Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Bonvenon en Písek – Pordego al Suda Bohemio

Elŝuti 15.54 Kb.

Bonvenon en Písek – Pordego al Suda Bohemio




Dato20.03.2017
Grandeco15.54 Kb.

Elŝuti 15.54 Kb.


Bonvenon en Písek – Pordego al Suda Bohemio
Surborde de la rivero Otava fondis la ĉeĥaj reĝoj meze de la 13-a jarcento la burgon kaj urbon Písek. Dank al orminado kaj vigla komerca kaj produkta agado la urbo rapide elkreskis kaj ĝuis favoron de la regantoj Přemysl Otakar la 2-a kaj Venceslao la 4-a, kiuj ofte gastis tie. Ekde la 14-a jarcento ĝi estis centro de ampleksa regiono, nomata la regiono Prácheň. En la unua duono de la 15-a jarcento ĝi ludis gravan rolon inter kalikoprotektantoj (husmovadanoj). Komenco de la tridekjara milito signifis por Písek katastrofon. La urbo estis trifoje konkerata kaj ĉiufoje konkerita, lastfoje la 30-an de septembro 1620, kiam imperiestraj soldatoj komplete detruis ĝin kaj la loĝantaro grandparte formortis. Ekde la 19-a jarcento la urbo tute ŝanĝas sian vizaĝon – ĝi eliras el la muregaro, en la antaŭurbaj kvartaloj kreskas tutaj stratoj da ludomoj, en la urbodomo venkas la ĉeĥa lingvo, estiĝas kulturaj institucioj kaj societoj kaj Písek estas nomata urbo de lernejoj kaj studentoj kaj Mekao de violonistoj. Samtempe ĝi fariĝas – kiel urbo en arbarmaro –ŝatata ripozloko kaj populara turisma celo. La historia urbocentro de Písek estas nuntempe proklamita kiel protektata historia monumentzono.



*ŜTONPONTO* La plej aĝa konserviĝinta ponto en Ĉeĥio, kaj post tiu en Regensburgo ankaŭ en la tuta Mezeŭropo, estis konstruita supozeble fine de la 13-a jarcento. Ĝi longas entute 111 metrojn kaj sur ambaŭ riverbordoj ĝi estis origine finita per defendoturoj, kiuj bedaŭrinde ne konserviĝis. La ponto estas ornamita per barokaj skulptaĵoj de Sankta Johano Nepomuka, Kalvario, Sankta Anna kaj Sankta Antonio de Padovo. La konstruaĵo estas proklamita kiel nacia kultura memorindaĵo. Ĝi transvivis ankaŭ inundon en la jaro 2002, kiu damaĝis ĝin, sed jam post kelkaj monatoj ĝi estis rekonstruita kaj daŭre kaptas atenton kaj vekas entuziasmon de turistoj, vizitantaj la urbon Písek.

*BURGO* Elstara verko de la ĉeĥa burgarkitekturo, konstruita en la duono de la 13-a jarcento de la fama konstrumetiejo de Zvíkov-Písek por la tiama ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Dum la sekvaj jarcentoj la burgo perdis ĉiujn tri turojn kaj el la kvar originaj aloj konserviĝis nur parto de la okcidenta alo super la rivero Otava, en kiu alireblas granda gotika salono ornamita per kopioj de freskoj el la j. 1479. En la komplekso de burgaj konstruaĵoj, kies partoj estis en pasinteco rekonstruitaj por bezonoj de bierfarejo kaj je kazerno, troviĝas nuntempe sidejo de Muzeo de la regiono Prácheň kun ampleksaj regionaj kolektoj.

*URBODOMO* Duetaĝa konstruaĵo kun baroka fasado kaj du turoj, konstruita en 1740-1767. En la triangula timpanono troviĝas la urba blazono kaj super ĝi statuoj de Justeco, Forto kaj Pacienco. La urbodomo , same kiel aliaj domoj sur la ĉefplaco, havis origine arkadon. Tiu estis nuligita en duono de la 19-a jarcento.



*MONAĤEJA PREĜEJO DE AVANCIGO DE LA SANKTA KRUCO* – memorigas pri la iama dominikana preĝejo, kiu staris sude de tiu ĉi preĝejo ekde duono de la 13-a jarcento ĝis 20.8.1419, kiam ĝi estis detruita de husanoj. En la periodo post la batalo sur Blanka monto (1620) la monaĥejo estis renovigita, sed dum la regado de Jozefo la 2-a fine de la 18-a jarcento ĝi estis definitive nuligita. La monaĥeja preĝejo havas elstaran renesancstilan sgrafitan fasadon el la tempo, kiam la konstruaĵo servis kiel urba salejo. Super la maldekstra enirdpordo troviĝas blazono de la dominikana ordeno. Sur la turo pendas du sonoriloj el la j. 1575 kaj 1673. La preĝejo estas maladirekte orientita kaj ĝia dispozicio estas krucoforma. La ĉefaltaro estas el la 17-a jarcento, la kapelaltaraj devenas el la 18-a jarcento. Sub la pavimo troviĝas kripto de la nobela familio Švamberk el la 17-a jc.

*DOMO „ĈE KUGLOJ“* Iama parto de unu el la tri mezepokaj urbopordegoj - pordego al Putim. Dum ĝia detruo en la j. 1836 oni metis en la domfasadon tie trovitajn kanonkuglojn, laŭ kiuj la domo ricevis sian nomon. Sur la fasado estas konservitaj restaĵoj de la renesancaj sgrafitoj. La domo havas riĉan kulturan historion – loĝis en ĝi poeto A.Heyduk, prozisto J.Holeček kaj precipe poeto Fráňa Šrámek. Ĉi-tien estas lokitaj liaj verkoj „Arĝenta vento“ kaj „Luno super la rivero“. Nuntempe la domo estas sidejo de Baza artlernejo.
*DEKANA PREĜEJO DE NASKIĜO DE VIRGULINO MARIA* Trinava konstruaĵo el la duono de la 13-jarcento, origine kun duopo de du samaltaj turoj. Unu el ili estis post la j. 1489 grandigita kaj nuntempe ĝi atingas altecon de 70m. Sameco de arkitekturaj formoj malkaŝas, ke la preĝejo estis verko de la fama konstrumetiejo laborinta en la burgoj Písek kaj Zvíkov. Ene de la preĝejo troviĝas gotikaj murpentraĵoj kun temoj „Demeto de sur la kruco“ „Kristo la Suferanto“, „Krucumo“ kaj „Madono kun Kristo“. Renesancaj ŝildoj de la norda navo devenas el la 16-a jarcento. La nuna meblaro estas preskaŭ komplete pseŭdogotika. En la alkonstruita baroka kapelo de la Sankta Johano el Nepomuk troviĝas kolora veduto de la urbo el la duono de la 18-a jc. Sur Granda turo pendas kvar sonoriloj el la metiejo de Marie Tomášková-Dytrychová el Brodek ĉe Přerov en Norda Moravio.
*HOTELO OTAVA* La konstruaĵo staras surloke de la urbopordejo Budějovická. Kiel unu el la plej luksaj hoteloj en Suda Bohemio konstruigis ĝin en la j. 1898 la loka farmaciisto Dvořáček. Sur ĝia fasado troviĝas dek unu freskoj kun motivoj el la historio de la urbo Písek, kreitaj laŭ originaloj de la fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš. Sur la suda fasado de maldekstre dekstren: „Orplacerado en la rivero Otava“, „Matěj Louda el Chlumĉany, urbestro de Tábor, sur la Ŝtonponto“, „Kavalira turniro“, „Konkero de la urbo dum la tridekjara milito“, „Alegorio de ĉaso“. Sur la orienta fasado demaldekstre dekstren: „Apoteozo de la urboblazono“, „Batalo ĉe Čížová“, „Urba festeno“, „Kamparanoj el la regiono Písek“. „Studentoj de Písek en la burgo Zvíkov“, „Flosoj sur la rivero Otava“. En la unua triono de la 20-a jc. en la hotelo estis sidejo de la mondfama internacia violonlernejo de la profesoro Otakar Ševčík.

*MARIA PESTOSTATUARO* sur la placo de Aleš memorigas pri granda pesto en la j. 1713. Centre de la statuaro estas kolono, sur kies kapitelo staras statuo de Nemakulita Virgulino Maria. Sur kvadrata balustrado estas lokitaj skulptaĵoj de sanktuloj: Josefo, Sebastiano, Roĥo, Venceslao, Laŭrenco, Barbara, Francisko Ksavero, Maria Magdalena kaj papo Pius la 5-a. Sub la urboblazono kun jarindiko 1715, lokita sur la kolono, troviĝas kuŝanta figuro de Sankta Rozalio. Aŭtoro de la statuaro estas skulptisto Ch.Widemann el Pilseno, kunlaborinta kun ŝtontajlisto F.Zeber el Horažďovice.

*URBOPARKO DE PALACKÝ* Estiĝis surloke de la nuligita fosaĵo antaŭ la urbomuregaro en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Staras en ĝi pavilono de Schrenk (1841), empirstila konstruaĵo kaŝanta interne kriptogramon kun la nomo de la konstruinto. Apude situas monumento de la historiisto František Palacký (1886), monumento de la poeto Adolf Heyduk (1935) kaj baroka statuo de Neptuno (1771), kiu origine ornamis ne plu ekzistantan akvofontano sur Granda placo. En la urboparko troviĝas ankaŭ populara gastejo „U Reinerů“. Vidalvide al ĝi staras konstruaĵo de Teatro de Fráňa Šrámek.

*LOĜDOMO DE ADOLF HEYDUK* Domo konstruita novrenesanca stilo, en la strato Tyršova por la fama poeto (1835 - 1923), en la j. 1900 laŭ la projekto de arkitekto Jan Koula. En parto de la loĝejo de Heyduk - laborĉambro, manĝoĉambro kaj salono – troviĝas memormuzeo kun origina ekipo. Tri ejoj restis ekipitaj tiel, kiel Heyduk forlasis ilin. Sudbohemia regiono investis por rekonstruo de la domo pere de Muzeo de la regiono Prácheň pli ol 6 milionojn da kronoj. La domo estas publike alirebla ekde junio 2007.

*URBA ELEKTREJO* Písek apartenas al la unuaj urboj en Ĉeĥio, kie inĝ.František Křižík instalis publikan elektran lumigsistemon. Ĝi okazis 23.6.1887 kaj unu jaron pli poste, por bezonoj de larĝigita lumigado, estis konstruita elektrejo. Dinamon komence movadis akvorado, kiun en la j. 1901 anstataŭis du turbinoj de Francis. En la j. 1994 post granda paŭzo la urbo refunkciigis malnovan rekonstruitan meĥanismon kaj la elektrejo nuntempe denove produktas kurenton. Ekde 1997 en la elektrejo estis fondita muzeo, kiu estas ofta celo de turistoj.

*EKSTOMBEJO KUN PREĜEJO DE LA PLEJ SANKTA TRIUNUO* La tombejo estis fondita en la j. 1549, la preĝejo meze de ĝi estis konstruita en 1576. Sur la suda flanko troviĝas renesancstila portalo kun indikoj pri historio de la urbo. Post estigo de la nova Arbara tombejo en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento tiu ĉi areo estis iom post iom nuligata kaj en la 70-aj jaroj transformita al Pietata parko. Restis en ĝi konservitaj arkitekture interesaj tomboŝtonoj kaj indikitaj lokoj de ripozo de regione elstaraj personoj. Inter ili estas ankaŭ la historiisto August Sedláček kaj la violonpedagogo Otakar Ševčík. El la meblaro de la preĝejo konserviĝis malfrurenesanca gravurita predikejo. Okazadas tie ekspozicioj, koncertoj kaj solenaj societaj aranĝoj.

Esperanto-klubo „La Ponto“ bonvenigasesperante parolantajn gastojn en sia urbokaj ofertas multflankan helpon

dum la restado en la regiono!

kontakto: pisek@esperanto.cz

Urba retpaĝaro: www.pisek.eu

Vikipedia artikolo pri Písek en Esperanto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Písek


Elŝuti 15.54 Kb.

  • *MONAĤEJA PREĜEJO DE AVANCIGO DE LA SANKTA KRUCO*
  • *DEKANA PREĜEJO DE NASKIĜO DE VIRGULINO MARIA*
  • *LOĜDOMO DE ADOLF HEYDUK*
  • *EKSTOMBEJO KUN PREĜEJO DE LA PLEJ SANKTA TRIUNUO*
  • Esperanto-klubo „La Ponto“ bonvenigasesperante parolantajn gastojn en sia urbokaj ofertas multflankan helpon dum la restado en la regiono!
  • Vikipedia artikolo pri Písek en Esperanto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Písek

  • Elŝuti 15.54 Kb.