Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Colloquia Comeniana III

Elŝuti 59.07 Kb.

Colloquia Comeniana III




Dato20.03.2017
Grandeco59.07 Kb.

Elŝuti 59.07 Kb.


WALTER HUBE
JAN AMOS KOMENSKÝ

pioniro de Internacia Lingvo
Artikolo por almanako "Colloquia Comeniana III:"

Omaĝe al 300 jara mortdatreveno de eminenta tutmonda pedagogo

kaj pensulo
eldonis
Muzeo de Comenius en Přerov
Ĉeĥoslovakio 1970

La tricentjara mortdatreveno de la plej granda ĉeĥa scienculo, filozofo kaj pedagogo, Jan Amos Komenský, en la latinigita formo nomita "Comenius", estas por ni la bonvena kaŭzo, festi lin kiel profeton de Internacia Lingvo kaj samtempe ankaŭ paroli pri la historio de mondlingvo antaŭ Komenský ĝis la 17-a jarcento. Estas la historio de planlingvo, por uzi la terminon de la aŭstria docento Dipl. inĝ. D-ro Eugen Wüster el Wieselburg, kiu metas ĉi tiun terminon en kontraŭo al la nature estiĝinta lingvo. La esprimon "art­lingvo" malfavoruloj de nenacia mondlingvo uzas, ni anoj de Inter­nacia Lingvo, precipe ni Esperantistoj tute ĝin neas. Ĉi tiuj sinjoroj forgesas, kiom da artefaritaj eroj havas iliaj tiel "naturaj" alt- kaj mondlingvoj. Ili forgesas la malnovan sopiron de la homaro laŭ unu lingvo por ĉiuj homoj; ĉar ĉiam la fremda lingvo de la najbara popolo estis la plej granda barilo al bonvola interkompreno. Ankaŭ la lingvo de la kleruloj kaj klerikuloj en la mezepoko, la latina lingvo, ne povis esti lingvo por la ĝenerala uzo, ĉar tro malfacile lernebla ĝi ankaŭ ne sufiĉe kapablis asimiliĝi al la ĉiam pli komplikitaj esprimoj kaj terminoj de ŝanĝiĝanta kulturo. La Renesanco, ia disfloro de la natursciencoj kaj fine la eltrovo de la Nova Mondo (Ameriko) kaj de aliaj malproksimaj landoj, faris la latinan lingvon morta.

Do ni nun iru reen en pli fruan periodon de la mezepoko, en la 12-an jarcenton kaj ni haltas ĉe la Sankta Hildegardis, abatino de la monaĥinejo de Rupertsberg aupd Bingen, kiu vivis de 1098 ĝis 1178. Ĉi tiu viziulino, kiu multsciis en la fakoj de historio, teologio, medicino kaj naturscienco, ankaŭ okupis sin pri sekreta skribo kaj sekreta lingvo. La "Lingua ignota per simplicem hominem Hilde­gardem prolata", antaŭ ol trovebla en la manuskripto 2 de "Hessis­che Landesbibliothek" en Wiesbaden, skribita de kopiisto en la jaroj 1180-1190 en Rupertsberg, havas pli ol 900 vortojn kun parte la­tina, parte mezaltgermana traduko. Ekzistas preskaŭ nur substanti­voj kaj substantivigitaj adjektivoj kaj la plej multaj vortoj finiĝas per z (aigonz - dio). Kiel la "litterae ignotea" ankaŭ la "lingua ignota" servis nur al Hildegard kaj al ŝiaj konfidenculoj kaj memorigas laŭ sia strukturo pli malfruajn projektojn de la 19-a jarcento. La bazo de la vortoj estis la lingvoj latina, greka kaj hebrea. Fotokopioj de la supre nomita manuskripto troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien.

Skolastikan latinon simpligis la monaĥo Theophil Hieronimus Folengo, vivinta en la jaroj 1491-1544, kompletiginte ĝin per ĉiu­tage uzataj popolvortoj, vulgaraj kaj ordinaraj esprimoj. Estis pro­vo adapti la latinan lingvon al la bezonoj de la 16-a jarcento, do sen sukceso, kaj estis baldaŭ forgesita.

Ankaŭ la franca astrologo kaj kuracisto Nostradamus antaŭdiris en sia verko "Centurjes" (Lyon 1555) la aperon de nova kultura lingvo inter la latinaj kaj orientaj popoloj.

Ni aŭdis, ke Hildegard de Bingen ankaŭ kreis sekretan alfabeton. Tiaj sekretaj alfabetoj kaj skriboj estis ankaŭ ekster la diplo­matio ŝatata maniero kaŝi la enhavon de skribaĵo. La alfabeto de "litterae ignotae" konsistas ĉe la Sankta Hildegard precipe el libere elpensitaj signoj; kelkaj sistemoj modifas ĉefe la latinajn literojn. Aliaj sistemoj uzas la normalan skribon kaj oni modifas la tekston. Nur kelkaj variantoj estu menciataj: Teksto en vertikalaj linioj:

I B E P S U A V

L E R I T L R M, renverso de frazoj, literoj aŭ silaboj, spegula skribo, anagramoj (aliigo de vorto per ŝanĝo de literoj aŭ silaboj), kripto­framoj (normalaj, nestrangaj tekstoj por peri sekretajn sciigojn; speciale markitaj aŭ en ilia vico aŭ skribmaniero ktp.; interkonsen­titaj literoj liveras la veran komunikaĵon, ofte ankaŭ kiel poemon). Plue oni trovas plivastigaĵojn ekzemple per regula intermeto de konsonanto plus vokalo de la antaŭa silabo, ŝanĝo de la literoj, anstataŭigo de la vokaloj per punktoj. Ankaŭ la uzo de fremdaj alfabetoj (greka, hebrea, runa) estis kutime, eĉ miksitaj alfabetoj troviĝas. Ekzistis ankaŭ ciferlingvoj, ekzemple oni povas anstataŭigi la vokalojn A E I O U per la ciferoj 1 2 3 4 5, sekve 1v2 M1r31 = Ave Maria (inter U kaj V oni ne diferencigis en pli fruaj jarcentoj en la latina lingvo). En la 16a jarcento nur malmulte pli da tiaj alfabetoj estis en uzo.

Do ni returnu al nia prilparolenda materio de internacia lingvo, kiu nur malmulte havas komunan al la sekretaj lingvoj en la mezepoko kaj poste, ĉar la tendenco de internacia lingvo tute ne estas, esti lingvo por ekskluzivklubo aŭ sekretaj asocioj, sed esti lingvo uzebla kaj komprenebla por ĉiuj homoj sen diferenco. Tio estis ankaŭ la intenco de Comenius kaj samtempuloj.

Pli vigle atenti la problemon de la universala lingvo oni komencis en la 17-a jarcento, en la epoko, kiam grandparte formeta­dis la mezepokan latinan lingvon kaj kun ĝi la skolastikon. Kiel tiam ankoraŭ eble, la scienculoj estis samtempe teknikistoj, matemati­kistoj, fizikistoj, filozofoj kaj lingvistoj. Ili sentis la mankojn en la ekzistantaj lingvoj, kiel memkompreneble ankaŭ en la antikvaj ling­voj, por esprimi la pensojn de la novaj enmpiriaj kaj praktikaj scien­coj kaj por trovi novajn terminojn. Oni havis la aspiron, anstataŭi la naturajn lingvojn per pli perfektaj kaj pli raciaj iloj. Pri la eble­co krei tian lingvon skribis René Descartes, franca matematikisto, naturesploristo kaj filozofo, en letero al abato Mersenne de la 20-a de novembro 1629; kaj skizis la skemon nur ĝenerale: "Tiu lingvo havus nur unu specon de konjugacio, deklinacio kaj vortkonstruo. Ĝi tute ne havus la formojn neplenajn aŭ neregulajn, aparantajn pro nia kutimo al kripligo. La ŝanĝo de la verboj kaj la vortkon­struo devus esti formataj per afiksoj, aldonataj al la komenco aŭ finiĝo de la radikvortoj. Ĉi tiuj afiksoj troviĝus en la ĝenerala vor­taro. Eĉ la simplaj kapoj, uzante ĉi tiun vortaron en la daŭro de ses monatoj, libere ekposedus la similan lingvon."



Preskaŭ ne plu samtempulo de Komenský, ĉar nur l666, Leib­niz, la plej granda germana universala geniulo, esprimis en sia di­sertacio pri la arto de la kombino siajn ideojn montri la vojojn por starigo de la tutmonda lingvo. Leibniz estis tiam dudekjara. Ni ankoraŭ ne konas ĉion kion li skribis pri universala lingvo. Neeldonitaj manuskriptoj, konservataj en Hannover, amplekas pli ol ĉiuj ĝis nun eldonitaj verkoj liaj. Couturat, kiu persone laboris en tiu biblioteko, diris, ke ĉiuj verkoj de Leibniz pri mondlingvo plenigus certe du volumojn je 1000 paĝoj. Li prilaboris du mal­samajn projektojn. Unue idekalkulon, logik-algebron sub la nomoj "Charactetistica universalis, Spécieuse générale, Schriftzeichnen­sprache" ktp., due praktikan internacian lingvon sur latina bazo kun simpla regula gramatiko, kies prilaboro okupas centojn da neeldonitaj manuskriptaj folioj. Ĉu la manuskripto nun en 1970 jam estas eldonita, al mi ne estas konata. Tio ne estis la kazo en 1929, kiam estis eldonita la Bibliografio de Internacia Lingvo de P. E. Stojan, el kiu nun estas la sekvantaj linioj: "Leibniz zorgas pri ĉiuj detaloj de sia gramatiko, ĝis detaloj de derivado en kiu la verboj devenas el substantivoj, t. e. male ol en la hebrea, kie la substanti­voj derivas el verboj (kiel ankaŭ ĉe Zamenhof en la Fundamento). Pri tiu praktika internacia lingvo (skriba kaj parola) oni preskaŭ nenion scias, opiniante, ke Leibniz projektis nur ian specon de lo­gika kalkulsistemo. Tamen, eĉ pri sia kalkulsistemo li diras: "... signoj, kiuj esprimas ĉiujn niajn ideojn, konsistigos novan lingvon, kiu povos esti skribata kaj elparolata: ĝi estos tre malfacila por esti farita, sed oni ĝin facile lernos. . . ĝi mirinde servos por la interkomunikado inter pluraj popoloj". Aliloke Leibniz revas pri tutmonda societo "Ordo Caritatis, Societas Pacidianarum", kiu ko­lektos ĉiujn sciojn de la homaro, ellaboros taŭgan lingvon, organizos misiojn al sovaĝaj popoloj por disvastigi al ili la lumon de klereco. En alia manuskripto Leibniz diras: "en tiu lingvo univer­sala oni verkos poemojn, himnojn, kiuj povos esti kantataj". Eĉ el tiuj mallongaj aludoj ni povas vidi kiom vasta estis la verko de Leibniz, kiu antaŭprojektis ne nur nian praktikan lingvon, movadon, organizon, himnon, sed eĉ tion, kion ni ne kapablas ankoraŭ entrepreni: tutmondan disvastigon de klereco pere de internacia lingvo tra la sovaĝaj landoj.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Granda homarano Leibniz tiel finas unu el siaj multegaj manuskriptoj: "Tiu ĉi lingvo estos la plej gran­da organo de la racio. Mi kuraĝas diri, ke tio ĉi estos la lasta peno de la homa spirito, kaj kiam la projekto estos efektivita nur de la homoj dependos esti feliĉaj, ĉar ili havos ilon, kiu ne malpli servos entuziasmigi la racion ol la teleskopo servas por plifortigi la okulon. Mi estas certa, ke neniu eltrovaĵo estas tiom grava kiel ĝi, kaj nenio kapablas tiom eternigi la nomon de la elpensinto. Sed pli fortajn motivojn mi havas pri tio pensi, ĉar la religio, kiun mi ple­numas fidele, min certigas, ke la amo al Dio konsistas en arda deziro havigi la komunan bonon, kaj la prudento diras al mi, ke nenio pli kontribuas al la komuna bono de ĉiuj homoj ol tio kio ĝin perfektigas".
Mallonge mi volas ankaŭ citi aliajn scienculojn el la 17-a jar­cento, kaj komenci kun Adam Adamandy Kochansky, 1631-1707, bibliotekisto de la reĝo Jan III. Sobieski, kiu en 1680 tuŝis ankaŭ la problemon de universala lingvo kaj starigis bazajn principojn por konstruo de simpligita lingvo. - 1617 publikigis Herman Hugo en Antverpeno la libron "De prima scribendi origine et universa rei literarie antiquitate", tuŝante la problemon de universala lingvo.
En la aldonoj al la franclingva eldono de la verkaro de Descartes (1897) estas notitaj ankaŭ aliaj francaj aŭtoroj: historiogra­fo Sorel (1579-1674), al kiu estas atribuata la informo pri la labo­roj kaj proponoj en la fako de la universala lingvo de unu el "Val­les" kaj, "sieur le Maire" kaj de F. Besnier, kiu eldonis eĉ specialan libron pri la koncerna problemo. - En 1653 Thomas Urquhart en London donis en la angla lingvo fundamentajn regulojn de nova filozofia parollingvo. - Plue ni aŭdas de Leibniz, ke la franca jesuito Philippe Labbé volis krei universalan lingvon el la simpligita latino, tio estas jam ne sur filozofia, aprioria bazo.
Leibniz, Descartes kaj aliaj, kredante je la forto de homa racio, serĉis la solvon en la raciigo de la lingvo, en kreo de filozofiaj kaj parolaj lingvosistemoj. La ĉefa mahelpaĵo de uzo de la filozofiaj sistemoj estas ilia abstrakteco kaj teorieco, pro kio la elementoj de similaj lingvoj havas nenian bazon en la nuntempa vivo kaj depen­das nur de persona plaĉo de siaj eltrovintoj. Ankaŭ Bernard Lamy, adepto de Descartes, estis kontraŭulo de la filozofiaj projektoj. Li skribis en 1670, antaŭvidante pli praktikajn kaj pli facilajn sis­temojn, jenajn frazojn: "Mi pensas, ke la intenco de tiuj, kiuj volas proponi novan lingvon, estas, ke tiu ĉi lingvo havu malgrandan nombron da vortoj. Ĉiu el la vortoj, sisteme signita, permesos derivi la aliajn vortojn rilatantajn al la unua. La vortoj ne havos deklinaciajn ŝanĝojn, apartaj vortetoj montros la gramatikajn ŝanĝojn kaj la tri genrojn. Ekzistos nur du konjugacioj: unu por aktiva, alia por pasiva modoj. . . La tuta gramatiko de tiu lingvo estos facile lernebla en tre mallonga tempo".
Traleginte la priskribon de la vojaĝoj de Jaques Thevenot kaj eksciinte pri la aparta simpleco de la tataro-mongola gramatiko, Lamy skribis en la sekvintaj eldonoj de sia libro: "La réthoriqué ou l' art de parler": Por krei tian lingvon sufiĉus kiel tion proponas Thevenot, akomodi al la ekzistantaj lingvoj ĉi tiun gramatikon de la tartara lingvo.
Finante ĉi tiun superrigardon pri la situacio en la tempo antaŭ kaj en la 17-a jarcento, estu nur menciate, ke apud la proponoj koncerne internacian lingvon, multaj scienculoj ankaŭ en la nomita jarcento okupis sin pri sekretoj kaj universalaj skribsistemoj.
Inter la sciencularo de la 17-a jarcento unu viro elstaras, ano de la malgranda ĉeĥa nacio, Jan Amos Komenský, en la latinigita formo nomita Comenius, la granda instruisto de nacioj, glora peda­gogo kaj filozofo, kiu profetis la tempon, kiam la homaro profitos de universala helpa lingvo.

Jan Amos Komenský naskiĝis (laŭ la studoj de pastro Jan Ne­pomuk Jelínek el Bojkovice) en jaro 1592 en Uherský Brod - Mo­ravio. La nomo Komenský havas jenan originon: La patro de J. A. Komenský, Martin Komenský, translokiĝinte el Komna al Uherský Brod, kie Jan naskiĝis, estis nomata Komenský, ĉar la loĝantoj no­mis la novan najbaron laŭ la loko de la deveno. Ankoraŭ estante tre junaĝa knabo, li perdis siajn gepatrojn kaj grandiĝis en nescie­co, ĉar liaj kuratoroj ne alte taksis sciencajn studojn. Hazarde en 1608 li alvenis al la studo de latina lingvo kaj akcelis nun, antaŭ­puŝata de ega sciavido, sian pliklerigon. Finante siajn latinajn stu­dojn en Přerov li iris al Herborn, kaj studante en la tiea univer­sitato, en li maturiĝis la ideo pri bohema vortaro kaj pri ĝenerala priskribo de la mondo. Li do post kelkaj vojaĝoj revenis al Přerov kaj verkis por siaj lernantoj en la lernejo de la Unuiĝo de Fratoj la ĝis nun perdiĝantan verkon "Grammaticae facilioris praecepta", 1616. En ĉi tiuj jaroj li ankaŭ finis siajn teologiajn studojn. Al mi ne estas donita la tasko detale priskribi la vivon de Comenius, estu nur menciate, ke li en la tempo post la batalo sur Bíla hora (1620) kaŝloĝis en Moravio kaj Bohemio. En la jaro 1628 li foriris en la polan urbeton Leŝno, kien estis transportita ankaŭ la plej granda parto de la preĝejo el Kralice, sekreta presejo de Ĉeĥaj Fratoj, famkonata pro la ĉeĥa biblio. 1641 li vojaĝis Anglujon. Estinte elektita bohemfrata episkopo, li revenis al Leŝno [Lissa], transloĝiĝis 1650 al Sáros Patak en Hungarujo, do pro la prema situacio de la frata eklezio li venis 1654 la trian fojon al Leŝno, kie li ĉe militakiro de la urbo kaj per la terura brulego en 1656 perdis la tutan posedon, bibliotekon kaj precipe gravegajn manuskriptojn kaj verkojn kiel "Trezoro de la bohema lingvo", ĉiun materialon pan­sofian, predikojn kaj ampleksan korespondaĵon. Komenský nun iris al Amsterdam, kie li pasigis trankvile la lastajn jarojn de sia sortobatata vivo. Tie li eldonis kolekton de siaj 43 didaktikaj verkoj en kvar volumoj, titolitaj "Opera didactia omnia", kancionalon, kateĥismon de la frata eklezio, du partojn de "Ĝenerala konsulto pri la reformo de homa socio" (tio estas la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica) kaj fine ankaŭ sian kan­ton "Unum necessarium". La 15-an de novembro 1670 li fermis siajn okulojn por ĉiam.

Forpelita, persekutita kaj senhejma, la sorto ĵetis lin jen tien, jen tien. Kvankam li ankaŭ perdis edzinon kaj infanon, kvankam lia havaĵo falis en la manojn de malamikoj aŭ fariĝis rabo de la flamoj, li restis fidela al sia Dio kaj al sia popolo ĝis la lasta spiro, li, kiu estis la sola viro de la jarcento, kiu tiel klare ekkonis la malperfektaĵojn en la antaŭa kaj samtempa edukad-kaj instrusis­temo, montris en sia ĉefverko "Didaktiko", tio estas "arto de la arta instruado" al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj kaj pieco kaj instrui al ĝi utilajn sciojn.

Sed nia intereso estu direktata je la laboroj de Komenský koncerne artefaritan lingvon universalan. Liaj laboroj pri universala lingvo estas ankaŭ lokigitaj en filosofia sistemo. Oni plurfoje ren­kontas en la longa vico de la verko de Comenius pansofiajn skriba­ĵojn kun la esenco, ke se la vera scio disvastiĝus inter ĉiuj homoj, proksimiĝus la plenumo de la vortoj de Kristo, ke estos unu ŝafejo kaj unu paŝtisto. La sistemon de la pansofio montras tute klare la verkaro "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" en la sep partoj "Panegersia" (Ĝenerala alvoko), "Panaugia" (Uni­versala lumigo), "Pantaxia" (Universala ordo), "Panpädia" (Ĝene­rala edukado), "Panglottia" (Universala lingvo), "Panorthosia" (Universala pliboniĝo) kaj "Pannuthesia" (Universala admono). La konstruo de Pansofio estas simila al la partigo de templo, de antaŭ­halo ĝis la plej sanktejo kaj ĝis la fonto de la viviganta akvo, kiu montras la ĝustan uzon de la vera saĝeco. La nombro 7 kaj la kom­paro kun la templo montras la fortajn rilatojn al Malnova Testa­mento. Do pri la parto kvin de la "Konsultoj", pri "Panglottia", mi volas paroli pli poste, por ne ĝeni la kronologian ordon.


La penadoj de Comenius celis al plibonigo de la mondo, tio estis sekve ankaŭ la celo de lia pansofio. El ĉi tiu fonto venis ankaŭ lia penado pri artefarita lingvo universala, per kiu oni devus kultu­radi la pansofion kaj disvastigadi lumon de saĝo kaj civilizacio universala inter ĉiuj nacioj, eĉ plej malcivilizitaj, kaj tiel prepari kaj ebligi la repacigon kaj unuiĝon de homaro, la reformon de la mondo. En letero de la 1-a de aprilo 1668, sendante sciigon pri sia verko "Via lucis" al Reĝa scienca akademio en London, Comenius skribis interalie, ke li kuraĝis serĉi metodon, kiel plibonigi lingvojn apartajn kaj per la nova metodo krei universalan lingvon kaj kon­sili, ke la ellaboradon de la pansofio oni transdonu al multaj kaj diligentaj saĝaj viroj el ĉiuj nacioj, por ke ĝi estu internacia korpo­racio. Centro de tiu ĉi korporacio estu en London kaj en ĉiu nacio estu ankoraŭ pli malgranda korporacio de scienculoj, kiuj ĉiuj traktadu kaj korespondadu inter si per la nova lingvo universala, kiun oni por tiu ĉi celo devus kompreneble, nur krei, ĉar la lingvo latina jam tiam ne sufiĉis por la ŝanĝitaj kaj pligrandigitaj bezonoj.
Krom en siaj leteroj al Mersennius, Hartlieb kaj aliaj, Komen­ský skribis pri la artefarita lingvo universala precipe en ses de siaj verkoj. En sia filozofia verko "Via lucis vestigata et vestigan­da" de 1641 li jam meditas en la ĉapitro deknaŭa "La konsisto de la lingvo universala" pri nova ilo de la interkompreniĝo, konsta­tante, ke "Certe estas pli facile, ke ĉiuj lernu unu aferon, ol unu homo ĉion", mi citas kelkajn pli longajn ideo-ĉenojn el la traktaĵo: "Se oni trovserĉas la tutmondan reboniĝon, la helpo de lingvoj estos necesa. La plej simpla vojo estos tia, ke stariĝu ia komuna lingvo por la tuta mondo. La lingvo latina estas nesufiĉa; al multaj nacioj nekonata kaj malfacile lernebla. Krom tio ĝi estas neper­fekta. Ni do konkludas, ke kontraŭ tiuj multnombraj obstakloj kaj konfuzoj de la interkomunikado, kiuj devenas el multnombreco, malfaciloj kaj neperfekteco de lingvoj, restas neniu pli efika solvo ol starigi lingvon tute novan, kiu estus super ĉiuj jam antaŭe kona­taj: 1. pli facila, lernebla sen perdo de tempo kaj efekto, 2. pli bel­sona, por ke estu plezuro ĝin lerni kaj ellerni, 3. pli perfekta, ke ĝia scipovo fariĝu utilega por esenca kompreno de la memeco de konkretaĵoj. Ni sopiras do je lingvo: l. racia, kiu konkrete kaj formale enhavu sole tion, kio servas al sencotrafo (ĝis la plej subtilaj nuancoj), 2. analoga, kiu entenus neniajn malregulecojn, 3. harmonia, kiu inter la konkretaĵoj kaj ideoj enportus nenian malakordon, ĉar ĝi jam per nura sono esprimus la substancon kaj la diferenciĝon de la konkretaĵoj: jam per tio ĝi fariĝus kvazaŭ ia funelo de la saĝeco. Se tiu ĉi lingvo estus akceptita per komuna konsento de la homa gento, ĉiuj kun ĝojo ekkonus, ke ĝi estos la plej taŭga perilo por interhoma pacigo kaj por akordigo de la vero kun la ideoj pri konkretaĵoj. Ĉar nur tiam oni povos nomi klerigita kaj pacigita la epokon, kiam la lumo kaj paco estos kongruantaj en la konkretaĵoj, en iliaj ideoj kaj en la vortoj, portantaj la ide­ojn." "Sed se iu demandus pri la maniero, per kiu oni povus krei ĉi-tiun lingvon, do proponebla estus maniero duspeca: aŭ sub la gvido de lingvoj jam konataj, aŭ per iniciato de la konkretaĵoj mem. La unua maniero procedus laŭ la modelo de Zeuksis. Tiu ĉi, volante pentri Helenon, alkondukis junulinojn de eminenta beleco, en plej granda nombro, kaj ĉion ĉe ili konsiderinte zorgeme, por sia Helena li elektis ĉiam tiun membron, kiu evidente super ĉiuj aliaj eminen­tiĝis; tiamaniere li tre feliĉe difinis ian pramodelon de la plej perfekta gracio. Ion similan oni povus fari en nia kazo, se ĉio, per kio iu lingvo eminentas en ekzakteco, en belo kaj en kerntrafo oni kolektus kaj agordigus en unu lingvo; por ke el multaj gracioj de­venu unu esenco graciara. - Tamen la dua maniero estas pli racia: ke konstruantoj de la nova lingvo priatentu precipe la konkreta­ĵojn mem, precipe se ĉio devas esti akomodita por ilin ekzakte esprimi. Ĉar nur en tiu kazo estos la harmonio ĝusta kaj facila: La konkretaĵoj mem, perceptitaj per sensoj de ĉiuj homoj sammaniere, faros tian lingvon por ĉiuj facile komprenebla kaj facile lernebla. Du el la plej intelektaj francoj (Mersenne kaj Le Maire) supozas, ke ili jam feliĉe trovis la bazon de tia lingvo. Kaj ni, apo­gite je ĝenerala fundamento, aŭdacis esperi pri lingvo dekfoje pli facila ol la lingvo latina, ĉar ĝi estus senigita de ĉiuj malregulecoj; centoble pli perfekta, ĉar ĝi pretekapablus esprimi ĉiun diferenci­ĝon de la konkretaĵoj kaj ideoj; kaj miloble pli taŭga por adekvata konceptigo de la konkretaĵ-substanco, ĉar ĝiaj unuopaj vortoj estus kiel difinoj." Al ĉi tiu dua maniero fari novan lingvon certe aparte­nas ankaŭ la sekvanta frazo el la traktaĵo: "Kaj se donadi nomojn al aferoj estis permesite al Adamo, al filozofoj, al metiistoj k. t. p. ĝis nun: kial ne ankaŭ verbojn, partikulojn kaj la ceteron, kio apartenas al la tuta lingvo?"
En la "Vojo al la lumo" do estas prezentita la ĝenerala programo de lingvo universala, do ĝi ne restis la sola pritraktado de la afero. Krom en sia verko "Pansophia diatyposis" de 1643, li precipe en la parto kvin de la jam nomita verko "De rerum humanarum" li okupis sin pri universala lingvo. Ek de 1644 li komencis okupi sin pri la sepparta verko en pansofia sistemo kaj daŭrigis la labo­ron post reveno el Hungarujo en la jaro 1654. El la brulkatastrofo en Leŝno 1656, li do forsavis kvanton da skizoj, tiel ke Comenius en sia lasta rifuĝejo, Amsterdam, povis presigi la du unuajn partojn, ,Panegersia" kaj, Panaugia". La vespero de lia vivo ne sufiĉis por tio, ke la tuta verko estu preparita por la preso. Post la morto de Komenský oni provis pretaranĝi la postlasitajn manuskriptojn por eldono, sed iIi neniam estis publikigitaj, tial oni supozis per­ditajn la ceterajn kvin partojn. 1935 hazarde trovis ilin profesoro Dimitrij Ĉyzevskij en arkivo de la orfejo en Halle ĉe Saale en Germanujo. En 1957 transdonis Germana Demokrata Respubliko la manuskriptojn al Ĉeĥoslovakio. Nun ankaŭ "Panglottia" estis preta por presado en la kadro de la tuta sepparta verko. Fakte mi trovis en "Österreichische Nationalbibliothek" en Wien la verkon "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" (Ĝenerala konsulto pri la reformo de homa socio), presita 1966 en Praha. Ĉi tiu eldono publikigas nur la latinan tekston, do ankaŭ en la parto kvin el kiu ni ekscias, ke Komenský ne intencis prezenti komplete pretan sistemon de nova lingvo, sed ekspliki la fundamenton, kiu povus helpi aI komuna konsilantaro de kleruloj. Li celis montri, ke la ĝisnunaj lingvoj efektive ne sufiĉas, kaj en kio ili ne sufiĉas. Li ĉiam indikas la manieron, kiel oni povus forigi tiujn mankojn en la lingvo "pansofia". Tial la novaj vortoj kaj novaj formoj, kiujn li prezentas, ne estas proponoj, sed ekzemploj, kiamaniere oni devus procedi. Tiuj ĉi ekzemploj estas duspecaj: La unuaj estas prenitaj el materialo de la lingvo latina. Komenský formas vortojn, kiajn ni povus atendi en la latino, se la lingvo evoluadus severe logike. Komenský montras, kiel oni devus kunmeti la vortformojn, por ke la procedo estu ŝparema, klara kaj esprim­plena. Li uzas do vortetojn latinajn nur por demonstri, kiel oni povus procedi en la nova lingvo kaj per nova materialo. - La dua ekzemplo ne estas ligata al la lingvo latina. Ĝi demonstras, kiel eĉ la partikuloj de novaj vortoj devas esti esprimplenaj, specifaj. Laŭ principoj Komenský elektas novajn radikojn, prefiksojn kaj su­fiksojn. Sed denove nur kiel unu el la eblecoj. La vortoj devus esti kvazaŭ lingvaj simboloj, respektive difinoj de la konkretaĵoj, ja eĉ ĉiu vokalo devus esti signifohava.
Laŭ la principo de ĝenerala harmonio la konsisto de la vortoj ne povas deveni nur el hazardo aŭ arbitra dikto, ĝi devas esti natura kaj en konvena sistemo eĉ necesa parafrazo de konkretaĵoj, ĝi devas aparteni al ili logike.

La nova lingvo devas "ja esti riĉa kaj plena..., sed samtempe konciza...", ĉar "...konciza kaj kerneca parolo estas vojo de la saĝeco." Komenský ankaŭ citas aliajn nomojn krom "Pansofio" por la nova lingvo; ekzemple oni povus ĝin nomi racia, analogia, harmonia, natura, mistika, filozofia. Laŭ Kornenský la koncizo de la nova lingvo estas akirebla vortare, gramatike kaj ortografie.


Comenius venas eĉ al la ideo, ke la nova lingvo devas esti konciza ne nur en la vortoj kaj en la sono, sed ankaŭ en la skribo, "... kaj tio ĝis tia grado, ke en la rapideco egalu la mano la buŝon kaj ke tiu, kiu aŭskultas, povu kapti ĉion ne nur per la orelo, sed (se li volos) ankaŭ per la mano." Kaj al tio li ankoraŭ aldonas: "Fine estos utile eĉ librojn tiel presi, ke ĉiu povu porti kun si la tutan bibliotekon."

Bela estas la penso de Comenius, ke "... ĉiuj lingvoj havas siajn florojn; se ili ilin kolektos, estos eble krei el ĉiuj ion novan, plej bonan."


Certe interesas vin la strukturo de "Panglottia". Ĉapitro I. donas la respondon je la demando: Kio estas dezirinda? La universala kuneco de la popoloj per la forigo de tiom da multaj nekom­preneblaj lingvoj. Ĉapitro II. respondas je la demando: Per kio oni povas tion atingi? Per la kulturado de lingvoj, aŭ de ĉiuj, aŭ de kelkaj aŭ de unu komuna. Kiamaniere? En ĉapitro III. ĝenerale per trovo de la ideo de perfekta lingvo, en Ĉapitro IV. precipe per la kulturado de ĉiuj lingvoj (Pantoglottia), en V. per la kulturado de kelkaj specialaj lingvoj, kaj fine per la kulturado de unu sola lingvo (Monoglottia), de kiu estas priskribita en la ĉapitro VI. la neceso, en la ĉapitro VII. la ebleco, en la ĉapitro VIII. la facileco, kaj en IX. kiamaniere oni povas kunigi ĉi tiujn tri vojojn. La verko finiĝas per la konkludo, enhavanta la triumfon de la homa gento pri la barbareco de la lingvoj kaj la alvokon al Dio, la Sankta Spirito.
Al "Panglottia" kvazaŭ kiel aldono skribis Komenský "Novae harmonicae linguae tentamen primum", ĉar li ŝajne sentis, ke li devus diri ion pli detalan pri la proponita lingvo. En ĉi tiu "Unua provo pri nova harmonia lingvo" li denove prezentas substancan programon, do li malligas sin de la materialo prenita el la latina lingvo kaj montras specimenojn por apliko de la teorio, kiamaniere la lingvo akomodiĝus al konkretaĵoj, por ke ĝi jam per sia sono esprimu iliajn kvalitojn.
Feliĉe mi povas doni al vi la enhavon de ĉi tiu "Novae harmonicae linguae tentamen primum", kiu estas la praktika aplikado de la en "Panglottia" dirita. Jen mi volas kore danki al D-ro Otto Back, lingvisto en la Universitato Wien, kiu helpis al mi en la mal­facila tradukado de gravaj frazoj el la verko.

Tuj sur la unua paĝo ni legas: "Sed se ni eltrovas plurajn no­vajn lingvojn, tiel ni ne kreas ilon kontraŭ la konfuzo de la lingvoj, sed plimultigas ĝin kaj havos novan Babelon." Komenský volas por la estonto nur unu novan lingvon; la materialon kiun li prezentas estas diversspeca, do el tiu materialo oni kreu nur unu solan ling­von. Komenský donas la "provon" en tri partoj: I. La materialo de la nova lingvo: Leksiko, II. I.a formalaĵo (gramatiko), III. La prak­tikaĵo aŭ la pripenso, kiel oni povas fari kompletan terminaron.

En la materio de la pansofia lingvo priparolas Komenský unue la literojn. "La vico de la literoj aŭ la alfabeto de la nova lingvo plej bone estos tiel formata, ke la literoj (sonoj), kiuj estas produktataj per la sama organo laŭvice sinsekvas (unue la vokaloj, due la labialoj, poste la guturaloj ktp.) je la diferencigo de la unuopaj klasoj kun laŭbezone alia aldonita vokalsono:

A, E, I, O, U.

Ra, Pe, Fi, Wo,

Ha, Che, Ki, Go, Ju,

Sa, Te, Zi, So, Cu,

Ma, Ne, Li, Ro -

"La skribsignoj por la nova lingvo devas kaj povas konsisti nur

el punktoj, strekoj kaj figuroj en varia aranĝo." Sekvas inventaro

de la eblaj skribsignoj.

Ĉe Komenský, kiu ja intencis lingvon sur filosofia bazo, eĉ la unuopaj literoj (sonoj) kaj diftongoj havas specialan signifon: "A signifu ion vastan kaj grandan, I ion malgrandan kaj maldikan, O rondecon, helecon kaj la ĝeneralan, U ion angulan, malhelecon, kaj la nenion, E posedu pozicion inter malgranda kaj granda, ronda kaj angula, inter la tuto kaj nenio, ĝi signifu ĉie ion aŭ parton de la tutaĵo. H restu rezervata por esprimi spiron por mentalo (en la originalo "dum sit halitus reservetur spiritualibos"), F kiel vigla blovado uzota por rapidaj movoj, L signifu molan, R malmolan, M signifu malhelan, obtuzan.- Ĉu oni ankaŭ signu la lokan situon? A povus signifi altan, U malaltan, I mezan. Plue la vico: A la unua, I la meza kaj U la lasta... la formo: A kvarangula, E triangula, I rekta linio, O ronda, U plana." - Karaj geaŭskultantoj, bonvolu ĉiam pripensi, ke oni presis nur la manuskripton de Comenius, tute ne eldonpreta, kaj la diversaj konsideroj ofte ne estas logike finpensitaj kaj kun kontraŭdiroj interne de malmultaj linioj.

En la ĉapitro pri la silaboj estas konsideroj pri eblaj kombinaĵoj de sonoj kaj koncerna statistiko: ekzemple el la 5 vokaloj estas formeblaj 20 diftongaj sonkombinaĵoj ĝis 111 600 sonkombinaĵoj el 5 konsonantoj kun vokalo.

En la ĉapitro pri la vortoj, Komenský prezentas jenajn postulojn: "Sed scienca lingvo, celanta figuri per la sonaĵo la objektojn, ne rajtas toleri vortojn kun arbitra signifo. Ĝi enhavu nur tiajn vortojn, kiuj esprimas la naturon de la objektoj, tial oni atentu jenan: Ke ne ekzistu silabo aŭ sono, al kiu ne apartenas la al ĝi individua signifo." Tiel en punkto l.- El la aliaj punktoj de la ĉapitro nur la plej gravaj frazoj. El punkto 2: "Oni nur formu tiom da vortoj, ol ekzistas objektoj, ne pli malpli, ne estas loko por antonimoj, sinonimoj, homonimoj." El punkto 3: "Al tio apartenas ankaŭ, ke tiaj objektoj, kiuj nur diferencas per la natura sekso, ricevas nomojn, kiuj same nur diferencas per la finaĵoj, markantaj la genron." - En ĉi tiu punkto Komenský ankaŭ donas ekzemplon por la la laŭsenca kontrasto: Se "Tob" signifas bona, tiam devas esti nomata malbona "Bot". (Do nur inverso de la litersekvo.) El punkto 4: "Ne ekzistu radikoj, el kiuj ne estas formataj same substantivoj, adjektivoj, kiel ankaŭ adverboj. En punkto 5 je la kontraŭdiro, ke ne ĉio estas reduktebla al sonoj, Komenský mem respondas, oni devus returni la pensojn al analogioj. Kiel ĉe konkretaĵoj malmolo kaj molo, tiel ankaŭ ĉe la nematerio. El punkto 6: "Se oni observas tion, estos identa la nomigo de ĉiu aĵo kun la difino de la aĵo, tial oni ne bezonos difinon; la nomigo de la objekto mem klarigos pri kia objekto ĝi temas, pri kiu speco de tio, kiuj kontrastoj ekzistas kaj el kio ili konsistas. El la fino de la ĉapitro ni volas nur mencii, ke Komenský volas, ke en la nova lingvo la radikoj de vortoj servu por esprimi la komunan, sed la vortfinaĵoj, la diferencojn. Ĉe la ekzemplo "amare" (latina) estus "am-" la komuna signifo de ĉiuj formoj, kiuj signifas ami, la finaĵoj indikus, sub kiuj specifaj signifoj temas.

Sekvas la gramatiko kaj ree parolas Komenský pri la literoj, respektive la alfabeto, do iom modifita. "Devas esti tiom da literoj, ol povas produkti la homa buŝo, kaj ili devas esti klare diferencig­eblaj." Ĉe la nomigo de la literoj indiko je nekonsekvenco kaj kom­plikiteco de la rilato de elparolo kaj skribmaniero en la popolling­voj. "Por eviti ĉi tiun malbonstaton oni devas alordigi al ĉiu sono sian neŝanĝeblan skribsignon." En la vicigo de la alfabeto Komen­ský volas la naturan vicigon de la sonoj. Li postulas ekzemple: unue, la vokaloj, due, la konsonantoj. Lia ordigo de la vokaloj I E A O U konformas la hodiaŭajn ekkonojn. Li prezentas sonsig­nojn, kiuj estas en rilatoj al la estiĝmaniero. Similan projekton publikigis 1865 Alexander Melville-Bell en sia "Visible speech". La alfabeto de Komenský: i, e, a, o, u: h, ch, g, k, n, j: l, r: z, s, c, t, d: b, p v aŭ w, f: m, n. Plua provo de Komenský prezentas ankaŭ alordigo de literoj kaj ciferoj, nome la vokaloj por la va­lorskalo en la dekada sistemo; la konsonantoj por la naŭ ciferoj, kaj ne nur por la alskribado, sed ankaŭ por la elparolado. Ekzem­plo: 666 = ar er ir.

La 2-a ĉapitro de la gramatiko pritraktas la silabojn. Komenský volas du specojn de sonkombinaĵoj al la uzo de la vortfarado. l. Sonkombinaĵoj esprimantaj la naturajn interligitecojn de aŭde­blaĵo kaj abstraktaĵo. (Sekve de tio oni devus nomi en Esperanto la katon "miaŭo".) 2. Sonkombinaĵoj laŭ la sonsimboleco, (KU signifas tero, ĉar K estas malpintaĵo kaj U senmoveblaĵo) aŭ lokigo de la sonoj en la silabo (silabstrukturo aludu je certaj logikaj kategorioj).

La 3-a ĉapitro de la gramatiko pritraktas la gramatikajn kate­goriojn. Komenský postulas la akcenton nur por esprimi la plivastigon de la bazsignifo (bor arbo, bór arbaro).

Virinseksa vorto estu derivata de la virseksa vorto per sufikso. Ĉe konkretaĵoj ne diferencigeblaj laŭ la natura sekso, ekzistu nur neŭtro. - Dualo kaj pluralo estas esprimataj per N (ekzemplo: O = mi, On = ni).

Ĉe la substantivo Komenský donas ekzemplojn por esprimi la malpligrandigon kaj la pligrandigon pere de la prefiksoj bi kaj bu: bibor = arbeto, buro = arbego.

"Kazoj estu kvin, nominativo, genetivo, dativo, akuzativo kaj instrumentalo. . . Ilia finaĵo aŭ signo estu kvar vokaloj i, e, a, o". Se "El signifas Dio, tiam oni ĝin deklinacias jene: El (dio) Eli (de dio), Ele (al dio), Ela (dion), Elo (per dio). En la pluralo: Elon, Eloni ktp.



Pronomoj sole kvin sufiĉas. Du demandaj, unu pri persono, la alia pri afero: Kiu? Kio? Personaj pronomoj sufiĉas tri: mi vi, li. Ni kaj vi (pluralo) estas superfluaj. La pluralon ankaŭ ĉi tie oni distingigos per la finaĵo. Kiel la unua kaj dua personoj ankaŭ la tria persono estas komuna por ĉiuj tri genroj. Simile kiel la sub­stantivon oni deklinacias la pronomojn: U, E, I = mi, vi, li; ON, EN, IN = ni, vi, ili. Ekzemple O (mi) estas deklinaciata jene: O, Oi, Oe, Oa, Oo.

Ĉe la adjektivo postulas Komenský, ke ĝi ne estu deklinaciata, sed nepre la substantivo. Li atentigas pri la lingvoj angla, hungara kaj turka. - La komparacion li volas esprimi per prefiksoj kaj demandas: Kial ne komparacio en la malsuprenpaŝanta senco?


Sekvas nun la priparolo de la verbo. Estu nur unu konjugacio kaj nur unu modo: la indikativo. La konjuktivon racia lingvo povas rezigni. La infinitivo estas esprimata per la vortradiko mem. Impe­rativo kiel ankaŭ Infinitivo estus karakterizata per la nomo. Tempojn oni nur bezonas tri: la estanta tempo, la estonteco, la estinteco. La estanta tempo (prezenco) ne havas temposignon. Al la vortradiko aliĝas la personaj pronomoj. - La plej gravaj estu la tri verboj por "esti", "fari", "fariĝi", nome por esteco, aktiveco kaj malaktiveco. - "Ĉu ankaŭ vidi kiel helpa verbo?" - La radiko de la verboj konsistu el tri verboj, unu vokalo inter du konsonantoj. La vokalo en la verbradiko servu al la distingo de la signifo. - En ĉi tiu parto ni trovas ankaŭ proponon por ebla nomo de la lingvo de Komenský: Rationalis lingua. Vi el tio vidas, ke li ne havis la intencon nomi sian lingvon Panglottia, do, neniu nomo por la lingvo ekzistas. Ni venas nun al la prepozicioj.
Komenský opinias, ke 20 prepozicoj estas sufiĉaj. Ĉiu prepozicio­ havas ĉe si la nominativon. Racia formigo de la prepozicioj: Vokalo plus konsonanto esprimu la direkton en la senco "kien", vokalo plus konsonanto plus vokalo esprimu la "kie"-esti, konsonanto plus vokalo esprimu la direkton en la senco "de kie".
Komenský faras ankaŭ en ĉi tiu ĉapitro la konstaton, ke la signifo de la sonoj kaj songrupoj ebligas la komprenon de la el tiuj kunmetitaj vortoj.

En la ĉapitro pri la konjunkcioj aperas la penso, ĉu oni ne en la principo kaj ĝenerale povu derivi el prepozicioj kaj konjunkcioj aliajn vortspecojn, substantivojn, adjektivojn, verbojn kaj adver­bojn. Se ekzemple "nam" signifus ĉar, kial ne "nama" kaŭzo, "namala" kaŭzi?

Ĉe la interjekcioj Komenský ne donas konkretajn proponojn. Li deziras, ke interjekcioj en ideala lingvo troviĝas, l. ĉar interjekcio povas koncize prezenti la sencon de frazo, 2. ĉar interjekcio donas grandan stilan elegantecon en parolturnoj, 3. konsidere la eblecon derivi el interjekcioj aliajn vortspecojn.

Komenský nun venos al la finaĵoj kaj postulas, ke ili estu jam por si mem signifenhavaj.

Ĉe la fino de la traktaĵo Komenský havas la opinion, ke la nova lingvo ne devus havi pli ol 200-300 vortradikojn, aŭ 360 laŭ la gradoj de la cirklo, respektive tagoj de la jaro, "ke ĉiu, kiu komprenas ĉi tiujn simplajn vortojn, ankaŭ komprenas ĉion alian, ĉar ja tiam nur temas pri kunmetaĵoj el tiuj unuopaj elementoj. Sanme kiel ĉiuj vortoj estas kunmetitaj el la literoj de la alfabeto, tiel ankaŭ povus esti formata el la 200 simplaj aĵoj signifantajn songrupojn nombregon da vortoj kaj esprimoj.

La manuskripto nun finiĝas, la manuskripto kiu komenciĝas pli metode ol ĝi finiĝas, faras en la komenco la impreson de trak­tato, sed je la fino ĝi akceptas la formon de notoj. La lastaj punktoj (nome: de Phrasibus, Sententias, Periodis) je la komenco staranta tabelo de la gramatiko ne plu estas efektivigataj, kiel ankaŭ ne la tria parto de la traktato pri la praklikaĵo aŭ la pripenso kiel oni povus fari kompletan terminaron. Krome la sama problemo estas plurfoje pritraktata kaj plurfoje laŭbezone alkon­dukata al diversaj solvoeblecoj. Tamen restas la "provo", kiel nature Panglottia" mem, eminentaj direktmontraj verkoj de pioniro pri la internacia lingvo.

Ĉar por ni anoj de Internacia Lingvo la nun priparolita libro kun la aldonita skribaĵo estas la plej grava verko de Comenius, mi urĝe dezirus, ke filologo pri antikvaj lingvoj faru kompletan Esperantotradukon de ĉi tiuj du verkoj.

En la sesa parto de la "Ĝeneralaj konsultoj pri la reformo de homa socio", "Panorthosia" (Universala pliboniĝo), skribas Komenský, por ke la homoj sin pli bone povu unuiĝi, li dezirus universalan lingvon, sed samtempe ankaŭ la kulturadon de la naciaj lingvoj.

Ankaŭ en "Methodus linguarum novissima" (La plej nova metodo de lingvoj) li esprimas la deziron pri unu komuna lingvo: "forte staras nia deziro ke oni elektu unu lingvon, per kiu ĉiuj nacioj komune parolu kaj plimultigu reciprokajn interrilatojn" kaj

"kiu estu pli facila ol ĉiuj lingvoj konataj, por ke oni povu ĝin ellerni sen perdo de la tempo kaj objektoj".

En la 1668 eldonita verko "Unum necessarium" ni legas pri la multlingveco. "Ĝi por ni teranoj estas la plej komplikita labirinto, en kiu ni pene erarvagas jam nun de 4000 jaroj. Nur kun relative malmultaj, kun kiuj ni kunloĝas, ni povas interkompreniĝi. La gran­dan nombron de popoloj ni ne kornprenas kaj ili ne nin, ni nur kapablas rigardi unu la alian kaj sin deturni kun malestimo aŭ fiero. Trafe Augustinus pri tio diras: "Ĉiu pli volonte interbabilos kun sia hundo, ol kun homo, de ties lingvo li ne scipovas".

Denove en la jaro de lia morto, 1670, ni trovas en "Triertium catholicum" indikojn pri la dumviva okupado de la granda filo de la ĉeĥa nacio serĉi solvon el la lingva ĥaoso.


FONTOJ KAJ LITERATURO

Ĉefe mi uzis jenajn fontojn:

Comenius, Johann Amos: Das einzig Notwendige. Unum necessarium. Jena & Leipzig 1904.

Comenius, Johann Amos. Panglottia. En: Comenius: De rerum humanarum emendatione consultatio catholica.Tom.2., pars 5.1.ed. Prag 1966.

Drezen, E.: Historio de la mondlingvo. 2. Esp.-eldono. Leipzig 1931.

Hendrich, Josef: Jan Amos Komenský. En: Norda Prismo. Boras. 1957, 4. p. 206-209.

Kádner, O.: J. A. Komenský. En: Časopis Českých Esperantistů. Praha.7 (1913), 1. p. 3-4 kaj 7 (1913), 2. p. 19-20.

Kayser, W: Johann Amos Comenius. 3., durchges. Aufl. Hannover--Linden. 1892.

Kie naskiĝis Comenius? (Bsk.) En: Český Esperantista. Praha, Ročník 4 (1910), Sešit 5. p. 76-77.

Krumpholc, Jos.: Ideo de J. A. Comenius pri la lingvo universala. En: Český Esperantista. Praha. Ročník 3 (1908), Sešit 1. p. 1-3 kaj 3 (1908), 2. p. 26-27.

Novák, Jan: Jan Amos Komenský. Praha 1921.

Stojan, P. E.: Bibliografio de Internacia Lingvo. Genčve 1929.

Škoda, Kamil: La pensoj de Comenius pri universala lingvo. En: Scienca Revuo. Vol. 11 (1959), N-ro l.

Moravské tistkařské závody, národní podnik, provoz 26 Valašské Meziříčí






Elŝuti 59.07 Kb.


Elŝuti 59.07 Kb.