Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Celo: Lerni kelkajn prepoziciojn de loko. Revidi la gramatikaĵojn kiel ĉu, kio, kiu, jes, ne

Elŝuti 13.87 Kb.

Celo: Lerni kelkajn prepoziciojn de loko. Revidi la gramatikaĵojn kiel ĉu, kio, kiu, jes, ne




Dato24.03.2017
Grandeco13.87 Kb.

Elŝuti 13.87 Kb.

Paĝo 7 - PEK Pedagogia Esperanta Kurso

Celo:

Lerni kelkajn prepoziciojn de loko. Revidi la gramatikaĵojn kiel ĉu, kio, kiu, jes, ne ktp.

Instruado:

Unu maniero instrui ĉi tiun lecionon estas uzi multe da sinsekvaj ekzemploj. Dum vi donas la frazojn, uzu gestojn. Montru la objektojn. Montru la lokon. Vi ne bezonas uzi la nacilingvon, ĉar se vi uzas klarajn ekzemplojn kaj gestojn, viaj gelernantoj komprenas vin facile. Vi povas komenci, ekzemple, dirante:

Jen la bildo. Tio estas lampo. La lampo estas super la tablo.

Tio estas telefono. La telefono ne estas super la tablo. La telefono

estas sur la tablo. Tio estas kato. La kato ne estas super la tablo. La kato ne estas sur la

tablo. La kato estas sub la tablo. Tio estas floro. La floro ne estas super la tablo. Ĝi ne estas sub la

kato. La floro estas en la glaso. Tiu estas Ramono. Li ne estas sur la tablo. Li ne estas sub la lampo.

Li estas dekstre de la tablo. Tiu ne estas Ramono. Tiu estas Paŭlo. Paŭlo ne estas dekstre de la la

tablo. Li estas maldekstre de la tablo. Ktp.

Rimarku, ke vi povas paroli kelkajn minutojn pri la desegnaĵo kaj vi ne bezonas paroli nacilingve. Post kiam vi konstatas, ke la plejparto el viaj gelernantoj komprenas la prepoziciojn, komencu la praktikadon.

Rimarku ankaŭ, ke instruante, vi devas emfazi la novajn gramatikajojn. Do donu la novajn prepoziciojn klare, forte, kaj emfaze. Tiu reliefigo helpos viajn gelernantojn lerni la novajn konceptojn.

Praktikado:

Uzu la Valencian Metodon.

Ekzameneto: Faru Ekzameneton 4.

Parolekzercon: Ne estas Parolekzerco (krom se restas antaŭa Parolekzerco kiun vi ankoraŭ ne faris).


Elŝuti 13.87 Kb.


Elŝuti 13.87 Kb.