Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Busvojaĝo al Herzberg am Harz

Elŝuti 17.76 Kb.

Busvojaĝo al Herzberg am Harz




Dato23.03.2017
Grandeco17.76 Kb.

Elŝuti 17.76 Kb.


Busvojaĝo al Herzberg am Harz
Fine de junio, konkrete de 28.-30. 6. 2013, nia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj (AEH) vojaĝis al Germanio por viziti Esperanto-urbon Herzberg am Harz kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kaj iomete Leipzig kaj Dresden.

La ekskurso tre bone sukcesis. Precipe en Herzberg estis por ni preparita riĉa kaj valora programo, agrabla loĝado kaj amika medio. Vizito de la urbo Leipzig (esp.Lepsiko) pro la laciga longa veturo al Herzberg kaj reen kun hal-to en Dresden estis taŭge elektita.


Unue ni haltis ĉe la giganta monumento de la Batalo de nacioj el la jaroj 1913 (post cent jaroj ĝi estis finpretigita okaze de la cent-jariĝo de la batalo. Tie militis komune la prusa, la aŭstria kaj la rusa armeoj kontraŭ Napoleono.

Poste ni promenis kaj trarigardis kelkajn plej gravajn konstruaĵojn (gvide de Josefo Hron) ekzemple la Operdomon, la Universitatan turon, la Novan kaj Malnovan urbodomojn, la preĝejon de Sankta Nikolao ktp. La urbo estas „plena de muziko“ – pro sia konata simfoni-orkestro, pro la komponisto Felix Mendelssohn-Bartholdy, sed ĉefe pro la fama knaba kantĥoro, kiu longajn jarojn agadis en la preĝejo de skta Thomaso, sub la gvido de Johann Sebastian Bach.


Sed venis tempo forlasi Lepsikon kaj veturi al Herzberg am Harz. La urbo Herzberg estas unu el la tipaj urbetoj de tiu submontara regiono kun pitoreskaj konstruaĵoj dislokitaj en pura naturo de la arbara valo.
Super la urbocentro sur monteto troviĝas kastelo. Ĝi estas unu el la nemultaj kasteloj de trabfaka konstrumaniero.

Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzadas oficialan kromnomon „La Esperanto-urbo“. Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberga urboparlamento. Poste la urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.


Malgraǔ, ke ni venis al Herz-berg vespere sufiĉe malfrue, ni volonte kunvenis (en granda salono de la hotelo „Zum Pass“en Sieber) kun la estroj de la ICH (Interkultura Centro Herzberg) Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Peter tre ofereme gvidis nin dum la sabata tago ĝis malfrua vespero kun la brila interpretisto Marek Blahuš.


Ni povis rigardi la naturon de la mez-montaro Harz bedaŭrinde nur el la buso, ĉar la montoj estis kovritaj de nebulo aŭ en nuboj kaj ne tro, sed konstante pluvis.

Sed tio ne estis obstaklo por viziti la monumenton de Joachim Giesner antaǔ la stacidomo. Li estis fervojista eks-estro – meritplena esperantisto en Herzberg.

Li certe ĝojus, aǔdante kanti sian amikon Mirek Smyčka, por kiu li tradukis multajn kantojn (kaj ne nur por li).


En Herzberg estas vere multe por vidi: la monumento – busto de Zamenhof el blankega marmoro (farita en Ĉinio), staranta sur la fundamento el nigra marmoro (de afrikaj samideanoj), bela granda vitra tabulo kun la vortoj – „estu bonvenaj“ – en multaj lingvoj.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Ankaŭ multaj du-lingvaj inform-skribaĵoj estas videblaj en la tuta urbo, en la parko, apud ŝoseoj.
Kiam ni staris ĉe la Zamenhof-monumento, bedaŭrinde kun pluvombreloj, Mirek Smyčka kantis arion el la opero Nabucco kaj recitis poemon de Zamenhof „La vojo“. Apude plaŭdis akvo en la interesa ligna konstruaĵo, la malnova akvoelektrejo.
Danke al la buso ni ne devis pied-iri supren al la kastelo, kiu ŝajnis esti sufiĉe alte super la urbo, sed la buso alveturigis nin nur kelkajn metrojn de la ĉefa pordego. Tie troviĝas „Esperanto muzeo“ – pli trafe dirite „E-kolektejo“. Sekvis trarigardo de salonoj, ankaŭ kie oni povas edziĝi per E-ceremonio, ĉar la urbestro kapablas paroli Esperanton.

Nuntempe estas tie instalita la ekspozicio de ŝtonoj. S-ino Zsófia Kóródy estas granda kolektantino. Kun ĝojo ni vidis ŝtonojn el diversaj urboj de nia lando, sed ankaŭ de multaj tre foraj landoj. Ni pliriĉigis la kolekton de ŝtonoj: sur ligna tabuleto estas algluita ŝtono el la monto Kunětická hora ĉe Pardubice kun la bildkarto de tiu monto kaj apude kelkaj informoj pri tiu ĉi monto.

Kaj la buso denove veturigis nin en alian parton de la urbo. Jam de malpro-

ksime flirtis sur alta masto la verda flago. Ni haltis ĉe Interkultura Centro Herzberg, kiu ekestis en la jaro 2003, kiam privata loĝdomo kun bela ĝardeno estis destinita Es-peranto-centro. Ni admiris la negrandan domon de ekstere, sed kun interesaj ejoj interne, plenaj de libroj, broŝuroj, biblioteko, arkivo. Nuntempe ĝi havas diversajn funkciojn, ekzemple sidejo de la regiona E-Societo Sudharco, filio por klerigado kaj kulturo ktp., tio signifas, ke dum la tuta jaro en Herzberg okazadas E-aranĝoj, lingvokursoj, studsesioj ktp.




Ni atente aŭskultis ilian rakontadon kaj poste ni devis enskribi nian nomon en ilian gastlibron.


Laŭ proksima lago oni povas promeni tra aleo de interesaj arboj kaj legi ŝildojn kun indikoj en la germana, la latina kaj en Esperanto.

La gvidantoj Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar vespere prelegis pri la pejzaĝo kaj pri sia laboro, ne mankis lokaj legendoj. Ilia laboro estas laǔdinda kaj iliaj planoj admirindaj.



Sed venis la tempo por adiaŭi kun Herzberg kaj tre afablaj kaj karaj homoj Teresa (estrino de la hotelo) kun sia familio kaj veturi hejmen.
Survoje ni haltis por kvar horoj en Dresden. Kiam nia buso haltis antaŭ la

fama muzeo Zwinger, atendis nin niaj geamikoj, la AEH-anoj Kurt kaj Silvia Langer. Ĉar ili jam konas multajn niajn partoprenantojn, estis gaja bonvenigo. Josefo Hron gvidis tra Dresdeno la – pli rapide irantajn kaj ni kun bastonoj aŭ sur rulseĝoj estis gvidataj de la geedzoj Langer.


Ni trairis la kortegon de Zwinger kaj faris tiel nomatan malgrandan rondon, ĉe kiu ni admiris belegajn konstruaĵojn. Nia – malrapida 9-nombra grupo finis sian trarigardon en la kafejo, kie ni ĝuis kafon dank´ al la geedzoj Langer.
Kaj ĉar la preĝejo Frauenkirche tre entuziasmigis nin, sed nur malmultaj el ni kapablis iri inter-nen, jen ĉi tie pli multaj informoj de Stáňa Nováková:
Sur la loko de mezepoka Maria-preĝejo sur la placo Altmarkt en la koro de la urbo Dresdeno ekestis en la jaroj 1726-43 laŭ la plano de Georgo Bähr la plej signifa sakrala konstruaĵo en Germanio. Ĝia dramoplena pasinto estas ligita kun trista historio de la urbo, kiu ĉe la fino de la dua mondmilito fariĝis la „eŭropa Hiroŝimo“.
Kun miloj da homoj fariĝis la preĝejo de Dipatrino ofero de brutala bombardado. La alianca aviadistaro atakis la 13-an de februaro 1945 Dresdenon kaj alŝutis iliajn stratojn per tunoj da pereigaj bomboj, post kiuj restis el la majstraj barokaj konstruaĵoj nur rubaĵoj. La preĝejo travivis flug-atakon, sed ĝia stabileco estis senteble malfortigita kaj la konstruaĵo post du tagoj disfalis.
Pli ol kvardek jarojn la ruinoj memorigis pri teruroj de la milito. Sinsekve estis ĉi tie masonita altaro kaj la monteto priplantita per rozoj. En la okdekaj jaroj ĉi tie amasiĝadis junaj homoj kun kandeloj, kiuj ne konsentis kun la komunisma reĝimo. La restaĵo de la templo fariĝis simbolo de la movado pri libereco per la formo de neperforta protesto.


Fine de la okdekaj jaroj komenciĝis agado por denova konstruado de la preĝejo. La loĝantoj kolektis ĉiujn restaĵojn de la konstruaĵo, la ŝtonojn ili zorgeme signis per numeroj kaj ebligis tiel komenci kompletan precizan rekonstruon.


Por ĝi kolektis monon homoj el dudek landoj de la mondo kaj tiel ili komune kontribuis per du trionoj de la bezona sumo 180 milionoj da eŭroj. Parto de la sumo ekzemple devenis de la vendado de horloĝetoj ornamitaj per ŝtonetoj de preĝej-rubaĵo. Kontribuis ankaŭ la german-usona biologo Günter Blobel, kiu dediĉis por la rekonstruo la tutan sumon de sia Nobel-premio en la biologi-fako. La originaj ŝtonblokoj estis uzitaj en novan konstruaĵon kaj eblis rimarki la kontraston de ili kun la hela masonaĵo. La rekonstruado estis sukcese finita en la jaro 2005.

La nova kruco sur la kupolo estis financita de donacoj de britaj religianoj inkluzive la reĝan familion. Ĝin elforĝis Alan Smith, kies patro estis piloto de RAF; en februaro 1945 li bombardis la urbon Dresden.


La alteco de la preĝejo estas 91,23 metroj inkluzive la krucon. La sonorilejo havas ok sonorilojn, ĉiu havas sian nomon kaj sian neŝanĝeblan sonon. La sonorilo nomata Maria sonoris jam en la jaroj 1734 – 1925 kaj en la jaro 1998 ĝi revenis en Dresdenon. Ceteraj sep sonoriloj estis nove fanditaj. La sonorilo Jesaja estis ornamita de artisto Christoph Feuerstein por memorigo de la 11-a de septembro 2001, kiam en Nov-Jorko estis ruinigitaj turoj WTC per teroristaj aviad-atakoj.

La buso alvenis. Ni adiaŭis kaj dankis al la geamikoj Langer kaj laŭ orde ni alveturis hejmen. Niaj 43 partoprenantoj estis el ĉiuj anguloj de nia lando, do ni esperas, ke ankaŭ ili bone revenis hejmen.

Kio estis malbona? Eble nur la vetero. (Neniuj plendoj dume venis).
Jen nia komuna foto:


Kompilis: J.Rýznarová, J.Drahotová, K.Votoček, S.Nováková.



Fotoj: J.Hron, B.Nohelová, P.Nechvíle,

Zd.Doubravová, P.Dvořák, J.Rýznarová


Elŝuti 17.76 Kb.


Elŝuti 17.76 Kb.