Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Blua krizantemo

Elŝuti 17.66 Kb.

Blua krizantemo




Dato10.11.2017
Grandeco17.66 Kb.

Elŝuti 17.66 Kb.

Karel Čapek

BLUA KRIZANTEMO
»Aŭskultu do,« diris la maljuna Fulinus, »kiel naskiĝis la Klara. Siatempe mi instalis parkon por princo Lichtenberg en Lubenec - ha, kia spertulo estis la maljuna princo; maturajn arbojn li sendigis al si de Veitsch el Anglujo, kaj sole bulbojn li mendis el Nederlando deksepmil; tion mi diras nur parenteze. Iun dimanĉon sur strato en Lubenec mi renkontis Klaran; kom­prenu, ŝi estis tiea idiotino, surdmuta freneza inaĉo, kiu vagante ĉiam kun feliĉa mieno azenblekis - ĉu vi ne scias, sinjoro, kial la idiotoj sin sentas tiom feliĉaj? Ĝuste mi intencis ŝin eviti, por ke ŝi ne kisu min, kiam subite mi ekvidis en ŝia manaĉo buke­don; jen ia Anethum kaj similaj kampaj fiherboj, sed inter ili, sinjoro - mi estis multon spertinta, sed tiufoje min preskaŭ atakis apopleksio: ŝi, la frenezulino, havis ja en sia bukedo bluan floron de pompa krizantemo, kiu estis blua! Jes, sinjoro, blua! Ĝi estis proksimume same blua kiel Phlox Lamphami; iom ardezgrize nuancita, kun atlase roza rando, interne kiel Cam­panula turbinata, ĉarme plena, sed jen ankoraŭ ne ĉio: sinjoro, tia koloro estis tiam kaj estas ankoraŭ hodiaŭ ĉe daŭra hinduja krizantemo absolute nekonata! Antaŭ jaroj mi vizitis la maljunan Veitsch; ha, kiel Sir James fanfaronis, ke en la jaro pasinta floris ĉe li unu krizantemo importita rekte el Ĥinujo, siringnuance, sed en vintro ĝi bedaŭrinde pereis. Kaj jen la grakanta monstro tenis inter siaj fingraĉoj krizantemon tiel bluan, kian oni nur povas imagi. Bona afero!

Tiu Klara do ĝoje ekmuĝis kaj trude prezentis al mi la bukedon. Mi donis moneron al ŝi kaj montris la krizantemon: Klara, kie vi ĝin akiris? Klara entuziasme klukis kaj ridegis; nenion plu mi eligis el ŝi. Mi alkrias ŝin, gestas per la manoj, sed tute vane; nepre ŝi volis min ĉirkaŭbraki. Mi kuras al la maljuna princo kun la multvalora blua krizanemo: Via Princa Moŝto, tio ĉi kreskas ie en la ĉirkaŭaĵo; venu por serĉi tion. La maljunulo igis tuj prepari kaleŝon kaj decidis, ke Klara nin akompanu. Klara tamen dume malaperis kaj ne estis trovebla. Ni staris apud la veturilo minimume unu horon insultante - cetere la princo ja estis eksdragono. Sed ankoraŭ ni ne estis pretaj, kiam alkuregis Klara kun elŝovita lango, altrudante al mi tutan bukedon da ĵus deŝiritaj bluaj krizantemoj. La princo prezentis al ŝi centkronan bankbileton, sed Klara disreviĝante ekploraĉis; ŝi, la kompatinda, neniam vidis papermonon. Mi devis doni al ŝi kronon, por trankviligi ŝin. Ŝi komencis danci kaj krii, sed ni sidigis ŝin sur la kondukista benko, montris la bluajn krizantemojn, kaj Klara, gvidu nin!

Klara sur sia sidloko ĝoje kriegis; vi apenaŭ povas imagi, kiel indignis Lia Kaleŝista Moŝto devante sidi apud ŝi. Krome la ĉevaloj ĉiuminute konfuziĝis de ŝia kvikado kaj kikerikado, unuvorte: ĝi estis diabla veturo. Post kiam ni veturis unu horon kaj duonon, mi diras: »Via Princa Moŝto, ni faris jam almenaŭ dek kvar kilometrojn.«

»Ne grave,« murmuris la princo, »ni risku eĉ cent.«

»Nu jes,« mi respondis, »sed Klara kun la dua bukedo revenis ja post unu horo. Tiu loko do povas troviĝi maksimume tri kilometrojn de Lubenec.«

»Klara,« krias la princo, montrante la bluajn krizantemojn, »kie ili kreskas? Kie vi trovis ilin?«

Klara ekgrakis kaj gestis ĉiam antaŭen. Verŝajne ŝi ĝojis povante veturi en kaleŝo. Ha, sinjoro, mi opiniis, ke la princo mortigos ŝin; justa Dio, kiom li furiozis! De la ĉevaloj gutis ŝaŭmo. Klara anserblekis, la princo blasfemis, la kaleŝisto preskaŭ ploris de honto, kaj mi faris projektojn kiel malkovri la bluan krizantemon. »Via Princa Moŝto,« mi diras, »ĉi tiel ni ne sukcesos. Ni devas serĉi sen Klara. Sur landokarto ni per cir­kelo desegnos rondon de tri kilometroj, dividos ĝin laŭ sektoroj kaj serĉos de unu domo al alia.«

»Homo,« diris la princo, »ĝis tri kilometroj de Lubenec troviĝas ja neniu parko.«

»Tute ĝuste,« mi respondas. »En parko vi trovus kolosan nulon krom se vi serĉus iun specon de AgeratumCanna. Rigardu, jen malsupre sur la tigo estas iom da tero; tio ne estas humo, sed glueca argilo, supozeble sterkita per homa umaĵo. Ni devas serĉi lokon, kie estas multe da kolomboj; la folioj estas ja plenaj de kolombaj ekskrementoj. Versimile ĝi kreskas apud barilo el paliso ne senŝeligitaj, ĉar tie ĉi en la folia akselo troviĝas peceto de forrompita ŝelo picea. Jen do preciza gvidilo.«

»Kia?« demandis la princo.

»Nu, tia,« persistas mi, »ke ni devas tion serĉi apud ĉiu dometo en rondo trikilometra; ni formos kvar grupojn: vi, mi, via ĝardenisto kaj mia helpanto Venĉjo; jen ĉio.«

Bone, la sekvan matenon estis la unua afero, ke Klara denove alportis al mi bukedon da bluaj krizantemoj. Poste mi traesploris mian sektoron, en ĉiu gastejo mi trinkis varman bieron, manĝis fromaĝetojn kaj petis informojn pri bluaj krizantemoj. Sinjoro, ne demandu, kiel min laksigis la fromaĝetoj; estis varm­ego, kia fine de septembro kelkafoje sukcesas estiĝi, kaj mi enrampis ĉiun kabanon kaj devis toleri ĉian ajn malkomplezon, ĉar oni konsideris min frenezulo, komerca agento aŭ oficisto. Tamen vespere unu afero estis certa: en mia sektoro kreskis eĉ ne unu blua krizantemo. En la ceteraj tri oni ankaŭ trovis nenion. Sole Klara alportis novan bukedon da rompŝiritaj bluaj krizantemoj.

Vi scias ja, ke tia princo estas potenca moŝtulo laŭ ĝenerala vidopunkto; li do alvokis ĝendarmojn, en ĉies manon li metis unu bluan krizanteman floron kaj promesis al ili mi ne scias kio.n, se ili trovos, kie ĝi kreskas. La ĝendarmoj, sinjoro, estas kleraj homoj, ili legas gazetojn ktp; krome ili konas ĉiun ŝtonon kaj ilia influo estas tre vasta. Pripensu sinjoro, ke tiutage ses ĝendarmoj, komunumaj policanoj, vilaĝestroj, lernantaro kun instruistoj kaj unu cigana bando trarampis la tutan terpecon en rondo de tri kilometroj, ili ŝirkolektis ĉion, kio tie floris kaj alportis tion en la kastelon. Sankta ĉielo, tia kvanto amasiĝis, kiel okaze de Kristkorpa festo; sed blua krizantemo, kompre­neble, eĉ ne unu. Klaran dum la tuta tago ni gardigis; nokte ŝi forkuris kaj post la noktomezo alportis al mi plenbrakon da bluaj krizantemoj. Tuj ni enŝlosigis ŝin en arestejo, por ke ŝi ne deŝiru ĉiujn florojn; sed ni ne sciis, kion fari. Verege, la afero estis kvazaŭ ensorĉita; la regiono aspektis ja kiel manplato. -

­Nu, oni rajtas agi triviale, se oni troviĝas en tre granda mizero, aŭ se oni malsukcesas; tion mi komprenas; sed kiam la princa moŝto en sia furiozeco deklaris, ke mi estas sama idioto kiel Klara, mi kontraŭdiris, ke de tia maljuna kreteno mi ne toleros insultojn, kaj mi marŝis rekte al la stacidomo; de tiam mi ne venis plu al Lubenec. Tamen, kiam mi sidis jam en kupeo kaj la vagonaro ekmoviĝis, sinjoro, mi ekploregis kiel malgranda bubo, ke mi ne plu vidas la bluan krizantemon kaj ke mi for­lasas ĝin por ĉiam. Kaj plorante kaj rigardante tra la fenestro mi ekrimarkas tuj apud la fervojo ion bluan. Sinjoro Čapek, ĝi estis pli forta ol mi; ĝi suprenĵetis min de mia sidloko kaj ektiris la alarman bremson - mi tion eĉ ne konsciis; okazis puŝfrapo, dum oni bremsis, kaj mi falegis sur la kontraŭan sidlokon - kaj samtempe tiu ĉi mia fingro rompiĝis. Kiam alkuris la konduktoro, mi balbutis, ke ion mi forgesis en Lubenec, kaj mi devis punpagi sumon malbeninde altan. Ha, mi terure insultis kaj lamis laŭ la fervojo returne al tio blua. Ci malspritulo, mi diris al mi mem, eble ĝi estas nur blua astero aŭ alia blua her­baĉo, kaj ci elspezis tian malmoralan sumon! Mi marŝis proksi­mume kvincent metrojn; jam mi opiniis, ke tio blua ne povis esti tiel malproksime, ke mi tion preterpasis aŭ ke ĝi estis nur trompa ŝajno - kiam sur malgranda remparo mi subite ekvidis gardistan dometon kaj malantaŭ la palisaro de ties ĝardeneto superstaris tio blua. Estis du tufegoj da bluaj krizantemoj.

Sinjoro, ĉiu infano scias, kion la fervojaj gardistoj plantas en siaj ĝardenetoj. Krom brasiko kaj melonoj temas ordinare pri helianto, kelke da ruĝaj rozoj, malvo, tropeolo kaj tri aŭ kvar dalioj; tiu ĉi havis eĉ ne tion, sed nur terpomojn, fazeolojn, unu ruĝan sambukon kaj jen en la angulo du bluajn krizantemojn.

»Homo,« mi diras al li trans la barilon, »kie vi akiris tiujn ĉi bluajn florojn?«

»Jen la bluajn?« respondis la gardisto. »Nu, tiujn mi heredis de la mortinta Čermák, kiu ĉi tie gardistis antaŭ mi. Sed tie ĉi laŭ la fervojo oni ne rajtas promeni, sinjoro. Jen tie troviĝas ja tabuleto: ,Iri laŭ la reloj estas malpermesate.' Kion vi havas ĉi-loke por fari?«

»Amiketo,« mi diras al li, »bonvolu min informi, tra kie oni iras al vi.«

»Laŭ la reloj,« respondas la gardisto. »Neniŭ tamen devas iri ĉi tien. Kion vi serĉas ĉe mi? Malaperu, malbenita stultulo, sed la relojn via piedo ne rajtas tuŝi!«

»Tra kie do,« mi demandas, »mi malaperu?«

»Tio ne interesas min,« krias la gardisto, »sed laŭ la reloj ne - kaj stop!»

Mi do eksidis sur la deklivo kaj diris: »Hola, maljunulĉjo, vendu al mi la bluajn florojn.«

»Mi ne vendos,« murmuris la gardisto. »Kaj foriru. Tie ĉi oni ne rajtas sidi.«

»Kial do ne?« mi protestis. »Sur neniu tabuleto estas skribite, ke oni ne rajtas ĉi tie sidi. Iri oni ne rajtas, kaj mi do ne iras.«

La gardisto embarasiĝis kaj sin limigis je tio, ke li insultis min trans la barilon. Supozeble li tamen estis homevitulo; post momento li ĉesis insulti kaj parolis al si mem. Post duonhoro li eliris por pririgardi la relojn.

»Lasta demando:« li haltis apud mi, »ĉu vi foriros, aŭ ne?«

»Mi ne povas,« respondas mi, »iri laŭ la reloj estas ja malpermesite, kaj alia vojo el ĉi tie ne kondukas.«

La gardisto momenton meditis. »Aŭskultu do,« li diris poste, »kiam mi malaperos post tiu krutaĵo, foriru laŭ la reloj; mi ne vidos tion.«

Tutkore mi dankis lin, kaj post kiam li malaperis malantaŭ la krutaĵo, mi transrampis la barilon de lia ĝardeneto kaj per lia propra ŝpato mi elfosis ambaŭ bluajn krizantemojn. Mi ŝtelis ilin, sinjoro. Estante honestulo mi ŝtelis en mia vivo nur sepfoje; kaj ĉiam temis pri floroj.

Post horo mi sidis en vagonaro kaj portis hejmen la ŝtelitajn ­bluajn krizantemojn. Kiam mi estis veturanta preter la gardista dometo, staris tie la viro kun flago kaj mismienis kiel diablo. Salute mi svingis la ĉapelon, sed mi opinias, ke li ne rekonis min.

Jen kiel statis la afero, sinjoro: ĉar estis tie tabuleto indikanta malpermesatan vojon, neniu - nek mi, nek la ĝendarmoj, nek la ciganoj, nek la lernantoj - ekpensis, ke tien iu povus iri por serĉi la bluajn krizantemojn. Tian forton, sinjoro, posedas averta tabuleto. Estas eble, ke apud gardistaj dometoj kreskas bluaj primoloj aŭ arbo de la kono aŭ ora filiko, sed neniam ilin iu malkovros, ĉar iri laŭ la reloj estas severe malpermesate, kaj stop! - Sole la freneza Klara atingis tiun lokon, ĉar ŝi estis idiotino kaj ne sciis legi.

Tial mi donis al la blua pompa krizantemo la nomon Klara. Jam dek kvin jarojn mi priklopodas ĝin. Sed verŝajne mi ĝin malhardis per bona humo kaj akvumado - la krudulo gardisto ĝin tute ne priverŝis, ĝi havis tie argilon preskaŭ stanecan; unu­vorte: en printempo ĝi kreskegas, en somero ĝi ricevas miel­roson, kaj en septembro ĝi pereas. Pripensu tion: mi sola en la mondo posedas bluan krizantemon, kaj ne povas ĝin montri publike. Silentu pri Bretagne kaj Anastazia; tiuj estas nur iom siringnuancaj; sed Klara, kiam foje ekfloros mia Klara, la tuta mondo parolos pri ĝi!« Tradukis Miloŝ Lukáš.



Miloš Lukáš:


Elŝuti 17.66 Kb.


Elŝuti 17.66 Kb.