Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877-1943

Elŝuti 0.59 Mb.

De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877-1943




paĝo1/5
Dato20.03.2017
Grandeco0.59 Mb.

Elŝuti 0.59 Mb.
  1   2   3   4   5

La Magio de Oz


De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919
Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943
Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933–
Unue eldonita en la Angla kiel The Magic of Oz de Reilly & Lee, 1919.
Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Vidu http://www.poboxes.com/bookleaf/
Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb.

Aŭtorrajto (simbole iam esprimita kiel »©«) estas aro de rajtoj, garantiitaj de ŝtataj leĝaroj por subteni kreadon de aŭtoraj verkoj, kiujn akiras la aŭtoro de la verko. En Esperanto estas ofte tiusence uzata ankaŭ la laŭlitera el-Angligo kopirajto el la vorto copyright; iuj malaprobas tiun uzon pro tio, ke oni ne povas kompreni, ĉu temas pri «kopi·rajt·o» (ĉu rajto kopii, aŭ rajto fari ion kun kopioj?) aŭ «kopirajt·o», aparta radiko kun la plena senco de la Angla «copyright», tial preferas la pli vastan terminon aŭtorrajto, adekvatan al koncerna vorto en multaj aliaj lingvoj. Uzo de similaj terminoj en aliaj lingvoj estas diversa laŭ la landoj, kaj tiaj aŭ similaj rajtoj povas aparteni ne nur al aŭtoroj, sed ankaŭ al ties dungintoj, dirigentoj, registrintoj, elsendintoj ktp. Rick Falkvinge insistas, ke en la angla oni nomu ĝin «copyright monopoly» - «kopirajta monopolo».

Ĉi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000.


La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono
de 1919. La litertipo estas 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.



Mi Dediĉas ĉi tiun Libron al la Infanoj de niaj Soldatoj, la Usonanoj kaj iliaj Aliancanoj, kun nemezureblaj Fiero kaj Amo. L. F. B.
AL MIAJ LEGANTOJ

Iom kurioze, en la eventoj kiuj okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj en nia “granda ekstera mondo”, ni povas trovi eventojn tiom mirigajn kaj inspirajn ke mi ne povas esperi egaligi ilin per rakontoj pri la Lando Oz.

Tamen, “La Magio de Oz” vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aŭ priaŭdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kaŝas de ni La Landon Oz, eĉ dum la ĵusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke ĝi allogos vian amon je noveco.

Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi—escepte de kiam oni kunsendis poŝtmarkojn— sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti ĉiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min.

Certigante al vi ke mia amo al vi neniam ŝanceliĝis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezur­igos vin dum mi ankoraŭ povos verki ilin, mi estas

Ame via,

L. FRANK BAUM, “Reĝa Historiisto de Oz.”

OZCOT” ĉe HOLLYWOOD en KALIFORNIO

1919

LISTO DE ĈAPITROJ
Monto Manĝto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 17



La Falko . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 27


Du Malbonuloj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 34


Kunkomplotantoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 48


Feliĉa Angulo de Oz . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 53


Naskiĝtagaj Donacoj por Ozma . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 65


La Arbaro de Gugu . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 81


La Le-Sim-Agoj Minacas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 87


La Insulo de la Magia Floro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 99


Firme Fiksitaj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 112


La Bestoj de la Arbaro de Gugu . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 121


Kiki Uzas Sian Magion . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 131


Perdiĝas la Nigra Valizo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 144


La Sorĉisto Lernas la Magian Vorton . . . . . . . . . . . . . . . . . 157


La Soleca Anaso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 169


La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon . . . . . . . . . . . . . . . 183


Rimarkinda Veturo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 197


La Magio de la Sorĉisto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 209


Doroteo kaj la Burdoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 217


Problemo por la Simioj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 226


La Kolegio de Atletaj Artoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 235


La Naskiĝtaga Festo de Ozma . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 240


La Fonto de Forgeso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 255


Monto Manĝto


ĈAPITRO 1 Ĉe la orienta bordo de la Lando Oz, en la Lando de la Manĝtuloj, estas granda, alta monteto nomata Monto Manĝto. Unuflanke la mal­supro de tiu monteto tuŝas la Mortigan Sablan Deserton kiu apartigas la Felandon Oz de la cetero de la mondo, sed aliflanke la monteto tuŝas la belan fekundan Landon de la Manĝtuloj.

La Manĝtula popolo, tamen, nur staras iom for kaj rigardas Monton Manĝto kaj scias malmulton pri ĝi; ĉar proksimume trionon de la vojo supren ĝiaj flankoj fariĝas negrimpeble krutaj, kaj se homoj loĝas sur la supro de tiu granda turanta pinto kiu laŭaspekte preskaŭ atingas la ĉielon, la Manĝtuloj ne konscias pri tio.

Malgraŭ tio, homoj ja loĝas tie. La supro de Monto Manĝto laŭforme similas pelvon, larĝan kaj profundan, kaj en la pelvo estas kampoj kie kreskas grenoj kaj legomoj, kaj oni paŝtas brutojn kaj riveretoj fluas kaj arboj produktas ĉiajn aĵojn. Dise troviĝas domoj, kaj en ĉiu el ili loĝas familio de Altuloj, tiel la homoj nomas sin. La Altuloj malofte malsupreniras la monton, pro la sama kaŭzo kiu persvadas la Manĝtulojn ne grimpi ĝin: la flankoj estas tro krutaj.

En unu el la domoj loĝis saĝa maljuna Altulo nomita Bini Aru, kiu iam estis lerta Sorĉisto. Sed Ozma de Oz, kiu regas ĉiun en la Lando Oz, dekretis ke neniu praktiku magion en ŝia regno escepte de Glinda la Bona kaj la Sorĉisto de Oz, kaj kiam Glinda sendis tiun reĝan ordonon al la Altuloj per fortflugila Aglo, maljuna Bini Aru tuj ĉesis praktiki magiajn artojn. Li detruis multajn el siaj magiaj pulvoroj kaj

Ĉapitro Unu


magiiloj, kaj post tio li honeste obeis la leĝon. Li neniam vidis Ozman, sed li sciis ke ŝi estas lia Reganto kaj estas obeenda.

Nur unu afero malfeliĉigis lin. Li trovis novan kaj sekretan metodon fari transformojn nekonatan de ĉiu alia Sorĉisto. Glinda la Bona ne konis ĝin, nek la malgranda Sorĉisto de Oz, nek D-ro Pipt nek maljuna Mombi, nek iu alia magipraktikanto. Ĝi estis sekreto de Bini Aru. Per ĝi, estis ege simple transformi iun ajn en beston, birdon aŭ fiŝon, aŭ ion alian, kaj retransformi tiun personon, kiam oni scipovas prononci la mistikan vorton: “Pyr zqxgl ”.

Bini Aru uzis tiun sekreton multfoje, sed ne por kaŭzi malbonon aŭ suferon al aliaj. Kiam li forvagis tre malproksimen de sia hejmo kaj malsatis, li kutimis diri: “Mi volas fariĝi bovino—Pyr zqxgl !” Tuj li fariĝis bovino, kaj tiam li manĝis herbon kaj satigis sin. Ĉiuj bestoj kaj birdoj scipovas paroli en la Lando Oz, do kiam la bovino ne plu malsatis, ĝi diris: “Mi volas ree esti Bini Aru: Pyr zqxgl !” kaj la magia vorto, ĝuste prononcite, tuj redonis al li lian naturan formon.

Kompreneble, mi ne aŭdacus skribi tiun magian vorton tiel klare se mi supozus ke miaj legantoj povos ĝuste prononci ĝin kaj tiel povos transformi sin kaj aliajn, sed efektive neniu en la tuta mondo, escepte de Bini Aru, iam (ĝis la komenco de ĉi tiu rakonto) sukcesis prononci “Pyr zqxgl ” ĝuste, do mi kredas ke estas sendanĝere doni ĝin al vi. Malgraŭ tio, verŝajne estos plej bone ke, voĉlegante ĉi tiun rakonton, vi evitu ĝuste prononci “Pyr zqxgl ”, kaj tiel vi povos eviti ĉian riskon ke la sekreto misagos.

Bini Aru, trovinte la sekreton de tuja transformo, kiu ne necesigis ilojn aŭ pulvorojn aŭ aliajn kemiaĵojn aŭ herbojn kaj ĉiam funkciis perfekte, malvolontis ke tiu mirinda trovaĵo estu tute nekonata aŭ perdita el la tuta homa sciaro. Li decidis ne denove uzi ĝin, ĉar Ozma malpermesis ke li faru tion, sed li pensis ke Ozma estas knabino kaj iam eble ŝanĝos sian decidon kaj permesos ke ŝiaj regatoj praktiku magion, kaj tiuokaze Bini Aru denove povos transformi sin kaj aliajn laŭvole,—krom se, kompreneble, li intertempe forgesos la metodon prononci “Pyr zqxgl ”.

Tre zorge pripensinte la aferon, li decidis skribi la vorton, kaj la metodon prononci ĝin, en iu sekreta loko, tiel ke li povos trovi ĝin post multaj jaroj, sed kie neniu alia iam povos trovi ĝin.

Ĉapitro Unu


Tiu ideo estis lerta, sed kio ĝenis la maljunan Sorĉiston estis kiel trovi sekretan lokon. Li vagis tra la tuta Pelvo ĉe la supro de Monto Manĝto, sed li trovis neniun lokon kie li povos skribi la sekretan vorton sed kie aliaj verŝajne ne akcidente trovos ĝin. Do fine li decidis ke ĝi devos skribiĝi ie en lia propra domo.

Bini Aru havis edzinon nomatan Mopsi Aru kiu estis fama pro siaj bongustegaj gajlusacaj tortoj, kaj li havis filon nomatan Kiki Aru kiu tute ne estis fama. Oni sciis pri li ke li estas kolerema kaj malagrabla ĉar li ne estas feliĉa, kaj ke li ne estas feliĉa ĉar li volas malsupreniri la monton kaj viziti la grandan suban mondon sed lia patro ne permesas. Tute neniu atentis Kikin Arun, ĉar li estis tute mal­grava.

Unufoje dum ĉiu jaro okazis festo sur Monto Manĝto en kiu partoprenis ĉiuj Altuloj. Oni okazigis ĝin en la centro de la pelvoforma lando, kaj oni dediĉis la tutan tagon al festenoj kaj gajeco. La junuloj dancis kaj kantis; la virinoj kovris la tablojn per plaĉaj manĝaĵoj, kaj la viroj ludis muzikajn instrumentojn kaj rakontis ferakontojn.

Kiki Aru kutime partoprenis en tiuj festoj kun siaj gepatroj, kaj tie li sidis paŭte ekster la cirklo kaj rifuzis danci aŭ kanti aŭ eĉ paroli kun la aliaj junuloj. Do la festo ne plifeliĉigis lin pli ol aliaj tagoj, kaj ĉifoje li diris al Bini Aru kaj Mopsi Aru ke li ne partoprenos. Li preferas resti ĉehejme kaj esti malfeliĉa tute sole, li diris, do ili volonte lasis lin.

Sed post kiam oni lasis lin sola Kiki decidis eniri la privatan ĉambron de sia patro, kvankam li estis malpermesita eniri ĝin, por serĉi iujn magiilojn kiujn Bini Aru uzadis kiam li praktikis sorĉadon. Dum li eniris li preskaŭ stumblis pro unu el la plankotabuloj. Li serĉis ĉie sed trovis neniun spuron de la magio de sia patro. Ĉio estis detruita.

Multe senesperigite, li komencis reelforiri, sed li denove stumbletis pro la sama plankotabulo. Tio pensigis lin. Ekzamenante la tabulon, Kiki trovis ke ĝi estis eligita kaj poste reenigita kaj renajlita tiel ke ĝi estis iomete pli alta ol la aliaj tabuloj. Sed kial lia patro eligis la tabulon? Ĉu li kaŝis kelkajn el siaj magiiloj sub la planko?

Kiki alportis ĉizilon kaj eligis la tabulon, sed li trovis nenion sub ĝi. Li estis tuj remetonta la tabulon kiam ĝi glitis el lia mano kaj renversiĝis, kaj li vidis ion skribitan sur ĝia malsupro. La lumo estis iom nebrila, do li portis la tabulon al la fenestro kaj ekzamenis ĝin, kaj trovis ke la skribo instruas precize prononci la magian vorton Pyr zqxgl , kiu tuj transformos iun ajn en ion ajn, kaj inversigos la transformon kiam oni ripetos la vorton.
Nu, unue Kiki Aru ne komprenis kia mirinda sekreto estas trovita; sed li opiniis ke eble ĝi utilos al li do li prenis paperpecon kaj skribis sur ĝin ekzaktan kopion de la instrukcioj por prononci Pyr zqxgl . Post tio li faldis la folion kaj metis ĝin en sian poŝon, kaj remetis la tabulon en la plankon tiamaniere ke neniu suspektus ke ĝi estis eligita.

Post tio Kiri eniris la ĝardenon kaj sidante sub arbo li zorge studis la folion. Li ĉiam volis foriri de Monto Manĝto kaj viziti la grandan mondon—precipe la Landon Oz—kaj li nun ekpensis ke se li povos transformi sin en birdon, li povos flugi kien ajn li volos kaj reflugi kiam ajn li volos. Tamen, unue necesos parkeri la metodon ĝuste prononci la magian vorton, ĉar birdo ne kapablus kunporti la folion sur kiu ĝi estis skribita, kaj Kiki ne povus regajni sian

Ĉapitro Unu


naturan formon se li forgesus la vorton aŭ ĝian prononcon.

Do li longe studis ĝin, ripetante ĝin centfoje en sia menso ĝis li estis certa ke li ne forgesos ĝin. Sed por esti duoble certa li metis la folion en stanan skatolon en neglektita parto de la ĝardeno kaj kovris la skatolon per malgrandaj ŝtonoj.

Jam fariĝis malfrue en la tago kaj Kiki volis provi sian unuan transformon antaŭ ol liaj gepatroj revenos de la festo. Do li staris sur la antaŭa verando de sia hejmo kaj diris:

“Mi volas fariĝi granda forta birdo, kia falko— Pyr zqxgl !” Li prononcis ĝin ĝuste, do tuj li sentis ke li plene aliformiĝis. Li batetis per siaj flugiloj, saltetis al la balustrado kaj diris: “Gra-ak! Gra-ak!”

Tiam li ekridis kaj diris, duonvoĉe: “Mi supozas ke tia birdo faras tiun kuriozan sonon. Sed nun mi provu miajn flugilojn kaj trovu ĉu mi estas sufiĉe forta por flugi trans la dezerton.”

Ĉar li decidis unuafoje veturi al la lando ekster la Lando Oz. Li ŝtelis ĉi tiun sekreton de transformo kaj li sciis ke li malobeis la leĝojn de Oz pro sia uzo de magio. Eble Glinda aŭ la Sorĉisto de Oz trovos kaj punos lin, do estos bone tute forresti de Oz.

Malrapide Kiki leviĝis en la aeron, kaj apogate de siaj larĝaj flugiloj li flosis laŭ graciaj cirkloj super la pelvoforma montosupro. De sia alto li povis vidi, tre for trans la brulantaj sabloj de la Mortiga Deserto, alian landon kiun eble estos plezurige esplori, do li celis tiun direkton, kaj per fortaj, regulaj flugilbatoj li komencis la longan flugon.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.



La Falko
ĈAPITRO 2 Eĉ falko devas alte flugi por transiri la Mortigan Deserton, de kiu konstante leviĝas venenaj fumoj. Kiki Aru sentis malsanon kaj mal­fortecon jam antaŭ ol reatingi bonan teron, ĉar li ne povis tute eskapi de la efikoj de la venenoj. Sed la freŝa aero baldaŭ resanigis lin kaj li surteriĝis en granda plata loko nomata Altlando. Tuj preter



27

ĝi estas valo nomata Sublando, ambaŭ landojn regas la Zingibrokuka Viro, Johano Past*, kies ĉefministro estas Kokideto la Kerubo. La Falko haltis tie nur sufiĉe longe por ripozi, kaj poste li flugis norden kaj superpasis belan landon nomatan Gajlando, kiun regas bela Vaksa Pupo. Post tie, sekvante la kurban formon de la Deserto, li ekiris norden kaj malleviĝis sur arbosupron en la Regno Nenilando.

Kiki nun estis laca, kaj la suno nun komencis subiĝi, do li decidis resti tie ĝis la mateno. De sia arbosupro li povis vidi proksiman domon, kiu aspektis tre komforta. Viro melkadis bovinon en la korto kaj plaĉaspekta virino venis al la pordo kaj vokis lin por ke li tagmanĝu.

Tio estigis demandon en la menso de Kiki pri kiaj estas la manĝaĵoj de falkoj. Li sentis sin malsata, sed li ne sciis kion manĝi aŭ kie akiri manĝaĵon. Li ankaŭ pensis ke lito estus pli komforta dormejo ol la supro de arbo, do li saltetis al la tero kaj diris: “Mi volas refariĝi Kiki Aru—Pyr zqxgl !”

Tuj li reakiris sian naturan formon, kaj irinte al la domo, li frapetis sur la pordon kaj petis iom da tagmanĝo.

* Ĉi tiu nomo en la Angla originalo estas vortludo netradukebla.

Ĉapitro Du


Kiu vi estas?” demandis la virestro de la domo.

Fremdulo el la Lando Oz,” respondis Kiki Aru.

Do vi estas bonvena,” diris la viro.

Kiki ricevis bonan manĝon kaj bonan liton, kaj li tre bone kondutis, kvankam li rifuzis respondi ĉiujn demandojn de la bonaj homoj de Nenilando. Eskapinte de sia hejmo kaj trovinte metodon vidi la mondon, la junulo ne plu estis malfeliĉa, do li ne plu estis kolerema kaj malagrabla. La homoj opiniis lin tre respektinda persono kaj donis al li matenmanĝon la sekvan matenon, kaj post tio li rekomencis sian veturon sentante plenan kontenton.

Marŝinte dum unu aŭ du horoj tra la bela lando regata de Reĝo Burĝon’, Kiki Aru decidis ke li pli rapide veturos kaj vidos estante birdo, do li transformis sin en grandan kolombon kaj vizitis la grandan urbon Nenilo kaj vidis la palacon kaj ĝardenojn de la Reĝo kaj multajn interesajn lokojn. Poste li flugis okcidenten en la Regnon Iks, kaj post tago en la lando de Reĝino Ziksi li plu iris okcidenten en la Landon Ev. Ĉiun landon vizititan li opiniis multe pli agrabla ol la pelvolando de la Altuloj, kaj li decidis ke kiam li atingos la plej belan landon li ekloĝos tie kaj plenĝuos sian estontan vivon.

En la lando Ev li reprenis sian propran formon, ĉar la urboj kaj vilaĝoj estis proksimaj unuj al la aliaj kaj li facile promenos de unu al alia.

Kiam proksimiĝis la vespero li atingis bonan Hotelon kaj petis de la Hotelestro manĝon kaj tra­nokton.

Jes, se vi povos pagi per mono,” diris la viro, “se ne, do vi devos iri aliloken.”

Tio surprizis Kikin, ĉar en la Lando Oz oni tute ne uzas monon, ĉiu rajtas preni kion li deziras sen pago. Do li ne havis monon, kaj tial li forturnis sin por trovi gastiganton aliloke. Trarigardante malferman fenestron en la Hotelon, dum li pretermarŝis, li vidis maljunulon kalkulanta grandan amason da oraj pecoj sur tablo, kaj Kiki decidis ke ili estas mono. Unu el ili aĉetos por li manĝon kaj litripozon, li pensis, do li transformis sin en pigon kaj, fluginte tra la malferman fenestron, li ekbekis unu el la oraj pecoj kaj elflugis antaŭ ol la viro povis haltigi lin. Efektive, la prirabita maljunulo estis tute senpova, ĉar li ne aŭdacis forlasi sian amason da oro por ĉasi la pigon, kaj antaŭ ol li povis meti la oron en sakon kaj la sakon en poŝon la rabobirdo estis ne plu videbla kaj estus stulte serĉi ĝin.

Kiki Aru flugis al grupo de arboj kaj, faliginte la oran pecon al la tero, li reprenis sian naturan formon,

Ĉapitro Du


kaj poste prenis la moneron kaj metis ĝin en sian poŝon.

“Vi bedaŭros pro tio!” kriis malgranda voĉo tuj super lia kapo.

Kiki suprenrigardis kaj vidis ke pasero, staranta sur branĉo, rigardas lin.

“Bedaŭros pro kio?” li demandis.

“Ho, mi vidis ĉion,” asertis la pasero. “Mi vidis vin rigardi la oron tra la fenestro, kaj transformi vin en

pigon kaj ŝteli de la kompatinda viro, kaj post tio mi
vidis vin flugi ĉi tien kaj ŝanĝi la birdon en vian
antaŭan formon. Tio estas magio, kaj magio estas fia


kaj kontraŭleĝa; kaj vi ŝtelis monon, kaj tio estas ankoraŭ pli granda krimo. Vi bedaŭros, iam.” “Ne gravas al mi,” respondis Kiki Aru, sulkante sian frunton. “Ĉu vi ne timas esti fia?” demandis la pasero. 32

Ĉapitro Du


“Ne, mi ne sciis ke mi agas fie,” diris Kiki, “sed se tiel estis, mi ĝojas pro tio. Mi malamas bonajn personojn. Mi de ĉiam volas esti fia, sed ĝis nun mi ne sciis la kielon.”

“Ha, ha, ha!” ridis iu malantaŭ li, grandavoĉe; “jen la ĝusta sento, knabo mia! Agrablas al mi renkonti vin; premu mian manon.”

La pasero timoplene pepis kaj forflugis.

Du Malbonuloj


ĈAPITRO 3 Kiki turnis sin kaj vidis strangaspektan viron starantan proksime. Li ne staris rekte, ĉar li estis lama. Li havis dikan korpon kaj maldikajn krurojn kaj brakojn. Li havis grandan rondan vizaĝon kun dika blanka barbo kiu pintiĝis sub lia talio, kaj blankan hararon kiu pintiĝis sur la supro de lia kapo. Li surportis malhel­

Ĉapitro Tri


grizajn tre striktajn vestojn, kaj liaj poŝoj ŝvelis kvazaŭ

plenigite per io.

“Mi ne sciis ke vi estas tie,” diris Kiki.

“Mi venis nur post vi,” diris la stranga maljun­ulo.

“Kiu vi estas?” demandis Kiki.

“Mi nomiĝas Rugedo. Mi iam estis la Reĝo de la Knomoj; sed oni pelis min el mia lando kaj nun mi estas vaganto.”

“Kial oni elpelis vin?” demandis la Altula knabo.

“Nu, estas modo nuntempe elpeli reĝojn. Mi estis sufiĉe bona Reĝo—laŭ mi—sed tiuj aĉaj Ozuloj rifuzis lasi min. Do mi devis abdiki.”

“Kion tio signifas?”

“Ĝi signifas ke oni elpelis min. Sed ni parolu pri io agrabla. Kiu estas vi kaj el kie vi venis?”

“Mi nomiĝas Kiki Aru. Iam mi loĝis sur Monto Manĝto en la Lando Oz, sed nun mi estas vaganto kia vi.”

La Reĝo de la Knomoj ruze rigardis lin.

“Mi aŭdis tiun birdon diri ke vi transformis vin en pigon kaj inverse. Ĉu tio estas vera?”

Kiki hezitis, sed li ne trovis kialon nei la aferon. Kaj li sentis ke agnosko ŝajnigos lin pli grava.

“Nu—jes,” li diris.

“Do vi estas sorĉisto?”

“Ne; mi kapblas nur transformadon,” li konfesis.

“Nu, tamen tio estas tre utila magio,” deklaris maljuna Rugedo. “Iam ankaŭ mi kapablis tre bonan magion, sed miaj malamikoj forprenis ĝin de mi. Kien vi nun iras?”

“Mi eniros la Hotelon, por manĝo kaj dormo,” diris Kiki.

“Ĉu vi havas sufiĉan monon por pagi por tio?” demandis la Knomo.

“Mi havas unu oran pecon.”

“Kiun vi ŝtelis. Tre bone. Kaj vi ĝojas ke vi estas fia. Des pli bone. Vi plaĉas al mi, junulo, kaj mi eniros kun vi en la Hotelon se vi promesos ne manĝi ovojn tie.”

“Ĉu al vi ne plaĉas ovoj?” demandis Kiki.

“Mi timas ilin; ili estas danĝeraj!” diris Rugedo, iom timtreme.

“Bone,” konsentis Kiki; “mi ne petos ovojn.”

“Do venu,” diris la Knomo.

Kiam ili eniris la Hotelon, la estro sulkigis sian frunton pro Kiki kaj diris:

“Mi diris al vi ke mi ne manĝos vin krom se vi pagos.”

Ĉapitro Tri


Kiki montris al li la oran pecon.

“Kaj vi?” demandis la estro, turninte sin al Rugedo. “Ĉu vi havas monon?”

“Mi havas ion pli bonan,” respondis la maljuna Knomo, kaj preninte sakon el unu el siaj poŝoj li verŝis el ĝi sur la tablon amason da brilantaj gemoj— diamantoj, rubioj kaj smeraldoj.

La estro estis tre ĝentila al la fremduloj post tio. Li donis al ili bonegan manĝon, kaj dum ili manĝis ĝin la Altula knabo demandis al sia akompananto:

“Kiel vi akiris tiom da juveloj?”

“Nu, mi diros al vi,” respondis la Knomo. “Kiam tiuj Ozuloj forprenis de mi mian regnon—nur ĉar ĝi estis mia regno kaj mi deziris estri ĝin laŭ mia volo— ili diris ke mi rajtos kunpreni tiom da valoraj ŝtonoj kiom mi povos porti. Do mi kudrigis multajn poŝojn en miaj vestoj kaj plenigis ilin. Juveloj estas tre utilaj kiam oni veturas; oni povas interŝanĝi ilin por kio ajn.”

“Ĉu pli valoraj ol oraj pecoj?” demandis Kiki.

“La plej malgranda el ĉi tiuj juveloj valoras cent orajn pecojn kian vi ŝtelis de la maljunulo.”

“Ne parolu tiom laŭte,” petis Kiki, maltrankvile. “Iu alia eble aŭdus kion vi diras.”

Post la manĝo ili kune promenis, kaj la eksreĝo de la Knomoj diris:

“Ĉu vi konas la Vilulon, kaj la Birdotimigilon, kaj la Stanan Lignohakiston, kaj Doroteon, kaj Ozman, kaj ĉiujn aliajn Ozulojn?

“Ne,” respondis la knabo, “mi neniam estis for de Monto Manĝto antaŭ ol mi transflugis la Mortigan Deserton antaŭ nelonge en la formo de falko.”

“Do vi neniam vidis la Smeraldan Urbon de Oz?”

“Neniam.”

“Nu,” diris la Knomo, “mi konis ĉiujn Ozulojn, kaj vi povas diveni ke mi ne amas ilin. Dum ĉiuj miaj vagadoj mi kontempladis pri kiel venĝi min je ili. Nun, renkontinte vin, mi povas vidi metodon konkeri la Landon Oz kaj mem esti Reĝo tie, kaj tio estas pli bona ol esti Reĝo de la Knomoj.”

“Kiel vi povos fari tion?” demandis Kiki Aru, miroplene.

“Ne gravas al vi la kielo. Unue, mi faros interkonsenton kun vi. Diru al mi la sekreton kiel fari transformojn kaj mi donos al vi poŝon da juveloj, la plej grandaj kaj plej bonaj kiujn mi posedas.”

“Ne,” diris Kiri, kiu komprenis ke partoprenigi alian personon en sia potenco estus danĝere por li.

Ĉapitro Tri


“Mi donos al vi du poŝojn da juveloj,” diris la Knomo.

Ne,” respondis Kiki.

Mi donos al vi ĉiun juvelon posedatan de mi.”

Ne, ne, ne!” diris Kiki, kiu komencis timi.

Nu,” diris la Knomo, fie rigardante la knabon, “Mi informos la Hoteliston ke vi ŝtelis tiun oran pecon kaj li enkarcerigos vin.”

Kiki ridis pro tio.

Antaŭ ol li povos fari tion,” diris li, “mi trans­formos min en leonon kaj disŝiros lin, aŭ en urson kaj manĝos lin, aŭ en muŝon kaj forflugos kien li ne povos trovi min.”

Ĉu vi vere povas fari tiajn mirindajn trans­formojn?” demandis la maljuna Knomo, rigardante lin scivoleme.

Kompreneble,” deklaris Kiki. “Mi povas transformi vin en vergon, rapide kiel fulmo, aŭ en ŝtonon, kaj lasi vin ĉi tie apud la vojo.”

La fiknomo timtremetis, aŭdante tion, sed eĉ pli li nun sopiris posedi tiun grandan sekreton. Post paŭzo li diris:

Jen kion mi faros. Se vi helpos min konkeri Ozon kaj transformi la Ozulojn, kiuj estas miaj malamikoj, en vergojn aŭ ŝtonojn, dirante al mi vian sekreton, mi konsentos fari vin la Reganto de la tuta Oz, kaj mi estos via Ĉefministro kaj certigos ke oni obeos viajn ordonojn.”

Mi helpos pri tio,” diris Kiki, “sed mi ne diros al vi mian sekreton.”

La Knomo tiom furiozis pro tiu rifuzo ke li saltadis pro kolerego kaj ŝprucbalbutis sufokiĝe dumlonge antaŭ ol povi regi sian pasion. Sed tio tute ne timigis la knabon. Li ridis pro la fia maljuna Knomo, kio eĉ pli furiozigis lin.

Ni forgesu la planon,” li proponis, kiam Rugedo iom trankviliĝis. “Mi ne konas la Ozulojn menciitajn de vi, do ili ne estas miaj malamikoj. Ke ili pelis vin el via regno, nu, jen via afero, ne mia.”

Ĉu vi ne dezirus esti reĝo de tiu belega felando?” demandis Rugedo.

Tion mi ja dezirus,” respondis Kiki Aru; “sed vi mem volas esti reĝo, kaj ni kverelus pro tio.”

Ne,” diris la Knomo, klopodante trompi lin. “Post pripenso, mi ne deziras esti Reĝo de Oz. Mi eĉ ne deziras loĝi en tiu lando. Mia unua deziro estas venĝo. Se ni povos konkeri Ozon, mi akiros sufiĉe da mono por konkeri mian propran Regnon de la Knomoj, kaj

Ĉapitro Tri


mi reiros kaj loĝos en miaj subteraj kavernoj, kiuj estas pli hejmecaj ol la supro de la tero. Do jen mia propono: Helpu min konkeri Ozon kaj venĝi min, kaj helpu min forpreni la magion de Glinda kaj la Sorĉisto, kaj mi permesos ke vi estu la Reĝo de Oz por ĉiam.”

“Mi pripensos tion,” respondis Kiki, kaj li rifuzis diri pli dum tiu vespero.

Dum la nokto kiam ĉiuj en la Hotelo dormis escepte de li mem, maljuna Rugedo la Knomo levis sin senbrue de sia kuŝejo kaj eniris la ĉambron de Kiki Aru la Altulo, kaj serĉis ĉie la magiilon kiu efektivigis la transformojn. Kompreneble tia magiilo ne ekzistis, kaj kvankam Rugedo traserĉis ĉiujn poŝojn, li trovis tute nenion magian. Do li reenlitiĝis kaj komencis dubi ke Kiki ja povas fari trans­formojn.

La sekvan matenon li diris:

“Kien vi intencas veturi hodiaŭ?”

“Mi emas viziti la Regnon de Rozoj,” respondis la knabo.

“Longa veturo,” deklaris la Knomo.

“Mi transformos min en birdon,” diris Kiki, “do mi povos flugi al la Regno de la Rozoj dum horo.”

“Do transformu ankaŭ min en birdon, kaj mi akompanos vin,” sugestis Rugedo. “Sed tiuokaze, ni kune flugu al la Lando Oz, por vidi kia ĝi aspektas.”

Kiki pripensis tion. Kvankam la landoj vizititaj estis plaĉaj, li ĉie aŭdis ke la Lando Oz estas pli bela kaj pli plaĉa. Kaj la Lando Oz estis lia propra lando, kaj se ja ekzistis eblo por li fariĝi ĝia Reĝo, li bezonos scii iom pri ĝi.

Ĉapitro Tri


Dum Kiki la Altulo pensis, Rugedo la Knomo ankaŭ pensis. Tiu knabo posedis mirigan povon; kaj kvankam tre simpla kelkmaniere, li estis firme decidinta ne konigi sian sekreton. Tamen, se Rugedo povos konvinki lin transporti la ruzan maljunan Knomon al Oz, kiun li ne povos atingi alimaniere, eble li tiam povos instigi la knabon plenumi lian konsilon kaj partopreni en la plano efektivigi venĝon, kion li jam planis en sia fia koro.

“Ekzistas sorĉistoj kaj magiistoj en Oz,” komentis Kiki, post iom da tempo. “Eble ili trovos nin, malgraŭ niaj transformiĝoj.”

“Ne se ni zorge atentos,” Rugedo certigis lin. “Ozma havas Magian Bildon per kiu ŝi povas vidi kion ŝi volas vidi; sed Ozma nenion scios pri nia veturo al Oz, do ŝi ne ordonos al sia Magia Bildo montri kie ni estas aŭ kion ni faras. Glinda la Bona havas Grandan Libron nomatan la Libro de Arkivoj, en kiu magie skribiĝas ĉio farata de homoj en la Lando Oz, tuj kiam ili faras ĝin.”

“Sekve,” diris Kiki, “ne utilus nia provo konkeri la landon, ĉar Glinda legus en sia libro ĉion faratan de ni, kaj ĉar ŝia magio estas pli granda ol mia, ŝi baldaŭ ĉesigus niajn planojn.”

“Mi diris ‘homoj’, ĉu ne?” kolere respondis la Knomo. “La libro ne arkivigas kion faras birdoj, aŭ bestoj. Ĝi nur informas pri la agado de homoj. Do, se ni flugos en la landon en birda formo, Glinda nenion scios pri tio.”

“Du birdoj ne povus konkeri la Landon Oz,” asertis la knabo, senestime.

“Ne; vi pravas,” agnoskis Rugedo, kaj post tio li frotis sian frunton kaj palpadis sian longan pintan barbon kaj pli pensadis.

“Ha, nun mi trovis ideon!” li deklaris. “Mi supozas

Ĉapitro Tri


ke vi povas transformi nin en bestojn kaj ne nur

birdojn?”

“Kompreneble.”

“Kaj ĉu vi povas fari beston el birdo, kaj denove ŝanĝi tiun beston en birdon, sen neceso ke ĝi estu homo inter la transformoj?”

“Certe,” diris Kiki. “Mi povas transformi min aŭ aliajn en ion ajn kapablan paroli. Magia vorto estas direnda por efektivigi la transformojn, kaj ĉar bestoj kaj birdoj kaj drakoj kaj fiŝoj kapablas paroli en Oz, ni povas fariĝi iu ajn el ili laŭdezire. Tamen, se mi transformus min en arbon, mi por ĉiam restus arbo, ĉar tiuoaze mi ne povus paroli la magian vorton por ŝanĝi la transformon.”

“Mi komprenas; mi komprenas,” diris Rugedo, gestante per sia densa, blanka kapo ĝis la pinto de lia hararo flank-al-flanke balanciĝis kvazaŭ pendolo. “Tio akordas kun mia ideo, precize. Nun, aŭskultu, kaj mi klarigos al vi mian planon. Ni flugos al Oz kiel birdoj kaj surteriĝos en unu el la dikaj arbaroj en la Lando de la Gilikuloj. Tie vi transformos nin en fortegajn bestojn, kaj ĉar Glinda ne atentas la agadon de bestoj ni povos agi sen troviĝi.”

“Sed kiel du bestoj povus starigi armeon por konkeri la potencan popolon de Oz?” demandis Kiki.

“Facile. Sed ne armeon de homoj, komprenu. Tio tre rapide troviĝus. Kaj dum ni estos en Oz vi kaj mi neniam reprenos niajn homajn formojn antaŭ ol konkeri la landon kaj detrui Glindan, kaj Ozman, kaj la Sorĉiston, kaj Doroteon, kaj ĉiujn aliajn, tiel ke ni ne bezonos pli timi ilin.”

Estas neeble mortigi iun en la Lando Oz,” deklaris Kiki.

Ne necesas mortigi la Ozulojn,” respondis Rugedo.

Do mi ne komprenas vin,” obĵetis la knabo. “Kio okazos al la Ozuloj, kaj kian armeon ni povus starigi se ne el homoj?”

Mi diros al vi. La arbaroj de Oz estas plenaj de bestoj. Kelkaj el ili, en la tre distancaj lokoj, estas sovaĝaj kaj kruelaj, kaj volonte sekvus estron egale sovaĝan. Ili neniam multe ĝenis la Ozulojn, ĉar neniu estro urĝis ilin, sed ni ordonos ke ili helpu nin konkeri Ozon kaj kiel rekompencon ni transformos ĉiujn bestojn en virojn kaj virinojn, kaj ili rajtos loĝi en la domoj kaj ĝui la multajn bonaĵojn, kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en diversspecajn bestojn, kaj sendos ilin loĝi en la arbaroj kaj ĝangaloj. Jen bonega ideo, certe

Ĉapitro Tri


vi agnoskas tion, kaj tiom facila ĝi estas ke nenian ĝenon ni spertos sukcesigante ĝin.”

“Ĉu la bestoj konsentos, vi kredas?” demandis la knabo.

“Certe ili konsentos. Ni povos instigi ĉiun beston en Oz helpi nin—escepte de kelkaj malmultaj kiuj loĝas en la palaco de Ozma, sed ili ne estas atentindaj.”

Kunkomplotantoj


ĈAPITRO 4 Kiki Aru malmulton sciis pri Oz kaj malmulton sciis pri la bestoj loĝantaj tie, sed la plano de la maljuna Knomo ŝajnis al li tute akceptinda. Li malklare suspektis ke Rugedo intencas superi lin iel, sed li firme decidis zorge atenti sian kunkomplotanton. Dum li kaŝgardos la sekretan vorton de la transformoj, Rugedo ne aŭdacos damaĝi lin, kaj li
Ĉapitro Kvar


promesis al si ke tuj post la konkeriĝo de Oz li transformos la maljunan Knomon en marmoran statuon kaj restigos lin tiuforma por ĉiam.

Rugedo, siavice, decidis ke, per atenta rigardado kaj aŭskultado, li povos kaŝe trovi la sekreton de la knabo, kaj lerninte la magian vorton li transformos Kikin Arun en faskon da lignopartoj kaj bruligos lin kaj tiel eliminos lin.

Tiaj ĉiam estas fiuloj. Ili eĉ ne povas fidi unu la alian. Rugredo kredis trompi Kikin, kaj Kiki kredis trompi Rugedon; do ambaŭ sentis plezuron.

“La vojo trans la Dezerton estas longa,” komentis la knabo, “kaj la sabloj estas varmegaj kaj supren­sendas venenajn vaporojn. Ni atendu ĝis la vespero kaj transflugu dum la nokto kiam estos malpli varmege.”

La eksreĝo de la Knomoj konsentis pri tio, kaj la duo pasigis la ceteron de la tago per diskutado de la planoj. Kiam vesperiĝis ili pagis al la hotelisto kaj elmarŝis al malgranda grupo de arboj apude starantaj.

“Restu ĉi tie dum kelkaj minutoj kaj mi baldaŭ revenos,” diris Kiki, kaj rapide formarŝante li lasis la Knomon staranta en la arbareto. Rugedo demandis al si kien li iris, sed li staris senmove en sia loko ĝis, subite, lia formo ŝanĝiĝis al tiu de granda aglo, kaj li faris penetran krion de mirego kaj batis per siaj flugiloj pro ia paniko. Tuj lia agla krio trovis respondon el preter la arbareto, kaj alia aglo, eĉ pli granda kaj pli potenca ol la transformita Rugedo, alflugis tra la arboj kaj surteriĝis apud li.

“Nun ni estas pretaj por la komenco,” diris la voĉo de Kiki, venante de la aglo.

Rugedo komprenis ke ĉifoje li estis superruzita. Li supozis ke Kiki diros la magian vorton dum lia ĉeesto, kaj tiel li sciiĝos pri kio ĝi estas, sed la knabo estis tro ruza.

Dum la du agloj leviĝis alte en la aeron kaj komencis sian flugon trans la grandan Dezerton kiu apartigas la Landon Oz de la cetero de la mondo, la Knomo diris:

“Kiam mi estis Reĝo de la Knomoj mi havis magian metodon fari transformojn kiun mi opiniis bona, sed ĝi ne estis komparebla kun via sekreta vorto. Mi devis havi certajn ilojn kaj fari gestojn kaj diri multajn mistikajn vortojn antaŭ ol mi povis transformi iun.”

“Kio estiĝis el viaj magiiloj?” demandis Kiki.

“La Ozuloj forprenis ĉiujn—tiu knabinaĉo, Doroteo, kaj tiu terura feino, Ozma, la Reganto de Oz—kiam ili forprenis mian subteran regnon kaj pelis min supren en la malvarman, senkoran mondon.”
“Kial vi permesis ke ili faru tion?” demandis la knabo.

“Nu,” diris Rugedo, “mi ne povis malhelpi ilin. “Ili rulis ovojn kontraŭ min—ovojn—fiovaĉojn!—kaj se ovo tuŝas Knomon, li poreterne ruiniĝas.”

Ĉu ia ajn ovo estas danĝera por Knomo?” “Ia kaj ĉia. En la tuta mondo, nur ovon mi timas.”


Feliĉa Angulo de Oz
ĈAPITRO 5 Ne ekzistas alia lando egale bela kiel la Lando Oz. Neniu alia popolo estas egale feliĉa kaj kontenta kaj prospera kiel la popolo de Oz. Ili havas ĉion deziratan; ili amas kaj admiras sian belan knabinan Reganton, Ozma de Oz, kaj ili kombinas laboron kaj lud­adon tiel juste ke ambaŭ estas ĝuplenaj kaj kontentigaj kaj neniu havas kaŭzon plendi.

Fojfoje io okazas en Oz kiu ĝenas la feliĉecon de la popolo dum nelonga tempo, ĉar tiom riĉa kaj alloga felando neeviteble enviigas kelkajn egoismajn kaj avidajn eksterulojn, kaj tial certaj misaguloj perfide komplotas konkeri Ozon kaj sklavigi ĝian popolon kaj detrui ĝian knabinan Reganton, kaj tiel gajni la riĉon de Oz por si. Sed ĝis la tempo kiam la kruela kaj ruza Knomo, Rugedo, konspiris kun Kiki Aro, la Altulo, ĉiu tia provo malsukcesis. La popolo de Oz suspektis nenian danĝeron. Vivo en la plej agrabla felando de la mondo estis senfina ciklo de gajaj, feliĉaj tagoj.

En la centro de la Smeralda Urbo de Oz, la ĉefurbo de la regno de Ozma, estas vasta kaj bela ĝardeno, kiun ĉirkaŭas muro inkrustita per brilantaj smeraldoj, kaj en la centro de tiu ĝardeno staras la Reĝa Palaco de Ozma, la plej bela konstruaĵo iam konstruita. De cent turoj kaj kupoloj flirtis la standardoj de Oz, kiu inkluzivis la Ozmojn, la Manĝtulojn, la Gilikulojn, la Palpbrumojn kaj la Kvelulojn. La standardo de la Manĝtuloj estas blua, tiu de la Palpbrumoj flava; la standardo de la Gilikuloj estas purpura, kaj tiu de la Kveluloj estas ruĝa. La flago de la Smeralda Urbo estas kompreneble verda. La standardo de Ozma mem havas verdan centron, kaj estas dividita en kvar egalajn

Ĉapitro Kvin


partojn. Tiuj kvaronoj estas koloritaj blua, purpura, flava kaj ruĝa, indikante ke ŝi regas ĉiujn landojn de la Lando Oz.

Tiu felando, tamen, estas tiom granda ke ĝia tuto ankoraŭ ne estas konata de ĝia knabina Reganto, kaj oni diras ke en kelkaj malproksimaj partoj de la lando, en arbaroj kaj montaraj fortikaĵoj, en kaŝitaj valoj kaj densaj ĝangaloj, estas homoj kaj bestoj kiuj scias tiom malmulte pri Ozma kiom ŝi pri ili. Sed tiuj nekonataj regatoj estas neniel tiom multaj kiom la konataj loĝantoj de Oz, kiuj okupas ĉiujn landojn proksimajn al la Smeralda Urbo. Efektive, mi estas certa ke post nelonge ĉiuj partoj de la felando Oz estos esploritaj kaj iliaj loĝantoj konatiĝos kun sia Reganto, ĉar en la palaco de Ozma estas pluraj amikoj ŝiaj kiuj tiom scivolemas ke ili konstante trovas novajn kaj ekster­ordinarajn lokojn kaj loĝantojn.

Unu el la plej aktivaj trovantoj de tiuj kaŝitaj lokoj en Oz estas malgranda knabino el Kansas nomita Doroteo, kiu estas la plej intima amikino de Ozma kaj loĝas en luksaj ĉambroj en la Reĝa Palaco. Doroteo estas, efektive, Princino de Oz, sed al ŝi malplaĉas esti nomata princino, kaj ĉar ŝi estas simpla kaj dolĉa kaj ne pretendas esti io alia ol ordinara knabineto, ĉiu nomas ŝin simple “Doroteo” kaj ŝi estas la plej populara persono, post Ozma, en la tuta Lando Oz.

Unu matenon Doroteo transiris la koridoron de la palaco kaj frapis sur la pordon de alia knabino nomita Trot, ankaŭ gastino kaj amikino de Ozma. Petite eniri,

Doroteo trovis ke kun Trot estas amiko, maljuna velisto kun unu ligna kruro kaj unu
  1   2   3   4   5


Elŝuti 0.59 Mb.


Elŝuti 0.59 Mb.