Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Cividale del Friuli Laŭ la spuroj de Longobardoj

Elŝuti 7.74 Kb.

Cividale del Friuli Laŭ la spuroj de Longobardoj




Dato20.10.2017
Grandeco7.74 Kb.

Elŝuti 7.74 Kb.

Cividale del Friuli

Laŭ la spuroj de Longobardoj

La urbon fondis en 53 a.K. Caius Iulius Caesa, estonta romia imperatoro, ĉe la alirejo de la valo de rivero Natisone al la friula ebenaĵo, kiu donis al ĝi la nomon de Forum Iulii (jen la deveno de la nomo Friuli). Pro sia situo, ĝi estis ĉefa kolizia renkontiĝejo de malsamaj civilizoj. Depost la alveno al Italio de la Longobardoj de Alboino, Cividale fariĝis sidejo de la unua longobarda duklando en 568. La urbon li donis al la nevo Gisulfo, sub kies regado la regiono prosperis kaj antonomazie reprezentis la Civitas, tiel ke ĝia nomo ŝanĝiĝis pli poste al Cividale. La Duklando pluvivis 200 jarojn kaj postlasis gravajn spurojn en la loka kulturo, kiel atestas la Baptisterio de Callisto, la altaro de Ratchis (ambaŭ videblaj en la Katedralo), la Preĝejo de Sankta Maria en Valo (Santa Maria in Valle) kaj unu el la plej interesaj monumentoj de la alta mezepoko, pli bone konata sub la nomo Longobarda Templeto.

Ekde la jaro 730 Cividale estis sidejo de la Patriarkoj de Aquileia kaj, post la regado de la Frankoj, ekde 774, la urbo fariĝis patriarka feŭdo. La Patriarkolando de Aquileia havis ĉi tie sian administran ĉefurbon kaj evoluis al historie malofta ekzemplo de teokratia ŝtato, rekte vasaliĝinta al imperiestro, ĝis la aneksado al Venecia Respubliko, en 1420. Post tiu ĉi evento, ekis la dekadenco de Cividale: en 1509 ĝi estis konkerita de Aŭstrio, kaj ĝis kiam en 1866 iĝis denove parto de la Italia Regno.

Vizitindas en Cividale:

- la Arkeologia Muzeo, riĉa de prahistoriaj kaj longobardaj memoraĵoj, inter kiuj la malfruromia sarkofago de Gisulfo kaj la fama Historia Longobardorum de Paolo Diacono. Ĝi sidejas en la Palaco de la Intendantoj, projektita de Andrea Palladio (1565-1596).

- la Katedralo, situanta sur antikva konstruaĵo el la 8ª jarcento, kiun incendio elbruligis, estis starigita en 1186 sub la Patriarko Bertrando. Detruita de tertemo en 1448, la nuna baziliko estis konstruita de la arkitekto Erardo da Villaco, kiu mem projektis ankaŭ la faman Ponton de la Diablo sur la rivero Natisone. Estis finfarita, post lia morto, de Bartolomeo delle Cisterne, laŭ gotika stilo, kaj konsekrita en 1529. En la apuda Kristana Muzeo, estas konservitaj rimarkindaj artaĵoj, inter kiuj la Baptejo de Kalisto, okangula baseno sur kiu leviĝas ŝirmilo subtenita de ok sveltaj kolonetoj; la altaro de Ratchis, duko de Cividale kaj reĝo de Longobardoj, kaj la Patriarka Katedro;

- la preĝejo de S. Biagio, gotikstila, de la 14ª jc, kun mirindaj internaj freskoj, antaŭ nelonge restaŭritaj;

- la Longobarda templeto, kun stukaj kaj freskaj dekoracioj de la 8ª jc kaj la mirinde ĉizitaj Ĥorseĝoj de la 15ª jc;

- la mezepoka Domo, la plej antikva domo en Cividale (1300)

- la fama Ponto de la Diablo trans la abismo de la rivero Natisone;



- la Kelta Hipogeo, pri kies funkcio ekzistas ankoraŭ nun duboj: ĉu romia aŭ longobarda malliberejo, ĉu ekzemplo de kelta funebra arto: ĝi estas interesa aro da artifikaj grotoj, elfositaj el la roko laŭ diversaj etaĝoj, kun surmure skulpitaj kapoj, probable el la kelta periodo (3ª jc a.K.).


Elŝuti 7.74 Kb.


Elŝuti 7.74 Kb.