĉiuj en kutima formo, ekz.: d-ro (doktoro), prof. (profesoro), proks. (proksimume), t. e. (tio estas) kaj aliaj. Ni konsideras nenecesa prezenti ties supervidon.

Mallongigoj de superaj rangaj titoloj, ĉu malnovaj, ĉu nun en Ĉeĥo­slovakio praktikataj, estas uzitaj laŭ la oficiala ĉeĥoslovaka maniero: CSc. - kandidato de sciencoj (post la nomo), (el la lat. candidatus scientiarum),

Inĝ. - diplomita inĝeniero (Ing. el la franca ingénieur),

JUDr. - doktoro pri juro (el la lat.. juris utriusque doctor),

MUDr. - medicina doktoro (medicinae universae doctor),

PhDr. - doktoro pri filozofio (philosophiae doctor),

PhMr. - magistro pri farmacio (pharmaciae magister),

RNDr. - doktoro pri natursciencoj (rerum naturalium doctor),

ThDr. - doktoro pri teologio (theologiae doctor),

Th. Lic. - licenciulo pri teologio (theologiae licentiatus).

GLOSOJ
datumo - unu informo pri realaĵo; esprimo pri realaĵo konvena por ĝia prilaboro, transigo k. s.



digramo - grupo de du literoj uzataj por prezenti unu solan sonon. La Fundamento rajtigas uzi la digramojn ch, gh, hh, jh, sh ansta­taŭ ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ.

diverĝo - (metaforo) disiĝo de io origine koncentrita, ekz. homogena rakontado pri la movado disiĝas al pluraj specialigitaj temoj.

faceto - (metaforo) unu el aro da karakterizaj aspektoj de subjekto, ekz. de la movado.

gnozo - (filozofia termino) proceso de sensa kaj racia ekkonado, sciiĝado, en la plej larĝa senco.

PhDr. STANISLAV Kamarýt (1883-1956)


La ĉeĥoslovaka esperantistaro havis en Stanislav Kamarýt sian plej eminentan figuron: ekde la komenco de la Espe­ranto-movado en tiu ĉi lando ĝis nun ne aperis en ĝi viro de simila signifo. En la tutmonda Esperanto-movado li apar­tenis al vico de ĝiaj plej valoraj kunlaborantoj. Li estis ho­nora membro de UEA.

Kamarýt lernis Esperanton en 1900; li estas unu el la fondintoj de la organizita Esperanto-movado inter ĉeĥoj, pioniro senlace aktiva ĝis sia morto. Liaj funkcioj en la Bohema Asocio Esperantista, poste Ĉeĥoslovaka Asocio Es­perantista kaj la lasta en Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko estis por li ĉiam funkcioj laboraj, egale, ĉu li estis sekretario, vicprezidanto aŭ prezidanto de la nomitaj organizoj, ĉu prezidanto de la 13-a Universala Kongreso en Prago, ĉu redaktoro de "Bohema Esperantisto“ de "La Pro­greso“ aŭ de "Esperantista“ (EAĈSR) kun siaj nenombre­blaj kontribuaĵoj.

Profesie Kamarýt estis profesoro kaj poste direktoro de teknika gimnazio en Bratislava, post 1938 gimnazia direk­toro en Chotěboř. Krom la agado sur la Esperanto-kampo li estis filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka.

Li partoprenis en la internacia agado per multaj instigoj kaj grandsignifaj faroj, li ne konsideris nura honoro sian multjaran membrecon en niaj altaj lingvaj institucioj (Lin­gva Komitato, Akademio) kaj eĉ en ilin li klopodis enverŝi sian aktivecon. En grandaj entreprenoj esperantistaj de in­ternacia signifeco li senhezite akceptis la taskon de ĉeĥo­slovaka kunlaboranto. La ciferoj kaj indikoj, kiujn li ­- ĉiam nepre en ĝusta tempo - liveris al tiuj enketoj k. s., estis ĉiam sobraj kaj plej seriozaj. En la "Enciklopedio de Esperanto“ estis Kamarýt unu el la tre rigoraj kunlaboran­toj. Estis li, kiu instigis la relative grandan ĉeĥoslovakan partoprenon en la Internacia Esperanto-Ekspozicio en Mon­tevideo (1954).

Lia líteratura agado estis tre ampleksa. Pri nia afero li verkis sennombrajn artikolojn kaj eseojn ĉeĥajn kaj espe­rantlingvajn. Li estis ankaŭ talenta tradukanto de prozo kaj poezio. Apenaŭ iu scias, ke li tradukis la romantikan poemon "Majo“ de Karel Hynek Mácha kaj la dramon de Vítězslav Nezval "Ankoraŭ hodiaŭ subiĝas la suno super Atlantujo (ambaŭ en manuskriptoj). Lia redakto de "Ĉeĥoslovaka antologio“ [93]; fundamenta libro de nia litera­turo, estis unu el la multaj okazoj dum jardekoj, kiam oni havis, la plezuron kunlabori kun li. Ni posedas ankaŭ lian instruan verkon Mezinárodni jazyk (Internacia lingvo) [234], lian "Filozofian vortaron“ [233], lian slovakan "Es­peranto-ŝlosilon“ en du eldonoj [271, 272].

El liaj fakaj verkoj ĉeĥlingvaj ni menciu almenaŭ O dvojí pravdé. Myšlenky jeŝitného filozofa (Pri duspeca vero. Pen­soj de vanta filozofo), eld. en Prago, 1920, kaj O jednoznač­nosti mravniho soudu [Pri unusignifeco de etika juĝo ), eld. en Prago, 1926.

Kiam evidentiĝis urĝa neceso posedi historion de la ĉeĥoslovaka movado, estis nur Kamarýt, de kiu oni povis aten­di ĝian liveron. Li senhezite promesis, diligente eklaboris kaj finis en 1955. Malgraŭ tio, ke la verko estis longe kva­zaŭ kaŝita, ĝi nun fariĝas unu el liaj monumentoj. Kaj en la lastaj tagoj antaŭ sia morto li laboris super la grandaj Esperanto-vortaroj de Filip, preparante ilin por nova eldono.

E1 la nekrologo verkita en 1956 de Ota Ginz, lia intima kunlaboranto, ni citas: "Ni ne plu aŭdos lian paroladon, kiu estis ĉiam ĝuo por la aŭskultantoj. Kamarýt evitis kli­ŝojn, uzis neniun malplenan vorton, en ĉiu frazero enestis signifo kaj bona valoro. Li parolis kiel scienculo, majstrante plene sian temon, sed mirinde sperta ankaŭ en plej diver­saj aliaj fakoj. Li instruis kaj sciis amuzi per siaj paroladoj, homo klera kaj sprita. Karakteriza estis lia prononcmaniero kun vokaloj preskaŭ senescepte mallongaj. Neniam plu ni aŭdos lian ,Nepre!', per kiu li kutimis emfazi esprimojn akcentendajn.

Kiu konis doktoron Stanislav Kamarýt, neniam forgesos tiun ĉi homon plenan de saĝo, homon de nobla karaktero kaj de plej bona koro.“

Lia cindro kuŝas en la tombejo en Praha-Holeŝovice.

1. ĜERMADO KAJ KRESKO

(1887-1918)

l.l. F. V. LORENC KAJ LA UNUAJ PIONIROJ
(1887-1900)

Esperantisto mi fariĝis en la jaro 1900, en la sepa klaso gimnazia en České Budějovice. Tio okazis hazarde. Františ­ek Hoblík, presisto en Pardubice, ofertadis al studentoj sortimentojn de malnovaj libroj nevendeblaj je normala prezo. Mi aĉetis unu el tiaj paketoj, malkaran. Inter la di­versaj libroj [ekz. Über Wiederbelebung der Knochenkohle) enestis broŝuro de Fr. V1. L., Plena lernolibro de lingvo in­ternacia de D-ro Esperanto [309]. La unua ĉeĥa pioniro de Esperanto, FRANTIŠEK VLADIMÍR LORENC, verkis ĝin laŭ la Unua Libro kaj eldonis ĝin en 1890, do la trian jaron post la apero de la Unua Libro. Ĝi estis verkita laŭ la Za­menhofa modelo, en bona ĉeĥa lingvo, enhavis la poemon "Ho, mia kor“ kaj la tradukon de la ĉeĥa patriot-kanto "Ho, mia hejm'“ (poste la ĉeĥa parto de la ŝtata himno). La aŭtoro anstataŭ supersignoj uzis h-digramojn. Dum disputo pri forigo de la supersignoj mi sendis ĝin al UEA, kie ĝi restis en la tiea biblioteko.

La broŝuro konvinkis min, la ideo min kaptis, mi lernis ĉion el la broŝuro lerneblan kaj rigardis min esperantisto. Laŭ tiu ĉi sperto persona mi kredas, ke maldika libreto estas pli efika por varbaj celoj ol libro dika.

Frantiŝek Vladimír Lorenc naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav apud Čáslav. Li estis filo de laboristaj ge­patroj, studis en la gimnazio en Čáslav (de la 2-a klaso, 1885-1888) kaj en Kolín (la 5-an kaj 6-an klasojn, 1888- 1890). En la sesa klaso li eksiĝis pro malsano kaj vivtenis sin kunlaborante en Prago en socialdemokrataj gazetoj (re­daktoro de la gazeto Omladina) kaj instruante private.


Sian duan voknomon (Vladimír) li alprenis, kiam li skribis politi­kajn artikolojn, por ne kaŭzi konfuzon kaj eblan danĝeron al sia patro František Lorenc, malriĉa muelisto. En Brazilo li portugaligis sian no­mon por eviti la prononcon "Lorenk“: Francisco Valdomiro Lorenz kaj sub tiu nomo li fariĝis konata kaj fruktodona literaturisto brazila.

Lorenc estis lingvemulo. Kiel junulo li okupis sin ankaŭ pri kompara slava lingvistiko kaj verkis lernolibron pri la rusa lingvo. En la 1880-aj jaroj li lernis Volapukon, korespondis kun ĝia aŭtoro kaj instruis ĝin en studenta rondo. Tuj post la apero de la unua lernolibro pri Espe­ranto en 1887 li lernis, estante 15-jara, la novan internacian lingvon. Al Lorenc apartenas la honoro esti la unua instruanto de Esperanto sur la teritorio de la nuna Ĉeĥoslovakio (1889) kaj aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉefioj (lo90), kiun li verkis estante 17- aŭ 18-jara. - (A. d. 1. red.)


En Prago li vivis proksimume tri jarojn kaj en septembro 1893 li fuĝis Brazilon, ĉar li estis suspektata de la polico pri konspira agado inter socialistoj, verŝajne pro kontaktoj kun akuzitoj en la tiama Omladina-proceso.l) En Brazilo li travivis penajn jarojn ekzilajn, laboris en orminejo, ĉe masonistoj, kiel ŝipa ŝarĝoportisto, viandosekigisto en ven­dejo, de seka viando, taglaboristo terkulturista, privata in­struisto, poŝtagento.
En 1899, jam edziĝinta, li ricevis en Porto Alegre, la ĉef­urbo de la ŝtato Rio Grande do Sul, postenon de kontrolisto kaj tradukisto ĉe administro de enmigrado. Tiam li trapa­sis sukcese ekzamenojn pri scio de 12 lingvoj. Sed tiun postenon li forlasis post ses monatoj, ĉar li sentis sin mi­nacata de ftizo, kaj transloĝiĝis ree en la kamparon, en la vilaĝon Dom Feliciano (antaŭa nomo: Săo Feliciano, ŝtato Rio Grande do Sul), kie li loĝis ĝis sia morto. En 1903 li estis nomita ŝtata instruisto, en 1943, kiel lernejestro, li pensiiĝis. Li fariĝis fama poligloto, verkadis precipe en filologia sfero, multon publikigis portugallingve. Li estis daŭre aktiva en la movado por la internacia lingvo.
Ne havante plu informojn pri la Esperanto-movado li eklaboris por Ido, verkis lernolibron kaj eldonis revueton Astro Idista. Poste li dedi­ĉis sin al propraj lingvo-projektoj (Kosmolinguo kaj Mundial), kontaktis ankaŭ kun Jaro Železný en Těchonice (Ĉeĥoslovakio), aŭtoro de la plagiato Esperanta [556], ekkunlaboris kun Antido (René de Saus­sure) pri Nov-Esperanto, fariĝis membro de ĝia Akademio. Sed tiu aktivado estis por Lorenc sole provizora. Li revenis al Esperanto kaj en la 1940-aj jaroj. rekomencis fruktodonan laboron. En 1941 aperis lia "Diverskolora bukedeto“ [307] de poemoj el 40 lingvoj, sekvis "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo“ [531], 1944. Lia traduka ĉef­verko estas Bhagavad-Gita, Sublima kanto pri la senmorteco, el la sanskrita, 1942, [57]. Laŭ Bernard Golden, la amplekso de lingvoj, el kiuj Lorenc faris tradukaĵojn, sendube superas tiujn de Kolomano Kalo­csay. Laŭ onidiro, li komprenis proksimume 80 lingvojn. (A. d. 1. red.)
Oni eldonis 16 librojn de li originale verkitajn en la portugala lingvo, inter ili la plej grava estas la impona volumo Iniciaçăo Linguística (Lingvistika iniciado) el 1929, tre ŝatata verko, kaj ĉirkaŭ 20 librojn tradukitajn en la por­tugalan. En Esperanton li tradukis ĉirkaŭ 200 poemojn kaj poemetojn el 44 lingvoj. Ankaŭ detala Esperanto-lerno­libro por portugaloj aperis el lia plumo [308]. "Sed mono ĉiam evitis min“, diris tiu viro, spertinta vivon longan, eks­terordinaran, en letero skribita en 1948.

Dum sia restado en Prago Lorenc provis propagandi an­kaŭ Esperanton, instruante ĝin en medio de kunvenoj de la tiamaj socialdemokratoj. Sed tiu lia klopodado havis mal­grandan resonon kaj restis sen konstateblaj rezultoj. Estas al mi konata unusola esperantistino, kiu restis el la tiamaj tempoj, sinjorino BĚLA RAICHLOVÁ, same homo de neku­tima sorto, fosinta sulkon profundan dum vivo kun aventuroj ekskluzive spiritaj. Ŝia knabina nomo estis KRAPKOVÁ. Ŝia kuzo Josef Krapka estis inter la unuaj disvastigantoj de socialismaj ideoj en nia lando.

Fraŭlino Běla Krapková lernis Esperanton en la jaroj 1889-1890 de Lorenc en socialista kultura rondeto en Pra­go, la gastej-domo U Pŝtrosů, kie Lorenc organizis certe la unuan kurson de Esperanto por ĉeĥoj. Tiam ŝi estis studen­tino en pedagogia instituto en Prago. Baldaŭ poste ŝi gvidis al distrikta pretekto ministojn el la urbo Kladno, kiuj pos­tulis pli bonajn laborkondiĉojn kaj minacis per striko. Pro tio estis eldonita arestordono je Krapková. Ŝi sukcesis for­kuri en la tiaman hungaran Slovakujon kaj kaŝi sin tie. Tamen ŝi finis la studadon kaj laboris kiel instruistino en la loko Lom en la montaro Orlické hory. Tie ŝi varbadis laboristojn en teksaj fabrikoj kaj etajn terkulturistojn por socialismaj ideoj. En 1891 ŝi aŭdis polajn studentojn kanti la "Ruĝan standardon“. Ĝia melodio kaptadis korojn kaj ra­pide disvastiĝadis. Oni petis ŝin,2] knabinon dudekjaran, traduki la poemon en la ĉeĥan lingvon. Ŝi ne supozis tiam, kiom ofte kaj kiom entuziasme ŝia teksto estos kantata. Ankaŭ kiam ŝi edziniĝis al instruisto Raichl, ŝi restis fidela kaj al Esperanto, kaj al la socialismo, kaj dum sia longa vivo ŝi ĉiam aktive partoprenis en multaj okazoj celantaj plibonigi la farton de homoj. Ŝi mortis 80-jara la 26-an de februaro 1951 en la urbo Náchod, vidvino de lernejestro.

Sed la kazo de Běla Raichlová staras unusola. Ne estas troveblaj dokumentoj pri pluaj esperantistoj akiritaj por la movado de la Lorenc-lernolibro, aŭ de lia agado. La bro­ŝuro restis plejparte en la stoko de la presejo. Nur kiam en 1900 la presisto Hoblík disvendadis sian stokon de mal­noviĝintaj libroj, akiris tiuj broŝuroj eble kelkajn legont­ojn, kiel ekzemple min.


Oni tamen nun scias pri ekzisto de alia lernanto de Lorenc, nome pri František Hájek, unu el la unuaj esperantistoj ĉeĥaj. Li laŭdire kiel sepjara knabo frekventis kun sia patrino en 1889 la kurson de Lorenc pri Esperanto en la gastejo U Pŝtrosů. Li, travivinto de la "pratempo de Esperanto en nia lando“ (tiel li nomis tiun intertem­pon), restis esperantisto ĝis sia morto [1972], aktivis en la laborista movado kaj estis gvidanto de ŝakrubriko en la Ĝeneva "Esperanto“. Lia nomo troviĝas en la Enciklopedio de Esperanto sub la artikolo "ŝako“, kiun li verkis. En siaj leterformaj prihistoriaj rememoroj, nomante sin tie "esperantista avo“, en la jaroj 1959-1963 li rakontis al Jaroslav Šustr kaj Jaroslav Mařík interalie:

Ankoraŭ ne formortis ĉiuj atestantoj pri la pasintaj tempoj! En la memuaroj pri Běla Krapková, nia "esperantista prapatrino“, (rim. de la red.: temas pri parto de tiu ĉi verko, antaŭpublikigita en "Bulteno de EK en Praha“, n-roj 59 kaj 60 en 1961), multo mankas. La pratempo de Esperanto ĉe ni, la jaroj 1889-1899, plu restas neesplorita. S. Ka­marýt multon preterpasis en sia historio pri tiu ĉi sektoro de la Pra­gaj okazaĵoj. (Rim., de la red.: Kamarýt ne povis tiam partopreni la Pra­gajn okazaĵojn, estante studento provincurba.) - El la verko Revoluce práce (Revolucio de la laboro) de d-ro František Soukup, alta funkciulo de la socialdemokrata partio, ni sciiĝas, ke Esperanto en la 1890-aj jaroj estis en proksimaj rilatoj al Omladina, persekutata de la Viena registaro. La jam menciita deputito Škába reproduktas sur la paĝoj 538-539 de tiu verko rakontadon de B. Krapková pri tiuj interesplenaj kaj neforgeseblaj naŭdekaj jaroj. Ŝi kun studentoj vizitadis laboristajn kunvenojn en la kunvenejo U Pštrosů je la sepa horo vespere. En la ĝojoplenaj multnombre vizitataj kunvenoj oni diskutadis, prelegadis kaj kantadis ĝisnokte. "Estis ĉiam mi - diras Krapková - kiu deve gvi­dadis, la tumulton kvazaŭ kapelestrino, dum la studentoj fratoj Hajn, Klofáč, Škába, Soukup kaj aliaj faris la prelegojn, kiuj estis postula­taj de la junularo. Plenanime mi amadis tiun ĉi idealan junularon. Ar­de sonis niaj kantoj.“

Inter la amikojn de Krapková apartenis, krom Lorenc, ankaŭ la verkistino Helena Malířová, kiu poste uzis en siaj verkoj ŝian kanto­-tradukon kaj ŝiajn rakontadojn. Krapková interrilatis kun multaj pos­taj politikistoj, precipe kun Josefa Škaloudová. Tiuj virinoj vizitadis la prelegojn de Lorenc pri Esperanto.

En la unuaj jaroj de Esperanto oni parolis ĉiam pri la gastejo U Pštrosů. La gastejo estis en duetaĝa domo en la strato Pštrossova, nu­meroj 189/16, kie nun staras pli nova domo kun la samaj domnumeroj. Ĉe ni en Prago - skribas Hájek - Esperanto havis de la jaro 1889 karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo. (Tiom Hájek en sia rakontado.)

Tio do, en la domo n-ro 189/16, en malgranda, longforma kaj fulgu­mita ĉambro gasteja., en sidejo de Politický klub dělnický v Čechách (Politika Laborista Klubo en Bohemio), estis la loko kaj okazejo de la

"Esperanta pratempo en nia lando“. Eĉ se la tiea aktivado ne donis ri­markindan rikolton, apartenas al ĝi honora loko en la historio de la ĉeĥa kaj ĉeĥoslovaka Esperanto-movado.

La priskribo de S. Kamarýt estas bazita precipe sur la letero de F. V. Lorenc el 1947-10-05 (vidu Esperantista, vol. III/1948, p. 3-4) kaj sur la letero de B. Raichlová (vidu Esperantista, vol. II/1947, p. 83). La rememoroj de F. Hájek estis freŝe elvokitaj ĝuste per la teksto de S. Kamarýt fragmente publikigita en 1961. Nek Kamarýt, nek Hájek konsciiĝis pri malakordo de la datoj 1889-1890 kun la estado de Lo­renc en Prago (1891-1893). Indiko de la jaroj originas en la letero de 76-jara B. Raichlová. Post trastudo de la socipolitika situacio en Prago ĉirkaŭ la jaro 1890 ni konfesas, ke la priskribitaj kunvenoj U Pštrosů apenaŭ okazadis antaŭ la 1-a de majo 1890. Lorenc ver­ŝajne partoprenis ilin nur ekde 1891, ĉar laŭ liaj rememoroj publikigitaj en ĉeĥlingva gazeto Samostatnost (Memstareco) en 1935 li venis al Prago nur marte 1891. La saman daton mencias ankaŭ Antonín Pravoslav Veselý, kunlaboranto de F. V. Lorenc en la movado Omladina, en la libro Omladina a pokrokové hnutí (Junularo kaj la progresula movado; 1-a eld. 1902, 2-a eld. 1923, p. 57-65). Pri tempo de la unua instruado de Esperanto do provizore restas nedecidite.

Tamen ni plu sekvu la homon Lorenc en kunteksto de la tempo helpe de la literatura komuniko de A. P. Veselý, kiu lin nomis gvi­danto de laborista junularo (p. 91 de la citita libro).

En marto 1891 Lorenc venis al la loĝejo de Václav Šturc en Prago, malriĉe vestita, malkuraĝe petanta kiun ajn okupon. Šturc, konanta lin nur kiel kontribuanton por la gazeto Zář (Brilo) lin provizore akceptis en sian hejmon. Lor­enc okupiĝis plu per verkado por Zář, per privata instruado kaj tradukado. Veselý priskribas lin tiel ĉi: "Li tra­dukadis konsiderinde bone el la ĉina, rusa, franca, germana k. a. lingvoj. Li regis skribe plurajn lingvojn. Homo li estis silentema, agrabla kaj bonkora, grandparte ankaŭ soleca. Gastejan vivon li evi­tadis. Kiam li parolis, lia parolo fluis milde kaj liaj nigraj kaj re­vamaj okuloj dumpense profundiĝis en infiniton. Li spegulis entuzias­mon kaj seriozecon de predikanto. Junularo soifanta pri iom profunda kleriĝo al li tre inklinis, tre da allogo por li sentis. Sed idee li estis ŝanĝiĝema, ĉiam serĉanta kaj ĉiam nekontentigita. Iuj socialdemo­kratoj pro tio rigardis lin kun ia malkonfido. Tia do estis la karak­tero de F. V. Lorenc, la plej produktiva kaj plej inteligenta laborulo inter la laborista junularo.“

F. V. Lorenc 1891-09-28 aktive partoprenis kunvenon de la laborista junularo okazintan en Kladno. Tie oni akceptis 13-punktan rezolucion, kiu puŝis politike aktivan junularon en direkto al jam formiĝinta so­cialdemokrata partio. En la rezolucio estis i. a. deklaro pri eldonota gazeto Omladina, kies unua numero aperis en Praha-Smíchov jam 1891-10-29. Ĝi enhavis enkondukan poemon de F. V. Lorenc. Tiu ĉi 19-jara junulo, kvankam oficiale li ne estis redaktoro de la gazeto, verkis plejparton de la unuaj du numeroj en 1891, same la numeroj de la 2-a volumo, aperanta ekde februaro 1892 kiel dusemajna gazeto, estis plenigitaj precipe de li. De tiu tempo li estis unu el intelektaj ĉefuloj en la movado socialdemokrata kaj progresula.

La gazeto Omladina estis eksterordinare kleriga. A. P. Veselý men­cias en sia libro specimene kelkajn titolojn de artikoloj en la 3-a n-ro (1892): "Forto kaj materio“, "Serĉado de vero“, "Socialaj deman­doj de nia epoko“, "Tolero“, "Pri la homaro kaj la mondo“, "Pri su­perstiĉoj“, "Homo, nacio kaj homaro“, "Pri virina afero“ k. a.

Pro konfliktoj kun funkciuloj socialdemokrataj en Prago, kiuj ne ŝatis reformajn konceptojn aperantajn en la gazeto, ĝi estis ekde la 9-a aŭ 10-a n-ro (1892) translokita al Kladno. De la 13-a n-ro de la sama jaro F. V. Lorenc fariĝis oficiala redaktoro de Omladina. En tiu tempo li jam malferme aliĝis al la movado progresula, do ne pure so­cialdemokrata.

Krom la gazeto la redakcio de Omladina komencis eldonadi libro­serion "Klerigaj legaĵoj por la popolo“, sed aperis nur unu ĝia ero, nome "Jiří Spero“ (Jiří = Georgo) de Camille Nicolas Flammarion en traduko de Lorenc. Eldono de anoncita dua n-ro ne okazis.

Kongreso de la junularo el Bohemio, Moravio, Silezio kaj Vieno okazis en Kladno 1892-08-07. En tieaj diskutoj pri problemoj ligitaj kun du tendencoj, socialdemokrata kaj progresula, elstaris Antonín Hajn, F. V. Lorenc. . . Kiel komuna bazo estis reakceptita la rezolucio el 1891-09-28, kun iomaj ŝanĝoj. Ekz. la 4-a punkto nun tekstis: "Agnos­kante rajtojn de ĉiuj nacioj kaj lingvoj, ni kontraŭstaras ĉiun subpre­mon de nacieco, ni volas labori sur la kampo de internacia fratiĝo. . .“

Tamen pro daŭraj malakordoj oni post la 18-a n-ro (1892) de Omladina deprenis de Lorenc la redaktorecon, pro lia orientiĝado al la progresula partio. Li poste translokiĝis al Mladá Boleslav, kie li 1892-12-30 eldonis novan dusemajnan gazeton Pokrok (Progreso), or­ganon de la progresema junularo. Sume aperis kvin numeroj, laŭ enhavo inklinaj al metafizikaj tendencoj (spiritismo, magnetismo, teo­zofio k. a.).

En februaro 1893 la du politikaj frakcioj de la ĉeĥa junularo inter­paciĝis kaj jam en marto 1893 aperis Omladina (1-a n-ro de la III-a vol.) kiel komuna gazeto, subtitolita "organo de la ĉeĥoslava junula­ro“, sub redakto de F. V. Lorenc. Sed baldaŭ li ree montris sin ne­akorda kun la ĝenerala linio, nun inklina al sendependa socialismo, anarĥismo. Jam post la 4-a n-ro, laŭ propono de J. Škába, k. a., Lorenc la eldonadon de Omladina ĉesigis.

Krom la menciitaj Zář kaj Omladina Lorenc verkadis ankaŭ por Nové proudy (Novaj fluoj), Rozhledy (Ĉirkaŭrigardoj) kaj fine por Pokrokové listy (Progresema gazeto), kiu anstataŭigis la ĉesigitan gazeton Omladina.

Lorenc partoprenis la tiaman politikan movadon ne nur kiel publi­cisto; sed persone li ĉeestadis en kunvenoj, ĉe protest-agoj, manifesta­cioj. Ekzemple 1893-06-18, kiam en Prago, ĉe la tombejo Olšany, oka­zis homamasa kaj sanga batalo inter laboristoj kaj polico pro social­demokrata manifestacio postulanta ĝeneralan balot-rajton, Lorenc es­tis kaptita kaj arestita. Li laŭdire nur disputis kun policano, tamen li estis kondamnita al dek tagoj en arestejo. Post lia reveno la junularo ekĝojis, ke ĝia senlaca agit-parolanto Lorenc plu gvidos ĝin vid-al-vide kontraŭ socia kaj reĝima malamiko, en tendencoj, kontraŭdinastiaj, kontraŭaŭstriaj, respublikanaj, socialismaj. Sed vane. Antaŭ Lorenc la pordo de Novurba arestejo en Prago malfermiĝis, sed post dekoj da liaj kunuloj ĝi fermiĝis, ĉiutage post iu. F. V. Lorenc estis rekrutigita por trijara soldatservo, krome li estis atendanta pluan juĝan aŭ poli­can serĉesploron. La registaro 1893-09-l3 proklamis rajtsuspendan sta­ton por Prago kaj ĉirkaŭaĵo. F. V. Lorenc do ankoraŭ septembre Aŭstrion adiaŭis kaj fuĝis Brazilon.

Laŭ la konciza elnombro de agadoj de la juna Lorenc ni povas kon­stati, ke li apartenis al la tiama intelekta elito de la ĉeĥa junularo. Liaj konceptoj politikaj estis ĝuste orientitaj, nur en detaloj li individualisme iom baraktis. Sed ni konsciu, ke ĉe dudekjarulo nur for­manta sian personecon tia evoluo estas plene komprenebla. Ni sciu ankaŭ, ke komence de la 1890-aj jaroj la ĉeĥaj landoj estis 270 jarojn sub fremda administra regado, kiu ne rilatis al ĉeĥoj favore. La veki­ĝanta popolo nur komencis serĉi sian socian kaj politikan orientiĝon, rajtojn de sia nacio kaj ankaŭ spertojn.

La ampleksa agado en la sfero politika apenaŭ permesis al Lorenc dediĉi sin pli al fervora agitado por Esperanto, ne pro esencoj de la du aferoj, lia politika programo kaj lingvo internacia cetere akordis, sed pro troa labora ŝarĝiteco en tiu tempo.

Li estis esperantisto jam de la jaro 1887, deklaras L. Courtinat en sia "Historio de Esperanto“; p. 1204, kaj A. Holzhaus en "Doktoro kaj lingvo Esperanto“, p. 255. En Adresaro de la unuaj adeptoj de la lingvo Lorenc estas sub la numero 1276 (laŭ A. Holzhaus).

PhDr. Jaromír Jermář, CSc., jene karakterizis la komencajn jarojn de la movado: La ĉeĥaj esperantistoj povas fieri, ke ĉe la lulilo de ilia organizita movado staris tri elstaraj membroj de la radikala socialis­ma movado: F. V. Lorenc, Josef Hybeš, gvidanto de la socialdemokra­ta movado en Moravio kaj efektiva kreinto de revolucia programo de la Aŭstria proletaro (1889), kaj Stanislav Kostka Neumann. La estiĝo de la Esperanto-movado en nia lando ne estis hazarda kaj ankaŭ ne estis hazardaj la progresemaj karakteroj de ĝiaj fondintoj. (Parolado "75 jaroj de EK en Praha“, 1977-03-05.)

La unuaj kursoj de Lorenc pri Esperanto kaj lia lernolibro ankoraŭ ne elvokis movadon en nia lando. Tamen estas notinde, ke la espe­rantistoj de la brazila urbo Santos honoris en 1940 la 50-an datre­venon de la Lorenc-lernolibro por ĉeĥoj per alpreno de la nomo "Es­perantista grupo Francisco Valdomiro Lorenz“ por la tiuurba grupo.3)

Aldone ni mencias ankoraŭ la Aŭstrian ĉeĥon Jan Rambousek, kiu lernis Esperanton jam en 1887, estante dudekjara (L. Courtinat, Histo­rio de E-o, 1966, p. 1034). Li studis en gimnazio kaj poste en la milita akademio en Vieno. Li fariĝis komandanto en la garnizono de Krakovo, partoprenis kongresojn kaj konatiĝis kun d-ro Zamenhof vizitinte lin en Varsovio. Tuj post la formiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis nomita generalo de la ĉeĥoslovaka armeo. Lia agadkampo estis Brno. Emerita li loĝis en České Budějovice, kie li prezidis la Esperanto-grupon. Por Esperanto li agis ĝis sia morto en 1945. - (A. d. l. red.)

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   16


Elŝuti 0.69 Mb.

  • Numeroj en krampoj
  • Prononcado
  • Alinaciaj familiaj nomoj
  • Mallongigoj de superaj rangaj titoloj

  • Elŝuti 0.69 Mb.