Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Boatado-2017 (51-a) Paluŝė (Ignalina), Litovio programo vendredo, la 26-a de Majo

Elŝuti 7.15 Kb.

Boatado-2017 (51-a) Paluŝė (Ignalina), Litovio programo vendredo, la 26-a de Majo




Dato04.12.2017
Grandeco7.15 Kb.

Elŝuti 7.15 Kb.
BOATADO-2017 (51-a) Paluŝė (Ignalina), Litovio PROGRAMO Vendredo, la 26-a de Majo ĝis l1:00 -feliĉa alveno al Palūŝe. Renkontiĝo. Registriĝo. Kolektado de bezonata ilaro. 12:00 Malfermo de BOATADO-2017. Solena Ĵuro. Spontana kaj destina formiĝo de boatteamoj. Enboatiĝo. 13:00 For... de la bordo! 17:00 Kial do iu ĉesis remi kaj eltiris de sub vi tiun molegan dormosakon Ha, jes, jam estas Vaiŝniūnai (lago Dringis) - nia 1-a tendarloko. Denove ek al la prozo de la vivo... ...kiu konsistas el: starigo de tendoj, lignofajro... 18:30 Ludoj: KVADRATO. KEGLOJ. 20:30 VesperMANĜO! 22:00 INTERKONA VESPERO, KANTOJ ĈE LIGNOFAIRO, LIBERA TEMPO. Dormo...  Sabato, la 27-a de Majo 8:00 Vekiĝo, matena naĝado, matena gimnastiko, kiu konsistas el ... nu Vi jam scias. 9:00 Matenmanĝo, ordigo de la tendarloko. 10:30 Translokigo de boatoj al la suda bordo de la lago Baluoŝas. 11:30 For... de la bordo! 12:00 La fama, pompa, bombasta, gaja kaj samtempe solena, modesta kaj kortuŝa sed, tamen, tre alloga Naskiĝtago-festo en la insulo de Naskiĝtagoj! 14:00 Ek al la digo de Ginuĉiai. 14:30 Jen la digo! Tagmeza gimnastiko, kiu konsistas el ... nu vi jam scias. Vizito de la muzeo de Ginuĉiai. Naĝado en la rivereto, akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, satiga tagmanĝo. La vivo bonas! 16:00 Vojaĝo tra la rivereto Almaja. 17:00 Albordiĝo en la tendarloko 2-a ĉe bordo de la lago Almajas. Denove la prozo de la vivo ...kiu konsistas el: ...Eventuala starigo de tendoj... 18:00 Ludoj: KIU-TIU!!! Kaj aliaj amuzaj. 20:30 VesperMANĜO. 21:00 BAPTADO. HAAAAA!!! HOOOOOOO!!! HUUUU!!! AUUU... Ho,ve!!!!!!!!! Ho, mia kor! Ankoraŭ post iom da tempo la Baptado finiĝas. Ĉiuj ekscititaj kunvenas ĉe lignofajro por kune ĝui la ĵusajn impresojn kaj travivaĵojn... 22:00 INTERNACIA VESPERO, ARTA PROGRAMO, KANTOJ ĈE LIGNOFAIRO, dormo...  Dimanĉo, la 28-a de Majo 8:00 Heroe frua heroa vekiĝo!
En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Matenaj proceduroj, matena naĝado. Matenmanĝo. 9:30 For... de la bordo! 13:00 Komuna Tagmanĝo sur bordo de iu lago. 15:00 For... de la boato! Solena kiso por la tero de Palūŝe. 15:30 Solenaj konkludaj eventoj. 16.00 Fermo de Boatado-2017. Amika rondo. Fino de la boatmarŝo. Libertempo...


Elŝuti 7.15 Kb.


Elŝuti 7.15 Kb.